|
La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
![]() KRISTANISMO KAJ PATRIOTISMOAŭtoro: Lev Tolstoj |
©2026 Geo
|
| La Enhavo |
Estas necese al homoj nur ekkompreni, ke tio, kion oni prezentas kiel ĝeneralan opinion, kion oni subtenas per tiaj malsimplaj, streĉitaj kaj artifikaj rimedoj, ne estas ĝenerala opinio, sed nur morta postsigno de iam estinta ĝenerala opinio; estas necese ĉefe konfidi al si, ke tio, kion oni konscias en profundo de sia animo, kio petegas ĉe ĉiu esti eldirata kaj ne estas eldirata nur tial, ke ĝi kontraŭas la ekzistantan ĝeneralan opinion estas tiu forto, kiu ŝanĝas la mondon kaj kies elmontro faras la alvokon, destinon de homo; estas necese al homoj nur ekkredi je tio, ke la vero estas ne tio, kion diras publike homoj, sed tio, kion diras al homo lia konscienco, t. e. Dio, kaj momente malaperos la mensoga, artifike subtenata ĝenerala opinio kaj ekregos la vera.
Se nur la homoj parolus tion, kion ili pensas, kaj ne parolus tion, kion ili ne pensas, tuj defalus ĉiuj superstiĉoj elfluantaj el patriotismo, kaj ĉiuj malbonaj sentoj kaj perfortoj, fonditaj sur ĝi. Defalus la de registaroj disblovata malamo kaj malpacado inter ŝtatoj kaj popoloj; defalus la laŭdegadoj al militaj heroaĵoj, t. e. mortigoj; defalus, ĉefe, la estimado al estraroj, la fordonado al ili de siaj laborfruktoj kaj submetiĝo al ili, por kiuj krom patriotismo estas neniaj fundamentoj.
Kaj se nur fariĝus tio, kaj momente la tuta tiu grandega amaso da malfortaj, ĉiam de ekstere regataj homoj momente transiros al la flanko de nova ĝenerala opinio. Kaj la nova ĝenerala opinio fariĝos reganta anstataŭ malnova.
Lasu ni al registaroj posedi lernejon, preĝejon, gazetaron, miliardojn da rubloj kaj milionojn da disciplinitaj, ŝanĝitaj en maŝinojn homoj – la tuta tiu ĉi laŭŝajne terura organizo de maldelikata forto estas nenio antaŭ la konscio de vero, estiĝanta en animo de komprenanta forton de vero unu homo kaj de tiu homo komunikiĝanta al dua, tria, kiel unu kandelo ekbruligas senfinan nombron da aliaj. Estas necese nur ekflamiĝi al tiu lumo, kaj kiel vakso antaŭ vizaĝo de fajro disfalos, degelos la tuta tiu ĉi tiel potence ŝajnanta organizo.
Se nur la homoj komprenus tiun teruran potencon, kiu estas donita al ili en vorto, esprimanta veron. Se nur la homoj ne vendus sian unuanaskitecon por la lenta manĝaĉo. Se nur la homoj uzadus tiun sian potencon, ne nur ne ekkuraĝiĝus la regantoj kiel nun minaci per komuna buĉado, en kiun ili laŭ sia arbitro metos aŭ ne metos homojn, – ne ekkuraĝus ili antaŭ la okuloj de pacaj loĝantoj fari siajn paradojn kaj manovrojn de disciplinitaj mortigistoj, ne ekkuraĝus la registaroj por siaj kalkuloj, je la profito de siaj helpantoj organizi kaj disorganizi la doganajn kontraktojn, ne ekkuraĝus ankaŭ kolekti de popolo tiujn milionojn da rubloj, kiujn ili disdonadas al siaj helpantoj kaj sur kiuj ili prepariĝas al mortigado.
Sekve ŝanĝo estas ne nur ebla, sed estas neeble, ke ĝi ne fariĝu, estas tiel same neeble, kiel neeble, ke ne putriĝu kaj disfalu la forvivinta morta arbo kaj ne elkresku juna.
Pacon mi lasas al vi, mian pacon donas al vi: ne malĝoju via koro kaj ne ektimu, diris Kristo. Kaj tiu paco vere estas jam meze de ni, kaj de ni dependas akiri ĝin.
Nur ne malkuraĝiĝu la koro de apartaj homoj pro tiuj tentoj, per kiuj oni ĉiuhore tentas ilin, kaj ne ektimu tiujn imagajn timindaĵojn, per kiuj oni timigas ilin. Se nur scius la homoj, en kio konsistas ilia potencega, ĉionvenkanta forto, la paco, kiun ĉiam volis homoj, ne tiu, kiu estas akirata per diplomataj traktatoj, transveturoj de imperiestroj kaj reĝoj el unu urbo en alian, per tagmanĝoj, paroladoj, fortikaĵoj, pafilegoj, dinamitoj kaj meli-nitoj, ne per mizerigo de popolo per impostoj, ne per forŝiro de la floro el loĝantoj de la laboro kaj per ĝia malmoraligo, sed tiu paco, kiu estas akirata per libera konfeso de vero de ĉiu aparta homo, estus jam delonge inter ni.
Moskvo, la 17-an de marto 1894.
L. TOLSTOJ.
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2026 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.