La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


KRISTANISMO KAJ PATRIOTISMO

Aŭtoro: Lev Tolstoj

©2026 Geo

La Enhavo

XI

Mia malnova amiko D., dum vintro loĝante sola en vilaĝo, dum lia edzino, kiun li malofte tie vizitis, loĝis en Parizo, en longaj aŭtunaj vesperoj ofte interparoladis kun vilaĝano nescianta legi, sed tre prudenta kaj honorinda administristo de komunumo, kiu venadis vespere kun raportoj, kaj mia amiko rakontis al li interalie ankaŭ pri la supereco de franca ŝtatordo kompare kun nia. Tio estis ĵus antaŭ la lasta pola ribelo kaj franca enmiksiĝo en niaj aferoj. La patriotaj rusaj gazetoj ekbrulis tiam per indigno kontraŭ tiu enmiksiĝo kaj tiel incitis la regantajn klasojn, ke la situacio fariĝis tre streĉita, kaj ĉe ni oni ekparolis pri milito kontraŭ Francio.

Mia amiko, leginte gazetojn, rakontis al sia administristo ankaŭ pri tiuj rilatoj inter Rusio kaj Francio. Submetiĝante al spirito de gazetoj mia amiko diris, ke se ekestos milito, li enarmeiĝos (li estis maljuna militisto) kaj militos kontraŭ Francio. Tiam revenĝo je Francio al rusaj patriotoj ŝajnis necesa pro Sebastopolo.

– Kiacele bezonas ni militi? demandis la administristo.

– Kiel do ni povus permesi al Francio ordoni ĉe ni?

– Sed vi mem ja diras, ke ĉe ili estas pli bona ordo ol ĉe ni, diris la administristo tute serioze. Lasu ni ilin enkonduki ordon ankaŭ ĉe ni.

Kaj mia amiko rakontis al mi, ke tiu rezonado tiel konsternis lin, ke li tute ne sciis kion respondi, kaj ke li nur ekridis, kiel ridas homoj vekiĝinte el trompa sonĝo.

Similan rezonadon oni povas aŭdi de ĉiu neebria rusa laborista homo, se nur li ne troviĝas sub la hipnotisma influo de registaro. Oni parolas pri amo de rusa popolo al sia kredo, caro kaj patrujo, dume en Rusio troviĝas nenia vilaĝansocieto, kiu almenaŭ minuton pripensus kion elekti el du estontaj lokoj de koloniiĝo: unu en Rusio kun patro-caro, kiel oni skribas en libretoj, kaj kun sankta ortodoksa kredo en sia adorata patrujo, sed kun malpli granda kaj malpli bona tero, aŭ sen patro blanka-caro kaj sen ortodoksa kredo ie ajn ekster Rusio, en Prusio, Ĉinio, Turkio, Aŭstrio, sed kun iom pli granda kaj pli bona tero, kion ni vidis antaŭe kaj vidas nun. Por ĉiu rusa vilaĝano la demando pri tio, sub kiu registaro ili estos (ĉar li scias, ke sub kia ajn li estus, oni egale prirabos lin), havas nekompareble malplian signifon ol la demando – mi ne diras jam: ĉu bona estas akvo, sed ĉu mola estas argilo kaj ĉu bone naskiĝas brasiko.

Oni povas ekpensi, ke la indiferento de Rusoj devenas de tio, ke ĉiu registaro, en kies potencon ili transirus, estos certe pli bona ol rusa, ĉar en Eŭropo estas nenia pli malbona; sed tio ne estas tiel: kiom mi scias, tion saman ni vidis ĉe la koloniistoj Angloj, Holandanoj, Germanoj, elmigrantaj Amerikon, kaj ĉe diversaj aliaj nacioj enmigrantaj Rusion.

La transiroj de eŭropaj popoloj el la potenco de unu registaro en la potencon de alia, el la turka en la aŭstran, aŭ el franca en germanan, tiel malmulte ŝanĝas la situacion de popolo, ke neniel povas elvoki malkontenton en laborista popolo, se nur ĝi ne estos artifike submetita al influoj de registaroj kaj de regantaj klasoj.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2026 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.