|
La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
![]() KRISTANISMO KAJ PATRIOTISMOAŭtoro: Lev Tolstoj |
©2026 Geo
|
| La Enhavo |
La patriotismo estis necesa por formi el diversaj nacioj unuigitajn kaj kontraŭ barbaroj defenditajn fortajn ŝtatojn. Sed tuj kiam kristana klerigo egale interne transformis ĉiujn tiujn ŝtatojn, doninte al ili la samajn fundamentojn, la patriotismo fariĝis ne nur nenecesa, sed fariĝis la sola malhelpo por tiu unuiĝo de popoloj, al kiu ili estas pretaj laŭ sia kristana konscio.
La patriotismo en nia tempo estas kruela tradicio de jam forvivinta periodo, kiu tenas sin nur laŭ inerto kaj tial, ke la registaroj kaj regantaj klasoj, sentante, ke kun tiu patriotismo estas kunigita ne nur ilia potenco, sed ankaŭ ilia ekzisto, peneme per ruzo kaj perforto ekscitas kaj subtenas ĝin en popoloj. En nia tempo la patriotismo similas la help-ŝtuparojn, estintaj iam necesaj por konstrui la murojn de konstruo, kiuj malgraŭ tio, ke nur sole ili malhelpas la uzadon de konstruo, tamen ne estas forprenataj, ĉar ilia ekzisto estas profita por kelkaj.
Inter la kristanaj popoloj jam delonge estas neniaj kaj povas esti neniaj kaŭzoj por malpacoj. Estas eĉ neimageble, kiel kaj kial la pace kaj kune laborantaj sur la limoj kaj en ĉefurboj rusaj kaj germanaj laboristoj komencos malpaci inter si. Ankoraŭ pli malmulte oni povas imagi la malamikecon inter la Kazana vilaĝano, liveranta panon al Germano, kaj Germano, liveranta al li falĉilojn kaj maŝinojn; tio sama inter francaj, germanaj kaj italaj laboristoj. Kaj pri malpaco inter scienculoj, artistoj, verkistoj de diversaj nacioj, vivantaj per komunaj ne dependantaj de nacieco kaj ŝtataneco interesoj, estas ridinde eĉ paroli.
Sed la registaroj ne povas lasi popolojn en trankvilo, t. e. en pacaj interrilatoj, ĉar se ne sola, tiel la ĉefa pravigo por la ekzisto de registaroj konsistas en tio, ke ili pacigu popolojn, forigu iliajn malpacajn rilatojn. Kaj jen la registaroj sub la masko de patriotismo elvokas tiujn malpacaĵojn, kaj poste ŝajnigas, kvazaŭ ili pacigus popolojn. Simile kiel cigano, kiu, subŝutinte sub la voston de sia ĉevalo pipron kaj forte batinte ĝin en ĉevalejo, elkondukas ĝin pendante sur la kondukilo, kaj hipokritas, ke li nur penplene povas haltigi la fajran ĉevalon.
Oni certigas nin, ke la registaroj zorgas pri konservado de paco inter la popoloj. Kiel do ili konservas ĝin?
La homoj sur la bordoj de Rejno vivas en paca komunikiĝo inter si, – subite pro diversaj malpacoj kaj intrigoj inter reĝoj kaj imperiestroj komenciĝas milito, kaj. ekŝajnas al registaro de Francio necese, kelkajn el tiuj loĝantoj konsideri kiel Francojn. Pasas la jarcentoj; la homoj alkutimiĝis al tiu situacio; denove ekkomenciĝas la malamikeco inter registaroj de grandaj popoloj, kaj pro plej vanta motivo komenciĝas milito, kaj al Germanoj ekŝajnas necese tiujn loĝantojn denove konsideri kiel Germanojn, kaj en ĉiuj Francoj kaj Germanoj oni ekbruligadas la malbondeziron de unu kontraŭ alian. Aŭ vivas pace sur sia limo Germanoj kaj Rusoj, pace interŝanĝas laboron kaj laborproduktojn, kaj subite tiuj samaj institucioj, kiuj ekzistas nur en nomo de popolpacigado, ekkomencas malpacadi, fari stultaĵon posj stultaĵo, kaj povas nenion pli bonan elpensi, ol plej infanan manieron de mempuno, nur por ne cedi sian obstinon kaj malutili al kontraŭulo (kio en tiu ĉi okazo estas precipe oportuna, ĉar tiuj, kiuj preparas la doganan militon, mem ne suferas de ĝi, sed suferas aliaj): organizas tiun doganan militon, kiu antaŭ nelonge estis kondukata inter Rusio kaj Germanio. Kaj inter Germanoj kaj Rusoj kun helpo de gazetoj komencas ekbruli la sento de malbondeziro, kiu estas ankoraŭ plifortigata per franco-rusaj festoj, kaj nur atentu, ĝi povas konduki al sanga milito.
Mi aludis tiujn du lastajn ekzemplojn de registara influado je popolo por eksciti en ĝi la malamon al aliaj popoloj, ĉar ili estas nuntempaj; sed en tuta historio okazis nenia milito, kiu ne estus elvokita de registaroj, sole de registaroj, tute malkonsiderante la profiton de popoloj, al kiuj la milito, eĉ se ĝi estas sukcesa, ĉiam estas malutila.
La registaroj certigas la popolojn, ke ili troviĝas en danĝero je atakoj de aliaj popoloj kaj de internaj malamikoj, kaj ke la sola rimedo saviĝi de tiu danĝero konsistas en sklava obeemo de popoloj al registaroj. Tio estas kun plena evidento videbla dum revolucioj kaj diktaturoj, kaj tiel estas ĉiam kaj ĉie, kie ekzistas potenco. Ĉiu registaro klarigas sian ekziston kaj pravigas ĉiujn siajn perfortojn per tio, ke se ĝi ne ekzistus, estus pli malbone. Certiginte la popolojn, ke ili troviĝas en danĝero, la registaroj submetas ilin al si. Kiam la popoloj submetiĝas al registaroj, la registaroj devigas la popolojn ankaŭ ataki aliajn popolojn. Kaj tiel al popolo estas pravigataj la asertoj de registaroj pri danĝero de atako fare de aliaj popoloj.
Divide et impera (dividu kaj regu).
La patriotismo en sia plej simpla, klara kaj neduba signifo estas ne io alia por la regantoj, ol la ilo por atingi potencavidajn kaj egoistajn celojn, kaj por la regatoj – ĝi estas abnegacio de homa indo, de prudento, konscienco kaj la sklava submetiĝo al tiuj, kiuj havas potencon. Tiel ĝi estas predikata ĉie, kie estas predikata patriotismo.
Patriotismo estas sklaveco.
La predikantoj de paco per arbitracio rezonadas jene: du bestoj ne povas aliel dividi kaptaĵon ol ekbatalinte; tiel agas infanoj, barbaroj kaj barbaraj popoloj. Sed prudentaj homoj solvas siajn malkonsentojn per rezonado, konvinko, transdono de demanda decido al neinteresitaj prudentaj personoj. Tiel devas agi ankaŭ la popoloj de nia tempo. Tiuj ĉi rezonadoj ŝajnas tute pravaj. Popoloj de nia tempo jam ĝisvivis ĝis la periodo de prudento, ne havas malamikecon unu kontraŭ alian kaj povus solvi siajn malkonsentojn per paca maniero. Sed tiu ĉi rezonado estas prava nur rilate al popoloj, sole al popoloj, se ili ne estus sub la potenco de registaroj. La popoloj do, kiuj submetiĝas al registaroj, ne povas esti prudentaj, ĉar la submetiĝo al registaroj jam estas signo de grandega malprudento.
Ĉu oni povas paroli pri prudento, kiam homoj antaŭe promesas plenumi ĉion tion (inkluzivante tie ankaŭ la mortigadon al homoj), kion ordonos registaro, t. e. iuj okaze en tiu situacio troviĝantaj homoj?
La homoj, povantaj akcepti tian sindevigon de senmurmura submetiĝo al ĉio, kion al ili ordonos nekonataj al ili homoj el Peterburgo, Vieno, Parizo, ne povas esti prudentaj, kaj la registaroj, t. e. homoj, posedantaj tian potencon, ankoraŭ pli malmulte povas esti prudentaj kaj ne povas ne trouzadi ĝin, ne povas ne freneziĝi de tia senprudente terura potenco. Kaj tial ne povas esti atingita la paco inter popoloj per prudenta maniero, per konvencioj, arbitracioj tiel longe, kiel longe ekzistas la submetiĝo de popoloj al registaroj, kiu ĉiam estas neprudenta kaj ĉiam pereiga.
La submetiĝo de homoj al registaroj ekzistos tiom longe, kiom ekzistos patriotismo, ĉar ĉiu potenco baziĝas sur patriotismo, t. e. sur la preto de homoj por defendo de sia popolo, patrujo, t. e. ŝtato kontraŭ la kvazaŭ minacantaj al ĝi danĝeroj submetiĝi al potenco.
Sur tiu patriotismo baziĝis la potenco de francaj reĝoj super sia popolo antaŭ la revolucio; sur tiu sama patriotismo baziĝis ankaŭ la potenco de komitato por socia sendanĝereco post la revolucio; sur tiu sama patriotismo fondiĝis la potenco de Napoleono (de konsulo kaj de imperiestro); kaj sur tiu sama patriotismo stariĝis post la eksigo de Napoleono la potenco de Burbonoj, kaj poste de respubliko, kaj de Ludoviko-Filipo, kaj denove de respubliko, kaj sur tiu sama patriotismo preskaŭ estus fondita la potenco de s-ro Bulanĵe.
Estas terure diri, ke estas kaj estis nenia komuna perforto de unuj homoj kontraŭ aliaj, kiu ne estus farata en nomo de patriotismo. En nomo de patriotismo la Rusoj militis kontraŭ Francoj, Francoj kontraŭ Rusoj, kaj en nomo de patriotismo nun preparas sin la Rusoj kun Francoj militi kontraŭ Germanoj, kaj en nomo de patriotismo la Germanoj nun preparas sin militi je du frontoj. Sed ne nur la militoj, – en nomo de patriotismo Rusoj sufokas Polojn kaj Germanoj Slavojn; en nomo de patriotismo la Komunanoj mortigis Versajan-ojn, kaj Versajanoj – Komunanojn.
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2026 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.