La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


KIEL ŜTALO ESTIS HARDITA

Aŭtoro: Nikolaj Ostrovskij

©2026 Geo

La Enhavo

ĈAPITRO 8

Malsupre, apud kaosa amasiĝo de ŝtonoj, plaŭdas la maro. Vizaĝon ĉirkaŭblovas la seka marvento, alfluganta el fora Turkio. La haveno, apartigita de la maro per ferbetona digo, enpremiĝis en la bordon kiel rompita arko. Montara ĉeno abrupte finiĝis ĉe la maro mem. Kaj sur la dekliva monto, kvazaŭ ludiloj, supren grimpas malproksimen blankaj dometoj de la urbaj kvartaloj. Malnova eksterurba parko estas silenta. Kovriĝis per herbo delonge neprizorgataj vojetoj, kaj lante falas sur ilin mortigitaj de aŭtuno folioj de aceroj. Paŭlon venigis ĉi tien maljuna persa droŝkisto, kaj, helpante lin eldroŝkiĝi, la maljunulo ne povis sin deteni, dirinte al sia stranga pasaĝero:

“Kial veturas? Fraŭlino ĉi estas ne, teatro estas ne. Nura ŝakalo iras… Kion faros, mi komprenas ne! Veturu returnen, sinjoro kamarado!”

Korĉagin pagis la veturkoston, kaj la maljunulo forveturis. La parko estis senhoma. Paŭlo trovis benkon sur roka elstaraĵo, de kiu la maro estis vidata, sidiĝis, turninte sian vizaĝon al la ne plu varmaj sunradioj. Ĉi tien, al tiu ĉi silento li venis por pripensi, kiel kunmetiĝas lia vivo. Jam venis tempo resumi kaj decidi.

Dum lia dua vizito la kontraŭdiroj en la familio Kucam ekstreme akriĝis.

Kiam la maljunulo eksciis pri lia alveno, li furioziĝis, kaj levis ŝtorman skandalon. Sur Korĉagin memkompreneble falis la gvido de rezisto. La maljunulo neatendite renkontis energian rebaton fare de siaj filinoj kaj de la edzino, kaj ekde la unua tago de la dua veno de Korĉagin la domo dividiĝis je du partoj, antagonismaj kaj malamaj reciproke. Enirejo al la domparto de la gemaljunuloj estis najle fermita, kaj unu el la flankaj ĉambretoj estis luigita al Korĉagin. Lupagon por loĝado la maljunulo prenis anticipe, kaj baldaŭ li ŝajne eĉ trankviliĝis pro tio, ke la apartiĝintaj filinoj ne plu postulos de li vivrimedojn. Albina pro “diplomatiaj konsideroj” restis en la parto de la edzo. La maljunulo ne vizitis siajn filinojn, ne dezirante renkontiĝi kun la malamata homo, sed en la korto li siblegis kiel lokomotivo, montrante, ke li estas la mastro ĉi tie. Antaŭ sia ofico en la kooperativo la maljunulo konis du profesiojn – botistan kaj ĉarpentistan, kaj dum siaj liberaj horoj iom lukris, instalinte necesan instrumentaron en hejtligna remizo. Baldaŭ por ĉagreni la loĝanton, li transportis sian stablon al la fenestro de Korĉagin. Furioze enbatanta najlojn, li delicumis. Li sciis bone, ke tiel li malhelpas al Korĉagin legi.

“Atendu, mi elpelos vin de ĉi tie…” li siblis sub la nazon.

Malproksime, preskaŭ ĉe la horizonto, kiel malhela nubeto sterniĝis fumo de vaporŝipo. Aro da mevoj akute kriis, sin ĵetante en la maron.

Korĉagin, ĉirkaŭpreminte la kapon, triste enpensiĝis. Antaŭ liaj okuloj preterkuris lia tuta vivo, ekde la infaneco ĝis la lastaj tagoj. Ĉu bone aŭ malbone li travivis siajn dudek kvar jarojn? Trarigardante en sia memoro jaron post jaro, li ekzamenis sian vivon kiel neŭtrala juĝanto, kaj kun profunda kontento li decidis, ke la vivo estas travivita ne tre malbone. Jes, estis faritaj ne malmultaj eraroj pro malsaĝeco, pro juneco, sed plejparte pro nescio. Kaj la plej ĉefa cirkonstanco: li ne preterlasis la gravajn tagojn, trovis sian lokon en la fera kunpuŝiĝo por la potenco, kaj sur la skarlata standardo de l’ revolucio estas kelkaj gutoj da lia sango. Li ne forlasis sian batalpostenon, ĝis liaj fortoj elĉerpiĝis. Nun, vundita, li ne povis subteni la fronton, kaj al li restis sole arieraj hospitaloj. Li memoris, ke kiam ruĝaj lavangoj moviĝis al Varsovio, kuglo trafis ruĝarmeanon, tiu falis teren sub piedojn de ĉevalo, kaj la kunbatalantoj rapide bandaĝis la vunditon, transdonis lin al flegistoj kaj plu galopis por atingi malamikon. La skadro ne haltigis sian kuron pro perdo de unu batalanto. En batalo pro la granda afero tiel estis kaj tiel devas esti. Vere, estis esceptoj. Li vidis senkrurajn mitralistojn sur ĉaroj, ili estis homoj teruraj por malamiko, iliaj mitraloj portis morton kaj neniigon.

Pro sia fera sinteno kaj celtrafaj okuloj ili fariĝis gloro de regimentoj. Sed tiaj estis raraĵo. Kiel li devas nun agi mem, post la malvenko, kiam ne plu estis espero reveni en la batalvicojn? Ja li sukcesis atingi la konfeson de Baĵanova, ke estonte li devas atendi ion pli teruran. Do, kion li faru? Kvazaŭ minaca nigra abismo aperis antaŭ li tiu nesolvebla demando. Por kio vivi, se li jam perdis la plej valoran – la kapablon batali? Per kio pravigi sian vivon nun kaj en la malĝoja morgaŭo? Per kio plenigi ĝin? Ĉu nur manĝi, trinki kaj spiri? Resti senhelpa atestanto de la batala antaŭenmarŝo de siaj kamaradoj? Fariĝi balasto por la taĉmento? Kio do, ĉu likvidi la korpon, kiu lin perfidis? Per kuglo al la koro ĉio estos finita! Se li scipovis sufiĉe bone vivi, li scipovu ĝustatempe fini la vivon. Kiu kondamnos batalanton, ne dezirantan agonii?

Lia mano palpis en la poŝo platan korpon de “Broŭning”.

La fingroj per kutima movo kaptis la kolbon. Li malrapide elpoŝigis la pistolon.

“Kiu povus pensi, ke vi ĝisvivos tian tagon?”

La pistoltubo malestime rigardis en liajn okulojn. Paŭlo metis la pistolon sur siajn genuojn kaj kolere insultis sin.

“Ĉio ĉi estas la papera heroismo, frateto! Frakasi sin scias ĉiu malsaĝulo. Ĝi estas la plej poltrona kaj facila eliro el la situacio. Malfacile estas vivi – pafmortigu vin. Sed ĉu vi provis venki tiun vivon? Ĉu vi ĉion faris por liberigi vin el la fera ringo? Ĉu vi forgesis, kiel ĉe Novograd-Volinskij oni dek sep fojojn dum tago atakis la urbon kaj tamen konkeris ĝin? Kaŝu vian pistolon kaj neniam al iu rakontu pri tio. Scipovu vivi ankaŭ kiam la vivo fariĝas neeltenebla. Faru ĝin utila.”

Li stariĝis kaj ekiris al la vojo. Preterveturanta montarano sur sia ĉaro venigis lin al la urbo. Kaj tie, ĉe unu el vojkrucoj, li aĉetis lokan ĵurnalon. En ĝi estis anonco pri kunveno de la urba partia aktivularo en la klubo Demjan Bednij. Li revenis hejmen malfrue nokte. Li mem ne sciis, ke lia parolado antaŭ la granda kunveno, estis la lasta.

* * *

Taja ne estis dormanta. Ŝin kaptis alarmo pro longa foresto de Korĉagin. Kio okazis al li? Kie li estas? Ion duran kaj malvarman ŝi rimarkis hodiaŭ en liaj okuloj, ĉiam antaŭe vivoplenaj. Li malmulte rakontis pri si, sed ŝi sentis, ke li travivas ion tragedian. Horloĝo en la patrina ĉambro batis la duan horon, kiam frapis la kortopordo, kaj ŝi surmetinte jaketon, iris por malrigli la dompordon. Lola estis dormanta en sia ĉambro, ion balbutante en sonĝo.

“Kaj mi jam maltrankviliĝis pro vi,” ĝojante, ke Paŭlo revenis, flustris Taja, kiam li eniris en la vestiblon.

“Nenio malbona okazos al mi ĝis mia morto mem, Taja. ĉu Lola dormas? Kaj vidu, mi tute ne volas dormi. Mi volas rakonti al vi kelkiom pri la pasinta tago. Ni iru en vian ĉambron, aliel ni vekos Lolan,” li respondis ankaŭ flustre. Taja ekhezitis. Kiel do ŝi konversacios kun li nokte? Kaj se la panjo ekscios pri tio, kion ŝi pensos pri sia filino? Sed ŝi ne povis diri al li tion, ĉar li ofendiĝos. Kaj pri kio li volas diri? Pensante pri tio, ŝi jam iris en sian ĉambron.

“La afero estas jena, Taja,” komencis Paŭlo per sordinita voĉo, kiam ili eksidis en malluma ĉambro unu kontraŭ la alia tiel proksime, ke ŝi sentis lian spiradon.

“La vivo tiel sin turnas, ke mi eĉ iom miras. Ĉiujn ĉi tagojn mi travivis malbone. Por mi ne estas klare, kiel plu vivi. Neniam ankoraŭ en mia vivo estis tiel obskure kiel dum ĉi tiuj tagoj. Sed hodiaŭ mi organizis kunsidon de mia propra ‘politika buroo’ kaj akceptis decidon gravegan. Ne miru, ke mi tion rakontas la vi.”

Li rakontis al ŝi pri ĉio travivita dum la lastaj monatoj kaj multon alian, kion li pripensis en la apudurba parko.

“Tia estas la situacio. Nun mi transiras al la plej grava afero. La skandalo en via familio nur komenciĝas. De ĉi tie necesas eliĝi al freŝa aero pli malproksimen de tiu ĉi nestaĉo. Necesas rekomenci la vivon. Se mi jam enmiksiĝis en la batalon necesas daŭrigi ĝin ĝis la fino. Kaj mia vivo, kaj la via nun estas senĝoja. Mi decidis flamigi nian vivon incendie. Ĉu vi komprenas, kion ĝi signifas? Ĉu vi konsentas iĝi mia amikino, mia edzino?”

Taja aŭskultis lin kun profunda emocio. Aŭdinte la lastajn vortojn, ŝi tremetis pro surprizo.

“Mi ne postulas vian respondon hodiaŭ, Taja. Ĉion vi serioze pripensu. Kredeble vi ne komprenas, kiel sen diversaj amindumaĵoj oni povas paroli pri similaj aferoj. Ĉiuj ĉi ceremonioj al neniu estas necesaj. Mi donas al vi mian manon, knabino, jen ĝi estas. Se ĉi-foje vi kredos al mi, vi ne estos trompita. Mi posedas multe da tio, kion bezonas vi kaj inverse. Mi jam decidis: nia alianco restu ĝis kiam vi fariĝos vera homo, nia homo. Kaj mi atingos tion, aliel mi ne valoros eĉ kupran groŝon. Ĝis tiu tempo ni ne devas rompi nian aliancon. Kaj kiam vi atingos la staton diritan, vi povos esti libera de ĉiuj devoj rilate min. Kiu scias, povas okazi, ke fizike mi fariĝos ruinaĵo, kaj vi memoru, ke ankaŭ en tiu kazo mi ne ligos vian vivon.”

Li silentis kelkajn sekundojn, kaj poste daŭrigis varme, karese:

“Sed nun mi proponas al vi amikecon kaj amon.”

Li ne ellasis ŝiajn fingrojn el sia mano kaj estis tiel trankvila, kvazaŭ ŝi respondus al li jese.

“Sed ĉu vi ne forlasos min?”

“La vortoj, Taja, ne estas pruvo. Al vi restas nur kredi, ke tiaj homoj, kia estas mi, ne perfidas siajn amikojn… nur ili ne perfidu min,” li amare finis.

“Hodiaŭ mi nenion diros al vi, ĉar ĉio ĉi estas tiom neatendita,” ŝi respondis. Korĉagin leviĝis.

“Enlitiĝu, Taja, baldaŭ mateniĝos.”

Kaj li foriris al sia ĉambro. Ne senvestiĝinte, li kuŝiĝis, kaj apenaŭ lia kapo tuŝis la kusenon, li tuj endormiĝis.

En la ĉambro de Korĉagin, sur la tablo ĉe fenestro estas amaso da libroj, alportitaj el partia biblioteko, stako de tagĵurnaloj, kelkaj plenskribitaj notlibroj. Tie staris gemastra lito, du seĝoj, kaj sur la pordo, kondukanta en la ĉambron de Taja, pendis grandega mapo de Ĉinio kun alpinglitaj nigraj kaj ruĝaj flagetoj.

En la partia komitato oni promesis al Korĉagin liveri al li literaturon el la partia kabineto kaj krom tio aranĝi patronadon en prilibraj aferoj fare de estro de la plej granda en la urbo havena biblioteko.

Baldaŭ li komencis amasan ricevadon de libroj. Lola mire observis, ke li ekde la frua mateno kun mallongaj interrompoj por manĝo, legis kaj skribis ĝis vespero, kiun ili ĉiam estis pasigantaj kune en ŝia ĉambro triope. Korĉagin rakontis al la fratinoj tion, kion li tralegis. Malfrue post la noktomezo, elirante en la korton, la maljunulo ĉiam vidis helan strieton inter la ŝutroj de la ĉambro de la malamata loĝanto. Li ŝteliris sur piedpintoj al la fenestro kaj tra fendeto observis la kapon, klinitan super libro.

“Homoj dormas, sed tiu uzas lampon dum tuta nokto. Iras tra la domo kiel mastro. La knabinaĉoj komencis boji opone al mi”, malice meditis la maljunulo kaj foriris. La unuan fojon dum ok jaroj Korĉagin havis tiom da libera tempo kaj neniun devon. Kaj li legis kun avido de neofito. Li laboris po dek ok horoj tage. Kiu scias, kiel tio influus lian sanon, se Taja ne dirus iam kvazaŭ hazarde:

“Mi formovis mian komodon en alian lokon, la pordo al mia ĉambro nun estas malfermebla. Se vi bezonas paroli kun mi, vi povas eniri rekte, ne trairante la ĉambron de Lola.”

Paŭlo ruĝiĝis. Taja ĝoje ridetis – la alianco estis kontraktita.

* * *

La maljunulo ne plu vidis dum nokto la lumstrietojn en la fenestro, kaj la patrino komencis rimarki en la okuloj de Taja apenaŭ kaŝatan ĝojon. Preskaŭ nerimarkeblaj streketoj borderis ŝiajn okulojn, brilantajn pro interna fajro – la postsigno de sendormaj noktoj. Sonoroj de gitaro kaj kantoj de Taja pli ofte aŭdiĝis en la malgranda loĝejo. Vekiĝinta en ŝi virino suferis pro tio, ke ŝia amo estis kvazaŭ ŝtelita. Ŝi tremis pro ĉiu susuro, ĉiam ŝi kvazaŭ aŭdus paŝojn de la patrino. Ŝi turmentiĝis pro ebla demando, kial ŝi nun fermas la pordon de sia ĉambro per hoko. Korĉagin vidis tion kaj parolis al ŝi karese, trankvilige:

“Kial vi timas? Ja, se ni pripensus la aferon, ni trovus, ke la mastroj ĉi tie estas ni. Dormu trankvile. La eniro de fremdaj homoj en nian vivon estas malpermesata.”

Ŝi alpremiĝis per sia vango al lia brusto kaj trankviligite endormiĝis, brakuminte la amaton. Li longe aŭskultis ŝian spiradon kaj ne moviĝis, timante interrompi ŝian kvietan dormon. Profunda, tenera amo al tiu junulino, konfidinta al li sian vivon, posedis lin. La unua, kiu eksciis la kaŭzon de la neestingebla fajro en la okuloj de Taja, estis ŝia fratino, kaj ekde tiam inter la fratinoj aperis ombro de fremdiĝo. Eksciis ankaŭ la patrino – pli ĝuste, ŝi divenis. Kaj ŝi streĉis sian atenton. Ne tion ŝi atendis de Paŭlo.

“Ili estas misalianca paro,” foje ŝi diris al Lola.

“Kio sekvos el ĉio ĉi?”

Maltrankvilaj pensoj aperis en ŝia kapo, sed paroli kun Korĉagin ŝi ne kuraĝis. Gejunuloj komencis viziti Paŭlon. Lia ĉambreto kelkiam estis tro malvasta por tiuj kunvenoj. Kvazaŭ zumado de abelaro atingis la maljunulon. Ofte oni kantis ĥore:

Sombra estas nia maro,
bruas nokte kaj dum tag’…

kaj la plej ŝatatan de Paŭlo:

En larmoj dronis mond’ senlima…

Ĝi estis rondeto de laborista partia aktivularo, komisiita de la partia komitato al Korĉagin post lia letero, en kiu li postulis ŝarĝi lin per propaganda laboro. Tiel fluis tagoj de Paŭlo. Korĉagin sukcesis denove kapti la direktilojn per ambaŭ manoj kaj turni al la nova celo la vivon, kiu faris kelkajn zigzagojn. Ĝi estis revo pri reveno al la batalvicoj per studado kaj literaturo. Sed la vivo amasigis unu obstaklon post alia, kaj ilian aperon li renkontis kun maltrankvila penso, kiom forte ili bremsos lian antaŭeniron al la celo.

Neatendite el Moskvo venis kun sia edzino la misfortuna studento Ĵorĵ. Li enloĝiĝis ĉe sia bopatro, juristo, kaj de tie li ofte venis al la patrino por elpumpi ŝian monon. La alveno de Ĵorĵ konsiderinde malbonigis la familiajn interrilatojn. Li, ne multe pensinte, iris al la flanko de sia patro, kaj kun la kontraŭsovetie orientita familio de sia edzino, komencis sapean laboron, penante ajnakoste forigi Paŭlon el la domo kaj disigi lin de Taja. Du semajnojn post la alveno de Ĵorĵ, Lola ricevis laboron en unu el la proksimaj distriktoj. Ŝi forveturis tien kun la patrino kaj la filo, kaj Korĉagin kun Taja ekloĝis en malproksima apudmara urbeto.

* * *

Artjom malofte ricevis leterojn de sia frato, sed en la tagoj, kiam sur lia tablo en la urba soveto aperis griza koverto kun la konata anguleca skribmaniero, li estis perdanta sian kutiman trankvilon, relegante la paĝojn. Ankaŭ ĉi-foje, malfermante la koverton, li ekpensis kun kaŝita tenero:

“Aĥ, Paŭĉjo, Paŭĉjo! Se ni loĝus proksime unu al la alia, taŭgus por mi, knabo, viaj konsiloj”.

Artjom, mi volas rakonti pri miaj travivaĵoj. Ŝajnas, ke mi skribas similajn leterojn nur al vi. Vi konas min kaj ĉiun mian vorton vi komprenos. La vivo daŭrigas sian ofensivon ĉe la fronto de mia batalo por la sano. Batoj regule falas sur min. Apenaŭ mi ekstaras sur la krurojn post unu bato, kiam la nova, ankoraŭ pli kruda bato falegas sur min. La plej terura afero estas, ke mi estas senforta por rezisti. Mia maldekstra brako rifuzis obei min. Tio estis malfacila, sed post la brako perfidis la kruroj, kaj jam sen tio apenaŭ moviĝanta en la ĉambro, nun mi pene trenas miajn krurojn de la lito ĝis la tablo. Sed tio verŝajne ne estas ankoraŭ ĉio. Mi ne scias, kiu surprizo atendas min morgaŭ.

Mi ne plu forlasas la domon, kaj tra la fenestro mi observas nur peceton de maro. Ĉu povas esti tragedio pli terura, kiam en unu homo kuniĝis perfidema korpo, rifuzanta servi, kaj la koro de bolŝeviko, lia volo, kiu nerezisteble tiras lin al laboro, al vi ĉiuj, al la armeo, al ofensivo tra la tuta fronto, tien, kie moviĝas la fera lavango de sturmo.

Mi ankoraŭ kredas, ke mi revenos al la batalvicoj, ke en la sturmantaj kolonoj aperos ankaŭ mia bajoneto. Mi ne havas rajton ne kredi. Dek jarojn la partio kaj la komsomolo edukis min en la arto de rezisto, kaj la vortoj de la gvidanto rilatas ankaŭ al mi: ‘ne ekzistas tiaj fortikaĵoj, kiujn ne povus konkeri bolŝevikoj.

Mia vivo nun estas la studado. Libroj, libroj kaj ankoraŭ libroj. Estas multo farita. Mi trastudis la ĉefverkojn de l’ klasika beletro. Mi komplete plenumis la taskojn por la unua kurso de la koresponda komunisma universitato. Vespere mi gvidas rondeton de partia junularo. Mia ligo kun praktika laboro de l’ organizaĵo iras pere de tiuj kamaradoj. Poste sekvas Taja, ŝia politika kresko kaj avancado, nu, kaj la amo, karesoj teneraj de mia amikino. Ni kunvivas akorde. Nia ekonomio estas tre simpla: tridek du rubloj da mia pensio kaj la salajro de Taja. Ŝi iras al la partio laŭ mia vojo: ŝi laboris kiel hejmservistino kaj nun kiel vazarlavistino en manĝejo (ĉi tie ne ekzistas industriaj entreprenoj)Antaŭ kelkaj tagoj Taja triumfe montris al mi sian unuan delegitkarton de la virina sekcio. Por ŝi ĝi estas ne simpla kartonpeco. Mi observas, kiel en ŝi naskiĝas nova homo, kaj mi helpas, kiom mi povas, tiun akuŝon. Venos la tempo, kaj iu granda fabriko, laborista kolektivo kompletigos ŝian formiĝon. Dum mi estas ĉi tie, ŝi iras laŭ la sole ebla vojo.

Dufoje nin vizitis la patrino de Taja. La patrino, ne rimarkeble por si mem, tiras Tajan malantaŭen, en la vivon de bagateloj, dronantan en etaj personaj apartiĝoj. Mi klopodis konvinki Albinan pri tio, ke obskuro de ŝiaj tagoj devas ne ombrigi la vojon de la filino. Sed ĉio ĉi montriĝis vana. Mi sentas, ke la patrino iam baros la vojon al sia filino, iranta al la nova vivo kaj, ke la batalo kontraŭ ŝin estas neevitebla.

Mi premas vian manon. Via Paŭlo.

* * *

Sanatorio N-ro 5 en la malnova Macesta estas trietaĝa brika konstruaĵo sur plataĵo ĉizita en rokego. Ĉirkaŭe estas arbaro. Malsupren zigzagas la vojo, kondukanta al ŝoseo. Fenestroj de la sanatoriaj ĉambroj estas malfermitaj, venteto de malsupre alportas odoron de sulfuraj fontoj. Korĉagin estas sola en sia ĉambro. Morgaŭ venos novaj malsanuloj, kaj li havos najbaron.

Post la fenestro aŭdiĝas paŝoj kaj ies konata voĉo. Interparolas kelkaj homoj. Sed kie li aŭdis tiun densan oktavon? Streĉiĝis lia memoro, kaj el iu izolita anguleto ĝi eltiris kaŝitan, sed ne forgesitan nomon:

“Innokentij Pavloviĉ Ledenev”.

Estis li, neniu alia. Certa pri tio, Paŭlo vokis. Post unu minuto Ledenev jam sidis ĉe li kaj ĝoje skuis lian manon.

“Ha, vi do ekzistas, homĉjo! Nu, per kio do vi ĝojigos min? Sed ĉu vi serioze decidis malsani? Mi ne aprobas. Jen prenu de mi la ekzemplon. Kuracistoj ankaŭ al mi profetis eksiĝon, sed mi, spite al ili, daŭrigas min teni,” kaj Ledenev bonhumore ekridis. Korĉagin vidis post tiu rido kaŝitan kompaton kaj notetojn de ĉagreno.

Ili pasigis du horojn en vigla konversacio. Ledenev rakontis moskvajn novaĵojn. De li Korĉagin unuafoje eksciis pri gravegaj decidoj de la partio – pri la kolektivigado de la agrikulturo, reorganizo de vilaĝo, kaj li avide ensorbis ĉiun vorton.

“Sed mi pensis, ke vi ĉefkirlas ie en via Ukrainio. Kaj jen tia domaĝo. Tamen ne ĉagreniĝu, miaj aferoj estis pli malbonaj, mi jam tute kuniĝis kun lito, sed nun vi vidas, ke mi viglas. Oni neniel nun povas vivi kun tepido, vi komprenas. Ne eblas tio. Mi pensas fojfoje, estas tia peko, ke necesus iom ripozi, reakiri la spiron, por tiel diri, la aĝo estas alia, kaj pasigi dek aŭ dek du horojn tage sur la posteno estas foje malfacile. Nu, kiam mi tiel pensas, kaj eĉ komencas trarigardi oficajn paperojn por min iom malŝarĝi, ĉiufoje okazas la sama historio: mi tiel dronas en ‘malŝarĝadon’, ke mi revenas hejmen ne pli frue ol je la dek-dua horo nokte. Ju pli intensa estas kurado de maŝino, des pli rapide turniĝas la radoj, kaj nia antaŭmarŝo plirapidiĝas de tago al tago, do rezulte ni, maljunuloj, devas vivi kiel en juneco.”

Ledenev tuŝis per la mano sian altan frunton kaj diris patrece varme:

“Nun rakontu pri viaj aferoj.”

Ledenev aŭskultis la rakonton de Korĉagin, kiu sentis sur si lian viglan, aproban rigardon.

* * *

En la ombro de riĉbranĉaj arboj, en angulo de teraso sidis grupo da sanatorianoj. Ĉe eta tablo Ĥrisanf Ĉernokozov, kuntirinte siajn densajn brovojn, legis la ĵurnalon “Pravda”.

Lia nigra ĉemizo, eluzita kepo, sunumita, malgrasa, delonge ne razita vizaĝo kun la profundaj bluaj okuloj – ĉio rivelis en li tipan ministon. Antaŭ dek du jaroj, alvokita por administri provincon, tiu homo formetis sian ministan pioĉon, sed ŝajnis, ke li ĵus venis el minejo. Tio estis videbla en lia maniero sin teni, paroli, en lia vortuzo. Ĉernokozov estas membro de la buroo de la provinca partia komitato kaj membro de la registaro. Turmenta malsano bruligis liajn fortojn – gangreno de kruro. Ĉernokozov malamegis sian malsanan kruron, kiu devigis lin preskaŭ duonjaron pasigi en lito. Kontraŭ li, mediteme fumante cigaredon, sidis Ĵigireva. Aleksandra Aleksejevna Ĵigireva havas tridek sep jarojn, kaj ŝi dum dek naŭ jaroj estas en la partio.

“Alinjo-metalistino”, kiel oni nomis ŝin dum la konspira laboro en Peterburgo, preskaŭ knabinaĝe konatiĝis kun siberia ekzilejo.

La tria ĉe la tablo estis Pankov. Klininte sian belan kapon kun la antikva profilo, li estis leganta germanan revuon, de tempo al tempo reĝustigante sur la nazo grandajn kornajn okulvitrojn. Estas iu absurdo, ke tiu tridek-jara atleto pene levas sian neobeeman kruron. Pankov estas redaktoro, verkisto, funkciulo de la popolkomisariato pri klerigo. Li konas Eŭropon, posedas kelkajn fremdajn lingvojn. Lia kapo enhavas multe da scioj, kaj eĉ sindetenema Ĉernokozov estime rilatas al li.

“Ĉu tiu kamarado estas via kunloĝanto?” mallaŭte demandis Ĵigireva, sin turninte al Ĉernokozov kaj per la kapo indikante la rulseĝon, en kiu sidis Korĉagin. Ĉernokozov ĉesis legadon de la ĵurnalo; lia vizaĝo iel tuj sereniĝis.

“Jes, estas li, Korĉagin. Necesas, Alinjo, ke vi konatiĝu kun li. Al li la malsano ŝovis multajn bastonojn en la radojn, aliel tiu knabo multe utilus en la kapricaj cirkonstancoj de nia laboro. Li venis el la komsomolo de la unua generacio. Se ni subtenos lin, kaj mi tion faros, li povos ankoraŭ labori.”

Pankov atentis la parolon.

“Pro kio li malsanas?” mallaŭte demandis Ĵigireva.

“Postsekvoj de la dudeka jaro. Lezo de vertebro. Mi parolis kun kuracisto, oni timas, ke la kontuzo finfine senmovigos lian tutan korpon. Jen, vidu, kia situacio!”

“Mi tuj veturigos lin ĉi tien,” diris Alinjo. Tia estis komenco de ilia konatiĝo. Kaj Paŭlo ne sciis, ke Ĵigireva kaj Ĉernokozov fariĝos homoj karaj por li, ke dum la jaroj de lia terura malsano, lin atendanta, ili estos lia unua apogo.

* * *

La vivo fluis senŝanĝe. Taja laboris. Korĉagin studis. Sed li ne sukcesis rekomenci sian laboron kun la rondeto, kiam nerimarkite alŝteliĝis nova malfeliĉo: paralizo senmovigis liajn krurojn. Nun obeis lin nur la dekstra brako. Ĝis sango li mordis la lipojn, kiam post vanaj penoj li komprenis, ke li ne plu povas movi sin. Taja heroe kaŝis sian malesperon kaj amaron pro la neeblo lin helpi. Kaj Paŭlo, kvazaŭ kulpa, diris al ŝi ridetante:

“Ni devas divorci, Taja. Mia fiasko ja ne estis interkonsentita. Tion, knabinjo, mi hodiaŭ pripensos kiel decas.”

Ŝi ne permesis al li paroli. Estis malfacile deteni ploregon. Ŝi ploregis, premante al sia brusto la kapon de Paŭlo.

Artjom eksciis pri la nova malfeliĉo de la frato. Li skribis al la patrino, kaj Maria Jakovlevna, ĉion forlasinte, alvenis. Ili komencis vivi triope. La maljunulino kaj Taja kunvivis en konsento. Korĉagin daŭrigis sian studadon. Iun vintran, malbonveteran vesperon Taja alportis novaĵon pri sia nova venko – membrokarton de la urba soveto.

De tiu tempo Korĉagin malofte vidis ŝin. El la sanatoria kuirejo, kie ŝi laboris kiel lavistino, Taja iris al la virina sekcio, al la soveto kaj ofte revenis malfrue vespere laca, sed plena da impresoj.

Proksimiĝis la tago de ŝia aliĝo al la partio kiel kandidato. Ŝi preparis sin al tiu tago kun granda emocio. Sed suprize venis nova malfeliĉo. La malsano faris sian detruan laboron. Netolerebla dolorego flamigis la dekstran okulon de Paŭlo, pro ĝi ekbrulis ankaŭ la maldekstra. Kaj la unuan fojon en sia vivo li komprenis, kion signifas blindeco. Kvazaŭ nigra organdio ĉion kovris. Sur lia vivovojo aperis baro, terura pro sia neforigeblo. Senlima malespero obsedis la patrinon kaj Tajan, sed li, kun la malvarma trankvilo decidis:

“Necesas atendi. Se efektive ne plu ekzistas ebleco sin movi antaŭen, se ĉio, kio estis farita por reveni al laboro, la blindiĝo forstrekis – necesas fari la finon”.

Korĉagin skribis al siaj amikoj. De ili venis leteroj, vokantaj lin al rezisto kaj daŭrigo de la batalo. En tiuj malfacilaj tagoj Taja, ekscitita kaj ĝojplena, sciigis lin:

“Paŭĉjo, mi estas kandidato de la partio.”

Kaj Paŭlo, aŭskultante ŝian rakonton pri tio, kiel la partia ĉelo akceptis en siajn vicojn novan kamaradinon, rememoris siajn unuajn partiajn paŝojn.

“Do, kamaradino Korĉagina, ni konsistigas komunistan frakcion,” li diris, premante ŝian manon. La sekvan tagon li skribis leteron al sekretario de la distrikta komitato, petante viziti lin. Vespere apud la domo haltis kote makulita aŭto, kaj maljuna latvo Volmer, kun la vizaĝo kovrita per barbo de la mentono ĝis la oreloj, skuis la manon de Korĉagin.

“Nu, kiel vi fartas? Kial vi kondutas tiel aĉe? Leviĝu, ni tuj sendos vin al la kamparo,” kaj li ekridis. La sekretario pasigis du horojn ĉe Korĉagin forgesinte, ke vespere li devis partopreni kunsidon. La latvo iradis tra la ĉambro, aŭskultante emocian paroladon de Paŭlo, kaj fine diris:

“Ĉesu paroli pri la rondeto. Vi devas ripozi, kaj poste klarigi la situacion pri viaj okuloj. Eble ankoraŭ ne ĉio estas perdita. Ĉu vi ne devas veturi al Moskvo? Pripensu…”

Korĉagin interrompis lin.

“Mi bezonas homojn, kamarado Volmer, vivajn homojn! Mi ne povos vivi unuope. Mi bezonas ilin nun pli ol iam. Donu al mi junulojn, precipe tiujn, kiuj ne ankoraŭ tute maturiĝis. Ili en vilaĝoj maldekstrumas, pledante por komunumoj, ĉar kolĥozoj ne sufiĉas por ili. Nia komunista junularo, se vi tiun ne kontrolas, ofte pretas salti antaŭen for el la vicoj. Mi mem estis tia, mi scias tion.”

Volmer silentis. Poste demandis:

“Kiel vi eksciis pri tio? Ja nur hodiaŭ oni venigis tiun novaĵon el la distrikto.”

Korĉagin ridetis:

“Eble vi memoras mian edzinon? Hieraŭ ŝi estis akceptita en la partion. Do, ŝi rakontis.”

“Ha, Korĉagina, la vazarlavistino? Do ŝi estas via edzino? Sed mi ja ne sciis tion!”

Iom pensinte, Volmer frapis sian frunton.

“Jen ni sendos al vi Levon Bersenev. Pli bonan kamaradon vi ne trovos. Eĉ laŭ karakteroj vi estas similaj. Rezultos io simila al du transformatoroj de alta frekvenco. Mi, kiel vi komprenas, iam estis elektromuntisto, tial mi uzas tiujn vortetojn kaj komparojn. Jen, Lev por vi aranĝos radioricevilon, li estas profesoro en ĉi fako. Mi mem ĉe li ofte restas ĝis la dua horo de nokto, aŭskultante radion. Mia edzino eĉ iom suspektis pri mi: kie vi, ŝi diras, maljuna diablo, komencis vagi dum noktoj?”

Korĉagin ridetante demandis lin:

“Kio estas tiu Bersenev?”

Volmer, laciĝinta pro la kurado, sidiĝis en fotelo kaj rakontis:

“Bersenev ĉe ni estas notario, sed li estas tia notario, kia mi estas baletistino. Antaŭ nelonge Lev estis grava funkciulo. La revolucian movadon li partoprenis ekde la jaro mil naŭcent dek du, partiano ekde la Oktobra revolucio. Dum la interna milito li krablis en armea skalo, laboris en revolucia tribunalo de la Dua kavaleria armeo, li draŝis la pedikajn blankulojn en Kaŭkazo. Li militis ankaŭ en Caricin, kaj ĉe la Suda fronto, en la Fora Oriento li gvidis superan militjuĝon. Li multe suferis. Ftizo lin faligis. El la Fora Oriento li venis ĉi tien. ĉi tie, en Kaŭkazo, li estis prezidanto de regiona juĝo kaj vicprezidanto de la gubernia juĝo. Liaj pulmoj tute triviĝis. Per mortodanĝero oni enpelis lin ĉi tien. Jen tial ni havas tian eksterordinaran notarion. Lia ofico estas kvieta, kaj li spiras iom post iom. Ĉi tie oni senbrue komisiis al li gvidon de la partia ĉelo, poste oni faris lin membro de l’ distrikta komitato, ŝarĝis lin per politika klerigo kaj metis lin en la kontrolkomisionon; li estas senŝanĝa membro de ĉiuj respondecaj komisionoj pri implikitaj kaj kuriozaj aferoj. Krome li estas ĉasisto, pasia radioamatoro, kaj kvankam unu pulmo mankas al li, oni malfacile povas konstati lin malsana unuavide. Energio ŝprucas el li. Kaj li mortos verŝajne ie kurante de la partia komitato al la juĝejo.”

Paŭlo interrompis lin per abrupta demando:

“Kial vi tiel brute lin ŝarĝis? Ĉi tie li laboras pli multe ol ie antaŭe.”

Volmer strabe rigardis Paŭlon per duonfermitaj okuloj:

“Jen, se ni donus al vi rondeton kaj ankoraŭ ion, tiam Lev okaze dirus: ‘Kial vi troŝarĝas lin?’ Tamen li mem asertas, ke estas pli bone travivi unu jaron vigle laborante, ol vegeti kvin jarojn en hospitalo. Evidente, ni povos gardi la homojn, nur kiam ni finkonstruos la socialismon.”

“Tio estas vera. Ankaŭ mi voĉdonas por unu jaro da vivo kontraŭ kvin jaroj da vegetado, sed ankaŭ en tiu okazo ni iufoje estas krime malavaraj en uzado de niaj fortoj. Kaj en tio, mi nun komprenis, estas ne heroeco, sed spontaneco kaj senrespondeco. Mi nur nun ekkomprenas, ke mi havis neniun rajton tiel kruele trakti mian sanon. Evidentiĝis, ke en tio estas neniu heroeco. Eble mi povus min teni ankoraŭ kelkajn jarojn, se ne estus tiu spartanismo. Do, tio estas ‘la infana malsano de maldekstrumismo’ – jen unu el la ĉefaj danĝeroj por mia situacio.”

“Tiel li parolas nun. Se li resaniĝus, li forgesus pri ĉio en la mondo”, pensis Volmer, sed li ne diris sian penson.

La sekvan vesperon al Paŭlo venis Lev. Ili disiĝis noktomeze. Lev estis foriranta de sia nova amiko kun la sento, ke li renkontus sian fraton, perditan antaŭ multaj jaroj. Matene sur la tegmenton de la domo grimpis homoj por fiksi radiomaston, kaj Lev muntis ion en la loĝejo, rakontante pri interesegaj epizodoj el sia vivo. Paŭlo ne vidis lin, tamen laŭ priskribo de Taja li sciis, ke Lev estas blondulo kun helaj okuloj, svelta, impeta en siaj movoj, tio estas, ĝuste tia, kia Paŭlo imagis lin dum la unuaj minutoj de ilia konatiĝo.

En la vespera krepusko tri mikrolampoj ekbrilis en la ĉambro. Lev solene transdonis la aŭskultilon al Paŭlo. Kaoso de sonoj regis en la etero. Kiel birdoj ĉirpetis morsaparatoj de la haveno, ie proksime en la maro kraketis sparktelegrafilo de iu vaporŝipo. En tiu amaso da bruoj kaj sonoj la bobeno de variometro trovis kaj tuj alportis trankvilan kaj firman voĉon:

“Aŭskultu, aŭskultu, parolas Moskvo…”

La eta aparato povis kapti sesdek staciojn de la mondo. La vivo, de kiu Paŭlo estis forĵetita, estis brue eniranta tra la ŝtala membrano al li, kaj li sentis ĝian potencan spiradon. Vidante lian ĝojon, Lev ridetis.

* * *

Oni dormas en la granda domo. Taja ion maltrankvile flustras en sonĝo, ŝi revenas hejmen malfrue, laca kaj malvarmiĝinta. Paŭlo ne multe da tempo pasigas kun ŝi. Ju pli profunde ŝi eniras en sian laboron, des pli malmulte da liberaj vesperoj ŝi havas, kaj Paŭlo nun rememoras la vortojn de Bersenev:

“Se edzino de bolŝeviko estas lia partia kamaradino, ili malofte vidas unu la alian. En tio estas du avantaĝoj: ili ne tedas unu la alian, kaj ili ne havas tempon por kvereli!”

Kion li povas kontraŭdiri? Tion necesis atendi. Estis tagoj, kiam Taja pasigis kun li ĉiujn siajn liberajn vesperojn. Tiam estis pli da varmo, pli da tenero. Sed tiam ŝi estis nur lia amikino, lia edzino, nun ŝi estas lia edukito kaj sampartiano. Li konsciis, ke ju pli rapide progresos Taja, des malpli da horoj ŝi restos kun li, kaj li akceptis tion kiel endon. Paŭlo ekhavis la rondeton.

En la domo denove iĝis brue vespere. La horoj, kiujn Paŭlo pasigis kun junularo estis por li ŝargo de viglo.

Dum la cetera tempo lia patrino apenaŭ povis forpreni de li la aŭskultilon, por lin manĝigi. Radio donis al li tion, kion forprenis la blindeco – la eblecon studi.

En tiu strebado, kiu ne sciis barojn, li forgesis turmentan doloron de sia brulanta kapo, li forgesis incendion en siaj okuloj kaj sian tutan severan, malfacilan vivon.

Kiam la radioanteno alportis el Magnitostroj informon pri heroeco de la juna frataro, kiu sub la standardo de la Komunista Internacio de Junularo anstataŭis la generacion de Korĉaginoj, Paŭlo estis profunde feliĉa. Li imagis neĝan tempeston kruelan kiel lupina herdo, fortegajn frostojn de Uralo. Hurlas ventego, kaj nokte taĉmento de la dua junkomunista generacio, superŝutata de neĝo, en lumo de arklanternoj, alfiksas vitrojn sur tegmento de gigantaj konstruaĵoj, savante de neĝo kaj malvarmego la unuajn ejojn de la mondgrava ŝtaluzinego. Kaj tute eta aperis en lia memoro la arbara konstruado de fervojo, kiam la unua generacio de la kievaj komsomolanoj batalis kontraŭ la neĝan tempeston.

Elkreskis la lando, elkreskis ankaŭ la homoj. Kaj ĉe Dnepro la akvo disŝiris ŝtalajn barŝildojn kaj ekfluis torente inundante maŝinojn kaj homojn. Kaj denove komsomolanoj sin ĵetis kontraŭ la elementon kaj post furioza duontaga, sendorma kaj senripoza batalo, repelis la atakintan akvon post la ŝtalbarojn. En tiu grandioza batalo avangarde marŝis la nova junkomunista generacio. Inter la herooj Paŭlo kun ĝojo aŭdis la bone konatan nomon – Ignat Pankratov.


NOTOJ POR LA 8A ĈAPITRO

Bednij, Demjan (ps. de Jefim Pridvorov, 1883-1945). Rusa sovetia poeto.

Magnitostroj. Temas pri konstruado de la metalurgita uzino en Magnitogorsk, suda Uralo.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2026 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.