La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA INSTRUOJ DE BUDHO

Budhisma Misia Asocio

©2026 Geo

La Enhavo

La Edukada Servo
La Librejo
La Titola Paĝo

Darma Rado
Darma Pado
Budho
1 2 3
Darmo
1 2 3 4 5
La vojo de praktiko
1 2
La Komunumo
1 2
Anguttara Nikāya
Apendicoj
1 2 3
Pri la traduko
Glosaro
Budhisma Misia Asocio

SANSKRITA GLOSARO

(laŭ Alfabeta Ordo)

ANĀTMAN (Neegoo)

Tiu ĉi termino montras unu el la plej fundamentaj doktrinoj de Budhismo: ĉiuj ekzistaĵoj kaj fenomenoj en la mondo ne havas sian substancon, kiun oni povas kapti. Ĉiuj religioj en Hindio antaŭ Budhismo asertis, ke ĉiu ekzistaĵo enhavas senŝanĝan substancon, kiu estas nomata egoo ĉe homa ekzisto. Sed Budhismo neis egoon kaj instruis, ke ĉiu ekzistaĵo ne estas konstanta. Ĉar ĉiu ekzistaĵo aŭ fenomeno ne estas eterna, ili ne havas substancon nek egoon.

ANITYA (Nekonstanteco)

Alia fundamenta doktrino de Budhismo. Ĉiuj ekzistaĵoj kaj fenomenoj en la mondo ĉiumomente ŝanĝiĝas, kaj nenio restas en la sama stato. Per tiu ĉi ideo Budhismo klare montras malsaman starpunkton ol aliaj religioj. Budhismo instruas kvar ŝtupojn: ĉio naskiĝas, daŭras, ŝanĝiĝas kaj poste estingiĝas; observante, ke ĉio estas nekontentiga, tion ni devas fari la ŝancon por nia religia introspekto. De starpunktoj de diversaj skoloj naskiĝis diversaj metafizikaj analizoj, sed ni ne devas enfali en pesimismon nek nihilismon, ĉar kreiĝo kaj disvolviĝo ankaŭ faras unu flankon de nekonstanteco.

AVIDYĀ (Malvido)

La stato, en kiu oni ne havas pravan saĝon. Tio estas malsaĝo, kiu estas la fundamento de iluzio. En ĉiu skolo analizoj kaj klarigoj estas diverse faritaj, sed ĉiu markas ĉi tion kiel la motivan forton, kiu instigas blindan pasion. Laŭ la tezo pri la dek du kaŭzo-rilatoj, kiu klarigas la rilaton inter kaŭzo kaj rezulto de ĉiu ekzistaĵo per dek du ŝtupoj, sur la unua ŝtupo situas tiu ĉi malvido. Oni povas diri, ke ĝi estas blinda volo de avido en vivado.

BODHISATTVA (Bodisatvo)

Origine tiu ĉi vorto indikis Ŝakjamunion, kiu ankoraŭ estis sin ekzercanta antaŭ sia vervekiĝo. Poste ĝi aplikiĝis ĝenerale al viv-estaĵo serĉanta Vervekiĝon. Precipe en Mahajana Budhismo tiu ĉi vorto havas pli vastan signifon kaj inkludis la tutan aron de Mahajanaj Budhanoj, t.e. tiuj, kiuj praktikadas celante Vervekiĝon, kaj tiuj, kiuj klopodas por gvidi aliajn homojn al Vervekiĝo. Plie imagitaj aŭ ne realaj sanktuloj, ekzemple Avalokiteŝvaro aŭ Ksitigarbo, kiuj havas transcendan forton, ankaŭ nomiĝas Bodisatvo. Oni kredis, ke tiuj ĉi sanktuloj, ŝarĝante parton da laboroj de Kompato kaj Saĝo de Budho, kiel vicsavantoj aperis responde al homaj ĉagrenoj.

BUDDHA (Budho)

Laŭvorte “vekiĝinto” kiel komuna substantivo.

En la komenco de la historio de Budhismo ĝi indikis Ŝakjamunion aŭ Gautama Siddhārtha, fondinton de Budhismo, ĉar Li atingis la staton de Vervekiĝo en sia aĝo de 35 jaroj antaŭ ĉ. 2500 jaroj en Hindio. La finfina celo de ĉiuj budhanoj estas, sendepende de diversaj skoloj aŭ tradicioj, fariĝi Budho. Rilate la diferenco de rimedoj por atingi tiun ĉi celon, Budhismo dividiĝis en plurajn skolojn. En Mahajana Budhismo, krom historia Budho Ŝakjamunio, multaj Budhoj, kiel ekzemple Amitābha (Amitabo), Mahāvairocana (Mahavajroĉano), Bhaisajyaguru, k.t.p. estas ĝenerale akceptitaj kiel simboloj de la instruo.

En Japanio influite de la koncepto de Purlanda Budhismo, kiu asertas, ke homoj fariĝas Budho, post kiam ili renaskiĝas en la Purlando, oni nomas ĉiujn forpasintojn HOTOKE (Budho en la japana lingvo).

DHARMA (Darmo)

Tiu ĉi vorto havas multajn difinojn rilate al la religiaj tradicioj de Hindio, inkluzive de Hinduismo, Budhismo, kaj Ĝajnismo Ĝi estas centra teologia aŭ filozofia koncepto de Hindiaj religioj, kiu plejofte rilatas al homaj devoj, sed ankaŭ al la instruaj normoj pri ĉi tiuj devoj kaj eĉ la rezultoj de devoplenumado.

En la malfrua Budhisma tradicio, la vorto eksignifis unue la tutan instruaron de Budho, due la devojn aŭ la farindajn praktikojn laŭ ĉi tiu instruo, kaj trie karaktereco aŭ propreco en filozofia senco. Laŭ la unua signifo, Budhismo mem estas fundamente la darmo kaj ankaŭ ĝi funkcias kiel nomo de la tradicio. En la budhisma triopo Budho-Darmo-Samgo, ekzemple, la Budho estas la instruanto, Darmo la instruo kaj Samgo la instruistaro. La darmo ĉi tie precipe estas la bazaj kaj objektiva veroj, kiujn laŭ budhismo ĉiu Budho denove eltrovas.

HETU-PRATYAYA (Kaŭzo-Kondiĉo)

Kaŭzo kaj kondiĉo. Kaŭzo estas rekta motivo, kiu naskas rezulton, kaj kondiĉoj helpas la naskiĝon el ekstero aŭ estas sekundara motivo.

Ĉio aperas kaj malaperas laŭ kaŭzo kaj kondiĉoj. Por eniri en Buhismon estas necese akcepti la leĝon de kaŭzo-kondiĉo. Vidu ankaŭ “pratīya-samutpāda”.

KARMAN (Karmo)

Ĝenerala signifo de tiu ĉi vorto estas “agado”. Sed kutime ĝi estas uzata en la senco de “potenciala forto” kiel rezulto, kiun alportas antaŭa agado. Ĉar unu ago certe alportas rekompencon, bonan aŭ malbonan kaj feliĉan aŭ malfeliĉan, ĝia influa forto estas rigardata kiel karmo.

Tiel karmo estas preskaŭ samsignifa kiel rekompenco de la agado en antaŭa mondo. Plie estas tri kategorioj de karmo: korpa, parola kaj mensa.

KLEŚA (Kleŝo, Pasio)

Ĉia spirita agado de homoj, kiu malhelpas efektiviĝon de Vervekiĝo. Multaj el homaj deziroj ligitaj kun homa vivo ĉagrenas, malordigas kaj ĝenas homan korpon kaj menson. Ilia fonto estas avideco kaj alkroĉiĝo, kaj bazas sin sur vivforto mem. Avido, kolero kaj malvido estas ĝiaj fundamentoj, el kiuj naskiĝas multaj aliaj pasioj.

Ĉar tiuj ĉi pasioj estas malhelpaĵoj de Vervekiĝo, oni devas estingi ilin en la procezo de praktikado. Sed ankaŭ estas alia pensmaniero, kiu aprobas la pasion kiel saltilon al Vervekiĝo.

MAHĀYĀNA (Mahajano)

En la daŭro de Budhisma historio, aperis du ĉefaj tradicioj:

Mahajano kaj Teravado. Mahajana tipo de Budhismo disvastiĝis en Tibeto, Ĉinio, Koreio, Japanio k.t.p. Dume Teravado disvastiĝis en Birmo, Srilanko, Tajlando k.t.p. “Mahajano” signifas “Grandan Veturilon,” kiu povas akcepti suferojn de ĉiuj viv-estaĵoj en ĉi tiu mondo de naskiĝo-kaj-morto, kaj veturigas ilin sendistinge al la stato de liberiĝo.

MADHYAMĀ-PRATIPAD (Meza Vojo)

La vojo ekskludanta du ekstremojn. Tio montras la pozicion de Budhismo. Tial en ĉiuj skoloj de Budhismo la ideo de la meza vojo estas estimata kaj alte taksata. Tio signifas ne nur moderan vojon. Ĝi estas la vojo, kiu forigante alteniĝon al io penetras egale en la aktualecon. Ĝi neas du kontraŭajn ekstremojn kaj aŭfhebas ilin, ekzemple, esto / malesto, konstanteco / malkonstanteco, k.t.p. Oni povus kompreni ĝin kiel dialektikon.

MAITRĪ-KARUNĀ (Kompato kaj Favoro)

La du konceptoj, ofte kuniĝinte, faras la fundamentan etikon de Budhismo. Kompato estas “doni feliĉon al aliaj viv-estaĵoj”, kaj Favoro “forigi suferon de ili”. Vervekiĝinto posedas tiun ĉi etikon kaj amas egale ĉiujn viv-estaĵojn. La Bodisatvoj Avalokiteŝvaro kaj Ksitigarbo simbolas tiun ĉi spiriton.

NIRVĀNA (Nirvano)

Signifas laŭvorte estingon aŭ trankvilon; estingon de deziroj, avido, malamo, iluzio, kaj alkroĉiĝo. Ĝi havas du aspektojn: Nirvano kun resto kaj Nirvano sen resto. La unua estas la stato de Vervekiĝinto ĝis lia korpa morto, kaj la dua estas tiu de Vervekiĝinto postmorte. Budho Ŝakjamunio do eniris en la unuan Nirvanon de la unua aspekto, kiam li vervekiĝis en la aĝo de 35 jaroj, kaj eniris en la duan aŭ absolutan Nirvanon, kiam lia korpo neniiĝis.

PĀLI (Palio)

Lingvo uzata en Teravada Budhismo. Oni kredas, ke la plej malnova kanono estis transskribita en tiu ĉi lingvo. Ĝi estas unu el la prakritoj, parol-lingvoj aŭ popol-lingvoj en la norda Hindio, dum Sanskrito estas skriba aŭ klasika lingvo por kleruloj. Palio estas parenca al Sanskrito, sed ne estas ĝia ido. Ŝakjamunio mem siatempe uzis probable alian prakriton.

PĀRAMITĀ (Perfekteco, Paramito)

Etimologie, laŭ la sanskrita gramatiko, ĝi povas esti analizita en “pāramī(la plej alta) kaj “-tā(sufikso de abstrakta substantivo). Do ĝia signifo estas “perfekteco” aŭ “pleja alteco”. Poste tamen en Ĉinio kaj Tibeto oni elpensis alian analizon, ke ĝi konsistas el “pāram(tien) kaj “ita(irinta). Tiuokaze, oni tradukas ĝin en Esperanton kiel “atingi la alian bordon” aŭ “atingi la mondon de nirvano”.

Mahajana Budhismo emfazas praktikon el la ses eroj de “pāramītā”: donaco, observo de preceptoj, pacienco, klopodo, meditado kaj saĝo. En Japanio unusemajna periodo de printempa kaj aŭtuna ekvinoskoj estas nomata “higan(japanlingva traduko de paramito) kaj en tiuj ĉi periodoj entuziasmaj budhanoj praktikas la ses-eran paramiton.

PARINĀMANĀ (Transdono)

Transdono de meritoj akumulitaj pere de bonaj agoj. Estas du okazoj: transdoni por sia propra vervekiĝo en estonteco, kaj por aliaj viv-estaĵoj. Reciti sutron en la okazo de funebra ceremonio estas unu tipo de tiu ĉi transdono, tiel oni kredas, ĉar mortintoj jam ne povas fari bonajn agojn kaj necesas, ke iliaj parencoj aŭ amikoj faru bonon anstataŭ mortintoj.

PRAJÑĀ (Saĝeco)

Saĝecon, intuicio, profunda kompreno. En budhismo ĝi markas intuician komprenadon de la kvar noblaj veroj kaj intuician enrigardon en la tri principojn (nekonstanteco, sufero, neegoo), kiuj kondukas al Nirvano. En Mahajana Budhismo oni uzas tiun ĉi terminon precipe por kompreno de ŝunjato. Kaj el la ses paramitoj, tiu de saĝeco faras la plej gravan kaj fundamentan, ĉar ĝi ebligas la aliajn kvin.

PRATĪYA-SAMUTPĀDA (Laŭkondiĉa Estiĝo)

Laŭkondiĉa estiĝo (aŭ dependa estiĝo) estas budhisma filozofia teorio, kiu asertas, ke ĉiuj estaĵoj ekestas depende de aliaj estaĵoj.

Troviĝas la simpla formulo: kiam tio ĉi estiĝas, tio estiĝas; se tio ĉi malestiĝas, tio malestiĝas. Ĝi estas ne spekulativa sed praktika teorio, kiu aplikiĝas al la solvo de sufero kaj al Nirvano.

PRAVRAJANA (Forhejmiĝo)

Forlasi hejman vivon kaj fariĝi monaĥo. En Hindio ĉi tia praktikado sen hejmeco estis rigardata kiel ordinara afero.

SAMGHA (Samgo)

Komunumo de disĉiploj de Budho. En frua tempo, ĝi konsistis el monaĥoj kaj monaĥinoj. Poste, kiam la Mahajana movado ekestis, laikaj disĉiploj viraj kaj virinaj, kiuj ekzercas sin cele al iluminiĝo, ekhavis sian pozicion en la Samgo. En tiu ĉi kazo la Samgo konsistas el kvar: monaĥo, monaĥino, upasako (laika kredanto vira), upasakino (laika kredanto virina).

SAMSĀRA (Sansaro, Metempsikozo)

Vagado” aŭ “mondo”, kun kunsenco de cirkla rondiro. Ĝi ankaŭ temas pri la teorio de renaskiĝo kaj la cikleco de ĉiuj vivoj, aferoj, ekzisto, fundamenta parto de ĉiu darmo. Oni ofte parolas pri sansaro per vortoj kiel metempsikozo, transmigrado, karma cirklo, reenkarniĝo, cirklo de sencela drivado, vagado kaj banala ekzisto. Ĝi ofte estas bilde prezentata en “rado de vivo”.

SANSKRIT (Sanskrito)

Sanskrito estas eble la plej antikva hindeŭropa lingvo ankoraŭ aktive uzata; ĝi apartenas al la hindarjaj lingvoj en la hindirana lingvogrupo de la hindeŭropa lingvofamilio. Iam oni kredis Sanskriton la plej praa el ĉiuj hindeŭropaj lingvoj, sed poste oni trovis ke la hitita, ankaŭ hindeŭropa, estas eĉ pli malnova. Sanskrito, kiu signifas “pura” aŭ “gramatike ĝusta” lingvo, estas sankta lingvo de pli ol 1 miliardo da homoj (precipe hinduoj kaj mahajanaj budhanoj; aliflanke la kanonaj tekstoj de la teravada budhismo, de la ĝajnismo kaj de la sikismo estas verkitaj en pli novaj lingvoj). Oni taksis, ke hodiaŭ ĝis du milionoj da homoj ĝin parolas kiel duan lingvon, kaj nuntempe oni skribas novan sanskritan literaturon.

ŚŪNYATĀ (Ŝunjato)

Ideo, ke “ĉio, kio ekzistas en la mondo, ne havas substancon nek egoon.” Ĉar ĉio en la mondo ekzistas de kaŭzo-rilato, senŝanĝa egoo ne ekzistas en ĝi. Tial ni devas ne esti alteniĝanta al la ideo, ke egoo ekzistas aŭ neekzistas. Ĉar homoj aŭ aĵoj ekzistas relative kaj interdepende, ni devas ne esti alteniĝantaj al unu ekzistaĵo nek unu doktrino, nek devas rigardi ion kiel absolutaĵo. Ĉi tio estas la fundamenta ideo de sutroj apartenantaj al “Prajñā-pāramitā(perfektigo de saĝeco).

SŪTRA (Sutro)

Sankta teksto, precipe pri prelego de Ŝakjamunio aŭ de liaj eminentaj disĉiploj. La vorto signifas origine “fadeno”. Unu el la tri eroj de Tripitako.

STHAVIRAVĀDA (Teravado)

Instruo de la plejaĝuloj”, la budhisma skolo bazita sur la palia versio de la Tripitako kaj ĝiaj mezepokaj komentarioj, disvastiĝinta precipe en Suda-Azio (Srilanko, Birmo, Tajlando, Laoso kaj Kamboĝo); foje erare konfuzita kun hinajano. Komparu ankaŭ mahajano.

TRIPITAKA (Tripitako)

Origina signifo laŭvorte estas “tri korboj”; estas la tuto de budhisma kanona tekstaro konsistanta el la tri kategorioj: sutro, vinajo kaj komentario de hindaj monaĥoj. La versio de Teravado estas ĝenerale nomata Palia Kanono. Ankaŭ en Mahajano oni havas pluraj versiojn de Tripitako, sed malsame de la Teravada, la Mahajanaj Tripitakoj inkluzivas aliajn derivitajn tekstojn kaj komentariojn, kiuj estis verkitaj pli poste en aliaj landoj ol Hindio.

VIJÑAPTI-MĀTRATĀ (Konsciismo)

Unu el la mahajanaj skoloj, kiu asertas, ke ĉio ekzistas nur en la konscio, kaj ke ĉiuj fenomenoj estas manifestaĵoj de la ok konscioj: vido, aŭdo, .flaro, gusto, tuŝo, penso, ego-konscio, kaj la plej profunda kaj kaŝita konscio, kiu naskas aliajn sep konsciojn. Malsame ol spiritualismo, kiu asertas, ke menso estas la bazo de la mondo, budhisma konsciismo diras, ke ankaŭ menso estas efemera.

VIMUKTI / VIMOKSA (Liberiĝo)

Liberiĝo el la iluzia mondo, nome el la mondo de metempsikozo kaj eniro en Vervekiĝon aŭ Nirvanon. Budho estas tiu, kiu liberiĝinte el tiu ĉi iluzia mondo, estante for de ĉiuj katenoj, akiris tutan liberecon.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2026 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.