La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


KRISTANISMO KAJ PATRIOTISMO

Aŭtoro: Lev Tolstoj

©2026 Geo

La Enhavo

VII

Tial, kiam aperas tiaj patriotaj manifestacioj, kiel Tulonaj solenaĵoj, kiuj kvazaŭ nur el malproksime, sed jam anticipe ligas la volon de homoj kaj devigas ilin al tiuj kutimaj malbonfaroj, kiuj ĉiam elfluas el patriotismo, – ĉiu komprenanta la signifon de tiaj solenaĵoj ne povas ne protesti kontraŭ ĉio tio, kio silente estas entenata en ili. Kaj tial, kiam sinjoroj ĵurnalistoj presigas, ke ĉiuj Rusoj kunsentas kun tio, kio okazis en Kronŝtato, Tulono, Parizo, ke tiu alianco estas ligita por vivo kaj morto per volo de tuta popolo, kaj kiam la rusa kultministro certigas la francajn ministrojn, ke tuta lia subularo – rusaj infanoj, scienculoj kaj verkistoj dividas liajn sentojn, aŭ kiam la estro de rusa eskadro certigas Francojn, ke tuta Rusio estos danka al ili por ilia akcepto, kaj kiam ĉefpresbiteroj respondas pri siaj paŝtatoj kaj certigas, ke la preĝoj de l' Francoj por la vivo de alta domo ĝoje resonis en koroj de caramanta popolo, kaj kiam rusa ambasadoro en Parizo, konsiderata kiel reprezentanto de rusa popolo, post la tagmanĝo ortolans a la soubise et logopedes glacees kun la kaliko de ĉampano grand Moet en la manoj diras, ke la koroj de ĉiuj Rusoj batas unisone kun lia koro, superplenigita per subita kaj ekskluziva amo al bela Francio, tiam ni homoj liberaj de malsaĝiĝo konsideras kiel nian sanktan devon ne nur por ni, sed ankaŭ por dekoj da milionoj da rusaj homoj en plej decida maniero protesti kontraŭ tio kaj deklari, ke niaj koroj ne batas unisone kun la koroj de sinjoroj ĵurnalistoj, kultministroj, ŝiparestroj, ĉefpresbiteroj kaj ambasadoroj, sed kontraŭe estas plenaj je kolero kaj abomeno pri tiu malutila mensogo kaj pri tiu malbono, kiujn ili konscie aŭ nekonscie disvastigas per siaj konduto kaj paroladoj. Trinku ili Moet'on kiom ili volas, skribu artikolojn kaj diradu paroladojn de si kaj por si, sed ni ĉiuj kristanoj, konsiderantaj nin kiel tiaj, ne povas allasi, ke ĉio, kion diras kaj skribas tiuj homoj, ligas nin. Ne povas ni allasi tion tial, ke ni scias, kio kaŝiĝas sub ĉiuj tiuj ebriaj ravoj, paroladoj kaj ĉirkaŭprenoj, similantaj ne al firmigo de paco, kiel oni nin certigas, sed pli al tiuj orgioj kaj drinkadoj, al kiuj sin fordonas la malbonintenculoj, pretigante sin al krimfaro.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2026 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.