|
La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
![]() LA INSTRUOJ DE BUDHOBudhisma Misia Asocio |
©2026 Geo
|
| La Enhavo |
|
La Edukada Servo |
Ĉi tiu “La Instruoj de Budho” estas kompilita kaj reviziita surbaze de la originala japanlingva eldono de “Nove Tradukita Budhisma Teksto” publikigita en julio 1925, de “la Disvastiga Asocio de Nove Tradukita Budhisma Teksto” estrita de s-ro Muan Kizu. La unua japanlingva eldono estis kompilita ĉefe de d-roj Shūgaku Yamabe kaj Chizen Akanuma, kunlabore kun multaj aliaj budhismaj kleruloj en Japanio. Por publikigi ĝin ili bezonis preskaŭ 5 jarojn.
En la Shōwa-erao (1926-1989) “Populara Eldono de Nove Tradukita Budhisma Teksto” en la japana estis publikigita de la sama Disvastiga Asocio kaj vaste distribuita tra Japanio.
En julio, 1934, kiam la Konferenco de la Tut-Pacifika Budhana Junularo okazis en Japanio, “The Teaching of Buddha”, la angla traduko de la supre menciita “Populara Eldono de Budhisma Teksto” estis publikigita de la Tut-Japana Budhana Junulara Federacio, kun la helpo de s-ro D. Goddard, kiel unu el la memorigaj projektoj. En 1962, festante la 70-jaran datrevenon de la enkonduko de Budhismo en Usonon, s-ro Ehan Numata, prezidanto de la Mitutoyo Kompanio, publikigis la alian anglalingvan eldonon “The Teaching of Buddha”.
En 1965, kiam s-ro Numata fondis Budhisman Misian Asocion per sia ofermono, li celis disvastigi tra la mondo tiun ĉi “La Instruoj de Budho” kiel unu el la ĉefaj taskoj de la Asocio.
Por realigi tiun ĉi planon, revizia komitato estis establita en 1966. Ĝi konsistis el profesoroj Kazuyoshi Kino, Shūyū Kanaoka, Zennō Ishigami, Shinkō Saeki, Kōdō Matsunami, Shōjun Bandō kaj Takemi Takase. Prof. Fumio Masutani, s-roj N.A. Waddell kaj Toshisuke Shimizu ankaŭ helpis la revizian laboron. Tiamaniere la angla-japana dulingva eldono de “The Teaching of Buddha” estis publikigita en nova stilo.
En 1972, profesoroj Syūyū Kanaoka, Zennō Ishigami, Shōyū Hanayama, Kansei Tamura kaj Takemi Takase, korektinte tipografiajn erarojn, rekompilis la angle tradukitan tekston.
Poste, komitato konsistanta el profesoroj Ryōtatsu Shioiri, Takemi Takase, Hiroshi Tachikawa, Kansei Tamura, Shōjun Bandō, kaj Shōyū Hanayama (ĉefredaktoro) estis organizita por rekompili la japanan version de “La Instruoj de Budho”, kaj tiu ĉi versio estis eldonita en 1973.
Denove, en 1974, komitato konsistanta el profesoroj Kōdō
Matsunami, Shōjun Bandō, Shinkō Saeki, Dōyū Tokunaga, Kansei Tamura kaj Shōyū Hanayama (ĉefredaktoro) estis organizita por rekompili la anglan version “The Teaching of Buddha”, kiun oni faris kunlabore kun s-ro Richard R. Steiner. Tiu ĉi estis almetita al la japana versio (eldonita en 1973), kio rezultigis la eldonon de la angla-japana dulingva versio.
En 1978 profesoroj Shigeo Kamata kaj Yasuaki Nara aliĝis al la komitato. En 2001, profesoroj Kenneth Tanaka, Shōgō Watanabe, Yoshiyasu Yonezawa, kaj Sengaku Maeda (nuna ĉefredaktoro) aliĝis al la editora komitato.
En 2013, la Societo por Promocio de Budhismo (the Buddhist Promoting Society) ŝanĝis sian organizan statuton de “Fondusa Jura Persono” al “Publik-Interesa Fondusa Jura Persono.” Okaze de tiu ĉi ŝanĝiĝo, la editora komitato rekonstruis sian membraron kun profesoroj Sengaku Maeda (ĉefredaktoro), Zennō Ishigami, Kiyotaka Kimura, Kenneth Tanaka, Makio Takemura, Yasuaki Nara, Chizuko Yoshimizu, Yoshiyasu Yonezawa, kaj Shōgō Watanabe. Depost 2017, kun prof. Makio Takemura servanta kiel la nova ĉefredaktoro, la komitato kunvenis ĉiujare por fari “La Instruojn de Budho” efektive respondanta al la bezonoj de la nuntempa socio.
Junio, 2017
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2026 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.