|
La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
![]() LA INSTRUOJ DE BUDHOBudhisma Misia Asocio |
©2026 Geo
|
| La Enhavo |
|
La Edukada Servo |
1. Estas du specoj de vulgaraj pasioj, kiuj malpurigas kaj kovras la purecon de la naturo de Budho.
La unua estas la pasio rilate analizon kaj diskuton, per kiu homoj deflankiĝas de vera juĝado. La dua estas la pasio rilate emocian sperton, per kiu homoj konfuziĝas pri valoro de afero.
Kaj iluzio de rezonado kaj tiu de praktikado faras la du fundamentajn malpuraĵojn de homoj, kaj en ilia bazo kuŝas la du originaj pasioj: la unua estas malvido, kaj la dua estas deziro.
La iluzio de rezonado estas bazita sur malvido, kaj la iluzio de praktikado estas bazita sur deziro. Tiuj ĉi du tendencoj, implikante unu la alian, kune faras la fonton de ĉiuj malfeliĉoj.
Se homoj estas en malvido, ili ne povas rezoni ĝuste kaj sekure. Se homoj submetiĝas al deziroj ardantaj, neeviteble sekvas ilin alkroĉiĝo, ekpreno kaj algluiĝo al ĉio. Tiu ĉi konstanta avidemo al ĉiaj plezurigaj aĵoj
vidataj kaj aŭdataj kondukas homojn al iluzioj. Kelkaj homoj submetiĝas eĉ al la deziro morti.
El tiuj ĉi fontoj, malvido kaj dezirego naskiĝas ĉiuj eblaj pasioj: avareco, kolero, malsaĝeco, eraro, indigno, ĵaluzo, flatado, trompo, fiereco, malestimo, ebrieco, egoismo k.t.p.
2. Avideco devenas de malĝusta ideo de kontentiĝo; kolero devenas de malĝusta ideo pri la cirkonstanco, kiun oni ne volas akcepti, aŭ pri kiu oni ne estas kontenta; malvido devenas de manko de la kapablo juĝi, kio estas korekta konduto.
Avideco, kolero kaj malvido estas nomataj la tri fajroj de la mondo. La fajro de avideco bruligas tiujn, kiuj pro avideco perdis sian veran menson; la fajro de kolero bruligas tiujn, kiuj pro kolero perdis sian veran menson; la fajro de malvido bruligas tiujn, kiuj perdis sian veran menson, ne povante aŭskulti kaj atenti la instruon de Budho.
Vere tiu ĉi mondo estas bruligata de multaj kaj diversaj fajroj. Jen estas fajroj de avideco, fajroj de kolero, fajroj de malvido, fajroj de stulteco kaj egoismo, fajroj de kadukiĝo, malsano kaj morto, fajroj de malĝojo, Vulgaraj Pasioj lamentado, suferado kaj agonio. Ĉie ajn tiuj ĉi fajroj furiozas. Tiuj ĉi fajroj ne nur bruligas la memon, sed ankaŭ igas aliajn homojn suferi kaj kondukas ilin al malbonaj kondutoj en la tri sferoj: korpo, buŝo kaj menso.
De la vundoj kaŭzitaj de tiuj ĉi fajroj ekestas puso, kiu infektas kaj venenas tiujn, kiuj alproksimiĝas al ili, kaj kondukas tiujn al perversa vojo.
3. Avideco ekestas, kiam oni volas esti kontenta; kolero ekestas, kiam oni estas malkontenta; malvido ekestas de malpuraj pensoj. La malbono de avideco havas etan malpurecon, sed estas malfacile forigebla; la malbono de kolero havas pli da malpureco, sed estas facile forigebla; la malbono de malvido havas multe pli gravan malpurecon, kaj estas malfacile konkerebla.
Tial homoj devas estingi tiujn ĉi fajrojn, kiam ajn kaj kie ajn ili aperas, prave juĝante, kio povas doni veran kontenton, strikte ekzamenante la menson alfronte al malkontentigaj aferoj de vivo, kaj ĉiam rememorante la instruon de Budho pri bona volo kaj kompato. Se ilia menso estas plena de saĝa, pura kaj neegoisma pensmaniero, nenie troviĝas la ebleco, ke vulgaraj pasioj burĝonas 4. Avideco, kolero kaj malvido similas al febro. Tiu, kiu havas tiun ĉi febron, nepre devas suferi kaj esti turmentata de maldormo, eĉ se kuŝante en komforta
ĉambro.
Tiu, kiu ne havas tian febron, povas facile dormi en trankvilo eĉ sur la tero kun maldika kovraĵo el folioj en vintra malvarma nokto, aŭ eĉ en malgranda fermita ĉambro en somera varmega nokto.
La tri pasioj – avideco, kolero kaj malvido – estas kaŭzoj de ĉiuj homaj veoj. Por elimini la kaŭzojn ni devas observi la preceptojn, praktiki koncentradon de menso kaj havi saĝecon. Observado de preceptoj forigas la malpuraĵon de avideco, ĝusta koncentrado de menso forigas la malpuraĵon de kolero, kaj saĝeco forigas la malpuraĵon de malvido.
5. Homaj deziroj estas senfinaj. Tio estas simila al soifo de tiu, kiu trinkas salan akvon; tiu neniam kontentiĝas kaj ties soifo pli kaj pli kreskas.
Homoj volas kontentigi sian avidecon, sed ili gajnas nur pligrandiĝintan malkontenton, kaj ilia malĝojo pli grandiĝas.
Homoj neniam povas kontentigi siajn dezirojn, kiuj ĉiam estigas maltrankvilecon kaj incitiĝon, kaj kiuj neniam povas esti kvietigataj. Kiam la deziroj ne povas esti kontentigitaj, tio ofte igas homojn kvazaŭ frenezuloj.
Por kontentigi siajn dezirojn homoj konfliktas kaj batalas unu kontraŭ la alia: reĝo kontraŭ reĝo, vasalo kontraŭ vasalo, gepatroj kontraŭ gefiloj, frato kontraŭ frato, fratino kontraŭ fratino, amiko kontraŭ amiko; ili batalas kaj eĉ mortigas reciproke por kontentigi siajn dezirojn.
Por kontentigi siajn dezirojn ili ofte ruinigas eĉ sin mem, ŝtelante, trompante kaj adultante. Tiam ili arestite suferas pro malhonoro kaj puno.
Pro siaj deziroj ili kulpas pri siaj korpo, parolo kaj menso, spite tion, ke ili bone scias, ke kontentigo de deziro finfine alportos al ili malfeliĉojn kaj suferojn. Sed la forto de deziro estas tiel potenca. Poste ili enfalos en malluman mondon kaj tie suferados kaj agonios.
6. El ĉiuj vulgaraj pasioj ampasio estas la plej intensa, kaj aliaj diversaj pasioj sekvas ĝin.
Ampasio estas grundo, kie aliaj pasioj ĝermas kaj kreskas. Ampasio estas demono, kiu formanĝas ĉiujn bonajn agojn en la mondo. Ampasio estas vipero sin kaŝanta en florĝardeno; ĝi venenas tiujn, kiuj venas sin amuzi per belaĵoj. Ampasio estas grimpoplato, kiu kreskas ĉirkaŭ arbo, disvolvas branĉojn, kaj fine strangolas la arbon. Ampasio etendas siajn tentaklojn en homajn emociojn kaj forsuĉas sukon de bono en homa menso, kiu fine velkas. Ampasio estas logaĵo metita de malica demono; ĝi kaptas malsaĝulojn kaj trenas ilin en la profundon de la pekoplena mondo.
Se oni donas al malsata hundo sekigitan oston ŝmiritan per sango, la hundo avide mordas ĝin, ĝis ĝi laciĝas kaj frustriĝas. Ampasio por homo estas sama kiel osto por hundo. Homoj avidas ĝin, ĝis ili elĉerpiĝas.
Se oni metas unu pecon de viando antaŭ du sovaĝajn bestojn, ili batalas kaj vundas unu la alian. Malsaĝulo portante torĉon paŝas kontraŭ vento kaj bruligas sin mem.
Same kiel tiuj ĉi bestoj kaj malsaĝulo, homoj vundas kaj bruligas sin mem pro siaj vulgaraj deziroj.
7. Estas facile defendi la eksteron de nia korpo kontraŭ venena sago, sed estas neeble defendi nian menson de venena sago, kiu originas en la menso mem. Avideco, kolero, malvido kaj la pasio de egoismo – tiuj ĉi kvar venenaj sagoj naskiĝas ene de la menso kaj infektas ĝin per mortiga veneno.
Kiam homoj estas infektitaj de avideco, kolero kaj malvido, ili mensogas, hipokritas, parolas malsincere kaj insultas, kaj fine aktualigas siajn vortojn per mortigo, ŝtelo kaj adulto.
Tiujn ĉi tri malbonajn mensostatojn, kvar malbonajn parolmanierojn, kaj tri malbonajn kondutoj, – oni nomas ilin kune dek gravaj malbonoj.
Se homoj alkutimiĝas mensogi, ili senkonscie faras ĉiajn eblajn malĝustajn agojn. Antaŭ ol ili povas fari kanajlaĵon, ili devas mensogi, kaj unu fojon mensoginte, ili faras kanajlaĵon indiferente.
Avideco, dezirego, timo, kolero kaj malfeliĉo devenas de malvido. Tiamaniere malvido estas la plej fundamenta venenaĵo.
8. De deziro sekvas ago; de ago sekvas sufero; deziro, ago kaj sufero estas kvazaŭ radoj turniĝantaj senfine.
Tiu ĉi turniĝado de la radoj ne havas komencon nek finon; la homo ne povas eviti metempsikozon, t.e. ripetadon de naskiĝo-kaj-morto. Unu vivo sekvas alian vivon laŭ transmigranta cirklo en senfina ripetiĝo.
Se oni amasigas cindrojn kaj ostojn de sia korpo bruligitajn en la daŭranta transmigrado, la amaso estus alta kiel monto; se oni kolektus mamlaktojn de si suĉitajn dum sia transmigrado, la kolektaĵo estus profunda kiel maro.
Kvankam la naturon de Budho posedas ĉiuj homoj, ĝi estas tiel profunde enterigita en la malpuraj vulgaraj pasioj, ke ĝi restas nekonata dum longa tempo. Ĝuste tial sufero estas universala kaj okazas senfina ripetiĝo de mizeraj vivoj.
1. Homa naturo similas al densa arbustaro, kiu ne havas enirejon kaj malfacile alireblas. Kompare dirite, la naturo de besto estas multe pli facile komprenebla ol tiu de homo. Tamen ĝenerale oni povas klasifiki homan naturon en kvar tipojn.
La unua temas pri tiuj, kiuj pro malĝusta instruo praktikas asketan vivon kaj igas sin suferantaj. La dua, tiuj, kiuj igas aliajn suferantaj per kruelo, per ŝtelo, per mortigo, aŭ per aliaj malafablaj agoj. La tria, tiuj, kiuj igas sin mem kaj aliajn homojn suferantaj. La kvara, tiuj, kiuj mem ne suferas kaj savas aliajn el suferado. Tiuj ĉi de la lasta kategorio, sekvante la instruon de Budho, ne cedas al avideco, kolero kaj malvido, vivas en paco, afablo kaj saĝo, sen mortigi aŭ ŝteli.
2. Troviĝas tri specoj de la homo. La unua temas pri tiuj, kiuj similas al literoj ĉizitaj sur rokon; ili tuj cedas al kolero kaj tenas sian koleron dum longa tempo. La dua, tiuj, kiuj similas al literoj skribitaj sur sabloj; ili ankaŭ koleras, sed ilia kolero tuj vaporiĝas. La tria, tiuj, kiuj similas al literoj skribitaj sur fluanta akvo; ili ne tenas siajn pensojn ŝanĝiĝantajn; ili ne aŭskultas insulton nek klaĉon; ilia menso estas ĉiam pura kaj senmakula.
Troviĝas tri specoj de la homo. La unua temas pri tiuj, kiuj estas fieraj, senpripensaj kaj neniam kontentaj; ilia naturo estas facile komprenebla. La dua, tiuj, kiuj estas ĝentilaj kaj ĉiam agas post konsidero; ilia naturo estas malfacile komprenebla. La tria, tiuj, kiuj konkeris deziron komplete; ne eblas kompreni ilian naturon.
Tiel la homo povas esti klasifikita per multaj diversaj manieroj, sed malgraŭ tio, homa naturo estas malfacile komprenebla. Budho sola povas kompreni ĝin kaj per sia saĝo kondukas homojn per diversaj instruoj.
1. Estas parabolo, kiu bildigas homan vivon. Iam unu viro remis sur rivero malsupren. Alia viro sur la bordo avertis lin, “Ĉesu remi tiel gaje sur la rapide fluanta rivero! Vin atendas rapidega fluo kaj danĝera kirlo, kaj cetere ankaŭ krokodiloj kaj demonoj embuskantaj en abismo. Vi pereos, se vi daŭre iras.”
En tiu ĉi parabolo, “la rapide fluanta akvo” estas vivo de volupto; “remi gaje” estas lasi pasion neregata;
“rapidega fluo” signifas vivon de kolero kaj sufero;
“kirlo” signifas plezuron en vulgaraj pasioj; “krokodiloj kaj demonoj” aludas kadukiĝon kaj morton sekvontan la vivon de volupto kaj pasioj; “alia viro sur la bordo” estas Budho.
Estas alia parabolo. Iu viro farinte krimon forkuris.
Kelkaj policistoj sekvis lin, do li volis kaŝi sin kaj descendis en puton, uzante la grimpoplanton malsupren kreskantan laŭ la muro de la puto. Kiam li estis descendanta, li vidis viperojn ĉe la fundo de la puto, do li decidis kroĉi sin al la grimpoplanto por sia sekureco. Post kelke da tempo, kiam liaj brakoj laciĝis, li trovis du musojn, unu blanka kaj la alia nigra, ronĝantajn la grimpoplanton.
Se la grimpoplanto estas mordita, li enfalos ezn la viperojn kaj pereiĝos. Tiam, rigardinte supren, li hazarde tvovis abelujon super sia vizaĝo. De la abelujo de tempo al tempo falis gutoj de mielo. La viro tiam forgesis ĉiajn danĝerojn kaj gustumis la mielon kun ĝojo.
En tiu ĉi parabolo, “iu viro” signifas tiun, kiu naskiĝis por suferi kaj mortos sola. “Policistoj” kaj “viperoj” estas nia korpo enhavanta ĉiajn dezirojn.
“Grimpoplanto” estas la kontinueco de homa vivo. “Du musoj, unu blanka kaj la alia nigra” estas la tempodaŭro, tagoj kaj noktoj, aŭ la pasantaj jaroj. “Mielo” indikas la fizikajn plezurojn, kiuj trompas suferojn pro pasanaj jaroj.
2. Estas ankoraŭ alia parabolo. Iu reĝo metis kvar viperojn en keston, kiun li lasis al sia servisto, ordonante, ke li bone zorgu pri ili, kaj avertis: se li kolerigas eĉ unu el ili, li estu mortopunita. La servisto timis tion kaj decidis forĵeti la keston kaj forkuri.
La reĝo sendis kvin policistojn por aresti lin. En la komenco ili alproksimiĝis al la servisto kun afabla sinteno kun la intenco certe akompani lin al la hejmo. Sed la servisto ne fidis al ili kaj plu forkuris al iu alia vilaĝo.
Atinginte la vilaĝon, li ekhavis vizion kaj aŭdis ies voĉon, kiu diras: ĉi tie ne troviĝas sekura ŝirmejo, kaj ses banditoj atakos lin en nokto. Do li timigite forkuris, ĝis li alvenis al furiozanta rivero, kiu malhelpis lin antaŭeniri.
Konsiderante la danĝeron lin minacantan, li faris floson kaj sukcesis transiri la turbulentan fluon. Li finfine trovis sekuron kaj pacon.
“Kvar viperoj en kesto” indikas la kvar elementoj: tero, akvo, fajro, kaj vento. Ili konsistigas nian korpon.
Nia korpo estas fonto de avidoj kaj malamikoj de nia bona menso. Tial li forkuris de sia korpo.
“Kvin policistoj kiuj alproksimiĝis kun afabla sinteno” signifas la kvin komponantojn: formo, sento, percepto, formivo, kaj konscio. Ili kune faras korpon kaj menson de la homo.
“Sekura ŝirmejo” signifas la ses sensorganoj, kiuj ne estas veraj ŝirmejoj post ĉio, kaj “ses banditoj” estas la ses objektoj de la ses sensorganoj. Tiel, vidante la danĝeron en la ses sensorganoj, la viro forkuris ankoraŭfoje kaj venas al la furiozanta rivero de vulgaraj pasioj.
Tiam li faris al si floson de bona instruo de Budho kaj sekure transiris la riveron.
3. En la mondo estas tri okazoj de danĝero, en kiuj patrino ne povas helpi siajn gefilojn kaj gefiloj ne povas helpi sian patrinon: – brulego, inundo, kaj rompoŝtelo.
En tiuj ĉi okazoj tamen ne mankas ŝanco, en kiu ili helpas unu la alian.
Sed estas tri okazoj de danĝero, en kiuj patrino absolute ne povas helpi siajn gefilojn kaj gefiloj sian patrinon. Tiuj ĉi tri okazoj estas la tempo de malsaniĝo, la periodo de kadukiĝo, kaj la momento de morto.
Kiel gefiloj povus anstataŭi sian patrinon, kiam ŝi iom post iom kadukiĝas? Kiel patrino povus anstataŭi sian filon, kiam li estas malsana? Kiel ili povus helpi unu la alian, kiam la momento de morto alproksimiĝas? Kiom ajn ili amas unu la aliajn, aŭ kiom ajn ili estas intimaj, neniu povas helpi la aliajn en ĉi tiaj okazoj.
4. Iam Jamao, reĝo de infero, demandis krimulon, kiu enfalis en lian inferon pri siaj malbonaj agoj dum la vivo, ĉu li ne vidis tri ĉielajn mesaĝistojn, kiam li vivis. La viro respondis, “Ne, mia Reĝo! Mi ne vidis ilin.”
Jamao demandis lin, ĉu li ne vidis maljunulon kun kurbigita lumbo kaj bastono por piedirado. La viro respondis, “Jes, mia Reĝo! Mi vidis tiajn maljunulojn tre ofte.” Jamao diris al li, “Vi estas suferanta tiun ĉi punon, ĉar vi ne rekonis en maljunuloj ĉielan mesaĝiston, kiu estis sendita por averti vin, ke vi devas tuj ŝanĝi vian vivmanieron antaŭ ol vi ankaŭ fariĝas maljuna.”
Jamao ankoraŭ demandis lin, ĉu li ne vidis povran kaj izolitan malsanulon. La viro respondis, “Jes, mia Reĝo! Mi vidis tiajn malsanulojn tre ofte.” Jamao diris al li, “Vi venis ĉi tien, ĉar vi ne sukcesis rekoni en malsanuloj ĉielan mesaĝiston senditan por averti vin pri via propra malsano.”
Jamao ankoraŭ plu demandis lin, ĉu li ne vidis mortinton. La viro respondis, “Jes, mia Reĝo! Mi vidis mortintojn multe da fojoj.” Jamao diris al li, “Ĝuste ĉar vi ne rekonis en mortintoj ĉielan mesaĝiston senditan por averti vin, ke vi devas morti. Se vi estus rekoninta tiujn mesaĝistojn kaj preninta ilian averton sincere, vi estus ŝanĝinta vian vivmanieron kaj ne alveninta al tiu ĉi loko de suferoj.”
5. Foje estis juna virino nomata Kisagotami, edzino de riĉulo. Ŝi fariĝis freneza pro la morto de sia eta filo. Ŝi, tenante la mortintan filon en siaj brakoj, iris de domo al domo por peti revivigi lin.
Kompreneble neniu povis helpi ŝin, sed finfine unu disĉiplo de Budho rekomendis ŝin viziti Budhon, kiu tiam restis ĉe Ĵetavano. Do ŝi vizitis Budhon kun la kadavro de la infano.
Budho rigardis ŝin kun simpatio kaj diris, “Por revivigi la infanon mi bezonas kelkajn semojn de papavo; iru kaj petu kvar aŭ kvin semojn el hejmo, en kiu neniu funebro okazis.”
La freneza patrino iris al urbo kaj vane serĉis hejmon, en kiu neniu mortis. Finfine ŝi devis reiri al Budho ne havante semon. Vidante la kvietan vizaĝon de Budho, ŝi por la unua fojo komprenis la signifon de la vortoj de Budho. Ŝi deprenis la kadavron de si kaj enterigis ĝin. Poste ŝi revenis al Budho kaj fariĝis unu el la disĉiploj.
1. Homoj en la mondo inklinas esti egoismaj kaj malsimpatiaj; ili ne scias kiel ami kaj respekti unu la aliajn, disputas kaj kverelas pri sensignifaj aferoj, nur damaĝante kaj suferigante sin mem. Tial ilia vivo estas malgaja rondiro plena de suferoj.
Ĉu ili estas riĉaj aŭ malriĉaj, ili zorgas pri mono; ili suferas pro malriĉeco kaj suferas pro riĉeco. Ĉar ilia vivo estas regata de avideco, ili neniam kontentiĝas.
Riĉulo zorgas pri sia bieno, zorgas pri sia domo, zorgas pri ĉiaj siaj posedaĵoj. Riĉulo estas maltrankvila, timante, ke katastrofo trafos lin, ke lia domo bruliĝos, rabistoj envenos, ke kidnapistoj fortrenos lin. Li poste zorgas pri sia morto kaj pri malordo de sia sano. Certe lia vojo al morto estas soleca, ĉar neniu akompanas lin.
Malriĉulo ĉiam suferas pro manko; tio stimulas lian senfinan deziron al tereno kaj domo. Bruligite de avideco, li elĉerpas sian korpon kaj menson, kaj fine venas al morto meze de sia vivo.
Al li ŝajnas, ke la tuta mondo kontraŭstaras lin. La vojo al morto estas soleca, ĉar li devas longe vojaĝi sen amiko, kiu bonvolas akompani lin.
2. Nu, en la mondo estas kvin malbonagoj. La unua estas krueleco; ĉiuj vivestaĵoj, eĉ insektoj, batalas unu la aliajn. Fortuloj atakas malfortulojn; malfortuloj trompas fortulojn. Ĉie ajn okazas bataloj kaj kruelaj agoj.
La dua estas manko de klara limo inter la rajto de patro kaj tiu de filo; inter pliaĝa frato kaj plijuna; inter edzo kaj edzino; inter pliaĝa parenco kaj plijuna. En ĉiu okazo ĉiu deziras okupi pli altan pozicion kaj ekspluati la aliajn. Ili trompas unu la aliajn. Mankas sincereco.
La tria estas manko de klara limo pri la konduto inter viro kaj virino. Ili fojfoje ekhavas malpurajn kaj lascivajn imagojn kaj dezirojn, kiuj kondukas ilin al skandaloj, al disputoj, kvereloj, maljustaĵoj kaj malvirtaĵoj.
La kvara estas tendenco ignori alies rajtojn kaj troigi nur siajn gravecojn. Tial homoj mensogas kaj balilaĉas, insultas kaj vundas aliulojn, neniam memkritikante.
La kvina estas tendenco neglekti siajn proprajn devojn por la aliaj. Homoj pensas tro multe pri sia komforteco kaj pri siaj deziroj. Ili forgesas la favorojn, kiujn ili ricevis. Ili ĝenas la aliajn kaj fine faras gravan pekon.
3. Oni devas havi pli grandan simpation unu kun la aliaj. Oni devas respekti unu la aliajn kaj helpi reciproke en malfacilaĵoj. Sed efektive homoj estas egocentrismaj kaj durkapaj. Ili malestimas aliajn homojn pro ilia fuŝo kaj malamas aliajn pro ilia avantaĝo. Tiuj ĉi emoj pli kaj pli disvolviĝas malbonaj kaj poste fariĝas netolereblaj.
La sentimento de malestimo ne tuj alportas perfortajn agojn, sed ĝi venenas la vivon kun kolero kaj malestimo, tiel profunde penetrante en homan menson, ke homoj portadas la markon ankaŭ en la venonta vivo.
Vere en la mondo de ampasio la homo naskiĝas sola kaj mortas sola. Ĉiu sola devas ricevi sian rekompencon de sia konduto, ĉar neniu povas anstataŭi lin.
La leĝo de kaŭzo kaj kondiĉo estas universala. Ĉiu devas porti sian propran ŝarĝon de pekoj kaj devas renkonti sola la venĝon. Tiu ĉi sama leĝo regas ankaŭ bonajn agojn. Vivo plenigita de simpatio kaj favoro rezultigas bonan sorton kaj feliĉon.
4. Homoj estas ligitaj al vulgara amo kaj enfermitaj en malĝojo. Ili tute ne povas liberigi sin el la doloriga penso dum longa tempo. Plie dronante en severa avideco, ili estas kovritaj de malico, faras sencelajn agadojn, konfliktas kun la aliaj, ne povas esti intimaj al la vera vojo, mortas nenature, kaj devas eterne suferi.
Tia konduto ne harmonias kun la natura vojo nek kun la leĝo de la kosmo. Tial ĝi nepre alportas malfeliĉon, kaj tiaj homoj suferas en tiu ĉi vivo kaj en la posta vivo.
Estas la fakto, ke ĉio en tiu ĉi vivo estas efemera kaj necerta. Sed multaj homoj ne rimarkas tiun ĉi fakton kaj daŭrigas serĉi vulgaran ĝojon kaj vane provas kontentigi siajn dezirojn. Estas vere lamentinde.
5. Estas neeviteble, ke estante en la mondo plena de suferoj, homoj pensas kaj agas egocentrisme kaj egoisme; ankaŭ estas neeviteble, ke pluaj suferoj kaj malfeliĉoj sekvas.
Homoj amas sin mem kaj neglektas la aliajn. Ili lasas siajn dezirojn kreski al avideco, adulto kaj ĉiaspecaj pekoj. Tial ili devas suferi senfine.
Luksa vivo ne longe daŭras sed forpasas tre rapide.
En tiu ĉi mondo nenia plezuro daŭras eterne.
6. Tial homoj devas forĵeti, dum ili estas junaj kaj sanaj, sian avidecon kaj sian alkroĉiĝon al mondaĵoj, kaj devas diligente serĉi la veran Vervekiĝo, ĉar aparte de Vervekiĝo nenie troviĝas eterna fidindaĵo nek feliĉo.
Plejparte da homoj tamen ne kredas aŭ ignoras la leĝon de kaŭzo-rezulto. Ili daŭrigas sian kutiman vivon plenan de avideco kaj egocentrismo, ne atentante, ke bonaj agoj alportas feliĉon kaj malbonaj agoj alportas malfeliĉon. Ili ankaŭ ne konscias, ke iliaj agoj en la nuna vivo kondiĉas ne nur iliajn proprajn statojn en la postaj vivoj sed ankaŭ la vivojn de aliaj homoj.
Ili lamentas kaj kriaĉas pri siaj suferoj, tute ne komprenante la efikon, kiun iliaj nunaj agoj havas sur iliaj postaj vivoj, kaj la rilaton inter iliaj suferoj kaj la agoj de iliaj antaŭaj vivoj. Ili pensas nur pri nunaj deziroj kaj nunaj suferoj.
Nenio en la mondo estas eterna aŭ senŝanĝa; ĉio estas ŝanĝanta momenton post momento neantaŭvideble.
Sed homoj estas malsaĝaj kaj egocentrismaj, kaj interesiĝas nur pri deziroj kaj suferoj antaŭ siaj okuloj. Ili ne aŭskultas bonajn instruojn nek strebas kompreni ilin, simple lasante sin al la nunmomenta intereso, al riĉaĵo kaj volupto.
7. Ekde pratempo nekalkulebla nombro da homoj naskiĝis kaj naskiĝas en tiu ĉi mondo de iluzio kaj sufero.
Estas tamen feliĉe, ke tiu ĉi mondo havas la instruon de Budho, kaj ke oni povas esti helpata surbaze de ĝi.
Ĝuste tial oni devas pensi profunde, devas teni sian menson pura kaj sian korpon sana, devas forlasi avidecon kaj malbonon, kaj devas serĉi bonon.
Feliĉe, nun venis al ni la instruo de Budho. Do, ni devas fidi ĝin kaj deziri naskiĝon en la Pura Lando de Budho. Bone konante la instruon de Budho, ni devas ne sekvi aliajn vojojn al avido kaj peko. Kaj ni devas ne nur teni la instruon de Budho ĉe ni solaj, sed praktiki ĝin kaj transdoni ĝin al la aliaj.
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2026 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.