La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


KRISTANISMO KAJ PATRIOTISMO

Aŭtoro: Lev Tolstoj

©2026 Geo

La Enhavo

XVII

Por tio, ke efektiviĝu la plej grandaj kaj gravaj ŝanĝoj en homara vivo, estas necesaj neniaj heroaĵoj: nek armado de milionoj da militistoj, nek konstruado de novaj vojoj kaj maŝinoj, nek organizado de ekspozicioj, nek organizado de unuiĝoj inter laboristoj, nek revolucioj, nek barikadoj, nek eksplodoj, nek eltrovo de aeronaĝado ktp., sed estas necesa nur ŝanĝo de ĝenerala opinio. Kaj por ŝanĝi la ĝeneralan opinion estas necesaj neniaj penadoj de penso, nek estas necese renversi ion ajn ekzistantan kaj elpensi ion ajn eksterordinaran, novan, sed estas necese nur ne submetiĝi al mensoga, jam mortinta, artifike ekscitata de registaroj ĝenerala opinio de pasinto, estas nur necese, ke ĉiu aparta homo parolu tion, kion li vere pensas kaj sentas, aŭ ke almenaŭ li ne parolu tion, kion li ne pensas. Kaj se nur homoj, almenaŭ malgranda nombro da homoj, farus tion, tuj mem per si falos la forvivinta ĝenerala opinio kaj montriĝos juna, viva, estanta. Kiam ŝanĝiĝos la ĝenerala opinio, sen ia penado per si mem ŝanĝiĝos tiu interna strukturo de homa vivo, kiu premas kaj turmentas nin. Estas honto diri, kiom malmulte estas necesa, por ke ĉiuj homoj liberiĝu de ĉiuj tiuj mizeroj, kiuj nun turmentas ilin: estas necese nur ne mensogi. Nur ne submetiĝu homoj al tiu mensogo, kiun oni inspiras al ili, ne diru nur tion, kion ili ne pensas kaj ne sentas, kaj efektiviĝos tia renverso en tuta ordo de nia vivo, kiun ne atingos revoluciuloj en jarcentoj, se eĉ ili havus tutan potencon en siaj manoj.

Se nur la homoj kredus, ke la forto estas ne en forto, sed en vero, kaj se ili kuraĝe eldiradus ĝin aŭ almenaŭ se nur ne deflankiĝadus de ĝi per vorto aŭ faro: ne dirus tion kion ili ne pensas, ne farus tion, kion ili konsideras malbona kaj malsaĝa.

Kia do gravaĵo krii: "Vivu Francio!" aŭ "hura!" al iu imperiestro, reĝo, venkinto, iri, vestiĝinte en uniformon, kaj alpendiginte kortegan ŝlosilon, atendi lin en antaŭĉambro, riverenci kaj nomi lin per strangaj titoloj kaj poste inspiri al ĉiuj junaj kaj nekleraj homoj, ke tion fari estas tre laŭdinde? Aŭ kia gravaĵo, skribi artikolon por defendo de franco-rusa alianco, aŭ de dogana milito, aŭ por kulpigo al Germanoj, Rusoj, Francoj, Angloj? Aŭ kia gravaĵo, iri al iu ajn patriota festeno kaj trinki je la sano kaj paroli laŭdajn paroladojn al homoj, kiujn vi ne amas kaj je kiuj vi havas nenian intereson? Aŭ eĉ kia gravaĵo, en interparolo konsenti pri bonfaro kaj utilo de traktatoj, unuiĝoj aŭ eĉ trasilenti, kiam ĉe vi oni laŭdas sian popolon kaj ŝtaton, insultas kaj mallaŭdas aliajn popolojn, aŭ kiam oni laŭdegas katolikismon, ortodoksismon, luteranismon aŭ iun ajn heroon de milito aŭ reganton laŭ speco de Napoleono, Petro aŭ de nuntempa Bulanĵe, Skobelev?

Ĉio ĉi ŝajnas tiel negrava. Kaj fakte en tiuj ĉi ŝajnantaj al ni negravaj kondutoj, en nia rezigno je partopreno en ili, en la montra laŭ niaj fortoj de neprudento de tio, kies neprudento estas al ni evidenta, en tio konsistas nia grandega, nekontraŭstarebla potenco, tio, el kio kunmetiĝas tiu nevenkebla forto, kiu faras la veran nunan ĝeneralan opinion, tiun opinion, kiu, mem moviĝante, movas la tutan homaron. La registaroj konas tion kaj tremas antaŭ tiu forto, kaj per ĉiuj de ili dependantaj rimedoj penas kontraŭagi aŭ ekestri ĝin.

Ili scias, ke forto estas ne en forto, sed en penso kaj en klara ĝia esprimo, kaj tial ili timas la esprimon de sendependa penso pli ol armeojn; ili organizas cenzurojn, subaĉetas gazetojn, perfortprenas la estradon super religioj, super lernejoj. Sed tiu spirita forto, kiu movas la mondon, forglitiĝas de ili; ĝi estas eĉ ne en libro, ne en gazeto; ĝi estas nekaptebla kaj ĉiam libera; ĝi estas en la profundo de l' homa konscio. La plej potenca kaj ne kaptebla, libera tiu ĉi forto estas tiu, kiu montriĝas en homa animo, kiam li sola mem kun si pripensas la fenomenojn de l' mondo kaj poste nevole elparolas siajn pensojn al sia edzino, frato, amiko, al ĉiuj tiuj homoj, kun kiuj li interrilatas kaj rilate al kiuj kaŝi tion, kion li konsideras kiel veron, li kalkulus al si kiel pekon. Neniaj miliardoj da rubloj, milionoj da militistoj kaj neniaj institucioj, nek militoj, nek revolucioj povas efiki tion, kion povas efiki simpla esprimo de libera homo pri tio, kion li konsideras justa sendepende de tio, kio ekzistas kaj kio estas inspirita al li.

Unu libera homo diros vere tion, kion li pensas kaj sentas, inter miloj da homoj, per siaj konduto kaj vortoj asertantaj tute kontraŭon. Ŝajnus, ke tiu, kiu sincere eldiris sian penson, devas resti sola, kaj dume plejparte estas tiel, ke ĉiuj aŭ pliparto jam delonge pensas aŭ sentas tion saman, nur ne eldiras ĝin. Kaj tio, kio hieraŭ estis nova opinio de unu homo, fariĝas hodiaŭ ĝenerala opinio de pliparto. Kaj ĵus ekregis tiu ĉi opinio, tuj nerimarkeble, iom post iom, sed nehaltigeble komencas ŝanĝiĝi la konduto de l' homoj.

Kaj nun ĉiu libera homo diras al si: "Kion mi povas fari kontraŭ tuta tiu maro el malbono kaj trompo, superakviganta nin? Kiacele eldiri sian opinion? Kiacele eĉ krei ĝin? Estas pli bone ne pensi pri tiuj neklaraj kaj konfuzaj demandoj. Eble tiuj kontraŭdiroj estas neevitebla kondiĉo de ĉiuj fenomenoj en vivo. Kiacele mi sola batalus kontraŭ tuta malbono de l' mondo? Ĉu ne estas pli bone sindoni al la fortrenanta nin ondo: se eĉ estas eble fari ion ajn, tiam ne al sola, sed en asocio kun aliaj homoj." Kaj flankenlasante tiun potencan ilon de penso kaj de ĝia esprimo, kiu movas mondon, ĉiu prenas ilon de socia agado, ne rimarkante tion, ke ĉia socia agado fondiĝas sur tiuj samaj principoj, kontraŭ kiuj li devas batali; ke ekokupante sin per socia agado en nia mondo, ĉiu homo devas almenaŭ parte deflankiĝi de vero, fari tiajn cedojn, per kiuj li nuligas la tutan forton de tiu potenca batalilo, kiu estas donita al li. Simile kiel la homo, al kiu estas donita en la manojn tranĉega klingo, ĉion distranĉanta, ekkomencus per tranĉrando enbatadi najlojn.

Ni ĉiuj plendegas pri freneza, kontraŭa al tuta nia estaĵo vivordo, kaj dume ne nur ne uzas tiun solan troviĝantan en nia potenco fortegan ilon de verkonscio kaj de ĝia esprimo, sed, kontraŭe, sub la motivo de batalo kontraŭ malbono, ni detruas tiun ilon kaj oferas ĝin al imagita batalo kontraŭ tiu ordo.

Unu ne eldiras tiun veron, kiun li scias, ĉar li sentas sin ŝulda al tiuj homoj, kun kiuj li estas ligita; alia – ĉar la vero povus lin senigi de tiu profita situacio, per kiu li subtenas sian familion; tria – ĉar li volas atingi gloron kaj potencon kaj poste uzi ilin por servado al homoj; kvara – ĉar li ne volas forigi la malnovajn sanktajn tradiciojn; kvina – ĉar li ne volas ofendi homojn; sesa – ĉar la eldirado de vero elvokas persekutadon kaj ekdetruos tiun bonan socian agadon, per kiu li okupas sin aŭ intencas okupiĝi...

Unu servas kiel imperiestro, reĝo, ministro, oficisto, militisto, kaj certigas sin kaj aliajn, ke tiu deflankiĝo de vero, kiu estas necesa ĉe lia situacio, estas riĉe elaĉetata per alportata de li utilo. Alia plenumas taskojn de spirita paŝtisto, en profundo de animo ne kredante je ĉio tio, kion li predikas, sed permesas al si deflankiĝi de vero konsiderante la alportatan de li utilon. Tria instruas homojn per literaturo kaj malgraŭ la necesa prisilento de l' tuta vero por ne starigi kontraŭ si registarojn kaj socion, ne dubas pri la alportata de li utilo. Kvara rekte batalas kontraŭ ekzistanta ordo, kiel revoluciuloj, anarkistoj, kaj estas tute konvinkita, ke la celo, kiun li volas atingi, estas tiel bonfara, ke la necesa por sukceso de sia agado prisilento de l' vero kaj eĉ mensogo ne nuligas la bonfaremon de sia agado.

Por ke ŝanĝiĝu la kontraŭa al konscio de homoj vivordo kaj anstataŭiĝu per responda al ĝi, estas necese, ke la forvivinta ĝenerala opinio estu anstataŭigata per viva, nova.

Kaj por ke la malnova, forvivinta ĝenerala opinio cedu lokon al nova, viva, estas necese, ke homoj, komprenantaj novajn postulojn de l' vivo, malkaŝe eldiradu ilin. Kaj dume ĉiuj homoj, komprenantaj ĉiujn tiujn novajn postulojn, unu en nomo de unu, alia en nomo de alia, ne nur prisilentas ilin, sed per vortoj kaj faroj asertas tion, kio estas rekte kontraŭa al tiuj ĉi postuloj. Nur la vero kaj ĝia esprimado povas starigi tiun novan ĝeneralan opinion, kiu ŝanĝos la malantaŭrestintan kaj malutilan vivordon, kaj dume ni ne nur ne eldiradas tiun veron, kiun ni scias, sed ofte eĉ rekte eldiras tion, kion ni mem konsideras malvera. Se nur la liberaj homoj ne konfidus al tio, kio ne havas forton kaj ĉiam estas mallibera, – al ekstera potenco, sed konfidus al tio, kio estas ĉiam potenca kaj libera, – al vero kaj ĝia esprimado. Se ili nur kuraĝe kaj klare eldiradus jam malkaŝiĝintan al ili veron pri frateco de ĉiuj popoloj kaj pri krimo de ekskluziva sindono al siaj popoloj, mem per si desaltus, kiel sekiĝinta felo, tiu morta mensoga ĝenerala opinio, sur kiu apogas sin la tuta potenco de registaroj kaj tuta malbono, kiun ili kaŭzas, kaj ekmontriĝus tiu nova, viva ĝenerala opinio, kiu atendas nur la malaperon de malhelpanta ĝin malnova vivo por povi malkaŝe kaj potence anonci siajn postulojn kaj starigi konformajn al konscio de homoj novajn formojn de vivo.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2026 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.