|
La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
![]() KRISTANISMO KAJ PATRIOTISMOAŭtoro: Lev Tolstoj |
©2026 Geo
|
| La Enhavo |
Antaŭ nelonge profesoro de psikiatrio Sikorskij en Kievaj universitataj sciigoj priskribis la de li esploritan, kiel li nomas, psikopatian epidemion malevanŝĉina, aperintan en kelkaj vilaĝoj de Vasilkova regiono, gubernio Kievo. La esenco de tiu epidemio konsistis, laŭ vortoj de s-ro Sikorskij, en tio, ke kelkaj homoj el tiuj vilaĝoj influataj de sia gvidanto, nomata Malevanij, imagis al si, ke baldaŭ devas veni la mondfino, kaj pro tio ili, ŝanĝinte la tutan ordon de sia vivo, komencis disdonadi sian havaĵon, ornami sin, dolĉe manĝi kaj trinki, kaj ĉesis labori. La profesoro trovis ilian staton nenormala. Li diras : "Neordinara ilia bonanimeco ofte transiras en ekzalton, ĝojan staton, havanta neniajn eksterajn motivojn. Ili estis en sentimentala animstato: ĝentilaj ekscese, babilemaj, moviĝemaj kun rapide venantaj kaj tiel same facile kaj sen postsignoj malaperantaj ĝojlarmoj. Ili vendadis la necesaĵon por aĉeti ombrelojn, silkajn tukojn kaj similajn aĵojn, ĉe tio la tukoj servis al ili nur kiel tualeta ornamo. Ili manĝis multe da dolĉaĵoj. Ilia humoro estis ĉiam vivĝoja, ili vivis senlabore: vizitadis unu la alian, promenadis kune... Kiam oni montradis al ili la evidente sensencan kaŭzon por ilia rifuzo de laboro, oni ricevadis responde stereotipan frazon: Se mi ekvolos – mi laboros, se ne ekvolos – kial mi devigus min?!"
La klera profesoro konsideras la staton de tiuj homoj kiel kazon de evidenta psikopata epidemio kaj konsilante al registaro uzi kelkajn kontraŭrimedojn kontraŭ ĝia disvastiĝo, finas sian komunikon per jenaj vortoj : "Malevanŝĉina estas ĝemkrio de loĝantaro kaj peto pri liberigo de vino kaj pri plibonigo de instruado kaj de sanitaraj kondiĉoj."
Sed se malevanŝĉina estas ĝemkrio de malsaniĝinta loĝantaro kaj peto pri liberigo de vino kaj de malutilaj sociaj vivkondiĉoj, kia terura ĝemkrio de malsaniĝinta loĝantaro kaj kia peto pri ĝia savo de vino kaj de malveraj sociaj vivkondiĉoj estas tiu nova malsano, kiu aperis en Parizo kaj kun terura rapido ĉirkaŭprenis la pliparton de l' urba loĝantaro de Francio kaj preskaŭ tutan regantan kaj estrantan kulturan Rusion?
Kaj se oni devas konsenti, ke la psikopatia sufero de malevanŝĉina estas danĝera kaj ke registaro faris bone sekvinte la konsilon de l' profesoro kaj foriginte la gvidantojn de malevanŝĉina per enfermo de kelkaj el ili en domoj por frenezuloj kaj monaĥejoj, per forsendo de aliaj en malproksimajn lokojn, – kiel pli danĝeran devas ni konsideri tiun nove aperintan en Tulono kaj Parizo, kaj de tie disvastiĝintan en tuta Francio kaj Rusio epidemion, kaj kiom pli necesa estas, se ne al registaro, tial al la socio preni plej decidajn kontraŭrimedojn kontraŭ la disvastiĝo de tiaj epidemioj.
La similo inter tiu kaj alia malsano estas kompleta. Tiu sama eksterordinara bonanimeco, transiranta en senkaŭzan ĝojan ekzalton, tiu sama sentimentalo, troa ĝentilo, babilemo, tiuj samaj seninterrompaj larmoj de kortuŝo, alvenantaj kaj forirantaj senkaŭze, tiu sama festa humoro, tiu sama promenado kaj vizitado unu la alian, tiu sama vestiĝo en plej belajn vestojn, tiu sama pasio por dolĉa manĝaĵo, tiuj samaj sensencaj paroladoj, sama mallaborado, sama muziko kaj kantado, sama gvidado de virinoj kaj tiu sama por multaj klaŭna sintenado attitudes passionnelles, kiun s-ro Sikorskij rimarkis ĉe malevanŝĉanoj, t. e. kiel mi komprenas tiun vorton, tiuj diversaj nenaturaj sintenoj, kiujn alprenas la homoj dum solenaj renkontoj, akceptoj kaj paroladoj dum tagmanĝoj.
La similo estas kompleta. La diferenco konsistas nur en tio, kaj tiu diferenco estas grandega por tiu socio, en kiu okazas tiuj fenomenoj, – ke tie, freneziĝas nur kelkaj dekoj da pacaj malriĉaj kamparanoj, vivantaj de siaj malgrandaj havaĵoj kaj tial ne povantaj perforti siajn najbarojn, kaj infektantaj aliajn nur per persona kaj buŝa transdono de sia animstato, tie ĉi kontraŭe estas freneziĝo de milionoj da homoj, havantaj grandegajn monsumojn kaj rimedojn devigi aliajn homojn: pafilojn, bajonetojn, fortikaĵojn, kirasŝipojn, melinitojn, dinamitojn, kaj krom tio havantaj en sia potenco la rimedojn por disvastigi sian freneziĝon: poŝton, telegrafon, grandegan nombron da gazetoj kaj diversspecajn eldonaĵojn, vete presataj kaj disportantaj ilian infekton en ĉiujn angulojn de l' mondo. La diferenco konsistas ankaŭ en tio, ke la unuaj ne nur ne drinkas ĝis ebrio sed uzas tute neniajn ebriigajn trinkaĵojn; la duaj troviĝas konstante en duonebria stato, kiun ili seninterrompe subtenas. Tial por la socio, en kiu okazas tiaj fenomenoj, inter Kieva epidemio, dum kiu laŭ sciigoj de s-ro Sikorskij, ne estas vidataj iaj perfortoj, mortigoj, kaj tiu, kiu aperis en Parizo, kie dum unu procesio estis mortpremitaj dudek virinoj, la diferenco estas tia, kia estus inter tio, ke el forno elsaltas karbero kaj bruletas sur la planko, kiu videble ne ekbrulos de ĝi, kaj flamo, kiu ekkaptis jam pordon kaj murojn de domo. En plej malbona kazo la konsekvencoj de Kieva epidemio estos, ke la milionona parto de Rusio elspezos tion, kion ĝi gajnis per sia laboro, kaj ne estos plu kapabla pagi la ŝtatajn impostojn. La konsekvencoj de epidemio Tulono-Pariza, ekkaptinta la homojn, posedantaj teruran potencon: grandegajn monsumojn, ilojn por fari devigon kaj por disvastigi sian freneziĝon – povas kaj devas esti teruraj.
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2026 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.