|
La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
![]() KRISTANISMO KAJ PATRIOTISMOAŭtoro: Lev Tolstoj |
©2026 Geo
|
| La Enhavo |
Kutime kiel pruvon por ekzisto de patriotismo oni nomas la elmontron de patriotaj sentoj de popolo dum diversaj solenoj, kiel ekzemple en Rusio dum carkronado aŭ dum renkonto de caro post la vagonarelreliĝo la 17-an de oktobro, aŭ en Francio dum militdeklaro al Prusio, aŭ en Germanio dum provenkaj solenoj, aŭ dum franco-rusaj festoj.
Sed oni devas scii, kiel oni preparas tiujn manifestaciojn. En Rusio, ekzemple, ĉe ĉiu pretervojaĝo de imperiestro oni komisias el vilaĝanaj societoj kaj el fabrikoj homojn por renkontoj kaj salutoj al caro.
La ĝojkrioj de popolamaso plejparte estas artifike preparataj de tiuj, al kiuj ili estas necesaj, kaj la grado de popola ravo montras nur la artgradon de aranĝintoj de tiuj ĝojkrioj. Tiu afero estas jam delonge praktikata kaj tial la specialistoj-aranĝantoj de tiuj ĝojkrioj en sia preparado atingis altan gradon de virtuozeco.
Kiam Aleksandro II estis ankoraŭ kron-princo kaj komandis, kiel estas kutimo, la preobraĵenskan regimenton, foje posttagmeze li alveturis al regimento, troviĝinta en tendaro. Tuj kiam montriĝis lia veturilo, la soldatoj, kvankam ili estis nur en ĉemizoj, elkuris lin renkonti kaj kun tia ĝojo renkontis, kiel oni skribas, sian altan komandanton, ke ĉiuj vete kuris post la veturilo kaj multaj el ili kurante faris krucsignon, ĉe tio rigardante la kron-princon. Ĉiuj, kiuj vidis tiun renkonton, estis kortuŝitaj de tiu naiva sindonemo kaj amo de rusa soldato al caro kaj lia heredanto, kaj de tiu religia kaj videble nepreparita ravo, kiu montriĝis en vizaĝoj, en movoj kaj precipe en faro de krucsignoj. Kaj tamen ĉio tio estis farita artifike kaj preparita jene.
Post la parado la antaŭan tagon, la kron-princo diris al brigada komandanto, ke li alveturos morgaŭ.
– Kiam atendi vian imperiestran moŝton?
– Verŝajne vespere. Nur mi petas, ke estu neniaj preparoj.
Tuj kiam la kronprinco forveturis, la brigada komandanto kunvokis rotajn komandantojn kaj ordonis, ke por morgaŭa tago ĉiuj soldatoj estu en puraj ĉemizoj. Kaj tuj kiam ili ekvidos la veturilon de l' kronprinco, kiun devas atendi la signaldonantoj, ĉiuj kuru kiel ajn renkonten kaj kun la krioj "hura" kuru post la vetiirilo, ĉe kio ĉiu deka homo en la roto kurante faru krucsignon. La ĉefserĝentoj starigis rotojn, kaj kalkulante po unu haltis sur la deka: "unu, du, tri... ok, naŭ, dek, Sidorenko – fari krucsignon; unu, du, tri, kvar... Ivanov – fari krucsignon". Ĉio estis plenumita laŭ ordono, kaj afekcio de ravo komunikiĝis al la kronprinco, al ĉiuj ĉeestantoj, eĉ al soldatoj kaj oficiroj, kaj eĉ al brigada komandanto, kiu mem ĉion tion elpensis. Tiel same, kvankam ne tiel maldelikate, estas farate ĉie, kie estas patriotaj manifestacioj. Ekzemple, franco-rusaj festoj, kiujn oni prezentas al ni kiel spontanajn elmontrojn de popolaj sentoj, fariĝis ne per si mem, sed estis kontraŭe artiĥke kaj sufiĉe videble preparitaj kaj elvokitaj de l' franca registaro.
"Tuj kiam fariĝis konata la alveturo de rusaj maristoj (mi citas denove el tiu sama Kamparana Sendito, registara organo, kolektanta siajn sciigojn el ĉiuj aliaj gazetoj), ne nur en ĉiuj grandaj kaj malgrandaj urboj, kuŝantaj sur sufiĉe longa vojo inter Tulono kaj Parizo, sed ankaŭ en multegaj urboj kaj urbetoj, kuŝantaj tute flanke en granda distanco de tiu vojo, fondiĝis komitatoj por preparo de festoj. Ĉie oni kolektis ofersumojn por elspezoj ĉe tiuj festoj. Multaj urboj sendis deputaciojn Parizon al nia imperiestra ambasadoro kun peto, ke rusaj maristoj vizitu tiujn urbojn almenaŭ por unu tago, aŭ eĉ por unu horo. La urbestraroj de tiuj urboj, kiujn devis viziti niaj maristoj, disponis grandegajn monsumojn, pli ol po cent mil rubloj por preparo de diversaj festoj kaj amuzoj, kaj eldiris sian preton elspezi por tio ankoraŭ pli grandajn sumojn, kiom estos necese, por ke nur la renkonto kaj festoj okazu kiel eble plej belegaj.
"En Parizo mem krom la sumo, kiun disponigis por tio la urbestraro, estis kolektita granda sumo de privata komitato ankaŭ por preparo de amuziĝoj, kaj la franca registaro disponigis cent mil rublojn por elspezoj je honorado de rusaj gastoj fare de ministroj kaj aliaj estroj. En multaj urboj, kiujn niaj maristoj tute ne vizitos, tamen estas decidite aranĝi la 1-an de oktobro diversajn festojn je honoro de Rusio. Multegaj urboj kaj provincoj decidis sendi Tulonon aŭ Parizon specialajn delegitarojn por saluti rusajn gastojn kaj prezenti al ili donacojn je memoro pri Francio aŭ sendi al ili salutajn skribaĵojn kaj telegramojn. Estas decidite la 1-an de oktobro ĉie konsideri kiel popolan feston kaj la lernantojn liberigi por tiu tago de lernado, en Parizo eĉ por du tagoj. Al la punitaj malsuperaj militistaj ranguloj pardoni iliajn kulpojn, por ke ili kun danko rememoru la ĝojan por Francio tagon – la 1-an de oktobro.
"Por faciligi al publiko deziranta viziti Tulonon kaj ebligi al ĝi partopreni en renkonto de rusa eskadro, la fervojoj malaltigis la veturpagon je duono kaj aranĝis specialajn ekstervicajn vagonarojn."
Kaj nun, kiam per tuta vico de ĉiulokaj samtempaj rimedoj, kiujn dank' al estanta en sia mano potenco la registaro ĉiam povas apliki, ioma parto de l' popolo, precipe la ŝaŭmo de l' popolo – la urba popolamaso, estas metata en nenormalan ekscititan staton, oni diras: Vidu, tio estas memvola esprimo de tutpopola volo. Tiaj manifestacioj, kiel tiuj, kiuj nun okazis en Tulono kaj Parizo... kaj konstante ripetiĝas en Rusio ĉe ĉiuj solenaj renkontoj, pruvas nur tion, ke la rimedoj por artifike eksciti popolon, estantaj nun en la manoj de registaroj kaj de regantaj klasoj, estas tiel potencaj, ke la registaroj kaj regantaj klasoj, posedantaj ilin, ĉiam povas elvoki laŭ sia bonplaĉo kian ajn ili volas patriotan manifestacion, kvazaŭan elmontron de patriotaj popolsentoj. Nenio, kontraŭe, pruvas kun tia evidento la foreston de patriotismo en popolo, kiel rekte tiuj streĉitaj fortuzoj, kiujn aplikas nun la registaroj kaj la regantaj klasoj por artifika ĝia elvoko, kaj tiuj malgrandaj rezultoj, kiuj estiĝas malgraŭ ĉiuj tiuj penadoj.
Se la patriotaj sentoj estas tiel propraj al popoloj, oni devus lasi ilin libere elmontriĝi, sed ne eksciti ilin per ĉiuj konstantaj kaj ekskluzivaj artifikaj rimedoj. Se eĉ nur por kelka tempo, por unu jaro oni ĉesus en Rusio, kiel tion oni faras nun, ĉe surtroniĝo de ĉiu caro devigi la tutan popolon ĵuri al li, ĉesus dum ĉiu diservo solene kelkfoje preĝi la kutimajn procarajn preĝojn, ĉesus festi kun sonorilsonorado, iluminado kaj kun malpermeso labori la tagojn de lia naskiĝo kaj liajn nomtagojn, ĉesus ĉie elpendigadi kaj elstarigadi liajn portretojn, ĉesus en preĝlibroj, kalendaroj, lernolibroj per grandaj literoj presi lian nomon kaj tiun de lia familio, kaj eĉ de al ili rilataj antaŭnomoj; ĉesus en specialaj libretoj kaj gazetoj nur por tio destinitaj laŭdadi lin; ĉesus juĝi kaj meti en malliberejon pro plej malgranda ne respekta vorto, eldirita pri caro, – se nur eĉ por kelka tempo oni ĉesus fari tion, tiam ni ekvidus, en kia grado estas propra al popolo, al vera laboranta popolo, al Prokopij, al administranto Ivano, kaj al ĉiuj homoj el rusa popolo, kiel je tio oni konvinkadas popolon, kaj estas konvinkitaj ĉiuj eksterlandanoj, adori caron, kiu en tia aŭ alia maniero metas ĝin en manojn de bien-posedantoj aŭ ĝenerale riĉuloj. Tiel estas en Rusio; sed ĉesu en Germanio, Francio, Italio, Anglio, Ameriko fari ĉion tion, kion tiel same streĉite faras ankaŭ tie la regantaj klasoj por eksciti patriotismon, sindonemon kaj obeemon al ekzistanta registaro, tiam ni ekvidus, kiom propra estas tiu imagita patriotismo al popoloj de nia tempo.
Kaj fakte jam de infaneco per ĉiuj eblaj rimedoj – lernejaj lernolibroj, preĝejaj diservoj, predikoj, paroladoj, libroj, gazetqj, versoj, monumentoj – ĉiam en unu kaj tiu sama direkto oni malsaĝigas la popolon, poste oni kolektas perforte aŭ per subaĉeto kelkajn milojn da personoj, kaj kiam tiuj kunvenintaj miloj, al kiuj aliĝos ĉiuj okulumantoj, kiuj ĉiam estas pretaj ĉeesti ĉiun spektaklon, kaj kiam tuta tiu popolamaso ĉe sonoj de pafilegpafado, muziko kaj ĉe apero de ĉia brilo kaj lumo komencos krii tion, kion oni antaŭ ĝi antaŭkrios, oni diras al ni, ke tio estas esprimo de sentoj de tuta popolo. Sed, unue, tiuj miloj, multaj dekmiloj da homoj, kiuj ion krias dum tiaj solenoj, faras nur tre malgrandan dekmilonon da tuta popolo; due, el tiuj dekmiloj da kriantaj kaj ĉapojn svingantaj homoj la pli granda duono se ne estas perforte kunpelita, kiel ĉe ni en Rusio, tiel estas artifike allogita per ia logaĵo; trie, inter ĉiuj tiuj miloj apenaŭ estas dekoj, kiuj komprenas la okazaĵon, kaj tiel same krius kaj svingus ĉapojn, se okazus la perfekta kontraŭaĵo al tio, kio nun okazas; kaj kvare, tie ĉi alestas polico, kiu tuj devigos eksilenti kaj forprenos tiujn, kiuj ekkrius ne tion, kion volas kaj postulas registaro, kiel tio ofte estis farata dutn franco-rusaj festoj.
En Francio oni salutis egale rave la militon kontraŭ Rusio ĉe Napoleono I, kaj poste Aleksandron I, tiun, kontraŭ kiu ili militis, kaj poste denove Napoleonon, kaj denove aliancanojn, kaj Burbonon, kaj Orleanon, kaj respublikon, kaj Napoleonon III, kaj Bulanĵe; en Rusio oni salutas egale rave hodiaŭ Petron, morgaŭ Ekaterinon, postmorgaŭ Paŭlon, Aleksandron, Konstantinon, Nikolajon, dukon de Lejĥtenberg, fratojn-slavojn, prusan reĝon kaj francajn maristojn kaj ĉiujn tiujn, kiujn la estraro ekvolos saluti.
Precize tio sama okazas en Anglio, Ameriko, Germanio, Italio.
Tio, kio en nia tempo estas nomata patriotismo, estas unuflanke difinita emo konstante produktata, kaj subtenata ĉe popoloj per lernejo, religio, per subaĉetebla gazetaro en la por registaro bezona direkto, de alia flanko ĝi estas dumtempa, per specialaj rimedoj de regantaj klasoj produktata ekscitiĝo de malsuperaj je morala kaj eĉ je intelekta nivelo homoj de l' popolo, kiu poste estas prezentata kiel konstanta elmontro de tutpopola volo. La patriotismo de subpremataj popoloj faras neniun escepton. Ĝi estas tiel same ne propra al laborantaj popolamasoj, kaj same artifike inokulata al ili de superaj klasoj.
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2026 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.