La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA INSTRUOJ DE BUDHO

Budhisma Misia Asocio

©2026 Geo

La Enhavo

LA KOMUNUMO

ĈAPITRO UNUA: DISCIPLINO DE LA KOMUNUMO

I: SENHEJMA MONAĤO

1. Tiu, kiu deziras fariĝi mia disĉiplo, devas volonte forlasi ĉiujn katenojn de sia familio, la socian vivon de tiu ĉi mondo kaj dependecon de propraĵo. Tiu, kiu forlasis ĉion pro la Darmo – kaj ne havas fiksan loĝejon por sia korpo nek por sia menso, fariĝas mia disĉiplo kaj nomiĝas senhejma monaĥo (bikŝuo).

Eĉ se ies manoj tenas min je la basko kaj liaj piedoj fidele sekvas min per la spuroj, tamen se la menso perturbiĝas per avideco, tiu restas for de mi. Eĉ se iu vestas sin kiel monaĥo, tamen se tiu ne akceptas la instruon, tiu ne vidas min.

Sed se iu forigas tutan avidecon kaj la menso estas pura kaj pacplena, tiu staras tuj apud mi, eĉ se li distancas je miloj da mejloj. Se iu observas la Darmon, tiu certe vidas min en ĝi.

2. Miaj disĉiploj, la senhejmaj monaĥoj devas observi jenajn kvar regulojn kaj bazi sian vivon sur ili.

La unua: ili portu vestaĉon el uzitaj tukoj; la dua: ili nutru sin per almozpetitaj manĝaĵoj; la tria: nokte ili kuŝu aŭ sub arbo aŭ sur roko; la kvara: ili prenu nur specialan medikamenton faritan el urino konservita de la Komunumo.

Portante bovlon en la mano, almozpeti de domo al domo estas vivo de almozulo. Sed monaĥoj ne estas devigita vivi tiel, nek tentita nek trompita de aliaj homoj.

Ili tute memvole faras tion, ĉar ili scias, ke nur per tia vivo ili povas eviti ĉiujn iluziojn kaj alveni al Vervekiĝo.

La vivo de senhejma monaĥo ne estas facila. Tial vi devas ne fariĝi monaĥo, se vi ne povas teni vian menson libera de avideco kaj kolero, aŭ se vi ne povas regi vian menson kaj viajn kvin sensojn.

3. Se vi pensas aŭ proklamas publike, ke vi estas senhejma monaĥo, vi devas diri jene:

“Mi nepre plenumu tion, kio ajn estas prave ŝuldanta al senhejma monaĥo. Mi estu sincera pri tio kaj per beata vivo mi rekompencu homojn por la almozo, kiun ili al mi donis. Mi efektivigu ankaŭ la celon, pro kiu mi forlasis mian hejmon.”

Por esti senhejma monaĥo vi devas trejni vin laŭ multaj flankoj: – Vi devas esti delikata ĉiam por siaj hontindaj kaj malhonorindaj kondutoj. Vi devas teni vin pura en kondutoj de la tri sferoj: korpo, parolo kaj menso.

Vi devas protekti la pordojn de la kvin sensoj kaj ne distriĝi en amuzaĵoj. Vi devas ne laŭdi vin mem nek riproĉi aliajn homojn. Kaj vi devas ne droni en maldiligenteco nek en dormado.

Vespere vi devas havi tempon por sid-meditado kaj paŝ-meditado antaŭ enlitiĝo. Por kvieta dormo vi devas kuŝi sur dekstra flanko kun la piedoj metitaj unu sur la alia kaj laste pripensi frumatenan vekiĝon. Ankaŭ en la frua mateno li mediti per sidado kaj paŝado.

Tutan tagon vi devas tenadi viglan menson. Sidante en kvieta loko, vi devas ĝustigi sian korpon kaj menson; purigi sian menson, rezistante ĉiujn tendencojn por avideco, kolero, malvido, dormo, frivolaĵo, bedaŭro, suspekto kaj ĉiuj vulgaraj deziroj.

Tiel, kun via koncentrita menso kulturu veran saĝecon (Praĵnon), elsarku ĉiujn vulgarajn dezirojn kaj celu nur a1 perfekta Vervekiĝo.

4. Se senhejma monaĥo, forgesinte sian pozicion, refalas en avidecon, koleron kaj ankoraŭ dorlotas rankoron, ĵaluzon, memfieron, trompon aŭ malsinceron, kvazaŭ li portus akran dutranĉan glavon en sia robo.

Iu ne estas senhejma monaĥo, nur ĉar tiu vestiĝas per monaĥa ĉifonaĵo kaj almozpetas kun bovlo. Iu ne estas senhejma monaĥo, nur ĉar tiu recitas sutrojn. Se nur la eksteraĵo similas al tiu de senhejma monaĥo, li estas simple pajla pupo kaj neniom pli.

Oridigi eksteran aperaĵon ne sufiĉas por nuligi vulgarajn pasiojn. Se bebo portas monaĥan robon, ĝi ne povas esti nomata monaĥo.

Nur tiuj, kiuj kapablas regi la menson, havas klaran saĝon, jam forigis vulgarajn pasiojn, kaj tiamaniere sincere serĉadas la veran vojon de Vervekiĝo, havas la kvalifikon esti nomata senhejma monaĥo.

Vera senhejma monaĥo devas decide celi al Vervekiĝo kaj peni laŭcele ĝis la lasta forto, eĉ se li perdus sian lastan guton da sango, eĉ se lia osto dispeciĝus. Kaj tiamaniere li alvenos al la celo kaj povos plenumi meritoplenajn farojn kiel vera senhejma monaĥo.

5. La misio de senhejma monaĥo estas disvastigi la lumon de la instruo de Budho. Li kiel apostolo devas prediki al ĉiuj homoj, veki ilin el profunda dormo, korekti malĝustajn ideojn de ili kaj diskonigi la instruon, eĉ riskante vian propran vivon.

La misio de senhejma monaĥo ne estas facila. Tial se vi aspiras prediki la evangelion de Budho, vestigu vin per Budha vesto, sidiĝi sur Budha seĝo kaj eniri en Budhan ĉambron.

Vesti sin per vesto de Budho signifas esti humila kaj ekzerci paciencon; sidiĝi sur seĝo de Budho signifas vidi sensubstantecon en ĉio kaj forĵeti persiston je ĉio; eniri en ĉambron de Budho signifas apliki ampleksan mizerikordon kaj simpation al ĉiuj homoj.

6. Se vi deziras prediki la instruon de Budho, atentu jenajn kvar punktojn: la unua, koncerne al via propra konduto; la dua, koncerne al via parolmaniero; la tria, koncerne al la motivo de predikado; la kvara, koncerne al la granda Kompato.

Unue, por esti bona predikanto de la Darmo senhejma monaĥo devas stari firme sur la grundo de pacienco kaj esti humila kaj molkora; li devas ĉiam konsideri, ke ĉio estas sensubstanca kaj neniom meritas zorgon nek absorbiĝon. El tiu ĉi vidpunkto li devas ĝustigi sian konduton.

Due, li devas singarde alproksimiĝi al homoj en diversaj situacioj. Li devas eviti malbonulojn kaj potenculojn; li devas eviti virinojn; li devas regi sian mesnson en kvieta loko kaj ĉiam memori la leĝon, ke ĉio devenas el kombinoj de kaŭzoj kaj kondiĉoj. Sur tiu ĉi starpunkto li devas ne riproĉi aŭ ne insulti aliajn homojn, aŭ ne mencii alies misfarojn, sed trakti ilin kun kelke da respekto.

Trie, li devas konservi la menson pacplenan, konsideri Budhon kiel sian amoplenan spiritan patron, respekti aliajn monaĥojn, kiuj trejnas sin al Vervekiĝo, kiel instruistojn, kaj rigardi ĉiujn homojn kun granda Kompato. Tiamaniere li devas instrui egale ĉiujn homojn.

Kvare, same kiel Budho, li devas elmontri sian spiriton de kompato kiel plej eble. Aparte al tiuj, kiuj ne sufiĉe konas rimedon por serĉi Vervekiĝon kaj vane konsumiĝas, li devas apliki sian kompaton kaj strebi, por ke la instruoj satigu certe iliajn soifojn.

II: LA VOJO DE LAIKOJ

1. Estas jam klarigite, ke por fariĝi disĉiplo de Budho oni devas fidi la tri trezorojn: la Budho, la Darmo kaj la Samgo.

Por fariĝi laika disĉiplo oni devas havi firman fidon al la Budho kaj al la instruo, lerni kaj praktiki la preceptojn, kaj devas esti zorgema al la komunumo de disĉiploj.

Laikaj disĉiploj devas observi la kvin preceptojn: ne mortigi, ne ŝteli, ne adulti malvirte, ne mensogi aŭ trompi, kaj ne ebriiĝi.

Laikaj disĉiploj devas ne nur fidi la tri trezorojn kaj observi la kvin preceptojn memvole, sed ankaŭ laŭeble klopodi konduki aliajn homojn al la preceptoj kaj al la fido; interalie instigi siajn proprajn parencojn, amikojn kaj konatojn vekiĝi je firma fido al la Budho, la Darmo kaj la Samgo, por ke ankaŭ ili povu partopreni en la komptato de la Budho.

Laikaj disĉiploj devas ĉiam memori, ke la ununura motivo de la fido al la trezoroj kaj observado de la preceptoj estas ebligi sin mem finfine atingi Vervekiĝon.

Tial, kvankam ili loĝas en la mondo de surteraj pasioj, ili devas ne dorloti tiajn pasiojn.

Laikaj disĉiploj devas ĉiam memori, ke pli malpli frue ili devos adiaŭi siajn gepatrojn kaj familianojn, kaj ke ili fine forpasos de tiu ĉi mondo de naskiĝo-kaj-morto; tial ili devas ne alkroĉiĝi al mondaĵoj, sed direkti sian menson al Vervekiĝo, en kies mondo nenio forpasas.

2. Se laikaj disĉiploj havas firman kaj fervoran fidon al la instruoj de Budho, ne retroirante, ili konsekvence realigos en sia menso kvietan kaj neĝenatan feliĉon. En tiu ĉi stadio ili povos rekoni lumon en ĉiuj ĉirkaŭaĵoj kaj satiĝi je ĝojo.

Laikaj disĉiploj kun la menso de fido estas puraj kaj mildaj, ĉiam paciencaj kaj toleremaj, neniam disputemaj, neniam kaŭzantaj suferojn al aliaj homoj; ili ĉiam primeditas la tri trezorojn: la Budhon, la Darmon kaj la Samgon. Tial ĝojo spontane elŝprucas el ilia menso kaj la lumo pro Iluminiĝo estas trovebla ĉie ajn.

Ĉar ili restas en la sino de Budho kun la menso de fido, ili estas gardataj kontraŭ la falsa imago pri “mio” kaj “la mia”. Tial ili bezonas timi nenion en sia vivo, nek mallaŭdon fare de aliaj homoj.

Ili ne timas morton, ĉar ili pensas, ke ili renaskiĝos en la lando de Budho. Ili povas esprimi siajn ideojn libere kaj sentime antaŭ la publiko, ĉar ili fidas verecon kaj noblecon de la instruoj.

Ĉar ili rigardas ĉion surbaze de amoplena kompato, ili egale traktos ĉiujn homojn sen distingaj sentoj de ŝato aŭ malŝato. Ĉar ilia menso estas plena de justeco kaj pureco, ili volonte strebas por ĉio bona.

Ĉu ili vivas en mizero, ĉu en prospero, tio faras nenian obstaklon, por ke ili pli firmigu sian fidon. Se ili amas humilecon, se ili respektas la instruojn de Budho, se iliaj paroloj akordas kun siaj agoj, se iliaj agoj akordas kun siaj paroloj, se ili estas gvidataj de saĝo, se ilia menso estas senmova same kiel monto, tiam ili konstante progresas sur la vojo al Vervekiĝo.

Eĉ kiam ili estas devigataj vivi en malfacilaj situacioj kaj inter homoj kun malpura menso, se ili bone konservas fidon al Budho, estante en la mondo plena de malpuraĵoj, ili povos gvidi ilin al pli bonaj faroj.

3. Tial, oni devas antaŭ ĉio havi la volon aŭskulti la instruon de Budho.

Se iu dirus al vi, “Trairu la fajron, kaj vi gajnos Vervekiĝon”, tiam vi devas havi la volon fari ĝuste tion, kion li diris.

Vi konsoliĝos kaj kontentiĝos ĝuste pro tio, ke vi aŭdos la nomon de Budho trairante la mondon plenan de fajroj.

Se vi deziras sekvi la instruon de Budho, vi devas ne esti egoisma aŭ senbrida, sed devas konservi bonvolecon egale al ĉiuj; vi devas respekti tiujn, kiuj meritas respekton; vi devas servi al tiuj, kiuj meritas servadon; vi devas trakti ĉiujn homojn kun egala bonkoreco.

Tiel estas necese, ke laikoj unue disciplinu siajn proprajn mensojn kaj ne estu delogitaj de la kondutoj de aliuloj; tiamaniere ili sekvu la instruon de Budho kaj praktiku mem, ne enviante aliulojn, ne suferante influon de aliuloj, kaj ne pripensante aliajn vojojn.

Tiamaniere laikaj disĉiploj devas aŭskulti kaj lerni la instruon. Ne ŝanceliĝu pro vortoj kaj agoj de aliaj homoj; mem decidu, kion vi devas fari kun profunda konsidero kaj sufiĉa ekzameno. Necesas antaŭ ĉio praktikado bazita sur menso-regado.

Tiuj, kiuj ne fidas la instruon de Budho, havas mallarĝan vidkampon en sia propra intereso. Tial ili facile ŝanceliĝas, iritiĝas kaj senpacienciĝas. Sed tiuj, kiuj fidas la instruon de Budho, kredas, ke troviĝas granda saĝo kaj kompato etendiĝanta al ĉiuj viv-estaĵoj. Tial ilia vidkampo larĝiĝas kaj ne ŝanceliĝas, nek iritiĝas aŭ senpacienciĝas.

4. Tiuj, kiuj aŭskultas kaj akceptas la instruon de Budho, komprenas, ke ilia vivo estas efemera, kaj ke ilia korpo estas nur la amaso de suferoj kaj la fonto de ĉiuj malbonaĵoj. Tial ili ne alteniĝas al tia efemeraĵo.

Samtempe ili ne neglektas sufiĉe zorgi sian korpon, ne ĉar ili deziras ĝui karnajn plezuraĵojn de sia korpo, sed ĉar korpo estas necesa por atingo de saĝo kaj por ilia misio disvastigi la vojon al aliaj homoj.

Se ili ne bone zorgas sian korpon, ili ne povas vivi longe. Se ili ne vivas longe, ili ne povas praktiki la instruon persone kaj transdoni ĝin al aliaj homoj.

Kiuj deziras transiri riveron, atentas sendanĝerecon de la floso. Kiuj vojaĝas, prizorgas sian ĉevalon. Tiel same, kiuj penas atingi Vervekiĝon, tiuj devas teni sian korpon sana.

Kiuj estas disĉiploj de Budho, devas vesti sin nur por protekti sin kontraŭ varmo kaj frosto kaj por kovri siajn privatajn korpopartojn, sed ne por senutila dekoraciado.

Ili devas preni manĝaĵon nur por nutri sin, tiel ke ili povu aŭskulti kaj prediki la instruon, subtenate de bona sano, sed ne por ĝui bonguston.

Ili devas loĝi en la domo de Vervekiĝo por protekti sin kontraŭ la rabistoj de vulgaraj pasioj kaj kontraŭ la ŝtormo de falsaj instruoj. Ili devas uzi la domon por vera celo, sed ne por montri aŭ kaŝi egoismajn farojn.

Tiel, ili devas taksi kaj uzi aĵojn sole rilate al Vervekiĝo kaj la instruoj. Ili devas ne posedi aĵojn nek alkroĉiĝi al ili pro egoismaj motivoj, sed utiligi ilin por la bono de aliaj homoj Tial, ilia menso estas ĉiam fiksita al la instruo, eĉ kiam ili vivas kun siaj familianoj. Ili devas prizorgi siajn familianojn kun saĝo kaj kompato, serĉante diversajn metodojn por instigi ilin paŝi sur la vojo al sensufera vivo.

5. Laikaj membroj de la Samgo devas ĉiutage lerni la jenajn zorgojn: kiel servi al siaj gepatroj, kiel vivi kun siaj edzino kaj gefiloj, kiel regi sian korpon kaj menson, kaj kiel servi al Budho.

Por bone servi la gepatrojn, ili devas lerni praktikadon de bonvoleco kaj akiri longedaŭran pacon.

Por vivi feliĉe kun la edzino kaj gefiloj ili devas fortranĉi katenojn de egoismaj pasioj.

Aŭskultante muzikon, ili devas ne forgesi la plidolĉan muzikon de la instruo. Restante en la domo, ili devas ofte esplori la animstaton de saĝulo, en kiu ili povas rifuĝi for de ĉiuj malpuraj tentoj de surtera vivo kaj ripozi senĝene.

Kiam laikoj donas oferojn al aliaj homoj, ili devas forlasi sian avarecon; kiam ili kunsidas kun homamaso, ilia menso devas esti en la komunumo de saĝuloj; kiam ili trafas malfeliĉon, ili devas konservi la menson trankvilan kaj liberan de obstakloj.

Kiam ili rifuĝas en la Budho, ili kune kun aliaj homoj devas ellerni la ĝustan vojon kaj venigi al si la plej superan menson.

Kiam ili rifuĝas en la Darmo, ili kune kun aliaj homoj devas ĝisfunde esplori la veran instruon kaj serĉi la senfine grandan saĝon kiel maron.

Kiam ili rifuĝas en la Samgo, ili kune kun aliaj homoj devas teni la harmonian kunvivadon kaj esti liberigita de ĉio ajn.

Kiam ili ŝirmas sin per vestoj, ili devas ne forgesi surmeti ankaŭ la veston de virto kaj humileco.

Kiam ili ekskrecias, ili devas ankaŭ forigi avidecon, koleron kaj malvidon el sia menso.

Kiam ili supreniras deklivon, ili devas rigardi ĝin kiel la plej superan vojon al Vervekiĝo, kiu transcendas la mondon de iluzio. Kiam ili malsupreniras deklivon, ili devas havi la imagon humile aliri al aliaj homoj suferantaj por gvidi ilin al la vera instruo.

Kiam ili vidas ponton, ili devas esperi konstrui la ponton de la instruo, kiu kondukos homojn al la ĝusta bordo.

Kiam ili renkontas tristoplenan homon, ili devas lamenti pri amareco de tiu ĉi efemera mondo.

Kiam ili vidas avidan homon, ili devas aspiri liberiĝon de la iluzia vivo kaj alvenon al la vera Vervekiĝo.

Kiam ili sidas antaŭ riĉaj manĝaĵoj, ili devas alĝustigi sin sobraj; kiam ili sidas antaŭ malriĉaj manĝaĵoj, ili devas deziri forigon de pasioj pri mondaĵoj.

Dum la brulanta febro de somero, ili devas forlasi la febron de fajraj pasioj pri mondaĵoj kaj gajni la refreŝigan malvarmeton de Vervekiĝo. Dum la ekstrema frosto de vintro, ili devas pripensi la favoran varmon de la granda kompato de Budho.

Kiam ili recitas la sanktajn skribaĵojn, ili devas voti, ke ili ne forgesu kaj praktiku la instruon.

Kiam ili pripensas Budhon, ili devas deziri, ke ili havu klarvidajn okulojn kiel tiujn de Budho.

Kiam ili dormas en nokto, ili devas deziri, ke iliaj korpo, parolo kaj menso estu purigitaj kaj refreŝigitaj post ripozo; kiam ili vekiĝas matene, ili devas deziri, ke dum la tago ilia menso estu klara por kompreni ĉiujn aferojn.

6. Ĉar tiuj, kiuj sekvas la instruon de Budho, komprenas, ke ĉio estas karakterizita de sensubstanteco aŭ “Ŝunjato”, ili ne facilanime traktas surteran laboron, homan vivon aŭ ĉion alian, sed ili rigardas ĉion rekte tia, kia ĉio estas, kaj penas fari ĉion konvene al Vervekiĝo.

Ili devas ne pensi, ke tiu ĉi mondo estas sensenca kaj plenigita de konfuzo, dum la mondo de Vervekiĝo estas ampleksanta signifon kaj pacon. Pli ĝuste, ili devas trovi la vojon al Vervekiĝo en ĉiuj aferoj de tiu ĉi mondo.

Se ili rigardas tiun ĉi mondon per la okuloj kovritaj de malsaĝo, ili vidas ĝin nur kiel sensencaĵon plenan de eraroj; sed se ili observas ĝin per klara saĝeco, ili povos rekoni ĝin kiel la mondon de Vervekiĝo.

Ekzistas ununura mondo, sed ne du: unu el ili estus signifoplena kaj la alia sensignifa, aŭ el ili unu estus bona kaj la alia malbona. Nur en homa iluzio ekzistas du distingitaj mondoj.

Se ili konsideras ĉion ne per distingaj okuloj sed per la lumo de saĝo, ili povas ĝuste kompreni la ununuran mondon, kie ĉio aperas signifohava kaj respektinda.

7. Tiuj, kiuj sekvas la instruon de Budho, gustumas la universalan purecon de ununura mondo, kaj kun sia menso humila kaj kompato ili servas al ĉiuj aliaj homoj.

Tial ili devas rekoni en la menso ne fierecon sed humilecon, ĝentilecon kaj servemon. Kaj la menso devas esti kiel la fekunda tero, kiu nutras ĉion sendiference, kiu servas senplende, kiu eltenas pacience, kiu estas ĉiam fervora, kaj kiu trovas la plej altan ĝojon en la semado de la instruo de Budho inter ĉiuj malriĉaj homoj.

Tiel la menso, kiu verŝas kompaton sur ĉiujn malriĉulojn kiel amema patrino, tute egalas al la menso, kiu respektas ĉiujn homojn kiel siajn gepatrojn aŭ bonajn gvidantojn.

Tial, eĉ se miloj da homoj havas malfavoron kaj malbonvolon kontraŭ la instruo de Budho, ili ne povas kotentigi la dezirojn, same kiel guto da veneno ne povas polui la akvon de granda oceano.

8. Laikaj disĉiploj de Budho, farante al si introspekton, ĝojas pro sia feliĉo animita de Budho kaj tutkore dankas, ke ilia fido al Budho tute devenas de la favoro kaj kompato de Budho.

En la koto de negativa emocio ne troviĝas la semo de fido al Budho, sed Lia kompato tie ĝermigas kaj kreskigas al homoj la semon de fido.

Kiel jam dirite, la aromplena Ĉandana-arbo ne povas kreski en la venena Eranda-arbaro. Tiel same, la semo de fido al Budho ne povas ĝermi en la sino de iluzio.

Sed la floro de ĝojo efektive disvolviĝas tie en la sino de iluzio. El tiu ĉi fakto oni konkludas, ke la radiko estas ne tie sed aliloke, nome en la sino de Budho.

Se laikaj disĉiploj estas absorbitaj de egoo, ili malamas, ĵaluzas aŭ eĉ domaĝas aliajn homojn kaŭze de iliaj avideco, kolero kaj malvido. Sed se ili returnas sin al Budho, ili baldaŭ poste plenumos eĉ grandan laboron de Budho. Tio estas treege mirinda.

III: PRAKTIKA GVIDO POR VOJO DE VIVO

1. Estas absurde pensi, ke malfeliĉo venas de oriento aŭ de okcidento; ĝi origine estas en propra menso de homo. Tial, estas stulte gardi sin kontraŭ malfeliĉoj de la ekstera mondo kaj lasi la internan menson ne regata.

De antikva tempo homoj havas jenan kutimon: ellitiĝinte matene, ili lavas al si la vizaĝon kaj gargaras sin, kaj poste kultas la ses direktojn – orienton, okcidenton, sudon, nordon, supron kaj malsupron – dezirante, ke malfeliĉo ne trafu ilin de iu ajn direkto, kaj ke ili povus havi pacan tagon.

Sed ĉe la instruo de Budho la afero estas tute alia.

Budho instruas, ke ni oferu respekton al la ses direktoj de Vero, kaj ke ni kondutu saĝe kaj virte kaj tiel preventu ĉiujn malfeliĉojn.

Por gardi la pordojn de tiuj ĉi ses direktoj, ni devas forigi la malpuron de “kvar agoj”, eviti la “kvar malbonajn mensojn”, kaj ŝtopi la “ses truojn”, kiuj kaŭzas perdon de riĉaĵo.

La malpuro de “kvar agoj” signifas mortigon, ŝtelon, adulton kaj trompon.

La “kvar malbonaj mensoj” estas avido, kolero, malvido kaj timo.

La “ses truoj”, kiuj kaŭzas perdon de riĉaĵo, estas deziro al ebriigaj trinkaĵoj por stulte konduti, maldormo ĝis malfrua nokto por ĝui muzikon aŭ teatraĵon, vetludo, intima rilato kun malbonaj amikoj, kaj neglekti siajn laborojn.

Foriginte la malpuron de kvar agoj, evitinte la kvar malbonajn mensojn, kaj ŝtopinte la ses truojn, laikaj disĉiploj de Budho oferas respekto al la ses direktoj de Vero.

Nu, kio estas tiuj ses direktoj de Vero? Oriento signifas la moralon inter gepatroj kaj gefiloj; sudo signifas la moralon inter gvidanto kaj lernanto; okcidento signifas la moralon inter edzo kaj edzino; nordo signifas la moralon inter amikoj, malsupro signifas la moralon inter mastro kaj servisto; supro signifas la moralon inter la disĉiploj de Budho.

Gefiloj devas honori siajn gepatrojn kaj fari por ili jenajn kvin: servi al ili, helpi ilin en laborado, konservi la genealogion, protekti la familian posedaĵon, kaj havi memoran servon post ilia forpaso.

Gepatroj devas fari por siaj gefiloj jenajn kvin: evitigi agi malbone, montri ekzemplon de bonaj agoj, doni edukadon al ili, aranĝi ilian geedziĝon, kaj heredigi al ili la familian posedaĵon en taŭga tempo. Se gepatroj kaj gefiloj sekvas tiujn ĉi regulojn, la familio ĉiam vivas en paco.

Lernanto devas ekstari, kiam lia gvidanto eniras, servi lin, sekvi lian instrukcion fidele, ne neglekti oferon por li, kaj aŭskulti respektplene lian instruon.

Samtempe, gvidanto devas agi ĝuste antaŭ siaj lernantoj kaj montri bonan ekzemplon al ili; li devas korekte transdoni al ili la instruon, kiun li lernis; li devas uzi bonajn metodojn kaj laŭeble peni, ke la lernantoj ne faru malbonon. Se gvidanto kaj liaj lernantoj observas tiujn ĉi regulojn, ilia interrilato iros glate.

Edzo devas trakti sian edzinon kun respekto, ĝentilo kaj fidelo. Li devas konfidi al ŝi mastrumadon kaj kelkfoje provizi ŝin per ŝiaj bezonaĵoj inkluzive de ornamaĵoj. Samtempe, edzino devas peni mastrumadi, administri servistojn taŭge, kaj esti ĉasta, gardi la familian bonhavaĵon, kaj administri la hejmon konvene kaj fidele.

Se tiuj ĉi reguloj estas observataj, feliĉa hejmo estos tenata kaj tie okazos nenia kverelo.

La moralo inter amikoj estas reciproka simpatio; ili donacas tion, kio mankas al ilia amiko, parolas kun ĝentilaj vortoj, kaj pensas pri utiloj por sia amiko.

Oni devas protekti sian amikon kontraŭ ekfalo en malbonan vojon, gardi lian propraĵon kaj bonhavaĵon, kaj helpi lin en liaj ĉagrenoj. Se lia amiko havas malfeliĉon, li devas doni al li helpan manon, aŭ subteni lian familion, se necese. En ĉi tiu maniero ilia amikeco estas tenata kaj ili ambaŭ estas pli kaj pli feliĉaj.

Mastro, rilatante al sia servisto, devas observi la kvin aferojn: asigni laboron taŭgan por la kapablo de la servisto, doni al li ĝustan salajron, zorgi pri li, kiam li estas malsana, dividi agrablaĵon kun li, kaj doni al li necesan ripozon.

Servisto devas observi la kvin aferojn: ellitĝi matene pli frue ol la mastro kaj enlitiĝi pli malfrue ol li, esti ĉiam honesta, peni plenumi sian laboron, kaj klopodi ne difekti la honoron de sia mastro. Se tiuj ĉi reguloj estas observataj, estiĝas paco kaj nenia disputo inter mastro kaj servisto.

Disĉiploj de Budho devas atenti, ke ankaŭ iliaj familianoj observu la instruon de Budho. Ili devas respekti sian gvidanton de la instruo, prizorgi lin dece, observi liajn instruojn, kaj ĉiam oferi necesaĵojn al li.

La gvidanto de la instruo devas korekte kompreni la instruon, ekskludi malĝustan klarigon, rekomendi bonon, kaj peni konduki siajn disĉiplojn al trankvila stato.

Tiamaniere familio de laikaj disĉiploj prosperas spirite, tenante la veran instruon en sia kerno Kulti la ses direktojn, kiel ĉi supre dirite, ne signifas eviton de eksteraj malfeliĉoj. Laikaj disĉiploj devas gardi la ses direktojn per memvola prevento de internaj ĝenoj.

2. Ni devas rekoni inter siaj konatoj tiujn, kun kiuj ni devas havi amikecon, kaj tiujn, kun kiuj ni devas ne havi amikecon.

Tiuj, kun kiuj ni devas ne havi amikecon, estas avaraj, flataj kaj malŝparemaj. Tiuj, kun kiuj ni devas havi amikecon, estas helpemaj, volas dividi feliĉojn same kiel suferojn, donas bonan konsilon, kaj havas simpatian menson.

Vera amiko, kun kiu ni povas sekure intimiĝi, ĉiam instigas nin al la ĝusta vojo, zorgas kaŝe pri nia bonfarto, konsolas nin en malfeliĉo, donas al ni helpon kaj konsilon, kiam ni bezonas ĝin, kaj gardas niajn sekretojn.

Estas tre malfacile trovi tian amikon. Ĝuste tial ni mem devas klopodi tre fervore por esti tia amiko. Kiel la suno varmigas la fruktodonan teron, tiel same bona amiko brilas en socio pro siaj bonaj agoj.

3. Estas ne eble, ke gefiloj rekompencas siajn gepatrojn pri ilia favora bonkoreco, eĉ se ili provus porti siajn gepatrojn, metante sian patron sur sia dekstra ŝultro kaj sian patrinon sur sia maldekstra tiel longe dum cent jaroj.

Kaj eĉ se gefiloj banus la korpon de siaj gepatroj en bonodora akvo dum cent jaroj, servus kiel ideala filo aŭ filino, gajnus kronon por ili, kaj donus al ili ĉiom da luksaĵoj de la mondo, ili ankoraŭ ne povas rekompenci siajn gepatrojn sufiĉe por la granda ŝuldo de favoro, kiun ili ricevis.

Sed se ili kondukas siajn gepatrojn al Budho, Disciplino de la Komunumo klarigas la instruon al ili, persvadas ilin forlasi eraran kurson kaj sekvi pravan, persvadas ilin forlasi avidecon kaj ĝui la praktikadon de ofero, tiam ili povas rekompenci ilin pli ol sufiĉe.

Favoro de Budho troviĝas en la hejmo, en kiu gepatroj estas respektataj kaj estimataj.

4. Familio estas loko, kie mensoj kunvivas unu kun la alia. Se tiuj ĉi mensoj amas reciproke, la hejmo fariĝas tiel bela kiel florĝardeno. Sed se ili foriĝas de harmonio inter si, ĝi fariĝas kvazaŭ ŝtormo, kiu detruas la ĝardenon.

Se malakordo okazas en ies familio, oni devas ne kulpigi aliajn, sed devas ekzameni sian propran menson kaj sekvi justan vojon.

5. Iam estis viro kun profunda fido al la instruo. Lia patro mortis, kiam li estis juna; li vivis feliĉa kun sia patrino, kaj li edziĝis.

En la komenco ili kune vivis feliĉaj. Tamen iom poste pro malgranda miskompreno, la edzino kaj ŝia bopatrino iĝis malamikaj. Tiu ĉi malamikiĝo kreskis finfine ĝis tiom, ke la patrino postlasis la junan paron por vivi sola.

Post la foriro de la bopatrino, filo naskiĝis ĉe la juna paro. Atingis la bopatrinon la onidiro, ke la juna edzino diris, “Mia bopatrino ĉiam ĝenis min kaj dum la kunvivado kun ŝi, ĉe ni okazis nenio agrabla; sed tuj post ŝia foriro ni ekhavis tiun ĉi feliĉan eventon.”

Tiu onidiro kolerigis la patrinon kaj ŝi kriis, “Se patrino de edzo estas forigita de domo kaj venas feliĉa afero, tio estas renversa en ordo. Justeco jam malaperis de tiu ĉi mondo.”

Kaj ŝi ekscite kriis, “Nun ni okazigu funebraĵon de ‘justeco’.” Kiel frenezulo ŝi iris al la tombejo por okazigi funebran servon.

Iu dio aŭdinte tiun ĉi incidenton, aperis antaŭ la virinon kaj klopodis konvinki ŝin, sed vane.

La dio tiam diris al ŝi, “Se tiel, mi brulmortigu la infanon kaj ĝian patrinon. Ĉu tio kontentigas vin?”

Aŭdinte tion, ŝi konsterniĝis kaj komprenis sian eraron. Ŝi pardonpetis pri sia kolero, kaj petis de la dio savi la vivojn de la infano kaj ĝia patrino. Ĉirkaŭ la sama tempo, la juna edzino kaj ŝia edzo komprenis sian maljustecon al la maljunulino kaj iris al la tombejo por serĉi ŝin. La dio repacigis ilin kaj post tio ili vivis amike kiel feliĉaj familianoj.

Justeco estas neniam perdita, krom se oni mem ĝin forĵetas. Justeco kelkfoje povus ŝajni malaperinta, sed en fakto, ĝi ne malaperas. Kiam ĝi ŝajnas malaperinta, tio estas, ke oni perdis justecon en sia propra menso.

Malakordo inter homaj mensoj ofte alportas katastrofon. Iometa miskompreno sekvigas grandan malfeliĉon. Tion ĉi oni devas atenti speciale en familia vivo.

6. En familia vivo, administrado de tagaj elspezoj postulas la plej atentan zorgon. Ĉiuj membroj devas labori fervore kiel diligentaj formikoj kaj laborabeloj, sed ne apogi sin sur diligenteco de aliaj nek esperi almozon.

Aliflanke, oni devas ne konsideri tion, kion li gajnis, kiel plene sian propraĵon. Iom da porcio de la gajno devas esti dividata kun aliaj, esti ŝparita por la bezono de komunumo kaj nacio, kaj esti dediĉita por la bezono de religiaj gvidantoj.

Oni devas rememori, ke nenio en la mondo povas esti strikte nomata “mia”. Ĉio, kio venas al iu persono, venas al li pro kombino de kaŭzoj kaj kondiĉoj; ĝi povas esti tenata de li nur provizore. Tial li devas ne uzi sian propraĵon egoisme aŭ por senutilaj celoj.

7. Kiam Ŝamavatio, la edzino de la reĝo Udajano, oferis al Anando kvincent vestojn, ilin Anando ricevis kun granda kontento.

La reĝo aŭdinte tion, suspektis Anandon pri lia avideco. Tial li iris al Anando kaj demandis, kiel li intencas trakti tiujn ĉi kvincent vestojn.

Anando respondis; “Ho, Via Majesto, multe da fratoj vestas sin per ĉifono; mi estas disdononta la vestojn al tiu fratoj.”

“Kiel vi traktos la malnovajn vestojn?”

“Ni faros littukojn el ili.”

“Kiel vi traktos la malnovajn littukojn?”

“Ni faros kovrilojn de kapkusenoj el ili.”

“Kiel vi traktos la malnovajn kovrilojn?”

“Ni faros plankkovrilojn el ili.”

“Kiel vi traktos la malnovajn plankkovrilojn?”

“Ni faros piedtukojn el ili.”

“Kiel vi traktos la malnovajn piedtukojn?”

“Ni faros viŝtukojn el ili.”

“Kiel vi traktos la malnovajn viŝtukojn?”

“Via Majesto, ni ŝiros ilin en pecojn , miksos ilin kun koto, kaj uzos la koton por gipso de muro, kiam ni konstruas domon.

Ĉiujn aĵojn ni devas uzi kun bona zorgo en la utila vojo, ĉar ili ne estas “niaj”, sed nur konfiditaj al ni provizore.

8. La rilato inter edzo kaj edzino ne estis formita nur por ilia oportuno. Ĝi havas pli profundan signifon ol la nura kuniĝo de du fizikaj korpoj en unu domo. Geedzoj devas preni avantaĝon de intimeco de ilia asocio por helpi reciproke en kulturado de menso en la sankta instruo.

Iu maljuna paro nomata “ideala paro” iam vizitis la Budhon kaj diris, “Majstro, ni interkonatiĝis de nia infaneco kaj geedziĝis, kaj neniom da nebulo estas en nia feliĉo. Bonvolu instrui al ni, kiel ni povos geedziĝi ree en la venonta vivo.”

La Budho donis al ili jenan saĝan respondon: “Se vi ambaŭ havas ekzakte la saman kredon, se vi ambaŭ ricevis la instruon ekzakte en la sama vojo, kaj se vi havas la saman saĝon, tiam vi havos la saman menson en la venonta naskiĝo.

9. Estas nenia seks-distingo sur la vojo al Iluminiĝo.

Se virino rezolute volas serĉi Vervekiĝon, ŝi estas nomata “heroino de la Vera Vojo.

Malliko, la filino de Reĝo Prasenaĵito kaj la edzino de Reĝo Ajodjo, estis tia heroino. Ŝi havis grandan fidon en la instruo de la Budho kaj faris antaŭ Li la jenajn dek votojn:

“Mia estimata, ĝis kiam mi gajnos Vervekiĝon, mi ne atencu la sanktajn preceptojn; mi ne estu aroganta antaŭ ĉiuj, kiuj estas pliaĝaj ol mi mem; mi ne iĝu kolera al iu ajn.

Mi ne estu ĵaluza pri aliaj aŭ ne enviu iliajn posedaĵojn; mi ne estu egoisma kaj en mia menso kaj en mia posedaĵo; mi klopodu fari malriĉajn homojn feliĉaj per la aĵoj, kiujn mi ricevis, kaj ne rezervu ilin por mi mem.

Mi akceptu ĉiujn homojn ĝentile, donu al ili ĉion, kion ili bezonas, kaj parolu afable al ili, konsiderante iliajn cirkonstancojn kaj ne mian konvenon.

Por tiuj, kiuj estas en soleco aŭ en malliberejo kaj estas suferantaj de malsano aŭ de aliaj ĝenoj, mi klopodu igi ilin trankvilaj kaj feliĉaj, per klarigado pri racioj kaj reguloj.

Tiujn, kiuj kaptas animalojn vivantajn, kiuj estas kruelaj al ili, kaj kiuj atencas iun ajn moralon, mi punu, se ili estas punindaj, aŭ gvidu, se ili estas gvideblaj, kaj tiel mi korektu iliajn erarojn tiom, kiom mi kapablas.

Mi ne forgesu aŭskulti la ĝustan instruon, ĉar mi scias, ke kiam iu neglektas la ĝustan instruon, tiu tuj falos for de la vero, kiu troviĝas ĉie ajn, kaj malsukcesos atingi la bordon de Vervekiĝo.

Krome ŝi faris la jenajn tri dezirojn savi malriĉajn homojn:

“Unue, mi penu fari ĉiujn pacplenaj. Tiu ĉi deziro, kian ajn vivon mi ricevos poste, estu la radiko de bono, kiu kreskos al la saĝo de bona instruo.

Due, post kiam mi ricevos la saĝon de bona instruo, mi senlace gvidu ĉiujn homojn.

Trie, mi protektu la veran instruon, eĉ riskante mian propran korpon, vivon kaj posedaĵon.”

La vera signifo de familia vivo estas en la ebleco doni reciprokan instigon kaj helpi unu la alian en paŝado sur la vojo al Vervekiĝo. Laikaj virinoj, se ili ekigas la saman menson serĉi Vervekiĝon kaj faras la saman voton kaj deziron kiel Malliko, fariĝas grandaj disĉiploj de la Budho.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2026 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.