|
La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
![]() KIEL ŜTALO ESTIS HARDITAAŭtoro: Nikolaj Ostrovskij |
©2026 Geo
|
| La Enhavo |
Nikolaj Aleksejeviĉ Ostrovskij naskiĝis la 29an de novembro 1904 en vilaĝo Vilija, en sud-okcidenta parto de Ukrainio, en malriĉa familio. Jam en sia infanaĝo li spertis multajn malfacilaĵojn kaj bone komprenis, kion signifas malriĉeco kaj mizero.
Kiam li atingis sian dek-unuan jaron, lia patrino dungigis lin kiel helplaboriston en bufeda kuirejo de la fervoja stacio Ŝepetovka. Li vidis bone, kiel kruele kapitalistoj kaj bienuloj ekspluatis laboristojn kaj kamparanojn. Lia klaskonscio kreskis, kaj Ostrovskij konvinkiĝis, ke lia loko estas inter tiuj, kiuj insiste batalas kontraŭ subpremantoj por renversi la malamatan tiranecon.
En 1918 germana armeo okupis Ukrainion. Tiutempe Ostrovskij fariĝis 14-jara, kaj li jam aktive kaj senpere partoprenis la batalon kontraŭ lokaj subpremantoj kaj germanaj invadintoj. Li estis energia helpanto de bolŝevika konspira organizaĵo, plenumante gravajn partiajn komisiojn, kaj poste kune kun ruĝarmeanoj partoprenante la stratbatalojn kiel skolto kaj stratgvidisto. La tuta lando tiam travivis tre malfacilan tempon. La Ruĝa Armeo streĉe batalis ne nur kontraŭ la interna malamiko, sed ankaŭ kontraŭ la fremdlandaj okupantoj.
En tiu batalado por justeco, por feliĉo kaj hela estonto de popolamasoj estis necesa kredo kaj fera volforto. Nikolaj Ostrovskij ĉion ĉi bone komprenis. Li, kiel volontulo, aliĝis al la Ruĝa Armeo kaj montris sin sentima kaj sperta batalanto. Seriozaj vundoj devigis lin forlasi vicojn de la armeo. Post kuracado, kiam lia sanstato iom pliboniĝis, Ostrovskij okupiĝis pri agado en la komsomolo. Laborante, li ne kompatis sian sanon. Li ĉiam estis tie, kie necesis eksterordinara eltenemo kaj kuraĝo.
En 1924 li fariĝis ano de la komunista partio, kaj, kiel antaŭe, li daŭrigis sian agadon pri la kleriga, idea kaj politika aktivado inter laboruloj. Tamen la progresinta malsano ne permesis al li labori trankvile. Li suferis pro doloroj, lia sanstato pli kaj pli malboniĝis. La diagnozo de kuracistoj restigis al li neniun esperon. Kaj finfine venis la tempo, kiam li jam tute ne povis moviĝi. Baldaŭ li perdis ankaŭ vidpovon. Tamen siajn lastajn fortojn li fordonis al la partio. Li persiste lernis, studis, konatiĝis kun elstaraj klasikuloj de la rusa literaturo por poste mem fariĝi rimarkinda verkisto.
Ostrovskij decidis krei artan verkon por vidigi per ĝi heroecan batalon de rusa proletaro kontraŭ la ekspluatantoj, la batalon por sociordo, kiun neniam antaŭe konis la mondo. Li konsciis bone, ke per tiu verko li helpos sian partion, la laboristan klason pli bone kompreni la situacion kaj kun plia energio krei novan, socialisman landon. Kun neimagebla insisto, embarasata de seriozegaj malfacilaĵoj, suferante pro terura doloro, nenion vidante, li tamen venkis kaj kreis ĉi tiun romanon. La komunista partio kaj soveta registaro alte taksis lian talentan verkon kaj dekoris lin per ordeno de Lenin. Ostrovskij estis feliĉa. Li ĝojis, ke li denove per sia nova armilo okupis la batalpostenon. Tamen li modeste skribis:
“Sukceso de mia unua libro ne turnas mian kapon pro fiero. Mi ne estas adoleskulo, sed bolŝeviko mi estas, kiu scias, kiom ankoraŭ malproksimas mia libro de perfekteco kaj de la vera majstreco.”
“Kruela malsano katenis min. Sed kun pli granda vervo mi batos malamikojn per alia armilo, kiun donis al mi la partio de Lenin, kreskiginta min el preskaŭ analfabeta laborista junulo ĝis sovetia verkisto”, Ostrovskij skribis al CK de la komunista partio. Eksterlandaj ĵurnalistoj iam demandis lin:
“Ĉu efektive vi neniam malesperis pro la senrevene perdita feliĉo vidi, moviĝi?”
La verkisto respondis:
“Mi ja ne havas tempon por tio. Feliĉo estas multflanka. En nia lando nigra nokto povas fariĝi sunplena mateno. Kaj mi estas profunde feliĉa”.
Nikolaj Ostrovskij forpasis la 25an de decembro 1936. Memoro pri li eterne vivos en la koroj de multaj homoj de la tuta mondo.
Solomon Cins
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2026 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.