|
La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
![]() KRISTANISMO KAJ PATRIOTISMOAŭtoro: Lev Tolstoj |
©2026 Geo
|
| La Enhavo |
Oni povas kompate aŭskultadi tiun sensencaĵon, kiun babilas malforta, maljuna, nearmita frenezulo en sia ĉapelaĉo kaj mantelaĉo, eĉ ne kontraŭdiri al li kaj eĉ ŝerce konsenti kun li; sed kiam tio estas tuta amaso el impertinentaj frenezuloj, elŝirintaj sin el sia enfermejo, kaj se tiu amaso de kapo ĝis piedoj estas armita per akraj ponardoj, sabroj kaj ŝargitaj revolveroj kaj en hazardo svingas tiujn mortigajn armilojn, – oni ne povas ne nur ŝerce konsenti kun ili, sed eĉ ne unu minuton esti trankvila. Tiel same la ekscitiĝstato prezentas sin, kiun elvokis la francaj festoj, en kiu troviĝas nun la franca kaj rusa registaroj. Ĉar la homoj, infektiĝintaj nun de epidemio, posedas plej terurajn ilojn de mortigo. kaj ruinigo.
Vere, en ĉiuj paroladoj, en ĉiuj tostoj, eldiritaj dum tiuj festenoj, en ĉiuj artikoloj pri tiuj festenoj senflankiĝe estis parolate, ke la signifo de ĉio okazanta konsistas en la certigo de paco. Eĉ la anoj de milito parolis ne pri malamo kontraŭ deŝirantoj de provincoj, sed pri ia amo, kiu iel malamas.
Sed estas ja konata la ruzo de ĉiuj anim-malsanuloj, kaj rekte tiu persista ripetado, ke ni ne volas militon, sed volas pacon, kaj la silentado pri tio, pri kio ĉiuj pensas, faras plej minacantan fenomenon.
En sia responda tosto dum la tagmanĝo en la palaco de la Elizeoj, la rusa ambasadoro diris: "Antaŭ ol eldiri toston, sur kiu resonos el profundego de koroj ne nur ĉiuj troviĝantaj inter tiuj ĉi muroj, sed tiel same kaj kun sama forto ankaŭ ĉiuj tiuj, kies koroj malproksime kaj proksime sur ĉiuj punktoj de belega Francio, egale kiel ankaŭ de tuta Rusio, batas en nuna minuto unisone kun nia, – permesu al mi esprimi al vi nian profundan dankon por la salutaj vortoj, kiujn vi turnis al admiralo, kiun la caro komisiis redoni la Kronŝtatan viziton. Ĉe via alta influo, kiun vi ĝuas, viaj vortoj karakterizas la veran signifon de belegaj pacaj solenoj, festataj kun tia mirinda unuanimeco, lojalo kaj purkoreco."
Tiel same per nenio pravigata aludo je paco troviĝas en la parolado de l' franca Prezidanto. "La amkatenoj, kunligantaj Rusion kaj Francion", li diris, "kaj antaŭ du jaroj firmigitaj per kortuŝantaj manifestacioj, kies objekto estis nia ŝiparo en Kronŝtato, kun ĉiu tago fariĝas pli intima, kaj la honesta interŝanĝo de niaj amikaj sentoj devas entuziasmigi ĉiujn tiujn, por kiuj estas kara la bonfaro de paco, konfido kaj sendanĝereco", ktp.
En unu kaj en alia parolado tute neatendite kaj sen ia motivo oni parolas pri bonfaroj de paco kaj pri pacaj solenaĵoj.
Tio sama troviĝas ankaŭ en la telegramoj, kiujn interŝanĝis rusa Imperiestro kaj franca Prezidanto. Rusa Imperiestro telegrafas:
"En momento, kiam la rusa eskadro forlasas Francion, mia koro devigas min esprimi al vi, kiel mi estas kortuŝita kaj danka por la varma kaj belega akcepto, kiun mia ŝiparo trovis ĉie sur franca tero. La atestoj de viva simpatio, kiuj manifestiĝis ankoraŭ unufoje kun tia elokvento, aldonos novan ĉenon altiuj, kiuj unuigas la du landojn, kaj kunhelpos, mi esperas, al fortikigo de ĝenerala paco, objekto de viaj penadoj kaj de viaj konstantaj deziroj", ktp.
La franca Prezidanto en sia responda telegramo diras:
"La depeŝon, por kiu mi dankas vian moŝton, mi ricevis, kiam mi forlasis Tulonon por reveni Parizon. La bela eskadro, sur kiu mi havis la kontenton saluti la rusan flagon en franca akvaro, la kora akcepto, kiun viaj bravaj maristoj renkontis ĉie en Francio, unu plian fojon atestas pri sincera simpatio, kiu unuigas niajn du landojn. Samtempe ili atestas pri profunda konfido je bonfara influo, kiun povas efiki kune du grandaj nacioj sindonaj al pacafero."
Denove en ambaŭ telegramoj tute nekonvene estas aludita paco, havanta nenion komunan kun la festoj de maristoj.
Estas neniu parolado, neniu artikolo, en kiu oni ne parolus, ke la celo de tiuj ĉiuj orgioj estas paco de Eŭropo. Dum tagmanĝo, kiun donas la reprezentantoj de rusa gazetaro, ĉiuj parolas pri paco. S-ro Zola, kiu antaŭ nelonge skribis, ke la milito estas necesa kaj eĉ utila, kaj s-ro Voque, kiu ne unufoje gazete eldiradis tion saman, ne parolas eĉ vorton pri milito, sed parolas nur pri paco. La kunsidoj de parlamentoj komenciĝas per paroladoj pri pasintaj festoj; la oratoroj certigas, ke tiuj festoj estas proklamo de paco al Eŭropo.
Simile, kiel homo, veninta en pacan societon kaj fervore ĉe ĉiu okazo penanta kredigi la ĉeestantojn, ke li tute ne havas intencon elbati la dentojn al iu ajn, subbatadi la okulojn kaj rompadi la manojn, sed intencas nur pace pasigi vesperon. "Neniu ja pridubas tion", oni volas diri al li. "Se vi tamen havas tiajn abomenajn intencojn, almenaŭ ne ekkuraĝu paroli pri ili."
En multaj artikoloj skribitaj pri festoj eĉ klare kaj naive estis elparolata la kontento, ke dum la festoj neniu eldiris tion, kion tacitu consensu estis decidite kaŝi de ĉiuj, kaj ke nur unu ne singarda homo, tuj forigita de polico, ekkriis tion, kion ĉiuj pensis, nome: a bas l'Allemagne!
Tiel la infanoj iafoje estas tiel ĝojaj, ke ili kaŝis sian petolon, sed la ĝojo perfidas ilin.
Kaj kial tiel ĝoji, ke neniu diris pri milito, se ni vere ne pensas pri ĝi?
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2026 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.