La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


KRISTANISMO KAJ PATRIOTISMO

Aŭtoro: Lev Tolstoj

©2026 Geo

La Enhavo

VI

"Sed estas nenio simila, kaj estas neniaj militaj intencoj", oni respondas al ni post tio. "Estas nur, ke du popoloj sentantaj reciprokan simpation, elmontras tion unu al alia. Kia malbonaĵo, se la reprezentantoj de amika nacio estis akceptitaj kun aparta soleno kaj honorado de reprezentantoj de alia popolo? Kia malbonaĵo, se eĉ allasi, ke la alianco povas havi signifon de sindefendo kontraŭ pacon de Eŭropo minacanta danĝera najbaro?"

Malbona estas tio, ke ĉio tio estas plej evidenta kaj impertinenta, per nenio pravigata malbona mensogo. Mensogo estas tiu subite aperinta ekskluziva amo de Rusoj al Francoj, kaj de Francoj al Rusoj; kaj mensogo estas sub tio suspektata nia neamo al Germanoj. Kaj ankoraŭ pli granda mensogo estas tio, ke la celo de ĉiuj tiuj malkonvenaj kaj malsaĝaj orgioj estas kvazaŭa subteno de eŭropa paco.

Ni ĉiuj scias, ke nek antaŭe, nek nun ni sentas ian apartan amon al Francoj, tiel same, ke ni nek antaŭe, nek nun sentis aŭ sentas malamon kontraŭ Germanoj.

Oni diras al ni, ke Germanio havas iajn intencojn kontraŭ Rusio, ke la triobla alianco minacas la eŭropan pacon kaj nin, kaj ke nia alianco kun Francio ekvilibrigas la fortojn kaj tial certigas la pacon. Sed tiu certigo estas ja tiel evidente malsaĝa, ke la konscienco ne permesas serioze ĝin rebati. Ĉar por ke tio estu vera, t. e. por ke la alianco certigu la pacon, estas necese ke la fortoj estu matematike egalaj. Se la supereco nun troviĝas sur la franco-rusa flanko, la danĝero restas la sama. Eĉ pli granda: ĉar se estis danĝere, ke Vilhelmo, estranta la eŭropan aliancon, rompos la pacon, estas ankoraŭ pli danĝere, ke Francio, tiu, kiu ne povas paciĝi pri la perdo de siaj provincoj, faros tion. La triobla alianco nomis sin do ligo de paco, kaj por ni ĝi estis ligo de milito. Tiel same nun la franco-rusa alianco ne povas esti konsiderata aliel ol kiel ligo de milito, kiu ĝi ankaŭ estas fakte.

Kaj plue, se la paco dependas de la ekvilibro inter la fortoj, kiel oni difinos tiujn unuojn, inter kiuj estas necese starigi ekvilibron? Nun la Angloj diras, ke la alianco inter Francio kaj Rusio minacas ilin, kaj tial por ili estas necese starigi novan aliancon, kaj inter kiom da unuoj de aliancoj devas esti dividita Eŭropo por ke estiĝu ekvilibro? Se do estas tiel, tiam en ĉiu societo de homoj la homo pli forta ol alia estas jam danĝero, kaj ceteraj devas alianciĝi por kontraŭstari al li.

Oni demandas: "Kia malbonaĵo, se Francio kaj Rusio esprimis siajn reciprokajn simpatiojn por certigi pacon?"

Malbono estas, ke tio estas mensogo, kaj la mensogo neniam estas dirata kaj neniam preterpasas nepunita.

Diablo estas la hommortiganto kaj patro de mensogo. Kaj la mensogo ĉiam kondukas al hommortigo. Kaj en ĉi tiu okazo tio estas pli evidenta, ol iam ajn.

Do tiel same, kiel nun, tiel ankaŭ antaŭ turka milito subite kvazaŭ ekflamis amo de ni, Rusoj, al iaj fratoj Slavoj, kiujn neniu konis dum jarcentoj, dum Germanoj, Francoj, Angloj ĉiam estis kaj daŭras esti nekompareble pli proksimaj kaj parencaj ol iaj Montenegranoj, Serboj, Bulgaroj. Komenciĝis tiaj samaj ĝojoj, akceptoj, festoj ekscititaj de Aksakovoj kaj Katkovoj, kiujn oni rememoras nun en Parizo kiel modelojn de patriotismo. Tiam kiel nun oni parolis nur pri la reciproka subite ekbrulinta amo inter Rusoj kaj Slavoj. Komence tiel same, kiel nun en Parizo, tiam en Moskvo oni manĝis, trinkis, parolis unu al alia sensencaĵojn, estis kortuŝataj je siaj altaj sentoj, parolis pri la unuiĝo kaj paco, kaj prisilentis la ĉefaĵon – pri la intencoj kontraŭ Turkio. La gazetoj disblovadis la ekscitiĝon; en la ludo iom post iom eniris la registaro. Leviĝis Serbio. Komenciĝis diplomataj notoj, duonoficialaj artikoloj; la gazetoj ĉiam pli kaj pli mensogis, elpensadis, ekscitiĝadis kaj finiĝis per tio, ke Aleksandro II, vere ne volinta la militon, devis konsenti je ĝi, kaj fariĝis tio, kion ni scias: la pereo de centmiloj da senkulpaj homoj kaj la bestiĝo kaj malsaĝiĝo de milionoj. Tio, kio okazis en Tulono kaj Parizo kaj nun plue fariĝas en gazetoj, evidente kondukas al tio sama aŭ pli terura mizero. Tiel same komence sub la sonoj de "Dio gardu caron" kaj "Marsejezo" diversaj generaloj kaj ministroj trinkos por Francio, Rusio, por diversaj regimentoj, armeoj kaj ŝiparoj, presos sian mensogadon gazetoj; la senlabora amaso da riĉaj homoj, ne sciantaj kiel uzi sian tempon kaj monon, babilados patriotajn paroladojn disblovante la malamon al Germanio, kaj kiom ajn pacema estu Aleksandro III, la kondiĉoj fariĝos tiaj, ke li ne povos rifuzi militon, kiun postulos ĉiuj lin ĉirkaŭantaj, ĉiuj gazetoj kaj kiel tio ĉiam ŝajnas – la ĝenerala opinio de tuta popolo. Kaj ne ekhavos ni tempon por rerigardi, kiam sur la paĝoj de gazetoj aperos kutima, malbonon promesanta sensenca proklamo:

"Per Dia favoro ni, plej aŭtokrata granda Imperiestro de tuta Rusio, pola caro, grandduko de Finlando k. c. k. c, deklaras al ĉiuj niaj fidelaj regatoj, ke por la bono de tiuj konfiditaj al ni de Dio amataj niaj regatoj ni konsideras nian devon antaŭ Dio sendi ilin al mortigado. Kun ili Dio", ktp.

Oni eksonorigos la sonorilojn, vestiĝos en orajn sakojn la lonĝaraj homoj kaj ekkomencos preĝi por mortigado. Kaj komenciĝos denove la malnova, jam longe konata terura afero.

Ekmoviĝos sub aspekto de patriotismo ekscitantaj homojn al malamo kaj mortigado gazetistoj, ĝojante pri tio, ke ili ricevos duoblan profiton. Agemiĝos ĝoje industriistoj, komercistoj, liverantoj al armeoj, atendante la duoblajn profitojn. Ekmoviĝos diversspecaj oficistoj, antaŭvidante la eblon ŝteli pli multe ol ili ŝtelas ordinare. Ekmoviĝos la militistaj estraroj, ricevantaj la duoblajn salajron kaj porciojn kaj esperatendantaj por la mortigo de homoj diversajn de ili alte ŝatatajn ludaĵetojn: rubandojn, krucojn, galonojn, stelojn. Ekmoviĝos la senlaboraj sinjoroj kaj sinjorinoj, antaŭe anoncantaj sin por la Ruĝa Kruco, pretigantaj sin bandaĝi tiujn, kiujn mortigos iliaj edzoj kaj fratoj, imagante al si, ke ili faras per tio plej kristanan aferon.

Kaj surdigante en sia animo la malesperon per kantoj, malĉasto kaj brando, ekmarŝos la deŝiritaj de paca laboro, de siaj edzinoj, patrinoj, infanoj homoj, centmiloj da simplaj bonaj homoj kun la iloj de mortigo en manoj tien, kien oni ilin pelos. Ili marŝos, frostos, malsatos, malsanos, mortos de malsanoj, kaj fine venos al tiu loko, kie oni ekkomencos mortigi ilin po miloj, kaj ili mortigos po miloj, ne sciante mem kial, homojn, kiujn ili neniam vidis, kiuj faris al ili nenion kaj povas fari nenion malbonan.

Kaj kiam estiĝos tiom da malsanuloj, vunditoj kaj mortigitoj, ke estos neniu por ilin kolekti, kaj kiam aero estos tiel infektita per tiu putranta pafilegviando, ke fariĝos malagrable eĉ al la estraro, tiam estos halto por iom da tempo, iel ajn oni kolektos la vunditojn, kunveturigos, kunmetos en amason ien ajn la malsanulojn, kaj la mortigitojn enterigos, superŝutos ilin per kalko, kaj denove kondukos la tutan amason el trompitoj pluen, kaj kondukos ilin tiel tiom longe, ĝis tio enuigos tiujn, kiuj elpensis ĝin, aŭ ĝis tiuj, al kiuj tio estis necesa, ricevos ĉion, kio estis al ili necesa.

Kaj denove sovaĝiĝos, krueliĝos, bestiĝos la homoj kaj malpliiĝos en mondo la amo, kaj komenciĝinta kristaniĝo de l' homaro denove retiriĝos por jardekoj aŭ -centoj. Kaj denove tiuj homoj, al kiuj tio estas profita, kun konvinko parolos, ke se estis milito, tio signifas, ke ĝi estas necesa, kaj denove oni preparos por tio la estontajn generaciojn, de infaneco malmoraligante ilin.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2026 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.