La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


KIEL ŜTALO ESTIS HARDITA

Aŭtoro: Nikolaj Ostrovskij

©2026 Geo

La Enhavo

ĈAPITRO 9

Polpo havas konveksan okulon, grandan kiel kapo de kato, malhele ruĝan, kun verda mezo. Ĝi scintilas per viva lumo. La polpo krablas per siaj palpiloj, kiuj similas volvaĵon el serpentoj. Ili tordiĝas, abomeninde susurante per skvamo de sia haŭto… La polpo sin movas. Li vidas ĝin preskaŭ ĉe siaj okuloj mem. La palpiloj ekrampis sur lia korpo, ili estas malvarmaj kaj bruligas kiel urtiko. La polpo eligas sian pikilon, kiu eniĝas en la kapon kiel hirudo kaj konvulsie ŝrumpante, suĉas lian sangon. Li sentas, kiel la sango transverŝiĝas el lia korpo en la ŝvelan polpon. Kaj la pikilo daŭre suĉas, kaj en la loko, kie ĝi eniĝis en la kapon, estas sentata neeltenebla doloro. Ie tre malproksime aŭdiĝis homaj voĉoj:

“Kian pulson li nun havas?”

Kaj ankoraŭ pli mallaŭte respondis alia voĉo, la virina:

“Lia pulso: cent tridek ok batoj minute. Temperaturo: tridek naŭ kaj duono. Li daŭre deliras.”

La polpo malaperis, sed la doloro restis. Paŭlo sentis, ke ies fingroj tuŝas lian pojnon. Li penis malfermi siajn okulojn, sed la palpebroj estis tiel pezaj, ke mankis forto por disigi ilin. Pro kio estas tiel varme? Evidente la patrino tro hejtis la fornon. Kaj denove ie parolas homoj:

“La pulso estas cent dudek du.”

Li penis malfermi la palpebrojn. Interne estis fajro. Sufoke. Trinki… Kiel li soifas! Li tuj leviĝos kaj trinkos ĝissate. Sed kial li ne leviĝas? Apenaŭ li intencis ekmovi sin, la korpo iĝis fremda neobeema, ne lia korpo. La patrino tuj alportos akvon. Li diros al ŝi:

“Mi volas trinki akvon”.

Io krablas apud li. Ĉu ne la polpo denove ŝtele alrampis? Jen estas ruĝa koloro de ĝia okulo… De malproksime aŭdiĝis mallaŭta voĉo:

“Frosja, alportu akvon!”

“Kies nomo ĝi estas?”

Paŭlo penegis rememori, sed pro la streĉiĝo li mergiĝis en mallumon. Li elnaĝis el tie kaj rememoris:

“Mi volas trinki akvon”.

Li aŭdis voĉojn:

“Ŝajnas, ke li rekonsciiĝas.”

Kaj jam pli klare, pli proksime estis tenera voĉo:

“Ĉu vi volas trinki, malsanulo?”

“Ĉu mi vere estas malsana, aŭ oni diras tion ne al mi? Sed mi ja malsanas je tifo, jen kia afero estas”.

Kaj li la trian fojon penis malfermi siajn palpebrojn. Fine li sukcesis. Tra mallarĝa fendo de la malfermita okulo li unue perceptis ruĝan globon super sia kapo, sed ĝi estis ŝirmita de io malhela: tio malhela kliniĝis al li, kaj liaj lipoj sentis duran randon de glaso kaj likvaĵon, vivigan likvaĵon. La interna fajro estingiĝis. Li kontentigite flustris:

“Jen nun estas bone.”

“Malsanulo, ĉu vi vidas min?”

Tion demandis la malhelaĵo staranta antaŭ li, kaj jam ekdormante li sukcesis respondi:

“Mi ne vidas, sed aŭdas.”

“Kiu povus diri, ke li restos viva? Sed li, vidu, elbaraktis al la vivo. Mirinde forta organismo. Vi, Nina Vladimirovna, rajtas fieri, ĉar vi efektive savis lin de la morto.”

Kaj virina voĉo emociite diris:

“Ho, mi tre ĝojas!”

Post dek tri tagoj la konscio revenis al Korĉagin. La juna korpo ne volis morti, kaj fortoj malrapide estis revenantaj al li. Ĝi estis la dua naskiĝo, ĉio ŝajnis esti nova, neordinara. Nur lia kapo, kiel nelevebla ŝarĝo, kuŝis en gipsa skatolo, kaj mankis forto por delokigi ĝin. Sed revenis senso de la korpo, kaj jam fingroj de la manoj povis kunpremiĝi kaj rektiĝi.

* * *

Nina Vladimirovna, vickuracistino de milithospitalo, ĉe malgranda tablo en sia kvadrata ĉambro foliumis dikan kajeron kun siringokolora kovrilo. En ĝi per oblikvaj malgrandaj literoj estis faritaj koncizaj enskribaĵoj:

“La 26an de aŭgusto 1920

Hodiaŭ el sanitara trajno oni venigis al ni grupon de grave vunditaj ruĝarmeanoj. Sur liton en angulo ĉe la fenestro oni kuŝigis ruĝarmeanon kun frakasita kapo. Li havas nur dek sep jarojn. Oni transdonis al mi koverton kun liaj dokumentoj trovitaj en la poŝoj kune kun skribaĵoj de kuracisto. Lia nomo estas Pavel Andrejeviĉ Korĉagin. Inter la trovaĵoj estis tute trivita membrokarto numero 962 de la Junkomunista unio de Ukrainio, atesto de ruĝarmeano ankaŭ ĉifita kaj fragmento el ordono por regimento. Ĝi tekstas, ke la ruĝarmeano Korĉagin estas laŭdita pro brava plenumo de batalskoltado. Estis ankaŭ letereto, verŝajne skribita de li mem:

‘Mi petas kamaradojn, okaze de mia morto skribi al miaj parencoj: urbo Ŝepetovka, lokomotivejo, al seruristo Artjom Korĉagin’. La vundito restadas senkonscia post frapo per obusero, ekde la 19a de aŭgusto. Morgaŭ lin esploros Anatolij Stepanoviĉ.

La 27an de aŭgusto

Hodiaŭ ni esploris la vundon de Korĉagin. Ĝi estas tre profunda. Estas trabatita la kranio, kaj pro tio estas paralizita la tuta dekstra flanko de la kapo. Hemoragio en la dekstra okulo. La okulo ŝvelis. Anatolij Stepanoviĉ intencis forigi la okulon por eviti inflamon, sed mi persvadis lin rezigni tiun faron, dum estas espero pri malgrandiĝo de la ŝvelaĵo. Li konsentis. Min gvidis ekskluzive estetika sento. Se la junulo restos viva, kial ni kripligu lin per forigo de la okulo? La vundito dum la tuta tempo deliras, sin ĵetas al ĉiuj flankoj. Oni devas konstante deĵori apud li. Mi fordonas al li multe da tempo. Mi tre kompatas lian junecon kaj mi volas rekonkeri lin de la morto, se mi sukcesos. Hieraŭ mi restis en la ĉambro kelkajn horojn post deĵorŝanĝo. Li estas la plej grava malsanulo. Mi fikse aŭskultas liajn delirparolojn. Iam li kvazaŭ rakontas. Tiel mi ekkonas multon el lia vivo, sed iam li terure insultas. Lia insultado estas furioza. Ial tiuj teruraj sakroj dolorigas min. Anatolij Stepanoviĉ diris, ke li mortos. La maljunulo grumblis kolere: ‘Mi ne komprenas, kiel oni povas soldatigi preskaŭ infanojn? Tio estas indigninda’.

La 30an de aŭgusto

Korĉagin ankoraŭ ne rekonsciiĝis. Li kuŝas en la speciala ĉambro por mortontoj. Apud li preskaŭ konstante sidas flegistino Frosja. Evidentiĝis, ke ŝi konas lin. Antaŭ longe ili kune laboris. Kun tre varma atentemo ŝi traktas lin! Nun ankaŭ mi sentas, ke lia situacio estas senespera.

La 2an de septembro

La dek-unua vespere. Hodiaŭ mi havas rimarkindan tagon. Mia malsanulo Korĉagin rekonsciiĝis. Li reviviĝis. La krizo pasis. La lastajn du tagojn mi ne iris hejmen.

Nun mi ne povas esprimi mian ĝojon pro la savo de ankoraŭ unu homo. En nia ĉambro estas je unu morto malpli. En mia laciga laboro la plej ĝojiga afero estas resaniĝo de malsanuloj. Ili ligiĝas al mi kiel infanoj. Ilia amikeco estas sincera kaj simpla, kaj kiam ni disiĝas, mi iufoje eĉ ploras. Tio estas iom ridinda, sed vera.

La 10an de septembro

Hodiaŭ mi skribis la unuan leteron de Korĉagin al liaj parencoj. Li skribis, ke li estas facile vundita, kaj ke li baldaŭ resaniĝos kaj revenos. Li perdis multe da sango, estas pala kiel vato kaj tre malforta.

La 14an de septembro

Korĉagin la unuan fojon ekridetis. Lia rideto estas bona. Ordinare li estas tro severa por sia aĝo. Li resaniĝas kun konsterna rapideco. Li kaj Frosja estas geamikoj. Mi ofte vidas ŝin apud lia lito. Evidente ŝi rakontis pri mi, certe ŝi tro laŭdis min, kaj la malsanulo renkontas min kun apenaŭ rimarkebla rideto. Hieraŭ li demandis: ‘Doktoro, kial sur via brako estas nigraj makuloj?’ Mi ne diris, ke ili estas postsignoj de liaj fingroj, per kiuj li dolore premis mian brakon dum la delirado.

La 17an de septembro

La vundo sur la frunto de Korĉagin aspektas bone. Ni, kuracistoj, estas konsternataj de tiu senlima toleremo, kun kiu li eltenas pansadon. Ordinare en similaj okazoj oni multe ĝemas kaj kapricas. Kaj tiu ĉi silentas kaj kiam oni ŝmiras per jodo la distorditan vundon, li streĉiĝas kiel kordo. Ofte li svenas, sed ĝenerale dum la tuta periodo estis neniu ĝemo. Ĉiuj scias, ke kiam Korĉagin ĝemas, tio signifas, ke li estas senkonscia. De kie li ĉerpas sian persiston? Mi ne scias.

La 21an de septembro

La unuan fojon oni elveturigis Korĉagin per ĉareto sur grandan balkonon de la hospitalo. Kiel li rigardis per unu okulo la ĝardenon, kiel avide li enspiradis freŝan aeron! En lia kapo, pansita per gazo, restis malfermita nur unu okulo. Tiu brilanta kaj moviĝema okulo rigardis la mondon kvazaŭ la unuan fojon.

La 26an de septembro

Hodiaŭ oni vokis min malsupren en la atendejon. Tie min renkontis du junulinoj. Unu el ili estas tre bela. Ili petis pri vizito al Korĉagin.

Ili estas Tonjo Tumanova kaj Tatjana Buranovskaja. La nomo Tonjo estas konata al mi. Korĉagin iam ripetadis ĝin dum la deliro. Mi permesis la viziton.

La 8an de oktobro

Korĉagin la unuan fojon memstare promenas en la ĝardeno. Li plurfoje demandis min, kiam li povos forlasi la hospitalon. Mi respondis, ke baldaŭ. Ambaŭ amikinoj venas al la malsanulo ĉiun vizitan tagon. Mi scias, kial li neniam ĝemas. Je mia demando li respondis:

“Legu la romanon ‘La Ojstro’, tiam vi scios.”;

La 14an de oktobro

Korĉagin forlasis la hospitalon. Ni disiĝis tre varme. La bandaĝo estas formetita de la okulo, kaj restis nur sur la frunto. La okulo blindiĝis, sed ekstere ĝi aspektas normale. Mi estis tre malgaja pro la disiĝo de tiu bona kamarado. Tiel okazas ĉiam: oni resaniĝas kaj forlasas nin por eble neniam plu renkontiĝi. Adiaŭante li diris: ‘Estus pli bone, se blindiĝus la maldekstra okulo. Kiel mi nun pafos?’

Li ankoraŭ pensas pri la fronto”.

* * *

La unuan tempon post la hospitalo Paŭlo loĝis ĉe Buranovskij, kie ekloĝis Tonjo. Li tuj provis altiri Tonjon al la komuna laboro. Li invitis ŝin al la urba komsomola kunveno. Tonjo konsentis, sed kiam ŝi eliris el la ĉambro, kie ŝi sin vestis, Paŭlo mordetis siajn lipojn. Ŝi estis vestita tre elegante, intence lukse, kaj li hezitis konduki ŝin al sia amikaro. Tiam okazis la unua kolizio. Je lia demando, por kio ŝi tiel sin vestis, ŝi ofendiĝis.

“Mi neniam adaptiĝas al komuna tono; se vi hontas iri kun mi, mi restos.”

En la klubo al li estis malfacile vidi ŝin pompe vestita inter armeanaj ĉemizoj perdintaj siajn kolorojn kaj simplaj bluzetoj. Liaj geamikoj akceptis Tonjon kiel fremdulinon. Sentante tion, ŝi rigardis ĉiujn malestime kaj defie. La sekretario de la varfa komsomola organizaĵo, junulo kun larĝaj ŝultroj en kruda diktola ĉemizo, ŝarĝlaboristo Pankratov, vokis Paŭlon flanken. Li malamike rigardis Paŭlon, kaj strabinte al Tonjo diris:

“Ĉu vi venigis tiun fibelulinon ĉi tien?”

“Jes, mi,” seke respondis Korĉagin.

“Hmm-j-jes…” tirante eldiris Pankratov.

“Ŝia eksteraĵo ne estas por ni konvena, ĉar ĝi similas al la burĝa. Kiel oni enlasis ŝin ĉi tien?”

Paŭlo sentis batojn en siaj tempioj.

“Ŝi estas mia kamaradino, kaj mi venigis ŝin. Ĉu vi komprenas? Ŝi ne estas malamika al ni, nur ŝiaj vestaĵoj… Tio estas vera, tamen oni ne ĉiam devas alglui etikedon laŭ vestaĵo. Mi ja komprenas, kiun oni povas venigi ĉi tien kaj ne necesas aludi, kamarado.”

Li intencis diri ankoraŭ ion malĝentilan, sed li sin detenis, komprenante, ke Pankratov esprimas la komunan opinion, kaj sian tutan indignon li metis sur Tonjon.

“Mi ja diris al ŝi. Por kiu diablo necesas tiu pava pimpo?”

Tiu vespero estis komenco de disfalo de la amikeco. Kun sento de amaro kaj miro Paŭlo observis, kiel rompiĝas la amikeco, kiu ŝajnis esti tiel forta. Pasis ankoraŭ kelkaj tagoj kaj ĉiu renkonto, ĉiu interparolo kaŭzis pli kaj pli grandan fremdecon kaj apenaŭ kaŝatan antipation en iliaj interrilatoj. Senvalora individuismo de Tonjo fariĝis netolerebla por Paŭlo. Neceso de la disiĝo estis klara por ambaŭ. Hodiaŭ ili ambaŭ venis en publikan ĝardenon, sternitan per velkintaj brunaj folioj, por diri la lastajn vortojn unu al la alia. Ili staris ĉe balustrado super la abrupta krutaĵo en la Komercista ĝardeno. Malsupre, kiel griza amaso da akvo, briletis Dnepro. Kontraŭ fluo de la rivero, el post koloso de la ponto rampis trenŝipo, lace plaŭdante la akvon per padeloj de siaj radoj, tirante post si du dikventrajn barĝojn. La subiranta suno kolorigis per oraj tuŝoj la insulon Truĥanov kaj per hela flamo la fenestrovitrojn de dometoj. Tonjo rigardis la orajn radiojn kaj diris kun profunda tristo:

“Ĉu vere nia amikeco estingiĝos, kiel nun estingiĝas la suno?”

Li rigardis ŝin fikse. Streĉe kuntirinte siajn brovojn, li respondis mallaŭte:

“Tonjo, ni jam parolis pri tio. Vi certe scias, ke mi amis vin, kaj ankoraŭ nun mia amo povas reveni, sed por tio vi devas esti kun mi. Nun mi ne plu estas tia Paŭĉjo, kia mi estis antaŭe. Kaj mi estos malbona edzo, se vi opinias, ke antaŭ ĉio mi devas aparteni al vi, kaj poste al la partio. Sed antaŭ ĉio mi apartenas al la partio kaj poste al vi kaj al ceteraj proksimuloj.”

Tonjo triste rigardis la bluon de la rivero, kaj ŝiajn okulojn plenigis larmoj. Paŭlo rigardis ŝian konatan profilon, densajn kaŝtankolorajn harojn, kaj al lia koro alfluis ondo de kompato al la junulino, iam tiel kara kaj intima.

Li delikate metis sian manon sur ŝian ŝultron.

“Forlasu ĉion, kio vin katenas. Venu al ni. Ni kune batados la sinjorojn ĝis fino. Ni havas multe da bonaj junulinoj, kune kun ni ili portas la ŝarĝon de senkompata batalo, kune kun ni ili suferas ĉiujn mankojn. Ili eble ne estas tiel kleraj kiel vi, sed kial vi ne volas esti kun ni? Vi diras, ke Ĉuĵanin intencis perforti vin, sed tiu ja estas degenerinto, ne batalanto. Vi diras, ke oni renkontis vin malamike, sed por kio vi vestis vin kvazaŭ por burĝa balo? Orgojlo obsedis vin, vi ne volis egaliĝi kun malpuraj ĉemizoj. Vi trovis en vi kuraĝon ekami laboriston, sed ekami la ideon vi ne povas. Mi bedaŭras pri nia disiĝo, kaj mi volus konservi bonan memoron pri vi.”

Li eksilentis. La sekvantan tagon surstrate Paŭlo ekvidis ordonon subskribitan de Ĵuĥraj – prezidanto de la provinca ĈK. Lia koro ektremis. Li pene atingis la eksmariston: oni ne volis enlasi lin. Tiel forte li insistis, ke sentineloj jam intencis aresti lin. Tamen Paŭlo sukcesis. Li renkontiĝis kun Fjodor bone. Unu brakon de Fjodor forŝiris obuso. Rapide ili interkonsentis pri laboro.

“Ni kune strangolos ĉi tie la kontraŭrevolucion, dum vi ne havas fortojn por la fronto. Morgaŭ do venu,” diris Ĵuĥraj.

* * *

La milito kontraŭ la blankpolaj militistoj finiĝis. La trupoj de la Ruĝa Armeo, preskaŭ atingintaj la murojn de Varsovio, konsuminte siajn materiajn kaj fizikajn fortojn, izolitaj de siaj bazoj, ne povis ekposedi la lastan pozicion de la malamikoj kaj retiriĝis. Okazis “la miraklo ĉe Vistulo”, kiel la poloj nomis la retiriĝon de la ruĝaj batalantoj for de Varsovio. La blanksinjora Pollando restis viva. La revo pri Pola Soveta Socialisma Respubliko dume ne efektiĝis. La lando, priverŝita de sango, bezonis pacon. Paŭlo ne sukcesis revidi siajn proksimulojn, ĉar la urbeto Ŝepetovka denove estis okupita de la poloj kaj fariĝis provizora fronta linio. Daŭris intertraktado pri paco. Tagojn kaj noktojn Paŭlo pasigis en ĈK, plenumante diversajn komisiojn. Li loĝis en la ĉambro de Fjodor. Sciiĝinte, ke lia naskiĝurbeto estas okupita de poloj, Paŭlo malĝojiĝis:

“Do, kiel estas, Fjodor? Montriĝas, ke mia patrino restos eksterlande, se la interpaciĝo finiĝos ĉe la nuna ŝtatlimo.”

Fjodor penis trankviligi lin:

“Verŝajne la ŝtatlimo estos fiksita tra Gorin laŭ la rivero. Tial la urbo apartenos al ni. Baldaŭ ni scios.”

De la pola fronto divizioj estis translokigitaj suden. Uzante la interbatalan paŭzon, el Krimeo elrampis Vrangel. Kaj dum la respubliko streĉis ĉiujn siajn fortojn ĉe la pola fronto, vrangelanoj antaŭenmarŝis norden laŭ Dnepro, proksimiĝante al la provinco de Jekaterinoslav. Por likvidi tiun lastan kontraŭrevolucian neston, eluzante la paciĝon kun la polaj militistoj, la lando sendis siajn armeojn al Krimeo. Tra Kievo al la sudo sekvis trajnoj kun homoj, veturiloj, kanonoj, kuirĉaroj. En la fervoja fako de ĈK oni febre laboris. Torento da milittrajnoj ŝtopis la fervojliniojn, la stacioj estis plen-plenaj, kaj la trafiko estis interrompita, ĉar neniu rellinio estis libera. Kaj telegrafaj aparatoj elĵetadis siajn paperstriojn kun ultimataj telegramoj, per kiuj oni ordonis liberigi relvojon por tiu aŭ alia divizio. Rampis tiuj paperstrioj kun morsaj streketoj kaj punktoj, kaj ĉiu el ili tekstis:

“Ekster ĉiu ajn vico… surbaze de batalordono… senprokraste liberigi la vojon…”

Kaj preskaŭ ĉiu el ili minace avertis, ke pro neplenumo de la batalordono la kulpintoj estos juĝataj de revolucia milita tribunalo. Kaj pri la ŝtopiĝoj respondecis la fervoja fako de ĉK. Tien perforte enrompiĝis trupestroj kaj svingante siajn pistolojn postulis senprokrastan tralason de iliaj trajnoj konforme al tiu kaj alia telegramo de la armeestro sub tiu kaj alia numero. Neniu el ili volis aŭskulti, ke tio ne estas efektivigebla.

“Mortu, sed tralasu antaŭen!”

Kaj tuj sekvis terura insultado. En okazoj aparte komplikaj estis urĝe alvokata Ĵuĥraj. Kaj tiam ekscititaj homoj, pretaj mortpafi unu la alian, trankviliĝis. La fera figuro de Ĵuĥraj malvarme trankvila, lia firma voĉo ne allasanta kontraŭdiron, devigadis enŝovi la revolverojn en la ujojn. Paŭlo estis eliranta sur kajon el la stacidomo kun akuta doloro en la kapo. Lia laboro en ĈK estis detruanta la nervojn. Foje sur vagonplatformo plenigita de obuskestoj, Paŭlo ekvidis Serĝon. Bruzĵak saltis sur lin de la vagono preskaŭ faliginte lin teren kaj forte premis lin en sia brakumo.

“Paŭĉjo! Diablo! Mi ja tuj vin rekonis.”

La amikoj ne sciis pri kio demandi unu la alian, pri kio rakonti. Ja tiom multe ili travivis dum tiu tempo! Ili demandis, kaj ne atendante respondon, respondis mem. Ili ne rimarkis la signalon de lokomotivo, kaj kiam malrapide ekrampis la vagonoj, ili disŝiris siajn brakumojn. Kion fari? La renkonto estis interrompita, la trajno pli kaj pli akcelis sian movadon. Kaj por ne postresti, Serĝo ankoraŭfoje kriis ion al sia amiko, ekkuris laŭlonge de la kajo kaj kaptis malfermitan pordon de vagono; kelkaj manoj lin kaptis kaj entiris internen. Kaj Paŭlo staris kaj rigardis la forirantan trajnon. Nur nun li rememoris, ke Serĝo ne scias pri la pereo de Valja. Ja Serĝo ne estis en la naskiĝurbo. Sed li, Paŭlo, ne diris al li pri tio, konsternita de la renkonto.

“Li veturu trankvile. Estas bone, ke li ne scias”, pensis Paŭlo. Li ne sciis, ke li vidis sian amikon la lastan fojon. Ne sciis ankaŭ Serĝo, staranta sur tegmento de la vagono kaj blovata de aŭtuna vento, ke li moviĝas renkonte al sia morto.

“Sidiĝu, Serĝo,” persvadis lin Doroŝenko, ruĝarmeano en uniformo true bruligita sur la dorso.

“Ne gravas, mi kaj vento estas amikoj. Ĝi trablovu min,” ridetante respondis Serĝo. Kaj post unu semajno li pereis en la unua batalo sur aŭtuna stepo de Ukrainio. De malproksime alflugis la blinda kuglo. Li ektremis pro frapego, ekpaŝis renkonte al bruliga doloro, disŝirinta lian bruston, ekŝanceliĝis, ne kriis, ĉirkaŭprenis la aeron, arde alpremis la manojn al sia brusto kaj kliniĝinte, kvazaŭ pretigante sin por salto, li peze, simile al fero, falis sur la teron, kaj senmove liaj bluaj okuloj ekstrebis al stepa senlimo.

* * *

La nervozigaj kondiĉoj de la laboro en ĈK malbone influis la ne ankoraŭ refortiĝintan sanon de Paŭlo. Plioftiĝis doloroj pro la kontuzo, kaj fine, post du sendormaj noktoj li svenis. Li sin turnis al Ĵuĥraj:

“Kiel vi opinias, Fjodor, ĉu estus ĝuste, se mi ŝanĝus mian laboron? Mi havas grandan deziron labori en fervoja riparejo laŭ mia profesio, ĉar mi sentas, ke ĉi tie mia ‘ŝraŭbo’ ne plu povas elteni. En medicina komisiono oni diris al mi, ke mi ne taŭgas por la militservo. Sed ĉi tie estas pli malfacile ol ĉe la fronto. Ĉi tiuj du tagoj, kiam ni estis likvidantaj la bandon de Sutir, min tute forfalĉis. Mi devas iom ripozi de interpafadoj. Vi ja komprenas, ke mi estas malbona batalanto de ĈK, ĉar miaj kruroj apenaŭ tenas min.”

Ĵuĥraj zorgoplene ekrigardis Paŭlon.

“Jes, vi aspektas malbone. Estus necese pli frue liberigi vin, pri tio mi kulpas, pro laboraj ŝarĝoj mi ne rimarkis tion.”

Rezulte de tiu interparolo Paŭlo aperis en la provinca komitato de la komsomolo kun papero, kiu tekstis, ke li estas sendita je dispono de la komitato. Turba knabaĉo en kaskedo defie ŝovita sur la nazon, rapide rigardinte la paperon, gaje palpebrumis al Paŭlo:

“El ĈK? Agrabla institucio… Se vi volas, ni tuj aranĝos laboreton por vi, vi ne sukcesos diri: unu-du. Knaboj mankas al ni. Kien vi volas? Ĉu al la nutraĵkomitato? Ne? Do, ne necesas. Ĉu al la agitejo ĉe la varfoj vi iros? Ne? Bedaŭrinde. Bonega posteno, la plej bona nutraĵprovizo.”

Paŭlo interrompis la knabaĉon:

“Mi volas labori en la ĉefa fervoja riparejo.”

Tiu mirige rigardis lin:

“En la ĉefa riparejo? Hm… tie ni ne bezonas homojn. Tamen iru al Ustinoviĉ. Ŝi ion trovos por vi.”

Post mallonga konversacio kun la brunhaŭta junulino estis decidite, ke Paŭlo havos la postenon de la sekretario de la komsomola kolektivo de l’ riparejo kun samtempa profesia laboro.

* * *

Tiutempe ĉe la sojlo de Krimeo, en la plej mallarĝa terkolo de tiu duoninsulo, ĉe la antikva limo iam apartiganta krimeajn tatarojn de la tendaroj de dnepraj kozakoj, staris renovigita citadelo de la kontraŭrevolucia armeo, terura pro siaj fortikaĵoj – Perekop. En Krimeo, sentante sin en plena sekureco, orgiis kaj festenaĉis en alkohola haladzo la malnova mondo, kondamnita al pereo kaj forpelita tien de la tuta lando. Aŭtunan malvarman nokton dekmiloj da filoj de la laborpopolo eniris en malvarman akvon de la golfo Sivaŝ por nokte travadi ĝin kaj ataki dorson de la malamiko. Inter tiuj miloj iris ankaŭ Ivan Ĵarkij, gardeme portante sur la kapo sian mitralon. Kaj kiam ĉe mateniĝo ekbolis en furioza febro Perekop, miloj da ruĝaj batalantoj impete atakis rekte la frunton trans fortikaĵojn, en la ariero de la blankuloj, ĉe la duoninsulo Litovskij, rampis sur la bordon la unuaj kolonoj, kaj inter la unuaj grimpantoj sur ŝtonozan bordon estis Ĵarkij. Eksplodis la batalo senprecedenca laŭ sia krueleco. Kavalerio de la blankuloj en sovaĝa, besta impeto atakis la homojn, kiuj rampis el la akvo. La mitralo de Ĵarkij ŝprucadis dise la morton ne haltante eĉ por unu momento. Amasoj da homoj kaj ĉevaloj faladis sub la plumba pluvo. Kun febra rapideco Ĵarkij ŝargis sian mitralon per novaj kartoĉdiskoj. Perekop bruegis per centoj da kanonoj. Ŝajnis, ke la tero mem falegis en senfundan abismon, kaj miloj da obusoj disŝprucante splitojn, portis morton, kun sovaĝa jelpo skrapadis la ĉielon. La tero, disfosita, terure vundita, erupciis supren, ŝirmante la sunon per nigraj blokoj. La kapo de la drako estis dispremita kaj en Krimeon ekfluis la ruĝa torento, teruraj en sia lasta atako divizioj de la 1a Kavaleria armeo. Konvulsiantaj pro timego, la blankulaj trupoj en paniko sieĝis ŝipojn, forlasantaj la havenojn de Krimeo. La soveta respubliko fiksadis al ĉifonitaj uniformaj ĉemizoj, en la loko kie batas koro, orajn rondetojn de ordenoj kun la Ruĝa Standardo, kaj inter ili estis la ĉemizo de la juna mitralisto Ivan Ĵarkij.

* * *

La packontrakto kun poloj estis subskribita, kaj la urbeto, kiel Ĵuĥraj esperis, restis en la Soveta Ukrainio. Kiel la ŝtatlimo inter Pollando kaj la Soveta Ukrainio fariĝis la rivero je tridek kvin kilometroj de la urbeto. En decembro 1920, memorindan matenon, Paŭlo venis al la konataj lokoj. Li eliris sur la neĝe kovritan stacikajon, por momento rigardis la ŝildon “Ŝepetovka 1” kaj tuj sin turnis maldekstren, al la lokomotivejo. Li demandis pri Artjom, sed la seruristo forestis. Alpreminte pli firme la baskojn de la uniforma palto, li rapide ekiris tra la arbaro al la urbeto. Maria Jakovlevna sin turnis, aŭdinte pordofrapon kaj invitis eniri. Kaj kiam tra la pordo sin ŝovis homo, superŝutita de neĝo, ŝi rekonis la karan vizaĝon de sia filo, alpremis la manojn al la koro, ne povante paroli pro la nemezurebla ĝojo. Per sia tuta malgrasa korpo ŝi alpremis sin al la brusto de sia filo kaj kovrante per multegaj kisoj lian vizaĝon, ŝi ploris per feliĉaj larmoj. Kaj Paŭlo brakumante ŝin, rigardis la elturmentitan vizaĝon de sia patrino, sulkoplenan, kaj parolis nenion, atendante ĝis ŝi trankviliĝos. Feliĉo denove ekbrilis en la okuloj de la elturmentita virino.

Dum ĉiuj ĉi tagoj la patrino ne povis satigi sin per paroloj, rigardante la filon, kiun ŝi jam ne esperis revidi. Ŝia ĝojo estis senlima, kiam post ĉirkaŭ tri tagoj, nokte en la ĉambreton sin enpuŝis ankaŭ Artjom kun dorsosako. En la malgrandan loĝejon de Korĉaginoj revenis ĉiuj loĝantoj. Post la malfacilaj travivaĵoj kaj plagoj, eskapinte pereon kuniris la fratoj.

“Kion do vi nun faros?” demandis la filojn Maria Jakovlevna.

“Denove okupiĝos pri lagroj, patrino,” respondis Artjom. Sed Paŭlo, pasiginte hejme du semajnojn, forveturis al Kievo, kie lin atendis laboro.


NOTO POR LA 9A ĈAPITRO

Vrangel, Pjotr (1878-1928). Barono, general-leǔtenanto, organizanto de la kontraŭbolŝevika rezistado en la suda Ruslando. 4 apr. 1920 la armea konsilantaro elektis lin la ĉefkomandanto de la rusa armeo en Krimeo.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2026 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.