|
La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
![]() LA INSTRUOJ DE BUDHOBudhisma Misia Asocio |
©2026 Geo
|
| La Enhavo |
|
La Edukada Servo |
1. Se temas pri serĉado de vero, troviĝas diversaj demandoj negravaj. De kiaj materialoj estas konstruita la universo? Ĉu ĝi estas eterna? Ĉu ĝi havas limon?
Kiamaniere estas organizita tiu ĉi socio de homoj? Kia estas la ideala formo por la socio? Se vi prokrastas serĉadon de la vojo kaj praktikon por Vervekiĝo tiel longe, dum tiuj ĉi demandoj ne estas solvitaj, vi mortos, antaŭ ol vi trovos la vojon.
Supozu, ke iu viro estas pafita per venena sago kaj liaj parencoj kaj amikoj kunvenintaj volas voki kuraciston por eligi la sagon kaj kuraci lin kontraŭ la veneno.
Supozu, ke la vundito diras, “Atendu momenton!
Antaŭ ol vi eligos la sagon, mi deziras scii, kiu pafis la sagon? Ĉu tiu estis viro aŭ virino? Ĉu tiu estis noblulo aŭ kamparano? Kaj el kio estas farita la pafarko? Ĉu ĝi estas granda aŭ malgranda? Ĉu ĝi estas farita el ligno aŭ bambuo? El kio estas farita la arkoŝnuro? Ĉu ĝi estas fibro aŭ tendeno? Ĉu la sago estas el visterio aŭ fragmito? Kio estas ĝia plumo? Atendu eligi la sagon, ĝis mi estos informita pri ĉiuj ĉi aferoj!” Kio okazos al li?
Antaŭ ol li estos informita pri tiuj ĉi demadoj, sendube la veneno cirkulos tra la korpo kaj li mortos. En tiu ĉi okazo, tio kion ni devas unue pripensi, estas eligi la sagon kaj kuraci la vundon, por ke la veneno ne cirkulu en la tuta korpo.
Kiam fajro de pasioj danĝerigas la mondon, la demando pri la konstruo de la universo apenaŭ gravas.
Kia estas la ideala formo de la homa komunumo estas ne tre grava por pritrakti.
La demandon, ĉu la universo havas limon, aŭ ĉu ĝi estas eterna, oni povas flanken lasi ĝis estos trovita ia maniero estingi la fajron de naskiĝo, maljuniĝo, malsaniĝo kaj morto. En la mezo de melankolio, tristo, sufero kaj ĉagreno, oni devas unue serĉi la vojon por solvi tiujn ĉi problemojn kaj strebi al la praktikado de la vojo.
La instruo de la Budho inkludas gravaĵojn, kiujn ni devas koni, kaj ekskludas negravaĵojn. Nome, la Budho instruas al homoj, ke ili devas lerni tion, kio estas lernenda, forigi tion, kio estas forigenda, praktiki tion, kio estas praktikenda, kaj klarvidi tion, kio estas klarvidenda.
Tial, homoj devas scii, kio estas la plej grava, kiu problemo devas esti solvita la unua, kaj kiu tasko estas la plej urĝa por ili. Por scii ĉi supre menciitajn aferojn, antaŭ ĉio ili devas entrepreni trejni sian menson; t.e. ili devas unue peni regi sian menson.
2. Supozu, ke iu viro eniras en arbaron por preni medolon, kiu kreskas en la centro de arbo, kaj revenis kun branĉoj kaj folioj, pensante, ke li jam akiris medolon. Tio estas tute stulta. Sed homoj ofte kontentiĝas nur kun arbaj eksteraĵoj, kvankam ilia vera celo devas esti kapti la internan esencon.
Ĉi tie arba medolo signifas veron, kiun homoj serĉas kun la deziro liberiĝi de naskiĝo, maljuniĝo, malsaniĝo kaj morto, aŭ de malĝojo, lamento, sufero kaj ĉagreno. Se iu homo, gajninte iom da respekto kaj honoro, fariĝas memkontenta kaj tro fiera, laŭdas sin mem kaj mallaŭdas aliajn, tiu eraras same kiel la viro, kiu pensas, ke li akiris arban medolon, kvankam li efektive akiris nur branĉojn kaj foliojn.
Se iu kontentiĝas kun iom da progreso, kiun tiu faris per malgranda klopodo, haltigas sian klopodon kaj iĝas fiera kaj aroganta, tio ankaŭ samas kiel la konduto de la supre menciita viro, kiu efektive akiris nur arban ŝelon.
Kaj se iu trovas, ke ties menso fariĝis pli trankvila kaj ties penso pli klara, kaj haltigas sian klopodon kaj iĝas fiera kaj aroganta, tio ankaŭ samas kiel la konduto de la supre menciita viro, kiu efektive akiris nur arban endodermison.
Kaj se iu iĝas fiera kaj aroganta, opiniante ke tiu gajnis la kapablon de intuicia kompreno, tiu estas sama kiel la viro, kiu pensas, ke li akiris arban medolon, kvankam li efektive akiris arban fibron. Ĉi tiuj serĉantoj facilanime kontentiĝas de sia nesufiĉa klopodado, iĝas fieraj kaj arogantaj, haltigas sian klopodon, enfalas en pigrecon. Konsekvence ili denove invitos suferojn.
Tiuj, kiuj serĉas la veran vojon al Vervekiĝo, devas ne esperi facilan aŭ agrablan taskon, nek esti plezuraj pro respekto, honoro aŭ oferaĵoj. Kaj plie ili devas ne celi etan klopodon nek bagatelan progreson en trankvileco, kono kaj klarvidado.
Antaŭ ĉio homoj devas klare teni en sia menso la fundamentan kaj esencan naturon de tiu ĉi mondo de naskiĝo-kaj-morto.
3. La mondo ne havas sian propran substancon. Ĝi aperas laŭ la konkordo de kaŭzoj kaj kondiĉoj, kiuj havis sian originon, sole kaj ekskluzive, en la aktiveco de la menso, kiu estas instigita de malsaĝo, mem-trompo, deziroj kaj ampasio. La mondo de iluzio ne estas io ekstera, pri kiu la menso false konceptas. Ĝi havas nenian ajn substancon, sed aperas laŭ la proceso de la menso mem, montrante siajn proprajn iluziojn. Ĝi estas fondita kaj konstruita de la deziroj de la menso, de ĝiaj suferoj kaj baraktoj akompanantaj la doloron kaŭzitan de ĝiaj propraj avideco, kolero kaj malsaĝo. Homoj, kiuj serĉas la vojon al Vervekiĝo, devas esti preta je batalado kontraŭ ĉi tia menso por atingi sian celon.
4. “Ho, mia menso! Kial vi ŝvebas tiel maltrankvile super la ŝanĝiĝemaj cirkonstancoj de vivo ? Kial vi igas min tiel konfuza kaj maltrankvila? Kial vi instigas min kolekti tiel multe da aĵoj? Vi similas al plugilo, kiu frakasiĝas en pecojn antaŭ la komenco de plugado; vi similas al direktilo, kiu estas malmuntita, ĝuste kiam oni estas ekveturonta al la maro de naskiĝo-kaj-morto. Se ni ne bone utiligas tiun ĉi vivon, por kio ni ripetadis renaskiĝojn?”
“Ho, mia menso! Iun fojon vi igis min naskiĝi kiel reĝo, kaj alian fojon vi igis min naskiĝi kiel ekzilito almozanta manĝaĵojn de loko al loko. Kelkajn fojojn vi igis min naskiĝi en ĉiela luksa domego, en kiu mi vivis ekstaza, sed poste vi forpelis min en la fajron de infero.”
“Ho, mia malsaĝa, malsaĝa menso! Tiel vi gvidis min al diversaj vojoj, kaj mi ĉiam obeis vin. Sed nun mi aŭdis la instruon de la Budho; tial vi ne plu ĝenu min kaj ne kaŭzu pluajn suferojn, sed lasu min serĉi Vervekiĝon humile kaj pacience.”
“Ho, mia menso! Se vi nur lernus, ke ĉiuj aĵoj ne havas substancon kaj estas efemeraj, se vi nur lernus ne alkroĉi al aĵoj, ne deziregi aĵojn, ne kapitulaci al avideco, kolero kaj malsaĝo, tiam ni povus vojaĝi en trankvilo.
Tiam tranĉante la katenon de deziroj per la glavo de saĝo, kaj ne ĝenate de ŝanĝiĝantaj cirkonstancoj – avantaĝo aŭ malavantaĝo, gajno aŭ perdo, laŭdo aŭ klaĉo –, ni povus resti en paco.”
“Ho, mia kara menso! Tiu estas vi, kiu unue vekis en mi la volon serĉi la vojon; tiu estas vi, kiu sugestis al mi serĉi Vervekiĝon. Tamen kial vi nun tiel facile cedas al avideco, al emo al komforteco, kaj al plezuro ekscitita?”
“Ho, mia menso! Kial vi kuras tien kaj ĉi tien sen difinita celo? Lasu min transpasi ĉi tiun vastan maron de iluzio. Ĝis nun mi agadis laŭ via deziro, sed nun vi devas agadi laŭ mia deziro, kaj ni kune sekvu la instruon de la Budho.”
“Ho, mia kara menso! Montoj, riveroj kaj maroj estas ŝanĝiĝemaj kaj plenaj de katastrofoj. Kie ni povas trovi trankvilecon en tiu ĉi mondo de iluzio? Ni sekvu la instruon de la Budho kaj transiru al la alia bordo, al Vervekiĝo.”
5. Tiuj, kiuj vere serĉas la vojon al Vervekiĝo, kun forta preteco antaŭenmarŝas. Tial eĉ se ili renkontas mokridantojn aŭ klaĉantojn, ili neniam ŝancelas sian decidon. Eĉ se iu batas ilin per pugno, ĵetas ŝtonon al ili kaj atakas ilin per glavo, ili neniam havas koleron en sia menso.
Eĉ se malamikoj detranĉus ilian kapon de la trunko, la menso devas ne esti ĝenata. Se la menso de vojserĉantoj fariĝas malluma pro tio, tio signifas, ke ili ne estas vera sekvanto de la instruo de la Budho. Kio ajn okazus, ili devas resti solidaj, firmaj, senmovaj, ĉiam radiante kun la menso de compato kaj favoro. Venu kalumnio, venu malfortuno! Tamen vojserĉantoj devas decide resti semovaj kaj trankvilaj en sia menso, plenigite de la instruo de la Budho.
Por atingi Vervekiĝon oni devas provi plenumi ĉiajn ajn taskojn malfacile plenumeblajn, elteni aferojn malfacile elteneblajn, kaj donaci aĵojn malfacile donaceblajn. Se iu diras, ke por atingi Vervekiĝon oni devas limigi sian manĝaĵon je unu rizograjno tage, manĝu nur tiom. Se la vojo al Vervekiĝo trapasas fajron, ne hezitu trapasi fajron.
Sed donacinte aŭ plenuminte, oni devas ne havi la penson «Mi donacis» aŭ «Mi plenumis». Oni devas agi tiel , ĉar tio estas saĝa kaj prava afero. Oni devas agi kun la spirito de kompato; tio estas same kiel patrino flegas sian malsanan infanon. Patrino neniam havas la penson «Mi flegis».
6. Antaŭ multaj jaroj vivis reĝo, kiu amis sian popolon kaj sian landon. Li regis sian landon kun saĝo kaj bonkoro. Pro tio lia lando prosperis kaj estis paca. Li ĉiam deziris al si pli grandan saĝon kaj klerecon; li eĉ oferis rekompencon al iu ajn homo, kiu povas gvidi lin al valora instruo.
Lia fervoro kaj saĝo finfine atingis la atenton de dioj. Ili decidis unue provi lin. Iu dio aliformiĝinte en demonon aperis antaŭ la pordo de la reĝa palaco, kaj diris, “Bonvolu konduki min antaŭ la reĝon, ĉar mi havas sanktan instruon por li.” La reĝo petis la instruon. Ĉe tio la demono subite en timiga formo postulis manĝaĵon dirante, “Mi ne povas instrui ĝin, ĝis mi ekhavos manĝaĵon.” Tiam la plej bongusta manĝaĵo estis oferita antaŭ la demono, sed la demono eĉ insistis, ke li devas ekhavi varman homan karnon kaj sangon. Ĉe tio la kronprinco decidis doni sian korpon al la demono kaj ankaŭ la reĝino decidis doni sian korpon. Sed ankoraŭ la demono ne estis kontenta kaj plie postulis la korpon de la reĝo mem.
Tiam la reĝo kun aplombo diris, “Mi volonte oferu al vi mian korpon, sed mi ne povas morti, antaŭ ol mi aŭdos la instruon.”
La demono donis sekvantan instruon: “Lamento naskiĝas el la pasio, timo naskiĝas el pasio. Tiuj, kiuj forigis pasion, neniam havas lamenton nek timon.” Subite la demono ŝanĝis sin en la originan figuron de la dio.
Samtempe la mortintaj princo kaj reĝino aperis en siaj antaŭaj figuroj.
7. Iam vivis iu praktikanto, kiu serĉis la Veran Vojon en la Himalajo. Li tute ne ŝatis iajn ajn trezorojn de la tero nek la plezurojn de ĉielo. Li nur serĉadis la instruon, kiu povas forigi ĉiujn mensajn iluziojn.
La dioj, kortuŝite de lia fervoreco kaj sincereco, decidis provi lian menson. Do unu el la dioj ŝangis sian figuron en demonon kaj aperis en la Himalajo, recitante, La Vojo de Praktiko “Ĉio ŝanĝiĝas, ĉio aperas kaj malaperas.”
La praktikanto, aŭdinte ĉi tiun kanton treege ĝojis, kvazaŭ li estus trovinta fonton de malvarmeta akvo, aŭ kvazaŭ sklavo estus liberigita neatendite. Li diris al si mem, “Finfine mi trovis veran instruon, kiun mi delonge serĉadis.” Li sekvis la voĉon. Dezirante trovi la recitinton de la vero, li renkontis teruraspektan demonon. Kun timemo li proksimiĝis al la demono kaj demandis, “Ĉu estis vi, kiu recitis la sanktan verson, kiun mi ĵus aŭdis?
Se estis vi, bonvolu reciti ĝin plu.”
La demono respondis, “Jes, ĝi estas mia verso. Sed ĉar mi estas tiel malsata, ke mi ne povas reciti plu, ĝis mi manĝos ion.”
La praktikanto fervore petis de li recii ĝin dirante, “Ĝi havas sanktan signifon kaj la de mi serĉatan instruon.
Nun mi aŭdis la parton de ĝi. Bonvolu promesi al mi aŭskulti ĝin plu.”
La demono diris ankoraŭfoje, “Mi estas malsata.
Sed se mi povas manĝi karnon kaj sangon de homo, mi recitu la verson ĝis la fino.”
Ĉe tio la praktikanto kun aspiro aŭskulti la instruon promesis doni sian propran korpon al la demono. Finfine la demono kantis la kompletan kanton jene:
Ĉio ŝanĝiĝas, Ĉio aperas kaj malaperas.
Kiam oni transcendas aperon kaj malaperon, Jen estas perfekta trankvilo.
Aŭdinte tion ĉi, 1a praktikanto skribis la verson sur rokoj kaj arboj ĉirkaŭe kaj grimpis sur arbon. Poste li ĵetis sin antaŭ la piedojn de la demono. En tiu momento la demono reŝanĝis sian figuron en dion kaj ricevis lian korpon en la manoj sendifekte.
8. Antaŭ multaj jaroj estis fervora vojserĉanto nomata Sadaprarudito. Li forĵetis ĉiun delogon de profito aŭ honoro kaj riskis sian vivon por serĉi la veran vojon. Iun tagon li aŭdis voĉon de ĉielo, kiu diris, “Sadaprarudito, iru rekte al oriento! Timu nek varmon, nek malvarmon.
Neniam estu ĝenata de distingo de bono aŭ malbono. Nur paŝu orienten fervore. En la fora oriento vi certe trovos vian veran instruiston kaj akiros Vervekiĝon.”
Sadaprarudito ĝojegis pro tiu ĉi definitiva instrukcio kaj tuj ekvojaĝis orienten. Iufoje li dormis en soleca kampo, iufoje en sovaĝa montaro. Estante vaganto en fremdaj landoj li suferis de persekutado kaj humiligado.
Iufoje li vendis sin mem kiel sklavon por satigi sin, La Vojo de Praktiko sentante kvazaŭ li vendus siajn karnon kaj oston. Tamen finfine li renkontis veran instruiston kaj petis lian instruon.
Jen estas proverbo: “Bonaĵo ofte renkontas malhelpon.” Sadaprarudito trovis, ke ĝi estas vera, dum sia vojaĝo al vera vojo. Li ne havis monon por aĉeti kelkajn florojn kaj incenson, kiujn li volis oferi al la instruisto. Li provis vendi sian servon, sed li trovis neniun, kiu dungas lin. Ŝajnis al li, ke iu malbona spirito malhelpas lin kaj deturnigi lin de la celo. La vojo al Vervekiĝo estas tre malfacila, kaj eble ĝi kostas homan vivon.
Sadaprarudito ne havis monon por aĉeti paperon kaj inkon, per kiuj li povas skribi la instruon de la gvidanto.
Tial li pikis sian brakon per glavo kaj verŝis sian sangon, per kiu li skribis la vortojn de la gvidanto. Tiamaniere li akiris la altvaloran Veron.
9. Iam estis knabo nomata Sudano, kiu ankaŭ deziris Vervekiĝon kaj fervore serĉis la vojon. De fiŝkaptisto li lernis mirindaĵon pri la maro. De kuracisto li lernis kompaton al malsanuloj suferantaj. De riĉulo li lernis, ke ŝpari malgrandan sumon da mono estas sekreto de lia granda riĉaĵo, kaj pensis, ke estas necese konservi ĉiun etan gajnon por iri al la vojo al Vervekiĝo.
De meditanta monaĥo li lernis, ke la pura kaj paca menso havas miraklan forton por purigi kaj trankviligi la menson de aliaj homoj. Foje li renkontis virinon havantan noblan karakteron kaj estis impresita de ŝia favorema spirito. De ŝi li lernis, ke amo estas la frukto de saĝo. Foje li renkontis maljunan asketon, kiu diris al li, ke por atingi celon li devas supreniri sur monton de glavoj aŭ trapasi valon de fajro. Tiel, laŭ siaj spertoj Sudano lernis, ke vera instruo povas esti akirata de ĉio, kion li vidis aŭ aŭdis.
Li lernis paciencon de malriĉulo kaj fizike handikapita virino; li lernis lecionon de simpla feliĉo rigardante infanojn ludantajn sur strato; de ĝentilaj kaj humilaj homoj, kiuj deziras nenion, kion ordinaraj homoj deziras, li lernis la sekreton vivi pace kun la tuta mondo.
Li lernis lecionon de harmonio el la komponado de bonodoraj incensaĵoj, kaj lecionon de dankemo el la aranĝado de floroj. Iun tagon en arbaro li ripozis sub granda arbo kaj vidis etan arbon kreskantan apud la arbo velkinta kaj jam falinta. Tio donis al li la instruon, ke homa vivo ne estas konstanta.
Tage sunlumo kaj nokte brilantaj steloj ĉiam freŝigis lian spiriton per la sperto de lia longa vojaĝo. Tiel Sudano profitis de la spertoj de sia longa vojaĝo.
Vere tiuj, kiuj serĉas Vervekiĝon, devas pensi pri sia menso kvazaŭ pri kastelo gardenda kaj ornamenda. Ili devas larĝe malfermi la pordojn de sia menso direktita al Budho, inviti Ĝin kun respekto kaj humilo en la internon de sia menso, kaj oferi al Ĝi la incenson de konfido kaj la florojn de ĝojo.
1. Por tiuj, kiuj serĉas Vervekiĝon, estas la triopa trejnado kiel praktika metodo. Ili devas kompreni kaj sekvi ĝin: la unua ero estas disciplino por praktika konduto; la dua ero estas koncentrado de menso; la tria ero estas saĝo.
Kio estas disciplino? Ĉiuj vojserĉantoj, ĉu monaĥo aŭ laiko, devas observi la preceptojn por bona konduto. Ili devas regi sian menson kaj korpon kaj protekti la pordojn de la kvin sensoj. Ili devas timi eĉ etan kulpon kaj momenton post momento devas penadi fari nur bonajn agojn.
Kion signifas koncentrado de menso? Ĝi signifas forigon de avideco aŭ malbonaj deziroj kaj teni la menson pura kaj trankvila.
Kio estas la saĝo? Ĝi estas la kapablo perfekte kompreni kaj pacience akcepti la Noblan Kvaropan Veron – sciiĝi pri la fakto de sufero kaj ĝia naturo; pri la kaŭzo de sufero: pri la finiĝo de sufero: kaj pri la Nobla Vojo, kiu kondukas al la fino de sufero.
Tiuj, kiuj fervore sekvas tiun ĉi triopan trejnadon, povas esti nomataj disĉiploj de Budho.
Supozu, ke azeno, kiu ne havas bonan formon, nek voĉon nek kornojn kiel tiujn de bovo, sekvas bovaron kaj pretendas, “Vidu, mi ankaŭ estas bovo.” Kiu kredas ĝin?
Tiel same estas stulte, ke iu ne sekvante la triopan trejnadon fanfaronas, ke li/ŝi estas vojserĉanto aŭ disĉiplo de Budho.
Por gajni rikolton de kamparo en aŭtuno, kamparano devas anticipe en printempo devas plugi, prisemi kaj irigacii kampojn, kaj ankaŭ elradiki herbaĉojn. Tiel same, serĉantoj de Vervekiĝo devas sekvi la triopan trejnadon.
Kamparanoj ne povas atendi, ke ili vidos burĝonojn hodiaŭ, grajnojn morgaŭ kaj rikolton postmorgaŭ. Tiel same serĉantoj de Vervekiĝo ne povas forigi pasiojn hodiaŭ, detrui alkroĉiĝon morgaŭ kaj akiri Vervekiĝon postmorgaŭ.
Ankaŭ post kiam kamparanoj prisemas kampojn, kreskaĵoj bezonas ilian paciencan laboradon dum longa tempo kaj atendi ŝanĝiĝon de sezono. Tiamaniere ekestas burĝonoj kaj laste rikolto. Tiel same, por akiri Vervekiĝon, praktikantoj devas kulturi la teron de Vervekiĝo laŭ la triopa trejnado, t.e. disciplino, koncentrado de menso kaj saĝo.
2. Estas malfacile paŝi sur la vojo kondukanta al Vervekiĝo, dum oni avidas al luksa vivo, postkuras komforton kaj estas konfuzita de ampasioj. La diferenco inter ĝuado de vivo kaj tiu de la Vera Vojo estas granda.
Kiel jam eksplikite, la menso estas la fonto de ĉiuj aĵoj. Se la menso ĝuas mondumajn aferojn, iluzio kaj sufero sekvos nin neeviteble; sed se la menso ĝuas la Veran Vojon, feliĉo, kontento kaj ĝojego sekvos.
Tial tiuj, kiuj serĉas Vervekiĝon, devas teni sian menson pura kaj pacience sekvi kaj praktiki la triopan trejnadon. Se ili observas la disciplinon, ili konsekvence gajnas koncentradon de menso; kaj se ili gajnas koncentradon de menso, ilia menso fariĝas klara kaj saĝa, kaj tio kondukas al Vervekiĝo.
Vere, tiu ĉi triopa trejnado – disciplino, koncentrado kaj saĝo – estas vera vojo al Vervekiĝo. Ĉar homoj ne laŭiris la triopan trejnadon, mensaj iluzioj akumuliĝas ĉe ili dum longa tempo. Ili devas ne disputi kun aliaj homoj, sed pacience meditadi en sia interno de pura menso por atingi Vervekiĝon.
3. Se analizi la triopan trejnadon de praktikado, ĝi povas esti klarigita kiel la Nobla Okera Vojo; aŭ kiel la klarvidado el la kvar metodoj, aŭ kiel la ĝusta klopodado el la kvar flankoj, aŭ kiel la kvin fortoj, aŭ kiel la paramito aŭ la perfektigo el la ses branĉoj.
La Nobla Okera Vojo esta la praktikado konsistanta el: la ĝusta vido, la ĝusta penso, la ĝusta vorto, la ĝusta faro, la ĝusta vivo, la ĝusta peno, la ĝusta atento, kaj la ĝusta koncentrado.
La Ĝusta Vido signifas plene kompreni la Noblan Kvaropan Veron, esti konvinkita pri la leĝo de kaŭzo kaj rezulto, kaj ne esti trompita de iluzioj kaj deziroj.
La Ĝusta Penso signifas la rezolutan menson, kiu ne permesas deziregon, avidecon, koleron kaj agon vundi aliajn vivojn.
La Ĝusta Vorto signifas eviti mensogon, senutilan babiladon, kalumnion kaj hipokritan parolon.
La Ĝusta Faro signifas ne mortigi, ne ŝteli kaj ne adulti.
La Ĝusta Vivo signifas eviti hontindan vivmanieron.
La Ĝusta Peno signifas diligentan klopodadon cele al la ĝusta direkto.
La Ĝusta Atento signifas teni puran kaj prudentan menson.
La Ĝusta Koncentrado signifas teni la menson ĝusta kaj trankvila por klarvidi la esencon de la menso, sen ajna neĝusta celo.
4. La klarvidado el la kvar metodoj estas jena: la unua, rigardi la korpon malpuran, klopodante forigi ĉian alkroĉiĝon al ĝi; la dua, rigardi la sensojn kiel fonton de sufero, kion ajn ili sentas, ĉu doloran aŭ plezuran; la tria, rigardi la menson konstante ŝanĝiĝantan; la kvara, rigardi ĉion en la mondo kiel fenomenon estiĝintan de kaŭzo kaj kondiĉo, kaj konscii, ke nenio restas senŝanĝa por ĉiam.
5. La ĝusta klopodado el la kvar flankoj estas jena: la unua, preventi malbonon antaŭ ol ĝi ĝermas; la dua, fortranĉi malbonon, kiu jam ĝermis; la tria, instigi la menson, por ke bono ĝermu; la kvara, kreskigi bonon, kiu jam ĝermis, kaj grandigi ĝin.
6. La kvin fortoj estas jena: la unua, kapablo de konfido; la dua, kapablo de klopodo; la tria, kapablo de prudenta menso; la kvara, kapablo de koncentrado; la kvina; kapablo teni klaran saĝon. Tiuj ĉi kvin fortoj estas necesaj por Vervekiĝo.
7. La paramito aŭ la perfektigo el la ses branĉoj estas jena: la unua, perfektigi oferon aŭ donacon; la dua, perfektigi observadon de preceptoj; la tria, perfektigi paciencon; la kvara, perfektigi penadon; la kvina, perfektigi koncentradon de menso; la sesa, perfektigi saĝon. Per tiuj ĉi praktikoj oni povas transiri de tiu ĉi bordo de iluzio al la bordo de Vervekiĝo.
La praktikado de ofero forigas avaran menson; la praktikado de preceptoj profundigas la penson pri justeco; la praktikado de pacienco helpas por regi la timeman kaj kolereman menson; la praktikado de penado helpas nin esti diligentaj; la praktikado de koncentrado helpas nin regi vagantan menson; la praktikado de saĝo ŝanĝas la malluman kaj konfuzitan menson al pura kaj saĝa menso.
Ofero kaj observo de preceptoj faras la fundamenton necesan por konstrui grandan kastelon, t.e. la tutan praktikadon. Pacienco kaj penado estas la muroj de la kastelo kaj protektas nin kontraŭ malamikoj eksteraj.
Koncentrado kaj saĝo estas la armiloj, kiuj protektas nin kontraŭ la atako de naskiĝo-kaj-morto.
Doni almozon al petantoj estas la ago de ofero kompreneble, sed ne estas la Vera Ofero. Vera Ofero devenas de simpatia memvola menso, antaŭ ol estas petite, kaj devas esti konstanta, sed ne kelkfoja.
Se post ofero restas la sento de pento aŭ memlaŭdo, ĝi neniam estas Vera Ofero. Vera Ofero estas tia, kia oni oferas kun ĝojo kaj poste forgesas sin mem kiel oferinton kaj forgesas ankaŭ akceptinton kaj oferaĵon.
Estas sep specoj de ofero, kiujn ĉiuj, eĉ malriĉuloj, povas praktiki. La unua estas la fizika ofero, t.e. oferi servon per sia laboro. La plej alta tipo de tiu ĉi ofero estas oferi sian propran vivon, kio estas rakontota en la sekva parabolo. La dua estas la spirita ofero, t.e. oferi kompatan menson al aliaj viv-estaĵoj. La tria estas la okula ofero, t.e. oferi varman rigardon al aliaj homoj, por ke ili estu trankvilaj. La kvara estas ofero de milda mieno, t.e. ĉiam montri rideton sur vizaĝo. La kvina estas parola ofero, t.e. oferi favorajn kaj varmajn vortojn. La sesa estas ofero de loko, t.e. fordoni sian lokon al aliaj homoj. La sepa estas ofero de domo, t.e. liveri al aliaj homoj sian ĉambron kiel tranoktejon. Tiuj ĉi oferoj povas esti praktikataj de ĉiu ajn en ĉiutaga vivo.
8. Antaŭ longe estis princo nomata Satvo. Iun tagon li kaj liaj du pliaĝaj fratoj iris al arbaro por ludi. Tie ili vidis tigron, kiu naskis sep idojn, kaj kiu pro sia malsato estis manĝonta siajn idojn.
La pliaĝaj fratoj forkuris pro timo, sed la princo Satvo grimpis sur krutaĵon kaj ĵetis sin antaŭ la tigron por savi la tigridojn. Tiel li satigis la patrinan tigron kaj savis la sep idojn.
La princo Satvo agis ĉi tiel tute spontane. Sed en sia menso li pensis: “Ĉi tiu mia korpo estas ŝanĝanta kaj nekonstanta. Ĝis nun mi amis nur la korpon kaj ne konsciis pri oferado, sed vere nun mi oferu mian korpon por akiri Vervekiĝon.” Lia penso montras, kia estu la vera celkonscio por Vervekiĝo.
9. Troviĝas la Kvar Nemezureblaj Mensostatoj, kiujn serĉanto de Vervekiĝo devas atente teni. Ili estas bonkoreco, kompato, simpatia ĝojo kaj egalanimeco. Oni povas forigi avarecon per bonkoreco; oni povas forigi koleron per kompato; oni povas forigi suferon per simpatia ĝojo; oni povas forigi la kutimon de diskriminacio inter amiko kaj malamiko per egalanimeco.
Estas granda bonkoreco doni al aliaj homoj feliĉon kaj kontenton; estas granda kompato forigi suferon kaj malĝojon de aliaj homoj; estas granda simpatia ĝojo fari aliajn homojn feliĉaj kaj kontentaj kun la menso de ĝojo; estas granda egalanimeco konduti al ĉiuj homoj egale kaj sen distingo.
Oni devas teni tiujn ĉi Kvar Nemezureblajn Mensostatojn kaj forigi avarecon, koleron, suferon kaj menson de amo-malamo, sed tio ne estas facila afero.
Malbona menso estas malfacile forigebla kvazaŭ gardohundo, kaj ĝusta menso estas facile perdiĝema kvazaŭ cervo kuranta en arbaro; aŭ malbona menso estas malfacile forigebla kvazaŭ literoj gravuritaj sur ŝtono, kaj ĝusta menso estas facile perdiĝema kvazaŭ vortoj skribitaj sur akvo. Tial, estas plej malfacile en vivo ekzercadi sin por Vervekiĝo.
10. Iam estis junulo nomata Ŝrono, kiu naskiĝis en riĉa familio, sed lia korpo estis malforta denaske. Li estis tre fervora por akiri Vervekiĝon kaj fariĝis disĉiplo de la Budho. Li klopodis tiel penege, ke fine liaj piedoj sangis, tamen li ne povis atingi Vervekiĝon.
La Budho kompatis Ŝronon kaj diris al li, “Ŝrono, vi iam lernis ludi harpon hejme, ĉu ne? Vi scias, ke se la kordoj estas streĉitaj tro forte aŭ malforte, la harpo ne muzikon. Ĝi faras muzikon, nur kiam la kordoj estas streĉitaj tute ĝuste. La trejnado por Vervekiĝo estas simila al la kordo de harpo. Se vi streĉas la kordojn de via menso tro forte aŭ malforte, vi ne povas akiri Vervekiĝon. Vi devas konsideri bone kaj agi saĝe.”
Ŝrono trovis tiun ĉi instruon tre profita, kaj fine gajnis tion, kion li serĉis.
11. Iam estis princo, kiu lerte uzis kvin armilojn. Iun tagon li estis revenanta al sia hejmo el sia praktikado kaj renkontis monstron, kies haŭto estis nevundebla.
La monstro alproksimiĝis al la princo, sed ĝi ne timigis lin. La princo pafis sagon, sed ĝi ne povis vundi ĝin. Sekve li ĵetis lancon, sed ĝi ne povis penetri la dikan haŭton de la monstro. Sekve li ĵetis bastonon kaj ĵetlancon, sed ili tute malsukcesis. Laste li uzis sian glavon, sed ĝi rompiĝis. Finfine li atakis per siaj pugnoj kaj piedoj, sed vane. Tiam la monstro kaptis lin kaj tenis lin firme. Ĉe tio la princo provis uzi siajn membrojn kaj kapon kiel batalilojn, sed vane.
La monstro diris, “Estas senutile batali kontraŭ mi.
Nun mi volas manĝi vin.” La princo respondis, “Eble vi pensas, ke mi jam uzis miajn ĉiujn armilojn, sed ankoraŭ mi havas la plej fortan armilon. Se vi englutos min, mi uzos ĝin, kaj mi trarompos vin el la interno de via stomako.”
La kuraĝo de la princo maltrankviligis la monstron, kiu demandis, “Kiamaniere vi povas agi tiel?” La princo respondis, “Per la forto de Vero.” Tiam la monstro liberigis lin kaj petis de li instrui la Veron.
Tiu ĉi fablo instruas, ke disĉiploj havu kuraĝon en sia penado kaj estu sentima fronte al multe da malfavoraj aferoj.
12. Memfieraĉo kaj senhonteco difektas la homaron, sed memkritiko kaj humila menso protektas homojn. Per tiu ĉi bona menso homoj respektas siajn gepatrojn, pliaĝajn gefratojn kaj superulojn, ĉar ili estas sentemaj pri malhonoro kaj honto. Estas meritplene fari repripenson pri si mem, reteni memhonorigon, kaj senti honton rigardante fiagojn de aliaj homoj.
Se homoj posedas la spiriton de pento, ilia kulpo estingiĝos, sed se ili ne havas la spiriton de pento, ilia kulpo daŭros kaj kondamnos ilin eterne.
Tiu, kiu aŭskultas la veran instruon, multajn fojon pripensas ĝin kaj utiligas ĝin por sia praktikado, povas fari ĝin sia propra posedaĵo.
Tamen tiu, kiu nur aŭdus la veran instruon, ne povas fari ĝin sia propra posedaĵo kaj ne povas atingi Vervekiĝon.
Konfido, modesteco, humileco, pacienco kaj saĝo estas la gravaj fontoj de forto por tiu, kiu serĉas Vervekiĝon. El ili saĝo estas la plej ĉefa, kaj la aliaj estas la sekvantoj de la saĝo. Dum la ekzercado, se vi amas vulgarajn aferojn, ĝuas sensencajn babiladojn aŭ falas en dormojn, vi nepre retiriĝos de la vojo al Vervekiĝo.
13. En sintrejnado por Vervekiĝo iuj povas progresi pli rapide ol aliaj, sed oni ne bezonas senkuraĝiĝi, vidante aliajn homojn iluminiĝintajn pli frue.
Kiam iu praktikas arkpafadon, li ne atendas sukcesi rapide, ĉar li scias, ke se li ekzercas sin pacience, li nepre fariĝos pli kaj pli lerta. Rivero komenciĝas kiel rivereto, sed gi pli kaj pli kreskas larĝa, ĝis ĝi fine enfluas en oceanon. Kiel tiuj ĉi ekzemploj montras, se oni ekzercas sin pacience kaj persiste, oni certe atingos Vervekiĝon.
Kiel jam klarigite, se oni tenas siajn okulojn larĝe malfermitaj, oni trovos la instruon ĉie ajn, kaj la ŝancoj al Vervekiĝo aperas ĉie ajn.
Iam estis viro, kiu estis bruliganta incenson. Li rimarkis, ke la bonodoro ne venas nek iras, ne aperas nek malaperas. Tio ĉi kondukis lin al Vervekiĝo.
Iam estis viro, kiu estis vundita de dorno sur sia piedo. Li sentis akran doloron kaj venis al li la penso:
“Doloro estas nenio alia ol reago de menso.” De tiu ĉi akcidento sekvis pli profunda penso: “Menso foriras, se oni malsukcesas regi ĝin, dum ĝi fariĝas pura, se oni sukcesas regi ĝin”. Kaj poste Vervekiĝo venis al li.
Jen estis alia viro, kiu estis tre avida. Iun tagon li pripensis sian avidecon kaj ekkonsciis, ke brulligno de avideco povas fariĝi materialo por fajro de saĝo. Jen tio estis la komenco de lia Vervekiĝo.
Jen estas malnova instruo. “Tenu vian menson ebena. Se via menso estas ebena, la tuta mondo estas ĉiam ebena.” Konsideru tion ĉi kaj komprenu, ke distingoj en tiu ĉi mondo estas kaŭzitaj de diskriminaciaj vidpunktoj de la menso. Ankaŭ tie ĉi troviĝas la vojo al Vervekiĝo.
Vere la vojo de Vervekiĝo estas tre diversaj.
1. Tiuj, kiuj rifuĝas en la tri trezorojn – Budho, Darmo kaj Samgo –, estas nomataj la disĉiploj de Budho. La disĉiplo de Budho observas la kvar normojn de mensregado – preceptoj, fido, oferado kaj saĝo.
La disĉiploj de Budho praktikas la kvin preceptojn – ne mortigi, ne ŝteli, ne adulti, ne mensogi kaj ne preni ebriigaĵon.
La disĉiploj de Budho havas fidon al la Budha perfekta saĝo. Ili penas forigi avidecon kaj egoismon, kaj praktiki oferadon, Ili komprenas la leĝon de kaŭzorezulto, firme tenante en sia menso la efemerecon de vivo.
Tiel koni la rezonadon estas saĝo de la disĉiploj.
Same kiel arbo kliniĝanta al oriento nature falas al oriento, tiel tiuj, kiuj aŭskultas la instruon de Budho kaj tenas fidon al ĝi, certe naskiĝos en la lando de Budho.
2. La disĉiploj de Budho estas tiuj, kiuj fidas la tri trezorojn: Budho, Darmo kaj Samgo.
La Budho estas tiu, kiu atingis perfektan Vervekiĝon kaj instruas sian atingon por liberigi kaj savi ĉiujn homojn. La Darmo estas la vero, la spirito de Vervekiĝo kaj la instruo, kiu klarigas ĝin. La Samgo estas perfekta frataro de fidantoj de la Budho kaj Darmo.
Ni parolas pri la Budho, la Darmo kaj la Samgo iel aparte. Sed efektive tiuj ĉi tri eroj ne estas apartaj aŭ sendependaj. Ĉar la Budho aperas en la Darmo, kaj la Darmo efektiviĝas en la Samgo, la tri faras unuecon. Tial, fidi la Darmon kaj la Samgon signifas fidi la Budhon, kaj fidi la Budhon nature kondukas al la fido al la Darmo kaj la Samgo.
Tial, homoj povas esti emancipitaj kaj iluminitaj, se ili nur konfidas sin al Budho. Budho estas perfekta Iluminiĝinto. Ĉar Ĝi amas ĉiun homon kvazaŭ Sian solan idon, iu ajn rigardante Budhon kvazaŭ sian propran patron, povas vidi Budhon antaŭ siaj okuloj kaj atingi Vervekiĝon.
Tiuj, kiuj tiel rigardas Budhon, estas subtenataj de Ĝia saĝo kaj parfumataj de Ĝia favoro.
3. En la mondo nenio portas pli grandan profiton ol konfidi sin al Budho. Se oni aŭdas la nomon de Budho, konfidas sin al ĝi kaj ĝojas pro tio eĉ nur unu fojon, la rekompenco estas nekompareble granda.
Tial, oni devas paŝi sur la vojo, eĉ se ĝi estas kovrita de granda fajro pleniganta la tutan mondon, por aŭskulti la instruon de Budho; tio certe alportos al ĉiu ajn ĝojon.
Estas malfacile renkonti instruiston, kiu povas klarigi la Darmon; estas pli malfacile renkonti Budhon; sed estas plej malfacile kompreni la instruon.
Sed vi jam renkontis la Budhon, kiu estas malfacile renkontebla, kaj vi jam povis aŭskulti la instruon, kiu estas malfacile aŭskultebla. Tial vi devas ĝoji pro tio kaj havi fidon al tiu ĉi instruo.
4. En longa vojaĝo de homa vivo fido estas la plej bona kunulo: ĝi estas la plej bona refreŝigaĵo en vojaĝo de la vivo; ĝi estas la plej granda posedaĵo.
Fido estas la mano, kiu ricevas la Darmon; ĝi estas la pura mano, kiu ricevas ĉiujn virtojn. Fido estas la fajro, kiu forbruligas ĉiujn malpuraĵojn de vulgaraj deziroj; ĝi forigas la ŝarĝon, kaj ĝi estas la gvidanto, kiu gvidas homan vojon.
Fido forigas avidecon, timon kaj fierecon; ĝi instruas ĝentilecon kaj respekton al aliaj homoj; ĝi liberigas homojn el sklaveco de cirkonstancoj; ĝi donas al homoj kuraĝon por renkonti malfacilaĵon; ĝi donas al ili forton por venki tenton; ĝi ebligas al homoj teni sian konduton brilanta kaj pura; ĝi riĉigas la menson kun saĝo.
Fido estas la kuraĝigilo, kiam oni iras sur la vojo longa kaj laciga, kaj ĝi kondukas al Vervekiĝo.
Fido donas al ni la senton, ke ni ĉiam estas antaŭ Budho, kaj ke ni estas ĉirkaŭprenata de la manoj de Budho. Fido moligas nian malmolan egoisman menson kaj donas al ni amikecan spiriton kaj kompreneman simpation.
5. Tiuj, kiuj tenas fidon, akiras la saĝon trovi la instruon de Budho en ĉio ajn, kion ili aŭdas. Tiuj, kiuj tenas fidon, akiras la saĝon kompreni, ke ĉio estas nenio alia ol fenomeno estiĝinta de la leĝo de kaŭzo-rezulto.
Tiam fido donas al ili la favoron, por ke ili povu akcepti la leĝon sen antaŭjugo, kaj la kapablon, por ke ili povu konfirmiĝi pace al la cirkonstancaj kondiĉoj.
Fido donas al ili la saĝon rekoni la efemerecon de vivo kaj ankaŭ la kuraĝon ne surpriziĝi nek malĝoji, kio ajn okazos al ili, aŭ pro la paso de vivo. Pro fido ili konas, ke malgraŭ ŝanĝiĝo de kondiĉoj kaj cirkonstancoj la vero de vivo ĉiam restas senŝanĝa.
Fido havas la tri gravajn aspektojn: pento, ĝojo aŭ sincera respekto al la virtoj de aliaj homoj, kaj dankema akcepto de la apero de Budho.
Homoj devas kultivi tiujn ĉi aspktojn de fido; ili devas esti sentemaj pri siaj degeneroj rilate al fido; ili devas esti hontemaj kaj konfesi siajn pekojn; ili devas ĝoji pro bonaj karakteroj kaj bonaj agoj de aliaj homoj kaj laŭdi ilin por ilia bono; kaj ili devas ĉiam deziri agadi kun Budho kaj vivi kun Budho.
La menso de fido estas la menso de sincereco; ĝi estas profunda menso, kiu sincere ĝojas esti kondukata al la Pura Lando de Budho per Ĝia favoro.
Budho donas forton de fido, kiu kondukas homojn al la Pura Lando, forton, kiu purigas ilin, forton, kiu protektas ilin kontraŭ mem-trompo. Eĉ se nur momente ili havas fidon, kiam ili aŭdas la nomon de Budho laŭdatan ĉie en la mondo, ili estos kondukitaj al Ĝia Pura Lando.
6. Fido ne estas io, kio aldoniĝas al vulgara pasio – ĝi estas manifestiĝo de la naturo de Budho en homa menso, ĉar tiu, kiu komprenas Budhon, estas Budho mem, kaj tiu, kiu havas fidon al Budho, estas Budho mem.
Sed eĉ se homoj havas la naturon de Budho en sia menso, ĝin kovras vulgaraj pasioj. Pro tio estas malfacile malkovri ĝin kaj teni konstante puran menson en la inundo de avideco, kolero kaj vulgaraj pasioj. Kiamaniere pura menso povas aperi?
Estas dirite, ke en la arbaro de venenaj Eranda-arboj ĝermas nur Eranda-arboj, kaj ne kreskas Ĉandana-abroj bonodoraj. Se Ĉandana-arboj kreskus en Eranda-arbaro, tio estas miraklo. Tiel same, se fido al Budho kreskas en homa menso, tio estas miraklo.
Tial fido al Budho estas nomata “senradika” fido.
“Senradika”, ĉar homoj tute ne havas radikon, el kiu naskiĝas fido. Sed la radiko troviĝas en la kompata menso de Budho, kio ebligas fidon al homa menso.
7. Fido estas sankta kaj fruktdona, sed ĝi estas malfacile vekebla eĉ en menso de sinceraj praktikantoj de la vojo. Kvin duboj, kiuj kaŝas sin en la ombro de homa menso, senkuraĝigas praktikantojn.
La unua estas dubo pri Budha saĝo; la dua estas dubo pri Budha instruo; la tria estas dubo pri gvidantoj, kiuj klarigas Budhan instruon; la kvara estas dubo pri la vojoj kaj rimedoj, kiuj estis montritaj kiel la Nobla Vojo; la kvina estas dubo pri la sincereco de aliaj samideanoj pro la aroganteco kaj malpacienco.
Vere, nenio estas pli terura ol dubo, kiu apartigas homojn. Ĝi estas veneno, kiu disfaligas fratecojn kaj rompas afablajn interrilatojn. Ĝi estas dorno, kiu dolorigas la menson, estas glavo, kiu mortigas kolegojn.
Tial tiuj, kiuj akiris fidon, devas scii, ke fido estis origine antaŭ longe plantita de la kompato de Budho.
Kiam oni havas fidon, oni devas bone koni tiun ĉi fakton kaj esti dankema al Budho pro Ĝia favoro.
Se oni vekiĝas je fido, tio estas ne pro onia propra kompato, sed pro la kompato de Budho, kiu antaŭ longe ĵetis sian puran lumon de fido al homaj mensoj kaj dispelis la mallumon de homaj malvidoj; tion oni devas ne forgesi. Tiuj, kiuj ĝojas pro la nuna fido, jam eniris en la landon de Budho.
Eĉ pasigante oridinaran vivon, oni povas vekiĝi je fido per la longdaŭra kompato de Budho kaj naskiĝi en la Pura Lando.
Vere, estas malfacile naskiĝi kiel homo, estas malfacile aŭskulti Darmon, kaj estas pli malfacile gajni fidon. Tial ĉiuj devas provi sian plejeblon por aŭskulti la instruon de Budho.
1. “Li insultis min, li batis min, li venkis min, li prirabis min” – kiuj tiel grumbladas, ties venĝemo ne ĉesas.
Ja ne per venĝemo venĝemoj iam ĉesas ĉi tie. Per malvenĝemo ili ja ĉesas.
Kiel domon malbone tegmentitan pluvo penetras, tiel menson nedisvolvitan pasio penetras.
Zorgemo estas pado al senmorto. Neglekto estas pado al morto. Zorgemuloj ne mortas. Neglektuloj similas al mortintoj.
Tremantan, ŝancelan menson, malfacilan protekti kaj bridi, rektigas saĝulo, kiel sagofaranto la stangon de la sago.
La malfacile regeblan, rapidan, erarvagantan menson bridi estas bone. Menso bridata feliĉiĝas.
Pli ol malamiko faras al malamiko aŭ venĝanto al venĝanto, malĝuste celata menso malbonon faras.
Defendi menson kontraŭ avideco, kolero kaj malsaĝo estas la vera kaj eterna paco.
2. Kiel bela floro kunkolora, senodora estas bone parolita vorto senfrukta, se senaga.
Ne florodoro iras kontraŭvente, ne santalo, tagaro aŭ jasmeno. Bonulodoro iras kontraŭvente. Ĉiujn direktojn bona homo odorigas.
Longas por maldormanto la nokto. Longas por laca homo la mejlo. Longas iluzio por nesciemuloj, kiuj ne konas la veran darmon.
Se dum irado oni ne trovas homon pli bonan aŭ egalan, sola oni firme iru. Ne estas kun nesciemulo kuneco.
Malsincera kaj malbona amiko estu timata pli ol sovaĝa besto. Sovaĝa besto eble vundas vian korpon.
Malbona amiko vundas vian menson.
“Filojn mi havas, riĉaĵojn mi havas” – tiel stultulo maltrakvilas. Eĉ sin mem li ja ne havas, kiel do filojn?
Kiel riĉaĵojn?
Stultulo konanta sin stulta ĝuste tial saĝas. Stultulo pro saĝo fiera vere nomindas stultulo.
Eĉ se dumvive nesciemulo saĝulon aŭskultas, li ne gustumas la darmon kiel kulero la supon.
Malbona ago farita kiel lakto ne rapide kazeiĝas.
Subbrulante ĝi stultulon sekvas kiel fajro de cindro kovrita.
Famon sen merito stultulo deziras, honoron inter monaĥoj, potencon en lokoj loĝataj, respekton de aliaj familioj.
Se vi trovas trezoro-peranton, malĝustaĵotrovantan, kritikodirantan saĝulon – tian scianton vi sekvu. Por tia sekvanto pli bone estos, ne male.
3. Darmotrinkanto feliĉe vivas kun klaraj pensoj. En la darmo konigita de nobluloj ĉiam ĝojas saĝulo.
Akvon gvidas fos-farantoj. Sagfarantoj formas sagon. Lignon formas ĉarpentistoj. Sin mem regas la saĝuloj.
Kiel roko masiva de vento ne moviĝas, tiel de mallaŭdo kaj laŭdo ne skuiĝas la saĝuloj.
Se iu milon da miloj da homoj en batalo venkus, kaj alia venkus sin mem, tiu batalanton superus Pli bone ol vivi cent jarojn sen vidi la plej bonan darmon estas unutaga vivo, vidante la plej bonan darmon.
Se vi estas kara al vi mem, vi protektu vin bone.
Vekiĝu en via juneco, en viaj laboraj jaroj, en via maljuneco.
La mondo ĉiam estas brulanta, de la fajro de avideco, kolero kaj malvido. Forkuru tuj de la brulanta domo.
Kiel ŝaŭmo, kiel aranea fadeno, kiel malpura vazo, la mondo estas tiel. Vi protektu vian karan menson.
4. Eviti ĉian malbonon, serĉu ĉian bonon, kaj tenu vian menson pura; jen estas instruo de Budho.
Pacienco estas unu el la malfacilaj disciplinoj. Nur pacienca praktikanto estas ornamita de la floroj de la fina venko.
Feliĉege ni vere vivas inter maliculoj sen malico.
Inter maliculoj ni restas sen malico. Feliĉege ni vere vivas inter avaruloj sen avaro. Inter avaruloj ni restas sen avaro.
Sano estas la plej alta akiro. Kotento estas la plej granda riĉo. Fidindulo estas la plej bona parenco. Nirvano estas la plej granda feliĉo.
Bongusto el evito de malbono, el trankvilo, el ĝojo pri instruo, donas al vi netimon.
Ne alkroĉiĝu al via ŝato kaj malŝato. De ŝato kaj malŝato ekestas tristo, timo, kaj kateniĝo.
5. Rusto kreskas el fero kaj detruas feron. Malbono kreskas el homo kaj detruas homon.
Sankta skribo ne legata kun sincereco baldaŭ kovriĝos de povloj. Domo rompiĝinta kaj ne riparita baldaŭ fariĝos ruino. Homo havanta korpon kaj maldiligenta baldaŭ putriĝos.
Konduto malbona malpurigas homon. Avaro malpurigas oferon. Malbono malpurigas tiel ĉi-vivon kiel post-vivon.
La makulo de malvido multe pli gravas ol ĉiuj aliaj makuloj. Forigu tiun ĉi makulon. Se ne, homo neniam povas fariĝi pura.
Nehontema, impertinenta kiel korvo, aĉulo vundas aliajn homojn sen mem-kritiko. Enfali en tian vivon estas facile.
Havi humilecon, scii respekton kaj honoron, forigi ĉian alkroĉiĝon, protekti purecon en menso kaj konduto, esti klarvida; estas malfacile tiel vivi.
Estas facile vidi eraron de aliaj homoj; estas malfacile vidi eraron de si mem. Homoj disblovas kulpon de aliaj homoj, kiel ventego forblovas polverojn; homoj volas kaŝi kulpon de si mem, kiel vetludanto kaŝas sian ĵetkubon.
La ĉielo ne restigas spuron de birdoj, nek fumon, nek ŝtormon. Tiel, erara instruo ne restigas Vervekiĝon.
Ne povas esti eterneco en ĉia fenomeno. Sed vervekiĝinto havas stabilan menson.
6. Homoj devas firme protekti internon kaj eksteron, same kiel soldatoj protektas kastelon. Ne estu pigra eĉ momenton.
Vi estas mastro de vi mem. Vi estas rifuĝejo de vi mem. Regu vin mem bone, kaj vi akiras malfacile akireblan protekton.
La unua paŝo al spirita liberiĝo el la vulgaraj katenoj estas regi vin mem, kaj introspekti vin mem anstataŭ babili senutile.
La suno faras la tagon hela. La luno faras la nokton bela. Disciplino faras soldatojn dignaj. Kvieta meditado faras serĉantoj de Vervekiĝo brilaj.
Tiuj, kiuj ne protektas siajn kvin sensojn de okuloj, oreloj, nazo, lango kaj korpo, kaj kiuj emas allogataj de la eksteraj cirkonstancoj, ne povas esti praktikantoj de Vervekiĝo. Tiuj, kiuj firme protektas siajn kvin sensojn kaj regas sian menson, estas praktikantoj de Vervekiĝo.
7. Tiuj, kiuj estas influataj de siaj amataj kaj malamataj aĵoj, ne povas ĝuste kompreni la veran esencon de cirkonstancoj. Tiuj, kiuj estas liberaj de alkroĉiĝoj, povas ĝuste kompreni ĝin; al ili ĉiuj aĵoj fariĝas novaj kaj signifaj.
Ĝojo sekvas malĝojon, kaj malĝojo sekvas ĝojon. Al tiuj, kiuj transcendas ĝojon kaj malĝojon, bonon kaj malbonon, realiĝas libereco.
Se vi estas maltrankvila pri estonteco ankoraŭ ne veninta, se vi pentas pri estinteco jam ne revenanta, vi ŝrumpas kvazaŭ fragmitoj falĉitaj.
Se vi ne pentas pri la aferoj en estinteco, nek sonĝas la aferon en estonteco, sed vivadas sincere kaj serioze nur momenton de estanteco, vi fariĝos sana en sia korpo kaj menso.
Ne postkuru estintecon. Ne deziru estontecon. Vivu nur tiun ĉi momenton kun forta decido.
Ne prokrastu ĝis morgaŭ tion, kion vi devas fari hodiaŭ. Tio estas la vojo por vivi bonan tagon.
Fido estas la plej bona amiko; saĝo estas la plej bona gvidanto. Vi strebu por eskapi de la mallumo de malvido kaj sufero; vi serĉu la lumon de Vervekiĝo.
Fido estas la plej supera riĉaĵo, sincereco estas la plej supera gusto, virto amasigita estas la plej supera tasko en la vivo. Gajnu trankvilecon, regante korpon kaj menson laŭ la instruo.
Fido estas nutraĵo sur la vojo de vojaĝo en la homa vivo, virto estas sankta loĝejo de homo, saĝo estas lumo en la tago, prava penso estas protektilo en la nokto. La pura vero kaj pura bono neniam pereas. Venkinto de avideco estas nomata libera homo.
Forgesu vin mem por la bono de via familio, forgesu vian familion por la bono de via vilaĝo, forgesu vian vilaĝon por la bono de via nacio, kaj forgesu ĉion por Vervekiĝo.
Ĉio ŝanĝiĝas. Ĉio aperas kaj malaperas. Se vi forigas angoron de naskiĝo-kaj-morto, kvieto kaj trankvilo ekestos al vi.
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2026 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.