|
La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
![]() LA INSTRUOJ DE BUDHOBudhisma Misia Asocio |
©2026 Geo
|
| La Enhavo |
|
La Edukada Servo |
1. Estas multaj diferencoj kaj gradoj en homaj intelektoj; iuj estas saĝaj, iuj estas malsaĝaj, iuj estas bonkoraj, iuj estas malicaj, iuj estas facile gvideblaj, iuj estas malfacile gvideblaj, iuj posedas puran menson, iuj posedas menson malpurigitan; sed ĉi tiaj diferencoj estas nekonsiderindaj, se temas pri la atingo de Vervekiĝo. La mondo estas simila al lageto plena de multspecaj lotusaj floroj; troviĝas floroj de multaj diversaj koloroj. Iuj estas blankaj, iuj estas rozkoloraj, iuj estas bluaj, iuj estas flavaj; iuj kreskas en akvo, iuj malvolvas siajn foliojn sur akvo, kaj iuj levas siajn foliojn super akvo. Homo havas pli multajn diferencojn. Estas diferenco de sekso, sed ĝi ne estas esenca diferenco, ĉar kun taŭga trejnado kaj viro kaj virino povas atingi Vervekiĝon.
Por fariĝi trejnisto de elefanto oni devas posedi kvin kvalifikojn: bonan sanstaton, konfidon, diligentecon, sincerecon al sia celo, kaj saĝon. Por sekvi la Budhan Noblan Vojon al Vervekiĝo oni devas posedi la samajn kvin bonajn kvalitojn. Se oni havas tiujn ĉi kvalitojn, tiam, sendepende de genro, oni povas atingi Vervekiĝon.
Por lerni la instruon de Budho ne necesas longa tempo, ĉar ĉiuj homoj havas la naturon, kiu ebligas ilin atingi Vervekiĝon.
2. Praktikante la vojon al Vervekiĝo, ni vidas Budhon kun niaj propraj okuloj kaj fidas Budhon kun nia propra menso. La okuloj, kiuj vidas Budhon, kaj la menso, kiu fidas Budhon, estas la samaj okuloj kaj la sama menso, kiuj estis migrantaj en la mondo de naskiĝo-kaj-morto ĝis la tago, kiam ni komencis praktikadon.
Se reĝa lando estas plagita de banditoj, reĝo devas trovi, kie estas ilia citadelo, antaŭ ol li atakas ilin. Tiel same, se iu estas ĝenata de vulgaraj pasioj, tiu devas unue serĉi ilian originon.
Kiam iu estas en ĉambro kaj malfermas siajn okulojn, unue tiu vidas la internon de la ĉambro kaj nur poste eksteren tra la fenestro. Same kiel ĉi tiel, ni ne povas lasi la okulojn vidi eksteraĵojn, anatŭ ol ni rekonas nian propran internaĵon.
La menso estas ene de la korpo, tial ĝi devas unue koni la internaĵon. Sed ĝenerale homoj estas absorbitaj de eksteraj aferoj kaj ŝajne ne multe scias aŭ atentas aĵojn en la korpo.
Se la menso estus ekster la korpo, ĝi ne povus kontaktiĝi kun la bezonoj de la korpo. Sed efektive la korpo sentas, kion la menso scias, kaj la menso scias, kion la korpo sentas. Tial, oni ne povas diri, ke la homa menso estas ekster la korpo. Kie, do, ekzistas la substanco de la menso?
3. Ekde la nekonata pasinteco homoj vagadis en malvido, kondiĉite de siaj propraj agoj kaj trompite de du fundamentaj eraraj koceptoj.
Unue, ili kredas, ke la diskriminacianta menso, kiu kuŝas ĉe la radiko de tiu ĉi vivo de naskiĝo-kaj-morto, estas ilia reala naturo; due, ili ne scias, ke ili posedas tiun puran menson de Vervekiĝo, kiu estas ilia vera naturo, kaj kiu estas kaŝita malantaŭ la distingema menso.
Kiam iu levas sian manon pugnigitan, la okuloj vidas ĝin, kaj la menso rekonas ĝin, sed tiu menso ĝin rekonanta ne estas vera menso.
La rekonanta kaj distingema menso devenas de imagataj diferencoj, kiujn kreas avido kaj aliaj humoroj rilataj al la memo. La rekonantan menson determinas kaŭzoj kaj kondiĉoj, tial al ĝi mankas ia mem-substanco, kaj ĝi konstante ŝanĝiĝas. Sed, ĉar homoj kredas, ke tiu ĉi menso estas reala, iluzio penetras en kaŭzojn kaj kondiĉojn, kio naskas suferadon.
Kiam iu malfermas sian manon pugnigitan, la menso perceptas tion; sed kiu moviĝas? Ĉu la menso, aŭ la mano? Aŭ neniu el ili? Se la mano moviĝas, la menso moviĝas sekvante ĝin, kaj tiel inverse; sed la moviĝanta menso estas nur supraĵa ekapero de menso; ĝi ne estas vera kaj fundamenta menso.
4. Fundamente, ĉiu homo havas puran kaj klaran menson. Tamen polvo de vulgaraj deziroj estiĝintaj de cirkonstanco kovras ĝin. La malpurigita menso ne estas esenco de homa naturo. Io estas aldonita al ĝi, same kiel entrudinto aŭ gasto en domo, sed ne ĝia mastro.
La luno ofte kaŝiĝas malantaŭ nuboj. Sed nuboj ne povas movi la lunon, kaj ĝi restas pura kaj senmakula.
Tial ni ne devas iluzie pensi, ke tiu ĉi makulita menso estas nia propra efektiva menso.
Ni devas konstante rememori tiun ĉi fakton, strebante veki en ni mem la puran kaj senŝanĝan fundamentan menson de Vervekiĝo. Se ni alkroĉiĝas al ŝanĝiĝanta kaj malpurigita menso, aŭ se ni estas iluziitaj de trompaj ideoj, ni devas migradi en la mondo de iluzio.
Iluzio kaj malpureco de homa menso naskiĝas de avido kaj ankaŭ de reagoj al ŝanĝantaj cirkonstancoj.
La menso, kiu neniam estas malordigita de okazaj aferoj kaj restas pura kaj trankvila sub ĉiaj cirkonstancoj, estas la vera menso, kaj ĝi devas esti nia mastro.
Oni ne povas diri, ke gastejo malaperas, kiam gastoj momente ne estas; tiel same oni ne povas diri, ke vera memo malaperas, kiam momente malestas malpurigita menso, kiu estiĝas de ŝanĝantaj cirkonstancoj de vivo.
Tio, kio ŝanĝiĝas laŭ ŝanĝiĝantaj kondiĉoj, ne estas la vera naturo de menso.
5. Ni supozu aŭditorion, kiu estas luma dum sunbrilo kaj malluma post sunsubiro.
Ni povas pensi, ke la lumo devenas de la suno kaj la mallumo venas kun nokto. Sed ni ne povas pensi sammaniere pri la menso, kiu perceptas lumon kaj mallumon.
Kvankam oni povas atribui lumon kaj mallumon al la suno, la menso, kiu sensas ilin, povas esti atribuita al nenio. Ĝi povas reveni nur al la vera naturo, al sia fundamenta naturo.
Tiu, kiu rimarkas momentan ŝanĝiĝon de lumeco kaj mallumeco, estas nur portempa menso.
Tiu, kiu havas diversajn sentojn de momento al momento kun la ŝanĝiĝanta cirkonstanco de vivo, estas nur portempa menso; ĝi ne estas vera kaj reala menso. La fundamenta kaj vera menso, kiu klarvidas lumon kaj mallumon, estas la vera homa naturo.
Portempaj sentoj pri bono kaj malbono, aŭ pri amo kaj malamo, devenas de ĉirkaŭaĵoj kaj ŝanĝiĝantaj eksteraj kondiĉoj; tiaj sentoj estas nur momentaj reagoj kaŭzitaj de malpuraĵoj akumulitaj en la homa menso.
Malantaŭ la deziroj kaj vulgaraj pasioj entenataj en la menso kuŝas klara, nemakulita, fundamenta kaj vera esenco de menso.
Akvo formas sin ronda en ronda ujo kaj kvadrata en kvadrata ujo, sed akvo mem ne havas specifan formon.
Oni ofte forgesas tiun ĉi fakton.
Homoj pensas, ke iuj aĵoj estas bonaj aŭ malbonaj, ŝatindaj kaj malŝatindaj, kaj distingas ekziston kaj ne- ekziston; tiamamiere ili suferadas, katenite de tiu ĉi impliko kaj alkroĉiĝante al ĝi.
Se homoj nur forlasos sian alkroĉiĝon al tiuj ĉi imagaj kaj falsaj distingoj kaj restarigas la purecon de sia origina menso, tiam ilia menso kaj korpo liberiĝos de malpureco kaj suferado; ili gajnos trankvilecon kune kun libereco.
1. Ni supre parolis pri la pura kaj vera menso kiel fundamento. Ĝi estas la naturo de Budho, t.e. la semo de Budheco.
Se ni metas lenson inter la suno kaj mokso, ni povas akiri fajron. De kie la fajro venas? Kvankam la lenso estas treege malproksima de la suno, fajro certe aperas sur la mokso tra la lenso. Se la mokso ne havas la naturon bruli, fajro neniel estiĝas ĉi tie.
Laŭ la sama maniero, kiam la Saĝo de Budho koncentriĝas al la homa menso, ĝia vera naturo, kiu estas Budheco, bruliĝas, kaj la fajro lumigas menson de la homoj kaj vekas konfidon al Budho. Budho tenas la lenson de Saĝo antaŭ ĉiuj homoj, kaj tiel ilia konfido progresas.
2. Homoj ofte malatentas sian veran menson por Budheco, estas katenitaj de la impliko de vulgaraj pasioj, alkroĉiĝas al la distingo de bono kaj malbono, kaj lamentas pri sia sklaveco kaj suferado.
Kial homoj, posedantaj la fundamentan kaj puran menson, tamen alkroĉiĝas al iluzioj kaj pelas sin al migrado en la mondo de iluzio kaj suferado, kovrante sian propran naturon de Budho, malgraŭ la lumo de Budha Saĝo direktita al ili?
Iam estis iu viro; li konsterniĝis antaŭ spegulo, ĉar li ne trovis siajn kapon kaj vizaĝon sur ĝi. Tamen lia vizaĝo vere ne malaperis. Li nur malatente rigardis malantaŭan flankon de la spegulo.
Estas tiel same malsaĝe kaj nenecese, ke iu suferadas, pro tio ke tiu ne povas akiri Vervekiĝon spite al sia klopodo. Nenie estas malsukceso en Vervekiĝo; malsukceso kuŝas en tiuj homoj, kiuj dum longa tempo serĉas Vervekiĝon en sia falsa menso kaj ne komprenas, La Naturo de Budho ke ilia menso ne estas vera sed iluzia kaj kaŭzita de amasigo de avarecoj kaj iluzioj, kiuj kovras kaj kaŝas ilian veran menson.
Do, se la amasigo de falsaj imagoj estas forigita, Vervekiĝo aperos. Estas tamen mirinde, ke kiam homoj atingas Vervekiĝon, ili trovas, ke Vervekiĝo ne povas ekzisti sen falsaj imagoj.
3. La naturo de Budho estas senlima. Eĉ se malicaj homoj naskiĝas en la mondo de besto aŭ de malsata demono, aŭ falas en inferon, ili neniam perdas la naturon de Budho.
Kiom ajn droananta en malpuraĵoj de karno, kaŝita ĉe la radiko de vulgaraj deziroj, aŭ forgesita, la kapablo de homoj vervekiĝi, la Budheco, neniam nuliĝas.
4. Antaŭ longa tempo iu viro vizitis sian amikon kaj en lia hejmo endormiĝis ebria. Lia amiko restis apud li tiom longe kiom eblis. Sed li nun devis foriri. Li estis maltrankvila pri la estonto de la ebria amiko kaj enkudris juvelon en lian vestaĵon. Kiam la viro vekiĝis, li vagadis de loko al loko kun mizera vivtenado, ne sciante, ke lia amiko kaŝis juvelon en lian vestaĵon. Poste li renkontĝis kun sia amiko, kiu informis lin pri la juvelo en lia vestaĵo kaj konsilis lin serĉi la juvelon.
Same kiel la ebria viro de tiu ĉi rakonto, homoj migradas kun suferoj en tiu ĉi vivo de naskiĝo-kaj-morto, ne konsciante, ke en sia interno estas kaŝita pura kaj senmakula, ege valora trezoro de la naturo de Budho.
Kvankam homoj ne konscias la fakton, ke ĉiuj posedas en sia interno tiun ĉi superban naturon, kaj kiom ajn malsaĝaj kaj degenerintaj ili estas, Budho neniam perdas sian konfidon al ili, ĉar Ĝi scias, ke eĉ en la plej aĉa ulo potenciale troviĝas ĉiuj virtoj de Budheco.
Tial Budho vekas memkonscion en ili, kiuj estas trompitaj de malsaĝeco kaj ne povas vidi sian propran Budho-naturon, kondukas ilin for de iliaj iluzioj, kaj instruas al ili, ke origine ne troviĝas diferenco inter ili mem kaj Budheco.
5. Budho estas tiu, kiu jam akiris Budhecon, kaj homoj estas tiuj, kiuj havas kapablon akiri Budhecon; tio estas la tuto de la diferenco inter ili.
Tamen, se iu pensus, ke li/ŝi jam akiris Vervekiĝon, tiu trompas sin mem, ĉar tiu estas moviĝanta en la direkto al Budheco, sed tiu ankoraŭ ne atingis Budhecon.
Budha-naturo ne aperas sen diligenta klopodo, kaj la praktikado daŭras ĝis la tuta ekfloro de Budheco.
6. Iam estis iu reĝo, kiu kunvokis kelkajn blindulojn ĉirkaŭ unu elefanto, kaj ordonis al ili palpi la elefanton.
Poste li demandis ilin, “Kia estas elefanto?” Kiu tuŝis ĝian dentegon, diris, “Ĝi similas al granda karoto.” Kiu tuŝis ĝian orelon, diris, “Ĝi similas al ventumilo.” Kiu tuŝis ĝian nazon, diris, “Ĝi similas al pistilo.” Kiu tuŝis ĝian gambon, diris, “Ĝi similas al pistujo.” Kiu tuŝis ĝian voston, diris, “Ĝi similas al ŝnuro.” Neniu el ili povis informi la reĝon pri ĝia reala formo.
Tiel same, ni povas parte koni homan naturon, sed estas malfacile koni la tuton de la vera naturo de homo, nome la naturon de Budho.
Ekzistas unusola ebla rimedo, per kiu la eterna naturo de homo, ne malhelpate de vulgaraj pasioj nek detruite de morto, povas esti efektivigita; t.e. per Budho kaj la Budha nobla instruo.
1. Ĝis nun ni parolis pri la naturo de Budho, kvazaŭ ĝi estus io, kio povas esti priskribita, kaj kvazaŭ ĝi similus animo, pri kiu aliaj instruoj predikas. Sed ĝi ne estas tia.
La koncepto de “ego-personeco” estas io, kio estas imagata de mem-trompa menso, kiu unue kaptas ĝin kaj due alkroĉiĝas al ĝi. Sed oni devas forĵeti ĝin. Aliflanke la naturo de Budho estas io neesprimebla, kio la unua devas esti malkovrita. Iusence ĝi ŝajnas esti “ego-personeco”, sed ĝi ne estas egoo en la senco de “mi estas” aŭ “io mia”.
Kredi la ekziston de eterna egoo estas renversita pensmaniero, kiu supozas, ke ekzistus io neekzistanta. Nei Budha-Naturon estas erare, ĉar tio ĉi supozas, ke ekzisto estus neekzisto.
Ni klarigu tion ĉi per unu parabolo: iu patrino kondukis sian malsanan infanon al kuracisto. La kuracisto donis al ŝi medikamenton kaj instrukciis, ke ŝi ne donu al la infano mamlakton, ĝis la medikamento estos digestita.
Ŝi ŝmiris siajn mamojn per amaraĵo, por ke la infano ne suĉu mamojn. Post kiam la medikamento estis sufiĉe digestita, ŝi donis al ĝi siajn mamojn forlavinte la amaraĵon. Ŝi prenis tiun ĉi metodon por savi sian infanon pro sia amo.
Same kiel la patrino en tiu ĉi parabolo, Budho unue neas ekziston de egoo por forigi miskomprenon kaj detrui alkroĉiĝon al ego-personeco; kaj kiam la miskompreno kaj alkroĉiĝo estas forigitaj, Ĝi klarigas la realecon de vera menso, t.e. la naturo de Budho.
Alkroĉiĝo al egoo kondukas homojn al iluzio, sed konfido al sia naturo de Budho kondukas ilin al Vervekiĝo.
Jen alia parabolo: estis malriĉa virino, al kiu skatolo enhavanta oron estis donacita, sed ŝi, ne sciante tion, daŭrigis mizeran vivon, ĝis alia persono malfermis ĝin kaj montris al ŝi la oron. Budho malfermas la menson de homoj kaj montras al ili la purecon de ilia naturo de Budho.
2. Se ĉiuj havas tian naturon de Budho, kial troviĝas multaj suferoj? Kial homoj trompas kaj mortigas unu la aliajn. Kial troviĝas diferencoj inter homoj pri riĉeco aŭ rango?
Estas parabolo pri iu luktisto, kiu portis ornamaĵon el valorega juvelo sur sia frunto. Iun tagon, kiam li luktis, li estis tiel forte batita je sia frunto, ke la juvelo mergiĝis en la karnon. Li pensis, ke li perdis la juvelon. Sed poste ĉe lia frunto estiĝis inflamo, kaj li petis kirurgon kuraci la vundon. Kiam la kirurgo venis kuraci la vundon, li trovis la juvelon enigitan en la karnon kun sango kaj puso. Li prenis spegulon kaj montris al la luktisto la juvelon.
La naturo de Budho similas al la juvelo en tiu ĉi parabolo: ĝin kovras koto kaj polvo de falsaj pensmanieroj, kaj homoj pensas, ke ili ne posedas aŭ perdis ĝin. Sed bona gvidanto malkaŝas ĝin por ili.
La naturo de Budho ekzistas en ĉiuj, kiom ajn profunde ĝin kovras ilia avareco, kolero kaj malsaĝeco, aŭ kaŝas ilia konduto kaj venĝemo. La naturo de Budho neniam estas perdiĝas nek detruiĝas. Kiam ĉiuj malpuraĵoj estos forigitaj, frue aŭ malfrue ĝi reaperos.
Kiel al la luktisto de tiu ĉi parabolo la spegulo montris la juvelon kaŝitan en karno, sango kaj puso, tiel same al homoj la lumo de Budho montras la naturon de Budho kaŝitan sub iliaj vulgaraj deziroj kaj pasioj.
3. La naturo de Budho ĉiam estas pura kaj trankvila, kiom ajn diferencaj estas la kondiĉoj kaj la cirkonstancoj de homoj. Lakto estas ĉiam blanka spite de haŭtokoloro de bovino, ĉu ruĝa, blanka aŭ nigra. Tiel same, tute ne gravas, kiel ajn diferencaj estas homaj agadoj, kiuj faras kondiĉojn por homa vivo, aŭ kiel ajn diversaj efikoj sekvas iliajn farojn kaj pensojn.
En Hindio estas rakonto pri mistera medicina herbo, kiu kaŝe kreskis sub altaj herboj en Himalajo. Dum longa tempo oni serĉadis ĝin vane, sed finfine unu saĝulo trovis ĝin per ĝia bonodoro. Dum la tuta vivo li kolektadis tiun ĉi medicinan herbon en kuvo. Sed post lia morto, la herbo, ne trovite de aliaj homoj, restis tie kaj putriĝis. Ĝia odoro tamen disfluis al diversaj direktoj kun malsamaj nuancoj.
Tiel same, la naturo de Budho estas kovrita de altaj herboj de vulgaraj pasioj kaj tre malofte estas trovita. Sed Budho trovas ĝin kaj montras ĝin al homoj. La naturo de Budho havas unu dolĉan guston, sed ĉar homoj akceptas ĝin diversmaniere pro siaj malsamaj kapabloj, tial ili pasigas malsamajn vivojn.
4. Diamanto, la plej malmola materialo, ne povas esti rompita. Ŝtonoj povas esti muelitaj en pulvorojn, sed diamanto restas sendifekta. La naturo de Budho similas al diamanto, kaj ĝi ne estas detruebla.
La naturo de homo en ĝia korpo kaj menso povas esti rompita; sed la naturo de Budho neniam rompiĝas.
La naturo de Budho estas certe la plej admirinda karakterizaĵo en homa naturo. Budho instruas, ke malgraŭ senfinaj variaĵoj en homa naturo, ekzemple viro kaj virino, nenia diferenco ekzistas rilate al la naturo de Budho.
Por produkti puran oron estas necese fandi ercon, forpreni skorion, kaj rafini. Se homoj fandas la ercon de sia menso kaj forprenas malpuraĵojn de vulgaraj pasioj kaj egoismo, ili ĉiuj povas repreni la puran naturon de Budho.
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2026 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.