La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA INSTRUOJ DE BUDHO

Budhisma Misia Asocio

©2026 Geo

La Enhavo

TRANSIGO DE BUDHISMA KANONO

Budhismo estas religio, kiu estas konstruita sur la instruo, kiun Ŝakjamunio donis dum kvardek kvin jaroj. Tial la vortoj, kiujn Li uzis en sia prediko, havas absolutan aŭtoritaton en tiu ĉi religio. Kaj kvankam troviĝas 84,000 darmaj pordoj kaj multe da skoloj, ĉiu el ili iel rilatas al Lia prediko. La kanono de Budhismo aŭ la aro de la skribitaj tekstoj, en kiuj la instruoj de Budho estas registritaj, estas nomata Issaikyō (Issaikjoo) aŭ Daizōkyō (Daizookjoo) en la japana, t.e. kompleta kolekto de la sankta skribo.

Ŝakjamunio forte akcentis la egalecon de homoj, kaj Li donis sian instruon en simplaj vortoj de ĉiutaga uzo, por ke ĉiu ajn povu sufiĉe kompreni ilin. Li daŭrigis sian predikon al multaj homoj ĝis la lasta minuto, kiam li forpasis en la aĝo de okdek jaroj.

Post la forpaso de Ŝakjamunio Liaj disĉiploj daŭrigis predikadon laŭ tio, kion ili iam aŭskultis. Tamen povis esti, ke ili iom erare aŭskultis aŭ erare memoris la enhavon de la instruo laŭ la paso de multaj jaroj. Sed la vortoj de Ŝakjamunio ĉiam devas esti heredita ekzakte kaj korekte.

Ŝanco aŭskulti la instruon devas esti garantiata al ĉiuj homoj egale. Tial multe da veteranaj monaĥoj kunsidis por ordigi kaj kombini vortojn kaj instruon per recito de tion, kion ili memoris. Ili pasigis multe da monatoj por ilia diskuto. La koncilio por la redaktado estas nomata samgīti en la sanskrito. Tio ĉi montras, kiel pie kaj sincere ili provis heredi la vortojn de la granda instruisto. Tiamaniere oridigita instruo poste estis skribita per literoj, kaj ankoraŭ pli poste al ĝi aldoniĝis komentarioj aŭ interpretoj fare de eminentaj monaĥoj. La aro de la komentarioj kaj interpretoj estas nomata Abidarmo (Abhidharma sanskrite, Abhidhamma palie). Kaj la moralaj reguloj de la Samgo estas nomata Vinajo (Vinaya sanskrite kaj palie). Budhisma kanono konsistas el la tri partoj: Sutro, Vinajo kaj Abidarmo. Tial la kanono kiel la tuto estas nomata Tripitako (Tripitaka sanskrite, Tipiṭaka palie), laŭlitere signifanta “tri korbojn”, japane Sanzō.

Preskaŭ ĉiuj skoloj tenadis sian propran kanonon. Ĝis hodiaŭ postvivis tri versioj: palia kanono apartenanta al Teravada Budhismo, ĉinlingva kanono apartenana al Mahajama Budhimo, kaj tibetlingva kanono apartenana al Tibeta Budhismo. El ili la palia kanono estas la plej kompleta kaj sistema.

Tradicie oni diras, ke Budhismo estis enkondukita en Ĉinion en 67 p.K. dum la regado de Reĝo Ming de la Donghandinastio (25-220 p.K.) Sed efektive, se diri kun certa pruvo, en la jaro 151 dum la regado de Reĝo Huan de la Donghan-dinastio Budhisma sankta skribo estis enkondukita kaj tradukita. Ĉar Mahajana Budhismo jam estis establita en Hindio ĝis tiam, la tekstoj de pratempa kaj Mahajana Budhismoj ambaŭ estis alportitaj al Ĉinio sen distingo. Ekde tiam dum pli ol 1,700 jaroj la klopodo por traduko de la sankta skribo al la ĉina lingvo daŭris.

La nombro de tradukitaj tekstoj atingis 1,440 titolojn kaj 5,586 volumojn (tiutempe tekstoj estis skribitaj en skribrulaĵo). La klopodo por konservado de tiuj ĉi tradukaĵoj en kompleta formo komenciĝis jam en la Wei-dinastio (220-265), kaj ĉirkaŭ la periodo de Beisong-dinastio (960-1127) komenciĝis ilia presado.

Intertempe la verkoj de ĉinaj majstraj monaĥoj ankaŭ estis aldonitaj al la Budhisma kanono. Pro tio jam ne estas taŭge nomi tiun en la ĉina versio “Tripitako”-n en la strikta senco de la vorto.

En la tempo de Sui-dinastio oni ekuzis la nomon “Issaikyō”, kolekto de ĉiuj sanktaj tekstoj, kaj en la tempo de Tang-dinastio (618-907) oni ekuzis ankaŭ la nomon “Daizōkyō”, granda kolekto de sanktaj tekstoj.

En la 7-a jarcento Budhismo estis enkondukita en Tibeton kaj dum ĉirkaŭ 150 jaroj, de la 9-a ĝis la 11-a jarcento, klopodo por la tradukado de la Budhanaj tekstoj daŭris, kaj preskaŭ ĉiuj el ili estis tradukitaj en tiu ĉi tempo.

La sanktaj tekstoj estis tradukitaj ne nur en la korean, japanan, sinhalan, kamboĝan, turkan kaj preskaŭ ĉiujn orientajn lingvojn, sed ankaŭ en la latinon, francan, anglan, germanan kaj italan lingvojn. Vidante tiun ĉi fakton, oni povas diri, ke la beno de la instruo de Budho disvolviĝis en ĉiuj anguloj de la mondo.

Sed aliflanke, se rigaridi el la vidpunkto de kvalito de la traduko kaj la historio de la religia evoluo kaj sortoŝanĝo dum pli ol du mil jaroj kun dek mil aŭ pli multaj volumoj tradukitaj kaj eldonitaj, ŝajne estas ankoraŭ malfacile kapti la veran signifon de la vortoj eligitaj de Ŝakjamunio, eĉ kun la helpo de Daizōkyō. Tial estas nepre necese ĉerpi esencajn punktojn el Daizōkyō, kaj farigi ilin normo aŭ fundamento, sur kiu oni povas bazi sian fidon al la religio.

En Budhismo la plej supera aŭtoritato estas la vortoj de Ŝakjamunio. Tial la instruo de Budhismo devas esti la instruo, kiu estas firme kunligita al nia ĉiutaga vivo. Se ne, sankta libro, kiom ajn multe da volumoj, ne sukcesas instigi la homan menson el la profundo al fido al la instruo. En ĉi tiu senco, por ke la instruo estu nia propraĵo, estas dezirate, ke sankta libro estu klara, simpla, senpartia, sufiĉe riĉa por prezenti la tuton, preciza, kaj familiara al vortoj de nia ĉiutaga vivo.

Tiu ĉi libro estas kompilita sub la konsideroj supre menciitaj, heredante la grandan fluon de la Daizōkyō havanta la historion de dumil kaj kelkcent jaroj. Kompreneble ni ne povas diri, ke tiu ĉi eldono estas perfekta en sia enhavo. La vortoj de Ŝakjamunio estas senlime profundaj en sia signifo, kaj Lia virto estas tiel vasta, ke ni ne povas facile aprezi ĝin. Ni sincere deziras, ke tiu ĉi libro estu pli kaj pli bonigita, proksima al vero, kaj altvalora, plurfoje eldoniĝonte kun revizio. Por tio ni petas de vi samideanoj konsilon kaj kritikon.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2026 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.