|
La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
![]() KIEL ŜTALO ESTIS HARDITAAŭtoro: Nikolaj Ostrovskij |
©2026 Geo
|
| La Enhavo |
|
La Edukada Servo |
Ĵuĥraj enpensiĝis, elbuŝigis mallongan pipon kaj singarde palpis per la fingroj la tubereton da cindro. La pipo estingiĝis. Griza fumo el deko da cigaredoj ŝvebis nube sub opakaj plafonlampoj, super la fotelo de l’ prezidanto de la gubernia soveto. Kvazaŭ tra nebuleto vidiĝis vizaĝoj de la homoj, sidantaj ĉe la tablo kaj en anguloj de la kabineto. Apud la prezidanto bruste apogis sin kontraŭ la tablon Tokarev. La maljunulo kolere pinĉis sian barbon, iufoje strabe rigardis malaltan kalvan homon, kies tenoreto daŭris zigzagi per multvortaj sensencaj frazoj, kiel elsuĉita ovo. Akim rimarkis malkontentan rigardon de la seruristo kaj rememoris sian infanecon: ili havis hejme bataleman kokon “Elbatu okulon”.
Tiu tute same rigardis antaŭ la atako. La duan horon daŭris la kunsido de la gubernia partia komitato. La kalva homo estis prezidanto de la fervoja arbara komitato. Foliumante per moviĝemaj fingroj staketon da paperoj, la kalvulo rapidege paroladis:
“Kaj jen tiuj objektivaj kaŭzoj malebligas plenumi la decidon de la gubernia komitato kaj de la fervoja administracio. Mi ripetas, ke eĉ post unu monato ni ne povos doni pli ol kvarcent kubometrojn da hejtligno. La tasko doni cent okdek mil kubometrojn estas…” la kalvulo serĉis konvenan vorton, “estas utopia!”
Li diris kaj fermis sian buŝeton kun mieno de ofendiĝo. Silentado ŝajnis esti daŭra. Ĵuĥraj frapetadis per ungo sian pipon, forigante la cindron. Tokarev rompis la silenton per sia basa voĉo.
“Estas vane remaĉi ĉion ĉi. Via komitato ne havis la lignon, ne havas nun, kaj estonte ni ne esperu havi ĝin… ĉu tiel?”
La kalvulo movis sian ŝultron.
“Mi petas vian pardonon, kamarado, ni preparis hejtlignon, sed foresto de ĉevaltrafiko…”
La hometo kvazaŭ misglutis, viŝis per kvadratumita naztuko sian poluritan verton kaj, ne trafante longe per mano en sian poŝon, nervoze ŝovis la tukon sub paperujon.
“Kion do vi faris por liveri hejtlignon? Ja post la aresto de la gvidantaj fakuloj, partoprenintaj en la komploto, pasis multaj tagoj,” diris Denekko sidanta en angulo. La kalvulo sin turnis al li:
“Mi trifoje sciigis la administracion de la fervojo pri neebleco sen transporto…”
Tokarev interrompis lin.
“Tion mi jam aŭdis,” kun sarkasma mieno rimarkigis la seruristo, pikante la kalvulon per malamika rigardo.
“Vi evidente konsideras, ke ni estas malsaĝuloj?”
Pro tiu demando la kalvulo eksentis kvazaŭ formikoj rampus laŭ lia dorso.
“Mi ne respondecas pri la agoj de kontraŭrevoluciuloj,” mallaŭte respondis la kalvulo.
“Ĉu vi sciis, ke oni laboras malproksime de la fervojo?” demandis Akim.
“Mi aŭdis tion, sed mi ne povis doni instrukciojn al la estraro pri nenormala situacio en fremda administra regiono.”
“Kiom da oficistoj estas je via dispono?” demandis la prezidanto de la sindikata konsilantaro.
“Ĉirkaŭ ducent.”
“Po unu kubometro da ligno por ĉiu parazito dum la jaro!” furioze kraĉis Tokarev.
“Ni donas al la arbarkomitato la plej ampleksan nutraĵprovizon, destinatan por avangardaj laboristoj, ni forŝiris ĝin de la laboristoj, kaj vi pri kio vi vin okupis? Kiel vi foruzis du vagonojn da faruno, kiu estis donita al vi por laboristoj?” daŭrigis la prezidanto de la sindikata konsilantaro. La kalvulon oni superŝutis per akraj demandoj, kaj li penadis liberiĝi de ili kiel de trudemaj kreditoroj, kiuj postulus repagon laŭ kambioj. Kiel angilo li forglitadis de rektaj respondoj dum liaj okuloj kuradis al ĉiuj flankoj. Per sia interno li sentis proksimiĝon de danĝero. Kun timema nervozeco li deziris nur plej rapide formalaperi de tie ĉi, reveni al sia hejmo, kie kun satiga vespermanĝo lin atendas lia ankoraŭ ne maljuna edzino, pasiganta vesperon kun romano de Paul de Kock. Ne ĉesante streĉe aŭskulti respondojn de la kalvulo, Ĵuĥraj skribis en sia notlibreto:
“Mi opinias, ke tiun ĉi homon necesas ekzameni pli profunde: ĉi-kaze ne estas simpla nescipovo labori. Mi jam havas ion pri li… Ni ĉesigu la diskutadon kun li, do li foriru, kaj ni pritraktu l’ aferon”.
La prezidanto de l’ gubernia soveto tralegis la skribaĵon, transdonitan al li, kaj kapjesis al Ĵuĥraj.
Ĵuĥraj leviĝis kaj eliris en la antaŭĉambron por telefoni. Kiam li revenis, la prezidanto estis finleganta la rezolucion:
“… maldungi la gvidantaron de l’ arbara komitato pro evidenta sabotado. La dokumentaron pri la lignoprovizo transdoni al juĝesploraj organoj”.
La kalvulo atendis pli malbonan finon. Vere, eksigo pro sabotado naskas dubon pri lia politika lojaleco, sed tio estas bagatela, kaj la afero pri Bojarka… Nu, pri tio li estas trankvila, ĉar ĝi okazis ne en lia arbarparcelo.
“Fu, diable, al mi ŝajnis, ke ili malkovris ion…”
Kolektante la paperojn en sian tekon, jam preskaŭ trankviliĝinta, li diris:
“Kio do… Mi estas eksterpartia fakulo, kaj vi rajtas ne fidi min. Sed mia konscienco estas pura. La neplenumo de la tasko, signifas, ke mi ne povis.”
Neniu respondis al li. La kalvulo eliris, rapide descendis laŭ ŝtuparo kaj kun faciliĝo malfermis la pordon.
“Diru vian nomon, civitano,” lin demandis viro en uniforma mantelo. Kun falinta koro la kalvulo singultis:
“Ĉer… vinskij…”
En la kabineto de la prezidanto de la gubernia soveto, post kiam foriris la fremda homo, super granda tablo kune kliniĝis la ceteraj dek tri.
“Vidu…”
Ĵuĥraj premis per fingro disvolvitan mapon.
“Jen estas la stacio Bojarka, kaj je ses kilometroj de ĝi troviĝas la loko de arbara hakado. Tie estas staplitaj ducent dek mil kubometroj da hejtligno. Dum ok monatoj tie laboris laborarmeo, estas multo farita, sed rezultis perfido; la fervojo kaj la urbo restis sen hejtaĵo. Ĝin oni devas veturigi ses kilometrojn ĝis la stacio. Por tio necesas ne malpli ol kvin mil veturiloj dum unu monato, kondiĉe ke tiuj veturos dufoje dum ĉiu tago. La plej proksima vilaĝo estas dek kvin kilometrojn for. Krome, en tiuj lokoj vagas Orlik kun la bando… Ĉu vi komprenas, kion tio signifas?.. Rigardu, laŭ la plano la hakado devus komenciĝi de ĉi tie kaj proksimiĝi al la stacio, sed tiuj kanajloj ordonis haki al la kontraŭa direkto – en la profundon de l’ arbaro. La plano estis ĝusta: ni ne povos liveri la lignon al la fervojo. Efektive ni ne povos akiri eĉ centon da ĉevalveturiloj. Ĝuste per tio ili frapis nin! Tio estas ne malpli danĝera ol ribelo.”
La pugno de Ĵuĥraj peze malleviĝis sur la vaksumitan paperon de l’ mapo. Al ĉiu el la dek tri estis klara la proksimiĝanta teruro, kiun Ĵuĥraj ne menciis. Vintro estis sur la sojlo. Hospitaloj, lernejoj, oficejoj, centmiloj da homoj estos sieĝataj de frosto, kaj stacidomoj similas formikejojn, sed trajno povas veturi nur unu fojon semajne. Ĉiu profunde enpensiĝis.
Ĵuĥraj malfermis sian pugnon.
“Estas unu eliro, kamaradoj: dum tri monatoj konstrui etŝpuran seskilometran relvojon de la stacio ĝis la hakejo tiel, ke jam post unu kaj duona monatoj ĝi atingu la komencon de la hakataj arbarparceloj. Mi okupiĝas pri tiu afero jam tutan semajnon. Por tio necesas,” la voĉo de Ĵuĥraj ekknaris el la sekiĝinta gorĝo, “tricent kvindek laboristoj kaj du inĝenieroj. Reloj kaj sep lokomotivoj estas en Puŝĉa-Vodica. Tie en deponejo ilin trovis niaj junkomunistoj. Antaŭ la milito oni intencis konstrui relvojon de tie al la urbo. Sed en Bojarka laboristoj ne havas kie loĝi. Tie estas nur preskaŭ ruiniĝinta forsta lernejo. Oni devas sendi laboristojn pogrupe por du semajnoj, ĉar pli longan tempon ili ne eltenos. Ĉu ni sendu tien komsomolanojn, Akim?”
Kaj ne atendante la respondon, li daŭrigis:
“La komsomolo sendos tien ĉiujn, kiujn ĝi povas; antaŭ ĉio la organizaĵon de Solomenka kaj parton el la urbo mem. La tasko estas tre malfacila, sed se ni rakontos al la knaboj, ke tio savos la urbon kaj la fervojon, ili nepre faros.”
La fervojestro heziteme skuis la kapon.
“Mi dubas. Sur virga loko konstrui seskilometran relvojon en la nuna situacio, dum aŭtuno, sub pluvo, en frosta aero…” li lace diris. Ĵuĥraj, ne turnante al li la kapon, bruske respondis:
“Vi devas pli severe kontroli la hakadon, Andrej Vasiljeviĉ. La relvojon por liverado de hejtligno ni konstruos. Ni ja ne povas sidi kunmetinte la manojn kaj atendi morton pro frosto.”
* * *
Jam estis ŝarĝitaj lastaj kestoj kun instrumentoj. La trajnopriserva brigado okupis siajn lokojn. Humide pluvetis. De sur la jaketo de Rita, brilanta pro malsekeco, kvazaŭ vitreroj ruliĝis pluvaj gutoj. Adiaŭante Tokarevon, Rita forte premis lian manon kaj mallaŭte diris:
“Ni deziras sukceson.”
La maljunulo varme ekrigardis ŝin el sub la griza franĝo de siaj brovoj.
“Jes, ili liveris al ni la zorgon, ronĝu vermoj iliajn korojn!” li grumblis, respondante aŭdeble al siaj propraj pensoj.
“Vi observu ĉi tie. Se aperos ĉe ni iu obstaklo, ŝovelu la superajn instancojn por ke ili helpu. Ja sen burokratiaĵo tiu ruba fiularo ne povas labori. Nu, jam estas tempo envagoniĝi, filinjo.”
La maljunulo forte kuntiris la baskojn de sia jako. Lastmomente Rita demandis, kvazaŭ hazarde:
“Ĉu Korĉagin ne veturas kun vi? Li ne estas videbla inter la knaboj.”
“Li kun la teknika gvidanto hodiaŭ forveturis per drezino por prepare ion antaŭ nia alveno.”
Laŭlonge de la stacia kajo al ili rapide iris Ĵarkij, Dubava kaj Anna Borhart en jaketo malzorge ĵetita sur la ŝultrojn, kun estingiĝinta cigaredo inter delikataj fingroj. Fikse rigardante la alirantojn, Rita demandis lastfoje:
“Kiel progresas viaj lecionoj kun Korĉagin?”
Tokarev mirigite rigardis ŝin.
“Kiu instruado? La knabo ja estas sub via protekto. Li kelkfoje rakontis pri vi. Li laŭdegis vin.”
Rita ne konfidante atentis liajn vortojn.
“Ĉu tiel, kamarado Tokarev? Post miaj lecionoj li ja iris al vi por relerni.”
La maljunulo ridetis.
“Al mi?.. Mi neniam lin vidis.”
Lokomotivo ekmuĝis. Klaviĉek kriis el la vagono:
“Kamaradino Ustinoviĉ, lasu al ni la paĉjon, ne decas ja tiel agi! Kion ni faros sen li?”
La ĉeĥo intencis diri ankoraŭ ion, sed rimarkinte la tri alvenintojn, li eksilentis. Por momento li vidis malkvietan brilon en la okuloj de Anna, malĝoje kaptis ŝian adiaŭan rideton, destinitan al Dubava kaj impete iris for de la fenestro.
* * *
Aŭtuna pluvo vipis la vizaĝon. Malalte super la tero rampis malhele grizaj akvoplenaj nuboj. Malfrua aŭtuno nudigis arbarojn, malserene staris maljunaj karpenoj, kaŝante sulkojn de sia ŝelo sub bruna musko. Senkompata aŭtuno forŝiris iliajn pompajn vestojn, kaj ili staris nudaj kaj magraj. Profunde de l’ arbaro estis soleca malgranda fervojstacio. De ŝtona porŝarĝa kajo en la arbaron etendiĝis strio de ŝutita grundo. La homoj svarmis sur ĝi kvazaŭ formikoj. Gluiva argilo abomene ŝmacis sub botoj. Homoj furioze fosis ĉe la taluso. Obtuze grincis rompostangoj, fosiloj skrapis ŝtonon. Kaj pluvo ŝutis gutetojn kvazaŭ tra kribrilo, kaj malvarmaj akveroj penetris tra vestaĵon. La pluvo forlavis laboraĵon de la homoj. Argilo, simila al maldensa kaĉo, flue rampis de sur la taluso.
Peza kaj malvarma estas vestaĵo, malseka ĝis la lasta fadeno, sed la homoj forlasas sian laboron nur malfrue vespere. Kaj post ĉiu tago la strio de fosita kaj lozigita grundo rampis pli kaj pli malproksimen en la arbaron. Proksime de la stacidomo sombre kurbiĝis ŝtona skeleto de konstruaĵo. Ĉion, kion oni povis detrue elturni, forpreni aŭ eksplodigi, jam delonge prirabis marodistoj. Anstataŭ fenestroj kaj pordoj estis truegoj, anstataŭ fornaj pordetoj – nigraj breĉoj, tra forŝirita tegmento vidiĝis ripoj de ĉevronoj. Nedifektita restis nur la betona planko en kvar vastaj ĉambroj. Sur ĝin nokte kuŝiĝis kvarcent homoj en tute malsekaj vestoj, kovritaj de koto. La homoj ekstere ĉe la pordo preme senakvigis sian vestaĵon, el kiu fluis malpuraj torentoj. Per rafinitaj sakroj ili malbenis la abomenajn pluvon kaj marĉon. En densaj vicoj ili kuŝiĝis sur la betonan plankon, iomete kovritan per pajlo. La homoj penis varmigi unu la aliajn. La vestoj vaporumis, sed ne sekiĝis. Kaj tra sakoj, metitaj sur la fenestrokradoj akvo fluetis sur la plankon. Pluvo ŝutis kvazaŭ densajn grajnojn sur la restaĵon de ferlada tegmento, kaj tra fendoj en la pordo blovis vento. Matene ili trinkis teon en kaduka barako, kie troviĝis kuirejo, kaj iris por labori ĉe la taluso. La tagmanĝo konsistis el terure monotona sengrasa lenta kaĉo kun unu kaj duona funtoj da antracite nigra pano. Tio estis ĉio, kion povis doni la urbo. La ĝenerala teknika gvidanto – malgrasa alta maljunulo kun du profundaj sulkoj sur la vangoj, Valerian Nikolajeviĉ Potoŝkin, kaj teknikisto Vakulenko, stumpstatura, kun granda nazo sur la kruda ĉizita vizaĝo, sin lokigis en la loĝejo de la staciestro. Tokarev noktumis en la ĉambreto de la stacia reprezentanto de ĈK kurtkrura Ĥolava, moviĝema kiel hidrargo. La konstrutaĉmento kun kolera obstino toleris la mizeron. La taluso post ĉiu tago pli kaj pli profundiĝis en la arbaron. Jam naŭ dizertintojn kalkulis la taĉmento. Post kelkaj tagoj fuĝis ankoraŭ kvin. La unuan frapon la konstruo ricevis komence de la dua semajno: vespera trajno ne liveris panon. Dubava vekis Tokarevon kaj sciigis lin pri tio. La sekretario de l’ partia kolektivo, mallevinte la harozajn krurojn de la kuŝejo, furioze gratis siajn akselojn.
“Komenciĝas petolaĵoj!” li grumblis tra la nazo, rapide vestante sin.
En la ĉambron enruliĝis globsimila Ĥolava.
“Kuru al telefono kaj kontaktu la Specialan fakon,”
Tokarev ordonis al li.
“Kaj vi pri la pano al neniu eĉ vorton diru,” li averte turnis sin al Dubava. Post duonhora kverelo kun telefonistoj persistema Ĥolava sukcesis ligi sin kun vicgvidanto de la Speciala fako Ĵuĥraj. Aŭskultinte la insultan interparoladon Tokarev senpacience alternis la krurojn.
“Kio? Ĉu oni ne liveris panon? Tuj mi sciiĝos, kiu kulpas pri tio,” base muĝis Ĵuĥraj en la telefonon.
“Diru al mi, per kio ni morgaŭ nutros la homojn?” kolere kriis Tokarev responde. Evidente Ĵuĥraj estis ion pripensanta. Post longa paŭzo Tokarev aŭdis:
“Panon ni liveros nokte. Mi sendos ĝin per aŭto kun Litke. Li konas la vojon. Ĉe mateniĝo vi havos la panon.”
Apenaŭ mateniĝis, al la fervojstacio alveturis kote makulita kamiono kun sakoj da pano. El la aŭto eliĝis lacega Litke-filo, pala pro la sendorma nokto. Batalo por la konstruado pli kaj pli akriĝis. El la fervoja administracio oni komunikis: mankas ŝpaloj. En la urbo oni ne povis trovi transportilon por veturigi relojn kaj lokomotivojn. Montriĝis, ke tiuj lastaj bezonas seriozan riparon. La unua laborskipo estis finanta sian parton de la laboro, sed la nova ne venis, kaj ne estis eble deteni plu la tute laciĝintajn homojn. En la malnova barako ĝis profunda nokto, sub lumo de brulanta meĉo konsultiĝis la aktivuloj. Tokarev, Dubava, Klaviĉek matene veturis al la urbo, kunpreninte ankoraŭ ses homojn por riparo de lokomotivoj kaj por liverado de reloj. Klaviĉek, kiel profesia panbakisto, estis sendita por kontroli la provizan fakon dum la ceteraj estis direktitaj al Puŝĉa-Vodica. La pluvo daŭris.
* * *
Korĉagin pene eltiris sian piedon el gluiva argilo kaj laŭ la akra malvarmo, kiun la piedo eksentis, li komprenis, ke la putrinta plandumo de lia boto tute forfalis. Ekde la alveno li suferis pro siaj eluzitaj botoj, ĉiam malsekaj kaj ŝmacantaj per koto; sed nun la plandumo tute forŝiriĝis, kaj lia nuda piedo tretis tranĉe malvarman argilan kaĉon. La boto malebligis laboron. Eltirinte el la koto restaĵon de la plandumo, Paŭlo malespere ekrigardis ĝin kaj rompis sian ĵuron ne plu sakri. Kun restaĵo de la boto li iris al la barako. Li sidiĝis apud la kuirkaldrono, disvolvis tute kovritan per koto piedtukon kaj starigis apud la forno sian piedon, rigidiĝintan pro malvarmo. La edzino de fervoja gardisto, helpantino de l’ kuiristo, Odarka tranĉis betojn sur la kuirtablo. La naturo dotis la ankoraŭ junan virinon per ĉio abunde: virsimila ŝultrolarĝo kun majesta brusto kaj potencaj femuroj. Ŝi lerte manipulis per tranĉilo kaj sur la tablo rapide kreskis monteto da tranĉitaj legomoj. Odarka neglekte rigardis Paŭlon kaj malice demandis lin:
“Nu, kio? Ĉu vi jam por tagmanĝo serĉas lokon? Estas iom frue. Ĉu vi intencas eskapi de la laboro, knabeto? Kien vi ŝovas viajn piedojn? Ĉi tie estas kuirejo, ne banejo,” ŝi atakis Korĉaginon. Eniris la maljuna kuiristo.
“Mia boto tute difektiĝis,”
Paŭlo klarigis sian aperon en la kuirejo. La kuiristo esploris la disŝiritan boton kaj per kapmovo indikis Odarkan.
“Ŝia edzo estas iomete botisto, li povas helpi vin, ĉar nudpiede vi pereos.”
Aŭskultinte la kuiriston, Odarka pli atente pririgardis Paŭlon kaj iom konfuziĝis.
“Sed mi erare prenis vin por pigrulo,” ŝi konfesis. Paŭlo ridetis, Odarka per la spertaj okuloj ekzamenis la boton.
“Mia edzo ne konsentos fliki ĝin, ĉar nenia bazo restis por aligi novan plandumon, sed por ne difekti la piedon, mi alportos por vi malnovan galoŝon, ĝi kuŝas forĵetita en rubujo. Ja estas neeltenebla afero tiel turmentiĝi! Se ne hodiaŭ, morgaŭ furiozos frosto, kaj vi pereos,” jam kompate diris Odarka kaj eliris, flanken metinte la tranĉilon.
Baldaŭ ŝi revenis kun profunda galoŝo kaj peco de tolo. Kiam la varmigita piedo, volvita en tolon, estis ŝovita en varman galoŝon, Paŭlo kun silenta dankemo alrigardis la kuiristinon.
* * *
Tokarev revenis el la urbo kolera. Li kunvenigis en la ĉambro de Ĥolava la aktivulojn kaj sciigis ilin pri malagrablaj novaĵoj.
“Ĉie estas obstakloj. Kien ajn vi turnas vin, ĉie oni ŝajnigas klopodemon, sed nenio estas farata. Evidente ni kaptis ne ĉiujn friponojn, por nia vivdaŭro ili ne mankos,” raportis la maljunulo.
“Mi, knaboj, diras malkaŝe, ke la situacio estas diable malbona. La duan laborskipon oni ankoraŭ ne organizis, kaj neniu scias, kiom da homoj oni venigos al ni. Baldaŭ komenciĝos frosto. Antaŭ tiu tempo ni nepre devas trairi la marĉon, ĉar poste oni eĉ per dentoj ne elronĝos la grundon. Do, knaboj, en la urbo oni eltrovos ĉiujn, kiuj tie sabotadas, sed ĉi tie ni devas duobligi la rapidecon. Kvinfoje ni mortu, sed la vojon ni finkonstruu. Alie ni estos ne bolŝevikoj, sed nura kotaĵo,”
Tokarev parolis ne per sia kutima raŭka baseto, sed per ŝtale streĉita voĉo. Brilantaj okuloj el sub kuntiritaj brovoj atestis pri liaj decidemo kaj obstino.
“Jam hodiaŭ ni aranĝu fermitan partian kunsidon por klarigi la situacion al niaj fidindaj homoj. Kaj morgaŭ ĉiuj ek al la laboro! Matene ni liberigos niajn nepartiajn kamaradojn, sed mem ni restos ĉi tie. Jen estas decido de la gubernia komsomolkomitato,” li transdonis al Pankratov kvaroble falditan folion.
Trans la ŝultron de la ŝarĝisto Korĉagin tralegis:
La komitato trovis necesa restigi ĉe la konstruado ĉiujn komsomolanojn, permesante anstataŭi ilin ne pli frue ol post livero de la unua kargo de hejtligno. Anstataŭ sekretario de la gubernia komitato de l’ komsomolo. R. Ustinoviĉ
La barako estis plenplena. Cent dudek homoj plenigis ĝin. Ili staris ĉe la muroj, surgrimpis la tablojn kaj eĉ sur la kuirkaldronon. Pankratov malfermis la kunvenon. Tokarev parolis mallonge, sed la fino de lia parolado frapis ĉiujn:
“Morgaŭ komunistoj kaj komsomolanoj ne veturos al la urbo.”
Mangesto de la maljunulo substrekis en aero la tutan nediskuteblon de la decido. Tiu gesto forstrekis ĉiujn esperojn reveni al la urbo, al siaj familianoj, eliĝi el tiu ĉi koto.
Dum la unua minuto oni nenion povis aŭdi pro krioj. Pro moviĝo de la homkorpoj ektremis flameto de olea lumigilo. Mallumo kaŝis la vizaĝojn. La voĉbruo kreskis pli kaj pli. Iuj reveme parolis pri la “hejma komforto”, aliaj indignis, kriadis pri laciĝo. Multaj silentis. Kaj nur unu deklaris pri sia dizerto. Lia kolera voĉo el angulo ĵetadis intermite kun sakroj:
“Al diabla patrino! Mi ne restos ĉi tie eĉ unu plian tagon! Oni ekzilas homojn punlabori pro krimo. Sed min pro kio? Oni tenis nin du semajnojn. Tio sufiĉas. Malsaĝuloj ne plu estas. Tiu, kiu decidis tion, mem venu kaj konstruu. Kiu volas, tiu fosu la koton, sed mi havas nur unusolan vivon. Morgaŭ mi forveturos.”
Okunev bruligis alumeton por vidi la dizertonton. La alumeto por momento lumigis vizaĝon torditan pro kolera grimaco kaj la malfermitan buŝon. Okunev rekonis lin: li estis filo de librotenisto el la gubernia nutraĵa komitato.
“Kial vi pririgardas min? Mi ne kaŝas min, mi ne estas ŝtelisto.”
La alumeto estingiĝis. Pankratov leviĝis je sia tuta kresko.
“Kiu do parolaĉas tie? Kiu nomas la partian taskon punlaboro?” li obtuze ekparolis, esplorante per la peza rigardo apudajn homvicojn.”
Frataro, ni nenial povas nun reveni al la urbo, nia loko estas ĉi tie. Kaj, se ni fuĝos de tie ĉi, homoj mortos pro frosto. Ju pli rapide ni finos la konstruadon, des pli rapide ni revenos, sed dizerti simile al tiu ĉi fiulo al ni ne permesas niaj ideo kaj disciplino. La ŝarĝisto ne ŝatis longajn parolojn, sed eĉ tiun mallongan interrompis la sama voĉo.
“Sed ĉu la nepartianoj forveturos?”
“Jes,” abrupte diris Pankratov. Al la tablo sin traŝovis junulo en kurta urbstila palto. Kvazaŭ vesperto svingiĝis super la tablo malgranda bileto, puŝiĝis kontraŭ la bruston de Pankratov kaj resaltinte sur la tablon, ekstaris sur eĝo.
“Jen la membrokarto, bonvolu preni. Pro tiu kartonpeco mi ne oferos mian sanon!”
La finon de lia frazo surdigis voĉoj, ondiĝantaj tra la barako:
“Kion vi tiel ĵetas?”
“He, vi, malnoblulo sin vendanta!”
“Li celis trovi komfortan lokon en la komsomolo!”
“Pelu lin for de ĉi tie!”
“Ni varmigos vin, tifa pediko!”
Tiu, kiu forĵetis sian membrokarton, klininte la kapon, sin puŝis al la elirejo. Oni cedis al li la irejon flankiĝante kvazaŭ de pestulo. La pordo knaris, fermiĝis post li. Pankratov kunpremis la ĵetitan membrokarton kaj ŝovis ĝin en fajron de la lanterno. La kartono ekbrulis, volviĝante en karbotubeton.
* * *
En la arbaro eksonis pafo. De la kaduka barako forgalopis rajdanto kaj dronis en arbara mallumo. El la lernejo kaj el la barako kuris homoj. Iu hazarde trovis krucoplakaĵan tabuleton, ŝovitan en fendon de la pordo. Oni bruligis alumeton. Ŝirmante la fajreton per baskoj de siaj vestaĵoj oni tralegis:
Iraĉu for ĉiuj de la stacio tien, de kie vi venis. Kiu restos, ricevos kuglon en la frunton. Ni mortpafos ĉiujn, neniu esperu pri kompato. Ni donas al vi la tempon ĝis la morgaŭa nokto. Atamano Ĉesnok
Ĉesnok estis en la bando de Orlik.
* * *
En la ĉambro de Rita sur la tablo estis malfermita la taglibro.
“La 2an de decembro
Matene falis la unua neĝo. Estas forta frosto. Sur la ŝtuparo mi renkontiĝis kun Vjaĉeslav Olŝinskij. Ni iris kune.‘Mi ĉiam admiras la unuan neĝon. Jen kia frosto! Vera ĉarmo, ĉu ne?’ diris Olŝinskij.
Mi rememoris pri Bojarka kaj respondis al li, ke frosto kaj neĝo tute ne ĝojigas min, sed kontraŭe – ĝi premas mian koron. Mi rakontis pri la kialo.
‘Tio estas subjektiva percepto. Se ni evoluigus viajn pensojn, ni devus agnoski ridon kaj ĉian vivoĝojon nepermeseblaj, ekzemple, dum milito. Sed en la reala vivo tiel ja ne estas. Tragedioj estas ĉe la frontlinio. Tie la sento de l’ vivo estas subpremita per proksimeco de morto. Sed eĉ tie oni ridas. Kaj malproksime de la fronto la vivo estas ĉiam la sama: rido, larmoj, malfeliĉo kaj ĝojo, soifo de spektakloj kaj ĝuoj, emocioj, amo…’
En paroloj de Olŝinskij estas malfacile distingi ironion. Li estas rajtigita reprezentanto de la Popolkomisariato pri eksteraj aferoj. Partiano ekde 1917. Li estas vestita laŭ la lasta eǔropa modo, ĉiam glate razita, iomete parfumita. Li loĝas en nia domo, en la loĝejo de Segal. Vespere li vizitas min. Kun li estas interese konversacii. Li konas la okcidenton, longe vivinta en Parizo, sed mi ne pensas, ke ni fariĝos bonaj amikoj. La kaŭzo estas, ke li vidas en mi unue virinon, kaj nur poste la partian kamaradinon. Estas vero, ke li ne kaŝas siajn aspirojn kaj pensojn, li estas sufiĉe kuraĝa por diri la veron, kaj liaj aspiroj ne estas vulgaraj. Li povas fari ilin belaj. Sed li ne plaĉas al mi.
La maldelikata simpleco de Ĵuĥraj estas al mi multe pli proksima ol la eǔropa polurateco de Olŝinskij.
El Bojarka ni ricevas koncizajn informojn. Ĉiutage cent klaftoj da nove konstruita fervojo. Ŝpalojn oni metas en kavaĵojn hakitaj por ili en frosta tero. Tie estas entute ducent kvardek homoj. La duono de la dua skipo fuĝis. La laborkondiĉoj estas efektive malfacilaj. Kiel do ili laboros dum la frosto? Dubava jam tutan semajnon estas tie. En Puŝĉa-Vodica oni komplete riparis kvin lokomotivojn el la ok. Por la ceteraj mankas rezervaj partoj.
Kontraŭ Dmitrij Dubava la trama administracio iniciatis kriminalan proceson: li kun sia brigado perforte haltigis ĉiujn tramvagonojn, kiuj iris el Puŝĉa-Vodica al la urbo. Foriginte ĉiujn pasaĝerojn, li ŝarĝis la platvagonojn per reloj por la konstruata vojo en la arbaro. Tramlaboristoj alveturigis dek naŭ platvagonojn laŭ la urba tramlinio ĝis la fervojstacio. Ili sindone helpis.
Ĉe la fervojstacio restintaj komsomolanoj de Solomenka nokte ŝarĝis ĉiujn relojn, kaj Dmiĉjo kun siaj knaboj forveturigis ilin al Bojarka.
Akim rifuzis diskuti dum la kunsido de la buroo la akuzon kontraŭ Dubava. Al mi Dmitrij rakontis pri abomena burokratio en la tramadministracio. Tie ili kategorie rifuzis doni al ni pli ol du platvagonojn. Tufta edifis al Dubava:
‘Jam estas tempo por forlasi partizanajn agojn, nun por simila faro oni povas trafi en prizonon por longa tempo. Ĉu do oni ne povas interkonsenti kaj eviti perarmilan uzurpon?’
Mi ankoraŭ ne vidis Dmiĉjon tiel kolerega.
‘Kial do vi, papera animo, ne interkonsentis? Vi sidas ĉi tie, hirudo inka, kaj per via lango bojas. Se mi venos al Bojarka sen reloj, oni disbatos mian muzelon. Sed vin, por ke vi ĉi tie ne impliku la piedojn, oni devas forsendi al la konstruado, al Tokarev por reeduko!’ Dubava tondris tra la tuta gubernia komitato.
Tufta skribis plendraporton kontraŭ Dmiĉjo, sed Akim, petinte min eliri, parolis kun li dum ĉirkaŭ dek minutoj. Tufta elsaltis el la ĉambro de Akim ruĝa kaj kolera.
La 3an de decembro
La gubernia komitato ricevis novan plendon, ĉi-foje el la fervoja fako de ĈK: Pankratov, Okunev kaj ankoraŭ kelkaj kamaradoj venis al la fervojstacio Motovilovka kaj forprenis el neloĝataj konstruaĵoj pordojn kaj fenestrajn framojn. Kiam ili ŝarĝis ĉion en la labor-trajnon, ilin intencis aresti la stacia ĈKano. Ili senarmigis lin, kaj, kiam la trajno ekveturis, ili redonis al li lian revolveron sen kartoĉoj. La pordojn kaj fenestroframojn ili forveturigis. Kaj la fervoja vardeponejo kulpigas Tokarevon pri konfisko de dudek pudoj da najloj el la deponejo de Bojarka. Li disdonis la najlojn al kamparanoj por ties laboro: ili alveturigis el la arbaro longajn trabojn, kiuj estis metataj anstataŭ ŝpaloj.
Mi parolis kun Ĵuĥraj pri tiuj aferoj. Li ridis: ‘Ĉiujn ĉi plendojn kaj kulpigojn ni nuligos’.
Ĉe la konstruado la situacio estas ekstreme streĉita, kaj ĉiu tago estas kara.
Por la plej bagatela necesaĵo oni devas lukti. Tre ofte ni tiras la malhelpantojn al la gubernia komitato. Knaboj ĉe l’ konstruado pli kaj pli ofte transpaŝas la limojn de formalismo.
Olŝinskij alportis al mi malgrandan elektrofornelon. Mi kaj Olga Jureneva varmigas per ĝi niajn manojn. Sed en la ĉambro pro tiu fornelo ne fariĝas varme. Kiu scias, kiel oni pasigas tiun ĉi nokton tie, en la arbaro… Olga rakontis, ke en la malsanulejo estas tre malvarme kaj ke la malsanuloj ne demetas siajn kovrilojn. Oni hejtas nur ĉiun duan tagon.
Ne, kamarado Olŝinskij, tragedio ĉe la milita fronto montriĝas tragedio ankaŭ en la ariero!
La 4an de decembro
La tutan nokton neĝis. Oni skribis, ke en Bojarka la neĝo ĉion kovris. La laboro haltis. Oni liberigas la vojon de la neĝo. Hodiaŭ la gubernia komitato decidis, ke la konstruado de la unua vojparto – ĝis la loko, kie estas hakataj arboj – devas esti finita ne pli malfrue ol la 1an de januaro 1922. Kiam oni sciigis pri tio la konstruantojn, Tokarev laŭdire respondis: ‘Se ni ne formortaĉos, ni faros tion’.
Pri Korĉagin estas nenio aŭdebla. Estas mirinde, ke kontraŭ li ne estas iniciatita iu ‘proceso’, simila al tiu de Pankratov. Mi ĝis nun ne scias, kial li ne volas renkontiĝi kun mi.
La 5an de decembro
Hieraŭ bando pafatakis la konstruejon.”
* * *
Ĉevaloj singarde metas siajn piedojn en molan, cedeman neĝon. Foje krakas branĉo premita per hufo. Tiam ĉevalo ronkas pro timo, impetas flanken, sed, batita per stumpigita fusilo sur premitajn orelojn, ĝi ekgalopas atingante la antaŭajn. Ĉirkaŭ deko da rajdantoj transpasis monteton, kien atingis la freŝa strio de nigra grundo, ne ankoraŭ kovrita de neĝo. Tie la rajdantoj haltigis siajn ĉevalojn. Tintetis kunpuŝiĝintaj piedingoj. Brue skuiĝis per sia tuta korpo la ĉevalo, ŝvitinta pro longa kurado sub la homo en la frunto de la trupo.
“Diable multaj homoj alvenis ĉi tien,” diris la antaŭa rajdanto.
“Jen ni malvarmigos ilin. La atamano diris, ke tiuj lokustoj devas ĝis morgaŭ malaperi, ĉar jam klaras, ke la diablaj laboristaĉoj atingos la hejtlignon…”
Al la fervojstacio ili rajdis spalire apud la konstruita fervojo. Malrapide ili venis al maldensejo apud la malnova lernejo, kaŝinte sin malantaŭ arboj. La salvo rompis silenton de la malluma nokto. Kiel sciuro glitis malsupren neĝa bulo de sur betula branĉo arĝenta. Sed inter arboj stumpigitaj fusiloj ĵetadis fajrerojn inter arboj, kugloj truigis kadukan stukaĵon, plende tintis rompitaj vitroj, kiujn akiris Pankratov por fenestroj. La salvo levis la homojn de sur la betona planko, sed kiam tra la ĉambro ekflugis la teruraj griloj, timo refaligis la homojn sur la plankon. Ili estis falantaj unu sur aliajn.
“Kien vi?..”
Dubava kaptis Paŭlon je la mantelo.
“En la korton.”
“Kuŝiĝu frenezulo! Oni mortpafos vin tuj kiam vi montriĝos,” impete flustris Dmiĉjo. Ili kuŝis en la ĉambro apud la pordo. Dubava premiĝis al la planko, etendinte al la pordo la manon kun revolvero. Korĉagin sidis kaŭre, nervoze palpante per la fingroj la nestojn en la rulcilindro de la revolvero. En tiu estis kvin kartoĉoj. Palpinte aperturojn, li turnis la cilindron. La pafado ĉesis. La ekreginta silento mirigis.
“Knaboj, kiuj havas armilon, venu ĉi tien,”
Dubava flustre komandis al la kuŝantoj. Korĉagin singardeme malfermis la pordon. Sur la senarbejo estis neniu. Malrapide turniĝante falis neĝeroj. Kaj en la arbaro dek rajdantoj skurĝis siajn ĉevalojn.
* * *
Tagmeze el la urbo haste venis drezino. El ĝi eliris Ĵuĥraj kaj Akim. Ilin renkontis Tokarev kaj Ĥolava. De sur la drezino oni prenis mitralon, kelkajn kestojn kun kartoĉbendoj kaj du dekojn da fusiloj. Al la laborloko ili iris rapide. Baskoj de la uniforma palto de Fjodor desegnis sur neĝo zigzagojn. Lia paŝmaniero similis la ursan pro la ŝanceliĝo; li ankoraŭ ne dekutimiĝis starigi siajn piedojn cirkele, kvazaŭ sub li ankoraŭ estus balanciĝanta ferdeko de minŝipo. Tokarev ofte devis kuri por atingi siajn kunirantojn: alta Akim paŝis samritme kun Fjodor.
“La subita atako de bando estas nur duona malfeliĉo. Ĉi tie transverse de la vojo staras krutaĵo. Ĝi estas plago falinta sur niajn kapojn, estu ĝi malbenita! Multe da grundo necesas elfosi.”
La maljunulo haltis, turniĝis dorse al la vento, ekfumis, tenante fajron inter la ovale kunmetitaj manplatoj kaj elblovinte nubeton de fumo, atingis la antaŭirantojn. Akim haltis atendante lin. Ĵuĥraj, ne malpliigante marŝtakton, iris pluen. Akim sin turnis al Tokarev:
“Ĉu vi havas sufiĉe da fortoj por ĝustatempe finkonstrui la relvojon ĝis la lignostokejo?”
Tokarev ne tuj respondis:
“Ĉu vi scias, fileto, se diri ĝenerale, finkonstrui ni ne povas, sed ankaŭ ne konstrui ni ne povas. Jen tiel!”
Ili atingis Fjodoron kaj ekpaŝis kune. La seruristo ekparolis ekscitite:
“Jen ĉi tie komenciĝas tiu ‘sed’. Ja ĉi tie estas nur ni du, Patoŝkin kaj mi, kiuj scias, ke oni ne povas finkonstrui la vojon en tiuj hundaj kondiĉoj, kun tia ekipaĵo kaj tia laborpovo. Sed ĉiuj scias, ke oni ne povas ne finkonstrui. Kaj tial mi diris: ‘Se ni ne formortos pro frosto, tiam ĉio estos farita’. Vidu mem, la duan monaton ni ĉi tie fosas, la kvaran deĵorperiodon ni finas, sed la baza konsisto sen ripozo sin tenas nur per sia juneco. Kaj duono el ili estas malvarmumitaj. Kiam mi rigardas tiujn junulojn, mia koro sangas. Supervaloraj ili estas… Kaj ankoraŭ plurajn el ili enĉerkigos tiu malbenita arbara densejo.”
* * *
Unu kilometron de la stacio la tute preta mallarĝtraka relvojo finiĝis. Ĉirkaŭ unu kaj duonan kilometron plu sur la ebenigita taluso kuŝis longaj ŝtipegoj, enfositaj en la teron, similaj al palisbarilo faligita de vento. Ili estis ŝpaloj. Ankoraŭ pli antaŭen, ĝis la krutaĵo mem, iris nur ebena vojo. Tie laboris la unua konstrugrupo de Pankratov. Kvardek homoj enmetadis ŝpalojn. Kamparano kun rufa barbo en novaj bastoŝuoj nehaste fortrenadis de sur sia sledo ŝtipojn kaj ĵetadis ilin sur la taluson. Kelkaj tiaj sledoj estis malŝarĝataj iom pli malproksime. Du longaj feraj stangoj kuŝis sur la tero. Tiuj servis kiel modeloj de reloj por reguligi la surmetadon de ŝpaloj. Por la rampremado de tero oni uzis hakilojn, stangojn, fosilojn.
* * *
Skrupula kaj malrapida estas la dismetado de ŝpaloj. Solide kaj stabile devas kuŝi tiuj ŝpaloj sur la tero, por ke ĉiu relo egale apogiĝu sur ĉiun el ili. La teknikon de la vojkonstruado sciis nur unu maljunulo, kiu havis neniun grizan haron en siaj kvindek kvar jaroj, kun nigra dividita barbo – relvoja laborgrupestro Lagutin. Li libervole laboris jam la kvaran deĵorperiodon, toleris kun la junularo ĉiujn malfacilaĵojn kaj meritis en la taĉmento ĉies estimon. Tiu senpartiulo (la patro de Talja) ĉiam okupis honoran lokon en ĉiuj partiaj kunsidoj. Fiera pri tio la maljunulo ĵuris ne forlasi la konstruadon.
“Nu, kiel mi povas forlasi vin, bonvolu diri? Sen mi vi eraros, en tiu afero necesas sperta okulo, la praktiko. Kaj mi dum mia vivo dismetis ŝpalojn tra la tuta Ruslando…” li bonhumore parolis al ĉiu nova skipo kaj restadis por la nova deĵorperiodo.
Patoŝkin fidis lin, kaj lian laborterenon li inspektis malofte. Kiam la triopo aliris la laborantojn, Pankratov, ŝvitinta kaj ruĝiĝinta, hakis per hakilo kuŝejon por ŝpalo. Akim apenaŭ rekonis la ŝarĝiston. Pankratov malgrasiĝis, pli akre reliefiĝis liaj larĝaj zigomoj, kaj la malbone lavita vizaĝo iel malheliĝis kaj magriĝis.
“Ha, la estraro alvenis!” li diris kaj etendis al Akim sian varmegan kaj humidan manon. La frapado de fosiloj ĉesis. Akim vidis ĉirkaŭe palajn vizaĝojn. Demetitaj paltoj kaj peltetoj kuŝis neglektite apude sur neĝo. Interparolinte kun Lagutin, Tokarev prenis kun si Pankratovon kaj kondukis la alvenintojn al la elfosaĵo. La ŝarĝisto iris apud Fjodor.
“Rakontu al mi, Pankratov, kio okazis al vi kun la ĈKano en Motovilovka? Ĉu vi, laŭ via opinio, ne troigis iom pri la senarmigo?” serioze demandis Fjodor la neparoleman ŝarĝiston. Pankratov konfuzite ridetis.
“Ni senarmigis lin laŭ lia konsento. Li mem petis nin pri tio. Li ja estas nia knabo. Ni klarigis al li ĉion pri la afero, kaj li diris: ‘Mi, knaboj, ne rajtas permesi al vi forpreni la pordojn kaj fenestrojn. Estas ordono de kamarado Dzerĵinskij: severe puni pro ŝtelado de fervoja havaĵo. Krom tio la staciestro, mia plej serioza malamiko, mem ŝteladas, sed mi lin malhelpas. Se mi liberigos vin, li nepre denuncos min laŭ la ofica instanco, kaj oni juĝos min per revolucia tribunalo. Sed vi do senarmigu min kaj iru for. Kaj, se la staciestro denuncos, la afero per tio finiĝos’. Tiel ni agis. La pordojn kaj fenestrojn ni ja ne por ni mem prenis.”
Rimarkinte la fajreron de rido en la okuloj de Ĵuĥraj, Pankratov aldonis:
“Ni mem respondecu, sed vi, kamarado Ĵuĥraj, ne ofendu la knabon.”
“Ĉio ĉi estas nuligita. Estonte oni ne devas tiel agi, ĉar tio detruas disciplinon. Ni havas sufiĉe da forto por disbati burokration per laŭleĝa maniero. Bone, ni parolu pri pli grava afero.”
Kaj Fjodor komencis demandi pri detaloj de la nokta atako.
* * *
Je kvar kaj duona kilometroj de la stacio fosiloj furioze ronĝis la teron. Homoj tranĉis la krutan monteton, kiu baris la konstruatan vojon. Ambaŭflanke de la vojo staris sep homoj, armitaj per la karabenoj de Ĥolava kaj per revolveroj de Korĉagin, Pankratov, Dubava kaj Ĥomutov. Tio estis la tuta armilaro de la taĉmento. Patoŝkin sidis sur deklivo, skribante ciferojn en sian notlibreton. La inĝeniero restis sola. Vakulenko, preferanta juĝatecon pro dizerto al morto per bandita kuglo, matene eskapis en la urbon.
“Por trafosi la monteton ni bezonos duonmonaton, la tero estas frostigita,” nelaŭte diris Patoŝkin al la staranta antaŭ li Ĥomutov, ĉiam malserena vortavara malgraciulo.
“Por fini la vojon oni donas al ni entute dudek kvin tagojn, sed vi por fosado postulas dek kvin,” respondis Ĥomutov, kolere kaptante per lipo la pinton de la lipharo.
“Tiu daŭro estas nereala; nu, mi neniam konstruis en similaj kondiĉoj kaj kun tia personaro. Mi do povas erari, kio jam dufoje al mi okazis.”
Tiutempe Ĵuĥraj, Akim kaj Pankratov proksimiĝis al la elfosaĵo. Sur la monteto oni rimarkis ilin.
“Rigardu, kiuj estas tiuj?” puŝetis Paŭlon strabokula knabo en malnova, frotita ĉe kubutoj ĵerza ĉemizo, boltotranĉisto el fervoja riparejo Peĉjo Trofimov, montrante per fingro sub la monteton. La saman momenton Korĉagin, ne ellasante el la manoj la fosilon, sin ĵetis de sur la deklivo malsupren. Liaj okuloj sub viziero varme ekridetis, kaj Fjodor pli longe ol la aliaj premis lian manon.
“Saluton, Paŭlo. Vi ne estas rekonebla en tiu diversspeca uniformo.”
Pankratov ekridetis kun acida mieno:
“Sufiĉe bona kombinaĵo el kvin fingroj, kaj ĉiuj kvin estas ekstere. Kaj krom tio dizertintoj forŝtelis lian armean palton. Li kaj Okunev estas anoj de la sama komunumo, kaj Okunev fordonis al Paŭlo sian jaketon. Ne gravas, Paŭlo estas varma knabo. Unu semajnon li sin varmigos sur la betona planko, pajlo preskaŭ neniel helpas, kaj poste li kuŝiĝos en ĉerkon,” malgaje diris la ŝarĝisto al Akim. Nigrabrova Okunev, iom stumpnaza, ruze fermetante la okulojn, rediris:
“Ni ne permesos al Paŭĉjo perei. Ni voĉdonos por sendi lin en la kuirejon, kiel rezervon por Odarka. Tie, se li ne estas stultulo, li pli bone manĝos kaj sin varmigos – ĉu ĉe la forno, ĉu ĉe Odarka.”
Komuna rido kovris liajn vortojn. Tiutage ĉiuj ridis la unuan fojon.
* * *
Fjodor esplore pririgardis la monteton, vizitis kune kun Tokarev kaj Patoŝkin la arbohakejon kaj revenis. Sur la monteto homoj fosis teron kun la sama persisto. Fjodor rigardis ekbrilon de fosiloj, la dorsojn, fleksiĝantajn en streĉita energio, kaj mallaŭte diris al Akim:
“Mitingo ne necesas. Ne necesas iun agiti ĉi tie. La veron diris vi, Tokarev, ke tiuj herooj estas supervaloraj. Jen kie ŝtalo estas hardata.”
La okuloj de Ĵuĥraj kun admiro kaj severa fiero rigardis la fosistojn. Ja ankoraŭ tute antaŭ nelonge parto de tiuj homoj, dum la antaŭribela nokto hirtiĝis per ŝtalo de bajonetoj. Kaj nun ĉiuj estas kaptitaj per la strebo finkonduki la ŝtalajn vejnojn de reloj al la aspirataj hejtlignaj riĉaĵoj – la fonto de la varmo kaj vivo.
* * *
Patoŝkin ĝentile, sed konvinke estis pruvanta al Fjodor, ke ekzistas neniu eblo fini la elfosaĵon pli frue ol post du semajnoj. Fjodor aŭskultis liajn kalkulojn kaj senvorte mem decidis ion.
“Forprenu la homojn de la monteto kaj daŭrigu la konstruadon plu. La monteton ni venkos alimaniere.”
En la stacidono Ĵuĥraj longan tempon sidis ĉe la telefono. Ĥolava gardostaris ĉe la pordo. Li aŭdis malantaŭ si obtuzan bason de Fjodor:
“Telefonu tuj de mia nomo al la estro de la armea distrikto, por ke oni senprokraste sendu la regimenton de Puzirevskij al la konstruata relvojo. Necesas purigi la regionon de bandoj. Elsendu el la militbazo kirastrajnon kun eksplodistoj. Pri ceteraj aferoj mi ordonos mem. Mi revenos nokte. Sendu al la stacidomo Litke-on kun la aŭto ĉirkaŭ la dek-dua horo.”
En la barako post mallonga parolo de Akim ekparolis Ĵuĥraj. En kamaradeca konversacio ne rimarkite pasis unu horo. Fjodor diris al la konstruantoj pri neebleco rompi la fiksitan tempolimon de la konstruado. Ĝi devas esti komplete finita la unuan de januaro.
“Nia konstruado nun havos specialan armean reĝimon. La komunistoj estos unuigitaj en speciala roto. Kiel rotestro estas nomita kamarado Dubava. Ĉiuj ses konstrugrupoj ricevos difinitajn taskojn. La restinta laboro estos dividita je ses egalaj partoj. Ĉiu grupo ricevos sian parton da laboro. Al la unua de januaro ĉiuj laboroj devos estis finitaj. La grupo, kiu pli frue finos sian laboron, rajtos ripozi kaj forveturi en la urbon. Krome, la prezidanto de la gubernia soveto klopodos antaŭ la Ukrainia soveto por dekori per la ordeno de la Ruĝa Standardo la plej bonan laboriston de tiu grupo.”
Kiel grupestroj estis sankciitaj kamaradoj: Pankratov por la unua grupo, Dubava por la dua, por la tria Ĥomutov, Lagutin por la kvara, Korĉagin por la kvina kaj Okunev por la sesa.
“Kiel konstruestro,” finis sian paroladon Ĵuĥraj, “senŝanĝe restos ties idea gvidanto kaj organizanto Anton Nikiforoviĉ Tokarev.”
Kvazaŭ ekfluganta birdaro aplaŭde frapis la manoj, ridetis severaj vizaĝoj, kaj la amika-ŝerca lasta frazo de la serioza homo malstreĉis longan atenton per eksplodo de rido. Ĉirkaŭ dudek homoj tumultis akompanante Akimon kaj Fjodoron ĝis la drezino. Adiaŭante Paŭlon kaj rigardante lian galoŝon, superŝutitan per la neĝo, Fjodor nelaŭte diris:
“Mi sendos al vi botojn. Ĉu vi ankoraŭ ne frostigis viajn piedojn?”
“Similas al tio, ili komencis ŝveli,” respondis Paŭlo kaj, rememorinte pri sia delonga peto, prenis pinĉe la manikon de Fjodor:
“Ĉu vi donos al mi iom da kartoĉoj por mia revolvero? Mi havas nur tri fidindajn kartoĉojn.”
Ĵuĥraj bedaŭrante kapneis, sed vidinte la ĉagreniĝon en la okuloj de Paŭlo, li tuj debutonumis sian “Mauser”.
“Jen, prenu mian donacon.”
Paŭlo ne tuj kredis, ke Fjodor donacas al li la aĵon, pri kiu li revis tre longe, sed Ĵuĥraj metis la rimenon sur lian ŝultron.
“Prenu, prenu! Mi ja scias, ke vi jam delonge avide rigardas ĝin. Nur estu zorgema pri ĝi por ne pafi la kunulojn. Prenu ankoraŭ tri plenajn kartoĉskatolojn por ĝi.”
Al Paŭlo sin direktis evidente enviemaj okuloj. Iu kriis:
“Paŭĉjo, ni interŝanĝu la pistolon kontraŭ botoj kun pelto aldone!”
Pankratov petoleme puŝis la dorson de Paŭlo:
“Vi, diablo, ŝanĝu kontraŭ feltobotoj. Tute egale en la galoŝo vi ne ĝisvivos la Kristnaskon.”
Metinte la piedon sur ŝtupeton de la drezino, Ĵuĥraj skribis permesilon por la donacita pistolo.
* * *
Frumatene, surde frapante sur relkomutiloj, al la stacio venis kirastrajno. Kiel pompa plumaĵo, liberigita blanka vaporo simila al cigna lanugo ŝprucis eksteren, tuj degelante en pura freŝa aero. El la kirasvagonoj eliris homoj en ledaj vestoj. Post kelkaj horoj tri eksplodistoj de la trajno enmetis profunde en la monteton du nigrajn kukurbosimilajn eksplodilojn, forkondukis de ili longajn ŝnurojn kaj signale pafis. Tiam for de la monteto, kiu nun ŝajnis esti terura, diskuris homoj. De la alumeto fino de la ŝnuro brulis per fosforeska fajreto. Al centoj da homoj por momento premiĝis la koroj. Post unu aŭ du minutoj da turmenta atendo la tero tremis. Terura forto detruis la supron de la monteto kaj ĵetis en la ĉielon grandegajn terpecojn. La dua eksplodo estis pli forta ol la unua. Timiga tondro ruliĝis tra la tuta arbarego, plenigante ĝin per ĥaoso de sonoj, venintaj de la monteto disŝirita je pecoj. Tie, kie ĵus estis la monteto, faŭkis profunda kavo, kaj dekojn da metroj ĉirkaŭe la blankecon de la neĝo kovris dispecigita tero. En la kavegon formiĝintan pro la eksplodoj ekhastis la homoj kun pioĉoj kaj fosiloj.
* * *
Post forveturo de Ĵuĥraj inter la konstruantoj disvolviĝis la plej persista konkuro – batalo por avangarda atingo. Ankoraŭ frue, ĉe mateniĝo, senbrue, neniun vekante, Korĉagin leviĝis kaj, apenaŭ movante siajn piedojn, rigidiĝintajn pro malvarma betona planko, sin direktis al la kuirejo. Boliginte akvon por teo, li revenis kaj vekis sian grupon.
Kiam vekiĝis la tuta taĉmento, jam estis taglumo. En la barako dum la matena tetrinkado al la tablo, kie sidis Dubava kun siaj kievaj laborkolegoj, trakubutis Pankratov.
“Vi vidis, Dmiĉjo, apenaŭ mateniĝis, Paŭlo jam vekis sian frataron. Verŝajne ili jam sukcesis konstrui dek klaftojn da vojo. Knaboj diras, ke Korĉagin tiel ŝraŭbis siajn grupanojn, ke ili decidis fini sian parton de la vojo jam la dudek-kvinan de decembro. Li volas lasi nin ĉiujn kun longaj nazoj. Nu, mi petas pardonon, ankoraŭ ni vidos tion!” indigne diris Pankratov al Dubava.
Dmiĉjo acide ridetis. Li bonege komprenis, kial la ago de l’ fervojista grupo tuŝis la plej senteblan lokon de la sekretario de l’ riverhavena kolektivo. Kaj ankaŭ lin, Dubavan, amiko Paŭĉjo incitis: dirinte neniun vorton, li defiis la tutan taĉmenton.
“Amiku kun amiko, sed tabako en propra sako: ĉi-kaze ‘kiu-kiun’,” diris Pankratov. Ĉirkaŭ tagmezo energia laboro de la grupo, kiun gvidis Korĉagin, estis neatendite interrompita. Sentinelo ĉe kunmetita piramido de fusiloj rimarkis inter arboj grupon da rajdantoj kaj faris alarman pafon.
“Al la fusiloj! Bando!” kriis Paŭlo kaj, metinte for la fosilon, sin ĵetis al la arbo, sur kiu pendis lia pistolo. Kaptinte la armilojn, la grupanoj kuŝiĝis sur neĝon ĉe vojrando. Antaŭaj rajdantoj svingis siajn ĉapojn. Unu el ili ekkriis:
“Haltu, kamaradoj! Estas niaj!”
Duoncento da rajdantoj en la ĉapoj de Budjonnij kun ruĝaj steloj rajdis laŭ vojo. Evidentiĝis, ke la konstruadon vizitis plotono el la regimento de Puzirevskij. Paŭlo rimarkis forhakitan orelon de la ĉevalo, kiun rajdis la komandanto. Bela griza ĉevalo kun blanka makulo sur la frunto, ne staris sur unu loko, sed “ludis” sub la rajdanto. Ĝi timigite retiriĝis malantaŭen, kiam Paŭlo sin ĵetinte, kaptis ĝin je la brido.
“Liska, petolulino, jen kie mi renkontiĝis kun vi! Vi evitis kuglon, mia unuorela belulino.”
Li tenere brakumis ĝian maldikan kolon kaj karesis mane la tremantajn naztruojn de la ĉevalo. La komandanto fikse alrigardis Paŭlon kaj, rekoninte lin, mirigite kriis:
“Ja Korĉagin!.. La ĉevalon li rekonis sed pri Sereda malatentis. Saluton, fraĉjo!”
* * *
En la urbo “oni premis ĉiujn butonojn”.
Tio tuj efikis la konstruadon. Ĵarkij malplenigis la tutan distriktan komitaton, forsendinte la restintajn anojn al Bojarka. En Solomenka restis nur junulinoj. En la fervoja teknikumo Ĵarkij sukcesis atingi forsendon de nova studenta grupo al la konstruado. Sciigante Akimon pri ĉio ĉi, li duonŝerce diris:
“Mi restis nur kun la virina proletaro. Mi anstataŭigos min per Lagutina.
Sur la pordo mi skribos:
“Virina sekcio”, kaj ankaŭ mi veturos al Bojarka. Mi hontas, vi scias, estante la sola viro inter la virinoj. La junulinoj rigardas min suspekteme. Certe ili diras inter si, la pigoj: ‘Li ĉiujn forsendis, sed mem restis, ruza koko’, aŭ probable ion pli ofendan. Mi petas vian permeson forveturi.”
Akim ridante rifuzis. Al Bojarka estis venantaj homoj. Alvenis sesdek studentoj-fervojistoj. Ĵuĥraj sukcesis konsentigi la fervojan administracion sendi al Bojarka kvar pasaĝerajn vagonojn por loĝigi la nove alvenintajn laboristojn. La grupo de Dubava estis liberigita de konstrulaboro kaj sendita al Puŝĉa-Vodica. Al ĝi estis ordonite liveri por la konstruado etŝpurajn lokomotivojn kaj sesdek kvin vagonojn. Tiu laboro estis konsiderata kiel tasko en la konstruado.
Antaŭ la forveturo Dubava konsilis al Tokarev sendi Klaviĉekon al la konstruado kaj doni al li la nove organizitan grupon. Tokarev ordonis tion, ne suspektante la veran kaŭzon, kiu instigis la laboriston de la kieva uzino “Arsenal” rememori pri la ekzisto de la ĉeĥo. Kaj la kaŭzo estis la letero, kiun sendis Anna kun alveturintoj el Solomenka. Ŝi skribis:
Dmiĉjo! Mi kun Klaviĉek elektis por vi ĉiuj amason da literaturo. Mi transdonas al vi kaj al ĉiuj sturmantoj de Bojarka nian varmegan saluton. Kiaj bravuloj vi ĉiuj estas! Ni deziras al vi forton kaj energion. Hieraŭ el deponejoj estis disdonitaj la lastaj rezervoj de hejtligno. Klaviĉek petis transdoni al vi saluton. Li estas admirinda knabo! La panon por vi li bakas mem. En la bakejo li neniun fidas. Li mem kribras farunon, kaj lia pano estis pli bona ol tiu, kiun mi ricevas. Vespere ĉe mi kunvenas niaj kamaradoj: Lagutina, Artjuĥin, Klaviĉek kaj iufoje Ĵarkij. Iom post iom ni progresigas la studadon, sed pli multe ni parolas pri ĉio kaj ĉiuj, plejparte pri vi. La junulinoj estas ĉagrenitaj pro rifuzo de Tokarev allasi ilin al la konstruado. Ili certigas, ke ili elportos ĉiujn suferojn egale kiel ĉiuj. Talja diris: “Mi vestos min per vesto de mia patro kaj prezentiĝos al paĉjo, li provu min forpuŝi de tie.” Eble ŝi faros tion. Transdonu mian saluton al la nigrokululo.
Anna.
* * *
Neĝblovado venis subite. La ĉielo vualiĝis per grizaj malsupre kurantaj nuboj. Komenciĝis densa neĝado. Vespere vento hurlis en kamentuboj, ekmuĝis inter arboj, postkurante neĝan vorticon, malkvietigis la arbaron per minaca fajfado. Bruegis kaj rabe furiozis la neĝa tempesto dum la tuta nokto. La homoj frostiĝis ĝisoste, kvankam la tutan nokton oni hejtis la fornon. Kaduka domaĉo ne tenis varmon. Matene la labortaĉmento estis dronanta en profunda neĝo, sed super arboj jam flamis la suno, kaj sur la lazura ĉielo ne estis eĉ unu nubeto. La grupo de Korĉagin estis liberiganta de neĝo sian laborterenon. Nur nun Paŭlo sentis, kiom turmentaj estas la suferoj pro frosto. La kaduka jaketo de Okunev ne varmigis lin, kaj en la galoŝo buliĝis neĝo. Kelkfoje li estis perdanta ĝin en neĝamaso. La boto sur la alia piedo minacis tute ruiniĝi. Pro longa dormado sur la betona planko sur la kolo de Paŭlo ŝvelis du grandaj karbunkloj. Anstataŭ skarpo Tokarev donis al li sian viŝtukon. Malgrasa, kun inflamaj okuloj, Paŭlo furioze svingis larĝan lignan fosilon, forŝovelante la neĝon. Tiutempe al la stacio alrampis pasaĝera trajno. Ĝin apenaŭ altrenis preskaŭ senvapora anhelanta lokomotivo, ĉar en ties tendro ne restis eĉ unu ŝtipo, kaj en la hejtujo brulis nur la restaĵoj.
“Se vi donos hejtaĵon, ni veturos plu, kaj se ne, komutu la trajnon sur la rezervan vojon, dum ankoraŭ restas io por ĝin movi!” kriis lokomotivestro al la staciestro. La trajnon oni komutis sur la parkadtrakon. Ĉagrenitaj pasaĝeroj estis sciigitaj pri la kaŭzo de la halto. En la plenplenaj vagonoj oni ĝemis kaj sakris.
“Parolu kun la maljunulo. Jen li iras sur la kajo. Li estas la konstruestro. Li povas ordoni alveturigi hejtlignon per sledoj al la lokomotivo. Ili metas tiujn ŝtipojn anstataŭ ŝpalojn,” konsilis la staciestro al vagonestroj. Tiuj sin direktis al Tokarev.
“Mi donos hejtlignon, sed ne sen kompenso. Ĝi ja estas nia konstrumaterialo. La vojo estas ŝtopita de neĝo. En via trajno estas sescent aŭ sepcent pasaĝeroj. Infanoj kaj virinoj restu en la vagonoj, sed la ceteraj prenu ŝovelilojn kaj ĝis la vespero forŝovelu la neĝon. Pro tio vi ricevos hejtlignon. Se ili rifuzos, ili atendu ĝis la nova jaro,” diris Tokarev al la vagonestroj.
* * *
“Rigardu, knaboj, kiom da homoj venas! Rigardu, ankaŭ virinoj!” oni mirigite ekparolis post la dorso de Korĉagin.
Paŭlo turniĝis.
“Jen estas cent homoj por vi, donu al ili laboron kaj observu, ke ili ne sidu,” diris Tokarev alirante. Korĉagin distribuadis laboron al la venintoj. Iu alta viro, en uniforma fervojista mantelo kun felkolumo kaj varma astrakana ĉapo, kolere turnis la fosilon en la manoj kaj, alparolante apude starantan junan virinon en fokpelta ĉapeto kun pufa buleto supre, protestis:
“Mi ne ŝovelos la neĝon, neniu rajtas min devigi. Se oni min petus, mi kiel fervoja inĝeniero povus gvidi laboron, sed nek mi, nek vi devas ŝoveli la neĝon. Tio ne estas antaŭvidita en instrukcioj. La maljunulo agas kontraŭleĝe. Mi devigos lin respondeci. Kiu estas grupestro ĉi tie?” li demandis la plej proksiman laboriston. Korĉagin aliris.
“Kial vi ne laboras, civitano?”
La viro malestime pririgardis Paŭlon de la kapo ĝis la piedoj.
“Sed kion vi prezentas per vi?”
“Mi estas laboristo.”
“Tiuokaze mi ne havas pri kio paroli kun vi. Sendu al mi iun estron, aŭ kiu estas ĉi tie…”
El sub la kuntiritaj brovoj Korĉagin rigardis lin.
“Se vi ne volas labori – ne laboru. Sen nia noto sur la veturbileto vi ne envagoniĝos. Tio estas la ordono de la konstruestro.”
“Ĉu ankaŭ vi, civitanino, rifuzas labori?” sin turnis Paŭlo al la virino kaj por momento konsterniĝis: antaŭ li staris Tonjo Tumanova. Ŝi kun peno rekonis en la ĉifonulo Korĉaginon. En ŝirita trivita vesto kaj fantaziaj piedvestaĵoj, kun malpura viŝtuko sur la kolo, kun delonge ne lavita vizaĝo, antaŭ ŝi staris Paŭlo. Restis nur liaj okuloj kun tia, kia antaŭe, neestingebla fajro. Liaj okuloj. Kaj jen tiu ĉi ĉifonulo, simila al vagabondo, ankoraŭ antaŭ nelonge estis amata de ŝi. Kiel ĉio ŝanĝiĝis! Ŝi kun sia edzo, post ĵusa edziĝfesto, veturas al granda urbo, kie li okupas gravan postenon en la fervoja administracio. Kaj ĝuste ĉi tie ŝi renkontis la objekton de sia juneca pasio. Ŝi eĉ hontis etendi al li sian manon. Kion pensus Vasilij? Estas tre malagrable, ke Korĉagin tiel falis, pli ol fosadon de tero la kaldronhejtisto ne povis atingi en sia vivo. Ŝi heziteme staris, ruĝiĝante pro konfuzo. La inĝenieron indignigis la impertinenta, kiel ŝajnis al li, sinteno de la ĉifonulo, kiu gapis lian edzinon. Li ĵetis la ŝovelilon kaj aliris al Tonjo.
“Ni iru, Tonjo, mi ne povas trankvile rigardi tiun lazaronon.”
Korĉagin sciis el la romano “Giuseppe Garibaldi”, kio estas lazarono.
“Se mi estas lazarono, ci estas simple ne finbuĉita burĝo,” li obtuze respondis al la inĝeniero kaj, rerigardante Tonjon, li seke tre distinge diris:
“prenu ŝovelilon, kamaradino Tumanova, kaj enviciĝu. Ne sekvu la ekzemplon de tiu supernutrita bubalo. Mi petas pardonon, mi ne scias, kiun rilaton li havas al vi.”
Paŭlo malafable ridetis, rigardante la felajn superŝuojn de Tonjo, kaj aldonis pretere:
“Mi ne konsilas resti ĉi tie. Antaŭ kelkaj tagoj nin vizitis bando.”
Li sin turnis kaj foriris al siaj kamaradoj frapante per sia galoŝo. Liaj lastaj vortoj impresis ankaŭ la inĝenieron. Tonjo persvadis lin resti kaj labori. Vespere, fininte la laboron, ĉiuj revenis al la stacio. La edzo de Tonjo ekiris antaŭen, rapidante okupi lokojn en la trajno. Tonjo haltis, preterlasante laboristojn. Malantaŭ ĉiuj iris, sin apogante sur la fosilon, lacigita Korĉagin.
“Saluton, Paŭĉjo. Mi konfesas, ke mi ne atendis vidi vin tia. Ĉu efektive vi de la ŝtatpotenco meritis nenion pli bonan ol terfosadon? Mi pensis, ke vi jam delonge estas komisaro aŭ io simila. Tiel malprospera iĝis via vivo…” ekparolis Tonjo, irante apud li. Paŭlo haltis, mire rigardante Tonjon.
“Ankaŭ mi ne atendis renkonti vin tia… marinita,”
Paŭlo finfine trovis pli delikatan konvenan vorton. La orelpinto de Tonjo ekbrulis.
“Vi plu restas malĝentila!”
Korĉagin metis sian fosilon sur la ŝultron kaj ekpaŝis. Nur irinte kelkajn paŝojn, li respondis.
“Mia malĝentileco, kamaradino Tumanova, estas multe pli facila ol via tiel nomata ĝentileco. Pri mia vivo vi ne devas maltrankviliĝi, ĉar ĉio estas en ordo. Sed vi aranĝis vian vivon pli malbone, ol mi atendis. Antaŭ du jaroj vi estis pli bona; vi ne hontis manpreme saluti laboriston. Sed nun vi naftalene odoras. Kaj, tute sincere, mi ne havas pri kio paroli kun vi.”
* * *
Paŭlo ricevis leteron de Artjom. Lia frato skribis pri sia baldaŭa edziĝo kaj petis lin veni spite ĉion.
Vento elŝiris el la manoj de Korĉagin la blankan folion, kaj tiu simile al kolombo flugis supren. Li ne povos ĉeesti la edziĝfeston. Ĉu estas imagebla la forveturo? Jam hieraŭ tiu urso Pankratov devancis lian grupon kaj moviĝis antaŭen per rapideco, kiu mirigis ĉiujn. La ŝarĝisto marŝis rompe antaŭen al la avangardo kaj, perdinte sian kutiman trankvilon, vervigis siajn “havenajn kolegojn” al freneza ritmo. Patoŝkin observis silenteman fervoregon de l’ konstruantoj. Mirigite frotante la tempiojn, li demandis sin mem:
“Kiaj estas tiuj homoj? Kia nekomprenebla forto ĝi estas? Se la favora vetero daŭros ankoraŭ ok tagojn, ni atingos la arbohakejon. Konkludo: ne sufiĉas tutan vivon travivi por esti saĝa… Tiuj homoj per sia laboro renversas ĉiujn kalkulojn kaj normojn”.
El la urbo venis Klaviĉek kaj liveris sian lastan panbakaĵon. Salutinte Tokarevon li ekserĉis Korĉaginon. Ili amike salutis sin reciproke. Klaviĉek ridetante eligis el sia sako bonegan, flavan svedan feljakon kaj, frapinte per manplato la elastan kromitan ledon, li diris:
“Ĝi estas por vi. Ĉu vi scias de kiu? Ha! Nu, knabo, vi estas stultulo! Tion sendis al vi kamaradino Ustinoviĉ, por ke vi, malsaĝulo, ne frostiĝu. La jakon al ŝi donacis kamarado Olŝinskij, sed ŝi transdonis ĝin al mi, ke mi liveru ĝin al vi. Akim diris al ŝi, ke vi dum frosto laboras en sia jaketaĉo. Olŝinskij iomete paŭtis. ‘Mi,’ li diris, ‘al tiu kamarado povas sendi armean palton’. Sed Rita ridis: ‘Ne gravas, la jako pli taŭgas por laboro!’”
Paŭlo mirigite tenis en sia mano la multekostan vestaĵon kaj heziteme surmetis ĝin sur sian malvarmiĝintan korpon. La mola felo baldaŭ varmigis liajn ŝultrojn kaj bruston.
* * *
Rita skribis:
“La 20an de decembro
Serio da neĝuraganoj. Neĝo kaj vento. Bojarka-anoj jam preskaŭ atingis la celon, sed frostoj kaj neĝtempestoj haltigis ilin. Ili dronis en neĝo. Fosi frostan teron estas malfacile. Restis nur tri kvaronoj de kilometro, sed la plej malfacilaj. Tokarev informis, ke en la loĝejoj de la konstruantoj aperis tifo. Tri homoj malsaniĝis.La 22an de decembro
Al la plenkunsido de la gubernia komitato de la komsomolo el Bojarka venis neniu. Banditoj elreligis vagonaron kun pano je dek sep kilometroj de Bojarka. Ĝi falis de sur la taluso. Laŭ ordono de reprezentanto de la popolkomisariato pri nutraĵoj la tuta taĉmento estas sendita tien.La 23an de decembro
En la urbon el Bojarka oni alveturis ankoraŭ sep tifulojn. Inter ili estas Okunev. Mi estis en la stacidomo. De sur la bufroj de trajno, veninta el Ĥarkovo, oni forprenis rigidajn kadavrojn. En malsanulejoj estas malvarme. La malbenita tempesto! Kiam ĝi finiĝos?La 24an de decembro
Ĵus mi venis de Ĵuĥraj. Montriĝas, ke ĉio estas vera: Orlik kun sia bando hieraŭ atakis Bojarkan. Dum du horoj inter la bando kaj niaj homoj daŭris batalo. La bando rompis komunikilojn, kaj nur hodiaŭ matene Ĵuĥraj ricevis precizajn informojn. La atakon oni rebatis. Tokarev estas vundita tra la brusto. Oni alveturigos lin hodiaŭ. Franz Klaviĉek, kiu dum tiu nokto estis gardestro, estas morthakita per sabro. Estis li, kiu rimarkis la bandon kaj alarmis, sed pafdefendante sin de l’ atakantoj, li ne sukcesis atingi la lernejon kaj sabro trafis lin. En la konstrutaĉmento estas dek unu vunditoj. Nun tie estas kirastrajno kaj du skadroj da kavalerio. Gvidanto de la konstrulaboroj estiĝis Pankratov. Tage Puzirevskij atingis parton de la bando en vilaĝeto Glubokij kaj mortigis ĉiujn senescepte. Parto da kvalifikitaj senpartiaj laboristoj, ne atendante trajnon, sin direktis piede laŭlonge de la fervojo.La 25an de decembro
Oni alveturigis Tokarevon kaj ceterajn vunditojn. Ĉiuj ili estas enhospitaligitaj. Kuracistoj promesis savi la maljunulon. Li estas senkonscia. La vivo de la ceteraj estas ekster danĝero.El Bojarka la gubernia partia komitato kaj ni, ricevis telegramon:
‘Responde al la banditaj atakoj ni, konstruantoj de la relvojo kune kun la taĉmento de la kirastrajno Por potenco de l’ Sovetoj kaj ruĝaj kavalerianoj, certigas vin, ke malgraŭ ĉiuj baroj, ni donos al la urbo hejtlignon al la unua de januaro. Kun tuta fortostreĉo ni rekomencas la laboron. Vivu la Komunista partio, sendinta nin! Prezidanto de l’ mitingo Korĉagin. Sekretario Berzin’. En Solomenka kun armea honoro estis enterigita Klaviĉek.”
* * *
La aspirata hejtligno estis jam proksima. Sed al ĝi oni proksimiĝis turmentite malrapide: ĉiutage tifo ŝiris for dekojn da bezonataj manoj. Ŝanceliĝe kiel ebriulo, sur la fleksiĝantaj kruroj, revenis al la fervojstacio Korĉagin. Li jam delonge havis febron, sed hodiaŭ la febro atakinta lin sentiĝis pli forta ol kutime. Abdomena tifo, senfortiginta la taĉmenton, nerimarkite atingis ankaŭ Paŭlon. Sed lia forta korpo kontraŭstaris, kaj kvin tagojn li havis fortojn por levi sin de sur la planko, sternita per pajlo kaj iri kun ĉiuj al laboro. Ne povis lin savi la varma jako, nek la feltbotoj alsenditaj de Fjodor, vestitaj sur la jam frostiĝintajn piedojn. Ĉe ĉiu paŝo io dolorigis la bruston, febre klakadis la dentoj, li estis naŭzata, kaj ŝajnis al li, ke arboj strange karuselas. Li pene atingis la stacion. Neordinara bruo konsternis lin. Li fikse rigardis: longa trajno etendiĝis tra la tuta stacio. Sur platvagonoj staris malgrandaj lokomotivoj, kuŝis reloj, ŝpaloj. Ilin malŝarĝis la homoj, alveturintaj per la trajno. Li faris ankoraŭ kelkajn paŝojn kaj perdis la ekvilibron. Li apenaŭ sentis malfortan frapon de sia kapo kontraŭ la teron. Trakuris agrabla malvarmeto, kiam la neĝo tuŝetis lian varmegan vangon. Oni hazarde trovis lin nur post kelkaj horoj kaj alportis lin en la barakon. Korĉagin malfacile spiradis kaj ne rekonis la ĉirkaŭantojn. Helpkuracisto, kiun oni vokis el la kirastrajno, diagnozis:
“Bronkopneǔmonio kaj abdomena tifo. Temperaturo 41.5<198>C. Pri la inflamitaj artikoj kaj ŝvelaĵo sur la kolo eĉ ne valoras paroli – bagatelo. La unuaj du malsanoj tute sufiĉas por ekspedi lin al la transa mondo”.
Pankratov kaj alveturinta Dubava faris ĉion eblan por savi Paŭlon. Al la samurbano de Korĉagin “Aljoŝa Koĥanskij” oni komisiis veturigi la malsanulon al lia naskiĝurbo. Nur helpe de la tuta grupo de Korĉagin kaj ĉefe sub la premo de Ĥolava, Pankratov kaj Dubava sukcesis lokigi Paŭlon en superplenigitan vagonon. Oni ne enlasis ilin, timante infekton je ekzantema tifo, kontraŭstaris kaj minacis elĵeti la tifulon dumvoje. Ĥolava, svingante sian revolveron antaŭ la nazoj de la rezistantoj, kriis:
“La malsanulo ne estas infekta! Li veturos eĉ se ni devus elĵeti vin ĉiujn! Memoru vi, egoistaĉoj, se iu kuraĝos lin eĉ tuŝeti – mi telefonos laŭ la fervoja linio – ni ĉiujn elvagonigos kaj enkarcerigos. Jen estas por vi, Aljoŝa, la pistolo de Korĉagin, mortpafu surloke ĉiun, kiu provos forigi lin de ĉi tie,”
Ĥolava aldonis por timigo. La trajno ekiris. Sur la malplena kajo Pankratov aliris al Dubava.
“Kiel vi opinias, ĉu li resaniĝos?”
Kaj li ne ricevis respondon.
“Ni iru, Dmiĉjo, estu kiel estos. Ni devas nun respondeci pri ĉio. Ni devos elŝarĝi la lokomotivojn nokte kaj matene ni provu ilin varmigi.”
Ĥolava telefonis laŭ la tuta fervojlinio al siaj amikoj, membroj de ĈK. Li insiste petis ilin ne permesi al pasaĝeroj elvagonigi la malsanan Korĉagin kaj nur ricevinte firman promeson “ne permesi”, li foriris por dormi.
* * *
Ĉe iu noda fervojstacio el la pasaĝera trajno sur kajon de la stacidomo oni elportis kadavron de nekonata blonda junulo, mortinta en vagono. Kiu li estis kaj pro kio li mortis, sciis neniu. Amikoj de Ĥolava, memorante lian peton, kuris al la vagono por malhelpi elvagonigon, sed konvinkiĝinte pri la morto de la junulo, ili ordonis lokigi la kadavron en la kadavrejon. Oni tuj telefonis al Ĥolava, sciiginte lin pri la morto de la amiko, pri kies vivo li tiel maltrankviliĝis. Konciza telegramo el Bojarka komunikis al la gubernia komitato pri la pereo de Korĉagin. Aljoŝa Koĥanskij venigis la malsanan Paŭlon al liaj parencoj kaj mem falis pro tifo.
* * *
“La 9an de januaro
Kial estas tiel malfacile? Antaŭ ol sidiĝi ĉe la tablon, mi ploris. Kiu povus supozi, ke ankaŭ Rita povas ploregi, kaj eĉ tiel dolorege? Ĉu larmoj estas ĉiam la simptomo de malforto de volo? Hodiaŭ la kaŭzo de la larmoj estas la bruliga malfeliĉo. Kial ĝi venis? Kial la malfeliĉo venis hodiaŭ, en la tago de la granda venko, kiam estas venkita la teruro de la frosto, kiam la fervojstacioj estas ŝarĝitaj per la valorega hejtaĵo, kiam mi partoprenis la solenan sesion de la urba soveto omaĝe al la triumfa venko, kie oni honoris la heroajn konstruintojn? Ĝi estas la venko, sed por ĝi oferis siajn vivojn du homoj: Klaviĉek kaj Korĉagin.La pereo de Paŭlo malkovris al mi la veron: li estas al mi pli kara ol mi pensis.
Ĉi tie mi interrompas mian skribadon. Mi ne scias, ĉu mi iam rekomencos ĝin. Morgaŭ mi skribos pri mia konsento labori en CK de la komsomolo de Ukrainio en Ĥarkovo.”
NOTOJ POR LA 2A ĈAPITRO
Kock, Paul Charles de (1793-1871). Franca verkisto, ofte konsiderata kiel frivola aŭtoro.
Dzerĵinskij, Feliks (1877-1926). Sovetia partia kaj ŝtata aganto, aktiva partoprenanto de la pollanda kaj ruslanda revoluciaj movadoj. Okupis plurajn postenojn, interalie, prezidanto de ĈK, popola komisaro (ministro) pri internaj aferoj, popola komisaro pri fervojo, prezidanto de GPU k. a.
Ĥarkovo. Post la fino de la interna milito kaj ĝis 1934 Ĥarkovo estis la ĉefurbo de Ukrainio.
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2026 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.