|
La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
![]() KRISTANISMO KAJ PATRIOTISMOAŭtoro: Lev Tolstoj |
©2026 Geo
|
| La Enhavo |
"Sed se homoj el popolo ne havas tiun senton de patriotisnio, tio devenas de tio, ke ili ankoraŭ ne disvolviĝis por kompreni tiun altan kaj al ĉiu klera homo propran senton. Se ili ne havas tiun altan senton, oni devas ĝin eduki en ili. Kaj ĝuste tion faras registaro."
Tiel kutime parolas homoj el regantaj klasoj kun tiel kompleta konvinko, ke patriotismo estas alta sento, ke la naivaj homoj el la popolo ne havantaj tiun senton, konfesas sin kiel kulpuloj pro la foresto ĉe ili de tiu sento, penas konvinki sin, ke ili sentas ĝin, aŭ almenaŭ hipokritas pri tio.
Sed kio estas tiu alta sento, kiu, laŭ opinio de regantaj klasoj, devas esti edukata ĉe popoloj?
Laŭ plej preciza difino tiu sento estas ne io alia, ol la prefero de sia ŝtato aŭ popolo al ĉiu alia ŝtato aŭ popolo... Estas tre eble, ke tiu sento estas tre dezirinda kaj utila por registaroj kaj por tuto de ŝtato, sed estas neeble ne vidi, ke tiu sento estas tute ne alta, sed kontraŭe tre malsaĝa kaj tre malmorala: malsaĝa ĝi estas tial, ke se ĉiu ŝtato konsideros sin kiel pli bona ol ĉiuj aliaj, estas evidente, ke ili ĉiuj estos malpravaj, kaj malmorala ĝi estas tial, ke ĝi neeviteble devigas ĉiun homon, havanta ĝin, akiradi profitojn por sia ŝtato kaj popolo je la malprofito de aliaj ŝtatoj kaj popoloj, – ĝi estas emo rekte kontraŭa al la fundamenta, de ĉiuj akceptata morala leĝo: ne fari al alia kaj aliaj, tion, kion ni ne volus, ke oni faru al ni.
La patriotismo povis esti virto en la antikva mondo, kiam ĝi postulis de homo servadon al plej alta – al homo de tiu tempo atingebla – idealo de patrujo. Sed kiel povas patriotismo esti virto en nia tempo, kiam ĝi postulas de homoj la rektan kontraŭon de tio, kio faras la idealon de nia religio kaj moralo – ne konfeson de egaleco kaj frateco de ĉiuj homoj, sed la konfeson de supereco de unu ŝtato aŭ popolo sur ĉiuj ceteraj. Tiu sento en nia tempo ne nur ne estas virto, sed ĝi estas senduba krimo ; tiu sento, t. e. patriotismo en vera sia signifo en nia tempo eĉ ne povas ekzisti, ĉar por ĝi estas nek materiaj, nek moralaj fundamentoj.
La patriotismo povis havi sencon en antikva mondo, kiam ĉiu popolo pli malpli unuspeca en sia konsisto, konfesanta unu ŝtatan religion kaj submetiĝanta al unu nelimigita potenco de sia adorata reganto, prezentis el si kvazaŭ insulon en la oceano de barbaroj konstante celanta ĝin subakvigi.
Estas kompreneble, ke ĉe tia situacio la patriotismo, t. e. la deziro defendi sin kontraŭ la atakoj de barbaroj, pretaj detrui ne nur la socian ordon, sed minacantaj per rabadoj, per tutpopola mortigado, per malliberigado kaj sklavigado de viroj, per eldevigoj de virinoj, estis sento natura, kaj estas kompreneble, ke la homo por savi sin kaj siajn sampatrujanojn de tiaj mizeroj povis preferi sian popolon al ĉiuj ceteraj kaj havi malamikan senton al ĉirkaŭantaj lin barbaroj kaj mortigi ilin por defendi sian popolon.
Sed kian signifon povas havi tiu sento en nia kristana tempo? Pro kio kaj por kio la homo de nia tempo, Ruso povas iri mortigi Francojn, Germanojn, aŭ Franco Germanojn, kiam li tre bone scias, kiom ajn li estus neklera, ke homoj de alia ŝtato aŭ nacio, kontraŭ kiu estas ekscitata lia patriota malamikeco, estas ne barbaroj, sed precize tiaj samaj homoj – kristanoj, kiel li mem, ofte eĉ de unu kun li kredo kaj konfeso, precize tiel same kiel li dezirantaj nur pacon kaj pacan interŝanĝon de laboro, kaj krom tio plejparte ligataj kun li per interesoj de komuna laboro, aŭ per komercaj aŭ spiritaj interesoj, aŭ per tiuj kaj aliaj kune. Sufiĉe ofte por homoj de unu ŝtato la homoj de alia ŝtato estas pli proksimaj kaj pli necesaj, ol liaj sampatrujanoj, kiel okazadas ĉe laboristoj ligataj kun labordonantoj de aliaj popoloj, por komercistoj kaj precipe por scienculoj kaj artistoj.
Krome mem la vivkondiĉoj tiel aliiĝis nun, ke tio, kion ni nomas nia patrujo, tio, kion ni devas iel diferencigi de ĉio alia, ĉesis esti klare difinita, kiel tio estis ĉe antikvuloj, kie la homoj farantaj unu patrujon apartenis al unu nacio, al unu ŝtato kaj unu religio. Estas komprenebla la patriotismo de Egiptano, de Hebreo, de Greko, kiuj defendante sian patrujon, kune defendis ankaŭ sian religion, sian nacion, sian patrujon kaj sian ŝtaton.
Sed en kio esprimiĝos en nia tempo la patriotismo de Irlandano en Usono, laŭ sia religio apartenanta al Romo, laŭ nacio – al Irlando, laŭ ŝtataneco al Usono? En tia sama situacio troviĝas Ceĥo en Aŭstrio, Polo en Rusio, Prusio kaj Aŭstrio, Hindo en Anglio, Tataro kaj Armeno en Rusio kaj Turkio. Sed ne parolante jam pri tiuj apartaj konkeritaj nacioj, la homoj de plej unuspecaj ŝtatoj, kiel Rusio, Francio, Prusio, jam ne povas sperti tiun senton de patriotismo, kiu estis propra al antikvuloj, ĉar tre ofte ĉiuj ĉefaj interesoj de ilia vivo, iafoje familiaj – li estas edziĝinta kun virino el alia popolo; ekonomiaj – liaj kapitaloj troviĝas en eksterlando; spiritaj, sciencaj aŭ artaj – ĉiuj estas ne en propra patrujo, sed ekster ĝi, en tiu ŝtato, kontraŭ kiu estas ekscitata lia patriota malamo.
Sed ĉefe la patriotismo en nia tempo estas neebla tial, ke kiel ajn ni penadis dum 1800 jaroj kaŝi la sencon de kristanismo, ĝi malgraŭ tio penetris en nian vivon kaj ĝis tia grado gvidas ĝin, ke eĉ la homoj plej maldelikataj kaj stultaj jam ne povas ne vidi la nunan tute neeblan kunigon de patriotismo kun tiuj moralaj principoj, laŭ kiuj ili vivas.
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2026 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.