La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen  


KRISTANISMO KAJ PATRIOTISMO

Aŭtoro: Lev Tolstoj

©2026 Geo

La Enhavo

NOTOJ

[1] Kamparana Sendito, jaro 1893, n-o 41.

[2] Nova Tempo.

[3] Nova Tempo, oktobro 1893.

[4] Al mi estas konata jena studenta protesto, sendita Parizon, sed ne akceptita de iu gazeto:

Malfermita Letero al Francaj Studentoj

Antaŭ nelonge grupeto de moskvaj studentoj-juristoj kun la supera estraro ekkuraĝis paroli en nomo de tuta moskva studentaro kaŭze de Tulonaj festoj.

"Ni, reprezentantoj de studentarunuiĝoj, en plej decida maniero protestas kiel kontraŭ uzurpado de tiu grupeto, tiel ankaŭ esence kontraŭ la interŝanĝo de salutoj okazinta inter ĝi kaj la francaj studentoj. Ni ankaŭ rigardas Francion kun arda amo kaj profunda respekto, sed tiel ni rigardas Francion tial, ke ni vidas en ĝi grandan nacion, kiu antaŭe konstante elmontris sin kiel proklamanto kaj portanto de grandaj idealoj de libero, egalo kaj frateco, kiu estis la unua en la vico de kuraĝaj provoj, enkorpigi en la vivo tiujn grandajn idealojn, kaj la pli bona parto de rusa junularo ĉiam estis preta saluti Francion, kiel antaŭbatalanton por la pli bona homara estonto. Sed ni ne povas konsideri tiajn festojn, kiel Kronŝtataj kaj Tulonaj, kiel konvenan motivon por similaj salutoj.

"Kontraŭe, tiuj festoj signifas malĝojigan, sed, ni esperas, nur tempan fenomenon – la perfidon de Francio al ĝia antaŭa granda historia rolo: la lando, kiu antaŭe alvokadis la tutan mondon disrompi la katenojn de despotismo kaj kiu proponis sian fratan helpon al ĉiu popolo, leviĝinta por sin liberigi, nun ekflamigas simiamon antaŭ rusa registaro, kiu sisteme malhelpas la normalan organisman kaj vivan kreskon de popola vivo, kaj senindulge subpremas, haltante antaŭ nenio, ĉiujn celadojn de rusa socio al lumo, libero kaj memstaro. La Tulonaj manifestacioj estas unu el aktoj de tiu dramo, kiu prezentas el si la de Napoleono III kaj Bismark kreita antagonismo inter du grandaj nacioj – Francio kaj Germanio. Tiu antagonismo tenas tutan Eŭropon armita kaj faras la rusan absolutismon la direktanto de politika sorto de l' mondo, tiun rusan absolutismon, kiu ĉiam estis la subteno de arbitro kaj despotismo kontraŭ libero, de ekspluatistoj kontraŭ ekspluatatoj. La senton de doloro pro sia lando, kompaton pro la blindiĝo de granda parto de franca socio – jen kiajn sentojn elvokas en ni tiuj festenoj.

"Ni estas tute konvinkitaj, ke la juna generacio de Francio ne lasos sin forlogi per ŝovinismo, kaj preta labori por tiu pli bona socia ordo, al kiu iras la homaro, scios al si komprenigi la nunajn okazaĵojn kaj teni sin rilate ilin en deca maniero; ni esperas, ke nia arda protesto trovos kunsentan eĥon en koroj de la franca junularo.

"Konsilantaro de dudek kvar unuiĝintaj moskvaj studentaj rondoj."

[5] Rim. de l' trad.: Certe ni rigardus kiel frenezulon tiun, kiu konsilus per flamo estingi bruladon, per malpuraĵo forlavi makulon, per veneno resanigi malsanulon aŭ per mortbato reveki mortinton. Ĉu malplia frenezo estas por certigi pacon proponi militpreparadon? Kaj tamen la homoj, kiuj en siaj ceteraj vivdemandoj estas tiel prudentaj, ne vidas la frenezon de tiu propono. Kiu ne vidas la nunan mondkatastrofon kaj ne komprenas ĝin, tiu estas malespere blinda. Sed kiu povas liberigi sin de tradicia pensmaniero kaj kapablas memstare pensi, devus ekvidi, kian pacon preparis al ni tiuj sofistoj-mensoguloj, kaj ĉiun elparolantan tiun aĉan frazon devus rigardi kiel mizeran trompiton aŭ trompanton.

[6] Rim. de l' trad.: Antaŭ ne longe la gazetoj anoncis, ke rusa cenzuro forstrekis la citaĵojn el Sur-monta Prediko.

[7] Rim.de l' trad.: Kiel Litovo mi havis sufiĉe ofte okazon vidi, kiel peneme kaj ofte malsukcese la litova intelektularo, precipe pastraro, penis inspiri naciismon al litova popolo. En la jaro 1913, rekordjaro de el-migrado Amerikon, mi kolektis la statistikon de nacieco de elmigrantoj kaj ĉe tio povis ĝissatege observi la indiferenton de diverspopolaj laboristoj kontraŭ naciismo.

[8] Rim. de l' trad.: Tion pruvas ankaŭ la internacieco de rusa literaturo, kion konstatas ankaŭ unu germana gazeto eĉ dum milito.


<<  |  <


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2026 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.