La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA INSTRUOJ DE BUDHO

Budhisma Misia Asocio

©2026 Geo

La Enhavo

ĈAPITRO TRIA: LA FORMO DE BUDHO KAJ LIAJ VIRTOJ

I: TRI ASPEKTOJ DE BUDHA KORPO

1. Ne serĉu por ekkoni Budhon per Lia formo nek per Liaj atributoj. Formo kaj atributoj ne estas vera Budho. La vera Budho estas Vervekiĝo. La efektiva maniero por koni Budhon estas realvidi Vervekiĝon.

Se iu, vidante kelkajn belegajn trajtojn de Budho, pensas, ke li vere konas Budhon, tio estas eraro de liaj malkleraj okuloj, ĉar la vera Budho ne povas esti esprimata en formo nek vidata de homaj okuloj. Oni ne povas koni Budhon eĉ per plena priskribo pri Liaj atributoj. Ne eblas plene priskribi Liajn trajtojn per homaj vortoj.

Kvankam ni parolas pri Lia formo, la Eterna Budho ne havas difinitan formon. Sed Li povas manifesti Sin en ia ajn formo. Kvankam ni priskribas Liajn atributojn, la Eterna Budho ne havas difinitajn atributojn. Sed Li povas manifesti Sin en ĉiaj ajn bonegaj atributoj.

Se iu vidas Lian formon distinge aŭ perceptas Liajn atributojn klare, kaj tamen ne alteniĝas al la formo nek al
la atributoj, tiu havas kapablon vidi kaj ekkoni Budhon.

2. La korpo de Budho estas Vervekiĝo mem. Estante senforma kaj sensubstanca, ĝi ĉiam estadis kaj estados. Ĝi ne estas fizika korpo, kiu devas esti nutrata de manĝaĵoj.

Ĝi estas eterna korpo, kies esenco estas saĝeco. Pro tio Budho havas nek timon nek malsanon; Li estas eterne senŝanĝa.

Tial Budho neniam malaperas, dum Vervekiĝo ekzistas. Vervekiĝo aperas kiel la lumo de la saĝeco, kiu vervekas homojn al nova vivo kaj igas ilin naskiĝi en la lando de Budho.

Tiuj, kiuj plene komprenas tiun ĉi rezonon, fariĝas infanoj de Budho; ili tenas Lian Darmon, respektas Liajn instruojn, kaj transdonas ilin al la venonta generacio.

Nenio estas pli mirinda ol la forto de Budho.

3. Budho havas triopan korpon: unue, aspekto de Esenco aŭ ‘Dharma-kāya’; due, aspekto de Spirita Perfektiĝo aŭ ‘Sambhoga-kāya’; trie, aspekto de Manifestiĝo aŭ ‘Nirmāna-kāya’.

Dharma-kāya estas la substanco de la Darmo; t.e. ĝi estas la substanco de Vero mem. En la aspekto de Esenco, Budho ne havas figuron nek koloron, kaj ĉar Budho ne havas figuron nek koloron, Li venas de nenie kaj iras nenien. Same kiel la blua ĉielo, li kovras ĉion. Kaj ĉar Li estas ĉio, al Li mankas nenio.

Li ekzistas, ne ĉar oni pensas, ke Li ekzistas; Li ne malaperas, ne ĉar oni forgesas Lin. Li estas submetita al neniu aparta devigo por sia apero, kiam homoj estas feliĉaj kaj komfortaj. Ne estas necese por lia malapero, ke homoj estu senatentaj kaj pigraj. Budho transcendas ĉiujn imageblajn direktojn de homa menso.

Budha korpo en tiu ĉi aspekto plenigas ĉiujn angulojn de la universo; ĝi atingas ĉiun ajn lokon kaj ekzistadas ĉiam ajn, senrilate al tio, ĉu oni kredas aŭ dubas Lian ekziston.

4. Sambhoga-kāya signifas, ke la naturo de Budho, kiu estas unuiĝo de la kompato kaj la saĝeco, kaj kiu estas superimaga spirito, manifestas sin pere de la simboloj de naskiĝo kaj morto, de prezentado de grandaj votoj, de ekzercoj, kaj de montro de Sia Nomo, por konduki ĉiujn estaĵojn al savo.

Granda kompato estas la esenco de tiu ĉi korpo, kaj en sia spirito Budho utiligas ĉiujn rimedojn por emancipi ĉiujn, kiuj estas pretaj al emancipiĝo. Same kiel fajro estiĝinta unu fojon daŭre brulas ĝis elĉerpiĝo de brulaĵo, tiel Kompato de Budho neniam ŝanceliĝas, ĝis ĉiaj vulgaraj pasioj elĉerpiĝos. Same kiel vento forblovas polverojn, tiel Kompato de Budho forblovas polverojn de homaj suferoj.

Nirmāna-kāya signifas, ke por kompletigi la savon fare de Sambhoga-kāya Budho aperis en tiu ĉi mondo per korpa formo kaj montris al homoj, konforme al iliaj karakteroj kaj kapabloj, la aspektojn de naskiĝo, forlaso de hejmo, kaj akiro de Vervekiĝo. Por gvidi homojn Budho en tiu ĉi korpo uzas diversajn rimedojn kiel ekzemple malsaniĝo aŭ morton.

La formo de Budho originas el unu Dharma-kāya, sed, ĉar karakteroj de homoj estas tre diversaj, Ĝi aperas en diversaj formoj antaŭ ilin. Kvankam la formo de Budho varias konforme al diversaj deziroj, agoj kaj kapabloj de homoj, intereso de Budho estas nur montro de vero de Darmo.

Kvankam Budho havas triopan korpon, Lia spirito kaj celo estas unu – helpi kaj savi homojn.

En ĉiaj cirkonstancoj Budho manifestas Sin kun Sia pureco, tiu ĉi manifestiĝo mem ne estas Budho, ĉar Budho ne estas formo. Budheco penetras en ĉion ajn; ĝia korpo estas Vervekiĝo, kaj kiel Vervekiĝo ĝi aperas antaŭ tiujn, kiuj estas kapablaj vidi la veron.

II: LA APERO DE BUDHO

1. Estas tre malofte, ke Budho aperas en tiu ĉi mondo.

Li aperas, atingas Vervekiĝon, enkondukas la Darmon, tranĉas retojn de duboj, elradikigas ampasiojn kaj ŝtopfermas la fonton de malbonaj agoj. Li paŝadas tute libere tra la mondo sen malhelpo. Ne estas pli alta bono ol respekti Budhon.

Budho aperas en la mondo suferplena, ĉar Li ne povas forlasi homojn suferantajn. Lia sola celo estas disvastigi la Darmon kaj favori ĉiujn homojn per ĝia Vero.

Estas tre malfacile enkonduki la Darmon en la mondon, kiu estas plena de maljusteco kaj falsaj opinioj, kaj kiu vane baraktas kun nesatigeblaj deziroj kaj malkomfortoj. Budho frontas kontraŭ tiujn ĉi mal- facilaĵojn pro Lia granda amo kaj kompato.

2. Budho estas bona amiko al ĉiuj homoj. Se Budho trovas iun suferantan pro peza ŝarĝo de brulantaj pasioj, Li sentas kompaton kaj dividas la ŝarĝon kun tiu. Li volas forpeli la mallumon per la pura lumo de Sia saĝo.

Simile al bovido, kiu ĝuas sian vivon kun sia patrino, tiuj, kiuj aŭdis la instruojn de Budho, poste ne volas forlasi Lin, ĉar Liaj instruoj alportas al ili feliĉon.

3. Kiam la luno estiĝis nevidebla, oni diras, ke la luno malaperis; kiam la luno leviĝis, oni diras, ke la luno aperis. Sed efektive la luno ne iras nek venas, sed ĉiam ekzistadas en la universo. Tiel same Budho ankaŭ estas konstanta. Li ne aperas nek malaperas. Li nur ŝajnigas tia pro sia amo al ĉiuj homoj, por ke Li povu gvidi ilin.

Oni nomas iun fazon de la luno “plenluno” kaj nomas alian fazon “lunduono”. Efektive la luno estas ĉiam globa, neniam kreskante nek malkreskante. Budho estas ĝuste tiel kiel la luno. De la okuloj de homoj ŝajnas, ke Budho ŝanĝas sian figuron, sed la vero estas, ke Budho ne ŝanĝiĝas.

La luno aperas ĉie ajn, super svarma urbo, dormanta vilaĝo, monto, rivero; ĝi estas videbla sur profunda lageto, poto de akvo, kaj eĉ ĉe roseroj sur foliopintoj.

Kiam iu vojiradas malproksimen centojn da mejloj, la luno akompanas tiun. Al ni ŝajnas, ke la luno ŝanĝiĝas, sed efektive ĝi ne ŝanĝiĝas. Same kiel la luno, kiu sekvas homojn de tiu ĉi mondo, Budho montras diversajn aspektojn laŭ iliaj ŝanĝiĝantaj cirkonstancoj; sed en Sia esenco Li ne ŝanĝas Sin.

4. La fakto, ke Budho aperas kaj malaperas, povas esti klarigita per kaŭzeco; nome, kiam la kaŭzo kaj kondiĉoj maturiĝas, Budho aperas; kiam la kaŭzo kaj kondiĉoj elĉerpiĝas, Budho ŝajne malaperas el tiu ĉi mondo.

Ĉu Budho aperas, ĉu malaperas, Budheco ĉiam restas sama. Konante tiun ĉi rezonon, oni devas paŝi sur la vojo al Vervekiĝo kaj proprigi al si Perfektan Saĝon, ne ĝenate de supraĵaj ŝanĝiĝoj de Budha imago respondantaj al ŝanĝiĝoj de homaj pensoj aŭ al kondiĉoj de la mondo.

Estas jam klarigite, ke Budho ne estas fizika korpo sed Vervekiĝo. Korpo povas esti imagita kiel ujo; se tiu ĉi ujo estas plenigita de Vervekiĝo, ĝi estas nomata Budho.

Tial, se iu estas alkroĉita al la fizika korpo de Budho kaj lamentas pri Lia malapero, tiu ne povas vidi la veran Budhon.

Efektive, la vera naturo de ĉiuj aĵoj transcendas la apartigon de apero kaj malapero, de alveno kaj foriro, kaj de bono kaj malbono. Ĉiuj aĵoj estas sensubstancaj kaj perfekte egalaj.

Tiaj distingoj devenas de erara konsidero de tiuj homoj, kiuj vidas nur fenomenojn. La vera formo de Budho ne aperas nek malaperas.

III: VIRTOJ DE BUDHO

1. La Budho ricevas la respekton de la mondo pro kvin virtoj: elstara konduto, elstara vidpunkto, elstara Saĝo, elstara kapablo de prediko, kaj la forto por konduki homojn al la praktiko de Sia instruo.

Krome la Budho havas ok aliajn virtojn, per kiuj Li donas benon kaj feliĉon al homoj: la kapablo alporti tujajn profitojn en la mondon pere de la praktikado de Sia instruo, la kapablo juĝi korekte bonan kaj malbonan, aŭ ĝustan kaj malĝustan, la kapablo konduki homojn al Vervekiĝo per la instruado de ĝusta vojo, la kapablo konduki ĉiujn homojn al unu egala vojo, la kapablo eviti fieremon kaj arogantecon, la kapablo fari tion kion Li diris, la kapablo diri tion kion Li faris, kaj tiamaniere Li plenumas la votojn de sia kompatema menso.

Pere de meditado Budho tenas kvietan kaj pacan spiriton, brilas kun amo, kompato, feliĉo kaj egalanimo.

Budho rilatas al ĉiuj homoj kun justeco, forigante malpuraĵojn el la menso, kaj donante feliĉon en perfekta unueco de la spirito.

2. Budho estas kaj patro kaj patrino por homoj en la mondo. Post kiam infano naskiĝas, dum dek ses monatoj la gepatroj parolas al ĝi kun infanecaj vortoj; poste iom post iom ili instruas al ĝi paroli kiel plenkreskulo. Same kiel tiuj ĉi gepatroj, Budho unue zorgas pri homoj kaj poste igas ilin zorgi pri si mem. Budho unue alportas aĵojn koresponde al iliaj deziroj kaj poste kondukas ilin al paca kaj sekura rifuĝejo.

Tion, kion Budho predikis en Sia lingvo, homoj ricevas kaj asimilas en sia propra lingvo, kvazaŭ la prediko estus direktita ekskluzive al ili mem.

La korstato de Budho estas super homa ideo; ĝi ne povas esti klarigita per vortoj; ĝi eble povas esti sugestita per paraboloj.

Eĉ kiam akvo de la rivero Gango estas kirlata de paŝado de ĉevaloj kaj elefantoj, aŭ de naĝado de testudoj kaj fiŝoj, ĝi ĉiam fluadas pure kaj neĝenate de tiaj bagateloj. Budho similas al tiu ĉi riverego. Eĉ se fiŝoj kaj testudoj de aliaj instruoj venas naĝe en la profundon kaj interpuŝiĝas unu kun la aliaj en la fluado, estas vane.

Budha Darmo fluadas pure kaj senĝene.

3. La Saĝo de Budho, estante perfekta, forlasas ekstremojn de antaŭjuĝoj kaj tenas moderecon, kiu estas super ĉiuj vortoj por priskribi. Estante ĉiel saĝa, Li scias la pensojn kaj sentojn de ĉiuj homoj kaj klare ekvidas ĉion en tiu ĉi mondo en unu momento.

Kiel la steloj en la ĉielo speguliĝas sur la serena oceano, tiel la pensoj, sentoj kaj cirkonstancoj de homoj speguliĝas en la profundo de la Saĝo de Budho. Tial Budho estas nomata la Perfekta Vervekiĝinto, la Ĉioscianto.

La Saĝo de Budho refreŝigas la sekajn mensojn de homoj, lumigas ilin, kaj instruas al ili la signifon de tiu ĉi mondo, ĝiajn kaŭzojn kaj rezultojn, ĝian aperon kaj malaperon. Ja, sen la helpo de Budha Saĝo, kia aspekto de la mondo povus esti komprenata de homoj?

4. Budho aperas ne nur kiel Budho. Iufoje Ĝi aperas ankaŭ kiel enkarniĝo de malbono, iufoje kiel virino, dio, reĝo aŭ politikisto; iufoje Ĝi aperas en bordelo aŭ en vetludejo.

Okaze de epidemio Ĝi aperas kiel kuracisto, kaj dum milito Ĝi predikas sindetenon kaj amon por ĉiuj suferantaj homoj; por tiuj, kiuj kredas, ke ĉio eterne ekzistadas, Ĝi predikas efemerecon kaj necertecon; por tiuj, kiuj estas fieraĉaj kaj egoismaj, Ĝi predikas humilecon kaj sinoferon; por tiuj, kiuj estas envolvitaj en reton de vulgaraj plezuroj, Ĝi montras la mizeron de tiu ĉi mondo.

La laboro de Budho signifas montri la puran esencon de Dharma-kāya (la absoluta naturo de Budho) en ĉiuj aferoj kaj en ĉiuj okazoj; tiel la amo kaj kompato de Budho elfluas el tiu ĉi Dharma-kāya en senfina vivo kaj senlima lumo, alportante savon al la homaro.

5. La mondo similas al brulanta domo, kiu estas ripete detruata kaj rekonstruata eterne. Homoj, estante konfuzitaj de la mallumo de sia malsaĝo, perdas sin mem en kolero, malplezuro, ĵaluzo, antaŭjuĝo kaj vulgaraj pasioj. Ili similas al beboj bezonantaj patrinon; ĉiuj homoj devas dependi de la favoro de Budho.

Budho estas patro de la tuta mondo; ĉiuj homoj estas infanoj de Budho. Budho estas la plej sankta el ĉiuj sanktuloj. La mondon kovras la fajro de kadukiĝo, malsano kaj morto; ĉie ajn estas suferoj. Sed homoj absorbitaj en vana serĉado al vulgara plezuro, ne estas sufiĉe saĝa por koni tion ĉi.

Budho vidis, ke tiu ĉi mondo de iluzio estas vere brulanta domo, tial Ĝi forlasis ĝin kaj trovis rifuĝon kaj pacon en la kvieta arbaro. Tie, el la granda kompato, Ĝi alvokas al ni, “Tiu ĉi mondo de ŝanĝiĝo kaj sufero apartenas al mi; ĉi ĉiuj malsaĝaj kaj senkonsideraj homoj estas miaj infanoj. Mi estas la sola persono, kiu povas savi ilin de iluzio kaj mizero.”

Ĉar Budho estas la granda reĝo de la Darmo, Ĝi predikas al ĉiuj homoj laŭvole. Budho aperas en la mondon por favori homojn. Por savi ilin de sufero Ĝi predikas la Darmon, sed oreloj de homoj estas obtuzaj pro avidemo kaj ili estas senatentaj.

Sed tiuj, kiuj aŭskultas Ĝiajn instruojn estas liberaj de la iluzioj kaj la mizeroj de vivo. “Homoj ne povas esti savitaj, dependante de sia propra saĝo”, Ĝi diras, “kaj per konfido al mia parolo ili devas eniri en mian instruon.”

Tial oni devas aŭskulti la instruon de Budho kaj praktiki ĝin.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2026 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.