La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


KIEL ŜTALO ESTIS HARDITA

Aŭtoro: Nikolaj Ostrovskij

©2026 Geo

La Enhavo

ĈAPITRO 5

Streĉe zumante per elektromotoro, tramo surgrimpis laŭlonge de la strato Funduklejev. Ĝi haltis apud la teatro de opero. Grupo da junuloj eltramiĝis kaj la vagono plu ekgrimpis supren. Pankratov rapidigis postrestantojn:

“Iru, knaboj. Estas fakto, ke ni malfruis.”

Okunev atingis lin jam ĉe la enirejo mem de la teatro.

“Ĉu vi memoras, Ignaĉjo, ke antaŭ tri jaroj ni same venis ĉi tien? Tiam Dubava kun la ‘laborista opozicio’ revenis al ni. Bona estis vespero. Kaj hodiaŭ ni denove batalos kontraŭ lin.”

Pankratov respondis al Okunev jam en la halo, kiam ili eniris, prezentinte al la kontrola grupo ĉe la pordo siajn mandatojn:

“Jes, la historio pri Dmiĉjo ripetiĝis sur la sama loko.”

Iuj malaprobe siblis al ili. Ili devis okupi plej proksimajn lokojn, ĉar la vespera kunsido de la konferenco jam estis malfermita. Sur la tribuno estis virino.

“Plej ĝustatempe. Sidu kaj aŭskultu, kion diras via edzineto,” flustris Pankratov kubutinte flankon de Okunev.

“… Vere, por la diskuto ni elspezis multe da fortoj, sed dank’ al tio la junularo multe lernis. Ni kun granda kontento notas la fakton, ke en nia organizo la diskreditiĝo de trockianoj estas realaĵo. Ili ne povas plendi, ke ni ne donis al ili eblecon kontraŭparoli, plene formuli siajn konceptojn. Okazis eĉ kontraŭe: la libero de agado, kiun ili ricevis de ni, kaŭzis multajn seriozajn rompojn de la partia disciplino fare de ili.”

Talja ekscitiĝis, harbuklo falis sur ŝian vizaĝon kaj malhelpis al ŝi paroli. Ŝi per impeta movo malantaŭigis sian kapon.

“Ni aŭskultis ĉi tie multajn kamaradojn el distriktoj, kaj ĉiuj ili parolis pri la metodoj, kiujn uzis trockianoj. ĉi tie, en la konferenco, ili estas reprezentitaj per sufiĉe granda nombro. La distriktoj intence donis al ili mandatojn, ke dum la urba partia konferenco ni aŭdu ilin. Ne estas nia kulpo, ke ili malofte uzas sian parolrajton. La plena fiasko en distriktoj kaj ĉeloj instruis ilin pri io. Estas malfacile nun, jen de ĉi tiu tribuno, ripeti tion, kion ili parolis hieraŭ.”

El dekstra angulo de la partero ŝin interrompis ies abrupta voĉo:

“Ni ankoraŭ diros!”

Talja sin turnis.

“Do, Dubava, venu kaj diru, ni aŭskultos vin,” ŝi proponis. Dubava fiksis sur ŝin sian pezan rigardon kaj nervoze kurbigis siajn lipojn.

“Venos la tempo, kaj ni diros!” li kriis kaj rememoris pri sia hieraŭa fiasko en sia distrikto, kie ĉiuj konis lin. Malaproba murmuro traflugis la halon. Pankratov ne eltenis:

“Vi ankoraŭfoje intencas skui la partion, ĉu?”

Dubava rekonis lian voĉon, sed eĉ ne turnis sin, nur li dolore mordis sian lipon kaj mallevis la kapon. Talja daŭrigis:

“Ilustra ekzemplo pri tio, kiel la trockianoj rompas la partian disciplinon, estas Dubava. Li estas malnova funkciulo de l’ komsomolo, multaj konas lin, precipe la ‘Arsenal’anoj. Dubava estas studento de la Ĥarkova Komunisma Universitato, sed ni ĉiuj scias, ke li jam dum tri semajnoj estas ĉi tie kune kun Ŝkolenko. Kio venigis ilin ĉi tien dum kulmino de studado en la universitato? Estas neniu distrikto en la urbo, kie ili ne elpaŝis. Vere, Miĥajlo dum la lastaj tagoj komencis resobriĝi. Kiu sendis ilin ĉi tien? Krom ili ni havas tutan aron da trockianoj el diversaj organizoj. Ĉiuj ili iam laboris ĉi tie kaj nun ili venis por bruligi la fajron de la interna partia batalo. Ĉu la partia organizo scias, kie ili nun troviĝas? Certe ne.”

La konferenco atendis, ke la trockianoj agnosku siajn erarojn. Talja penadis puŝi ilin al la vojo de konfeso, kaj ŝi parolis kvazaŭ ne de la tribuno, sed en kamarada konversacio:

“Ĉu vi memoras, ke antaŭ tri jaroj en la sama teatro al ni revenis Dubava kun eksa grupo de ‘laborista opozicio’? Ĉu vi memoras liajn vortojn: ‘Ni neniam ellasos standardon de la partio el niaj manoj’, kaj ne pasis eĉ tri jaroj, kaj Dubava ĝin ellasis. Jes, mi deklaras, ke li ellasis la standardon. Liaj vortoj ‘Venos la tempo, kaj ni diros’ atestas, ke li kaj liaj samideanoj iros plu.”

De la malantaŭaj sidlokoj aŭdiĝis:

“Tufta diru pri barometro, li ja estas ilia meteologo.”

Leviĝis ekscititaj voĉoj:

“Sufiĉas ŝerci!”

“Ili respondu, ĉu ili ĉesigos sian batalon kontraŭ la partion, aŭ ne?”

“Ili diru, kiu verkis la kontraŭpartian deklaracion?”

Ekscitiĝo kreskis pli kaj pli, la prezidanto longe sonoris. En bruo de la voĉoj parolado de Talja estis perdiĝanta, sed baldaŭ la ŝtormo kvietiĝis kaj la parolado de Lagutina denove iĝis aŭdebla:

“Ni ricevas leterojn de niaj periferiaj kamaradoj: ili estas kun ni, kaj tio entuziasmigas nin. Permesu al mi tralegi fragmenton el letero. Ĝin sendis Olga Jureneva, ĉi tie multaj konas ŝin. Nun ŝi administras la organizan fakon de la regiona komitato de l’ komsomolo.”

Talja elektis el aro da paperoj folieton kaj, rapide trarigardinte ĝin, legis:

“‘La praktika laboro estas neglektata, jam la kvaran tagon la tuta buroo troviĝas en distriktoj, la trockianoj disvolvis batalon kun intenso, antaŭe ne spertita. Hieraŭ unu evento indignigis la tutan organizon. La opoziciuloj, akirinte plimulton en neniu ĉelo, decidis organizi batalon per unuigitaj fortoj en la ĉelo de la rekrutejo. La ĉelo konsistas el kvardek du anoj, sed tien venis ĉiuj trockianoj. Ni ankoraŭ neniam aŭdis similajn kontraŭpartiajn parolojn, kiaj estis aŭdeblaj dum tiu kunveno. Unu diris rekte: ‘Se la partia aparato ne kapitulacos, ni rompos ĝin perforte’. La opoziciuloj renkontis tiun deklaron per aplaŭdoj. Tiam elpaŝis Korĉagin kaj diris: ‘Kiel vi, anoj de la partio, povis aplaŭdi al tiu faŝisto?’ Korĉagin ne plu havis eblecon paroli, oni frapis per seĝoj, kriis. Membroj de la ĉelo, indignigitaj de tiaj huliganaj faroj, postulis aŭskulti lin, sed kiam Paŭlo ekparolis, ili denove obstrukcis. Paŭlo kriis al ili: ‘Bona estas via demokratio! Tamen mi parolos!’ Tiam kelkaj homoj kaptis lin kaj penis fortiri lin de sur la tribuno. Okazis io sovaĝa. Paŭlo estis rebatanta la atakojn kaj daŭrigis sian paroladon, sed oni fortrenis lin post la scenejon kaj, malferminte flankan pordon, elĵetis lin sur ŝtuparon. Iu malnoblulo frakasis lian vizaĝon sanga. Preskaŭ la tuta ĉelo forlasis la kunvenon. Tiu okazo malfermis okulojn al multaj homoj…’”

Talja forlasis la tribunon.

* * *

Segal jam du monatojn laboris kiel gvidanto de propaganda fako de la gubernia partia komitato. Nun li sidis inter la prezidantaro apud Tokarev kaj atente aŭskultis parolojn de delegitoj de la urba partia konferenco.

Dume parolis ekskluzive junuloj, kiuj ankoraŭ membris en la komsomolo.

“Kiel ili progresis dum tiuj jaroj!” pensis Segal.

“La opoziciuloj jam ŝvitas,” li diris al Tokarev, “sed la peza artilerio ne ankoraŭ estas funkciigita: la trockianoj estas frakasataj de junularo.”

Sur la tribunon saltis Tufta. En la salono oni renkontis lin per malaproba bruado kun mallonga eksplodo de rido. Tufta sin turnis al la prezidantaro, intencante protesti kontraŭ tia renkonto, sed la salono jam kvietiĝis.

“Ĉi tie iu nomis min meteologo. Jen, kamaradoj plimultanoj, kiel vi primokas nian politikan koncepton!” li pafis dum unu spiro. Unuanima ridego kovris liajn vortojn. Tufta indigne sin turninte al la prezidanto, gestis al la salono.

“Kiom ajn vi ridu, sed mi ankoraŭfoje diras, ke la junularo estas barometro. Lenin kelkfoje skribis pri tio.”

La salono tuj silentiĝis.

“Kion li skribis?” venis demando. Tufta vigliĝis.

“Kiam la Oktobra revolucio estis preparata, Lenin postulis kolekti rezolutan laboristan junularon, ĝin armi kaj kune kun maristoj sendi al la plej gravaj punktoj. Ĉu vi volas, ke mi tralegu tiun lokon? Ĉiujn citaĵojn mi skribis sur slipojn.”

Kaj Tufta malfermis sian tekon.

“Ni scias tion!”

“Sed kion Lenin skribis pri la unueco?”

“Kaj pri la partia disciplino?”

“En kio Lenin kontraŭstarigis junularon al la malnova gvardio?”

Tufta perdis la fadenon kaj transiris al alia temo.

“Jen Lagutina legis la leteron de Jureneva. Sed ni ne povas response pri iuj nenormalaĵoj en la diskuto.”

Cvetajev, sidinta apud Ŝkolenko, flustris furioze:

“Se oni preĝigas malsaĝulon, tiu disbatas sian frunton!”

Ŝkolenko same mallaŭte respondis:

“Jes! Tiu stultulo nin definitive fiaskigos.”

Akute strida voĉo de Tufta daŭrigis bori la orelojn:

“Se vi organizis la frakcion de plimulto, ni rajtas organizi la frakcion de malplimulto!”

En la salono komenciĝis ŝtormo. Tufta estis surdigita per lavango da indignaj eksklamoj:

“Kio ĝi estas? Ĉu denove bolŝevikoj kaj menŝevikoj?”

“Komunista partio ne estas parlamento!”

“Ili klopodas por ĉiuj: de Mjasnikov ĝis Martov!”

Tufta svingis la manojn kvazaŭ naĝanto, kaj en sinforgesa ardo li hastigis sian parolon:

“Jes, estas necesa la libero por grupiĝoj. Alie, kiamaniere ni, disidentoj, povu batali por niaj konceptoj kontraŭ la organizita kaj disciplinita plimulto?”

En la halo kreskis rumoro. Pankratov leviĝis kaj kriis:

“Lasu lin esprimi sian opinion, estas utile scii ĝin! Tufta elbabilas tion, pri kio aliaj silentas.”

La salono kvietiĝis. Tufta komprenis, ke li troigis, kaj diris tion, kion nun ne valorus diri. Liaj pensoj saltis flanken, kaj finante sian paroladon, li superŝutis la publikon per amaso da vortoj.

“Certe vi povas eksigi nin kaj ŝovi nin en angulon. Tio jam komenciĝis. Oni jam forpuŝis min el la gubernia komitato de l’ komsomolo. Ne gravas, baldaŭ ni vidos, kiu estas prava.”

Kaj li elruliĝis de sur la scenejo en la salonon. Dubava ricevis skribaĵeton de Cvetajev:

“Dmiĉjo, parolu tuj. Vere, tio ne plibonigos la aferon, nia fiasko ĉi tie estas evidenta. Necesas korekti Tuftan. Li ja estas malsaĝulo kaj babilulo”.

Dubava petis la parolrajton, kaj li tuj ĝin ricevis.

Kiam li ascendis sur la scenejon, en la salono ekregis streĉa silento. Malvarmon de fremdeco sentis Dubava de tiu silento, tiom ordinara antaŭ parolado. Jam li ne plu havis tian ardon, kun kiu li parolis en ĉeloj. Tagon post tago estingiĝis la fajro, kaj nun li, simile al ŝtiparo priverŝita per akvo, kovriĝis per sufoka fumo, kaj tiu fumo estis lia malsaneca ambicio, vundita per evidenta fiasko kaj senindulga rebato fare de liaj malnovaj amikoj, kaj ankaŭ lia obstina nedeziro agnoski sian malpravecon. Li decidis iri rompante ĉion, kvankam li sciis, ke tio eĉ pli malproksimigos lin de la plimulto. Li parolis obtuze, sed tre klare:

“Mi petas ne interrompi kaj ne piki min per replikoj. Mi volas formuli nian pozicion komplete, kvankam mi anticipe scias, ke tio estas senutila, ĉar vi estas plimulto.”

Kiam li finis, en la halo kvazaŭ eksplodus grenado. Uragano da krioj falegis sur lin. Kvazaŭ skurĝo liajn vangojn batis koleregaj krioj:

“Malhonore!”

“For la skismulojn!”

“Sufiĉas! Sufiĉas verŝi koton!”

Moka ridego akompanis Dmiĉjon, kiam li estis descendanta de la podio, kaj tio efikis mortige. Se oni krius indigne kaj kolere, li estus kontenta. Sed oni ja mokis lin kiel kantiston, kiu prenis falsan noton kaj ne povis ĝin korekti.

“Parolrajton havas Ŝkolenko,” diris la prezidanto. Miĥajlo leviĝis de la sidloko.

“Mi rezignas.”

De malantaŭaj vicoj muĝis la baso de Pankratov:

“Mi petas la parolrajton!”

Laŭ la voĉo Dubava eksciis la staton de Pankratov. La ŝarĝisto parolis tiel, kiam iu profunde ofendis lin, kaj Dubava, akompanante per sombra rigardo la altan, iom kurbigitan figuron de Ignat, rapide iranta al la tribuno, sentis preman maltrankvilon. Li sciis, kion diros Pankratov. Li rememoris sian hieraŭan renkonton kun malnovaj amikoj en Solomenka, kiam oni penis en amika konversacio persvadi lin ŝiri sian ligon kun la opozicio. Kun li estis Cvetajev kaj Ŝkolenko. Ili kunvenis ĉe Tokarev. Tie estis Pankratov, Okunev, Talja, Volincev kaj aliaj. Dubava restis muta kaj surda antaŭ tiu peno restarigi la unuecon.

Kiam la konversacio estis kulminanta, li foriris kun Cvetajev, per tio emfazinte, ke li ne deziris agnoski erarecon de sia pozicio. Ŝkolenko restis. Nun li rezignis sian paroladon.

“Molkorpa intelektulo! Ili certe agitis lin”, Dubava pensis kolere.

En tiu violenta batalo li perdis ĉiujn siajn amikojn. En la Komunista Universitato li rompis la daŭran amikecon kun Ĵarkij, kiu akre elpaŝis kontraŭ la deklaro de kvardek ses.

Poste, kiam la malkonkordo pliakriĝis, li ĉesis paroli kun Ĵarkij. Kelkfoje li vidis Ĵarkij-on en sia loĝejo, kien tiu venis al Anna. Anna Borhart jam tutan jaron estis la edzino de Dubava. Ili havis apartajn ĉambrojn. Dubava opiniis, ke liaj streĉitaj rilatoj kun Anna, kiu ne konsentis kun lia pozicio, plu malboniĝas ankaŭ pro tio, ke Ĵarkij fariĝis ofta gasto ĉe Anna. En tio ne estis ĵaluzo, sed amikeco de lia edzino kun Ĵarkij incitis lin. Li diris pri tio al Anna. Okazis serioza interparolado, kaj iliaj rilatoj fariĝis ankoraŭ pli streĉitaj. Li venis ĉi tien, ne dirinte al ŝi pri tio. Rapidan kuron de liaj pensoj rompis Pankratov, kiu komencis paroli.

“Gekamaradoj!” firme kaj nete ĉizis tiun vorton Pankratov. Li surpodiiĝis kaj stariĝis sub la lampo.

“Gekamaradoj! Dum naŭ tagoj ni aŭskultis paroladojn de la opoziciuloj. Mi diros rekte: ili agis ne kiel kunbatalantoj, revoluciuloj, kiel niaj amikoj en la klaso kaj batalo. Iliaj paroloj estis profunde malamikaj, senkompromisaj, koleraj kaj kalumniaj! Nin, bolŝevikojn, ili volis prezenti kiel adeptojn de bastona reĝimo de l’ partio, kiel homojn perfidantaj interesojn de sia klaso kaj de la revolucio. La plej bonan, la plej elprovitan taĉmenton de nia partio, la gloran malnovan bolŝevikan gvardion, kiuj elforĝis kaj edukis la Ruslandan Komunistan Partion, kiujn la cara despotismo ekstermadis en prizonoj, kiuj estrate de kamarado Lenin senindulge batalis kontraŭ la tutmonda menŝevismo kaj Trockij, ili intencis prezenti kiel partiajn burokratojn. Kiu krom malamikoj povis similajn vortojn diri? Ĉu la partio kaj ties aparato ne estas unu tuto? Kio estas tio? Kiel ni titolus tiujn, kiuj atakigas junajn ruĝarmeanojn kontraŭ ties komandantojn kaj komisarojn, kontraŭ la stabon – kaj tio okazas ĝuste en tiu tempo, kiam la batalanta taĉmento estas ĉirkaŭita de malamikoj! Do, se mi hodiaŭ estas seruristo, la trockianoj povas konsideri min ‘bonkonduta’, sed se morgaŭ mi fariĝus sekretario de komitato, mi tuj fariĝus ‘burokrato’ kaj ‘aparatisto’? Ĉu ne estas ridinde, gekamaradoj, ke inter la opoziciuloj, batalantaj kontraŭ burokratismon por la demokratio estas, ekzemple, personoj, kiel Tufta, antaŭ nelonge eksigita el sia ofico pro burokratieco, Cvetajev, bone konata de kamaradoj en Solomenka pro sia ‘demokratio’, aŭ Afanasjev, kiun la gubernia komitato trifoje eksigis pro la komandeca gvidado kaj subpremado en la distrikto Podol? Kaj estas fakto, ke en batalo kontraŭ la partio unuiĝis ĉiuj, kiujn la partio disbatis ideologie. Pri la ‘bolŝevismo’ de Trockij diru malnovaj bolŝevikoj. Necesas, ke la junularo sciu pri la batalo de Trockij kontraŭ bolŝevikoj, pri liaj senĉesaj transkuroj de unu tendaro al alia. La batalo kontraŭ la opozicio solidarigis nin, ĝi ideologie plifirmigis la junularon. En la batalo kontraŭ etburĝaj tendencoj hardiĝis la bolŝevika partio kaj la komsomolo. Histeriaj panikuloj el la opozicio profetas al ni plenan ekonomian kaj politikan fiaskon. Nia morgaŭo montras valoron de tiu profetaĵo. Ili postulas sendi niajn maljunulojn, ekzemple Tokarevon, al fabrikaj stabloj kaj anstataŭigi ilin per taŭzita ‘barometro’ simila al Dubava, kiu volas sian batalon kontraŭ la partio prezenti kiel heroaĵon. Ne, kamaradoj, ni ne konsentas pri tio. La maljunuloj estos anstataŭigitaj, sed ne per tiuj, kiuj pro ĉiu malfacilaĵo atakas la partian linion. Ni ne permesos rompi la unuecon de nia granda partio. Neniam disiĝos la maljuna kaj juna gvardioj. En la senindulga batalo kontraŭ la etburĝaj tendencoj sub la standardo de Lenin ni venos al la venko!”

Pankratov descendis de la podio. Oni furioze aplaŭdis al li.

* * *

La sekvan tagon ĉe Tufta kunvenis deko da homoj. Dubava parolis:

“Hodiaŭ mi kaj Ŝkolenko forveturos al Ĥarkovo. Ĉi tie ni jam ne havas kion fari. Zorgu pri via unueco. Al ni restas nur atendi kiel evoluos la eventoj. Estas klare, ke la tutlanda konferenco malaprobos nian pozicion, sed al mi ŝajnas, ke estas ankoraŭ frue atendi persekutojn. La plimulto decidis refoje elpruvi nin en laboro. Daŭrigi nian batalon malkaŝe nun, precipe post la konferenco, signifus esti elĵetitaj el la partio, kio ne konformas al niaj planoj. Estas malfacile juĝi, kio okazos estonte. Nenio restas por paroli plu.”

Dubava stariĝis forironte. Staroverov, malgrasa, kun maldikaj lipoj, ankaŭ ekstaris.

“Mi ne komprenas vin, Dmiĉjo,” li ekparolis iom kartave balbutante.

“Do, ĉu la decido de la konferenco ne estas deviga por ni?”

Cvetajev abrupte interrompis lin:

“Formale ĝi estas deviga, aliel oni forprenos vian partian membrokarton. Kaj ni vidu, kiu vento blovos, kaj nun ni disiru.”

Tufta maltrankvile moviĝis sur seĝo. Ŝkolenko, sombra kaj pala, kun bluaj rondoj ĉirkaŭ la okuloj pro la sendormaj noktoj, sidis ĉe fenestro, rodante siajn ungojn. Ĉe la lastaj vortoj de Cvetajev li forlasis sian turmentan okupon kaj turnis sin al la kunveno:

“Mi estas kontraŭ similaj kombinaĵoj,” li diris obtuze, subite koleriĝante.

“Mi persone opinias, ke la decido de la konferenco estas por ni deviga. Niajn konvinkojn ni defendis, sed la decidon de la konferenco ni devas obei.”

Staroverov rigardis lin aprobe.

“Tion mi mem volis diri,” li lispis. Dubava fiksis sian rigardon sur Ŝkolenko kaj intence mokante eldiris tra la dentoj:

“Al vi tute neniu ion proponas. Vi ankoraŭ havas eblecon ‘penti’ antaŭ la gubernia konferenco.”

Ŝkolenko salte leviĝis.

“Kia tono, Dmitrij! Mi diras malkaŝe, ke viaj vortoj min forpuŝas de vi kaj devigas min pripensi miajn hieraŭajn poziciojn.”

Dubava ne plu atentis lin.

“Al vi restas nur tio. Iru kaj pentu, dum ne estas malfrue.”

Kaj Dubava adiaŭe etendis la manon al Tufta kaj al la ceteraj. Baldaŭ lin sekvis Ŝkolenko kaj Staroverov.

* * *

La jaro 1924 signis sian eniron en la historion per glaciiga malvarmego. Ekfuriozis januaro super la neĝkovrita lando kaj ekde la dua duono ekhurlis per ŝtormoj kaj neĝaj tempestoj. Reloj de la sud-okcidentaj fervojoj estis superŝutataj de neĝo. Homoj kontraŭbatalis la bestiĝintan veteron. Ŝtalaj helicoj de la neĝkovritaj maŝinoj tranĉis montojn da neĝo, traborante vojon al trajnoj. Pro frosto kaj ŝtormoj ŝiriĝis glaciiĝintaj telegrafaj dratoj, kaj el dek du linioj funkciis nur tri: hinda-eŭropa telegrafo kaj du rektaj linioj.

En la telegrafejo de la fervoja stacio Ŝepetovka tri morsaparatoj ne ĉesigis sian konversacion, kompreneblan nur al sperta orelo. La telegrafistinoj estas junaj, longeco de la bendo, kiun ili prilaboris ekde sia unua labortago ne superas dudek kilometrojn, dum ilia maljuna kolego jam komencis trian centon da kilometroj. Li ne legas la bendojn kiel ili, ne sulkigas sian frunton, kunmetante malfacilajn literojn kaj frazojn. Li skribas sur folion vorton post vorto, atente aŭskultante la frapadon de aparato. Kaj li aŭdas:

“Al ĉiuj, al ĉiuj, al ĉiuj!”

Enskribinte la telegrafisto pensis:

“Verŝajne denove cirkulero pri kontraŭneĝa agado”.

Post la fenestro furiozis tempesto, ventego ĵetis sur la vitron amasojn da neĝo. Al la telegrafisto ŝajnis, ke iu frapis en la fenestron, li turnis sian kapon kaj kontraŭvole admiris la belecon de frosta desegnaĵo sur la vitroj. Nenies mano povus ĉizi tian fajnan gravuraĵon el bizaraj folioj kaj tigoj. Forlogita de tiu ĉi vidindaĵo, li ĉesis aŭskulti la aparaton kaj kiam li turnis sian rigardon for de la fenestro, li prenis la bendon sur la manplaton por tralegi preterlasitajn vortojn. La aparato estis tajpanta:

“La dudek-unuan de januaro je la sesa horo kaj kvindek minutoj…”

La telegrafisto rapide skribis la tajpitan tekston kaj, ĵetinte la bendon, apoginte la kapon kontraŭ la manon, komencis aŭskulti.

“…Hieraŭ en Gorki forpasis…”

La telegrafisto malrapide skribis. Kiom da ĝojaj kaj tragediaj informoj li aŭskultis dum sia vivo, la unua eksciante pri ies ĝojo aŭ malfeliĉo. Delonge li ne plu atentis la sencon de koncizaj, hakitaj frazoj, aŭde kaptante ilin, mekanike fiksis sur papero, ne pensante pri ties enhavo. Jen iu mortis, iun oni sciigas pri tio. La telegrafisto forgesis pri la komenco:

“Al ĉiuj, al ĉiuj, al ĉiuj!”

La aparato frapetis plu “V-l-a-d-i-m-i-r I-l-j-i-ĉ…” la maljunulo interpretis la frapetojn en literojn. Li sidis trankvila, iom laca. Ie mortis iu Vladimir Iljiĉ, al iu li skribos tragikajn vortojn, iu ekploregos en malespero kaj angoro, sed ĉio ĉi estas fremda por li, li estas nur flanka atestanto, la aparato stebas punktojn, streketojn, ree punktojn, denove streketojn, kaj li el konataj sonoj jam kunmetis la unuan literon kaj skribis ĝin sur la folion. Ĝi estis “L”, ĝin sekvis la dua – “E”, apude li akurate skribis “N”, tuj aliĝis al ĝi “I” kaj jam aŭtomate kaptis la lastan “N”.

La aparato estis stebanta paŭzon, kaj la telegrafisto je la dekono de sekundo detenis sian rigardon sur la de li mem skribita vorto:

“LENIN”.

La aparato daŭrigis la frapetadon, sed la penso hazarde renkontinte la konatan nomon, revenis al li. La telegrafisto ankoraŭfoje rigardis la lastan vorton “LENIN”.

Ĉu? Lenin? La pupilo respegulis en perspektivo la tutan tekston de la telegramo. Kelkajn momentojn la telegrafisto rigardis la folieton kaj la unuan fojon dum sia tridekjara laboro li ne kredis sian propran skribon. Li trifoje rapide tralegis la liniojn, sed la vortoj obstine ripetiĝis:

“Forpasis Vladimir Iljiĉ Lenin”.

La maljunulo salte stariĝis, levis la spiralon de la bendo, fiksis sur ĝi siajn okulojn. La dumetra paperstrio konfirmis tion, kion li ne povis kredi! Li turnis al siaj koleginoj la morte palan vizaĝon, kaj ili aŭdis lian timkrion:

“Lenin mortis!”

* * *

La sciigo pri la grandega perdo elglitis el la aparatejo tra malfermita pordo kaj kun tempesta rapido sin kirligis tra la stacidomo, sin ĵetis en la neĝan ŝtormon, ekvorticis ĉirkaŭ la relvojoj kaj komutiloj kun glacia blovo enflugis tra la duone malfermita ferplakita pordego en la lokomotivejon. Tie, super la unua inspekta fosaĵo staris lokomotivo, kiun “kuracis” brigado de malgranda riparo. La maljunulo Politovskij mem enrampis la fosaĵon sub la ventron de sia lokomotivo kaj tie li estis indikanta al seruristoj la “malsanajn” lokojn. Zaĥar Bruzĵak kaj Artjom rektigis fleksitajn apogsolivojn de fajrokrado. Bruzĵak tenis la kradon sur amboso, submetante ĝin al frapoj de martelego, kiun manipulis Artjom.

Dum la lastaj jaroj Zaĥar maljuniĝis, travivaĵoj postlasis profundan sulkon sur lia frunto, arĝentaj haroj kovris liajn tempiojn. Lia dorso kurbiĝis, kaj en profunde enorbitiĝintaj okuloj estis krepusko. En hela interspaco de la malfermita pordego por momento aperis homo, kaj antaŭvesperaj ombroj englutis lin. Frapegoj kontraŭ la feraĵon surdigis la unuan krion, sed kiam la homo atingis la laborantojn ĉe la lokomotivo, Artjom, levinta la martelegon, ne mallevis ĝin.

“Kamaradoj! Lenin mortis!”

La martelego malrapide glitis de sur la ŝultro, kaj la mano de Artjom senbrue metis ĝin sur la plankon.

“Kion vi diris?”

La mano de Artjom kiel tenajlo kunpremis ledon de la palto sur la homo alportinta teruran sciigon. Kaj tiu, priŝutita de neĝo, anhelante, ripetis nun obtuze per voĉo intermita:

“Jes, kamaradoj, Lenin estas mortinta…”

Kaj pro tio, ke la homo ne plu kriis, Artjom perceptis la teruran veron kaj tiam rekonis la vizaĝon de la homo. Estis la sekretario de la partia organizo. El la fosaĵo elrampis homoj, silente aŭskultis pri la morto de tiu, kies nomon konis la tuta mondo. Kaj ĉe la pordego, deviginte ĉiujn ektremi, ekfajfegis lokomotivo. Al ĝi respondis la dua de iu ekstrema parto de la stacio, la tria… Al ilia potenca kaj alarma voko aliĝis fajfilo de la elektrocentralo per sia alta kaj strida fajfo simila al flugzumado de ŝrapnelo. Per pura sonoro de kupro kovris ĉiujn la rapida belulo “C” – lokomotivo preta por la pasaĝera trajno al Kievo.

Agento de GPU ektremis pro la subita surprizo, kiam estro de la pola lokomotivo de la rekta trafiko Ŝepetovka-Varsovio, malrapide levis la manon kaj tiris ĉeneton de la fajfilo, eksciinte la kaŭzon de alarmo. Li sciis, ke li signalas la lastan fojon, ke li ne plu laboros en tiu ĉi lokomotivo, sed lia mano ne lasis la ĉeneton, kaj la muĝado de lia lokomotivo levis de sur la sofoj en la kupeoj timigitajn polajn kurierojn kaj diplomatojn. La lokomotivejon plenigis homoj. Ili eniris tra ĉiuj pordegoj, kaj kiam la grandega ejo estis plen-plena, en funebra silento aŭdiĝis la unuaj vortoj. Parolis la sekretario de distrikta partia komitato de Ŝepetovka, malnova bolŝeviko Ŝarabrin:

“Kamaradoj! Mortis la gvidanto de la tutmonda proletaro Lenin. La partio suferis nerevenigeblan perdon, – mortis tiu, kiu kreis kaj edukis bolŝevikan partion en spirito senkompromisa rilate al malamikoj. Morto de la gvidanto de nia partio kaj de la laborista klaso, vokas la plej bonajn gefilojn de la proletaro al niaj vicoj…”

La sonoj de funebra marŝo, centoj da homoj sen kapvestoj kaj Artjom, kiu dum lastaj dek kvin jaroj ne ploris, sentis, kiel alŝteliĝis spasmo al lia gorĝo, kaj la potencaj ŝultroj ektremis. Ŝajnis, ke la muroj de fervojista klubejo ne eltenos la premon de homamaso. Ekstere regis terura frosto, du branĉoriĉaj abioj ĉe la enirejo estas vestitaj per neĝo kaj glaciaj pendaĵoj, sed en la halo estis varmege pro hejtita forno kaj pro spirado de sescent homoj, dezirantaj partopreni la funebran kunvenon de la partia organizo. Ne estis en la halo kutimaj bruo kaj parolado. La granda tristo silentigis voĉojn, homoj interparolis mallaŭte, kaj en centoj da okuloj vidiĝis angora alarmo. Ŝajnis, ke kunvenis la tuta ŝipanaro, perdinta sian elprovitan ŝipestron, forportitan en la maron per skualo. Same silente membroj de la buroo okupis siajn lokojn ĉe la prezida tablo. Malalta, diketa Sirotenko diskrete levis sonorilon, apenaŭ tintigis ĝin kaj remetis ĝin sur la tablon. Tio sufiĉis, kaj iom post iom premanta silento ekregis en la halo.

* * *

Tuj post la raporto leviĝis la sekretario de la partia kolektivo Sirotenko. Tio, kion li diris, neniun mirigis, kvankam tio estis neordinara dum funebra kunveno:

“Grupo de laboristoj petas la kunvenon prikonsideri ilian deklaron, subskribitan de tridek sep kamaradoj.”

Kaj li tralegis la deklaron: Al la fervojista organizo de la Komunista partio de bolŝevikoj ĉe la stacio Ŝepetovka., Sud-okcidenta fervoja fako. La morto de nia gvidanto alvokis nin al la vicoj de bolŝevikoj, kaj ni petas jam hodiaŭ konatiĝi kun niaj biografioj kaj membrigi nin en la partio de Lenin. Post tiuj koncizaj vortoj sekvis du kolumnoj da subskriboj. Sirotenko legis ilin, haltante post ĉiu subskribo por kelkaj sekundoj, por ke la ĉeestantoj povu memori konatajn nomojn.

“Stanislav Politovskij – lokomotivestro, laboras dum tridek ses jaroj.”

Aproba rumoro aŭdiĝis en la salono.

“Artjom Korĉagin – seruristo, dek sep jaroj da laboro.”

“Zaĥar Bruzĵak – lokomotivestro, dudek unu jaroj da laboro.”

La rumoro en la salono kreskis, kaj la sekretario daŭrigis legadon de la nomoj. Ili apartenis al veteranoj de la fero-mazuta gento. La salono tute silentiĝis, kiam al la tablo aliris la unua subskribinto. La maljuna Politovskij ne povis resti trankvila, rakontante la historian de sia vivo.

“…Kion mi ankoraŭ povas diri, kamaradoj? La vivo de laborulo dum la malnova tempo estas konata. Mi vivis kiel sklavo kaj suferis pro mizero en la maljuneco. Jes, mi diras konfese: kiam okazis la revolucio, mi opiniis, ke mi estas maljunulo. La familio premis miajn ŝultrojn, kaj mi preterlasis la vojon al la partio. Kaj kvankam dum interbatiĝo mi neniam helpis malamikojn, tamen en la batalon mi malofte enmiksiĝis. En la jaro mil naŭcent kvin en la varsovia lokomotiva riparejo mi estis ano de la strikkomitato kaj agis konkorde kun bolŝevikoj. Tiam mi estis juna kaj verva. Sed kial rememori la pasintecon? Frapis min la morto de Lenin, frapis la koron mem, ni perdis por ĉiam nian amikon kaj protektanton, kaj mi ne plu parolos pri mia maljuneco!.. Parolu nun iu alia pli bele, mi ne estas majstro pri parolado. Nur mi konfirmas, ke mi havas la saman vojon kun la bolŝevikoj kaj ne aliel.”

La griza kapo de la lokomotivestro obstine turniĝis, kaj la rigardo el sub la grizaj brovoj firme kaj fikse sin direktis al la halo, de kiu li kvazaŭ atendis la solvon. Nenies mano leviĝis kontraŭ tiun malaltan homon, kaj neniu sin detenis dum la balotado, kiam la buroo petis nepartiajn ĉeestantojn diri sian opinion. De la tablo Politovskij iris kiel komunisto. Ĉiu en la salono komprenis, ke nun okazas io eksterordinara. Kie ĵus staris la lokomotivestro, jam altis la atleta figuro de Artjom. La seruristo ne sciis kien meti siajn longajn brakojn, kaj liaj manoj premadis felĉapon. Elfrotita sur flankoj lia ŝafofela duonpalto estis malbutonumita, kaj kolumo de griza soldata ĉemizo akurate butonumita per du kupraj butonetoj, kaj tio atribuis iun solenan aspekton al lia eksteraĵo. Artjom sin turnis al la salono kaj subite rimarkis la konatan virinan vizaĝon: inter siaj koleginoj el la kuirejo sidis Halina, la filino de la ŝtonĉizisto. Ŝi ridetis al li pardoneme, en ŝia rideto estis aprobo kaj ankoraŭ io ne findirita, kaŝita en anguletoj de la lipoj.

“Rakontu pri vi, Artjom!” li aŭdis la voĉon de Sirotenko. Malfacile komencis sian rakonton Korĉagin, li ne kutimis paroli antaŭ granda kunveno. Nur nun li sentis, ke li ne sukcesos rakonti ĉion akumulitan dum sia vivo. Malfacile ordiĝis liaj vortoj, kaj krom tio ekscitiĝo embarasus lin. Neniam li spertis ion similan. Li klare konsciis, ke en lia vivo okazas abrupta ŝanĝo, ke li faras nun la lastan paŝon al tio, kio varmigos lian rigide severan vivon, lumigos lian ekzistadon.

“Ni estis kvar ĉe la patrino,” komencis Artjom. En la halo estas silento. La sescent atente aŭskultas la altan laboriston kun agla nazo kaj la okuloj, kaŝitaj sub nigra franĝo de brovoj.

“La patrino okupiĝis pri kuirado ĉe sinjoroj. La patron mi malmulte memoras. Li ofte kverelis kun la patrino. Li drinkis pli ol decus. Ni vivis kun la patrino. Nutri multajn buŝojn estis super ŝiaj fortoj. Sinjoroj pagis al ŝi ĉiumonate kvar rublojn kun nutraĵo, kaj ŝi klinis sian dorson de mateno ĝis nokto. Mi havis la feliĉon frekventi elementan lernejon dum du vintroj. Oni instruis min legi kaj skribi, kaj kiam mi atingis mian dekan jaron, al la patrino restis neniu alia eliro krom venigi min al serurejo por lerni la metion. Sen salajro dum tri jaroj – nur kontraŭ manĝaĵo… La mastro de la metiejo estis germano Ferster. Komence li ne volis dungi min pro mia infana aĝo, sed mi estis forta, kaj la patrino aldonis al mi ankoraŭ du jarojn. Tri jarojn mi servis ĉe tiu germano. Li ne instruis min pri la metio, sed uzis min por diversaj mastrumaj aferoj kaj ankaŭ por aĉeti brandon. Li drinkegis infere… Mi devis ankaŭ alporti karbon kaj feron. La mastrino faris min sia servisto: mi portis por ŝi potojn, senŝeligis terpomojn. ĉiu intencis piedpuŝi min ofte tute senkaŭze, simple pro kutimo: se mi misis iel en la servo al la mastrino – pro ĉiama ebrieco de la edzo ŝi estis kolera kontraŭ ĉiuj – ŝi tuj donis al mi vangofrapon. Nu, mi eskapis de ŝiaj manoj sur straton, sed kien mi povis iri, al kiu mi plendus? La patrino estis kvardek kilometrojn for, kaj ja ŝi mem ne povus rifuĝigi min… Ne estis pli bone ankaŭ en la serurejo. Tie komandis frato de la mastro. Tiu fiulo ŝatis mokturmenti min. ‘Donu,’ li diris, ekzemple, ‘al mi tiun disketon’, – kaj montris tiun apud forĝoforno. Mi prenis per la mano la diskon ĵus forĝitan kaj eligitan el la formo. Sur la tero ĝi ja kuŝas nigra, sed mi bruligis miajn fingrojn ĝiskarne. Mi kriis pro doloro, kaj li ridegis. Mi ne plu povis elteni tiun draŝadon, kaj mi fuĝis al la patrino. Sed kie ŝi povus min rifuĝigi? Do ŝi revenigis min al la germano, plorante dum la vojo. Post du jaroj la mastroj komencis montri al mi ion el la serurista metio, sed frapoj daŭris. Denove mi forkuris kaj venis al urbeto Starokonstantinov. Tie mi dungiĝis en kolbasfarejo kaj, lavante intestojn, mi toleris tiun hundan filaboron dum pli ol unu kaj duona jaroj. La mastro kartlude perdis sian entreprenon kaj, ne paginte al ni eĉ unu groŝon por kvar monatoj, li malaperis. Tiel mi liberiĝis ankaŭ el tiu mizerejo. Per trajno mi atingis la stacion Ĵmerinka kaj tie serĉis laboron. Dank’ al iu fervojisto, kiu kompatis min kaj klopodis por mi antaŭ sia estro kiel por propra nevo, mi komencis labori kiel helpanto de seruristo. Laŭ mia kresko oni povus supozi, ke mi havis dek sep jarojn. Kaj ĉi tie mi laboras dum ĉirkaŭ naŭ jaroj. Pri tio vi ĉiuj scias.”

Artjom viŝis sian frunton per la ĉapo kaj profunde enspiris. Estis necese diri ankoraŭ pri la plej grava afero, plej malfacila por li, ne atendante ies demandon. Kaj, kuntirinte siajn densajn brovojn, li daŭrigis la rakonton:

“Ĉiu povas demandi: kial mi ne aliĝis al bolŝevikoj, kiam ekbrulis la fajro? Kion mi povas respondi? Ja mia maljuneco estas malproksima, sed nur hodiaŭ mi trovis mian vojon ĉi tien. Kion mi kaŝu de vi? Mi preterlasis tiun vojon. Ankoraŭ en la jaro mil naŭcent dek ok, kiam ni strikis sub la germanoj, mi devus komenci. Ĵuĥraj, la maristo, kelkfoje parolis al ni pri tio. Nur en la dudeka jaro mi prenis fusilon. Finiĝis la bataloj, ni forĵetis la blankulojn en la Nigran Maron kaj revenis hejmen. Tiam venis la familio, infanoj… Mi dronis en hejmaj aferoj. Sed kiam pereis nia kamarado Lenin, kaj la partio alvokis, mi esploris mian vivon kaj komprenis, kio mankis en ĝi. Ne sufiĉas defendi nian sociordon, per nia tuta laborista familio ni devas firmigi la aferon de Lenin, por ke la potenco soveta staru kiel monto fera. Ĉu ni ne devas esti bolŝevikoj, ja la partio estas nia?”

Simple, sed kun profunda sincero, konfuziĝante pro la neordinara stilo de sia parolado, la seruristo finis kaj, kvazaŭ formetinte ŝarĝon de siaj ŝultroj, li rektiĝis je sia tuta kresko kaj atendis demandojn.

“Eble iu volas demandi pri io?”

Sirotenko rompis la silenton. La homaj vicoj ekmoviĝis, sed el la salono oni ne tuj respondis. Skarabe nigra hejtisto, ĵus veninta rekte de sia lokomotivo, diris decideme:

“Pri kio lin demandi? Ĉu ni ne konas lin? Oni devas doni al li veturpermeson, kaj finita la afero!”

Forĝisto Gilaka, malalta kaj ruĝa pro la varmego kaj streĉiĝo, raŭkis per malvarmumita voĉo:

“Tiu ne perfidos, li estos fidinda kamarado. Voĉdonigu, Sirotenko!”

En la malantaŭaj vicoj, kie sidis komsomolanoj, leviĝis iu nevidebla en duonlumo kaj demandis:

“Kamarado Korĉagin diru, kial li ekloĝis en vilaĝo? Ĉu kamparana vivo ne forŝiras lin el la proleta psikologio?”

Malaproba nelaŭta rumoro aŭdiĝis en la salono, kaj ies voĉo protestis:

“Parolu sen artifikoj! Kiun lokon vi trovis por klaĉi…”

Sed Artjom jam estis respondanta:

“Ne gravas, kamarado. Tiu knabo diras prudente, ke min altiris kampara vivo. Estas ĝuste, sed pro tio mi ne perdis mian laboristan konsciencon. Finiĝis tio ekde la hodiaŭa tago. Mi transloĝiĝos kun mia familio al la loko pli proksima de la fervojo, tiu loko estas pli certa. Pro tiu kamparo mi ne povas libere spiri.”

Ankoraŭfoje tremis la koro de Artjom, kiam li rigardis la densan arbaron de leviĝintaj brakoj, kaj, ne plu sentante la pezon de sia korpo, ne kurbigante la dorson, li iris al sia loko. Dedorse li aŭdis la voĉon de Sirotenko:

“Akceptita unuanime.”

La tria ĉe la tablo de la prezidantaro ekstaris Zaĥar Bruzĵak. Neparolema, iama helpanto de Politovskij, mem jam delonge laboranta kiel lokomotivestro, estis finanta la rakonton pri sia laborista vivo kaj, kiam temis pri la lastaj tagoj, li diris mallaŭte, sed aŭdeble por ĉiuj:

“Mi devas daŭrigi la aferon anstataŭ miaj infanoj. Ne por tio ili mortis, ke mi restu en postkorto kun mia angoro. Mi ne ankoraŭ anstataŭis la pereintojn, sed jen morto de la gvidanto malfermis miajn okulojn. Ne demandu min pri la pasinteco, mia vera vivo nun komenciĝas denove.”

Zaĥar, maltrankviligita de l’ rememoroj, malsereniĝis, sed kiam metinte antaŭ lin neniun demandon, oni konfirmis lian partianiĝon per svingo de la brakoj, liaj okuloj sereniĝis, kaj la griziĝinta kapo ne plu kliniĝis. Ĝis la profunda nokto daŭris la publika ekzamenado de tiuj, kiuj iris por anstataŭo. Nur la plej indaj estis akceptataj, nur bone konataj kaj elprovitaj per la tuta vivo. La morto de Lenin centmilojn da laboristoj faris bolŝevikoj. La forpaso de la gvidanto ne malordigis vicojn de la partio. Tiel arbo, per siaj potencaj radikoj profundiĝinta en la grundo, ne pereas, se oni fortranĉas ĝian pinton.


NOTOJ POR LA 5A ĈAPITRO

Mjasnikov, Aleksandr (ps. de Mjasnikjan, 1886-1925). Sovetia ŝtata kaj partia funkciulo; prezidanto de la unia soveto de la Postkaŭkaza socialisma federacia respubliko.

Martov L. (ps. de Julij Cederbaum, 1873-1923). Ruslanda social-demokrato, unu el la gvidantoj de la menŝevika partio.

Deklaro de kvardek ses. Komuna deklaro de la opoziciuloj en la bolŝevika partio, kiuj unuiĝis ĉirkaŭ Trockij. Ili postulis ebligon de frakcioj kaj grupoj en la partio.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2026 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.