|
La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
![]() KRISTANISMO KAJ PATRIOTISMOAŭtoro: Lev Tolstoj |
©2026 Geo
|
| La Enhavo |
Ŝajnus, ke kun la disvastiĝo de klero, de plifaciligitaj rimedoj de komunikiĝo, de oftaj interrilatoj inter diversnaciaj homoj, ĉe la disvastiĝo de gazetaro kaj, ĉefe, ĉe tuta malapero de danĝero flanke de aliaj popoloj, la trompo de patriotismo devus fariĝi pli kaj pli malfacila kaj fine fariĝi malebla.
Sed la sekreto konsistas en tio, ke tiuj samaj rimedoj de ĝenerala klerigo, de plifaciligitaj komunikiĝrimedoj kaj interrilatoj, kaj ĉefe gazetaro, ekkaptitaj kaj ĉiam pli kaj pli ekkaptataj de registaroj, donas al ili tian eblon eksciti en popoloj la reciprokajn malamikajn sentojn, ke kiom pligrandiĝadis la evidento de nebezono kaj de malutilo de patriotismo, tiom pligrandiĝadis ankaŭ la forto de registaroj kaj de regantaj klasoj influadi la popolon por eksciti patriotismon.
La diferenco inter tio, kio estis kaj kio estas nun, konsistas nur en tio, ke ĉar nun la pli granda nombro da homoj partoprenas en tiuj profitoj, kiujn liveras la patriotismo al superaj klasoj, tiel ankaŭ la pli granda nombro da homoj partoprenas en la disvastigado kaj subtenado de tiu mirinda superstiĉo.
Ju pli malfacile estas konservi sian potencon, kun des pli kaj pli granda nombro da homoj la registaro dividas ĝin.
Antaŭe estradis malgranda amaseto da homoj: imperiestroj, reĝoj, dukoj, iliaj oficistoj kaj militistoj; kaj nun partoprenantoj al tiu potenco kaj al per ĝi akirataj proĥtoj fariĝis ne nur administristoj kaj pastraro, sed ankaŭ grandaj kaj malgrandaj kapitalistoj, ter-posedantoj, bankistoj, parlamentanoj, instruistoj, vilaĝaj administrantoj, scienculoj kaj eĉ artistoj, kaj precipe verkistoj-ĵurnalistoj. Kaj ĉiuj tiuj personoj konscie aŭ nekonscie disvastigas la trompon de patriotismo, necesan al ili por konservi sian profitan situacion. Kaj la trompo dank'al tio, ke la rimedoj de trompo fariĝis pli fortaj kaj ke en ĝi partoprenas nun ĉiam pli granda nombro da homoj, estas farata tiel sukcese, ke malgraŭ la pli granda malfacilo de trompado, la grado de trompiĝo de l' popolo restas la satna.
Cent jarojn antaŭe la nelegopova popolo, havanta neniun komprenon pri tio, el kio konsistas ĝia registaro, kaj pri tio, kiaj popoloj ĝin ĉirkaŭas, blinde obeis al lokaj oficistoj kaj bienposedantoj, ĉe kiuj ĝi estis en sklaveco. Kaj al registaro sufiĉis per subaĉetoj kaj donacoj teni tiujn oficistojn kaj bienposedantojn en sia potenco, por ke la popolo obeeme plenumu tion, kion oni postulis de ĝi. Kaj nun, kiam la popolo plejparte jam povas legi, pli aŭ malpli scias, el kio konsistas ĝia registaro, kiaj popoloj ĉirkaŭas ĝin; kiam homoj el popolo konstante kaj facile moviĝas de loko al loko, alportante al ĝi sciigojn pri tio, kio fariĝas en la mondo, jam estas nesufiĉa la simpla postulo plenumi ordonojn de registaroj: estas necese ankoraŭ malheligi tiujn verajn komprenojn pri vivo, kiujn havas popolo, inspiri al ĝi ne verajn komprenojn pri kondiĉoj de ĝia vivo kaj pri rilatoj al ĝi de aliaj popoloj.
Kaj jen dank' al disvastigo de gazetaro, de elementa klero kaj de facilo de komunikiĝoj, la registaroj, ĉie havantaj siajn agentojn, per ordonoj, preĝejaj predikoj, lernejoj, gazetoj inspiras al la popolo plej sovaĝajn kaj malverajn komprenojn pri ĝiaj profitoj, pri la interrilatoj inter popoloj, pri iliaj ecoj kaj intencoj, kaj la popolo, tiom subpremata per laboro, ke ĝi havas nek tempon, nek eblon kompreni la signifon kaj ekzameni la juston de tiuj komprenoj, kiuj estas al ĝi inspirataj, kaj de tiuj postuloj, kiujn en nomo de ĝia bonstato oni prezentas al ĝi, senmurmure obeas al ili.
Kaj la homoj el popolo, liberiĝantaj de senhalta laboro kaj kleriĝantaj, kaj tial, ŝajnus, povantaj kompreni la trompon faratan al ili, estas submetataj al tia plifortigita infiuo de minacoj, subaĉeto kaj hipnotigado de registaroj, ke ili preskaŭ senescepte tuj transiras al la registaro, kaj akceptante la profitajn kaj bone pagatajn oficojn kiel instruistoj, pastroj, oficiroj, administrantoj, fariĝas partoprenantoj en disvastigado de tiu trompo, kiu pereigas iliajn kunfratojn. Kvazaŭ en la pordoj de kleriĝo troviĝas retoj, en kiujn neeviteble enfalas ĉiuj, kiuj per tiuj aŭ aliaj rimedoj eliras el la per laboro absorbata popolamaso.
Komence, kiam oni ekkomprenas la tutan kruelon de tiu trompo, nevole leviĝas la indigno kontraŭ tiuj, kiuj pro siaj personaj, egoistaj, vantaj profitoj faras tiun kruelan, pereigantan ne nur korpon, sed ankaŭ animon de homoj trompadon, kaj oni volas kulpigi tiujn kruelajn trompantojn. Sed la afero estas ja jena, ke la trompantoj trompas ne tial, ke ili volas trompi, sed tial, ke ili preskaŭ ne povas fari aliel. Kaj trompas ili ne makiavele, ne kun la konscio de farata de ili trompo, sed plejparte kun naiva konvinko, ke ili faras ion bonan kaj altan, en kio ilin konstante subtenas la kunsento kaj aprobo de ĉiuj ĉirkaŭantaj ilin. Vere, malklare sentante, ke sur tiu trompo baziĝas ilia potenco kaj profita situacio, ili nevole estas allogataj de ĝi, sed agas ili ne tial, ke ili volas trompi la popolon, sed tial, ke ili pensas, ke la farata de ili afero estas utila por la popolo.
Tiel la imperiestroj, reĝoj kun siaj ministroj, farante siajn kronadojn, manovrojn, paradojn, vizitojn unu al alia, dum kiuj ili, vestigante sin en diversajn uniformojn, transveturante de loko al loko, kun seriozaj vizaĝoj konsiliĝas unu kun alia pri tio, kiel pacigi kvazaŭ malpacantajn popolojn (al kiuj neniam eĉ en kapon venos ekmiliti unu kontraŭ alia), estas tute konvinkitaj, ke ĉio tio, kion ili faras, estas afero tre prudenta kaj utila.
Tiel same ankaŭ ĉiuj ministroj, diplomatoj kaj diversaj oficistoj, ornamante sin per siaj uniformoj kun diversaj rubandetoj kaj krucetoj, kaj zorgeme skribantaj sur belega papero je numeroj siajn malklarajn, konfuzajn, al neniu necesajn sciigojn, raportojn, ordonojn, projektojn, estas tute konvinkitaj, ke sen tia ilia agado ekhaltos aŭ malordiĝos la tuta vivo de l' popoloj.
Tiel same ankaŭ la militistoj, ornamitaj en siaj ridindaj vestaĵoj, serioze rezonantaj pri tio, per kiaj pafiloj aŭ pafilegoj estas pli bone rnortigadi homojn, estas tute konvinkitaj, ke iliaj manovroj kaj paradoj estas plej gravaj kaj necesaj aferoj por la popolo.
Je tio sama estas konvinkitaj ankaŭ la patriotismon predikantaj pastroj, ĵurnalistoj kaj verkistoj de patriotaj versoj kaj lernolibroj, ricevantaj por tio malavaran rekompencon. Tion saman ne pridubas ankaŭ la organizantoj de festoj laŭ speco de franco-rusaj, sincere kortuŝataj ĉe eldiro de siaj patriotaj paroladoj kaj tostoj. Ĉiuj homoj faras tion, kion ili faras, senkonscie, ĉar tio estas necesa aŭ ĉar sur tiu trompo baziĝas ilia tuta vivo, kaj tial, ke ili ne scias fari ion alian, kaj dume tiuj samaj iliaj agoj trovas kunsenton kaj aprobon de ĉiuj ĉi homoj, inter kiuj ili estas farataj. Sed ne sufiĉe, ke, estante ligataj unu kun alia, ili mem aprobas kaj pravigas la konduton kaj agadon unu de alia: imperiestroj kaj reĝoj – de militistoj, oficistoj kaj de pastraro, kaj la militistoj, oficistoj kaj pastraro – de imperiestroj kaj reĝoj kaj unu de alia; la popolamaso, precipe urba, ne vidante ian por ili komprenatan sencon en ĉio tio, kio estas farata de tiuj homoj, nevole aljuĝas al ili precipan, preskaŭ supernaturan signifon. La popolamaso vidas, ekzemple, ke oni starigas triumfajn pordojn, la homoj ornamas sin per kronoj, uniformoj, talaroj, oni bruligas fajraĵojn, pafadas el pafilegoj, sonorigas sonorilojn, kun muziko marŝas regimentoj, fiugas paperoj kaj telegramoj kaj la senditoj de loko al loko, kaj la strange ornamiĝintaj homoj senhalte zorge transveturas de loko al loko, ion parolas kaj skribas ktp., kaj la popolamaso, ne estante en la stato ekzameni, ke ĉio ĉi estas farata (kiel tio estas fakte) sen plej malgranda neceso, alskribas al ĉio tio precipan, misteran por ĝi kaj gravan signifon, kaj per krioj de ravo aŭ per silenta estimo renkontas ĉiujn tiujn vidaĵojn. Kaj dume tiuj elmontroj de ravo kaj ĉiam de estimo ankoraŭ plifortigas la konvinkon de tiuj homoj, kiuj faras ĉiujn ĉi malsaĝaĵojn.
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2026 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.