La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA INSTRUOJ DE BUDHO

Budhisma Misia Asocio

©2026 Geo

La Enhavo

ĈAPITRO KVINA: LA SAVO FARE DE BUDHO

I: LA VOTOJ DE BUDHO AMITABO

1. Kiel jam eksplikite, homoj ĉiam inklinas subiĝi al siaj vulgaraj pasioj, ripetante pekon post pekon, kaj portas ŝarĝojn de netolerablajn agojn; iliaj propraj saĝoj aŭ fortoj ne kapablas rompi tiujn ĉi kutimojn de avideco kaj sintrompo. Se homoj ne povas konkeri kaj forigi vulgarajn pasiojn, kiel ili povas esperi la realiĝon de sia vera naturo de Budheco?

Budho, kiu komprenis komplete la naturon de la homo, ekhavis grandan simpation al homoj kaj starigis voton fari ĉion eblan, eĉ riskante sian propran intereson, por savi ilin el la maltrankvilo kaj sufero. Por aktualigi la savon, Ĝi aperigis sin kiel Bodisatvo en la nekalkuleble malproksima pasinteco kaj ĵuris la jenajn dek votojn: (a) “Kiam mi estos atingonta Budhecon, ĉiuj en mia lando certe eniru en Budhecon kaj povu akiri Vervekiĝon.

Se ne, mi ne fariĝu Budho.” (b) “Kiam mi estos atingonta Budhecon, mia lumo atingu ĉiujn angulojn de la mondo. Se ne, mi ne fariĝu Budho.” (c) “Kiam mi estos atingonta Budhecon, mia vivo daŭru senfine, por ke mi povu savi nekalkuleblajn homojn. Se ne, mi ne fariĝu Budho.” (d) “Kiam mi estos atingonta Budhecon, ĉiuj Budhoj en la dek direktoj kune laŭdu mian nomon. Se ne, mi ne fariĝu Budho.” (e) “Kiam mi estos atingonta Budhecon, homoj kun sincera menso deziru naskiĝi en mia lando, ripete vokante mian nomon dek fojojn kun pura konfido kaj efektive naskiĝu. Se ne, mi ne fariĝu Budho.” (f) “Kiam mi estos atingonta Budhecon, homoj ĉie ajn estu destinitaj atingi Vervekiĝon, praktiku virtajn agojn kaj sincere deziru naskiĝi en mia lando; tiuokaze mi aperu en la momento de ilia morto kune kun granda kompanio de Bodisatvoj por bonvenigi ilin al mia Pura Lando. Se ne, mi ne fariĝu Budho.” (g) “Kiam mi estos atingonta Budhecon, homoj ĉie ajn aŭdu mian nomon, pensu pri mia lando, plantu sincere semojn de virto por naskiĝi en mia lando; tiuokaze mi povu plenumi ĉiujn iliajn elkorajn dezirojn. Se ne, mi ne fariĝu Budho.” (h) “Kiam mi estos atingonta Budhecon, ĉiuj, kiuj naskiĝas en mia Pura Lando, atingu la rangon, kiu ebligas ilin fariĝi Budho en la venonta vivo, escepte de tiuj, kiuj surbaze de sia propra voto, portante la kirason el granda voto por la bono de homoj, strebas por la profito kaj paco de la mondo, gvidas sennombrajn homojn al Vervekiĝo, kaj kultivas la virton de granda kompato. Se ne, mi ne fariĝu Budho.” (i) “Kiam mi estos atingonta Budhecon, homoj tra la tuta mondo estu influataj de mia spirito de ama kompato, kiu purigas ilian menson kaj korpon, kaj kiu levas ilin super la mondon. Se ne, mi ne fariĝu Budho.” (j) “Kiam mi estos atingonta Budhecon, homoj ĉie ajn aŭdante mian nomon, lernu la ĝustan ideon pri naskiĝo-kaj-morto kaj kaptu la perfektan saĝon, kiu tenas ilian menson pura kaj trankvila en la mezo de la mondo plena de avideco kaj sufero. Se ne, mi ne fariĝu Budho.”

“Mi nun ĵuras ĉi tiel: se mi ne povus plenumi tiujn ĉi votojn, mi ne atingu Budhecon. Mi estu la fonto de nelimigita Lumo. Mi lumigu ĉiujn landojn por savi suferantojn en la mondo, malfermu la trezorejon de instruo kaj disdonu la trezorojn de bonaj virtoj.”

2. Tiamaniere Ĝi, akumulinte nekalkuleblajn virtojn dum multege da eonoj, fariĝis Amitabo, la Budho de Senfina Lumo kaj Senlima Vivo, kaj perfektigis sian propran Budho-landon de Pureco aŭ la mondon de paco, kie Ĝi nun loĝas lumigante ĉiujn homojn.

Tiu ĉi Pura Lando, en kiu troviĝas nenia sufero, estas certe la plej trankvila kaj feliĉa loko. Vestaĵoj, manĝaĵoj, kaj ĉiaj belaĵoj aperas, kiam la tieaj viv-estaĵoj bezonas ilin. Kiam facila zefiro pasas tra la arbojn juvele ornamitajn, muziko de la sankta instruo plenigas la aeron kaj purigas la menson de tiuj, kiuj aŭskultas ĝin.

En tiu ĉi Pura Lando troviĝas multaj bonodoraj lotusaj floroj, kaj ĉiu floro havas multajn trezorajn petalojn, kaj ĉiu petalo brilas kun neesprimebla beleco. La brilo de tiuj ĉi lotusaj floroj lumigas la vojon de Saĝo, kaj tiuj, kiuj aŭskultas la muzikon de la sankta instruo, estas kondukataj al plena paco.

3. Nun ĉiuj Budhoj en la dek direktoj laŭdas la virtojn de tiu ĉi Budho de Senfina Lumo kaj Senlima Vivo.

Ĉiu ajn homo, kiu aŭdas la Nomon de la Budho kaj akceptas la instruon kun ĝojo, ekhavas la menson komunan kun tiu de la Budho kaj naskiĝos en la mirinda Pura Lando de la Budho.

Tiuj, kiuj naskiĝas en la Pura Lando, partoprenas la senliman vivon de la Budho. Ilia menso estas tuj plenigita de simpatio al ĉiuj suferantoj; ili starigas la votojn por savi aliajn homojn kaj laboras por plenumi la votojn.

Kun la spirito de la votoj ili forlasas ĉiujn vulgarajn alkroĉiĝojn kaj klarvidas la malkonstantecon de la mondo.

Kaj ili dediĉas siajn meritojn por emancipi ĉiujn vivestaĵojn; ili unuigas sian vivon kun tiu de aliaj homoj, komune havante iliajn iluziojn kaj suferojn, sed samtempe realigante ilian liberiĝon el kateniĝo kaj alkroĉiĝo al vulgara vivo.

Ili konas la malhelpojn kaj malfacilaĵojn de tiu ĉi mondo, sed ankaŭ konas la senliman povon de la kompato de la Budho. Ili tute libere iras aŭ venas, paŝas aŭ haltas laŭ sia volo, sed ili preferas resti kun tiuj homoj, al kiuj la Budho donas favoron de kompato.

Pro tio, se iu aŭdas la Nomon de la Budho Amitabo, tiu kuraĝigite vokas la Nomon kun plena konfido kaj partoprenas la kompaton de la Budho. Tial ĉiuj devas aŭskulti la instruon de Budho kaj sekvi ĝin, eĉ se ŝajnas, ke ĝi kondukus ilin denove en flamojn, kiuj kovras la mondon de naskiĝo-kaj-morto.

Se homoj sincere kaj fervore deiziras atingi Vervekiĝon, ili devas dependi de la povo de tiu ĉi Budho.

Ne estas eble por ordinaraj homoj realigi sian superan naturon de Budho sen la subteno de la Budho.

4. Amitabo ne estas fore distanca de ĉiu ajn. Ĝia lando de pureco estas priskribita kiel lando fore situanta en okcidento, sed ĝi troviĝas ankaŭ en la menso de tiuj, kiuj fervore deziras esti kun la Budho.

Kiam oni prezentas al si la figuron de Amitabo, Ĝi brilas en dek milionoj da orkoloroj kaj havas okdek kvar mil da figuroj aŭ karakterizaĵoj. Ĉiu figuro aŭ karakterizaĵo havas respektive okdek kvar mil da radioj.

Ĉiu radio lumigas la mondon, neiam lasante en mallumo eĉ unu homon, kiu vokas la Nomon de la Budho.

Tiamaniere la Budho helpas homojn partopreni en la savado fare de la Budho.

Vidante la figuron de tiu ĉi Budho, oni povas ankaŭ senti la menson de la Budho. La menso de la Budho estas granda kompato, kiu etendiĝas al ĉiuj, eĉ al tiuj, kiuj neglektas aŭ forgesas ĝian kompaton, des pli al tiuj, kiuj memoras ĝin kun konfido.

Al tiu, kiu tenas konfidon en si, la Budho donas ŝancon unuiĝi kun Ĝi. Ĉar tiu ĉi Budho estas ĉion egale ampleksanta, se iu pensas pri la Budho, Ĝi pensas pri li/ŝi kaj eniras en lian/ŝian menson.

Tio signifas, ke kiam iu pensas pri la Budho en sia menso, lia/ŝia menso estas jam Budho per si mem kun perfekta figuro kaj karakterizaĵo.

Tial sciu, ke se iu tenas puran kaj ĝustan konfidon en sia menso, lia/ŝia menso estas tiu de la Budho mem.

5. La Budho havas multajn formojn de avataro kaj enkarniĝo kaj povas aperigi sin en multnombraj manieroj laŭ la kapablo de ĉiu homo.

Ĝi povas aperigi sian korpon en tiel grandega figuro, ke ĝi kovras la tutan ĉielon kaj etendiĝas al senlimaj stelaj spacoj. Ĝi ankaŭ povas aperigi sian korpon en infinitezimo. Ĝia apero estas iufoje kiel formo, iufoje kiel energio, iufoje kiel mensa aspekto, kaj iufoje kiel persona ekzisto.

Kiel ajn Ĝi aperas, Ĝi certe aperas antaŭ tiuj, kiuj vokas la Nomon de la Budho kun konfido. Al tiuj homoj Amitabo ĉiam aperas akompanate de du Bodisatvoj:

Avalokiteŝvaro, la Bodisatvo de Kompato, kaj Mahastamaprapto, la Bodisatvo de Saĝo. Ĝi aperas tra la tuta mondo, por ke ĉiu ajn povu vidi, kondiĉe ke li/ŝi havu konfidon al Ĝi.

Tiuj, kiuj povas vidi Ĝian provizoran figuron, povas havigi al si kontentiĝon kaj feliĉon; des pli tiuj, kiuj povas vidi la realan Budhon, havigas al li nekalkuleblan feliĉon de ĝojo kaj paco.

6. Ĉar la menso de Amitabo mem estas granda kompato kaj saĝo, tiu ĉi Budho savas ĉiujn homojn.

Tiuj, kiuj faras nekredeble teruran krimon, kiuj havas la menson plenan de avideco, kolero kaj stultaj pasioj, kiuj mensogas, parolaĉas, insultas kaj kalmunias, kiuj mortigas, ŝtelas kaj ĝuas volupton, kiuj estas proksimaj al la fino de la vivo post jaroj da pekaj agoj, – al ili estas destinita longa periodo de puno.

Kiam tiaj homoj estas finiĝontaj sian vivon, bona amiko venas al ili kaj sincere instruas ilin, “Nun la doloro minacas vin, kaj vi ne havas eĉ momenton pripensi Budhon. Estas sufiĉe, ke vi nur voku la Nomon de la Budho.”

Se ili tutkore vokas la sanktan nomon de la Budho, ĉiuj pekoj, kiuj estus devintaj destini ilin al la malbona mondo, estas forigitaj.

Eĉ simpla ripetado de la sankta nomo povas forigi pekojn. Kiel pli multe da bonaĵoj eblas, se oni koncentras sian menson al tiu ĉi Budho!

Tiuj, kiuj vokas la sanktan nomon, kiam ili venas al la fino de la vivo, renkontiĝas kun Amitabo kaj la Bodisatvoj de Kompato kaj de Saĝo kaj kondukiĝas de Ili al la Lando de la Budho, kie ili renaskiĝas puraj kiel blankaj lotusaj floroj.

Tial ĉiuj devas teni en sia menso la vortojn “Namo-

Amitabo”, kiuj signifas tutkoran dependon sur la Budho de Senfina Lumo kaj Senlima Vivo!

II: LA PURA LANDO

1. La Budho de Senfina Lumo kaj Senlima Vivo estas nun vivanta kaj disdonanta Sian Veron. En la Pura Lando troviĝas nenia sufero kaj nenia mallumo; tieaj viv-estaĵoj pasigas ĝojan tempon. Tial ĝi estas nomata la Lando de Feliĉo.

En la mezo de tiu lando troviĝas la lageto plena de pura akvo, freŝa kaj briletanta, kies ondoj plaŭdas milde sur bordoj de oraj sableoj. Tie kaj ĉi tie floras tiel grandaj lotusfloroj kiel radoj de veturiloj, kun multaj kaj diversaj koloroj – bluaj floroj kun blua lumo, flavaj floroj kun flava lumo, ruĝaj floroj kun ruĝa lumo, blankaj floroj kun blanka lumo. La aero estas plena de ties parfumo.

Tie kaj ĉi tie ĉirkaŭ la lageto staras palacoj dekoraciitaj per kvar trezoroj – oro, arĝento, safiro kaj kristalo – kun ŝtuparo farita el marmoro. Aliloke troviĝas balustradoj elstarantaj super la lageto, ĉirkaŭitaj de kurtenoj ornamitaj per juveloj, inter kiuj staras bonodoraj arboj kaj densaĵoj plenaj de floroj.

En la aero sonas solena muziko. Sur la tero brilas oraj koloroj. Ses fojojn tage kaj nokte falas floroj de la ĉielo, kiujn la loĝantoj de la lando kolektas en la florpladon kaj portas al aliaj Budhaj landoj, por oferi ilin al miliardo da Budhoj.

2. En tiu mirinda lando vivas cignoj, pavoj, papagoj, lanioj, paradizaj birdoj kaj aliaj, kiuj ĉiam bele kantas, laŭdas ĉiujn virtojn kaj bonojn kaj proklamas la instruon.

Kiu ajn aŭdas aŭ aŭskultas la muzikon de la birdaj voĉoj, aŭskultas la voĉon de la Budho, renovigas sian konfidon al la Budho kaj ĝojas esti kun la Budho kaj esti en la harmonio de la kolegoj.

Milda zefiro blovete trapasas arbojn de la Pura Lando kaj tuŝas la reton kun brilantaj sonoriloj, oni aŭdas delikatan sonon. Kaj tiumomente centoj kaj miloj da sonoj estas aŭdeblaj.

Tiuj, kiuj aŭdas tiun sonon, pensas pri la Budho, pri la Darmo kaj pri la Samgo. La Lando de la Budho estas provizita per tiuj virtoj kaj belaj ornamaĵoj.

3. Kial la Budho en tiu ĉi lando estas nomita Amitabo?

Tio estas, ĉar la lumo de la Budho estas senfina kaj la vivdaŭro de la Budho estas senlima. Ĝia superba lumo de la instruo sen ia ajn obstaklo atingas ĉiujn angulojn de la lando; Ĝia vigla forto de la kompato neniam malkreskas dum senkalkuleblaj eonoj.

Kaj ĉar la nombro de tiuj, kiuj naskiĝinte en la Pura Lando perfekte vervekiĝas, estas nekalkuleble granda; ili neniam regresas al la mondo de iluzio aŭ naskiĝo-kajmorto.

Kaj ankaŭ ĉar la nombro de tiuj, kiuj vervekiĝas al la nova vivo per la Lumo, estas nekalkuleble granda.

Tial ĉiuj homoj devas koncentri sian menson al Ĝia Nomo. Kiam ili estas alvenontaj al la fino de la vivo, se ili vokas la Nomon en perfekta konfido kaj kun neŝancela menso, eĉ unu tagon aŭ unu semajnon, ili povas naskiĝi en la Pura Lando, kondukite de Amitabo kaj aliaj multaj sanktuloj.

Se iu aŭdas la Nomon de Amitabo kaj konfidas la instruon, tiu povas atingi la plej perfektan Vervekiĝon.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2026 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.