La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA INSTRUOJ DE BUDHO

Budhisma Misia Asocio

©2026 Geo

La Enhavo

BUDHO

ĈAPITRO UNUA: BUDHO ŜAKJAMUNIO

I: LA VIVO DE LA BUDHO

1. La anoj de la Ŝakja-klano loĝis laŭlonge de la rivero Rohinio, kiu fluas inter la sudaj montetoj ĉe la piedo de Himalajoj. Ilia reĝo, Sudodano Gotamo, starigis ĉefurbon ĉe Kapilavasto, kaj tie konstruis sian grandan kastelon; li saĝe regis la landon kaj ĝuis respekton de sia popolo.

La reĝino, Majo, estis filino de onklo de la reĝo; li ankaŭ estis la reĝo de najbara regiono de la sama Ŝakjaklano.

Dum dudek jaroj mankis al ili infano. Sed unu nokton la reĝino Majo havis strangan sonĝon, en kiu ŝi vidis blankan elefanton eniri en sian uteron tra sia dekstra flanko; tuj poste ŝi gravediĝis. La reĝo kaj la popolo anticipis la plezuron de la naskiĝo de reĝa infano. Laŭ ilia kutimo la reĝino reiris al la hejmo de siaj gepatroj por akuŝo, kaj survoje, en la bela printempa sunlumo, ŝi ripozis en Lumbinio-Ĝardeno.

Ĉirkaŭ ŝi aromis aŝokaj floroj, kaj ravite, ŝi etendis sian dekstran brakon por pluki branĉon; en tiu ĉi momento princeto naskiĝis. Ĉiuj ŝiaj akompanantoj jubilis la gloron de la reĝino kaj ŝia princa infano; ankaŭ la ĉielo kaj la tero ĝojis. Tiu memorinda tago estis la oka de aprilo.

La reĝo treege ĝojis, kaj li nomis la infanon Sidarto, kiu signifas “Ĉia deziro plenumita”.

2. Tamen en la reĝa palaco la ĝojegon tuj sekvis malĝojo, ĉar post kelkaj tagoj la amata reĝino Majo subite mortis. Ŝia pli juna fratino, Mahapraĵapatio, fariĝis nutropatrino por la infano kaj tre zorge kaj ame edukis lin.

Iu ermito nomata Asito, kiu loĝis en proksima montaro, rimarkis brilan lumon ĉirkaŭ la kastelo kaj interpretis ĝin kiel bonan aŭguron. Li do malsupreniris al la palaco, kaj tie li ricevis permeson vidi la infanon. Li antaŭdiris: “Tiu ĉi princo, se li restos en la palaco ĝis la maturiĝo, fariĝos granda reĝo kaj subigos la tutan mondon. Sed se li forlasos la kortegan vivon por sekvi religian vivon, li fariĝos Budho, la Savanto de la mondo.”

En la komenco la profetaĵo tre plaĉis al la reĝo, sed baldaŭ li maltrankviliĝis pro la ebleco, ke lia solfilo forlasos la palacon por fariĝi senhejma ermito.

Kiam la princo aĝis sep jarojn, li eklernis lecionojn pri civilaj kaj militaj artoj, sed lia penso inkliniĝis al aliaj aferoj. En iu printempa tago li eliris el la kastelo kun sia patro. Ili kune rigardadis farmiston, kiu plugas. Tiam li atentis unu birdon, kiu malsupren flugis kaj kaptis vermeton elplugitajn de la farmisto. Li sidiĝis en la ombro de arbo kaj enpensiĝis murmurante al si:

“Ho ve, ĉu ĉiuj vivaĵoj mortigas unuj la aliajn?“

Li, kiu perdis sian patrinon preskaŭ tuj post sia naskiĝo, estis tiom pli profunde impresita de la tragedio de tiuj bestetoj.

Tiu ĉi spirita vundo estis tiel profunda, ke ĝi ne resaniĝis dum li maturiĝadis. Aflikto pro la homa vivo – kvazaŭ eta cikatro sur juna arbo – poste pli kaj pli kreskis en lia menso.

La reĝo pli kaj pli maltrankviliĝis pro la profetaĵo de la ermito kaj klopodis ĉiel gajigi la princon kaj forturni liajn pensojn al aliaj aferoj. Kiam la princo estis 19-jara, la reĝo aranĝis, ke li edziĝu al la princino Jaŝodaro, kiu estas filino de Suprabudho, la sinjoro de Devadahokastelo kaj frato de la mortinta reĝino Majo.

3. Dum la sekvantaj dek jaroj, la princo loĝis alterne en tri sezonaj pavilonoj: printempa, aŭtuna kaj pluvsezona, kie oni amuzis lin per muzikado, dancado kaj kantado.

Sed intertempe liaj pensoj ĉiam revenis al la demando de homa suferado; li kontempladis por atingi la veran signifon de la homa vivo.

“Tiuj ĉi luksaĵoj de la palaco, tiu ĉi sana korpo, tiu ĉi ĝojo de la juneco! Kion tiuj aferoj entute signifas por mi?” – li demandis al si. “Iam estonte ni nepre malsaniĝos, maljuniĝos; morto ne estas evitebla. Fiero pri juneco, fiero pri sano, fiero pri ekzisto – tiujn ĉi fierojn prudentaj homoj devas meti flanken.”

“Kiam iu luktas por sia vivo, tiu nature serĉas ion valoran por si. Sed estas la du manieroj de serĉado: ĝusta maniero kaj malĝusta maniero. Se iu enfalas en malĝustan manieron, tiu, kiu mem neeviteble malsaniĝos, maljuniĝos kaj mortos, serĉas ne-malsaniĝon, nemaljuniĝon kaj ne-morton.”

“Se iu trovas la ĝustan manieron, tiu rekonas la veran econ de malsaniĝo, maljuniĝo kaj morto, kaj tiu serĉas signifon en tio, kio transcendas ĉiujn homajn suferojn. Sed mia nuna vivo plena de plezuro ŝajnas esti staranta sur malĝusta maniero.”

4. Tiel daŭris la mensa konflikto en la menso de la princo ĝis lia 29-a jaro, kiam naskiĝis lia solinfano Rahulo. Tio ĉi verŝajne alportis al li ian penson, ĉar tiam li decidis forlasi la palacon por komenci la vivon senhejman kaj peralmozan kiel spirita vojserĉanto. Unu nokton li efektivigis tiun planon; li forlasis la kastelon akompanate de la ĉaristo Ĉandako kaj sia amata neĝblanka ĉevalo Kantako.

Apenaŭ ili ekiris, multaj diabloj venis al la princo por tenti, dirante: “Estas pli bone, ke vi reiru al la kastelo kaj serĉu alian solvon; tiuokaze la tuta mondo fariĝos via!” Sed li diris al ili, “For la diabloj! Mi ne deziras la tutan mondon!” Li do razis sian kapon kaj turnis sian paŝon al la sudo, portante almozbovlon en la mano.

Unue la princo vizitis la ermiton Bagavo kaj observis lian asketisman praktikon. Poste li iris al Arado Kalamo kaj al Udrako Ramaputro lerni iliajn metodojn por atingi spiritan altecon pere de meditado. Sed praktikinte ilin kelkan tempon, li konvinkiĝis, ke ili ne kondukos lin al Vervekiĝo. Fine li iris al la lando Magado kaj praktikis asketismon en Uruvilvo-arbaro ĉe la bordo de la rivero Najranĵano, kiu fluas preter la vilaĝo Gajo.

5. La metodo de lia praktikado estis nekredeble severa kaj tiel intensa, ke li mem diris pri ĝi poste: “Neniu asketo estinta, estanta aŭ estonta, iam praktikis aŭ praktikos pli severe ol mi.”

Tamen la princo ankoraŭ ne povis atingi sian celon.

Post ses jaroj en la arbaro, li rezignis la asketisman praktikon. Li sin banis en la rivero, kaj akceptis bovlon da rizo kun laktosuko el la mano de Suĵato, junulino, kiu loĝis en najbara vilaĝo. La kvin kolegoj, kiuj vivis kun la princo dum la ses jaroj de lia asketisma praktikado, estis mirigitaj, vidinte la scenon, ke li akceptis manĝaĵontrinkaĵon el la mano de junulino. Ili kredis, ke li degeneris, kaj forlasis lin.

Do la princo estis forlasita sola. Ankoraŭ li estis malforta, sed riskante perdi la vivon, li donis sin al la lasta meditado sub arbo, dirante al si, “Eĉ se mia sango sekiĝus, mia karno putrus, miaj ostoj dispeciĝus, mi neniam forlasu tiun ĉi lokon antaŭ ol mi trovos la vojon al Vervekiĝo.“

Lia interna baraktado de tiu tago estis intensiva kaj nekomparebla. Ofte li estis senespera kaj plena de konfuzaj pensoj, nigraj ombroj kovris lian menson, kaj ĉiaj logaĵoj de la diabloj sieĝis lin. Atente kaj pacience li ekzamenis ilin unu post la alian kaj forĵetis ilin ĉiujn. Ja estis tiel malfacila batalo, ke lia sango maldensiĝs, lia karno defalis, kaj liaj ostoj knaris.

Kiam la matena stelo aperis en la orienta ĉielo, la batalo estis finiĝinta, kaj la spirito de la princo estis tiel klara kaj hela kiel serena tagiĝo, ĉar li finfine trovis la vojon al Vervekiĝo. Estis la oka tago de decembro, kiam la princo fariĝis Budho en sia 35-a jaro.

6. Ekde tiu tempo la princo estis konata per diversaj alinomoj: la Budho, la Perfekta Vervekiĝinto, Tatagato, Ŝakjamunio aŭ la Saĝulo de la Ŝakja-klano, kaj la Monda Honorato, k.a.

Unue li iris al Mrigadavo en Varanaso, kie loĝis la kvin almozuloj, kiuj antaŭe vivis kun li dum la ses jaroj de lia asketa vivo. En la komenco ili evitis lin, sed aŭskultinte lian instruon, ili fidis lin kaj fariĝis liaj unuaj sekvantoj. Poste li iris al Raĵagriho-Kastelo kaj akiris konfidon de Reĝo Bimbisaro, kiu jam de antaŭe estis lia malnova konato. De tie li rondiris tra la lando, vivtenante per almozo kaj disvastigante sian instruon.

Homoj kolektiĝis ĉirkaŭ li kiel la soifantaj al akvo kaj la malsatantaj al nutraĵo. Du grandaj disĉiploj, Ŝariputro kaj Maŭdgaljajano, kun siaj du mil disĉiploj venis al li.

La patro de la Budho, Reĝo Sudodano, kiu en la komenco multe suferadis pro sia filo forlasinta la palacon, fariĝis lia fervora disĉiplo. Mahapraĵapatio, lia nutropatrino, kaj Princino Jaŝodaro, lia edzino, kaj ĉiuj anoj de la Ŝakja-klano komencis sekvi lian instruon.

Multaj aliaj ankaŭ fariĝis sindonaj kaj fidelaj sekvantoj.

7. Kvardek kvin jarojn la Budho rondvojaĝis en la lando, predikante kaj persvadante homojn ke ili sekvu la ĝustan vivmanieron laŭ lia instruo, ĝis li atingis la aĝon de 80 jaroj. Unu tagon, kiam li estis ĉe Vaiŝalo, survoje de Raĵagriho al Ŝravastio, li malsaniĝis. Tiam li diris, ke post tri monatoj li eniros en Nirvanon. Li ankoraŭ daŭrigis sian vojaĝon, ĝis li venis al Pavo, kie li fariĝis serioze malsana pro manĝaĵo oferita al li de Ĉundo, forĝisto. Malgraŭ la malsano kaj doloro li venis en la arbaron apud Kuŝinagaro.

Tie kuŝante inter du grandaj sala-arboj, li daŭrigis instruadon al siaj disĉiploj ĝis la lasta momento. Tiel li eniris en perfektan trankvilon – Nirvanon – , kompletiginte sian laboron kiel la granda spirita gvidanto de la mondo.

8. En Kuŝinagaro ĉiuj lamentis pro la forpaso de la Budho; sub la gvido de Anando, amata disĉiplo de la Budho, oni kremaciis lian korpon laŭkutime.

La reĝo de Magado, Aĵataŝatro, kaj ankaŭ reĝoj de sep najbaraj regnoj postulis dividi inter si la ostojn de la Budho. Sed la anoj de Kuŝinagaro unue rifuzis tion, tiel ke granda disputo kaj malpaco, eĉ kun la risko de milito, okazis inter ili. Fine intervenis la saĝulo Drono, kaj laŭ lia konsilo, la ostoj estis dividitaj inter la ok grandaj regnoj.

La cindro el la funebra brulstako kaj la urno, kiu entenis restaĵon, estis donitaj al du aliaj regnoj. Kaj en iliaj landoj estis konstruitaj entute dek grandaj pagodoj memorfestantaj la Budhon por sanktigi la ostojn kaj cindrojn.

II: LA LASTA INSTRUO DE LA BUDHO

1. Sub la sala-arboj en la arbaro de Kuŝinagaro, la Budho faris sian lastan predikon al Siaj disĉiploj:

“Vi mem estu via lumo. Bazu vin sur vi mem; ne dependu de iu alia. Mia instruo estu via lumo. Bazu vin sur mia instruo; ne dependu de alia instruo.

Konsideru vian korpon; pripensu ĝian malpuran econ. Sciu, ke kaj ĝia doloro kaj ĝia plezuro ambaŭ estas kaŭzoj de suferado. Kiel vi povus indulgi ĝiajn dezirojn?

Konsideru vian ‘memon’; pripensu ĝian pasemecon. Kiel vi povus enfali en iluzion pri ĝi kaj dorloti fierecon kaj egoismon, se vi scias, ke ili ĉiuj devas finiĝi neeviteble per suferoj? Konsideru ĉiujn substancojn. Ĉu vi povas trovi inter ili ian daŭran ‘memon’? Ĉu ili ne estas agregaĵoj, kiuj pli aŭ malpli frue apartiĝas kaj dispeciĝas?

Ne estu konfuzita de la universala suferado. Sekvu mian instruon eĉ post mia morto, kaj tiam vi estos liberigitaj de suferoj. Se vi tiel faras, vi estas miaj disĉiploj.”

2. “Miaj disĉiploj! La instruojn, kiujn mi donis al vi ĝis hodiaŭ, vi ne forgesu nek forlasu, sed ĉiam aŭskultu, ĉiam pripensu kaj ĉiam praktiku! Se vi fidele sekvas ilin en la ĉiutaga vivo, via vivo ĉiam estas feliĉa.

La kerno de la instruoj estas regi vian propran menson. Tenu vian menson for de avareco, tiam via korpo povas esti ĝusta, via menso pura, kaj via parolo sincera.

Ĉiam memorigu vin pri la nedaŭreco de via vivo, tiam vi povas liberigi vin for de avareco kaj koleremo, kaj vi povas eviti ĉian malbonon.

Se via menso forlogiĝas al io pro avideco, vi subigu ĉi tiun kaj rezistu al la tento. Anstataŭ sklavo, estu la mastro de via propra menso!

Depende de sia mensostato homo povas fariĝi Budho aŭ besto. Vojerarinte, oni fariĝas demono; vervekiĝinte, oni fariĝas Budho. Tial, regu vian menson kaj ne permesu, ke ĝi deflankiĝu de la ĝusta vojo.”

3. “Laŭ miaj instruoj, vi devas respekti unu la alian, kaj deteni vin de ĉia disputo; vi ne kontraŭstaru unu la alian, kiel oleo akvon, sed intermiksiĝu kiel akvo kun lakto.

Kune studu, kune lernu, kune praktiku la instruojn.

Ne perdu tempon por vantaj aferoj kaj kverelado. Ĝuu la florojn de la iluminiĝo kaj rikoltu la fruktojn de la ĝusta vojo.

La instruojn, kiujn mi donis al vi, mi gajnis per mia sekvado de la ĝusta vojo. Vi devas ĉiam sekvi ilin kaj konformi ilin en ĉiu okazo.

Se vi malatentas ilin, tio signifas, ke vi neniam vere renkontis min, kaj ke vi estas malproksima de mi, eĉ se vi aktuale estas kun mi; sed se vi akceptas kaj praktikas miajn instruojn, vi estas tre proksima al mi, eĉ se vi estas fore de mi.”

4. “Miaj disĉiploj, mia surtera vivo baldaŭ finiĝos kaj ni disiĝos, sed ne lamentu. La vivo en ĉi tiu mondo ne estas daŭra; neniu povas eviti la morton de la korpo. Tiun veron de la nedaŭreco mi baldaŭ montros per mia morto; mia korpo kolapsos, kiel kadukiĝinta ĉaro.

Ne lamentu vane, sed konstatu, ke nenio estas eterna, kaj lernu de tio ĉi la relativecon de homa vivo.

Tial ne tenu la senvaloran deziron, ke ŝanĝantaĵoj fariĝu neŝangeblaj.

La demono de mondaj deziroj ĉiam serĉas ŝancojn erarigi vian menson. Se vipuro troviĝas en via ĉambro, vi ne havos tie pacan dormon tiel longe, ĝis vi forpelos ĝin.

Vi devas rompi la katenojn de mondaj pasioj kaj forpeli ilin el via menso, kiel vipuron el via ĉambro. Bone gardu vian propran menson!”

5. “Miaj disĉiploj! Venis mia lasta momento, sed ne forgesu, ke la morto estas nur malapero de la fizika korpo.

La korpo naskiĝis el gepatroj kaj tenis sian vivon per nutraĵo; neeviteblaj al ĝi estas la malsaniĝo kaj morto.

Sed la vera Budho ne estas homa korpo; ĝi estas Vervekiĝo. Homa korpo devas perei, sed la Saĝo de Vervekiĝo ekzistos eterne kiel en la vero de la Darmo, tiel ankaŭ en la praktikado de la Darmo. Tiu, kiu vidas nur mian korpon, ne vere vidas min. Nur tiu, kiu akceptas miajn instruojn, vere vidas min.

Post mia morto, la Darmo estu via gvidanto. Sekvu ĝin, kaj tiele vi estas fidelaj al mi.

Dum la lastaj kvardek kvin jaroj de mia vivo, mi nenion kaŝe tenis ĉe mi. Estas neniu sekreta instruo, neniu kaŝita signifo; ĉio estas instruita malkaŝe kaj klare. Miaj karaj disĉiploj, jen la fino. Post momento mi atingos la Nirvanon. Jen mia instrukcio.“


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2026 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.