|
La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
![]() LA INSTRUOJ DE BUDHOBudhisma Misia Asocio |
©2026 Geo
|
| La Enhavo |
|
La Edukada Servo |
En la spirita historio de homaro oni spertis unu el la plej gravaj epokfaraj okazintaĵoj, kiam la “Lumo de Azio” estis lanĉita, brilante en la centra parto de Hindio, alivorte, kiam la fonto de Granda Saĝo kaj Kompato ŝpruciĝis kaj daŭre riĉigadis la homan menson dum multaj jarcentoj ĝis hodiaŭ.
Budho Gaŭtamo, kiu estas konata de postaj budhanoj kiel Ŝakjamunio aŭ la “Sanktulo de Ŝakja klano”, forlasis sian hejmon, fariĝis ŝramano kaj direktis sian paŝon suden al Magado. La tempo, kiam Li fine atingis Vervekiĝon sub la Bodhi-arbo tie, estis supozeble en la mezo de la 5-a jarcento a.K. Li daŭris sian senlacan klopodon prediki la instruon de Saĝo kaj Kompato, dum kvardek kvin jaroj de la Vervekiĝo ĝis la “Granda morto”, per kiu Li eniris en “Plenan Nirvanon”. Rezulte de tio gravaj budhanoj konstante aperadis en diversaj regnoj kaj triboj en la meza Hindio.
Dum la tempo de Reĝo Aŝoko (regis 268 - 232 a.K.), la tria reĝo de la Maŭrja dinastio, la instruo de Budho Gaŭtamo disvastiĝis ne nur tra la tuta Hindio sed ankaŭ trans la landlimoj.
La Maŭrja dinastio estis la unua unuiĝinta reĝolando en Hindio. Tiu ĉi reĝolando en la tempo de la unua reĝo, Ĉandragupto (regis ĉirkaŭ 317 - 293 a.K.), jam posedis vastan teritorion etendiĝantan al la Himalajaj montoj en la nordo, al la golfo de Bengalo en la oriento, al la Hindukuŝa montaro en la okcidento, kaj trans la Vindja montaro en la sudo. Reĝo Aŝoko plie etendis sian teritorion al la Dekkana altebenaĵo, konkerinte Kalingon kaj aliajn landojn.
Laŭdire Aŝoko estis tre furioza en sia naturo, tial li estis nomata Ĉandaŝoko (la furioza Aŝoko). Sed lia karaktero montris kompletan ŝanĝiĝon, kiam li propraokule vidis la tragikajn scenojn okazigitajn de la milito, en kiu Kalingo estis venkita, kaj poste li fariĝis fervora kredanto de la instruo de Saĝo kaj Kompato. Li entreprenis multajn aferojn kiel budhano, el kiuj la sekvantaj du laboroj estas la plej notindaj.
La unua temas pri la “Ediktoj de Aŝoko”, kiuj restas sur ŝtonaj kolonoj aŭ sur poluritaj rokmuroj kun gravuritaj tekstoj enhavantaj la instruon de Budho. Li konstruis ilin en multaj lokoj por disvastigi la instruon de Budho. La dua laboro estis, ke li sendis misian delegacion al la ĉirkaŭaj landoj trans la landolimo por disvastigi instruojn de Saĝo kaj Kompato. Precipe rimarkinda estas la fakto, ke kelkaj misiaj delegacioj estis senditaj al tiaj malproksimaj lokoj, kiaj Sirio, Egiptio, Cirenio, Makedonio kaj Epiro. Budhismo estis disvastigita malproksime kaj vaste al la Okcidento. Plie Mahendra (en Pali, Mahinda), sendita al Tāmraparni aŭ Cejlono, sukcesis en “konstruado de la bela instruo sur la bela Lankādvīpa (en Pali, Lankādīpa)” kaj tiel fondis la deirpunkton de la tiel nomata Suda Budhismo en la insulo.
Budhanoj de postaj jaroj ofte uzas la esprimon “Budhisma Movado al la Oriento”. Sed dum pluraj jarcentoj antaŭ Kristo, la vizaĝo de Budhismo estis evidente turnita al la Okcidento. Estis ĉirkaŭ la komenco de kristana erao, ke la vizaĝo de Budhismo turniĝis al la Oriento. Tamen, antaŭ ol paroli pri tiu ĉi afero, ni devas mencii la grandan ŝanĝiĝon, kiu okazis en Budhismo. Tiu ĉi ŝanĝiĝo estas nenio alia ol la “Nova Ondo”, kiu estas konata kiel la Mahajana Budhismo, aŭ Granda Veturilo de Budhismo, kiu tenis fortan radikon kaj aperis kiel rimarkinda elemento tiutempe.
Kiam, kiel, kaj de kiu tia “Nova Ondo” ekestis? Neniu povas respondi decide kaj klare tiujn ĉi demandojn, ĉar troviĝas diversaj hipotezoj, kiuj kontraŭstaras unu la alian, kaj budhologoj ankoraŭ nun diskutadas pri tiu ĉi temo. Tamen oni povas diri, ke ĉirkaŭ la komenco de kristana erao ekzistis kelkaj Mahajanaj sutroj. Kaj kiam Nagarĝuno disvolvis eminentan ideologion surbaze de la Mahajanaj sutroj, Mahajana Budhismo okulfrape aperis sur la scenejo de la budhisma historio.
La rolo, kiun ludis Mahajana Budhismo, estas tre grava en la longa historio de Budhismo. Kiel ni en pliposta ĉapitro klarigos, kaj en Ĉinio kaj en Japanio Budhismo tra la tuta historio disvolviĝis sub la influo de la Mahajana instruo. Tio ĉi ne estas mirinda, ĉar Mahajano levis la novan idealon savi popolamason, kaj oni supozis la novan figuron, Bodisatvon, kiu efektivigas tiun ĉi idealon. Krome, por subteni la idealon Mahajanaj ideologoj naskis grandiozajn intelektajn rezultojn en metafizikaj kaj psikologiaj sferoj. Tiel ĝi unuflanke sekvis la instruon de Budho Gaŭtamo, kaj aliflanke aldonis multajn novajn ideojn al ĝi. Pro tio Budhismo fariĝis plenplena de ardo kaj energio kaj riĉigis la landojn en Oriento kvazaŭ torenta rivero.
Pere de la Centra Azio ĉinoj por la unua fojo akceptis Budhismon. Tial, por montri kiel ĝi disvolviĝis el Hindio al Ĉinio, estas necese paroli pri Silka Vojo. Tiu ĉi vojo pasis tra la dezertaj regionoj en la Centra Azio, ligante Okcidenton kun Oriento. Tiu ĉi komerca vojo estis farita en la epoko de Reĝo Wu de Han-dinastio (140 - 87 a.K.). En tiu epoko la teritorio de Han disvastiĝis al la malproksima Okcidento, kaj en najbaraj landoj kiel Ferghana, Sagdiana, Tukhara kaj eĉ Parthia, la spirito de komercisto, kiu estis antaŭe instigita de Aleksandro la Granda, estis ankoraŭ forte vigla. Laŭ tiu ĉi antikva vojo, kiu pasis tra tiuj ĉi landoj, silko ludis la plej gravan rolon. Tial ĝi estis nomata Silka Vojo. De tiu ĉi epoko ĉirkaŭ la komenco de kristana erao Hindio kaj Ĉinio komencis kulturan kontakton per la komerca vojo. Tial oni povas diri, ke la vojo estis ankaŭ la vojo de Budhismo.
La historio de Ĉina Budhismo komenciĝis, kiam ĉinoj akceptis la Budhismajn sutrojn kaj entreprenis iliajn tradukojn.
Laŭdire la plej malnova traduko en la antikva epoko estas “si-shier- zhang-jing” (Sutro de kvardek du Ĉapitroj), kiun tradukis Kāśyapa Mātanga kaj aliaj dum la Jongping erao (58 -75 p.K.) de Reĝo Ming de la Donghan-dinastio; hodiaŭ tamen sciencistoj diras, ke tiu ĉi aserto estas dubinda kaj estas nur legendo. La plej malnovajn tradukojn faris An Shigao, kiu laboradis en Luoyang de ĉ. 148 ĝis ĉ.171 p.K. Ekde tiu ĉi tempo ĝis tiu en la Beisongdinastio (960 - 1127) la tradukado daŭris dum proksimume mil jaroj.
Dum la fruaj jaroj tiuj, kiuj ludis ĉefan rolon en la enkonduko de la sankta skribo kaj ĝia traduko, estis plejparte monaĥoj el landoj de la Centra Azio. Ekzemple, An Shigao, supre menciita, devenis de Parthia; Samghavarman (ĉin-nome, Kan Sengkai), deveninta de Samarkando, alvenis al Luoyang ĉirkaŭ la tria jarcento kaj tradukis “sukhāvatīvyūha sūtra” (la Sutro de la Budho de Nemezurebla Vivo); Dharmaraksa (ĉin-nome, Zhu Fahu), tradukinto de la “saddharma pundarīka sūtra” (la Sutro de la Blanka Lotuso de la Sublima Darmo), devenis de Tukhara kaj rezidis en Luoyang kaj poste en Chang’an ekde la lasta duono de la tria jarcento ĝis la komenco de la kvara jarcento. Kiam Kumārajīva, kiu devenis de Kucha, agadis en la frua parto de la kvina jarcento, la traduka laboro en Ĉinio kulminis.
Ekde tiu ĉi tempo komenciĝis aktiva laboro de la monaĥoj, kiuj vizitis Hindion el Ĉinio por lerni Sanskriton kaj rekte pristudi la instruon de Budho. La pioniro de tiaj monaĥoj estis Fa Xian (337 - 422). En 399 li iris de Chang’an al Hindio kaj revenis hejmen post dek kvin jaroj. La plej rimarkinda el tiuj ĉi monaĥoj, kiuj vizitis Hindion, estis Xuan Zang (602 - 664), kiu alvenis al Hindio en 627 kaj revenis en 645, post longa studado dum dek naŭ jaroj. Yi Ching (635 - 713) alvenis al Hindio laŭ mara vojo en 671 kaj revenis per la sama vojo post dudek kvin jaroj.
Tiuj ĉi monaĥoj vizitis Hindion de sia propra volo por lerni Sanskriton kaj alportis la sanskritan sanktan skribon de si preferitajn, kaj en sia hejmo ludis gvidan rolon en la traduka laboro de la originalaj tekstoj. Precipe la lingva kapablo de Xuan Zang estis rimarkinde elstara, kaj per lia energia laboro la tradukado de sankta skribo en Ĉinio atingis la kulminon. Dum la laboroj de fruaj pioniroj, kiuj estas reprezentataj de Kumārajīva, estas nomataj “malnovaj tradukaĵoj”, la laboroj de Xuan Zang kaj pli postaj tradukaĵoj estas nomataj “novaj tradukaĵoj” de la studantoj en posta epoko.
Sur la bazo de tiuj ĉi multege da volumoj de la Budhisma sankta skribo, kiujn ili tradukis el Sanskrito, ĉinaj budhanoj pli kaj pli inklinis al la ĉineska aŭ ĉineca pensmaniero en la sfero de ideologio aŭ religio. Tie evidente aperis karaktero, postulo kaj konfido de la nacio. La monaĥoj en la frua tempo precipe turnis sian atenton metafizikan al “Ŝunjato” kiu estas karakteriza ideo de tiel nomataj “Praĝnjaj” sutroj. Tiu ĉi tendenco estas videbla ankaŭ en la fakto, ke ili forĵetis “Hinajanon”, malgrandan veturilon, kaj turnis sian atenton ekskluzive al “Mahajano”, granda veturilo. Kaj tiu ĉi tendenco pli kaj pli fariĝis notinda en Tiantai Skolo kaj fine atingis la lastan etapon, kiam aperis Zen Skolo.
En la lasta duono de la sesa jarcento Tiantai Skolo estis kompletigita, kiam aperis Zhi Yu, Majstro Tiantai (538 - 597), la tria patriarko de la skolo. Li estis unu el la plej rimarkindaj pensuloj de Budhisma filozofio, kaj elpensis la sisteman kaj kritikan klasifikon de ĉiuj instruoj de Budho; ĝi, nomata “klasifiko laŭ kvin periodoj kaj ok doktrinoj”, havis tre fortan kaj vastan influon sur la ĉina kaj la japana Budhismoj dum longa tempo.
Multege da sanktaj skriboj venis al Ĉinio tute senorde kaj tradukiĝis sinsekve senkonsidere al historiaj detaloj. Ili enhavas diversajn enhavojn, eĉ kontraŭstarajn inter kelkaj tekstoj. Starante antaŭ multege da tekstoj, ĉinaj budhanoj nun sentis bezonon klarigi, kiel la tekstoj naskiĝis, kian valoron la tekstoj havas, kiel ili komprenas la tuton de Budhimo, kaj sur kiu instruo ili sin bazas. Jen estas la motivo de la klasifiko, kiu havas plurajn variantojn. Tiusence la klasifiko estis antaŭ ĉio entrepreno de ĉineska ideologio. Precipe tiu de Zhi Yu estis la plej sistema kaj konvinka. Sed kiam la moderna studo de Budhismo estis enkondukita, lia influo reganta dum longa tempo venis al la fino.
En la historio de Budhismo en Ĉinio “kiu venis la lasta” estis Zen Skolo. Oni diras, ke la fondinto de tiu ĉi skolo estis Bodidarmo (sanskrite, Bodhidharma) (? - ?), monaĥo el Hindio.
La semo semita de li pompe ekfloris nur post la periodo de Hui Neng (638 - 713), la sesa patriarko de la skolo. Kaj post la oka jarcento, la skolo de Ĉinio naskis sinsekve talentajn pastrojn, alportante prosperon de Zeno dum kelkaj jarcentoj.
En la Zena Budhismo oni trovis novan pensmanieron, kiu estas esprimata kiel “ĝusta heredo el la fondinto” aŭ “heredo ekster skribaĵo”. Tradicie la instruo de Budho estas nenio alia ol sutro, t.e. skribita instruo. Sed Zenaj budhanoj asertas, ke la ĝusta instruo estis transdonita ne de sutro sed de rekta sperto. Jen la pensmaniero, kiu bazas sin profunde sur karaktero de ĉinoj, kaj ĝi estas certe ĉineska budhismo. Sed la instruo de Budho Gaŭtamo kun tiu ĉi freŝa fluo, fariĝis pli granda rivero kaj riĉigas la landojn en Oriento.
La historio de Budhismo en Japanio komenciĝis en la sesa jarcento. En 538 la reĝo de Bakje (antikva lando en korea duoninsulo) delegis sian ambasadoron por donaci statueton de Budho kaj sutrojn al la reĝa kortego de Mikado Kimmei. Tio ĉi markis la unuan enkondukon de Budhismo en tiu ĉi lando. La historio de Budhismo en Japanio havas pli ol 1400 jarojn En la longa historio de japana Budhismo, ni povas montri la tri gravajn punktojn.
La unua estas fokusita al la Budhismo dum la 7-a kaj 8-a jarcentoj. Se montri tion ĉi materie, ni povas elekti la periodon ekde la konstruo de la templo Hōryū-ji (607) ĝis tiu de la templo Tōdai-ji (752). Retrorigardante tiun ĉi periodon, ni devas ne forgesi, ke tiam kultura tajdo sin levis eksterordinare tra la tuta Azio. Dum la civilizacio de Okcidento estis fermita en profunda mallumo, tiu de Oriento estis disvolviĝanta en brila aktiveco kaj grandioza movado. En Ĉinio, Centra Azio, Hindio kaj aliaj sudaj maraj landoj, la agema movado en la intelekta, religia kaj arta kampoj prosperis. Partoprenante en tiu ĉi movado, la aktiva humanisma tajdo de Budhismo estis lavanta la Orientan mondon.
Kaj la nova movado de la japana kulturo, kiel oni povas vidi en la konstruaĵoj de brilanta Hōryū-ji aŭ la grandioza Tōdai-ji, kaj ankaŭ en la bunte glora religia kaj arta movado koncernanta ilin, montras la spiradon en Ekstrema Oriento de kultura tajdo, kiu estis kovranta ĉiujn vastajn areojn de Azio.
La popolo de tiu ĉi lando, kiu estis en necivilizita stato dum longa tempo, nun sin banis en la fluo de granda kulturo kaj la floro de civilizacio; la floro de civilizacio subite ekfloris. Tiel estis la turniĝo al bona feliĉo, kiu favoris Japanion en tiuj jarcentoj. Kaj la protagonisto, kiu respondis al la leviĝo de tiu ĉi kulturo, estis nenio alia ol Budhismo. Tiutempe Budhanaj temploj estis la centroj de internacia brilanta kulturo, monaĥoj estis la kleruloj de la novaj scioj, kaj sutroj estis la vehikloj portantaj elstarajn ideologiojn. Tie disvolviĝis la vasta kaj granda kulturo super religio. Tia estis la aktuala stato de Budhimo transportita al tiu ĉi lando en la komenca tempo.
En la naŭa jarcento, du grandaj monaĥoj, Saichō (Dengyō Daishi, 767-822) kaj Kūkai (Kōbō Daishi, 774-835) aperis en la sceno kaj fondis du Budhismajn skolojn, kiuj kune reprezentas la tiel nomatan Heian-Budhismon. Jen estas la komenco de la japana Budhismo en vera senco. La du majstroj reprenis Budhismon en ĝia originala signifo kaj fondis la centrajn templojn sur la montoj Hiei kaj Kōya respektive, kiel la aŭtentikajn praktikejojn, dum ĝistiama Budhismo instalis templojn en grandaj urboj kaj foje emis servi al aristokrataj distraĵoj. Poste dum tri jarcentoj la du skoloj prosperis ĉefe inter aristokratoj kaj en reĝa kortego.
La dua punkto estas fokusita al la Budhismo de la 12-a ĝis la 13-a jarcento. Tiam aperis grandaj monaĥoj, kiel ekzemple Hōnen (1133-1212), Shinran (1173-1262), Dōgen (1200-1253), Nichiren (1222-1282) k.t.p. Eĉ hodiaŭ, parolante pri Budhismo de nia lando, ni neniam povas pretespasi la nomojn de tiuj ĉi grandaj monaĥoj. Kial ĝuste en tiuj ĉi jarcentoj naskiĝis tiaj grandaj pastroj? Tio estas pro tio, ke komuna tasko en tiu ĉi tempo alfrontis tiujn ĉi majstrojn. Kio do estis la komuna tasko? Ĝi estis akcepto de Budhismo konforma al japana mensa klimato.
Eble iuj demandas, “Kial? Ĉu ne estis vere, ke Budhismo estis enkondukita en tiun ĉi landon jam antaŭ longe?” Sed estas ankaŭ vere, ke por sufiĉe digesti kaj reformi la enkondukitan religion kaj fari ĝin komplete sia propra posedaĵo, kelkaj jarcentoj estis necesaj. Alivorte, en la 7-a kaj 8-a jarcentoj la klopodoj akcepti Budhismon en tiu ĉi lando komenciĝis, kaj kiel la rezulto de la klopodoj, la religio ekfloris per la manoj de la supre menciitaj majstroj en la 12-a kaj 13-a jarcentoj.
Poste Budhismo en Japanio sur la bazo konstruita de tiuj ĉi rimarkindaj majstroj tenis sian postan honoron ĝis hodiaŭ. Post tio tamen jam ne aperis brilo en la japana Budhismo. Sed ŝajnas, ke estas ankoraŭ unu rimarkindaĵo. Ĝi estas la frukto alportita de la esplorado de la origina Budhismo en la moderna budhologio.
Ekde la komenco ĝis hodiaŭ Budhismo en Japanio preskaŭ ĉiam estis Mahajana, sub la influo de la ĉina Budhismo. Precipe post la apero de la grandaj majstroj en la 12-a kaj 13-a jarcentoj, la Mahajana instruo formis ĉefan fluon kun la sekta fondinto kiel ĝia centro, kies doktrino daŭras ĝis hodiaŭ. En la historio de Budhismo en Japanio la studo de la origina Budhismo komenciĝis nur en la mezo de Meiji-erao. La figuro de Budho Gaŭtamo freŝe reaperis antaŭ tiuj, kiuj foje estis forgesintaj la fakton, ke krom la sektaj fondintoj estas la fondinto de Budhismo. Kaj tiuj, kiuj turnis atenton nur al la Mahajana instruo, nun povis klare ekkompreni, ke ankaŭ troviĝas la sistema instruo de Budhismo ekster Mahajano. Kvankam ĝi ankoraŭ restas en la sfero de scienca intereso kaj ne sufiĉe elvokis novan religian patoson de popolamaso, almenaŭ estas la fakto, ke scioj pri Budhismo, kiujn havas la popolo de tiu ĉi lando, estas draste ŝanĝiĝantaj. Mi, la verkinto de tiu ĉi artikolo, metante emfazon sur tiu ĉi fazo, faru ĝin la tria aŭ la lasta punkto el la tri supre menciitaj.
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2026 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.