|
La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
![]() KRISTANISMO KAJ PATRIOTISMOAŭtoro: Lev Tolstoj |
©2026 Geo
|
| La Enhavo |
Jam delonge la potenco de registaroj super la popoloj tenas sin ne per forto, kiel ĝi tenis sin en tiuj tempoj, kiam unu nacio konkeradis alian kaj per forto de armiloj tenis ĝin en obeemo, aŭ kiam la estraroj inter la senarma popolo havis apartajn armitajn bandojn el janiĉaroj (Turkio), opriĉnikoj (Rusio), gvardianoj. La potenco de registaroj jam delonge tenas sin nur per tio, kio estas nomata ĝenerala opinio.
Ekzistas la ĝenerala opinio, ke patriotismo estas granda morala sento, kaj ke estas bone kaj oni devas konsideri sian popolon, sian ŝtaton kiel la plej bonan en la mondo, kaj disvolviĝas nature el tio elfluanta ĝenerala opinio, ke estas bone kaj oni devas agnoski en si la potencon de registaroj kaj submetiĝi al ĝi, ke estas bone kaj oni devas servi kiel militisto kaj submetiĝi al disciplino, bone kaj necese sub formo de impostoj doni al registaro siajn ŝparaĵojn, bone kaj necese submetiĝi al decidoj de juĝejoj, estas bone kaj necese senkontrole kredi al tio, kio de regantaj personoj estas prezentata kiel dia vero.
Kaj se ekzistas tiu ĝenerala opinio, stariĝas fortega potenco, posedanta en nia tempo miliardojn da mono, organizitan mekanismon de administrado, poŝtojn, telegrafojn, telefonojn, disciplinitajn armeojn, juĝejojn, policon, obeeman pastraron, lernejon, eĉ gazetaron, kaj tiu potenco subtenas en popoloj tiun ĝeneralan opinion, kiu estas al ĝi necesa.
La potenco de registaroj baziĝas sur la ĝenerala opinio; posedante potencon, la registaroj per ĉiuj siaj organoj, oficistoj, juĝejoj, lernejoj, preĝejoj, eĉ gazetaro, ĉiam povas subteni tiun ĝeneralan opinion, kiu al ili estas necesa. La ĝenerala opinio kreas potencon; potenco kreas ĝeneralan opinion : kaj ŝajnas, ke ekzistas neniu eliro el tiu situacio.
Kaj tiel estus fakte, se la ĝenerala opinio estus io konstanta, neŝanĝebla, kaj se la registaroj povus produkti tiun ĝeneralan opinion, kiu al ili estas necesa;
Sed feliĉe tiel ne estas, kaj la ĝenerala opinio estas, unue, ne io konstanta, ne ŝanĝiĝanta, staranta, sed, kontraŭe, io konstante ŝanĝiĝanta, moviĝanta kun la moviĝo de homaro; kaj due, la ĝenerala opinio ne nur ne povas esti produktata laŭ deziro de registaro, sed mem estas tio, kio produktas registarojn kaj donas al ili potencon aŭ deprenas ĝin de ili.
Se eĉ povas ŝajni, ke la ĝenerala opinio restas senmova kaj nun estas tia, kia ĝi estis antaŭ dekoj da jaroj, kaj eĉ povas ŝajni, ke la ĝenerala opinio rilate al kelkaj apartaj okazoj ŝanceliĝas, kvazaŭ returniĝante, tiel ke ĝi ekzemple nun forigas respublikon, ŝanĝante ĝin je monarkio, aŭ denove forigas monarkion, ŝanĝante ĝin je respubliko; sed tio nur ŝajnas tiel, kiam ni rigardas la eksterajn elmontrojn de tiu ĝenerala opinio, kiu estas artifike produktata de registaroj. Sed oni bezonas nur preni la ĝeneralan opinion rilate al tuta vivo de homoj, kaj ni ekvidos, ke ĝenerala opinio tiel same, kiel tempo de tago aŭ de jaro, neniam staras sur unu loko, sed ĉiam moviĝas, ĉiam nedeflankiĝante iras antaŭen sur tiu sama vojo, sur kiu iras antaŭen la homaro, tiel same, kiel malgraŭ la malhelpoj kaj ŝanceliĝoj, nedeflankiĝante iras antaŭen tago aŭ printempo, sur tiu vojo, sur kiu iras la suno. Tiel, kvankam laŭ nur eksteraj signoj la situacio de l' popoloj de Eŭropo en nia tempo estas preskaŭ tiu sama, kia ĝi estis antaŭ 50 jaroj, la rilato de l' popoloj al ĝi estas jam tute alia ol antaŭ 50 jaroj. Se ekzistas tiaj samaj, kiel antaŭ 50 jaroj, potenculoj, armeoj, militoj, impostoj, lukso kaj malriĉego, katolikismo, ortodoksismo kaj luteranismo, do tio antaŭe ekzistis, ĉar tion postulis ĝenerala opinio; kaj nun tio ekzistas nur tial ke registaroj artifike subtenas tion, kio antaŭe estis viva ĝenerala opinio.
Se ni ofte ne rimarkas tiun moviĝon de l' ĝenerala opinio, kiel ni ne rimarkas la fluon de akvo en rivero, laŭ la fludirekto de kiu ni naĝas, tio devenas de tio, ke tiuj nerimarkeblaj ŝanĝoj de ĝenerala opinio, kiuj faras ĝian movadon, okazas en ni mem.
La eco de ĝenerala opinio estas konstanta kaj nehaltigebla moviĝo. Se ŝajnas al ni, ke ĝi staras sur unu loko, tio devenas de tio, ke ĉie estas homoj konstruantaj al si oportunan situacion sur iu momento de ĝenerala opinio kaj tial per ĉiuj fortoj penanlaj reteni ĝin kaj ne permesi elmontriĝi al tio nova, estanta, kio kvankam ankoraŭ ne elmontriĝis tute, sed jam vivas en la konscio de homoj. Kaj tiaj homoj, retenantaj la forvivintan ĝeneralan opinion kaj kaŝantaj novan, estas nun ĉiuj tiuj, el kiuj konsistas registaroj kaj regantaj klasoj, konfesantaj patriotismon kiel necesan kondiĉon de homa vivo.
La rimedoj, kiujn posedas tiuj homoj, estas grandegaj, sed ĉar la ĝenerala opinio estas io eterne fluanta kaj kreskanta, tiel ĉiuj iliaj penoj ne povas ne esti vanaj: la malnova maljuniĝas, la nova kreskas.
Ju pli longe estos malhelpata la elmontro de nova ĝenerala opinio, des pli ĝi elkreskos kaj kun des pli granda forto ĝi elmontriĝos. La registaroj kaj la regantaj klasoj per ĉiuj fortoj penas reteni tiun malnovan ĝeneralan opinion de patriotismo, sur kiu estas konstruita ilia potenco, kaj haltigi la elmontron de nova, kiu detruos ĝin. Sed reteni la malnovan kaj haltigi novan oni povas nur ĝis ia grado, tiel same, kiel nur ĝis ia limo oni povas per digo haltigi fluantan akvon.
Kiom ajn penadus la registaroj eksciti en popoloj la nepropran jam al ili ĝeneralan opinion de pasinto pri indo kaj heroeco de patriotismo, la homoj de nia tempo jam ne kredas je patriotismo, sed ĉiam pli kaj pli kredas je solidaro kaj frateco de popoloj. La patriotismo jam montras al homoj nenian krom plej teruran estonton; la frateco de l' popoloj estas tiu idealo, kiu ĉiam pli kaj pli fariĝas komprenebla kaj dezirinda al homaro. Kaj tial la transiro de l' homoj de antaŭa forvivinta ĝenerala opinio al nova neeviteble devas okazi. Tiu transiro estas tiel same neevitebla, kiel la defalo en printempo de lastaj sekiĝintaj folioj kaj disvolviĝo de junaj el ŝvelintaj burĝonoj.
Kaj ju pli oni forpuŝas tiun transiron, des pli persista fariĝas ĝi, kaj des pli evidentiĝas ĝia neceso.
Kaj vere oni bezonas nur rememori, kion ni konfesas kiel kristanoj, kaj simple kiel homoj de nia tempo, rememori tiujn moralajn principojn, per kiuj ni estas gvidataj en nia socia, familia kaj persona vivo, kaj tiun situacion, en kiun ni starigis nin en nomo de patriotismo, por ekvidi ĝis kia grado de kontraŭdiro ni alvenis inter nia konscio kaj tio, kio dank' al plifortigita influo de registaro en tiu direkto estas nia ĝenerala opinio. Oni bezonas nur pripensi tiujn kutimajn postulojn de patriotismo, kiuj, kiel io plej simpla kaj natura, estas prezentataj al ni, por ke oni povu ekkompreni, ĝis kiu grado tiuj postuloj kontraŭdiras al tiu vera ĝenerala opinio, kiun ni ĉiuj havas komune. Ni ĉiuj konsideras nin kiel liberajn, klerajn, humanajn homojn, eĉ kristanojn, kaj tamen ni ĉiuj troviĝas en tia situacio, ke... s-ro N. N. skribos spritan artikolon pri orienta demando, aŭ iu princo prirabos iajn Bulgarojn aŭ Serbojn, aŭ ia reĝedzino aŭ imperiestredzino ofendiĝos je io, kaj ni ĉiuj kleraj, humanaj kristanoj devas iri mortigi homojn, kiujn ni ne konas kaj al kiuj ni havas amikajn sentojn, kiel al ĉiuj homoj. Se tio ankoraŭ ne okazis, ni dankas tion, kiel oni certigas nin, al la pacemo de Aleksandro III aŭ al tio, ke Nikolajo Aleksandroviĉ edziĝos je nevino de Viktoria. Kaj se sur loko de Aleksandro estus alia, aŭ se mem Aleksandro ŝanĝos sian humoron, aŭ se Nikolajo Aleksandroviĉ edziĝos je Amalia, sed ne je Aliso, ni kiel sangavidaj bestoj ĵetos nin por eligi la intestojn unu de l' alia. Tiela estas kvazaŭ la ĝenerala opinio de l' nuna tempo. Tiaj rezonadoj trankvile estas ripetataj en ĉiuj plej progresemaj kaj liberalaj organoj de l' gazetaro.
Se ni, miljaraj kristanoj, ankoraŭ ne distranĉis gorĝon unu de alia, tio estas nur tial ke Aleksandro III ne permesas fari tion.
Tio estas ja terura!
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2026 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.