|
La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
![]() LA INSTRUOJ DE BUDHOBudhisma Misia Asocio |
©2026 Geo
|
| La Enhavo |
|
La Edukada Servo |
1. Tiu ĉi mondo estas plena de suferoj. Naskiĝo estas sufero, Maljuniĝo, malsaniĝo kaj morto estas suferoj.
Renkonti homon, kiun oni malamas, estas sufereo, apartiĝi de karulo estas sufero, barakti vane por satigi siajn bezonojn estas sufero. Vere, vivo, kiu ne estas libera de deziro kaj pasio, estas ĉiam envolvita en afliktojn. Tio ĉi nomiĝas la Vero pri Sufero.
La kaŭzo de homa sufero troviĝas sendube en la soifoj de la fizika korpo kaj en la iluzioj de vulgaraj pasioj. Se oni ĝisfunde esploras tiujn ĉi soifojn kaj pasiojn, oni trovas ilin enradikiĝintaj en ardaj denaskaj instinktoj. Tia deziro, havante fortan volon vivi kiel sian bazon, serĉas ĉiujn dezirindaĵojn; eĉ morto ne faras escepton. Tio ĉi nomiĝas la Vero pri la Kaŭzo de Sufero.
Se deziro, kiu kuŝas ĉe la radiko de homa pasio, povas esti forigita, tiam pasio formortas kaj ĉiuj homaj suferoj finiĝas. Tio ĉi nomiĝas la Vero pri la Halto de la Kaŭzo de Sufero.
Por eniri en tian staton, en kiu troviĝas nenia deziro kaj nenia sufero, oni devas sekvi certan vojon. La etapoj
de tiu ĉi Nobla Okera Vojo estas: Ĝusta Vido, Ĝusta Penso, Ĝusta Parolo, Ĝusta Agado, Ĝusta Vivtenado, Ĝusta Klopodo, Ĝusta Atentado, kaj Ĝusta Koncentrado.
Tio ĉi nomiĝas la Vero pri la Nobla Vojo al la Halto de la Kaŭzo de Sufero.
Oni devas firme teni tiujn ĉi Verojn en sia menso.
Ĉar la mondo estas plena de suferoj, tiuj, kiuj volas liberiĝi de suferoj, devas detranĉi la katenon de vulgaraj pasioj, kiu estas la sola kaŭzo de suferoj. La vivmaniero, kiu estas libera de ĉiuj vulgaraj pasioj kaj suferoj, povas esti konata nur pere de Vervekiĝo, kaj Vervekiĝo povas esti atingita nur pere de la disciplino de la Nobla Okera vojo.
2. Ĉiuj, kiuj serĉas Vervekiĝon, devas kompreni la Kvaropan Noblan Veron. Ne komprenante ĉi tion, oni devas vagadi senfine en la konfuziva labirinto, nome en viv-iluzioj. Tiuj, kiuj komprenas tiun ĉi Kvaropan Noblan Veron, nomiĝas “akirintoj de la okuloj de Vervekiĝo.”
Tial, kiu volas sekvi la instruojn de Budho, devas koncentri sian menson sur tiun ĉi Kvaropan Noblan Veron kaj klopodi por klare kompreni ĝian signifon. En ĉiuj epokoj iu ajn sanktulo, se tiu estas vera sanktulo, estas tiu, Kaŭzoj kaj Kondiĉoj kiu komprenas ĝin kaj instruas ĝin al aliaj homoj.
Kiam ni klare komprenas tiun ĉi Kvaropan Noblan Veron, tiam la Nobla Okera Vojo kondukas nin for de avido; kaj se ni estas liberaj de avido, ni ne kverelas kun aliaj homoj, ni ne mortigas, nek ŝtelas, nek adultas, nek trompas, nek riproĉas, nek flatas, nek envias, nek koleras, nek forgesas ŝanĝiĝemon de vivo, kaj nek flankeniras al malĝusta vojo.
3. Tiu, kiu sekvas la Noblan Veron, similas al tiu, kiu eniras en malluman ĉambron kun lampo en sia mano: tiam mallumo tuj foriras, kaj la ĉambro estas plena de lumo.
Tiu, kiu komprenas la signifon de la Noblaj Veroj kaj lernis sekvi la Noblan Vojon, povas posedi la lunon de saĝo, kiu forbalaas la mallumon de malsaĝo.
Budho gvidas homojn, simple indikante al ili la Noblan Kvaropan Veron. Tiuj, kiuj komprenas ĝuste la instruon, akiras ĝustan Vervekiĝon; ili povas gvidi kaj gardi aliajn homojn en tiu ĉi nekonstanta mondo, kaj indas konfidon. Kiam oni klare komprenas la Noblan Kvaropan Veron, ĉiuj fontoj de vulgaraj pasioj elsekiĝas.
Ekirante de tiu ĉi Nobla Kvaropa Vero, la disĉiploj de Budho atingas ĉiujn aliajn valorajn verojn; ili akiras la saĝon kaj klarvidan kapablon kompreni rezonadon de ĉiaj aferoj kaj prediki pri la Darmo al ĉiuj homoj en la mondo.
1. De ĉiuj homaj suferoj troviĝas kaŭzoj, kaj troviĝas ankaŭ la maniero, per kiu ili finiĝas. Kial? Ĉar ĉio en la mondo estas la rezulto de vasta interplektiĝo de kaŭzoj kaj kondiĉoj, kaj ĉar ĉio malaperas, kiam tiuj ĉi kaŭzoj kaj kondiĉoj ŝanĝiĝas.
Pluvas, vento blovas, floroj floras, folioj maturiĝas kaj velkas. Tiuj ĉi ĉiuj fenomenoj rilatas kun kaŭzoj kaj kondiĉoj, naskiĝas per ili, kaj estingiĝas, kiam la kaŭzoj kaj kondiĉoj ŝanĝiĝas.
Ni naskiĝas per la kondiĉoj de gepatroj. Nia korpo nutriĝas per manĝaĵoj kaj nia menso kreskas per instruo kaj sperto.
Tial, kaj nia korpo kaj nia menso estas rilatantaj al kondiĉoj, kaj ili ŝanĝiĝas, kiam kondiĉoj ŝanĝiĝas.
Kiel nodoj interligitaj reciproke faras reton, tiel same ĉiuj aĵoj en la mondo estas interligitaj inter si. Se iu pensas, ke nodo de reto estas nodo per si mem aŭ izolita, tio estas erara.
Nodo de reto estas nomata nodo, nur kiam ĝi koncernas aliajn nodojn. Ĉiu nodo havas sian lokon kaj respondecon rilate al aliaj nodoj.
2. Floroj floras pro serioj da pluraj kondiĉoj, kiuj alportas ilian floradon. Folioj defalas pro serioj da pluraj kondiĉoj, kiuj alportas ilian defaladon. Floroj ne aperas sendepende kaj folioj ne defalas per si mem, spitante sezonon. Ĉio havas sian alvenon kaj foriron kondiĉite; nenio povas esti sendependa, sen ajna ŝanĝiĝo.
Ĉio estiĝas de serioj da kondiĉoj kaj kaŭzoj, kaj ĉio malaperas laŭ la sama regulo; tio estas eterna kaj neŝanĝebla leĝo. Ĉio ŝanĝiĝas, nenio restas konstanta.
1. Kie estas la fonto de homaj malĝojo, lamento, sufero kaj agonio? Ĝi troviĝas en la fakto, ke homoj estas malvidaj kaj plenaj de deziroj.
Homoj alkroĉiĝas al la vivo de riĉeco kaj honoro, al komforto kaj plezuro, al ekscitiĝo kaj mem-dorlotado, ne sciante pri la fakto, ke la deziro al tiuj ĉi aferoj estas la fonto de homaj suferoj.
Ekde la komenco la mondo estas plena de sinsekvo da ruinigoj, aldone al la neeviteblaj faktoj de malsano, maljuniĝo kaj morto.
Sed se oni atente konsideras ĉiujn ĉi faktojn, oni nepre trovas, ke ĉe la bazo de ĉiuj suferoj kuŝas alkroĉiĝo.
Se oni estas liberigita de tiuj alkroĉiĝoj, homaj suferoj finiĝas.
La kaŭzo de la alkroĉiĝoj estas malvido kaj avido.
Malvido kaj avido devenas de la fakto, ke homoj ne estas konsciaj pri la vera rezono rilate la ŝanĝiĝo de aferoj.
De malvido kaj avido venas malpura deziro al aĵoj, kiujn oni ne povas akiri efektive, sed senĉese kaj blinde serĉadas.
Pro malvido kaj avideco oni supozas distingon, Kaŭzoj kaj Kondiĉoj malgraŭ ke efektive distingo ne ekzistas. Origine ne ekzistas distingo inter bono kaj malbono en homa agado.
Sed pro malvido oni supozas distingon kaj juĝas homan agadon bona aŭ malbona.
Pro malvido ĉiuj homoj ĉiam havas malĝustan ideon; al ili ĉiam mankas ĝusta vidpunkto; ili estas katenitaj de sia egoo kaj agadas malĝuste. Rezulte ili perdas sin en iluziaj ekzistaĵoj.
Farante siajn agojn la kampo por sia egoo, uzante la funkcion de distingo de la menso kiel semon, kovrante la menson per malvido, nutrante ĝin per la akvo de avidaj deziroj, verŝante al ĝi akvon de egoismo, oni akumulas la malĝustan koncepton kaj portas la enkorpiĝon de iluzion sur si.
2. Tial, post ĉio, estas nia propra menso, kiu naskas la iluziojn de malĝojo, lamentado, doloro kaj agonio.
Tiu ĉi tuta mondo de iluzio estas nenio alia ol ombro naskita de menso. Kaj samtempe estas tiu ĉi sama menso, kiu alportas la mondon de Vervekiĝo.
3. En tiu ĉi mondo estas tri eraraj vidpunktoj. Se oni alkroĉiĝas al ĉi tiuj vidpunktoj, ĉio en la mondo devas esti neata.
Unue, iu diras, ke ĉiuj homaj spertoj estas bazitaj sur sorto; due, iu diras, ke ĉio estas kreita de Dio kaj regata de Lia volo; trie iu diras, ke ĉio okazas hazarde sen ajna kaŭzo kaj kondiĉo.
Se ĉio estus decidita de sorto, kaj bona agado kaj malbona agado estus antaŭdestinitaj, kaj feliĉo kaj malfeliĉo ankaŭ estus antaŭdestinitaj. Tiel ekzistus nenio, kio ne estas antaŭdestinata de sorto. Sekve ĉiu plano kaj klopodo por plibonigo aŭ progresigo estus vanaj kaj humaneco perdus esperon.
Tiel same estas la aliaj vidpunktoj. Se ĉio okazus laŭ la plano de nekonata Dio aŭ okazus tute hazarde, kian esperon por humaneco, krom obeo, ni povus atendi? Estas ne mirinide, ke tiuj, kiuj tenas tiujn ĉi opiniojn, perdas esperon kaj neglektas klopodon por agadi saĝe kaj eviti malbonon.
Efektive tiuj ĉi tri vidpunktoj estas eraraj: ĉio aperas kaj malaperas laŭ la serio da kaŭzoj kaj kondiĉoj.
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2026 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.