|
La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
![]() LA INSTRUOJ DE BUDHOBudhisma Misia Asocio |
©2026 Geo
|
| La Enhavo |
|
La Edukada Servo |
Darma Rado estas la traduko de la sanskrita vorto “Dharmacakra.” Simila al la rado de ĉaro, kiu daŭre turnadas sin, ĝi simbolas la instruon de Budho, ĉar ĝi disvastiĝadas larĝe kaj senfine. La ok radioj de la rado esprimas la Noblan Okeran Vojon de Budhismo, la plej gravan Vojon de Praktiko. La Nobla Okera Vojo aludas ĝustan vidon, ĝustan penson, ĝustan vorton, ĝustan faron, ĝustan vivon, ĝustan penon, ĝustan zorgon, kaj ĝustan meditadon. En malnova tempo, antaŭ ol statuoj kaj aliaj imagoj de la Budho estis faritaj, tiu ĉi Darma Rado servis kiel la objekto de adorado. En la nuna tempo, la Darma Rado estas uzata internacie kiel la komuna simbolo de Budhismo.
La Saĝo de la Budho estas granda kiel vasta oceano, kaj lia Spirito estas plena de superega Kompato.
La Budho ne havas formon, sed manifestas sin per superba figuro, kaj gvidas nin per sia senlima Kompatemo.
Tiu ĉi libro estas valora, ĉar ĝi enhavas la esencon de la instruoj de la Budho, registritaj en pli ol kvin mil volumoj, konservataj kaj transdonitaj de generacio al generacio dum pli ol du mil kvincent jaroj, trans la limoj de landoj kaj la baroj de rasoj.
La vortoj de la Budho entenataj en tiu ĉi libro temas pri ĉiuj aspektoj de la homa vivo kaj alportas al ĝi signifon.
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2026 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.