|
La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
![]() KRISTANISMO KAJ PATRIOTISMOAŭtoro: Lev Tolstoj |
©2026 Geo
|
| La Enhavo |
Post tiu interparolado ni iris al la fojno-falĉado kaj tie li, esperante ĉe la popolo trovi pli multe da simpatio por siaj celoj, petis min traduki al maljuna, malsana kun granda hernio kaj spite tio tre bona laboranto-vilaĝano Prokopij lian planon infiui Germanojn; lia plano estis kunpremi la en mezo de Francoj kaj Rusoj troviĝantan Germanon. La Franco per gestoj montris tion al Prokopij, per siaj blankaj fingroj de ambaŭ flankoj tuŝante la ŝvitan tolaĉan ĉemizon de Prokopij. Mi memoras la bonaniman mokeman miron de Prokopij, kiam mi klarigis al li la vortojn kaj gestojn de l' Franco. La proponon pri premo de Germano de du flankoj Prokopij evidente prenis kiel ŝercon, ne allasante la penson, ke plenaĝa kaj klera homo povus kun trankvila spirito kaj en neebria stato paroli pri tio, ke estas dezirinde militi.
– Kio do, se ni lin de ambaŭ flankoj premos, – respondis li per ŝerco al la, kiel li pensis, ŝerco, – al li restos nenien sin retiri; oni devas ja al li ankaŭ spacon doni.
Mi tradukis tiun respondon al mia gasto.
– Diru al li, ke ni amas Rusojn, – diris li. Tiuj vortoj videble mirigis Prokopij ankoraŭ pli multe ol la propono pri ĉirkaŭpremo de Germano, kaj elvokis iun senton de suspekto.
– Kies li estas? – demandis min Prokopij, malkonfide montrante per la kapo mian gaston.
Mi diris, ke li estas Franco, riĉa homo.
– Kio do, pro kia afero? – demandis Prokopij.
Kiam mi klarigis al li, ke li alveturis por elvoki Rusojn al alianco kun Francio en okazo de milito kontraŭ Germanio, Prokopij videble restis tute malkontenta, kaj turnante sin al laboristinoj, sidintaj ĉe fojnamaso, severvoĉe, nevole esprimante la sentojn elvokitajn en li per tiu interparolo kriis al ili, ke ili iru rasti en fojnamasojn la ankoraŭ nefinrastitan fojnon.
– Nu vi, kornikinoj, ekdormetis. Iru antaŭen. Kia nun tempo por Germanon premi. La fojno estas ankoraŭ ne forveturigita, kaj ŝajnas, ke de merkredo oni iros rikolti, – diris li. Poste, kvazaŭ timante ofendi per tiu rimarko la fremdan alveturintan homon, li aldonis, montrante pro bonkora rideto siajn duone forputrintajn dentojn : – pli bone venu al ni labori, kaj alsendu ankaŭ Germanon. Kiam ni finos la laboron, ni ekfestenos. Prenos ankaŭ Germanon. Estas ja tiaj samaj homoj.
Kaj dirinte tion, Prokopij deprenis sian manon de forkego, sur kiu li sin apogis, metis ĝin sur la ŝultrojn kaj foriris al la laboristinoj.
– Ho, brava homo – ekkriis, ridante, ĝentila Franco, kaj per tio ĥnis tiam sian diplomatan mision al rusa popolo.
La aspekto de tiuj du tiel kontraŭaj homoj – brilanta per freŝo, mallaco, eleganto de bone nutrita Franco en cilindra ĉapelo kaj en longa tiam plej moda mantelo, per siaj nelaboraj blankaj manoj energie montranta per gestoj kiel oni devas kunpremi Germanojn, – kaj la aspekto de malglata, kun haŭteroj en haroj, sekiĝinta de laboro, bruligita, ĉiam lacigita kaj malgraŭ sia granda hernio ĉiam laboranta Prokopij, kun siaj de laboro ŝvelintaj fingroj, en malsuprenpendantaj pantalonoj, disŝiritaj bastoŝuoj, paŝanta kun grandega fojnamaso sur forko sur siaj ŝultroj per tiu ne maldiligenta, sed ekonomia je movoj irmaniero, per kiu ĉiam moviĝas laboristo, – la aspekto de tiuj du tiel kontraŭaj homoj tiam multon klarigis al mi kaj vive rememoris mi nun post Tulono-Parizaj festoj.
Unu el ili personigis ĉiujn tiujn per laboro de popolo nutritajn homojn, kiuj poste uzas tiun popolon kiel pafilegviandon; kaj Prokopij – tiun saman pafilegviandon, kiu nutras kaj prizorgas tiujn homojn, kiuj regas ilin.
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2026 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.