|
La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
![]() LA INSTRUOJ DE BUDHOBudhisma Misia Asocio |
©2026 Geo
|
| La Enhavo |
|
La Edukada Servo |
1. Homoj havas vulgarajn pasiojn, kiuj kondukas ilin al iluzioj kaj suferoj. Estas kvin metodoj por teni ilin for de la katenoj de vulgaraj pasioj.
La unua: homoj devas havi ĝustajn ideojn, kiuj sin bazas sur atentema observado, kaj ĝuste kompreni la rilaton inter kaŭzo kaj rezulto kaj ties signifon. Ĉar la kaŭzo de suferoj havas sian radikon en la mensaj deziroj kaj alkroĉiĝoj, kaj ĉar deziroj kaj alkroĉiĝoj rilatas al eraraj observoj fare de egoo, ignorante la signifon de la leĝo de kaŭzo kaj rezulto, kaj ĉar tio devenas de malĝustaj observoj, paco eblas, nur se el la menso estas forigita la vulgaraj pasioj.
La dua: homoj povas forigi el si la erarajn observojn kaj sekvajn vulgarajn pasiojn per atentema kaj pacienca mens-regado. Kun efika mens-regado ili povas eviti dezirojn estiĝantajn de la stimulado de okuloj, oreloj, nazo, lango, haŭto, kaj de plipostaj mensaj procesoj; tiamaniere eblas fortranĉi la radikon de ĉiuj vulgaraj pasioj.
La tria: homoj devas havi ĝustajn ideojn por ke ili
povu taŭge uzi objektojn. Kiam ili vestas sin kaj manĝas, ili neniam devas konsideri komfortecon kaj plezuron, sed pensi, ke vestaĵoj estas necesaj por ŝirmi la korpon kontraŭ ekstrema varmo aŭ malvarmo kaj por kaŝi la korpon pro hontemo, kaj ke manĝaĵoj estas necesaj por nutri la korpon, per kiu oni serĉas la vojon al Vervekiĝo.
Vulgaraj pasioj neniam povas aperi, se ili tiel ĝuste pensas.
La kvara: homoj devas lerni paciencon; ili devas elteni la nekomfortecon de varmego kaj malvarmego, malsato kaj soifo; ili devas esti paciencaj eĉ se ili ricevas insulton kaj mokon, ĉar praktikante paciencon oni povas estingi la fajron de iluzioj, kiuj forbruligas ilian korpon.
La kvina: homoj devas lerni, kiamaniere ili povas eviti diversajn danĝerojn. Ĝuste kiel saĝulo, kiu tenas sin for de sovaĝa ĉevalo aŭ freneza hundo, tiel oni neniam devas amikiĝi kun malbonuloj, nek iri al lokoj, al kiuj saĝuloj evitas iri. Se oni praktikas singardemon kaj prudenton, la fajro de iluzioj estingiĝos.
2. Estas kvin specoj de deziroj en la mondo. Deziroj estiĝas de la figuroj, kiujn okuloj vidas; de la sonoj, kiujn oreloj aŭdas; de la bonodoroj, kiujn nazo flaras; de la gustoj, kiujn lango gustumas; de la tuŝoj, kiujn haŭto sensas. De tiuj ĉi kvin pordoj al deziroj venas la amo al fizika komforteco Multaj homoj, influate de la amo al fizika komforteco, ne atentas la malfeliĉojn, kiuj sekvas la komfortecon, kaj ili estas enkaptitaj per demonaj kaptiloj, same kiel cervo enkaptita de ĉasisto en arbaro. Tiuj ĉi kvin deziroj ja estas vere danĝeraj kaptiloj. Homoj, enkaptitaj de ili, iluziiĝas kaj suferas. Tial ili devas scii, kiamaniere ili povas eviti la kaptilojn.
3. La metodo por fuĝi de la kaptilo de iluzioj ne estas unu. Supozu, ke vi kaptas serpenton, krokodilon, birdon, hundon, vulpon kaj simion, kiuj havas sian respektivan instinkton, kunigas ilin per fortaj ŝnuroj, kaj poste forlasas ilin; tiam tiuj ĉi ses vivaĵoj deziros reiri al sia respektiva loĝejo laŭ la instinkto; t.e. serpento al la loko kun amasigitaj herboj, krokodilo al akvo, birdo al aero, hundo al vilaĝo, vulpo al kampo, kaj simio al arbaro. Pro tio ili kontraŭbatalos unu la alian kaj ili estos trenataj al la direkto, kien la plej forta vivaĵo reiras.
Same kiel la vivaĵoj en tiu ĉi parabolo, homoj estas tentataj de diversaj objektoj, kiujn ili vidas per siaj okuloj, aŭdas per siaj oreloj, flaras per sia nazo, gustumas per sia lango, sensas per sia haŭto, kaj imagas per sia cerbo.
Tiamaniere ili estas regataj de dominanta deziro.
Se tiuj ĉi ses vivaĵoj estas alligitaj per apartaj ŝnuroj al granda kolono, komence ili provos liberiĝi, ĝis ili laciĝas, kaj pli poste kuŝiĝus apud la kolono. Tiel same, se homoj trejnas kaj kulturas siajn mensojn, ili ne estas tentataj de la kvin deziroj. Tiuj, kies menso estas bone regataj, havos feliĉon en estanteco kaj estonteco.
4. Homoj volas havi gloran famon kaj laŭdon laŭ la postulo de egoisma komforteco. Sed famo kaj laŭdo konsumiĝas tiel, kiel incenso bruligas sin kaj estingiĝas.
Se homoj postkuras senĉese honoron kaj aplaŭdon sed ne serĉas la vojon al vero, ili sin trovos en gravaj danĝeroj kaj bedaŭros sian sintenon.
Tiu, kiu postkuras famon, riĉecon kaj amaferon, similas al infano, kiu lekas mielon ŝmiritan sur glavo.
Dum ĝi gustumas la dolĉaĵon, ĝi tranĉas al si la langon.
Tiu similas al homo, kiu portas torĉon en sia mano kontraŭ forta vento; ĝia flamo certe bruligos liajn manojn kaj vizaĝon.
Oni neniam devas fidi je sia menso, kiu estas plena de la tri venenoj: avideco, kolero kaj malvido. Oni neniam devas lasi sian menson kuri senbride, sed devas teni ĝin sub strikta regado.
5. Atingi la perfektan mens-regadon estas la plej malfacila afero. Tiuj, kiuj volas Vervekiĝon, devas unue senigi sin je la fajro de ĉiuj deziroj. Deziro estas furioza fajro, tial serĉantoj de Vervekiĝo devas eviti la fajron de deziroj, same kiel portantoj de fojn-faskon evitas fajreron.
Sed estas stulte, se iu forprenus siajn okulojn por ne esti tentata de belaj figuroj. La menso estas ĉefo. Se oni bone regas sian menson, malbonaj deziroj malaperas per si mem.
Estas penige sekvi la vojon al Vervekiĝo, sed estas multe pli suferige, se homoj ne havas volon serĉi la vojon al Vervekiĝo. Homoj naskiĝas, maljuniĝas, malsaniĝas kaj mortas en tiu ĉi mondo, kaj pro tio ili suferas senfine.
Tiuj, kiuj serĉas la vojon al Vervekiĝo, similas al bovo, kiu paŝas sur kota vojo, portante pezan ŝarĝon sur sia dorso. Se la bovo paŝadas, ne rigardante ĉirkaŭajn objektojn, ĝi povas venki la koton kaj ripozi en la celo.
Tiel same, se la menso estas regata kaj tenata sur la ĝusta vojo, tiam ne plu troviĝos koto de avideco kaj ĉiuj suferoj malaperos.
6. Tiuj, kiuj serĉas la vojon al Vervekiĝo, unue devas forigi egoisman arogantecon kaj esti humila por akcepti la lumon de la instruo de Budho. Ĉiuj trezoroj de la mondo, oro, arĝento k.a. kaj honoro ne estas kompareblaj kun saĝo kaj virto.
Por ĝui bonan sanon, por alporti veran feliĉon al sia familio, por alporti pacon al ĉiuj, oni devas unue disciplini kaj regi sian propran menson. Se vi povas regi vian menson, vi povas trovi la vojon al Vervekiĝo, kaj saĝo kaj virto konsekvence venos al vi.
Kiel juveloj elterigitaj el la tero, tiel virto aperas el bona konduto, kaj saĝo aperas el pura kaj paca menso. Por iri sendanĝere tra la mezo de homa vivo, oni bezonas la lumon de saĝo kaj la gvidon de virto.
La instruo de Budho, kiu predikas al homoj, kiel ili eliminu la tri venenojn, nome avidecon, koleron kaj malvidon, estas bona instruo, kaj tiuj, kiuj sekvas tiun ĉi instruon, akiras feliĉan vivon.
7. Homoj kutime inklinas movi sin al la direkto, kiun ili celas. Se ili havas avidajn pensojn, ili fariĝas pli avidaj; se ili havas kolerajn pensojn, ili fariĝas pli koleraj; se ili havas malsaĝajn pensojn, iliaj piedoj moviĝas al tiu direkto.
Kiam venas rikolta sezono, bovpaŝtistoj tenas siajn bovojn en bovstalo, por ke ili ne eliru en la kampon, ne donu la kaŭzon por plendoj, kaj ne estu mortigitaj. Tiel same homoj devas firme protekti siajn mensojn kontraŭ malhonesteco kaj malfeliĉo, elimini pensojn, kiuj instigas avidecon, koleremon kaj malvidon, kaj kuraĝigi sian menson al stimulado de kompatemo kaj bonkoreco.
Kiam venas printempo kaj ekĝermas herboj en la kamparo, bovpaŝtistoj liberigas siajn bovojn, sed eĉ tiam ili fikse rigardas la lokon, kien bovoj iras, kaj neniam neglektas atenti pri paŝtejoj. Tiel same, homoj devas atenti, kiun direkton la menso moviĝas, kaj gardi la menson sub bona stato.
8. Iam la Budho Ŝakjamunio restis en la urbo Kaŭsambio. Ĉi tie loĝis unu viro, kiu malamis Ŝakjamunion. Li dungis malbonulojn kaj ordonis, ke ili insultu Lin. Tial, kiam la disĉiploj de Ŝakjamunio eniris en la urbon kaj almozpetis, ili nenion ricevis, sed aŭdis nur riproĉojn.
Tiam Anando diris al Ŝakjamunio, “Estas pli bone ne resti en ĉi tia urbo. Troviĝas aliaj pli bonaj urboj por viziti. Ni forlasu ĉi tiun urbon.”
Ŝakjamunio diris, “Se la sekvanta urbo estas simila al tiu ĉi urbo, kiel ni faru?”
“Tiam ni ankoraŭfoje iru al alia urbo.”
Ŝakjamunio diris, “Ne, Anando, tiamaniere ne estos fino. Prefere ni restu ĉi tie kaj pacience atendu la tempon, kiam la insultoj ĉesos. Kaj poste ni transiru al alia loko.”
“En tiu ĉi mondo troviĝas profito kaj perdo, kalumnio kaj laŭdo, sufero kaj plezuro; la Iluminiĝinto ne estas regata de tiuj ĉi flankaj aferoj, kiuj venas kaj foriras baldaŭ.”
1. Tiuj, kiuj serĉas la vojon al Vervekiĝo, devas ĉiam atenti, ke ili konstante tenu siajn korpon, parolon kaj menson puraj. Por teni la korpon pura, oni neniam devas mortigi viv-estaĵojn, nek ŝteli aŭ adulti. Por teni la parolon pura, oni neniam devas mensogi, insulti, trompi aŭ ĝui babilaĉon. Por teni la menson pura, oni devas forigi ĉiajn avidecon, koleron kaj falsan prijuĝon.
Se la menso fariĝas malpura, certe homaj kondutoj fariĝas malpuraj; se la kondutoj estas malpuraj, estiĝos suferoj. Tial estas plej grave, ke la menso kaj la korpo estu tenataj puraj.
2. Iam estis riĉa vidvino, kiu havis bonan reputacion pro la bonkoreco, modesteco kaj ĝentileco. Ŝi havis unu servistinon, kiu estis saĝa kaj diligenta.
Iun tagon la servistino pensis, “Mia mastrino havas tre bonan reputacion; mi volas scii, ĉu ŝi estas bonkora de sia naturo aŭ pro sia cirkonstanco? Mi provu trovi.”
La sekvan matenon, la servistino ellitiĝis apenaŭ tagmeze. Ĉagrenite la mastrino kolere riproĉis ŝin. La servistino respondis, “Eĉ se mi ellitiĝas malfrue nur unu aŭ du fojojn, vi ne estu tiel kolerema.” La mastrino koleregis.
La sekvan matenon, la servistino refoje ellitiĝis malfrue. Tio kolerigis la mastrinon kaj ŝi batis la servistinon per bastono. Tiu ĉi fakto vaste famiĝis kaj la vidvino perdis la bonan reputacion.
3. Multaj homoj similas al tiu ĉi mastrino. Dum al ili la cirkonstancoj estas favoraj, ili estas afablaj, modestaj kaj pacaj. Sed estas dubinde, ĉu ili kondutas same, eĉ se la kondiĉoj ŝanĝiĝas al pli malfavoraj.
Kiam iu persono tenas puran kaj trankvilan menson kaj daŭre agas kun afableco, eĉ en la okazo, ke malagrablaj vortoj atingas ties orelojn, ke aliaj homoj montras malicon, aŭ ke mankas al tiu sufiĉaj manĝaĵoj, vestaĵoj kaj loĝejo, nur tiam tiu ĉi persono povas esti nomata bona homo.
Tial, tiu, kiu tenas sian menson trakvila kaj daŭre faras bonajn kondutojn nur tiam, kiam iliaj cirkonstancoj estas favoraj, ne estas vere bona homo. Nur tiu, kiu sekvas la instruon de Budho, disciplinas sian menson kaj korpon laŭ la instruo, povas esti nomata vere bona, modesta kaj paca homo.
4. Rilate al vortouzado, troviĝas kvin paroj da kontrastoj: vortoj, kiuj estas konvenaj al tempo, kaj kiuj ne estas konvenaj; vortoj, kiuj akordas kun fakto, kaj kiuj ne akordas; vortoj, kiuj sonoras agrablaj, kaj kiuj sonoras krudaj; vortoj, kiuj estas utilaj, kaj kiuj estas malutilaj; kaj vortoj, kiuj estas simpatiaj, kaj kiuj estas antipatiaj.
Kiajn ajn vortojn ni aŭdas, ni devas esti ĉiam trankvilaj, fiksante nian menson ĉi tiel: mia menso ne ŝanĝiĝu; krudaj vortoj ne elfluu el mia buŝo; mia menso estu plena de kompato kaj amo; kolero kaj malamo ne okazu al mi.
Supozu, ke estas unu viro, kiu volas forigi koton el la grundo per ŝpato kaj fosilo. Kiel fervore li fosas kaj ĵetas la koton, tio tamen estas neebla tasko. Same kiel tiu malsaĝulo, ni ne povas havi esperon elimini ĉiujn vortojn.
Tial, ni devas disciplini nian menson kaj plenigi ĝin per simpatio, por ke ni ne estu ĝenataj de la vortoj de aliuloj.
Ne estas eble pentri bildon sur la blua ĉielo per farbo. Ankaŭ estas neeble sekigi grandan riveron per la varmo de torĉo el fojno, aŭ fari krakojn frontante du pecojn de tre tanitaj ledoj. Tiel same, homoj devas disciplini sian menson, por ke ilia menso estu neniam ĝenata, kiajn ajn vortojn ili aŭdas.
Homoj devas disciplini sian menson kaj teni ĝin larĝa kiel la teron, senlima kiel la ĉielon, profunda kiel grandan riveron, kaj mola kiel tanitan ledon.
Eĉ se via malamiko kaptas kaj turmentas vin, se vi sentas indignon, vi ne estas nomata sekvanto de la instruo de Budho. Sub ĉia ajn cirkonstanco, vi devas pensi, “Mia menso estu ne ŝancelebla. Vortoj de malamo kaj kolero ne pasu miajn lipojn. Mi brakumu mian malamikon kun simpatio kaj kompato, kiuj fluas el la menso plena de kompato al ĉiuj viv-estaĵoj.”
5. Iu viro trovis formikejon, kiu brulas en tago kaj fumas en nokto. Li iris al iu saĝulo kaj petis lian konsilon, kion fari pri ĝi. La saĝulo diris, “fosu profunde ĝin per glavo.” La viro fosis la formikejon laŭ la konsilo. Li sinsekve trovis riglilon, ŝaŭmon de akvo, forkon, keston, testudon, buĉistan tranĉilon, pecon da viando, kaj fine drakon. Li raportis al la saĝulo, kion li trovis. La saĝulo klarigis la signifon kaj diris, “Forĵetu ĉiujn escepte la drakon kaj ne ĝenu ĝin.”
Tio ĉi estas parabolo. Ĉi tie “Formikejo” simbolas la homan korpon; “brilas en tago” signifas, ke homoj dum tago efektivigas la aferojn, kiujn ili pensis en la antaŭa nokto; “fumas en nokto” signifas, ke homoj dum nokto pripensas, ĝojas aŭ bedaŭras rilate aferojn, kiujn ili faris en la antaŭa tago.
En la sama parabolo, “iu viro” simbolas la personon, kiu serĉas Vervekiĝon; “saĝulo” estas Budho; “glavo” indikas puran saĝon; “fosu profunde ĝin per glavo” signifas la klopodon, per kiu oni devas atingi Vervekiĝon.
Plue en la parabolo, “riglilo” signifas malsaĝecon;
“ŝaumo de akvo” signifas koleremon kaj ĉagreniĝon;
“forkego” signifas ŝanceliĝon kaj maltrakvilecon; “kesto” signifas avarecon, koleron, maldiligentecon, frivolecon, penton kaj iluzion; “testudo” signifas korpon kaj menson;
“buĉista tranĉilo” signifas la kvin dezirojn; “peco de viando” signifas avidecon al amuzaĵoj. Tiuj ĉi aĵoj estas ĉiuj malutilaj por ni, kaj tial diris la Budho. “Forĵetu ĉiujn.”
La lasta “drako” indikas la menson, kiu jam eliminis ĉiujn vulgarajn dezirojn. Se ni fosas pluen ĉirkaŭ ni, ni fine vidos la drakon. “Ne ĝenu la drakon” signifas lasi la menson libera de vulgaraj deziroj.
6. Pindolo, disĉiplo de Ŝakjamunio, akirinte la Vervekiĝon, volis reveni al sia naskiĝa urbo Kaŭsambio por rekompenci homojn, kiuj bonfaris al li, kaj aranĝis la kampon por semi Budho-semojn.
En la ĉirkaŭaĵo de Kaŭsambio estis malgranda parko, kie longe vicas kokoaj arboj farantaj ombron laŭ la digo de la rivero Ganga kaj blovas konstante malvarmeta vento.
Iun someran tagon, Pindolo sidis en meditado sub malvarmeta ombro de arbo; tiam reĝo Udjano venis al tiu ĉi parko kune kun siaj reĝino kaj servistinoj por distri sin per muziko. Post muziko kaj plezuro li faris sieston sub la malvarmeta ombro de alia arbo.
Dum la reĝo estis dormanta, liaj reĝino kaj servistinoj promenis de loko al loko, kaj hazarde ekvidis Pindolon sidantan en meditado. Ili konstatis, ke li estas sanktulo kaj petis de li predikon. Kaj ili atente aŭskultis lian predikon.
Kiam la reĝo vekiĝis de la siesto, li ekiris por serĉi siajn reĝinon kaj servistinojn, kaj trovis ilin, kiuj ĉirkaŭas unu el la disĉiploj de la Budho kaj aŭskultas lian predikon. La reĝo, voluptema kaj ĵaluza, insultis lin kun indigno. “Estas ne pardoneble, ke vi estas en la mezo de virinoj kaj parolaĉas kun ili.” Pindolo restis silenta kun la okuloj fermitaj.
La reĝo furioza eligis sian glavon kaj minacis Pindolon, sed tiu ĉi restis ankoraŭ silenta kaj ne moviĝis kiel roko. La reĝo pli kaj pli furiozanta detruis formikejon kaj ĵetis al li la koton plenigitan de formikoj, sed Pindolo ankoraŭ restis sidanta en meditado kaj eltenis la insulton.
Baldaŭ la reĝo hontis pri sia furioza konduto kaj petis pardonon de Pindolo. Pro tiu okazaĵo la instruo de Budho trovis sian vojon en la kastelo de la reĝo kaj de tie ĝi disvastiĝis tra la tuta lando.
7. Post kelkaj tagoj, la Reĝo Udjano vizitis Pindolon en la arbaro, kie li vivis, kaj demandis, “Respektata instruisto mia, kiel disĉiploj de la Budho povas teni siajn menson kaj korpon puraj kaj ne tentataj de volupto, kvankam plejparto da ili estas junaj?”
Pindolo respondis, “Via Reĝa Moŝto, la Budho instruis al ni sintenadon al virinoj. Li instruis al ni, ke ni vidu pliaĝajn virinojn kiel niajn patrinojn, mezaĝajn virinojn kiel niajn fratinojn, kaj junajn virinojn kiel niajn filinojn. Laŭ tiu ĉi instruo, la disĉiploj tenas siajn menson kaj korpon puraj kaj ne tentataj de volupto, kvankam plejparto da ili estas junaj.”
“Tamen, respektata instruisto mia, oni eble havus malĉastajn pensojn al virinoj samaĝaj kiel patrinoj, al virinoj samaĝaj kiel fratinoj, al virinoj samaĝaj kiel filinoj. Kiamaniere disĉiploj de Budho povas regi siajn dezirojn?”
“Via Reĝa Moŝto, la Honorato instruis al ni observi, La Vojo de Purigado ke nia korpo estas plena de diversaj malpuraĵoj kiel sango, puso, ŝvito, kaj graso; observante tiamaniere, eĉ ni junuloj povas gardi nian korpon pura.”
“Respektata instruisto mia,” ankoraŭ demandis la Reĝo, “Tio povus esti facila por vi, disĉiploj de Budho, kiuj trejnis vian korpon kaj poluris vian saĝon, sed tio estas malfacila por tiuj, kiuj ankoraŭ ne trejnis sin, eĉ se ili nomiĝas disĉiploj de Budho. Eĉ se ili eble provas rememori malpuraĵojn, iliaj okuloj sekvas belajn formojn.
Eĉ se li eble provas vidi malbelaĵojn, ili estas allogataj de belaj figuroj. Devas troviĝi ia alia motivo, por ke disĉiploj de la Budho povu teni sian konduton pura.”
“Via Reĝa Moŝto,” respondis Pindolo, “la Honorato instruas al ni gardi la pordojn de kvin sentoj. Kiam ni vidas belajn figurojn kaj kolorojn per niaj okuloj, kiam ni aŭdas plezurajn sonojn per niaj oreloj, kiam ni flaras odorojn per nia nazo, kiam ni gustumas per nia lango, kiam ni tuŝas objektojn per niaj manoj, ni devas neniam esti alkroĉitaj al belaĵoj kaj komfortaĵoj, nek esti irititaj de malbelaĵoj kaj malkomfortaĵoj. Al ni estas instruite ĉi tiel.
Laŭ tiu ĉi instruo de la Honorato, eĉ junaj disĉiploj povas teni sian korpon kaj menson pura.”
“Respektata instruisto mia, la instruo de la Budho estas vere superba. De mia propra sperto mi sciiĝis, ke se mi alfrontas ion belan aŭ plezuran kaj ne gardas mian menson, ĝi tuj estas malordigita de malnobla sento. Ke ni tenas niajn kondutojn puraj kaj gardas la pordojn de kvin sentoj, estas grava afero.”
8. Kiam ajn oni esprimas la penson en sia menso per ago, ĉiam troviĝas reago, kiu sekvas ĝin. Se oni insultas vin, vi probable volas reagi atakeme kaj venĝi la insultinton. Oni devas sin gardi pri tiu ĉi reakcio. Tio similas al kraĉado kontraŭ vento; la salivo malpurigas neniun alian ol la kraĉinton mem. Tio similas al balaado kontraŭ vento; la polvo ne foriras sed malpurigas la balainton mem. La inklinon al venĝo ĉiam sekvas malfeliĉo.
9. Estas tre bona ago forigi avidecon kaj kreskigi bonfareman menson. Estas ankoraŭ pli bone teni sian menson direktita al la Nobla Vojo.
Oni devas forigi egoisman menson kaj anstataŭigi ĝin per klopodado helpi aliulojn. Ago feliĉigi aliulojn inspiras al ankoraŭ aliaj homoj fari la samon. Tiamaniere feliĉo naskiĝas.
Miloj da kandeloj povas esti bruligitaj de unu kandelo, kaj tamen la vivo de la unua kandelo ne mallongiĝas per transdonado de fajro. Tiel same, feliĉo ne malkreskas per komunigado.
Tiuj, kiuj serĉas Vervekiĝon, devas esti atentemaj al sia unua paŝo unu post la alia. Kiom ajn altan esperon oni havas, ĝi devas esti atingita paŝon post paŝo. Ne forgesu, ke ĉiu paŝo sur la vojo al Vervekiĝo troviĝas en nia ĉiutaga vivo.
10. Ĉe la komenco de la vojo al Vervekiĝo troviĝas dudek malfacilaĵoj, kiujn ni devas venki en tiu ĉi mondo:
1. Estas malfacile por malriĉulo esti malavara. 2. Estas malfacile por orgojla homo lerni la vojon al Vervekiĝo.
3. Estas malfacile serĉi la vojon al Vervekiĝo riskante sian vivon. 4. Estas malfacile naskiĝi dum Budho vivas en la mondo. 5. Estas malfacile aŭskulti la instruon de Budho.
6. Estas malfacile teni la menson pura kontraŭ la instinkto de la korpo. 7. Estas malfacile ne deziri belajn kaj allogajn aĵoj. 8. Estas malfacile por potenculo ne uzi sian forton por satigi siajn dezirojn. 9. Estas malfacile ne koleri, kiam oni estas insultita. 10. Estas malfacile esti trankvila, kiam diversaj cirkonstancoj tentas nin. 11. Estas malfacile lerni amplekse kaj profunde. 12. Estas malfacile ne malestimi komencantojn. 13. Estas malfacile teni sin humila. 14. Estas malfacile trovi bonajn amikojn.
15. Estas malfacile observi la disciplinon, kiu kondukas nin al Vervekiĝo. 16. Estas malfacile ne esti malordigita de eksteraj kondiĉoj kaj cirkonstancoj. 17. Estas malfacile instrui aliulojn sciiĝinte iliajn kapablojn. 18. Estas malfacile konservi la paceman menson. 19. Estas malfacile ne disputi pri justeco kaj maljusteco. 20. Estas malfacile trovi kaj lerni bonan metodon.
11. Bonuloj kaj malbonuloj diferencas inter si per siaj karakteroj. Malbonuloj ne rekonas sian pekoplenan agadon; eĉ se ili rekonas sian pekon, ili ne volas ĉesigi sian agon kaj malŝatas aŭdi admonon de aliuloj. Bonuloj estas sentemaj rilate al justeco kaj maljusteco; ili tuj ĉesigas sian agadon, kiam ili rekonas malbonon en ĝi. Ili estas dankemaj al tiuj, kiuj atentigas ilin pri tiu malbona ago.
Tiamaniere bonuloj kaj malbonuloj diferencas inter si per siaj esencoj. Malbonuloj neniam ŝatas bonkorecojn montritajn de aliuloj, dum saĝuloj estas ĉiam dankemaj kaj klopodas esprimi sian dankemon ne nur al la favorantoj sed al ĉiuj homoj, havante en sia menso kompatemon.
1. Antaŭ multaj jaroj estis lando, kiu havis tre strangan kutimon; en la lando, tiuj, kiuj maljuniĝis, estis forlasitaj en malproksima kaj nealirebla monto laŭ la ordono de la reĝo de la lando.
Iu ministro, kiu servadis al la reĝo, ne kuraĝis forlasi sian maljunan patron, kaj tial li konstruis sekretan subteran kavon, kien li kaŝis sian patron kaj plenumis filajn devojn al li.
Iun tagon dio aperis antaŭ la reĝon de la lando kaj donis al li malfacilan problemon, dirante, ke se li ne povos solvi ĝin, lia lando detruiĝos. La problemo estis:
“Tie ĉi estas du serpentoj; distingu la sekson unu de la alia.”
Nek la reĝo nek iu ajn en la palaco povis solvi la problemon; tial la reĝo anoncis tra la lando, ke tiu, kiu povas solvi, ricevos grandan rekompencon.
Reveninte hejmen la ministro iris al la loko, kie lia patro kaŝis sin, kaj demandis lin pri la solvo al la problemo; la patro tuj diris, “Estas tre facile. Metu la du serpentojn sur molan tapiŝon; tiu, kiu movas sin tumulte, estas vira, kaj tiu, kiu restas senmova, estas ina.” La ministro parolis al la reĝo tiel, kiel lia patro instruis, kaj la problemo estis sukcese solvita.
Poste la dio proponis aliajn malfacilajn demandojn, kiujn la reĝo kaj liaj vasaloj ne povis respondi, sed kiujn la ministro ĉiam povis solvi, konsultinte sian patron.
Jen kelkaj el la demandoj kaj la respondoj. “Kiu estas nomata vekiĝinto, estante dormanta? Kaj kiu estas nomata dormanto, estante vekiĝinta?” La respondo estas jena: – Estas tiu, kiu nun trejnas la vojon por Vervekiĝo.
Tiu estas vekiĝinta kompare kun tiuj, kiuj ne havas intereson je Vervekiĝo; li estas dormanta kompare kun tiuj, kiuj jam atingis Vervekiĝon.
“Kiamaniere vi povas pesi grandan elefanton?”
“Ŝarĝu boaton per la elefanto kaj streku linion por marki, kiom la boato subakviĝis. Poste formetu la elefanton kaj ŝarĝu la boaton per ŝtonoj, ĝis ĝi subakviĝas ĝis la linio kaj pesu la ŝtonojn.”
“Kion signifas la diro ‘Akvo en unu taso estas pli multa ol akvo en oceano’?” Respondo estas jena: “Akvo en unu taso donita al ies gepatroj aŭ al malsanuloj pro pura kaj kompatema animo havas eternan meriton, sed akvo en oceano iam elĉerpiĝos, kiom ajn granda amaso da akvo estas.”
La dio aperigis malsatulon tre malgrasan kun nur haŭto kaj osto, kiu diris, “Ĉu en tiu ĉi mondo troviĝas iu, kiu pli malsatas ol mi?” “Tiu, kiu estas egoisma kaj avida, kiu ne fidas la Tri Trezorojn de Budho, Darmo kaj Samgo, kaj kiu ne faras oferadon al siaj gepatroj kaj instruistoj, estas ne nur pli malsata, sed li falos en la mondon de malsataj demonoj kaj suferos de malsato por ĉiam.
“Jen estas kvadrata tabulo de melia ligno; kiu flanko de la tabulo estis la malsupro de la arbo?” “Metu la tabulon sur akvon; la flanko, kiu sinkas iom profunden, estis proksima al la radiko.”
“Jen estas du ĉevaloj, kiuj havas samajn grandecojn kaj formojn; unu estas patrino kaj la alia estas ŝia ido.
Kiamaniere vi povus distingi ilin?” “Donu al ili fojnon; la patrina ĉevalo ŝovos la fojnon al sia ido.”
Ĉiu respondo al tiuj ĉi malfacilaj demandoj ĝojigis tiel la dion kiel la reĝon. La reĝo fariĝis dankema, sciiĝinte ke la respondoj venis de la maljuna patro, kiun la ministro kaŝis en la kavo, kaj la reĝo abolis sian ordonon forlasi maljunulojn en monto kaj anstataŭe ordonis, ke ili estu traktataj kun bonkoreco.
2. Reĝino Videho en Hindio iam sonĝis pri blanka elefanto, kiu havis ses eburajn dentegojn. Ŝi tre deziris la dentegojn kaj petis de la reĝo, ke li havigu ilin al ŝi.
Kvankam tia tasko ŝajnis esti neebla, la reĝo, kiu tre amis la reĝinon, promesis grandan rekompencon al iun ajn ĉasisto, kiu raportos pri tia elefanto.
Hazarde en la Himalaja montaro troviĝis tia elefanto kun ses dentegoj, kiu estis sin trejnanta por fariĝi Budho.
La elefanto iam savis la vivon de iu ĉasisto el danĝero en la fundo de la monto, kaj la ĉasisto povis reveni sekure al sia hejmlando. La ĉasisto tamen, blindigita de granda profito akirota de ĝia eburo kaj forgesinta la bonvolecon, kiun la elefanto montris al li, reiris al la monto por mortigi la elefanton kaj preni la eburon.
La ĉasisto, sciiĝinte ke la elefanto estis serĉanta Budhecon, alivestis sin per la robo de budhista monaĥo por ne doni gardemon, proksimiĝis al la elefanto en la monto, kaj pafis venenan sagon.
La elefanto sciiĝis, ke ĝia morto estas proksima, kaj ke la ĉasisto estis venkita de vulgara deziro al rekompenco. Tial ĝi havis kompaton por li kaj ŝirmis lin inter siaj kvar gamboj por protekti la ĉasiston kontraŭ venĝoj de aliaj furiozaj elefantoj. Tiam la elefanto demandis al la ĉasisto, kial li faris tian stultan agon. La ĉasisto rakontis pri la rekompenco kaj konfesis, ke li deziris ĝiajn ses dentegojn. La elefanto tuj rompis la dentegojn frapante ilin kontraŭ arbo, donis ilin al la ĉasisto, kaj diris, “De tiu ĉi ofero mi kompletigis mian trejnadon por Budheco kaj renaskiĝos en la Puran Landon. Kiam mi fariĝos Budho, mi helpos vin por forigi viajn tri venenajn sagojn de avideco, kolero kaj malvido.”
3. En arbustaro ĉe la piedo de la Himalajo iam loĝis unu papago kune kun multaj bestoj kaj birdoj. Iun tagon fajro estiĝis en la arbusto pro la frotado de bambuoj, kiun kaŭzis forta vento. Birdoj kaj bestoj estis timigitaj en konfuzo. La papago, sentante kompaton por ilia timo kaj sufero, kaj dezirante repagi por la bonkoreco, kiun ĝi ricevis de la arbustaro, kie ĝi povis kaŝi sin, provis fari ĉion, kion ĝi povis. Ĝi trempis sin en proksima lageto, flugis super la fajron, kaj verŝis gutojn da akvo sur la fajron por estingi ĝin. Ĝi ripetis tion diligente kun menso de kompato kaj kun dankemo al la arbustaro.
Tiu ĉi spirito de bonkoreco kaj sinofero estis rimarkita de dio, kiu malsupren venis de la ĉielo kaj diris al la papago, “Vi havas bravan animon, sed kiel vi povus estingi tian grandan fajron per kelkaj gutoj da akvo?” La papago respondis, “Estas nenio, kion la spirito de dankemo kaj sinofero ne povas plenumi. Mi provos ripete kaj ripete ankaŭ en mia venonta vivo.” La granda dio estis impresita de la spirito de la papago, kaj ili kune estingis la fajron.
4. Antaŭ longa tempo en la Himalajo vivis birdo, kiu havis unu korpon kaj du kapojn. Iam unu el la kapoj rimarkis, ke la alia kapo manĝas iun dolĉan frukton. Ĝi sentinte ĵaluzon, diris al si, “Mi do manĝu venenan frukton.” Kaj ĝi manĝis venenon kaj la birdo mem mortis.
5. Iun fojon la vosto kaj la kapo de serpento kverelis pri tio, kiu el ili estu en antaŭo por rampi. La vosto diris, “Vi ĉiam prenas gvidon, sed tio ne estas justa. Vi devas lasi min iri antaŭ vi de tempo al tempo. La kapo respondis, “Estas la natura leĝo, ke mi estu la antaŭa. Mi ne povas ŝanĝi mian rolon pro vi.”
Sed la kverelo daŭris. Iun tagon la vosto ligis sin al arbo kaj tiel malebligis la kapon antaŭeniri. Kiam la kapo laciĝis de la baraktado kaj fine la vosto antaŭeniris. Pro tio la serpento falis en la kavon de fajro kaj brulmortis.
En la mondo de naturo troviĝas adekvata ordo kaj ĉio havas sian propran funkcion. Se tiu ĉi ordo estas konfuzita, la funkciado rompiĝas kaj la tuta ordo ruiniĝas.
6. Iam estis viro kolerema. Iun tagon du viroj parolis pri li antaŭ lia domo. Unu diris al la alia, “Li estas bona homo, sed estas tre malpacienca; li havas koleriĝan temperamenton kaj emas tuj ekkoleri.” La viro subaŭdis la rimarkon kaj elkuris el la domo por ataki la du virojn; li batis, frapis kaj vundis ilin.
Saĝulo akceptas konsilon pri sia eraro, ekzamenas sin mem, kaj plibonigas sian konduton, dum malsaĝulo, aŭdinte konsilon pri siaj malbonaĵoj, ne nur malestimas la konsilon sed ripetas la saman eraron.
7. Foje estis riĉa sed malsaĝa viro. Kiam li vidis belan tri-etaĝan domon de alia homo, li enviis ĝin kaj decidis havi tian domon, pensante ke li mem estas tiel riĉa. Do li venigis ĉarpentiston kaj ordonis lin konstrui tiel same belan domon.
La ĉarpentisto konsentis, kaj tuj komencis konstrui.
Li konstruis unue la fundamenton, poste la unuan etaĝon, la duan etaĝon kaj la trian etaĝon. Sed la malsaĝulo diris senpacience, “Mi ne bezonas fundamenton, nek la unuan etaĝon, nek la duan etaĝon; mi bezonas la belan trian etaĝon. Konstruu ĝin rapide”
Malsaĝulo ĉiam pensas nur pri rezulto kaj estas senpacienca, ne tenante penon, kiu necesas por havi bonajn rezultojn. Povas esti nenia rezulto bona sen ĝusta peno, same kiel la tria etaĝo ne povas esti sen la fundamento kaj la unua kaj la dua etaĝoj.
8. Iu malsaĝulo boligis mielon. Kiam lia amiko subite vizitis lin, li volis regali lin per iom da mielo. Sed ĝi estis tro varmega; li ventumis ĝin por malvarmigi, ne estinginte la fajron,. Tiel same, ne estas eble akiri la mielon de klara saĝeco, ne estingante la fajron de vulgaraj pasioj.
9. Foje estis du demonoj, kiuj pasigis tutan tagon por disputi kaj kvereli pri unu kesto, unu bastono kaj unu paro da ŝuoj. Iu viro preterpasante demandis, “Kial vi disputas pri tiuj objektoj? Kian magian forton ili havas? Kial vi devas kvereli por posedi ilin?”
La demonoj klarigis al li, ke el la kesto ili povas venigi ion ajn, kion ili deziras – manĝaĵon, vestaĵon aŭ trezorojn, per la bastono ili povas venki malamikojn, kaj kun la paro da ŝuoj ili povas vojaĝi tra la aero.
Aŭdinte tion, la viro diris, “Kial vi kverelas? Se vi estos for de ĉi tie por momento, mi povas dividi la objektojn egale al vi.” Kaj la du demonoj retiris sin kaj tuj foriris. Kaj la homo tuj surmetis la ŝuojn, ekprenis la keston kaj la bastonon kaj deflugis tra la aero.
“La demonoj” ĉi tie simbolas homojn de herezaj kredoj. “Kesto” signifas la mondonacon. Ili ne komprenas, ke multaj trezoroj povas esti produktataj el bonfarado. “Bastono” signifas la praktikadon de koncentriĝo de la animo. Ili povas venki ĉiujn vulgarajn dezirojn. “Paro de ŝuoj” signifas la puran disciplinon de penso kaj kondukado, kiu kondukas ilin for de ĉiuj deziroj. Ne sciante ĉi tion, ili kverelis kaj disputis pri la kesto, la bastono kaj la paro da ŝuoj.
10. Foje iu viro estis vojaĝanta sola. Kiam fariĝis krepusko, li venis al neokupita domo kaj decidis tranokti tie. Noktomeze unu demono alportis kadavron de homo kaj metis ĝin sur la plankon. Post nelonge alia demono aperis kaj pretendis, ke la kadavro apartenas al li, kaj ili kverelis pri ĝi.
La unua demono diris, ke estas senutile kvereli plu pri ĝi, kaj proponis lasi juĝon al alia atestanto por decidi posedanton de la kadavro. La alia demono konsentis tion, kaj ekvidinte la viron kaŭrantan en angulo, demandis lin, kiu la unua alportis la kadavron. La viro terure ektimis, ĉar li bone sciis, ke kian ajn decidon li faros, li kolerigos demonon, kiu malgajnos la kadavron, kaj estos mortigita de li. Sed la viro decidis diri malkaŝe tion, kion li vidis.
Kiel li antaŭsupozis, tio kolerigis la duan demonon, kiu deŝiris unu el liaj brakoj. Sed la unua demono anstataŭigis la perditan brakon per tiu de la kadavro. La furiozanta demono deŝiris lian alian brakon, sed la unua demono tuj anstataŭigis ĝin per la alia brako de la kadavro, kaj tiel iris ĝis ambaŭ brakoj, ambaŭ kruroj, la kapo kaj la korpo; ili estis unu post la alia deŝiritaj kaj anstataŭigitaj per la respondaj partoj de la kadavro. Tiam la du demonoj, vidinte la partojn de la viro forĵetitajn sur la planko, kolektis kaj manĝis ilin, kaj poste foriris.
La kompatinda viro, kiu rifuĝis en la senhoman domon, estis ĉagrenita de sia malfeliĉo. La partoj de lia korpo, kiujn la demonoj formanĝis, estis donitaj de liaj gepatroj, kaj tiuj ĉi partoj, kiuj nun apartenas al li, estas tiuj de la kadavro. Kiu do estas li nun? Pripensante ĉi tiujn faktojn, li ne povis ordigi ilin kaj elvagis el la domo kiel frenezulo. Alveninte al iu templo, li eniris en ĝin kaj rakontis sian ĉagrenon al la tieaj monaĥoj.
Oni povis vidi la veran signifon de sen-egoeco en tiu ĉi rakonto.
11. Iam bela virino en bela vesto vizitis ies domon. La mastro de la domo demandis ŝin, kiu ŝi estas. La virino respondis, ke ŝi estas diino de riĉeco. La mastro de la domo ĝojis kaj afable ŝin gastigis.
Post nelonge aperis alia virino malbela kaj vestita malbele kaj malriĉe. La mastro demandis, kiu ŝi estas. La virino respondis, ke ŝi estas diino de malriĉeco. La mastro estis surprizita kaj volis forpeli ŝin el la domo, sed la virino rifuzis foriri, dirante, “La virino de riĉeco estas mia fratino. Inter ni estas interkonsento, ke ni neniam vivu apartaj; se vi forpelas min, ŝi iros kune kun mi.”. Tiel dirinte, la malbela virino tuj foriris, kaj ankaŭ la bela virino malaperis.
Kie estas naskiĝo, tie estas morto. Kie estas feliĉo, tie estas malfeliĉo. Malbonaj aferoj sekvas bonajn aferojn.
Homoj devas klarvidi tion ĉi. Malsaĝuloj timegas malfeliĉon kaj strebas gajni feliĉon. Sed tiuj, kiuj serĉas Vervekiĝon, devas transcendi ilin ambaŭ kaj devas ne alteniĝi al ili.
12. Iam vivis malriĉa pentristo, kiu foriris de sia domo por serĉi sian fortunon, lasante hejme sian edzinon. Post tri jaroj da malfacilaj klopodoj li povis ŝparis tri cent pecojn da oro kaj decidis reiri al sia hejmo. Survoje li venis al granda templo, kie solena ceremonio de oferado ĵus okazis. Li estis treege impresita kaj diris al si, “Ĝis nun mi pensis nur pri estanteco, sed neniam konsideris mian estontecan feliĉon. Estas parto de mia bona fortuno, ke mi venis al tiu ĉi loko. Mi devas utiligi tion por planti semojn de merito.” Pensante tiel, li donacis sian tutan ŝparitan monon al la templo kaj revenis senmona al sia hejmo.
Kiam li revenis hejmen, lia edzino riproĉis lin, ĉar li alportis al ŝi neniom da mono. La kompatinda pentristo respondis, ke li gajnis iom da mono, sed rezervis ĝin en sendanĝera provizejo. Kiam ŝi demandis pri la loko, kie li rezervis, li konfesis, ke li donacis ĝin al la monaĥoj de iu templo.
Tio kolerigis la edzinon. Ŝi insultis sian edzon kaj fine akuzis lin al la distrikta juĝejo. Kiam la juĝisto demandis la pentriston pri lia defendo, li diris, “Mi ne agis malsaĝe, ĉar mi gajnis monon per peniga klopodo dum longa tempo kaj volis uzi ĝin kiel semon por estonteca bona fortuno. Kiam mi venis al la templo, ŝajnis al mi, ke tie estas la kampo, kie mi devas planti mian oron kiel semon por bona fortuno. Kiam mi donacis al la monaĥoj la oron, ŝajnis al mi, ke mi forĵetis ĉian avidecon kaj avarecon el mia menso, kaj mi konstatis, ke vera riĉo ne estas oro, sed menso.”
La juĝisto laŭdis la spiriton de la pentristo, kaj tiuj, kiuj aŭdis tion, montris sian favoron helpante lin en diversaj manieroj. Kaj poste la pentristo kaj lia edzino eniris en konstantan bonan fortunon.
13. Iu viro, kiu loĝis apud tombejo, nokte aŭdis ies voĉon el tombo voki lin. Li estis tiel timigita, ke li ne povis mem esplori la voĉon. La sekvan tagon li parolis pri tio al siaj kelkaj amikoj. Kuraĝulo el la amikoj decidis serĉi la lokon, de kie la voĉo venis.
Dum tiu viro estis tremanta pro timo, la brava amiko iris al la tombejo, kaj certe la saman voĉon li aŭdis el tombo. Li demandis al la voĉo, kio ĝi estas, kaj kion ĝi deziras. La voĉo respondis el sub la tero; “Mi estas kaŝita trezoro, kiun mi mem decidis doni al iu alia. Mi volis donaci ĝin al tiu viro en la lasta nokto, sed li estis tiel timema, ke li ne venis; tial mi min donacu al vi, kiu taŭgas por ricevi. Morgaŭ matene mi venos al via domo kune kun miaj sep subuloj.”
La amiko diris, “Mi atendos vin, sed bonvolu diri al mi, kiel mi devas regali vin?” La voĉo respondis, “Ni venos en la roboj de monaĥo. Antaŭ ĉio pretigu vian ĉambron por ni; lavu vian korpon kaj purigu la ĉambron, kaj atendu min preparante ok bovlojn plenigitajn per kaĉo. Post manĝo, konduku nin unu post la alia en la ĉirkaŭbaritan ĉambron, kie ni aliformigos nin mem en potojn plenajn de oro.
En la sekva mateno li lavis sian korpon kaj purigis la ĉambron tiel, kiel al li estis sugestite, kaj atendis la aperon de la ok monaĥoj. En la ĝusta tempo ili aperis kaj li akceptis ilin ĝentile. Post kiam ili finis manĝon, li kondukis ilin unu post la alia en la ĉirkaŭbaritan ĉambron, kie ĉiu monaĥo aliformigis sin en poton plenan de oro.
En la sama vilaĝo estis tre avida viro. Li sciiĝis pri la okazaĵo kaj deziris la potojn plenajn de oro. Li invitis aliajn ok monaĥojn al sia domo. Post ilia manĝado, li kondukis ilin en la ĉirkaŭbaritan ĉambron, sed ili ne aliformigis sin en la potojn, sed fariĝis koleraj kaj krie akuzis la avidan viron al la polico, kiu fine arestis lin.
La unua timema viro, aŭdinte ke la voĉo de la tombo alportis trezoron al la brava viro, iris al lia domo kaj avide postulis la oron, insistante ke ĝi apartenas al li, ĉar la voĉo estis unue adresita al li. Kiam la timema viro provis preni la potojn, li trovis multe da serpentoj levantaj iliajn kapojn por ataki lin.
La reĝo de tiu ĉi lando aŭdis tion kaj juĝis, ke la poto apartenas al la brava viro, kaj diris jenan rimarkon:
“Ĉio en la mondo similas al tiu ĉi afero. Malsaĝuloj deziras nur bonajn rezultojn, sed ili estas tiel timemaj por strebi al la celo, kaj ili ĉiam malsukcesas. Ili neniam fidas sian forton nek havas kuraĝon por fronti kontraŭ la interna batalado de menso, de kiu sola vera paco kaj harmonio povas esti akirataj.
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2026 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.