La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Antaŭen  


KRISTANISMO KAJ PATRIOTISMO

Aŭtoro: Lev Tolstoj

©2026 Geo

La Enhavo

I

Rusoj kaj Francoj vivis multajn jarcentojn konante unu la alian, enirante iafoje amikajn, plejparte bedaŭrinde tre malamikajn, elvokatajn de iliaj registaroj rilatojn unu kun alia, kaj subite kaŭze de tio, ke antaŭ du jaroj la franca eskadro alvenis Kronŝtaton kaj la oficiroj de eskadro surbordiĝinte en diversaj lokoj multe manĝis kaj trinkis diversspecan vinon, ĉe tio aŭskultante kaj elparolante multajn mensogajn kaj malsaĝajn vortojn, kaj kaŭze de tio, ke en la jaro 1893 tia sama rusa eskadro alvenis Tulonon kaj la oficiroj de rusa eskadro en Parizo multe manĝis kaj trinkis, aŭskultante ĉe tio kaj elparolante ankoraŭ pli multe da mensogaj kaj malsaĝaj vortoj, fariĝis tiel, ke ne nur tiuj homoj, kiuj manĝis, trinkis kaj parolis, sed ankaŭ ĉiuj tiuj, kiuj alestis ĉe tio, kaj ĉiuj tiuj, kiuj ne alestis ĉe tio, sed nur aŭdis aŭ legis en gazetoj pri tio, ĉiuj tiuj milionoj da Rusoj kaj Francoj subite imagis, ke ili iel aparte amas sin reciproke, tio estas ĉiuj Francoj ĉiujn Rusojn, kaj ĉiuj Rusoj ĉiujn Francojn.

En Francio tiuj sentoj dum pasinta oktobro elmontriĝis per plej stranga maniero.

Jen kiel estas priskribata la renkonto de rusaj maristoj en la Kamparana Sendito, gazeto, kiu kolektas siajn sciigojn el ĉiuj ceteraj.

Ĉe la renkontiĝo de rusaj kaj francaj ŝipoj, tiuj kaj aliaj krom la pafilegpafado salutis sin reciproke per ardaj, entuziasmaj krioj: "Hura! Vivu Rusio! Vivu Francio!"

Al tio aliĝis la muzikĥoroj (estintaj sur multaj privataj ŝipoj) ludintaj himnojn – rusan "Dio gardu caron" kaj francan "Marsejezon"; la publiko sur privataj ŝipoj svingis ĉapelojn, flagojn, naztukojn kaj florbukedojn; sur multaj ŝipetoj troviĝis nur vilaĝanoj kaj vilaĝaninoj kun siaj infanoj, kaj ĉiuj tenis en manoj fior-bukedojn, kaj eĉ la buboj, svingante bukedojn, el tuta povo kriegis : "Vivu Rusio". Niaj maristoj, vidante tian popolan ĝojegon, ne povis reteni larmojn...

En la haveno ĉiuj francaj militŝipoj, estintaj en Tulono, estis ordigitaj en du liniojn, kaj nia eskadro preterpasadis inter ili: antaŭe iris la admirala kirasŝipo, post ĝi la ceteraj. Venis eksterordinare solena minuto.

La rusa kirasŝipo donis dekkvin pafileg-pafojn je la honoro de franca eskadro; responde la franca kirasŝipo donis la duoblan nombron de pafoj – tridek. De francaj ŝipoj ektondris la sonoj de rusa himno. La francaj maristoj suprenrampas ŝnurŝtuparojn kaj mastojn; laŭtaj salutaj krioj senhalte fiuas de ambaŭ eskadroj kaj de privataj ŝipoj; la ĉapoj de maristoj, ĉapeloj kaj naztukoj de publiko – ĉio tio entuziasme estas svingata je honoro de karaj gastoj. De ĉie de sur akvo kaj de bordo tondras unu komuna krio: "Vivu Rusio! Vivu Francio!"

Laŭ marista etiketo, admiralo Avelan kun oficiroj de sia stabo surbordiĝis por saluti la lokajn estrarojn. En la haveno la rusajn maristojn renkontis la ĉefa franca marista stabo kaj la altaj maristaj oficiroj de Tulono. Sekvis komunaj amikaj manpremoj, akompanataj per pafilegtondro kaj sonorilado. La ĥoro de marista muziko ludis himnon "Dio gardu caron", kiun sekvis tondraj kriegoj de publiko: "Vivu caro! Vivu Rusio!" Tiuj kriegoj kunfandiĝis en unu potencan bruon, superantan la muzikon kaj pafilegpafadon.

Kiuj vidis tion, tiuj rakontas, ke en tiu minuto la ravo de popolamasego atingis la plej altan gradon, kaj estas neeble pervorte komuniki, kiaj sentoj plenigis la korojn de ĉiuj alestantoj. Admiralo Avelan kun malkovrita kapo kaj akompanata de rusaj kaj francaj oficiroj eniris la maristan estrejon, kie lin atendis franca marista ministro.

Akceptante admiralon, la ministro diris:

– Kronshtat kaj Tulono estas du lokoj, kiuj atestas pri la kunsento inter rusa kaj franca popoloj; vi estos ĉie renkontataj kiel koraj amikoj. Registaro kaj tuta Francio salutas vin kaj viajn kunvojaĝantojn je via alveno, reprezentantojn de "granda kaj nobla popolo".

La admiralo respondis, ke li ne havas vortojn por esprimi la tutan sian dankemon: "La rusa eskadro kaj tuta Rusio", diris li, "estos dankaj por via akcepto".

Post mallonga interparolo, adiaŭante de la ministro, la admiralo duan fojon dankis lin pro la akcepto kaj aldonis:

– Mi ne volas foriri de vi ne eldirinte tiujn vortojn, kiuj estas gravuritaj en la koroj de ĉiuj rusaj homoj: "Vivu Francio! [1]"

Tia estis la renkonto en Tulono; la renkonto kaj festoj en Parizo estis ankoraŭ pli mirindaj.

Jen kiel oni priskribas en gazetoj la renkonton en Parizo.

Ĉiuj rigardoj estas direktitaj al la bulvardo des Italiens, de kie devas aperi rusaj maristoj. De malproksime fine alflugas la bruo de tuta uragano el ekkrioj kaj aplaŭdoj. La bruego fariĝas pli forta kaj klara. La uragano videble alproksimiĝas. Sur la placo la moviĝo estas grandega. La policanoj alĵetiĝas por liberigi la vojon al Cercle Militaire, sed tio montriĝas nefacila afero. En la amaso fariĝis neimagebla interpuŝiĝo kaj interpremo. Fine sur la placo aperis la taĉmentestro. En tiu sama momento sur ĝi etendiĝas la surdiga kriego: "Vivu Rusio! Vivu Rusoj!" Ĉiuj malkovras la kapojn, la publiko plenpleniganta la fenestrojn, balkonojn, lokiĝinta eĉ sur tegmentoj, svingas la naztukojn, flagojn, ĉapelojn, furioze aplaŭdas, el la fenestroj de supraj etaĝoj ĵetas tutajn nubojn da diverskoloraj kokardoj. La tuta maro el naztukoj, ĉapeloj, flagoj ondiĝas sur la kapoj de popolamasego staranta sur la placo. "Vivu Rusio! Vivu Rusoj!" krias tiu centmila popolamasego, penante plej bone ĉirkaŭvidi la karajn gastojn, etendante al ili la manojn kaj tiel elmontrante sian simpation [2].

Alia korespondanto skribas, ke la ravo de la popolamaso ĝislimis frenezon. Unu rusa publicisto, estinta tiutempe en Parizo, jene priskribas tiun procesion el maristoj:

"Oni diras veron – la okazintaĵo estis historia, mirinda, kortuŝanta ĝis larmoj, altiganta animon, deviganta ĝin tremi per tiu amo, kiu vidas en homoj fratojn kaj kiu malamas sangon kaj perfortajn aliigojn, la deŝiron de infanoj de la amata patrino. Mi troviĝas en ia.haladzo dum kelkaj horoj. Al mi estis strange, preskaŭ ne laŭ miaj fortoj stari sur stacio de Lyon'a fervojo meze de reprezentantoj de franca administracio en per oro kudritaj uniformoj, meze de urbestraro en frakoj, kaj aŭdi la kriojn : "Vivu Rusio! Vivu caro!" kaj nian nacian himnon, ludatan kelkfoje sinsekve. Kie mi troviĝas? Kio okazis? Kia sorĉo unuigis ĉion tion en unu senton, unu prudenton? Ĉu oni ne sentas tie ĉi aleston de Dio, de amo kaj frateco, la aleston de io alta, ideala, malsupreniranta sur la homojn nur en altaj minutoj? La koro estas tiel plena je io ĉarma, pura kaj alta, ke la plumo ne kapablas tion esprimi. La vortoj estas palaj kompare kun tio, kion mi vidis kaj sentis. Tio estas ne ĉarmo, – tiu vorto estas tro banala, – tio estas pli bela ol ĉarmo. Pli pentrinda, pli profunda, pli ĝojiga, pli diversspeca. Estas neeble priskribi tion, kio okazis ĉe Cercle Militaire, kiam sur balkono de la dua etaĝo aperis admiralo Avelan. Tie ĉi la vortoj povas nenion esprimi. Dum la diservo, kiam la kantistoj en preĝejo kantis "Sinjoro, savu homojn viajn", en la malfermitan pordon flugadis la solenaj sonoj de "Marseljezo" de blovinstrumenta orkestro ludinta sur la strato. Estis ia mirinda impreso, nekomunikebla [3]."


<<  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2026 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.