La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA INSTRUOJ DE BUDHO

Budhisma Misia Asocio

©2026 Geo

La Enhavo

ĈAPITRO DUA: LA TEORIO DE MENSO SOLA KAJ REALA STATO DE AFEROJ

I: MALKONSTANTECO KAJ SEN-EGOO

1. Kaj nia korpo kaj nia menso devenas de interplektitaj kaŭzoj kaj kondiĉoj. Sed tio ne signifas, ke ni havas egoon aŭ konstantan personecon. Nia korpo estas agregato de elementoj, tial ĝi estas malkonstanta.

Se nia korpo estus egoo, ĝi povus fari ion ajn tiel, kiel ĝi volas.

Reĝo havas la forton laŭdi aŭ puni siajn subulojn laŭ sia volo. Tamen li malsaniĝas kaj maljuniĝas kontraŭ sia intenco aŭ deziro. Tiurilate liaj riĉaĵoj kaj potenco ne disponas pri liaj deziroj.

Ankaŭ nia menso ne estas egoo. La homa menso estas agregato de kaŭzoj kaj kondiĉoj. Ĝi estas en konstanta ŝanĝiĝo.

Se nia menso estus egoo, ĝi povus fari ion ajn tiel, kiel ĝi volas. Sed nia menso ofte forflugas de tio, kion ni trovas bona, kaj ĉasas malbonaĵon kontraŭvole. Nenio okazas ĝuste tiel, kiel la menso deziras.

2. Se temas pri la demando, ĉu nia korpo estas konstanta aŭ malkonstanta, oni devas respondi, “malkonstanta.”

Se temas pri la demando, ĉu malkonstanta ekzistaĵo estas feliĉa aŭ suferiga, oni ordinare nepre respondas, “suferiga.”

Se ni kredas, ke tiel malkonstanta ekzistaĵo, tre ŝanĝiĝebla kaj plena de suferoj, estas egoo-personeco, tio estas serioza eraro.

La homa menso ankaŭ estas malkonstanta kaj suferiga; ĝi havas nenion, kio povus esti nomata egoopersoneco.

Niaj korpo kaj menso, kiuj konsistigas individuan vivon, kaj la ekstera mondo ĉirkaŭanta nin estas tute apartaj de la koncepto de “mi” aŭ “mia”.

La menso, kiun kovras malpuraj deziroj kaj malsaĝeco, obstine persistas en falsa imago pri “mi” aŭ “mia”.

Kaj nia korpo kaj ĝiaj eksteraĵoj devenas de kaŭzoj kaj kondiĉoj kunlaborantaj, do ili senĉese ŝanĝiĝas kaj ne venas al fino.

La homa menso senfine ŝanĝiĝanta estas sama kiel fluanta akvo de rivero, aŭ kiel flagranta flamo de kandelo; ĝi saltadas de loko al loko, same kiel simio, neniam haltante eĉ por unu momento.

Saĝulo, vidante kaj aŭdante tion ĉi, devas forĵeti alkroĉiĝon al korpo kaj menso, se li volas atingi Vervekiĝon.

3. Estas kvin aferoj, kiujn neniu povas plenumi en tiu ĉi mondo: la unua, ĉesi maljuniĝi, havante korpon maljuniĝontan; la dua, ĉesi malsaniĝi, havante korpon malsaniĝontan; la tria, ĉesi morti; la kvara nei estingiĝon de aĵoj estingiĝontaj; la kvina, nei elĉerpiĝon de aĵoj elĉerpiĝontaj.

Ordinaraj homoj en la mondo senescepte pli aŭ malpli frue alfrontas tiujn ĉi faktojn, kaj plejmulte da ili konsekvence suferas, sed tiuj, kiuj aŭdis la instruon de Budho, ne havas suferon, komprenante, ke la menciitaj faktoj estas neeviteblaj.

En tiu ĉi mondo troviĝas kvar veroj: la unua, ĉiuj viv-estaĵoj ekestas de malvido; la dua, ĉiuj objektoj de deziroj estas malkonstantaj, malcertaj kaj suferplenaj; la tria, ĉiuj estaĵoj ankaŭ estas malkonstantaj, malcertaj kaj suferplenaj; la kvara, oni povas trovi nenion, kio estas nomata “egoo”, kaj ne troviĝas io “mia” en la mondo.

Tiuj ĉi veroj, ke ĉio estas malkonstanta, ŝanĝiĝema kaj egomanka, ne havas rilaton kun la fakto de apero aŭ neapero de Budho en la mondo. Tiuj ĉi veroj estas certaj.

Budho eksciis tion ĉi kaj predikas Darmon al ĉiuj homoj.

II: LA TEORIO DE MENSO SOLA

1. Kaj iluzio kaj Vervekiĝo devenas de menso, kaj ĉiuj ekzistaĵoj kaj fenomenoj estiĝas de la funkcio de menso, same kiel el maniko de ĵonglisto ekaperas diversaj aĵoj.

La aktivecoj de menso estas senlimaj. Ili formas la medion de nia vivo. Malpura menso ĉirkaŭigas sin per malpuraj aĵoj. Pura menso ĉirkaŭigas sin per puraj aĵoj.

Tial niaj ĉirkaŭaĵoj estas senlimaj same kiel la aktivecoj de menso.

Kiel artisto desegnas pentraĵon, tiel same la aktivecoj de menso kreas sian eksteraĵon. Dum la eksteraĵoj kreitaj de Budho estas puraj kaj liberaj de arda pasio, tiuj kreitaj de ordinaraj homoj ne estas tiaj.

La menso elvokas multspecajn formojn, same kiel lerta pentristo kreas bildoj pri diversaj mondoj. Troviĝas nenio, kio ne estas kreita de la menso. Budho, nia menso kaj viv-estaĵoj ne diferencas en la kapablo krei ĉion ajn.

Budho ĝuste komprenas, ke ĉio devenas de la menso. Tiuj, kiuj scias tion, povas vidi veran Budhon.

2. Sed tiu ĉi menso, kiu kreas sian eksteraĵon, neniam estas libera de timoj, lamentoj aŭ ĉagrenoj ne nur en estinteco sed ankaŭ en estanteco kaj estonteco, ĉar ili devenas de malvido kaj avareco.

De malvido kaj avareco la mondo de iluzio komenciĝas, kaj ĉiu vasta komplekso de kaŭzoj kaj kondiĉoj ekzistas nenie alie ol en menso.

Iluzio, kiu estas nomata “naskiĝo-kaj-morto”, La Teorio de Menso Sola kaj Reala Stato de Aferoj devenas de menso kaj ekzistas en menso. Tial, kiam forpasas la menso, kiu koncernas naskiĝo-kaj-morton, la mondo de naskiĝo-kaj-morto ankaŭ forpasas.

Ne-vervekiĝinta vivo ekestas de menso, kiu estas konfuzita de iluzia mondo. Kiam ni lernas kaj scias, ke iluzia mondo ne ekzistas ekstere de menso, nia konfuzita menso fariĝas klara; kiam ni ĉesigos krei malpurajn eksteraĵojn, ni atingos Vervekiĝon.

Tiamaniere tiu ĉi mondo de naskiĝo-kaj-morto estas kreita de menso, estas submetita kaj regata de menso; menso estas mastro de ĉiu situacio. La mondo de sufero estas alportita de la homa menso plena de iluzioj.

3. Tial ĉio en tiu ĉi mondo estas kreita, reguligita kaj regata de menso. Kiel radoj sekvas bovon tirantan ĉaron, tiel same suferoj sekvas la homon, kiu parolas kaj agadas kun malpura menso.

Sed se ni parolas aŭ agadas kun bona menso, feliĉo sekvas nin, ĝuste kiel ombro sekvas figuron. Kiuj agadas malbone, tiujn sekvas la penso, “mi faris malbonaĵon,” kaj la memoro pri la ago akumuliĝas kaj poste alportos neeviteblan rekompencon. Sed kiuj agadas kun bona intenco, tiuj sentas feliĉon, pensante “mi faris bonaĵon,” kaj la penso, ke bona ago alportas daŭran feliĉon en la posta vivo, faras ilin ankoraŭ pli feliĉaj.

Se nia menso estas malpura, la vojo fariĝas neglata kaj peniga, kaj pro tio ni stumblas; multaj faloj kaj ega doloro atendas. Sed se nia menso estas pura, la vojo estas glata kaj ni povas piediri trankvile.

Kiuj ĝuas puran korpon kaj menson, tiuj piediras sur la vojo al Budheco, tranĉante la reton de egoismaj pensoj kaj malbonaj deziroj. Kiuj estas trankvilaj en menso, tiuj akiras pacon en la menso kaj povas kulturi sian menson tage kaj nokte kun pli da diligento.

III: REALA STATO DE AFEROJ

1. Ĉar ĉio en tiu ĉi mondo devenas de kaŭzoj kaj kondiĉoj, oni ne povas trovi fundamentan distingon inter aĵoj. Ŝajnaj distingoj ekzistas pro niaj absurdaj kaj antaŭjuĝaj pensoj.

En la ĉielo ekzistas nenio distinganta orienton de okcidento; ni kreas distingojn el nia propra menso kaj kredas pri ilia realeco.

En matematiko, ĉiu el la nombroj de unu ĝis infinito estas kompleta per si mem kaj ne portas distingon de kvanto en si mem; sed ni kreas distingon pro nia propra konveno, por ke ni povu indiki diversajn sumojn.

Esence ne ekzistas la distingo inter la proceso de vivo kaj tiu de detruo, sed oni kreas distingon kaj nomas unu naskiĝo kaj alian morto. Pri agado ne estas distingo inter ĝusto kaj malĝusto, sed oni kreas distingon pro sia propra konveno.

Budho detenas sin de tiuj ĉi distingoj, kaj rigardas la mondon kvazaŭ pasantan nubon. Por Budho ĉiu difinitiva aĵo estas iluzio. Li scias, ke ĉio ajn, kion menso kaptas aŭ forĵetas, estas sensubstanca; Li tial evitas enfalejon de imagoj kaj distingaj pensoj.

2. Ni ligiĝas al ĉio pro nia propra imagita konveno kaj komforto; ni alteniĝas al sano, riĉeco, honoro, kaj alkroĉiĝas al vivo efemera.

Ni faras arbitran apartigon inter ekzisto kaj neekzisto, bono kaj malbono, kaj ĝusto kaj malĝusto. Por ni vivo estas daŭro de ligiĝo kaj alkroĉiĝo, kaj kaŭze tio ni devas preni sur nin iluziojn, dolorojn kaj suferojn.

Iam estis unu homo longe vojaĝanta; li venis al granda rivero. Li pensis: “Tiu ĉi bordo de la rivero estas malfacila kaj danĝera por piediri, sed la transa bordo ŝajnas pli facila kaj senĝena. Kiel mi tamen povas transiri?” Li faris floson el branĉaj lignoj kaj kanoj, per kiu li povis alveni al la transa bordo. Tiam li pensis: “Tiu ĉi floso estis tre utila por transiri la riveron, tial mi ĝin ne forĵetu, sed portu kun mi.” Tiel li propravole prenis sur sin nenecesan ŝarĝon. Ĉu li estas saĝa homo?

Tiu ĉi parabolo instruas, ke ni devas ne alkroĉiĝi eĉ al bonaĵo kaj forĵeti ĝin, kiam ĝi fariĝis nenecesa, des pli tiel, se temas pri malbonaĵo. Budho evitas senutilajn kaj nenecesajn diskutojn, tion farante regulo de Sia vivo.

3. Ĉio ne venas nek iras; ne aperas nek malaperas; tial oni ion ne akiras nek perdas.

Budho instruas: ĉiuj aĵoj ne aperas nek malaperas, ĉar ili transcendas kategorion de ekzisto kaj ne-ekzisto.

T.e. ĉio estas konkordo kaj serio da kaŭzoj kaj kondiĉoj; ĉio ne ekzistas per si mem, tiel oni povas diri, ke ĉio estas ne-ekzistanta. Samtempe, ĉar ĝi havas relativan kunligon kun kaŭzoj kaj kondiĉoj, oni povas diri, ke ĝi ne estas neekzistanta.

Alkroĉiĝi al aĵo, vidante ĝian formon, estas la fonto de iluzio. Se oni ne alkroĉiĝas al la formo, la falsaj imagoj kaj absurdaj iluzioj ne venas. Vervekiĝo signifas vidi tiun ĉi veron kaj esti liberigita de tiaj malsaĝaj iluzioj.

Vere la mondo similas al sonĝo, kaj la trezoroj de la mondo estas samaj kiel allogaj miraĝoj. Same kiel ŝajna distanco en pentraĵo, aĵo ne havas realecon en si mem; ĝi similas al aeroflagreto.

4. Kredi, ke aĵoj kreitaj de nekalkulebla serio da kaŭzoj kaj kondiĉoj povas daŭri eterne, estas serioza miskompreno; tiu ĉi estas nomata la teorio de konstanteco. Kontraŭe, kredi, ke aĵoj tute malaperas, estas nomata la teorio de ne-ekzisto.

Tiuj ĉi nocioj de eterna vivo kaj eterna morto, de ekzisto kaj ne-ekzisto, estas aplikeblaj ne al la esenca karaktero de aĵoj, sed nur al iliaj supraĵaj figuroj, kiujn oni vidas per malklaraj homaj okuloj. Instigite de deziroj, homoj ekrilatas kaj alkroĉiĝas al tiuj ĉi supraĵaj figuroj.

Sed en sia esenca eco aĵoj malhavas ĉi tiajn distingojn kaj alkroĉiĝojn.

Pro tio, ke ĉiuj aĵoj devenas de serioj da kaŭzoj kaj kondiĉoj, iliaj aspektoj estas konstante ŝanĝiĝantaj; t.e. en ili ne troviĝas eterneco, kaj aŭtentikaj substancoj mankas al ili. Pro tiu ĉi konstanta ŝanĝiĝo de la aspektoj, oni komparas aĵojn kun miraĝoj aŭ sonĝoj. Sed spite de tiu ĉi konstanta ŝanĝiĝo de la aspektoj, aĵoj en sia esenca eco estas konstantaj kaj senŝanĝaj.

Rivero aperas kiel rivero por ni, sed al malsata demono, kiu vidas fajron en akvo, ĝi ne ŝajnas rivero.

Tial, kvankam paroli kun ordinara homo pri ekzisto de rivero estas senprobleme, tamen kun la demono estas sensence.

Ni povas diri pri ĉio la samon kiel ĉi tiu rivero; aĵoj estas samaj kiel iluzioj. Ni ne povas diri, ke aĵoj ekzistas, nek ke ili ne-ekzistas.

Estas erare rigardi ĉi tiun efemeran vivon kiel senŝanĝan veran vivon. Tamen ni ne povas diri, ke ekster ĉi tiu mondo de ŝanĝo kaj ŝajno estas alia mondo de eterneco kaj vero. Estas erare rigardi ĉi tiun mondon kiel provizoran mondon, tiel same kiel realan mondon.

Malkleraj homoj supozas, ke tiu ĉi mondo estas reala, kaj daŭrigas sian agadon sur tia absurda supozo.

Sed ĉar tiu ĉi mondo estas nur iluzio, iliaj agadoj bazitaj sur eraro kondukas ilin nur al damaĝo kaj sufero.

Konstatinte, ke la mondo estas nur iluzio, saĝaj homoj ne agas sub la erara supozo, ke ĝi estus reala. Tial ili povas eviti suferon.

IV: LA MEZA VOJO

1. Tiuj, kiuj intencas paŝi sur la vojo al Vervekiĝo, devas atente eviti du ekstremojn. La unua, estas la ekstremo de diboĉa vivo satiganta korpajn dezirojn. La dua, estas la mala ekstremo, kiu emas veni al tiu, kiu volas rezigni la nunan vivon kaj iri al tro asketa disciplino, torturante siajn korpon kaj menson senrezone.

La Nobla Vojo, kiu transcendas tiujn ĉi du ekstremojn kaj kondukas al Vervekiĝo, saĝo kaj paco de menso, povas esti nomata la Meza Vojo. Kio estas la Meza Vojo? Ĝi konsistas el la Okera Nobla Vojo: Ĝusta Vido, Ĝusta Penso, Ĝusta Parolo, Ĝusta Agado, Ĝusta Vivtenado, Ĝusta Klopodo, Ĝusta Atentado, kaj Ĝusta Koncentrado.

Kiel jam menciite, ĉiuj aĵoj aperas kaj malaperas pere de senfina serio da kaŭzoj kaj kondiĉoj. Malsaĝuloj vidas vivon kiel ekziston aŭ ne-ekziston, sed saĝuloj vidas ion ajn trans ekzisto aŭ ne-ekzisto; tio ĉi estas la ĝusta vidpunkto de la Meza Vojo.

2. Supozu jene ; unu ŝtipo flotas sur granda rivero. Se la ŝtipo ne surbordiĝas, aŭ ne subakviĝas, aŭ ne depreniĝas, aŭ ne putriĝas, ĝi finfine atingos la maron.

Se ni ne estas alligitaj al vivo de diboĉado, aŭ ne estas alligitaj al asketisma vivo; se ni ne fieras pri nia virto aŭ ne estas alligitaj al nia malbona agado; se ni ne persistas en Vervekiĝo, nek malestimas iluzion, nek timas ĝin, tio signfas, ke ni sekvas la Mezan Vojon.

Grava afero por ni sekvantoj de la vojo al Vervekiĝo estas, ke ni evitu esti kaptitaj kaj implikitaj de ia ajn ekstremo; tio estas, ke ni ĉiam sekvu la Mezan Vojon.

Sciante, ke ĉio ne ekzistas nek ne-ekzistas, memorante, ke ĉio havas sonĝo-similan naturon, ni devas eviti esti kaptitaj de fiero aŭ laŭdo pro siaj bonaj agadoj; kaptitaj kaj implikitaj de io ajn alia.

Se ni ne volas esti kaptitaj de la sekvo de niaj deziroj, ni devas lerni ĝuste en la komenco, ke alkroĉiĝi al io alportas nenion bonan, kaj ni devas alkutimiĝas lasi ĉion. Ni neniam devas alkroĉiĝi al ekzisto nek al neekzisto, al io ajn interna nek al ekstera, al bonaĵo nek al malbonaĵo, al ĝustaĵo nek al malĝustaĵo.

Kiam ni alligiĝas al io, ĝuste tiumomente tuj komenciĝas vivo de iluzio. Tial tiu, kiu sekvas la Noblan Vojon al Vervekiĝo, ne tenas en si bedaŭrojn, ne havas antaŭjuĝojn, sed estas trankvila kaj paca en sia menso, kio ajn okazas.

3. Vervekiĝo ne havas ian difinitan formon aŭ naturon, per kiu ĝi povas manifesti sin; do, en Vervekiĝo mem ne troviĝas io, kio estu vervekita.

Vervekiĝo ekzistas nur pro iluzio kaj malvido; se ili malaperas, Vervekiĝo ankaŭ malaperas. Kaj la malo ankaŭ estas vera. Iluzio kaj malvido estas, nur kiam Vervekiĝo estas; kiam Vervekiĝo ĉesas, iluzio kaj malvido jam ne estas.

Tial estu singardema kontraŭ la penso rigardi Vervekiĝon kiel ian “ekzistaĵon”, de kiu oni estas katenita, por ke Ĝi ne fariĝu obstaklo. Kiam la menso en mallumo eniras en lumon, mallumo forpasas. Kaj kun ĝia forpaso la afero, kiun oni nomas Vervekiĝo, ankaŭ forpasas.

Dum ni deziras Vervekiĝon kaj serĉadas ĝin, tio signifas, ke iluzio ankoraŭ restas ĉe ni; tial tiuj, kiuj sekvas la vojon al Iluminiĝo, devas ne teni ĝin kiel realaĵon, kaj kiam ni akiras Vervekiĝon, ni devas ne resti en ĝi.

Kiam ni atingas Vervekiĝon en tiu ĉi senco, ĉio fariĝas Vervekiĝo en si mem tiel, kiel ĝi estas; tial ni devas sekvi la vojon al Vervekiĝo ĝis la grado, ke en nia penso sekularaj deziroj kaj Vervekiĝo fariĝas identaj tiel, kiel ili estas.

4. Tiu ĉi koncepto pri universala unueco – ke aĵoj en sia esenca naturo havas nenian distingajn markojn – estas nomata “Ŝunjato”. “Ŝunjato” signifas mankon de substanco aŭ ne-substancecon, ne-naskiĝon, mankon de mem-naturo, ne-dualecon. Ĉar aĵoj en si mem ne havas formon aŭ karakterizon, ni ne povas paroli pri ili, kiel ekzemple ke ili estas naskitaj aŭ estas detruitaj. Pri la esenca naturo de aĵoj troviĝas nenio, kio povas esti skribita per vortoj, kiuj faras distingon inter aĵoj; ĝuste tial aĵoj ne havas substancon.

Kiel jam montrite, ĉio aperas kaj malaperas pro kaŭzoj kaj kondiĉoj. Nenio ekzistas tute sola; ĉio rilatas al ĉio alia.

Kie ajn estas lumo, tie estas ombro; kie ajn estas longeco, tie estas mallongeco; kie ajn estas blanko, tie estas nigro. Ĝuste tiel, la mem-naturo de aĵoj ne povas ekzisti sola, tial ili estas nomataj sensubstancaj.

De la sama rezono, Vervekiĝo ne povas ekzisti ekster malvido, kaj malvido ne povas ekzisti ekster Vervekiĝo. Ĉar ambaŭ ne diferencas inter si en sia esenco, tie ne troviĝas dualeco.

5. Homoj kutime pensas pri si mem, ke ili estas ligitaj al naskiĝo kaj morto. Sed efektive ne troviĝas substanco en tiaj konceptoj.

Ĉar homoj tenas en sia sino la ideon de egopersoneco, ili alkroĉiĝas al la ideo de posedo. Sed ĉar efektve ne troviĝas tia aĵo kiel “egoo”, ankaŭ ne troviĝas tia aĵo kiel posedaĵoj. Kiam homoj povas klarvidi tiun ĉi veron, ili povos ankaŭ klarvidi la veron pro “ne-dualeco”.

Homoj tenas la distingon inter pureco kaj malpureco. Sed en la naturo de aĵoj, ne troviĝas tia distingo. Ĝi aperas nur el falsaj kaj absurdaj imagoj en ilia menso.

Tiel same homoj apartigas bonon de malbono, kaj ligiĝas al tio, sed bono kaj malbono ne ekzistas sendepende unu de la alia. Tiuj, kiuj sekvas la vojon al Vervekiĝo, neas dualecon; la vojo kondukas ilin ne al laŭdo de bono nek al kondamno de malbono, ne al malrespekto de bono nek al tolero de malbono.

Homoj kompreneble timas malfeliĉon kaj deziras feliĉon; sed se oni atente ekzamenas la distingon, malfeliĉo ofte estas feliĉo kaj inverse. Saĝulo lernas vidal- vide la ŝanĝiĝantan cirkonstancon de vivo kun justa spirito, ne ravite de sukceso, kaj ne deprimite pro malsukceso. Tiel oni klare komprenas la veron de nedualeco.

Tial, tiuj vortoj, kiuj esprimas rilatojn de dualeco – kiel ekzemple ekzisto kaj ne-ekzisto, vulgara pasio kaj vera scio, pureco kaj malpureco, bono kaj malbono – estas uzataj nur en homa pensado sed ne estas troveblaj en la naturo de aĵoj. Kiam homoj detenas sin de tiuj vortoj kaj de emocioj naskitaj de la vortoj, ili klare vidas la universalan veron pri Ŝunjato.

6. Puraj kaj bonodoraj lotusoj floras ne sur pura ebenaĵo nek sur tero, sed en malpura kota akvo. Tiel same, en sterko de vulgaraj pasioj ĝermas pura Vervekiĝo de Budheco. Eĉ eraraj opinioj naskitaj de herezoj kaj iluzioj pro vulgaraj pasioj povas esti semoj de Budheco.

Se plonĝisto volas akiri perlojn, li devas kuraĝe descendi al la fundo de maro spite de danĝeroj, ekz. dentizitaj koraloj kaj malicaj ŝarkoj. Tiel same ni devas alfronti la danĝerojn de vulgaraj pasioj, se ni volas akiri la valoran perlon de Vervekiĝo. Ni unue devas migri inter montaj rokoj de egoismo kaj memfiero, antaŭ ol ĉe ni estiĝas la deziro trovi vojon, kiu kondukas nin al Vervekiĝo.

Estas leĝendo pri iu ermito, kiu havis grandan deziron trovi la veran vojon, grimpante sur monton de glavoj kaj forĵetante sin en fajron; tiam li ne estis vundita ne bruligita, sed sentis sin refreŝigita. Tiu, kiu riskas la danĝeron de la vojo, renkontas freŝan venteton blovantan sur glava monto de memfiero kaj inter fajro de malamo, kaj finfine klarvidas, ke memfiero kaj vulgaraj pasion, kontraŭ kiuj li/ŝi luktadis kaj suferadis, estas nenio alia ol Vervekiĝo.

7. Instruo de Budho kondukas nin al ne-dualeco, for de la distingema koncepto de du kontraŭaj vidpunktoj. Estas erare, se oni serĉadas aĵojn imagitajn kiel bonaj kaj ĝustaj kaj evitadas aĵojn imagaitajn kiel malbonaj kaj pekaj.

Se oni persistas en la opinio, ke ĉio estas malplena kaj transira, tio estas eraro, same kiel oni insistas, ke ĉio estas realaĵo kaj ne ŝanĝiĝas. Se oni alkroĉiĝas al sia egopersoneco, tio estas erara, ĉar tio ne utilas al solvo de malkontento kaj suferado. Sed se oni kredas, ke egoo ne ekzistas, tio ankaŭ estas eraro kaj ne utilas al praktiko de la vojo al vero. Se oni asertas, ke ĉio estas suferiga, tio ankaŭ estas eraro; se oni asertas, ke ĉio estas feliĉiga, tio ankaŭ estas eraro. Budho instruas la Mezan Vojon transcendantan tiujn ĉi du kontraŭajn konceptojn, en kiu dualeco mergiĝas en unueco.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2026 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.