La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


KRISTANISMO KAJ PATRIOTISMO

Aŭtoro: Lev Tolstoj

©2026 Geo

La Enhavo

X

"Sed de Francoj estas forprenitaj du provincoj, estas deŝiritaj infanoj de amanta patrino. Sed Rusio ne povas toleri, ke Germanio ordonu al ĝi leĝojn kaj senigu ĝin de ĝia historia destino en oriento, – ne povas allasi la eblon depreni de ĝi, kiel de Francio, ĝiajn provincojn: ĉebaltan provincon, Polion, Kaŭkazon. Kaj Germanio ne povas allasi la eblon perdi tiujn profitojn, kiujn ĝi gajnis per tiom da viktimoj. Kaj Anglio povas al neniu cedi sian maran superecon."

Kaj eldirinte tiajn vortojn, kutime oni supozas, ke Franco, Ruso, Germano kaj Anglo devas esti pretaj oferi ĉion por repreno de forprenitaj provincoj, por fortigo de sia influo en oriento, por konservo de siaj unueco kaj potenco, de regado sur maroj ktp.

Supoziĝas, ke la sento de patriotismo estas, unue, ĉiam propra al ĉiuj homoj, kaj, due, estas tia alta morala sento, ke se ĝi forestas, ĝi devas esti ekscitata en tiuj, kiuj ĝin ne havas. Sed kiel la unua, tiel la dua estas malvera. Mi travivis duonjarcenton meze de rusa popolo, kaj en granda amaso da vera rusa popolo dum tuta tiu tempo neniun fojon mi vidis aŭ aŭdis la elmontron aŭ esprimon de tiu patriotisma sento, se ne konsideri tiujn lernitajn dum militservo aŭ ripetatajn el libroj patriotajn frazojn, kiujn oni aŭdas de plej malprofundpensaj kaj malbonigitaj homoj el popolo. Mi neniam aŭdis de popolo esprimon de patriotismaj sentoj, sed kontraŭe, konstante de plej seriozaj, honorindaj homoj el popolo mi aŭdis la esprimon de perfekta indiferento kaj eĉ malestimo je diversspecaj elmontroj de patriotismo. Tion saman mi observis ankaŭ ĉe laborista popolo de aliaj ŝtatoj, kaj tion saman asertis al mi ne unufoje la kleraj Francoj, Germanoj kaj Angloj pri sia laborista popolo [7]. La laboranta popolo estas tro okupata per absorbanta la tutan sian atenton laboro por sia vivsubteno kaj tiu de sia familio, ol ke ĝi povus interesiĝi je tiuj politikaj demandoj, kiuj montriĝas kiel ĉefaj motivoj de patriotismo: la demandoj pri rusa influo en oriento, pri unueco de Germanio, aŭ pri repreno de francaj forprenitaj provincoj, aŭ pri cedo de tiu aŭ alia parto de unu ŝtato al alia ktp., ne interesas ĝin ne nur tial, ke ĝi preskaŭ neniam konas tiujn kondiĉojn, en kiuj estiĝas tiuj demandoj, sed ankaŭ tial, ke la interesoj de ĝia vivo estas tute sendependaj de ŝtataj, politikaj interesoj. Al homo el popolo estas ĉiam tute egale, kie oni metos ian limon... kaj eĉ al kiu registaro ĝi devos pagi impostojn kaj en armeon doni siajn filojn; sed al ĝi estas ĉiam tre grave scii, kiom da impostoj ĝi devos pagi, kiel longe servi en armeo, kiel longe pagi por tero kaj kiom ricevi por sia laboro – ĉiuj demandoj tute nedependantaj de ĝeneralaj ŝtataj politikaj interesoj. Kaj certe sekve de tio okazas, ke malgraŭ ĉiuj plifortigitaj rimedoj, uzataj de registaroj por inspiri al popoloj ne propran al ili patriotismon kaj por subpremo en popoloj de la disvolviĝantaj en ĝi ideoj de socialismo – socialismo ĉiam pli kaj pli enpenetras la popolamason, kaj la patriotismo, tiel peneme inspirata de registaroj, ne nur ne estas akceptata de popoloj, sed pli kaj pli malaperas, kaj tenas sin nur en superaj klasoj, al kiuj ĝi estas profita. Se eĉ okazas, ke patriotismo ekkaptas la popolamason, kiel estis nun en Parizo, tio okazas nur tiam, kiam tiu popolamaso submetiĝas al plifortigita hipnotisma influo de registaroj kaj de regantaj klasoj, kaj patriotismo tenas sin en popolo nur tiom longe, kiom daŭras tiu influo.

Ekzemple en Rusio, kie patriotismo en formo de amo kaj sindono al religio, caro kaj patrujo kun neordinara streĉiteco per ĉiuj en manoj de registaro troviĝantaj iloj de eklezio, lernejo, gazetaro kaj ĉia soleneco estas inspirata al popolo, la rusa laborista homo – cent milionoj da rusa popolo, malgraŭ tiu nemeritita reputacio esti popolo neordinare sindona al sia religio, caro kaj patrujo, estas popolo la plej libera de patriotisma trompo [8] kaj de sindono al religio, caro kaj patrujo. Sian kredon, tiun ŝtatan ortodoksan, al kiu ĝi kvazaŭ estas sindona, ĝi plejparte ne scias, kaj tuj kiam ĝi ĝin ekkonas, forĵetas ĝin kaj fariĝas racionalisto, t. e. akceptas tian religion, kiun oni povas nek ataki, nek defendi; al sia caro, malgraŭ la senhaltaj, plifortigitaj inspiroj en tiu direkto, ĝi rilatas kiel al ĉiuj perfortaj estroj, se ne kun juĝo, tiel kun perfekta indiferento; sian patrujon, se sub tio ne kompreni sian vilaĝon aŭ komunumon, ĝi aŭ tute ne konas, aŭ se konas, faras inter ĝi kaj aliaj ŝtatoj nenian diferencon. Tiel, kiel antaŭe rusaj elmigrantoj iris Aŭstrion, Turkion, tiel ankaŭ nun ili koloniiĝas tute indiferente en Rusio, ekster Rusio, en Turkio aŭ Ĉinio.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2026 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.