|
La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
![]() LA INSTRUOJ DE BUDHOBudhisma Misia Asocio |
©2026 Geo
|
| La Enhavo |
|
La Edukada Servo |
1. Ni imagu dezertan landon kuŝantan en absoluta mallumo kun sennombraj viv-estaĵoj, kiuj svarmas tie kaj ĉi tie.
Ili estas timemaj kaj evitas unu la aliajn pro la plena mallumo. Ili rampadas en soleco, ne rekonante la alian.
Tio ĉi estas vere kompatinda aspekto.
Ni imagu sekvante la scenon, ke subite iu supera homo kun torĉo aperas antaŭ ilin kaj ĉio en la dezerto fariĝas hela kaj klara.
La viv-estaĵoj en la malluma soleco subite trovas grandan liberiĝon, ĉar ili ĉirkaŭrigardas por rekoni unu la alian kaj feliĉe komunigas sian kamaradecon.
Ĉi tie “dezerta lando” signifas la mondon de homa vivo, kaj “absoluta mallumo” signifas mankon de la lumo de saĝo. Tiuj, kiuj ne havas saĝon en sia menso, vagadas en soleco kaj timo. Ili naskiĝis solaj kaj mortas solaj; ili ne scias kiamaniere asociiĝi kun sia kamarado en plena harmonio, kaj ili estas nature senkuraĝaj kaj timemaj.
“Supera homo kun torĉo” signifas Budhon en la homa figuro, kaj per Sia saĝo kaj kompato Li lumigas la mondon.
Per tiu ĉi lumo homoj trovas sin mem kaj ankaŭ la aliajn kaj ĝojas establi homan amikecon kaj harmoniajn rilatojn.
Eĉ se miloj da homoj loĝas en komunumo, ĝi ankoraŭ ne estas tiu kun kamaradeco, ĝis ili ekkonas unu la alian kaj ekhavas simpation inter si.
Vera komunumo havas konfidon kaj saĝon, kiuj lumigas ĝin. Ĝi estas loko, kie homoj konas kaj fidas reciproke, kaj kie troviĝas socia harmonio.
Ja harmonio estas la kerno kaj vera signifo de komunumo aŭ organizo.
2. Ekzistas tri specoj de organizoj. La unua estas tia, kia estas organizita sur la bazo de la forto, riĉaĵo aŭ aŭtoritato de grandaj gvidantoj.
La dua estas tia, kia estas organizita pro ĝia konveneco por la membroj, kaj ĝi daŭrigos sian ekziston dum la membroj restas kontentaj per siaj konvenecoj kaj ne kveleras.
La tria estas tia, kia estas organizita per ia bona instruo kiel ĝia centro kaj per harmonio kiel ĝia vera vivo.
Kompreneble la tria aŭ la lasta el ili estas la sola vera organizaĵo, ĉar en ĝi la membroj vivas en unu spirito.
De tia ĉi organizo naskiĝas la unueco de spirito kaj diversaj specoj de virtoj. Tial tie regas paco, ĝojo, kontento kaj feliĉo.
Vervekiĝo estas simila a1 pluvo, kiu falas sur monton kaj amasiĝas en valojn kaj enkuras en riveretojn, kaj poste en riverojn, kiuj finfine enfluas en la oceanon.
La pluvo de la sankta instruo falas egale sur ĉiun senrigarde al iliaj kondiĉoj aŭ cirkonstancoj. Tiuj, kiuj akceptas ĝin, kolektiĝas en malgrandajn grupojn, poste organizojn aŭ komunumojn, kaj finfine trovas sin en la granda oceano de Vervekiĝo.
La mensoj de tiuj ĉi homoj miksiĝas kiel lakto kaj akvo, kaj fine organiziĝas en harmonia komunumo.
Tiel, la vera instruo estas la fundamenta necesaĵo de perfekta organizo kaj, kiel supre menciite, ĝi estas la lumo, kiu bone ebligas homojn interkonatiĝi kaj glatigi la krudajn partojn en ilia menso.
Tiel, 1a organizo, kiu estas formita sur la perfekta instruo de Budho, povas esti nomata Komunumo (Samgo).
Ĉiuj devas observi la instruon kaj trejni sian menson laŭ ĝi. Tiel, la Samgo teorie povas inkludi ĉiujn homojn, sed efektive nur tiuj, kiuj havas saman religian fidon, estas ĝiaj membroj.
3. La Samgo havas du klasojn de membroj: tiuj, kiuj instruas la laikajn membrojn, kaj tiuj, kiuj subtenas la gvidantojn per oferado de bezonataj manĝaĵoj kaj vestoj.
Ili ambaŭ devas gardi kaj disvastigi la komunumon, por ke la instruo estu heredata por eterne.
Por fari la fratecon kompleta, devas troviĝi perfekta harmonio inter la membroj. La monaĥoj instruas la laikojn kaj la laikoj akceptas kaj respektas la instruon de la monaĥoj; tiamaniere tie estas harmonio inter ili.
Membroj de la Samgo asociiĝu kun amema simpatio, estante feliĉaj kunvivi kun kamaradaj disĉiploj, kaj serĉante unuiĝon en spirito.
4. Ekzistas ses principoj, kiuj helpas gvidi la Samgon al harmonio: la unua, paroli kun kompatemo; la dua, agadi kun kompatemo; la tria, intenci kun kompatemo; la kvara, egale dividi komunan posedaĵon; la kvina, observi la samajn purajn preceptojn; kaj la sesa, havi ĝustan vidon.
El tiuj ĉi principoj, la sesa “havi ĝustan vidon” faras la kernon, kiu kovras la aliajn kvin principojn.
Ekzistas du serioj de sep principoj observendaj, por ke la Samgo estu en prospero. La unua temas pri grupa vivo:
(1) Ĉiuj membroj kolektiĝu ofte por aŭskulti la instruon aŭ diskuti pri ĝi.
(2) Veteranaj kaj novaj membroj harmoiiĝu kaj respektu unu la alian.
(3) Ĉiuj membroj respektu la regulojn kaj ne senbezone ŝanĝu ilin.
(4) Pliaĝaj kaj plijunaj membroj traktu unu la alian kun ĝentileco.
(5) Ĉiuj membroj tenu sian meson sincera kaj respekto-plena.
(6) Ĉiuj membroj purigu sian menson en kvieta loko, kiun tamen ili devas oferi al aliaj antaŭ ol preni por si mem.
(7) Ĉiuj membroj amu ĉiujn homojn, bonvenigu vizitantojn elkore, kaj konsolu malsanulojn afable.
La Samgo, kiu observas tiujn ĉi principojn, neniam kadukiĝos.
La dua temas pri individua vivo:
(1) teni puran spiriton kaj ne postuli tro multajn aĵojn.
(2) teni honestecon kaj forigi avidecon.
(3) esti pacienca kaj ne disputi.
(4) resti silenta kaj ne babili vane.
(5) obei la regularon kaj ne esti aroganta.
(6) teni kvietan menson kaj ne sekvi aliajn instruojn.
(7) esti ŝparema kaj sobra en ĉiutaga vivo.
Se ĝiaj membroj observas tiujn ĉi principojn, la Samgo neniam kadukiĝos.
5. Kiel menciite supre, la Samgo tenu harmonion en sia vera esenco. Societo sen harmonio ne povas esti nomata Samgo. Ĉiuj membroj estu singardaj kontraŭ la kaŭzo de malakordo. Se malakordo aperas, ĝi devas esti forigita kiel eble plej frue, ĉar malakordo tuj ruinigas ian ajn organizon.
Sangomakuloj ne povas esti forigitaj per pli da sango; rankoro ne povas esti forigita per pli da rankoro; rankoro povas esti forigita nur per forgeso de rankoro.
6. Iam estis reĝo nomata Plago, kies lando estis konkerita de najbara militema reĝo nomata Bramadatta.
Reĝo Plago, kiam li sin kaŝadis kun siaj edzino kaj filo dum kelka tempo, estis kaptita. Sed feliĉe lia filo, la princo, povis eskapi la kaptiĝon.
La princo penis trovi ian rimedon por savi sian patron, sed vane. La tagon de ekzekuto de la patro, la princo kaŝe enŝteliĝis en la ekzekutejon, kie li povis fari nenion alian ol nur rigardi la fatala scenon de la ekzekuto.
La patro dume rimarkis sian filon en la svarmo kaj murmuris kvazaŭ paroli al si mem, “Ne serĉadu dum longa tempo; ne agu haste; rankoro povas esti trankviligita nur per forgeso.”
Poste la princo serĉadis rimedon de venĝo dum longa tempo. Fine li sukcesis esti dungita kiel ĉambristo en la palaco de Bramadatta kaj gajnis favoron de la reĝo.
Iun tagon, kiam la reĝo iris ĉasi, la princo serĉis ian oportunon de venĝo. La princo povis gvidi sian mastron al soleca loko, kaj la reĝo tre laciĝinta ekdormis metante sian kapon sur la genuo de la princo, ĉar li plene konfidis la princon.
La princo eltiris sian ponardon kaj metis ĝin sur la gorĝon de la reĝo, sed tiam ekhezitis. La vortoj, kiujn lia patro esprimis en la momento de la ekzekuto, fulmis en lia menso, kaj malgraŭ sia refoja provo li ne povis mortigi la reĝon. Subite la reĝo vekiĝis kaj parolis al la princo, ke li havis malbonan sonĝon, en kiu la filo de Reĝo Plago provis mortigi lin.
La princo, svingante la ponardon en la mano, haste kaptis la reĝon, identigis sin mem kiel la filon de Reĝo Plago, kaj deklaris, ke la tempo ja fine venis al li venĝi sian patron. Tamen, li ne povis fari tiel, subite forĵetis la ponardon teren, kaj surgenuiĝis antaŭ la reĝo.
Kiam la reĝo aŭdis la rakonton de la princo kaj la lastajn vortojn de lia patro, li estis ege impresita kaj pardonpetis de la princo. Poste li redonis la prirabitan landon al la princo. La du regnoj fariĝis prosperaj en amikeco dum longa tempo.
La vortoj ĉe la morto de Reĝo Plago, “ne serĉadu dum longa tempo” signifas, ke rankoro ne estu vartita longtempe, kaj “ne agu haste” signifas, ke amikeco ne estu rompita haste.
Rankoro ne povas esti kontentigita per rankoro. Ĝi povas esti forigita nur per forgeso.
En la kamaradeco de la Samgo bazita sur la harmonio de vera instruo, ĉiu membro devas ĉiam aprezi la spiriton de tiu ĉi rakonto.
Ne nur la membroj de la Samgo sed ankaŭ ĝenerale homoj devas aprezi kaj praktiki tiun ĉi spiriton en sia ĉiutaga vivo.
1. Kiel jam menciite, se la Samgo ne forgesas sian devon disvastigi la instruon de Budho kaj vivi en harmonio, ĝi konstante kreskos kaj la instruo etendiĝos pli vaste.
Tio signifas, ke pli kaj pli multaj homoj serĉas Vervekiĝon, ke la malbonaj armeoj de avideco, kolero kaj malvido gvidataj de la diablo de malklero kaj volupto retiriĝas, kaj ke saĝo, lumo, fido kaj ĝojo dominas la regnon de homa menso.
La teritorio de diablo estas plena de avideco, mallumo, barakto, batalo, glavoj kaj sangoverŝo, kaj estas plenplena de ĵaluzo, antaŭjuĝo, malamo, prifripono, flato, sekreto kaj insulto.
Nun ni supozu, ke la lumo de saĝo brilas super la teritorio, la pluvo de kompato falas sur ĝin, fido ekhavas radikon, kaj la floroj de ĝojo vastigas sian parfumon.
Tiam la teritorio de diablo turniĝos en Puran Landon de Budho.
Same kiel milda zefiro kaj floroj sur branĉo anoncas la alvenon de printempo, tiel herboj, arboj, montoj, riveroj kaj ĉiuj aliaj aĵoj ekpulsas per nova vivo, kiam unu homo atingas Vervekiĝon.
Se ies menso fariĝas pura, la ĉirkaŭaĵoj ankaŭ fariĝas puraj.
2. En lando, kien la vera instruo penetras, ĉiuj loĝantoj havas puran kaj trankvilan menson. Vere, kompato de Budho senlace benas ĉiujn homojn kaj Lia brilanta spirito elpelas ĉiujn malpuraĵojn el ilia menso.
Pura menso samtempe fariĝas menso profunda, menso laŭiranta la Noblan Vojon, menso amanta donaci, menso observanta la preceptojn, menso tolerema, menso fervora, menso kvieta, menso saĝa, menso kompatema, menso gvidanta homojn al Vervekiĝo per lertaj rimedoj.
La Lando de Budha ĉi tie konstruiĝas.
Hejmo kun edzino kaj infanoj transformiĝas al hejmo, kie Budho ĉeestas; lando, kiu suferas pro sociaj diskriminacioj same transformiĝas al socio kun parenca spirito.
Ora palaco kun sangomakulo ne povas esti la rezidejo de Budho. Eĉ eta kabano, kie lunbrilo likas tra fendoj de la tegmento, povas transformiĝi al rezidejo de Budho, se la menso de ĝia mastro estas pura.
Kiam la Lando de Budho fondiĝas sur la pura menso de unu homo, tiu pura menso tiras aliajn homojn al si. La rondo de homoj kun pura menso etendiĝas de individuo al familio, de familio al vilaĝo, de vilaĝo al urbetoj, de urbetoj al landoj, kaj fine al la tuta mondo.
Disvastigado de la instruo de Darmo estas nenio alia ol konstruado de la Lando de Budho.
3. Certe, laŭ unu vidpunkto, la mondo kun ĉiuj ĝiaj avideco kaj maljusteco kaj sangoverŝado aperas kiel diabla mondo; sed kiam homoj fidas Vervekiĝon, sango ŝanĝiĝas al lakto kaj avideco al kompato, kaj tiam la diabla mondo fariĝas la Pura Lando de Budho.
Preskaŭ ne eblas elĉerpi oceanon per unu ĉerpilo, sed la decido fari tion, eĉ se necesas multege da renaskiĝoj, estas la menso de tiu, kiu fidas Budhon.
Budho atendas nin sur la alia bordo, kiu estas la mondo de Vervekiĝo, kaj en kiu ne troviĝas nek estiĝas avideco, kolero, malklero, sufero, agonio, sed troviĝas nur la lumo de saĝo kaj la pluvo de kompato.
Ĝi estas paca lando, rifuĝejo por tiuj, kiuj suferas estante en malĝojo kaj agonio, kaj ripozejo por tiuj, kiuj momente paŭzas dum sia disvastigado de la instruoj de la Darmo.
En tiu ĉi Pura Lando estas senlima Lumo kaj senfina Vivo. Tiuj, kiuj atingas tiun ĉi havenon, neniel returnas sin al la iluzia mondo.
Vere, tiu ĉi Pura Lando, kie floroj parfumas la aeron per saĝo kaj birdoj kantas la sanktan Darmon, estas la finfina celo de ĉiuj homoj.
4. Kvankam tiu ĉi Pura Lando estas la loko por momenta ripozo, ĝi ne estas la loko por mallaboremo.
Ĝiaj litoj de aromaj floroj ne estas por maldiligentuloj, sed estas por refreŝiĝado kaj ripozo, por ke oni regajnu energion kaj fervoron por daŭrigi la mision de Budho.
La misio de Budho estas senfina. Tiel longe, kiom homoj kaj aliaj viv-estaĵoj ekzistas, kaj kiom egoisma menso kreadas siajn proprajn mondojn kaj cirkonstancojn, Konstrui Landon de Budho ne estas fino de Lia misio.
La infanoj de Budho, kiuj jam transiris en la Puran Landon per la granda forto de Budho Amitabo, volas returni sin al la mondo, de kie ili venis, kaj kie ili ankoraŭ havas ligojn. Tie ili partoprenos en la misio de Budho.
Kiel la lumo de malgranda kandelo disvastiĝas de unu al la alia sinsekve, tiel la lumo de kompato de Budho senlime transdoniĝas de unu al la alia senfine.
La infanoj de Budho komprenantaj Lian spiriton de kompato partoprenas en Lia tasko pri Iluminiĝo kaj Purigado. Ilia laboro daŭras generacion post generacio por glorigi la Landon de Budho por ĉiam.
1. Ŝamavatio, edzino de Reĝo Udajano, fervore rifuĝis al Budho.
Ŝi vivis en la plej interna korto de la palaco kaj ne iris eksteren. Sed ŝia servistino Utaro, ĝibulo, kiu havis bonegan memorkapablon, kutime eliris kaj ĉeestis en la prelegoj de Budho. Ŝi reveninte ripetis al la reĝino la instruojn de la Estimato, kaj tiamaniere la reĝino profundigis sian saĝon kaj fidon.
La dua edzino de la reĝo, Magandijo, ĵaluzis la unuan edzinon kaj kalumniis ŝin al la reĝo kun la intenco mortigi ŝin. Finfine li decidis mortigi Ŝamavation laŭ la agitado de la dua edzino.
Ŝamavatio stariĝis antaŭ la reĝo tiel trankvile, ke li ne ekhavis kuraĝon mortigi ŝin amoplenan. Regajninte sinregadon, li pardonpetis de ŝi pro sia feroca konduto.
La ĵaluzo de Magandijo pli severiĝis kaj ordonis al malbonuloj bruligi la internan korton de la palaco dum la foresto de la reĝo. Ŝamavatio restis trankvila, kvietigis kaj kuraĝigis la konfuzitajn servistinojn, kaj sentime mortis pacplene en la spirito, kiun ŝi lernis de la Estimato. Ankaŭ Utaro mortis kun ŝi en la fajro.
Inter la laikaj virinaj disĉiploj de Budho, tiuj ĉi du estis la plej alte honorigitaj: Ŝamavatio kiel la kompatemulo kaj Utaro kiel la bona aŭskultanto.
2. Reĝo Mahanamo de la Ŝakja klano, kuzo de Ŝakjamunio, havis grandan fidon al la instruoj de Budho kaj estis unu el Liaj fidelaj sekvantoj.
Kiam la feroca reĝo nomata Virudako de Kosalo konkeris la Ŝakja-klanon, Mahanamo iris al Virudako por peti lin savi lian popolon, sed li ne jesis. Mahanamo do proponis, ke la reĝo lasu tiel multe da kaptitoj forkuri, dum li mem restas subakva en apuda lageto. La reĝo konsentis tion, pensante, ke la tempo de lia subakva resto estus tre mallonga.
La pordo de la kastelo estis malfermita kiam Mahanamo plonĝis en la akvon kaj la kaptitoj kuregis por eskapi. Sed Mahanamo ne elakviĝis. Li ligis sian hararon al la radiko de saliko sub la akvo, kaj oferis sian vivon por savi sian popolon.
3. Utpalavarno estis monaĥino, kiu havis supernaturan forton, kaj ŝia saĝo estis komparebla kun tiu de Maŭdgaljajano, granda disĉiplo de Budho. Ŝi estis gvidanto de ĉiuj monaĥinoj kaj neniam laciĝis pro gvidado por ili.
Devadato estis malvirta kaj kruela viro. Li iam instigis Reĝon Aĵataŝatron forpeli Budhon. Sed poste Aĵataŝatro tranĉis sian rilaton al Devadato, ĉar li konvertiĝis kaj fariĝis humila disĉiplo de Budho.
Devadato estis forpelita de la kastelo. Kiam li hazarde vidis Utpalavarnon elveni el la kastela pordo, li subite koleriĝis kaj forte batis ŝian kapon per sia pugno.
Ŝi revenis al sia monaĥejo kun granda doloro. Kiam la aliaj monaĥinoj penis konsoli ŝin, ŝi diris al ili, “Fratinoj, homa vivo ne estas la antaŭvidebla; ĉio estas efemera, sen-enta kaj sen-egoa. Nur la mondo de Vervekiĝo sola estas trankvila kaj pacplena. Vi devas daŭre poluri vian klerecon.” Kaj ŝi forpasis kviete.
4. Angulimalo, iama terura bandito, kiu mortigis multe da homoj, estis savita de la Estimato kaj kun pento fariĝis monaĥo de la Samgo.
Iam li iris almozpeti en vilaĝo kaj suferis multe da batoj pro siaj antaŭaj malbonaj agoj. La vilaĝanoj atakis kaj batis lin severe; li revenis al la monaĥejo kun sia korpo ankoraŭ sanganta, falis ĉe la piedoj de la Estimato kaj dankis Lin pro la ŝanco por kompensi siajn antaŭajn kruelajn agojn.
Li diris, “Estimato, mi antaŭe havis la nomon “Ahimsako”, kiu signifas neperforton. Sed pro mia malsaĝo, mi rabis multajn valorajn vivojn, kaj al ĉiu mi detranĉis unu fingron por fari kolĉenon el ili, pro kio mi fariĝis nomata ‘Angulimalo’, t.e. kolektanto de fingroj.”
“Poste pere de via kompato mi, rifuĝinte al la tri trezoroj, gajnis la saĝon de Vervekiĝo. Ĝenerale oni bridas bovojn aŭ ĉevalojn per vipo kaj ŝnuro, sed Vi, Estimato, bonvolis purigi mian menson sen uzi vipon nek ŝnuron nek hokon.”
“Hodiaŭ, Estimato, mi suferis nur pro tio, kion kaŭzis mia peko. Mi ne deziras vivi nek morti. Mi nur atendas la tempon, kiu devas veni.”
5. Maŭdgaljajano, kune kun la respektinda Ŝariputro, estis unu el la du plej gravaj disĉiploj de Budho.
Kiam gvidantoj de aliaj religioj vidis, ke la pura akvo de la instruoj de Budho disvastiĝas inter homoj, kaj trovis, ke homoj avide trinkas ĝin, ili fariĝis ĵaluzaj kaj faris diversajn malhelpojn al la prediko. Sed nenio el la malhelpoj povis haltigi aŭ malebligi la disvastiĝon de la instruo. La sekvantoj de la aliaj religioj intencis mortigi Maŭdgaljajanon.
Du fojon li eskapis, sed la trian fojon li estis ĉirkaŭita de multaj paganoj kaj falis sub iliaj batoj.
Subtenate de Vervekiĝo, li kviete ricevis iliajn batojn; kvankam lia karno estis ŝirita kaj liaj ostoj frakasitaj, li mortis pacplene.
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2026 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.