|
La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
![]() KRISTANISMO KAJ PATRIOTISMOAŭtoro: Lev Tolstoj |
©2026 Geo
|
| La Enhavo |
Antaŭ kvar jaroj la unua hirundo de Tulona printempo – unu konata franca agitisto por la milito kontraŭ Germanio – alveturis Rusion por prepari franco-rusan aliancon, kaj estis ĉe ni en vilaĝo. Li alveturis al ni, dum ni laboris ĉe fojnfalĉado. Reveninte hejmen dum la matenmanĝo ni konatiĝis kun la gasto, kaj li tuj rakontis al ni, kiel li militis, estis en kaptitejo, forkuris el ĝi kaj kiel li solene promesis, pro kio li evidente estis fiera: ne ĉesi agiti por la milito kontraŭ Germanio tiel longe, ĝis la tuto kaj honoro de Francio estos restarigitaj.
En nia rondo ĉiuj argumentoj de nia gasto pri tio, kiom necesa estas la alianco inter Rusio kaj Francio por restarigo de antaŭaj limoj de Francio, ĝia antaŭa potenco kaj honoro, kaj por nia asekuro kontraŭ malutilaj projektoj de Germanio, havis nenian sukceson. Al liaj argumentoj pri tio, ke Francio ne povas trankviliĝi tiel longe ĝis ĝi ne reprenos la forprenitajn provincojn, ni respondis, ke ĝuste tiel same Prusio ne povis trankviliĝi, ĝis ĝi repagis por Jena, kaj se la revenĝo de Francoj nun estos sukcesa, la Germanoj devos denove repagi, kaj tiel senfine.
Al liaj pruvoj, ke la Francoj devas savi siajn forŝiritajn fratojn, ni respondis, ke la stato de laboranta loĝantaro de Elzaso-Lotaringio sub la regado de Germanio apenaŭ en io ajn fariĝis pli malbona, ol ĝi estis sub regado de Francio, kaj ke pro tio, ke al kelkaj Elzasanoj estas pli agrable aparteni al Francio ol al Germanio, pro tio ke al li, nia gasto, estas dezirinde restarigi la laŭdon de francaj armiloj, ne nur neniel valoras ekkomenci tiujn terurajn mizerojn, kiujn kaŭzas milito, sed pro tio oni ne rajtas oferi eĉ unu homan vivon.
Al liaj pruvoj, ke al ni estas facile tiel diri, ĉar ni ne spertis tion saman, kion Francio, kaj ke ni ekparolus aliel, se de ni estus deprenitaj ĉebaltmaraj provincoj, Polio, ni respondis, ke eĉ de ŝtata vidpunkto la depreno de ni de ĉebaltmaraj provincoj aŭ de Polio neniel povas esti konsiderata kiel malfeliĉo, sed pli vere tion ni povas konsideri kiel bonaĵon, ĉar tio malpligrandigus la neceson de militforto kaj de ŝtataj elspezoj; kaj de kristana vidpunkto ni neniel povas allasi militon, ĉar la milito postulas la hommortigon, kaj la kristanismo ne nur malpermesas ĉiun mortigon, sed postulas la bonfaradon al ĉiuj homoj sen diferenco de nacioj, konsiderante ĉiujn kiel fratojn. La kristana ŝtato, parolis ni, komencante militon por esti konsekvenca, devus ne nur forigi la krucojn de preĝejoj, la preĝejojn mem ŝanĝi en lokojn por aliaj celoj, al pastraro doni aliajn oficojn kaj ĉefe malpermesi evangelion [6], – sed devas malkonfesi ĉiujn postulojn de moralo, kiuj elfluas el kristana leĝo. C'est a prendre ou a laisser, parolis ni. Tiom longe, kiom la kristanismo ne estas detruita, logi la homojn en militon oni povos nur per ruzo kaj trompo, kiel estas farata nun. Ni vidas tiun ruzon kaj trompon, kaj ne povas cedi al ili. Kaj ĉar ĉe tio ĉi estis nek muziko, nek ĉampano, nek io malsaĝiganta nin, nia gasto nur eklevis la ŝultrojn kaj kun al Francoj propra ĝentilo diris, ke li estas tre danka por la amika akcepto, kiun li ricevis en nia domo, kaj ke li tre bedaŭras, ke liaj pensoj ne ricevis tion saman.
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2026 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.