|
La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
![]() KRISTANISMO KAJ PATRIOTISMOAŭtoro: Lev Tolstoj |
©2026 Geo
|
| La Enhavo |
En supra verko la profunda konsekvenca pensulo pruvas, ke estas neeble revi pri starigo de paca ordo tiel longe, kiel ni adorados patriotismon-naciismon. Liaj pensoj, kiel kutime ĉe geniuloj, antaŭrapidis kelkajn jardekojn aŭ -centojn. Li ekkonis la kaŭzon de malbono, penegas pruvi neceson radikale forigi ĝin, montras la irotan vojon, sed pri necesa por tio rimedo li ne parolas. Eble li tiam ankoraŭ ne konis ĝin. Tiun rimedon donacis al ni alia geniulo el Oriento – kreinto de esperanto. Ĉiuj penadoj interfratigi popolojn, starigi mondan ŝtatfederacion, ĉiuj kosmopolitaj revoj devis resti senfruktaj tiel longe, kiel mankis al la homaro la ilo, kiu kunigas homojn – mankis la komuna lingvo.
Nun ni konas la celon kaj la vojon al ĝi; en esperanto ni posedas por tio certan ilon, kaj espereble post la milito la por paco batalanta armeo kolose kreskos. Tial kuraĝe kaj senkompromise batalu ni por pli prudenta, feliĉa kaj hominda estonto! En tiu batalo ni ne restos solaj: kiel diris iu socialista parlamentano, post la milito milionoj donos al si solenan promeson labori, por ke ne ripetiĝu tiu malhonora, terura malfeliĉo.
Ke la ideoj de Tolstoj trovas anojn en la nuna mondo, pruvas eltiro el jena responda letero de homarano al pia naciisto:
Ke internaciigi ne estas samvalora al sennaciigi mi komprenas, kaj laŭ mia opinio ne esperanto devigos la naciojn forĵeti siajn lingvojn, sed la propra spirita profito de popoloj instigos ilin al tio.
Kial vi pensas, ke Dio volas, ke estu nacioj? Adamo kaj Evo certe estis nek Hebreoj nek Germanoj. Kaj longajn jarcentojn ĝis la babela fieriĝo homoj estis simple homoj. La estiĝon de nacioj Biblio prezentas al ni kiel Dian punon pro homaj pekoj. Ĉu Dio povas voli punon, mizeron? Ne, Dio ĉesus esti Dio, se Li volus tion, Li estas ja Bono mem. Ni mem punas nin per niaj pekoj, puno estas konsekvenco de peko, kaj la homo penas liberiĝi de pekoj certe ne tiacele por esti punata. Estus ja frenezulo, kiu ne penadus liberiĝi de propekaj punoj, kiel malsanoj, mizeroj, morto, infero. Kial ne peni liberiĝi de peko – nacia fiero, kaj de ĝia puno – naciismo?
Vi skribas, ke "ne ekzistas nura arto; same kiel ankaŭ ne ekzistas pura homo." Certe la kompreno "arto" aŭ "homo" ĉiam estas realigata individue, ĉiu individuo havas ecojn, kiuj lasas diferencigi ĝin de ceteraj. Sed homo ĉiam restas homo; li povas diferenci nur je malgravaj, eksteraj, de viv-kondiĉoj, klimato, aĝo dependantaj ecoj: la diferenco estas nur rasa, sed ne arta. La homo naskiĝas ne kun difinita nacio, sed kun de gepatroj heredataj fizikaj ecoj, kiuj estas similaj al rasaj ecoj de liaj praŭloj. Kaj tiuj heredataj ecoj ne estas absolutaj: post kelkaj generacioj negron aŭ Mongolon oni povas ŝanĝi en Eŭropanon kaj reen. Cetere rasaj, eksteraj diferencoj ĉiam ja restos, ĉar restos diferenco en klimato, vivkondiĉoj, okupo, ktp. Sed tio ne estas ja grava: inter anoj de unu nacio ni povas ja ankaŭ konstati plej grandan diverson de eksteraj ecoj, kio ne malhelpas, ke ili konsideru sin kiel unu popolon. Grava estas nur, ke ni denove faru unu grandan homan familion, ke ni parolu unu lingvon (estas ja sensencaĵo, se unu familio havus multajn lingvojn). Kiom mi pripensadas tion, mi ne povas trovi iun logike motiveblan argumenton por konservo de naciaj lingvoj. La pastraro bedaŭrinde kaj malprofite por religio ĉiam tiel konservativa kaj preskaŭ ne kapabla trovi novajn irotajn vojojn, diradas, defendante naciismon, ke Dio ne volas unuformecon. Certe Dio efektivigis multegajn kreitaĵ-eblojn, sed en tiu diverso Li konservis unuecon; aliel estus fariĝinta ĥaoso. Estas aĵoj, kiuj nepre devas esti unikaj, ekzemple, religio, moralo, rajto ktp. Al tiuj aĵoj apartenas ankaŭ lingvo, ĉar ĝia tasko konsistas ja en tio, ke ĝi estas ilo por interŝanĝo de pensoj, sentoj, kaj ĉar ĉiuj homoj estas kapablaj al pensoj kaj sentoj, tiu ilo devas esti komuna al ĉiuj. Tion ja komprenas ĉiu esperantisto. Sed strange, multaj el ili rezonadas jene: certe, ilo elpensita de d-ro Zamenhof estas bonega kaj taŭgas por ĉio, ni tamen aplikados tiun universalan por ĉio taŭgan ilon nur de tempo al tempo, plejparte tamen ni ludos kun nia nur loke taŭga ilo. Ĉu oni povus trovi tiel malprudentan terkulturiston, kiu kvankam posedus la plej modernajn maŝinojn, de tempo al tempo laborus per primitivaj antikvaj iloj nur tial, ke liaj prapatroj laboris per ili? Oni devas ja konstati tiun bedaŭrindan fakton, ke nuntempaj homoj anstataŭ lasi lingvon servi al si, mem fariĝis servantoj al lingvo. Dum lastaj jarcentoj lukse ekfloris kulto de propra nacia lingvo, kaj oni devas konsenti, ke ni nur duone estas kristanoj, kaj ke krom Kristo ni adoras ne oran bovidon, sed ne pli racian idolon – ilon, lingvon. Kaj ke ni vere ĝin adoras, eĉ pli multe ol Kriston, tion ne pridisputeble klare pruvas la nuna milito, kiam homoj malkonfesas la kristan am-ordonon, kaj la ligon per lingva komuneco konsideras kiel pli gravan ol komunecon de religio. Nuntempa homo, precipe pastraro, kompreneble hipokrite ne volas vidi tion.
Kiu metiisto, povante produktadi per unu maŝino tiel same multajn kaj bonajn aĵojn, kiel per kelke da ili, aĉetus du aŭ pli da ili? Se li tion tamen farus, li estus minimume malŝparema. Ĉu ne estas tia sama nepardonebla malŝparemo devigi niajn infanojn anstataŭ unu por ĉio sufiĉa lingvo studi du lingvojn? Kristo ja diris, ke eĉ por ĉiu nenecesa vorto ni devos doni kalkulon! Kaj due, kiacele krei nacian literaturon? Tio ja estus nepardonebla perdo de fortoj kaj mono!
Vi skribas, ke "ĉiam la naciaj okazintaĵoj kaj cirkonstancoj naskis literaturajn konsekvencojn". Certe, sed estus ja estinta feliĉo por la homaro, se la pliparto el tiuj literaturaĵoj estus ne aperinta. Kaj se kelkaj el ili estas vere gravaj kaj bonaj, ili povas ja aperi en homara lingvo. Nun ni vidas, ekz., ke Usono havas aliajn interesojn, ol Anglio aŭ Aŭstralio, kaj tamen tiuj diferencaj interesoj povas reflektiĝi en unulingva literaturo.
Vi skribas, ke "ĉiu homo nepre aperas en iu ajn formo, ekz., Germano, Franco, Ĉino". Sed tio estas ja tute malvera. El infano, farante al ĝi nenian devigon, vi povas fari iun ajn nacianon. Mi petas vin pri konsilo, per kiu metodo aŭ instrumento (eble mikroskopo?) oni povas ekkoni la naciecon de kelkmonata infano? Eĉ kiam mia filineto estos plenaĝa, neniu Litovo povos ekkoni, ke ŝi devenas de litovaj gepatroj. Se mi ne estus dirinta, ke mi estas Litovo, vi nur povus konstati, ke mi ne estas Germano, ĉar mi parolas malbone germane, sed de kia nacieco mi estas, tion vi ne ekkonus per iaj ajn rimedoj. Ne, la homo naskiĝas simple kiel homo, kaj nur la eksteraj cirkonstancoj faras el li nacianon. Kaj se ni volas rajte opinii nin prudentaj kreaĵoj, ni devas penadi, ke sur la estontajn homidojn ne estu surmetataj la malbenitaj katenoj de naciismo. La homido, venanta en la mondon simple kiel homo, devas ankaŭ resti simple homo. For la dividilon, la idolon, la malpaciganton – naciismon! La homaro estas malsanega, ĝi verŝas sangon kiel preskaŭ en antaŭmorta agonio. Estus ja aĉa kuracisto, kiu penus nur haltigi sangon kaj por kelkaj minutoj havigi pliboniĝon, lasante la esencon de malsano eĉ ne ektuŝita. Tiaj kuracistoj estus ni, penantaj interfratigi popolojn, sed lasantaj la kaŭzon de malpacadoj – naciismon. Vi diras, ke estas necese forigi ne drinkemon, sed trodrinkemon. Kaj tio donas, kiel konate, nenian rezulton. Des pli ĉe naciismo, kiu estas ja esence malsaĝaĵo. Ĉu povas homo samtempe adoradi malsaĝaĵon – naciismon kaj penadi starigi prudentan, pacan homarordon?
Vi skribas, ke "esperanto estas helplingvo". Certe, sed de ni ja dependas uzadi ĝin ĉiam aŭ nur kiel helpilon. Certe longan tempon, eble jarcentojn, por grandaj nacioj esperanto restos helplingvo. Sed tio ne malhelpos, ke malgrandaj popoloj pli frue forĵetos siajn lingvojn, ŝanĝante ilin je esperanto. Tion memori estas necese ankaŭ al grandnacianoj, por ke ili povu konsideri naciismon kiel historian fenomenon kaj donante al ĝi tempan kaj lokan servon, ĉiam memoru, ke estonto apartenas simple al homaro, kaj ke tial sole homaraj interesoj estas vere realaj kaj meritas postuli nian vivdediĉon je sia servo. Konsiderante tion, oni devus en naciaj lingvoj verki nur tion, kio havas nur lokan kaj tempan intereson; la verkisto, volanta, ke liaj pensoj estu legataj sur ĉiuj lokoj de l' terglobo kaj dum multaj jarcentoj, nepre verku en esperanto. Vi eble diros, ke esperanto dum jarcentoj multe ŝanĝiĝos. Certe, sed naciaj lingvoj ankaŭ ŝanĝiĝas kaj neniu nuntempulo povas legi sian nacian literaturon, verkitan antaŭ mil jaroj, ne preparante sin por tio. Kaj ĉar esperanto estas nekompareble pli facila, ol iu ajn nacia lingvo, niaj posteŭloj eĉ post multaj jarcentoj aŭ jarmiloj bezonos verŝajne ne pli grandan ŝlosilon ol Cefeĉ'an por facile kompreni niajn verkojn. Nur estu ni Homeroj aŭ Virgiloj, nur meritu ni esti legataj! Se en esperanto ni laŭdados nian naciismon, por niaj posteŭloj ni certe estos ridindaj kaj ili estos sufiĉe prudentaj por lasi putriĝi niajn infanajn verketojn.
Ne, vi povas esti trankvila, esperanto devigos neniun ĉesi uzadi sian gepatran lingvon, – la naciaj lingvoj malaperos, ĉar ili fariĝos senutilaj, ĉar la propra intereso devigos homojn ŝpari sian tempon pli kaj pli.
Estis tempo, kiam homo havis interesojn nur en sia vilaĝo, komunumo, kaj tiam sufiĉis al li lia regiona dialekto; nun ĉiu homo havas interesojn en tuta ŝtato kaj li bezonas nacian, ŝtatan lingvon. Kvankam ekzistas ankoraŭ protektantoj al regionaj dialektoj, tamen tiuj lastaj rapide kiel malnecesaj malaperas, kaj oni ne bezonas esti profeto por antaŭdiri plenegan venkon de unu vera nacia, ŝtata lingvo. Ni vivas en transira periodo: la ŝtato ne sufiĉas jam por ni, ĉiam pli kaj pli multaj homoj ekhavas interesojn en tuta mondo, la scenejo de vivagado de venontaj generacioj estos la tuta mondo. Kaj kiel antaŭ la ŝtata lingvo malaperas pro sia senutileco regionaj dialektoj, tiel antaŭ la monda lingvo ankaŭ pro sia senutileco malaperos la naciaj lingvoj. Vi eble diros, ke regionaj dialektoj estas specoj de nacia lingvo kaj tial ili povas facile droni en maro de samnacia lingvo. Certe, sed ĉu niaj naciaj lingvoj ne estas specoj de nia prapatra aria lingvo, kaj ĉu esperanto ne entenas la ĉefajn trajtojn de niaj naciaj lingvoj? Se niaj prapatroj, forlasinte lokon de antaŭa komuna loĝado kaj disirintaj en diversajn landojn, preskaŭ ne havante plu iun komunikiĝon kun siaj fratoj, iom post iom malproksimiĝis ankaŭ en lingvo unu de alia, ĉu ne estas devo de ni, iliaj idoj, forigi el niaj lingvoj apartaĵojn kaj denove paroli unu lingvon? Nian komunikiĝon ja malhelpas jam nek montoj, nek maroj, kaj por ni estas nenia racia pravigo de nia mult-lingveco. Kial kontraŭstari al tempofluo? La neprudenta homa kontraŭstaro kontraŭ la en pli fortaj manoj de Eternulo disvolviĝanta historia evoluo povas ja kompreneble signifi nenion. Se ni ne volas simili Don Kiĥotojn, se ni volas uzi niajn fortojn por io, kio havas eternan valoron, ni ne devas kiel miopaj naciistoj okupadi nin per ne nur malsaĝa, sed evidente malutila dancrondo ĉirkaŭ la idolaĉo, konsistanta el diversaj naciaj ĉifonaĵoj, sed devas penadi malfermi la okulojn al niaj kunfratoj por venontaj, havantan daŭran valoron aferoj.
La naciisto, legante la supron, verŝajne ekpensos, ke se malaperos naciismo, la mondo devos prezenti unutonan bildon, ke restos nenio, por kio la homo povus entuziasmiĝi, por kio li ĝoje oferus sian vivon, same kiel por militemulo la starigo de pacordo ŝajnas preskaŭ samvalora al morto de homara vivo. Estas kompreneble, ke por homo, komprenanta la vivon nur kiel elmontron de fizika forto, la forigo de eblo elmontri tiun fizikan forton en detruado, devas ekŝajni kvazaŭ morto de l' homaro. Kaj la starigo de paca ordo vere kaŭzos morton, morton ne de l' homaro, sed de kulto de fizika detruanta forto, de milita kulto. Sed sur loko de tiu mortinta kulto de detruado elkreskos kulto de kreemo. Tiuj milionoj da homoj kaj miliardoj da mono, kies utilon por la homaro oni ne nur ne povas egaligi al nulo, sed kies efikon oni devas konsideri kiel plej malutilan por la homa speco, dum paca ordo estos utiligataj por produktado de aĵoj, necesaj por igi vivinda nian vivon. Homara bonstato kreskos rapide, ĉiuj homoj ekhavos tempon por spiritaj interesoj. Ĉu tio estos morto de l' homaro?
Kaj la forigo de l' naciismo ne nur liberigos nin de multaj militkaŭzoj kaj ebligos veran kristanan amon, sed liberigos ankaŭ de neprodukta malŝparado de spiritaj fortoj. Liberiĝinte de niaj enuigaj malindaj disputoj pri tio, kiel ni povus altrudi niajn lingvon kaj kutimojn al aliaj ofte subpremataj popoloj, ni povus libere okupi nin per penado enkonduki en la vivo niajn idealojn el vero, bono kaj belo. Ĉu tio ne estas inda celo, al kiu ni povus entuziasme oferi nian vivon? Kompare kun tio, ĉu ne estas malpuraĵo la nun tiel adorata naciismo? Ne, ne unutonecon de l' vivo kaŭzos la forigo de la naciismo, sed ĝian pliriĉiĝon je spiritaj interesoj.
Vivu esperanto, komence kiel helplingvo, poste kiel mondlingvo!
Kaj kiel maljunulo Simeon, atendante la savon de l' mondo, ekvidinte infaneton Jesuo, povis morti konsolita, sciante, ke jam komenciĝis la savofero, tiel ni, kunvivantaj la infanajn tagojn de esperanto, povas esti konsolitaj kaj certaj, ke homarfrateco jam efektiviĝas kaj baldaŭ fariĝos fakto. Haltigi fluon de l' tempo ni ne povas, plifaciligi kaj plirapidigi ĝin estas nia tasko. Progreso antaŭenpaŝas piedpremante tradicion; popolamaso nur nevole adiaŭdiras al tradicio, ĝi penas haltigi progreson. Ni ĉiuj volas konsideri nin kiel kulturajn, progresemajn homojn. Tial ne agu ni kiel popolamaso blinde sindona al tradicio, liberigu ni nin de tio, kies malutilon kaj nehaltigeblon ni ekkonis.
For la naciismon, vivu la homaro!
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2026 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.