|
La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
![]() KRISTANISMO KAJ PATRIOTISMOAŭtoro: Lev Tolstoj |
©2026 Geo
|
| La Enhavo |
Neniu pensas pri milito, sed nur miliardoj estas elspezataj por militaj preparoj kaj milionoj da homoj staras ĉe pafilo en Rusio kaj Francio.
"Sed tio estas farata por garantii pacon. Si vis pacem para bellum. (Se vi volas pacon, preparu militon) [5]. L'empire c'est la paix, la republique c'est la paix. (La imperio estas paco, la respubliko estas paco.)
Sed se estas tiel, kial do ĉe ni en Rusio ne nur en ĉiuj ĵurnaloj kaj gazetoj, eldonataj por tiel nomataj kleraj homoj, estas elmontrataj la strategiaj profitoj de nia alianco kun Francio por la militkazo kontraŭ Germanio, sed eĉ en Kamparana Sendito, gazeto eldonata de rusa registaro por popolo, estas inspirata al tiu malfeliĉa, de registaro trompita popolo, ke "amiki kun Francio ankaŭ por Rusio estas utila kaj profita, ĉar se spite de espero la nomitaj ŝtatoj (Germanio, Aŭstrio, Italio) decidiĝus rompi la pacon kun Rusio, kvankam ĝi kun Dia helpo ankaŭ sola povus defendi sin kaj kontraŭstari al tre potenca malamika alianco, tio estus ne facila, kaj por sukcesa batalado estus necesaj grandaj oferoj kaj perdoj", ktp. (Katnpara Sendito, 1893, N° 43.)
Kaj kial en ĉiuj francaj gimnazioj la historio estas instruata laŭ lernolibro, verkita de s-ro Lavisse, 21-a eldono, 1889, en kiu troviĝas jeno :
"Post kiam la ribelo de Komuno estis venkita, en Francio ne estis plu ribelata. Tuj post la milito ĝi dediĉis sin al laboro. Ĝi pagis al Germanio sen malfacilo la grandegan kontribucion de kvin miliardoj. Sed Francio perdis sian militan laŭdon dum la jaro 1870. Ĝi perdis parton de sia teritorio. Pli ol unu kaj duono milionoj da homoj, kiuj loĝis en departementoj Haŭt-Rhin, Bas-Rhin kaj Moselle, kaj kiuj estis bonaj Francoj, estis devigataj fariĝi Germanoj. Ili ne submetiĝis al sia sorto. Ili abomenas Germanojn ; ili ĉiam esperas refariĝi Francoj. Sed Germanio tenas sian konkeraĵon, kaj tio estas granda lando, kies ĉiuj loĝantoj sincere amas sian patrujon, kaj kies soldatoj estas bravaj, disciplinitaj. Por repreni de Germanio tion, kio estas de ni prenita, ni devas esti bonaj civitanoj kaj bonaj soldatoj. Por fariĝi bonaj soldatoj, vi devas lerni kompreni la historion de Francio. Historio de Francio montras al ni, ke en nia lando la filoj ĉiam venĝis la malsukceson de siaj patroj. La Francoj, samtempuloj de Karlo VII, venĝis siajn patrojn, venkitajn ĉe Crecy, ĉe Poitiers, ĉe Aqtncourt... Kaj por vi, – infanoj edukataj nun en niaj lernejoj, – tasko estas venĝi viajn patrojn, venkitajn ĉe Sedan kaj Metz. Tio estas via devo, granda devo de via vivo. Vi devas pensi pri tio ĉiam... ", ktp.
Sur malsupra parto de l' paĝo troviĝas vico da demandoj, konformaj al la paragrafoj. La demandoj estas jenaj : " Kion perdis Francio, perdante partojn de sia teritorio? Kiom da Francoj fariĝis Germanoj ĉe perdo de tiu teritorio? Ĉu tiuj Francoj amas Germanion? Kion ni devas fari por iam repreni la forpreniton de ni per Germanio?... "
Krom tio estas ankoraŭ "Pripenso pri la libro VII", kie troviĝas, ke "la infanoj de Francio devas memori pri niaj malvenkoj en la jaro 1870", ke "ili devas senti en sia koro la pezon de tiu rememoro", kaj ke "tiu rememoro ne devas ilin malkuraĝigi: ĝi devas kontraŭe veki en ili kuraĝon ".
Tial se eĉ en oficialaj paroladoj oni tre persiste parolas pri paco, al popolo, al junaj generacioj kaj ĝenerale al ĉiuj Rusoj kaj Francoj kaŝite senflankiĝe estas inspirata la neceso, rajto, profito kaj eĉ heroeco de milito.
"Ni ne pensas pri milito. Ni nur zorgas pri paco."
Oni volas demandi : qui, diable, trompet-on ici? (kiun, diablo, oni trompas tie ĉi?), se oni devus tion demandi, kaj ne estus tre evidente, kiu estas tiu malfeliĉa trompito.
La trompito estas tiu sama eterne trompata malsaĝa laboranta popolo, tiu sama, kiu per siaj kalozaj manoj konstruis tiujn ŝipojn, fortikaĵojn, arsenalojn, kazematojn, pafilegojn, vaporŝipojn, havenojn, pontojn kaj ĉiujn palacojn, salonegojn, estradojn kaj triumfajn pordojn, kompostis kaj presis ĉiujn tiujn gazetojn kaj librojn, akiris kaj alveturigis ciujn ĉi fazanojn, hortulanojn, ostrojn kaj vinojn, kiujn manĝas kaj trinkas ĉiuj ĉi de tiu sama popolo elnutritaj, edukitaj kaj subtenataj homoj, kiuj trompante ĝin, preparas al ĝi la plej terurajn mizerojn ; ĉiam tiu sama bonanima malsaĝa popolo, kiu elstarigante siajn sanajn blankajn dentojn infane oscedas, naive ĝojante je diversaj ornamitaj admiraloj kaj prezidantoj, je de vento blovataj flagoj kaj fajraĵoj, je tondranta muziko, kaj kiu ne havos tempon por returniĝi, kiam estos plu nek admiraloj, nek prezidantoj, nek fiagoj, nek muziko, sed estos nur malseka dezerta kampo, malvarmo, malsato, enuo, antaŭe mortiganta malamiko, malantaŭe neforpermesanta estraro, sango, vundoj, suferoj, putriĝantaj kadavroj kaj sensenca vana morto.
Kaj homoj, tiaj samaj, kiel tiuj, kiuj nun festenas en Tulono kaj Parizo, sidos post bona tagmanĝo kun neeltrinkitaj glasoj da vino, kun cigaro en la dentoj, en nigra lana tendo kaj per pingloj distingos sur karto tiujn lokojn, kie oni bezonas lasi tiom da el tiu sama popolo konsistanta pafilegviando por preni tiun ĉi aŭ tiun fortikaĵeton aŭ por akiri tiun aŭ alian rubandon aŭ rangon.
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2026 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.