|
La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
![]() LA INSTRUOJ DE BUDHOBudhisma Misia Asocio |
©2026 Geo
|
| La Enhavo |
|
La Edukada Servo |
1. La spirito de Budho estas tiu de granda kompato kaj bonvolo plena de amo. La granda bonvolo estas la volo savi ĉiujn homojn uzante ĉiajn eblajn rimedojn. La granda kompato estas la menso, kiu volas esti malsana kune kun malsanaj homoj kaj suferadi kune kun suferantaj homoj.
“Via sufero estas mia sufero, kaj via feliĉo estas mia feliĉo,” diris la Budho. Ĝuste kiel patrino ĉiam amas sian infanon, la Budho ne forgesas tiun spiriton eĉ unu momenton, ĉar kompatemo mem estas la esenco de Budheco.
La spirito de la Budho, granda kompato, estiĝas laŭ bezonoj de popolo; pro kontakto kun ĝi estiĝas konfido de popolo, per kiu oni akiras Vervekiĝon. Tio estas simila al la fakto, ke patrino kompletigas sian patrinecon per la amo al sia infano; kaj samtempe la menso de ŝia infano trankviliĝas pro kontaktado kun sia patrino.
Tamen popolo ne komprenas tiun ĉi spiriton de Budho, kaj daŭre suferadas pro siaj iluzioj kaj deziroj, kiuj devenas de ilia malsaĝo; ili suferadas pro siaj agadoj akumulitaj per vulgaraj pasioj. Portante sur siaj dorsoj pezan ŝarĝon de pekoj ili vagadas spiregante de loko al loko inter la montegoj de iluzio.
2. Ne pensu, ke la kompato de la Budho funkcias nur por la nuna vivo; ĝi estas manifestiĝo de la eterna kompato de la eterna Budho kaj daŭras funkcii senĉese, ekde kiam homoj komence vojeraris pro sia malsaĝeco.
La eterna Budho ĉiam aperas antaŭ popolo en sia plej intima figuro kaj alportas al ili ĉiujn eblajn rimedojn por savi ilin.
La Budho Ŝakjamunio naskiĝis kiel princo de Ŝakjaklano kaj forlasis sian hejmon por vivi kiel asketo. Pere de la praktikado de silenta meditado Li akiris Vervekiĝon aŭ Iluminiĝon. Li predikis la Darmon (la instruon) al siaj disĉiploj kaj fine manifestis ĝin per sia surtera morto.
Ĉar iluzioj de homoj estas senfinaj, la funkciado de Budho ankaŭ estas senfina; ĉar la profundeco de homaj pekoj estas senfunda, la kompato de Budho ankaŭ estas senfunda.
Kiam la Budho decidis liberigi sin de la vulgara vivo, Li starigis la kvar grandajn votojn:
(1) savi ĉiujn vivestaĵojn;
(2) fortranĉi ĉiujn vulgarajn dezirojn;
(3) lerni ĉiujn instruojn;
(4) atingi perfektan Vervekiĝon. Tiuj ĉi votoj estas manifestiĝoj de la amo kaj kompato, kiuj faras la fundamenton de la esenco de Budho.
3. La Budho unue ekzercis sin por liberiĝi de la peko mortigi ĉiun ajn vivaĵon, kaj Li deziris, ke homoj eksciu la feliĉon de longa vivo.
La Budho ekzercis sin por liberiĝi de la peko ŝteli, kaj Li deziris, ke ĉiuj homoj enmanigu al si ĉion, kion ili bezonas.
La Budho ekzercis sin por liberiĝi de la peko adulti, kaj Li deziris, ke ĉiuj homoj eksciu la feliĉon de pura menso kaj ne suferu pro nesatigeblaj deziroj.
La Budho, celante al sia idealo, ekzercis sin por resti libera de trompo, kaj Li deziris, ke ĉiuj homoj eksciu la trankvilecon de menso, kiu sekvas de parolado de la vero.
Li ekzercis sin por liberiĝi de falsemo; Li votis, ke ĉiuj homoj eksciu la ĝojon pri harmonia interrilato.
Li ekzercis sin por ne insulti aliajn personojn, kaj Li deziris, ke ĉiuj homoj havu serenan menson, kiu sekvas de paca vivo kune kun aliaj personoj.
Li tenis sin libera de senutila babilaĉo kaj deziris, ke ĉiuj eksciu la benon de simpatia kompreno.
La Budho, celante al sia idealo, ekzercis sin por liberiĝi de avideco, kaj per tiu ĉi virtaj agoj Li deziris, ke ĉiuj homoj eksciu la pacemon, kiu estas kunigita kun forĵeto de avideco.
Li ekzercis sin por liberiĝi de kolero kaj deziris, ke ĉiuj homoj amu unu la aliajn.
Li ekzercis sin por liberiĝi de malsaĝeco kaj deziris, ke ĉiuj homoj komprenu la leĝon de kaŭzo-rezulto kaj ne ignori ĝin.
Tiamaniere la kompato de Budho ĉirkaŭprenas ĉiujn homojn kaj Lia konstanta intereso estas por ilia feliĉo. Li tiel amas homojn, kiel gepatroj siajn infanojn, kaj deziras la plej altan benon al ili, nome ili povu transiri la maron de naskiĝo-kaj-morto.
1. Estas tre malfacile, ke la vortoj elparolitaj de Budho el la malproksima bordo de Vervekiĝo atingas la homojn, kiuj ankoraŭ baraktas en la mondo de iluzio; tial Budho revenas al tiu ĉi mondo kaj aranĝas Siajn rimedojn por savado.
“Nu, mi rakontu unu parabolon,” la Budho diris.
“Iam loĝis unu riĉulo, kies domo neatendite ekbrulis.
Tiam li ne estis hejme; kiam li revenis hejmen, li eksciis, ke liaj infanoj estas absorbitaj en ludo, ne atentas la fajron kaj ankoraŭ restas en la domo. La patro kriegis, ‘Elvenu, miaj infanoj! Elvenu el la domo! Tuj!’ Sed la infanoj ne aŭdis lin.
La timanta patro kriis denove. ‘Hej, infanoj! Jen mi havas kelkajn bonegajn ludilojn ĉi tie. Venu ĉi tien kaj prenu ilin!’ Nun aŭdinte lian krion, la infanoj kure elvenis el la brulanta domo.”
Tiu ĉi mondo estas brulanta domo. Homoj ne rimarkantaj, ke ilia domo estas brulanta, estas en danĝero esti bruligotaj kaj mortigotaj. Tial la Budho kompate elpensis rimedojn por savi ilin.
2. La Budho diris, “Mi rakontu alian parabolon. Iam solfilo de iu riĉulo forlasis sian hejmon kaj enfalis en la ekstremon de mizera vivo.
La patro vojaĝis fore de sia hejmo kaj serĉis sian filon perdiĝintan; tamen li neniel povis konstati la lokon de sia filo malgraŭ ĉiaj penoj.
Kelkdek jarojn poste lia filo enfalinta en mizeran situacion hazarde venis proksimen al la loko, kie la patro loĝis.
La patro tuj rekonis sian filon kaj sendis siajn servistojn por revenigi la filon al si. La filo tamen estis ŝokita de la majesta domego. Li timis, ke ili trompas lin, kaj ne volis iri kun ili. Li ne povis rekoni sia patron.
La patro denove sendis siajn servistojn kaj, donante al li kelke da mono, proponis, ke li fariĝu servisto de la domo. Li akceptis tiun ĉi proponon kaj iris kun ili al la domo kaj fariĝis servisto.
La patro avancigis lin iom post iom, ĝis li respondecis pri ĉiuj posedaĵoj kaj trezoroj, sed li ankoraŭ ne rekonis sian patron.
La patro estis ĝoja pro lia fideleco. Kiam la fino de la vivo proksimiĝis, li kunvokis ĉiujn siajn parencojn kaj amikojn kaj diris al ili: ‘Miaj amikoj, tiu ĉi estas mia solfilo, la filo, kiun mi serĉadis multajn jarojn. Ekde nun ĉiuj miaj posedaĵoj kaj trezoroj apartenas al li.’
Lia filo surpriziĝis pro la konfeso de sia patro kaj diris, ‘Ne nur mi trovis mian patron, sed ankaŭ la tuto de ĉi tiuj trezoroj apartenas al mi!’”
La riĉegulo en la parabolo indikas Budhon, kaj la vaganta filo ĉiujn homojn. La kompato de Budho prenas ĉiujn homojn, same kiel la amo de gepatroj prenas ilian solfilon. En tia amo Li elpensas la plej taŭgajn rimedojn por gvidi homojn kaj doni al ili la trezoron de Ilumimiĝo.
3. Kiel pluvo falas egale sur ĉiujn vegetalojn, tiel same granda kompato de Budho etendiĝas egale al ĉiuj homoj.
Kiel ĉiu planto ricevas al si specialan favoron de la sama pluvo, tiel same homoj de diversaj karakteroj kaj cirkonstancoj estas favorataj per diversaj manieroj.
4. Gepatroj amas ĉiujn siajn infanojn, sed ilia amo direktas sin kun speciala tenereco al malsana infano.
Kvankam la granda kompato de la Budho ampleksas ĉiujn homojn, ĝi superŝutiĝas kun speciala zorgo sur tiujn, kiuj havas pezajn ŝarĝojn de pekoj kaj suferoj kaŭze de sia malsaĝeco.
La suno leviĝas sur la orienta ĉielo kaj neniigas la mallumon de sur la tero, ne distingante iun aŭ alian regionon. Tiel same Budha kompato ampleksas ĉiujn homojn, instigante ilin fari ĝustan faron kaj gvidante ilin kontraŭ peko. Tiamaniere Li neniigas la mallumon de malsaĝeco kaj kondukas ilin al Vervekiĝo.
Budho estas patro en sia compato kaj patrino en amfavoro. Pro siaj nescio kaj sklaveco al vulgara deziro, homoj ofte agas kun troa fervorego. Budho estas ankaŭ fervorega, sed pro la kompato por ĉiuj homoj. Ili restas senhelpaj sen Budha kompato kaj devas akcepti la rimedojn de savado fare de la Budho kiel Liaj infanoj.
1. Ordinare homoj kredas, ke la Budho naskiĝis kiel princo kaj lernis la vojon al Vervekiĝo kiel almozulo; sed efektive, Budho ĉiam ekzistadis en tiu ĉi mondo, kiu ne havas komencon nek finon.
Kiel la Eterna Budho Li konas ĉiujn homojn kaj aplikadas ĉiajn rimedojn por savi ilin.
En Eterna Darmo, pri kiu Budho predikis, troviĝas nenia falsaĵo, ĉar li konas ĉiujn aferojn en la mondo tiel, kiel ili ekzistas, kaj instruas tion al ĉiuj.
Efektive, estas tre malfacile bone koni la mondon en ĝia realo, ĉar tio, kio ŝajnas vera, ofte ne estas vera, kaj kio ŝajnas falsa, ofte ne estas falsa. Malsaĝaj homoj ne povas koni la veran aspekton de la mondo.
Budho sola vere kaj plene konas la mondon tiel, kiel ĝi estas, kaj Li neniam diras, ke ĝi estas vera aŭ falsa, bona aŭ malbona. Li simple montras la mondon tiel kiel ĝi estas.
Tio, kion Budho instruas, estas jena: “Ĉiuj homoj kultivu radikojn de virto laŭ siaj naturoj, siaj agoj, kaj siaj kredoj.” Tiu ĉi instruo transcendas ĉian konfirmon kaj negadon de tiu ĉi mondo.
2. Budho instruas ne nur per vortoj, sed ankaŭ per Sia vivo. Kvankam Lia vivo estas senfina, sed por veki homojn avarajn, Li montras sian morton kiel lertan rimedon.
Dum iu kuracisto estis for de sia hejmo, liaj infanoj hazarde prenis venenon. Kiam li revenis hejmen, li rimarkis ilian malbonan staton kaj preparis sentoksigan medikamenton. Kelkaj el la infanoj, kiuj ne tiel multe venenitaj, prenis la medikamenton kaj resaniĝis. Sed aliaj estis tiel serioze venenitaj, ke ili perdis normalan mensostaton kaj ne prenis la medikamenton.
La kuracisto, instigite de sia patreca amo al siaj infanoj, decidis uzi urĝan metodon por kuraci ilin. Li diris al la infanoj, “Mi nun devas ekiri por longa vojaĝo. Mi jam maljuniĝis kaj sekve antaŭvidas proksiman finon de mia vivo. Se mi estus kun vi, mi povus zorgi pri vi. Sed post mia forpaso vi certe pli malsaniĝos. Kiam vi aŭdos mian morton, prenu tiun ĉi medikamenton kaj resaniĝu de tiu ĉi subtila veneno.” Kaj li ekiris por longa vojaĝo kaj iom poste sendis sian mesaĝiston al ili por informi ilin pri sia morto.
La infanoj, ricevinte tiun ĉi informon, profunde malĝojis. Ili pensis, ke ili ne plu povas havi amplenan zorgon de la patro. Rememorinte la testamenton postlasitan de sia patro, en la sento de lamento kaj despero ili prenis la medikamenton kaj resaniĝis.
Oni ne povas riproĉi la mensogon de la patrokuracisto.
Budho similas al tiu patro. Li tiel same uzas la fikcion de vivo kaj morto por savi homojn, kiuj implikiĝas en la sklaveco de deziroj.
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2026 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.