La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


KRISTANISMO KAJ PATRIOTISMO

Aŭtoro: Lev Tolstoj

©2026 Geo

La Enhavo

II

Alveturinte Francion, rusaj maristoj dum du semajnoj transiradis de festo al festo, kaj meze aŭ fine de ĉiu festo manĝis, trinkis kaj parolis. Kaj la sciigoj pri tio, kie kaj kion ili manĝis merkredon, kie kaj kion vendredon, kaj kion ili ĉe tio parolis, telegrafe estis komunikataj al tuta Rusio. Tuj kiam iu el rusaj kapitanoj trinkis je la sano de Francio, tio tuj fariĝis konata al mondo, kaj ĵus kiam la rusa admiralo diris: "Mi trinkas pro la ĉarma Francio", tiuj vortoj tuj estis diskonigataj tra la tuta mondo. Sed tio estis ne sufiĉa: la zorgemo de gazetoj estis tiela, ke estis komunikataj ne nur tostoj, sed eĉ menuo de tagmanĝoj kun kukoj kaj krommanĝetoj, kiuj estis uzataj dum tagmanĝoj.

Tiel en unu numero de gazeto estis dirite, ke la tagmanĝo prezentis el si belan art-verkon:

Consomme de volailles, pelits putes
Mousse de homard parisienne
Noisette de bceuf a la bearnaise
Faisans a la Perigord
Casseroles de truffes aŭ Champagne
Chaud-froid de volailles a la Toulouse
Salade russe
Croute de fruits toulonnaise
Parfaits a I'ananas
Desserts

En la proksima numero estis dirite: "Ankaŭ laŭ la kuirarta rilato la tagmanĝo lasis deziri nenion pli bonan; menuo estis jena:

Potage livonien et Saint-Germain
Zephyrs Nantua
Esturgeon braise moldave
Selle de daquet grand veneur

ktp. "

En la sekvanta gazeto estas denove priskribata nova menuo. Ĉe ĉiu menuo estis detale priskribataj tiuj trinkaĵoj, kiuj estis englutataj de ĉiuj festenantoj : tia vudka (brando), tia Bourgogne vieŭx, Grand Moet k. s. En angla gazeto aperis la listo de ĉiuj ebriigaj trinkaĵoj, kiuj estis englutitaj dum tiuj festenoj. Tiu kvanto estis tiel kolosa, ke apenaŭ ĉiuj drinkuloj de Rusio kaj Francio povus eltrinki tiom en tiel mallonga tempo.

Estis komunikataj ankaŭ la paroladoj de festantoj, sed la menuoj estis pli diversspecaj ol paroladoj. La paroladoj konsistis senŝanĝe el tiuj samaj vortoj, nur en diversa ĉeniĝo kaj translokiĝo. La senco de tiuj vortoj ĉiam estis unu tiu sama : Ni karese amas nin reciproke, ni ĝojegas, ke ni tiel karese ekamis unu la alian. Nia celo estas ne milito, kaj ne revanĉe (revenĝo), kaj ne repreno de forprenitaj provincoj, sed nia celo estas nur paco, la bonfaro de paco, la sekurigo de paco, la trankvilo kaj paco de Eŭropo. Vivu rusa Imperiestro kaj Imperiestredzino, ni amas ilin kaj ni amas pacon! Vivu la Prezidanto de la Respubliko kaj lia edzino, ni ankaŭ amas ilin kaj ni amas pacon! Vivu Francio, Rusio, ilia ŝiparo kaj armeo! Ni amas armeon kaj pacon, kaj la estron de eskadro. La paroladoj plejparte finiĝis kiel en spritkantetoj per vortoj: Tulono, Kronŝtat, aŭ: Kronŝtat, Tulono. Kaj la nomoj de tiuj lokoj, kie estis tiel multo formanĝita da diversaj manĝaĵoj kaj eltrinkita da diversspeca vino, estis elparolataj kiel vortoj, memorigantaj la plej heroajn agojn de ambaŭ-popolaj reprezentantoj, tiaj vortoj, post kies elparoliĝo restas nenio por diri, ĉar ĉio jam eslas komprenita. Ni amas unu la alian kaj amas pacon, Kronŝtat'on, Tulonon! Kion oni povas aldoni al tio?... precipe ĉe la sonoj de solena muziko, ludanta samtempe du himnojn: unu, kiu laŭdas caron kaj petas de Dio por li ĉiujn bonojn, la alian, kiu malbenas ĉiujn carojn kaj al ili ĉiuj promesas la pereon.

Al homoj, kiuj precipe bone esprimis siajn amsentojn, estis donataj ordenoj kaj rekompencoj, kaj al kelkaj homoj por tiuj samaj meritoj aŭ simple pro troesto de sentoj oni prezentis donacojn plej strangajn kaj neatenditajn; tiel al rusa caro la franca eskadro kiel donacon alportis iun oran libron, en kiu ŝajnas esti skribita nenio kaj se eĉ estas io skribita, jen io, kion bezonas scii neniu; kaj al la estro de rusa eskadro inter aliaj donacoj oni prezentis ankoraŭ pli mirindan aĵon – rusan plugilon el aluminio, kovritan per floroj, kaj multe da aliaj tiel same neatenditaj donacoj.

Krom tio ĉiuj tiuj strangaj kondutoj estis akompanataj per ankoraŭ pli strangaj religiaj ceremonioj kaj komunaj diservoj, de kiuj, ŝajnus, la Francoj estas jam longe dekutimiĝintaj. Apenaŭ de Kronŝtata tempo estis farataj tiom da komunaj preĝoj, kiom en tiu mallonga tempo. Ĉiuj Francoj subite fariĝis neordinare piaj kaj zorgeme pendigadis en la ĉambroj de rusaj maristoj tiujn samajn bildojn, kiujn ili ankaŭ zorgeme, kiel malutilan ilon de superstiĉo, forportadis el siaj lernejoj, kaj seniriterrompe preĝis. La kardinaloj kaj episkopoj ĉie ordonis la preĝadon kaj mem preĝis plej strangajn preĝojn. Ekzemple, episkopo en Tulono, ĉe la surakvigo de kirasa ŝipo "Jhoregiberi", preĝis al Dio de paco, tamen ĉe tio aludante, ke se estos oportune, li povos sin turni ankaŭ al Dio de milito.

"Kia estos ĝia sorto", diris la episkopo, parolante pri la surakvigata kirasŝipo, "la sola Dio scias, ĉu ĝi elvomos morton el siaj teruraj internaĵoj – estas nekonate. Sed se, alvokinte nun Dion de paco, ni estus devigataj poste alvoki Dion de bataloj, ni forte esperas, ke "Jhoregiberi" ekatakos la malamikon mano ĉe mano kun la potencaj ŝipoj, kies maristaro faris nun tiel fratan unuiĝon kun la niaj. Sed preteriru nin tiu perspektivo, kaj nuna festo lasu nur la pacajn rememorojn, kiel la rememoro pri grandduko Konstantino (Konstantino Nikolajeviĉ estis en Tulono en la jaro 1857), kiu ankaŭ tie ĉi ĉeestis la surakvigon de ŝipo "Kvirinal", kaj la amikeco inter Francio kaj Rusio faru el tiuj du nacioj la gardantojn de l' paco..."

Dume dekmiloj da telegramoj transflugadis el Rusio Francion, kaj el Francio Rusion. Francaj virinoj salutis rusajn virinojn. Rusinoj dankis Francinojn. Trupo da rusaj aktoroj salutis francajn aktorojn ; francaj aktoroj komunikis, ke ili lokas profunde en la koron la saluton de rusa aktora trupo. Rusaj kandidatoj por juĝejaj oficoj, estantaj ĉe regiona juĝejo de iu urbo, komunikis sian ĝojon al franca nacio. Iu generalo dankis iun sinjorinon; iu sinjorino asertis pri sia konsento kun rusa nacio iun generalon; rusaj infanoj skribis salutajn versojn al francaj infanoj; francaj infanoj respondis per versoj kaj prozo; rusa kultministro atestis al franca kultministro pri la subitaj amsentoj al Francoj de ĉiuj de li regataj infanoj, scienculoj kaj verkistoj; membroj de bestprotekta asocio asertis sian flaman sindonemon al Francoj; tion saman anoncis urbkonsilantaro de Kazan.

Kanoniko de Arras'a episkopejo anoncis al lia moŝto supera presbitero de rusa kortega pastraro, ke li povas certigi, ke en koroj de ĉiuj francaj kardinaloj kaj ĉefepiskopoj estas profunde ensigelita la amo al Rusio kaj al lia moŝto Aleksandro III kaj al lia eminenta familio, kaj ke la francaj kaj rusaj pastroj konfesas preskaŭ tiun saman kredon kaj egale honoras Plejsanktan Virgulinon, al kio lia moŝto supera presbitero respondis, ke la preĝoj de franca pastraro por la moŝta familio ĝoje resonis en la koroj de tuta rusa caramanta popolo, kaj ĉar la rusa popolo egale honoras la Plejsanktan Virgulinon, ĝi povas konfidi al Francio je vivo kaj morto. Preskaŭ pri tio sama anoncis diversaj generaloj, telegrafistoj kaj marĉandistoj je koloniaj produktoj. Ĉiuj iun salutis, iun pro io dankis.

La ekscitiĝo estis tiom granda, ke oni faris plej eksterordinarajn farojn, sed neniu rimarkis ilian eksterordinaron; kontraŭe, ĉiuj laŭdis ilin, estis ravitaj de ili, kaj kvazaŭ timante malfruiĝi, ĉiu rapidis fari similan faron por ne malantaŭresti post aliaj. Se aŭdiĝis elparolataj aŭ eĉ skribitaj aŭ presitaj protestoj kontraŭ tiu furiozado, elmontrantaj ĝian malprudenton, oni kaŝis aŭ surdigis ilin [4].

Ne parolante jam pri ĉiuj milionoj da perditaj labortagoj, uzitaj por tiuj festenoj, por epidemia drinkado de ĉiuj partoprenantoj, helpata de ĉiuj registaroj, ne parolante pri la sensenceco de prononcataj paroladoj, estis farataj plej frenezaj kaj kruelaj agoj, kaj neniu turnis sur ilin atenton.

Ekzemple estis ĝis morto premitaj kelkaj dekoj da homoj, kaj neniu trovis necesa eĉ mencii ilin. Unu korespondanto skribis, ke dum balo iu Franco diris al li, ke nun apenaŭ estas en Parizo ia virino, kiu ne perfidis siajn devojn por kontentigi la dezirojn de iu rusa maristo; kaj ĉio tio pasis eĉ ne rimarkite, kvazaŭ io, kio devas esti tiel. Montriĝis ankaŭ okazoj de malkaŝa freneziĝo. Ekzemple unu virino, surmetinte veston el francaj kaj rusaj flagoj, ĝisatendis la maristojn, ekkriis "Vivu Rusio!", saltis de sur ponto en riveron kaj dronis.

Ĝenerale dum ĉiuj tiuj festenoj la virinoj ludis gravan rolon kaj eĉ gvidis la virojn. Krom la ĵetado de floroj kaj prezentado de donacoj kaj salutoj, la Francinoj sur la stratoj ĉirkaŭpremadis kaj kisadis rusajn maristojn, kelkaj ial alportadis al ili infanojn, proponis kisi ilin, kaj kiam la rusaj maristoj plenumadis tiun deziron, ĉiuj ĉeestantoj raviĝis kaj ploris.

Tiu stranga ekscitiĝo estis tiel epidemia, ke, kiel rakontas unu korespondanto, ŝajninta tute sana rusa maristo, post dusemajna rigardado al ĉiuj okazintaĵoj ĉirkaŭ li, mieze de tago saltis de ŝipo maron kaj eknaĝis kriante: Vivu Francio! Kiam oni lin eltiris kaj demandis, kial li faris tion, li respondis, ke li donis solenan promeson je la honoro de Francio ĉirkaŭnaĝi la ŝipon.

Tiel per nenio malhelpata ekscitiĝo kreskis kaj kreskis, kiel bulo de ruliĝanta malseka neĝo, kaj kreskis fine ĝis tio, ke ne nur la ĉeestantoj, ne nur la disponitaj, malfortnervaj, sed ankaŭ fortaj normalaj homoj konformiĝis kun ĝenerala sentostato kaj falis en nenormalan staton.Mi memoras, ke mi, distrite legante unu el tiaj priskriboj de festenoj, subite neatendite eksentis la komunikiĝintan al mi senton, similan al kortuŝo, eĉ la preton al larmoj, tiel ke mi devis fari memperforton por venki tiun senton.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2026 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.