La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


KIEL ŜTALO ESTIS HARDITA

Aŭtoro: Nikolaj Ostrovskij

©2026 Geo

La Enhavo

ĈAPITRO 6

En granda malnova domo estis lumigita nur unu kurtenita fenestro. En la korto ekbojis per impona baso ĉene ligita Trezor. Tra dormeto Tonjo aŭdis nelaŭtan voĉon de sia patrino:

“Ne, ŝi ankoraŭ ne dormas. Venu, Liza.”

Delikataj paŝoj kaj karesema, impeta brakumo de l’ amikino forigis ŝian lastan dormemon. Tonjo lace ridetis.

“Estas bone, ke vi venis, Liza. Ni havas ĝojon – hieraŭ pasis la kriza stato de la patro, kaj hodiaŭ li dormas trankvile dum la tuta tago. Ankaŭ mi kaj la panjo ripozis post la sendormaj noktoj. Rakontu, Liza, ĉiujn novaĵojn,”

Tonjo altiris la amikinon al si sur la sofon.

“Ho, estas tre multe da novaĵoj! Parton de ili mi povas rakonti nur al vi,” ridis Liza, ruzete rigardante al Jekaterina Miĥajlovna. La patrino de Tonjo, impona sinjorino, malgraŭ siaj tridek ses jaroj havanta viglajn movojn de junulino, saĝajn grizajn okulojn, ne belan sed agrablan kaj energian vizaĝon, ekridetis.

“Mi kun plezuro lasos vin solaj post kelkaj minutoj. Sed nun rakontu viajn novaĵojn aŭdeblajn por ĉiuj,” ŝi ŝercis, proksimigante sian seĝon al la sofo.

“La unua novaĵo: ni ne plu lernos. La gimnazia konsilantaro decidis doni diplomojn al lernantoj de la sepa klaso. Mi tre ĝojas,”

Liza vigle parolis.

“Min tiel tedis tiuj algebro kaj geometrio! Por kio ni devas lerni ĉion ĉi? Knaboj eble lernos plu, kvankam ili mem ne scias, kie ili lernos. Ĉie estas frontoj, bataloj. Terure!.. Oni edzinigos nin, kaj edzino neniun algebron bezonas.”

Dirinte tion Liza ekridis. Sidinte iom kun la knabinoj, la patrino foriris. Liza pli proksimiĝis al Tonjo kaj, brakuminte la amikinon, ŝi flustris pri la kunpuŝiĝo ĉe la vojkruco.

“Imagu mian miron, Tonjo, kiam mi rekonis la fuĝanton, ke li estas … kiu? Ĉu vi divenas?”

Tonjo scivoleme aŭskultante la rakonton demande levis la ŝultrojn.

“Korĉagin!” salve pafis Liza. Tonjo ektremis kaj dolore ŝrumpiĝis.

“Korĉagin?”

Liza, kontenta pri la efekto, jam estis priskribanta sian malpaciĝon kun Viktor. Forlogita de sia rakonto, ŝi ne rimarkis, kiel paliĝis la vizaĝo de Tonjo, kiel ties delikataj fingroj nerve palpis teksaĵon de la blua bluzo. Liza ne sciis, kiel alarme kunpremiĝis la koro de Tonjo, ŝi ne sciis, kial maltrankvile ektremas okulharoj de la belegaj okuloj. Tonjo jam ne aŭdis la rakonton pri la ebria subleŭtenanto. Ŝin ekregis la sola penso:

“Viktor Leŝĉinskij scias, kiu atakis la eskortiston. Por kio Liza diris al li pri tio?”

Tiun penson ŝi nevole eldiris aŭdebla.

“Kion diris?” ne komprenis Liza.

“Por kio vi rakontis al Viktor pri Paŭĉjo Korĉagin? Li ja denuncos…”

“Nu, ne!” rediris Liza.

“Mi ne kredas tion. Por kio li farus tion, finfine?”

Tonjo impete sidiĝis, ĝisdolore preminte siajn genuojn per la manoj.

“Vi nenion komprenas, Liza! Li kaj Korĉagin estas malamikoj, kaj al tio aldoniĝas ankoraŭ unu cirkonstanco… Kaj vi faris grandan eraron, rakontinte al Viktor pri Paŭĉjo.”

Liza nur nun rimarkis emocion de Tonjo, kaj tiu nevole ellasita “Paŭĉjo” vidigis al ŝi la aferojn, pri kiuj ŝi nur malklare konjektis. Nevole sentante sin kulpa, ŝi konfuze eksilentis.

“El tio sekvas, ke estas vero,” ŝi pensis.

“Strange, Tonjo interesiĝas pri simpla laboristo…”

Ŝi tre volis paroli pri tiu temo, sed pro ĝentileco ŝi sin detenis. Penante iel mildigi sian kulpon, ŝi kaptis la manojn de Tonjo.

“Ĉu vi tre maltrankviliĝas, Tonjo?”

Tonjo distrite respondis:

“Ne, eble Viktor estas pli honesta, ol mi opinias.”

Baldaŭ venis Demjanov, modesta, malgracia junulo, ilia samklasano. Ĝis lia veno la konversacio inter la fraŭlinoj stagnis. Adiaŭe akompanante siajn gekamaradojn, Tonjo longe staris sola. Sin apoginte sur la heĝopordon, ŝi rigardis malhelan rubandon de la vojo, kondukanta al la urbo. Ŝin prizefiris la eterna vagulo-vento, saturita de malvarma humido kaj printempa mucideto. Malbonaŭgure, kvazaŭ per malklare ruĝaj pupiloj, malproksime scintilis fenestretoj de urbaj domoj. Jen tie ĝi estas, tiu urbeto fremda por ŝi. En ĝi, sub unu el la tegmentoj, ne sciante pri la danĝero, restas ŝia fidela kamarado. Kaj eble li forgesis pri ŝi. Multaj tagoj forkuris post ilia lasta renkonto. Tiam li ne estis prava, sed ĉio jam delonge estas forgesita. Morgaŭ ŝi revidos lin, kaj revenos ilia amikeco, emocia kaj bona. Ĝi revenos, Tonjo scias tion. Nur la nokto ne perfidu. Estas ia malbona la nokto, ĝi kvazaŭ embuskus kaj atendus… Estas malvarme. Ĵetinte la lastan rigardon sur la vojon, Tonjo eniris la domon. En la lito, sinvolvante per litkovrilo, ŝi estis endormiĝanta kun la penso: nur la nokto ne perfidu!.. Frumatene, kiam ĉiuj ankoraŭ dormis hejme, Tonjo vekiĝis, rapide sin vestis. Senbrue, por neniun veki, ŝi eliris en la korton, malligis Trezoron, grandan vilozan virhundon, kaj ekiris kun ĝi en la urbon. Kontraŭ la domo de Korĉagin ŝi haltis por minuto nedecideme.

Poste, puŝinte la pordon, ŝi eniris la korton. Trezor kuris antaŭe, svingante la voston… La saman fruan matenon Artjom revenis el la vilaĝo. Li venis en ĉaro kun la forĝisto, ĉe kiu li laboris. Li surŝultrigis sakon da perlaborita faruno kaj ekiris tra la korto. Lin sekvis la forĝisto, portante ceteran havaĵon. Ĉe la malfermita pordo Artjom ĵetis la sakon de sur la ŝultroj kaj vokis:

“Paŭĉjo!”

Sed li ne ricevis respondon.

“Portu en la domon sen pensi longe!” diris la alirinta forĝisto. Metinte la havaĵon en la kuirejo, Artjom eniris la ĉambron kaj haltis konsternita. Ĉio estis traserĉita, renversita, malnovaj ĉifonoj estis disĵetitaj sur la planko.

“Diable, kio estas ĉio ĉi?” ne komprenante grumblis Artjom, sin turnante al la forĝisto.

“Jes, estas malordo,” tiu konsentis.

“Kie estas la knabaĉo?”

Artjom komencis koleri. Sed la loĝejo estis malplena, kaj ne estis kiun demandi. La forĝisto adiaŭis kaj forveturis. Artjom eliris en la korton kaj ĉirkaŭrigardis.

“Mi ne komprenas, kiu strangaĵo okazis! La loĝejo estas malfermita, Paŭĉjo forestas.”

Malantaŭ li aŭdiĝis paŝoj. Artjom sin turnis. Antaŭ li, streĉinte la orelojn, staris grandega virhundo. De la korta pordo al la domo iris nekonata junulino.

“Mi bezonas vidi Paŭlon Korĉagin,” ŝi diris, pririgardante Artjomon. Ŝia voĉo estis mallaŭta.

“Ankaŭ mi bezonas vidi lin. Diablo scias, kie li estas! Jen mi venis, la loĝejo estas malfermita, kaj li forestas. Kaj vi, ĉu vi venis al li?” li sin turnis al la fraŭlino. Responde li aŭdis demandon:

“Ĉu vi estas Artjom, la frato de Korĉagin?”

“Jes, sed pri kio temas?”

Sed la junulino, ne respondante al li, maltrankvile rigardis la malfermitan pordon.

“Kial mi ne venis hieraŭ? Ĉu eble, eble?..”

Kaj pezo en ŝia brusto premis ankoraŭ pli forte.

“Vi trovis la loĝejon malfermita, kaj Paŭlo forestis?” ŝi demandis Artjomon, kiu mirigite rigardis ŝin.

“Sed vi, propre, kiun koncernon havas al Paŭlo?”

Tonjo proksimiĝis al li kaj, ĉirkaŭrigardinte, impete ekparolis:

“Mi ne scias precize, sed se Paŭlo ne estas hejme, li estas arestita.”

“Pro kio?” nerve ektremis Artjom.

“Ni venu en la ĉambron,” diris Tonjo.

Artjom aŭskultis ŝin silente. Kiam ŝi rakontis al li ĉion, kion ŝi sciis, li malesperiĝis.

“Nu, estu ĉio trioble damnita! Ne estis malĝojo, do diabloj alportis laŭvoje…” li balbutis deprimite.

“Nun estas kompreneble, kial en la loĝejo estas tia ĥaoso. Entiris diabla forto la knabaĉon en tiun historion… Kie mi nun serĉu lin? Sed vi, fraŭlino, kiu vi estas?”

“Mi estas filino de la forstestro Tumanov. Mi konas Paŭlon.”

“Ha-a…” nedifineble voĉis Artjom.

“Jen farunon mi akiris por iom nutri la knabon, sed ĉi tie jen kio okazis…”

Tonjo kaj Artjom silente rigardis unu la alian.

“Mi nun foriras. Kredeble vi trovos lin,” mallaŭte diris Tonjo, adiaŭante Artjomon.

“Vespere mi venos al vi, kaj vi rakontos al mi.”

Artjom silente kapjesis.

* * *

En angulo zumis malgrasa muso, vekiĝinta post vintra dormado. Sur rando de malnova elfrotita sofo, apoginte la manojn sur la genuoj, sidis juna vilaĝanino, fiksinta sencelan rigardon al malpura planko. La urba komandanto, preminte cigaredon en angulo de la buŝo, per larĝaj literoj finskribis folion kaj sub la vortoj “Komandanto de la urbo Ŝepetovka” la subleǔtenanto kun plezuro metis sian arabeskan subskribon kun komplika hoketo ĉe la fino. Ĉe la pordo aŭdiĝis tinto de spronoj. La komandanto levis la kapon. Antaŭ li staris Salomiga kun pansita brako.

“Kiu vento vin alportis? “la komandanto salutis lin.

“Ĉu tion povas fari vento? Mian brakon iu bohunano dishakis ĝis la osto.”

Salomiga, malatentante ĉeeston de la virino, abomeninde sakris.

“Do, ĉu vi venis ĉi tien por resaniĝi?”

“Ni resaniĝos en la transa mondo. Ĉe la fronto la malamikoj premas tiel, ke el ni eĉ akvo gutas.”

La komandanto haltigis lin, montrante per kapmovo la virinon.

“Ni poste priparolos tion.”

Salomiga peze sidiĝis sur tabureton kaj demetis sian kepon kun kokardo, sur kiu estis stampita emajla tridento – la ŝtata blazono de UPR.

“Golub sendis min,” li komencis nelaŭte.

“Baldaŭ ĉi tien translokiĝos divizio de la siĉ-pafistoj. Entute ĉi tie kuiriĝos kaĉo, tial mi devas ĉion ordigi. Eble la ĉefatamano venos kun iu eksterlanda eminentulo. Tial neniu ĉi tie parolu pri la pogromaj “amuzoj”.

Kaj kion vi skribas?”

La komandanto metis sian cigaredon en alian buŝangulon.

“Ĉi tie sidas unu fiulo, knabaĉo. Komprenu, estis kaptita en la stacio tiu Ĵuĥraj, vi memoras, kiu atakigis fervojistojn kontraŭ nin.”

“Do?” interesite proksimiĝis Salomiga.

“Nu, vi komprenas, stultulo Omelĉenko, la stacia komandanto, sendis al mi Ĵuĥrajon sub eskorto de kozako, kaj tiu knabaĉo liberigis lin dum plenluma tago. Ili senarmigis la eskortinton, elbatis liajn dentojn kaj eskapis. Ĵuĥraj malaperis sen postsignoj, sed tiu ĉi estis kaptita. Jen legu la materialon,” li etendis al Salomiga staketon da skribita papero. Tiu supraĵe trarigardis ĝin, foliumante per la maldekstra mano. Traleginte, li fiksis la okulojn ĉe la komandanto:

“Kaj vi nenion sukcesis ekscii de li?”

La komandanto nerve tiris vizieron de la kaskedo.

“Kvin tagojn mi penegas, sed li silentas. ‘Nenion,’ li diras, ‘mi scias, ne mi liberigis lin.’ Estas iu bandita degenerulo. Vi komprenas, la eskortisto rekoninte lin, preskaŭ sufokis lin ĉi tie, la fiulon. Mi kun peno lin forŝiris. Omelĉenko punis la kozakon pro la arestito per dudek kvin batoj. Do tial la kozako tiun knabaĉon terure batis. Deteni la arestiton plu ne necesas, mi petas la stabon permesi, ke ni ‘elspezu’ lin. Salomiga malestime kraĉis.

“Se li estus en miaj manoj, li ekparolus. Ne vi, popido, povas esplordemandi. Kia komandanto povas fariĝi pastriĝonta seminariano? Ĉu vi regalis lin per ŝargostango?”

La komandanto ekkoleris:

“Vi tro multe permesas al vi. Viajn mokojn vi povas lasi al vi mem. Mi estas komandanto ĉi tie, kaj mi petas ne enmiksiĝi.”

Salomiga ekrigardis la kokpozan komandanton kaj ridegis:

“Ĥa-ĥa!.. Popfilo, ne pufigu vin, aliel vi krevos. Diablo prenu vin kaj viajn aferojn. Prefere diru, kie oni povas akiri iom da hejmfarita brando.”

La komandanto ridetis.

“Tion oni povas.”

“Kaj tiun,”

Salomiga perfingre montris la paperujon, “se vi volas, ke oni ekzekutu lin, prezentu lin dek-ok-jara anstataŭ dek-ses-jara. La hokon desegnu jen ĉi tie, aliel oni povas malkonfirmi la verdikton.”

* * *

Ili estis triope en la provizejo. Barboza maljunulo en trivita kaftano kuŝis flanke sur tabullito, fleksinte siajn malgrasajn gambojn en larĝa tola pantalono. Li estis arestita pro tio, ke el lia stalo malaperis ĉevalo de la petlurano luloĝanta ĉe li. Sur la planko sidis mezaĝa virino kun ruzaj ĉirkaŭkurantaj okuloj, kun pintforma mentono, kiu okupiĝis pri produktado de brando. Oni akuzis ŝin pri ŝtelo de horloĝo kaj de aliaj valoraĵoj. En angulo sub fenestro, metinte la kapon sur sian ĉifitan ĉapelon, en duonforgeso kuŝis Korĉagin.

* * *

En la provizejon oni venigis junulinon kun grandaj timplenaj okuloj, kun bunta kaptuketo surmetita laŭ vilaĝana maniero. La junulino staris dum unu minuto kaj sidiĝis apud la brandistino. Tiu esploreme observis la novulinon kaj rapide ekparolis:

“Do, oni arestis vin, knabinjo?”

Ne ricevinte respondon, ŝi plu persistis:

“Pro kio oni vin ĉi tien, ha? Eble pro kaŝa brandfarado?”

La juna vilaĝanino, leviĝinte kaj rigardinte la tedan virinon, mallaŭte respondis:

“Ne, oni arestis min pro mia frato.”

“Kaj li pri kio kulpas?” daŭre tedis la virinaĉo. La maljunulo enmiksiĝis:

“Por kio vi maltrankviligas ŝin? Al la knabino eble la mondo ŝajnas abomeninda, sed vi tamburas.”

La virino rapide returnis sin al la dormbenko.

“Sed kial vi edifas min? Mi ja ne kun vi parolas.”

La maljunulo kraĉis:

“Ne gluiĝu al la knabino, mi diras.”

En la provizejo estiĝis silento. La junulino sternis grandan tukon, kuŝiĝis sur ĝin, metinte la kapon sur la manon. La brandistino komencis manĝi. La maljunulo mallevis siajn piedojn sur la plankon, malrapide faris paperan rulaĵon kun tabako kaj ekfumis. Tra la ĉambro ekŝvebis nuboj da fetora fumo. Ŝmacante per plen-plena buŝo, la virino grumblis:

“Ĉu vi ne povas pacienci sen fumaĉo, dum oni manĝas?”

La maljunulo sarkasme ekridis:

“Ĉu vi timas malgrasiĝi? Baldaŭ vi tra la pordo ne trairos. Prefere vi al la knabo donu ion por manĝi, anstataŭ remburi vin mem.”

La virino rediris ofendite:

“Mi diras al li: manĝu iom, sed li ne volas. Sed pri mi – retenu la langon. Mi manĝas ne vian panon.”

La junulino sin turnis al la virino kaj demandis, indikante per la kapo al Korĉagin.

“Ĉu vi scias, pro kio li estas arestita?”

La virino ekĝojis, ke oni parolas kun ŝi, kaj volonte informis:

“Li estas ĉi-tiea knabo, Korĉagin, la pli juna filo de la kuiristino.”

Sin klininte al orelo de la junulino, la brandistino flustris:

“Li liberigis bolŝevikon. Iu maristo ĉi tie estis, lue loĝinta ĉe mia najbarino Zozuliĥa.”

La junulino rememoris:

“mi petas la stabon permesi, ke ni elspezu lin”.

* * *

La fervojstacion plenigadis eskalone milittrajnoj unu post la alia. Kiel senorda amaso ruliĝis el ili batalionoj da siĉ-pafistoj. Laŭ reloj malrapide rampis ŝtale vinktita kvarvagona kirastrajno “Zaporoĵec”.

De la vagonplatformoj oni fortrenis kanonojn. El ŝarĝvagonoj oni elkondukis ĉevalojn. Tuj oni selis ilin por ekrajdo kaj, forpuŝante senordajn amasojn de infanterianoj, trabatis al si la vojon al stacia korto, kie estis formiĝanta kavaleria taĉmento. Klopode kuradis suboficiroj, elkriante numerojn de siaj trupoj.

La stacidomo zumis kiel svarmanta vesparo. El senforma amaso de diversvoĉaj tumultaj homoj iom post iom formiĝis kvadratoj de plotonoj, kaj baldaŭ torento da armitoj enfluis en la urbon. Ĝis la vespero sur ŝoseo tinte bruis veturiloj kaj treniĝis arieroj de l’ divizio de siĉ-pafistoj. Fine, fermante la procesion, tramarŝis la stabroto, plenvoĉe kanteganta per cent dudek gorĝoj: Kial bru’ kaj tumult’ Rumoregas? En Ukraini’ Petlura Nun regas… Korĉagin leviĝis al la fenestro. Tra la krepusko de frua vespero li aŭdis bruegon de radoj sur strato, piedklakadon de multegaj homoj, multvoĉan kantadon. Malantaŭ li iu diris mallaŭte:

“Evidente trupoj eniras la urbon.”

Korĉagin sin returnis. Parolis la junulino, venigita hieraŭ. Li aŭdis ŝian rakonton: la brandistino atingis sian celon. Ŝi venis el vilaĝo, sep verstojn for de la urbeto. Ŝia pli aĝa frato Gricko, ruĝa partizano, dum la periodo de la sovetoj estris komitaton de malriĉuloj.

Kiam foriris la ruĝuloj, foriris ankaŭ Gricko, zoninte sin per mitrala kartoĉbendo. Kaj nun la familio ne plu vivas normale. Oni forprenis la solan ĉevalon. La patron oni veturigis al la urbo, kaj li suferis en malliberejo. La vilaĝestro, unu el tiuj kiujn Gricko subpremis, venĝe venigas diversajn militistojn por kantonmenti en ilia domo. La familio tute mizeriĝis. Hieraŭ al la vilaĝo venis komandanto por amasa traserĉo. La vilaĝestro venigis lin al ili. La komandanto pririgardis la junulinon, kaj matene kunprenis ŝin al la urbo por “esplordemandado”.

Korĉagin ne povis endormiĝi, senspure malaperis trankvilo, kaj obsedis lin la penso, de kiu li ne povis liberiĝi:

“Kio okazos plu?”

Pike doloris lin la batita korpo. Kun besta kruelo bategis lin la eskortisto. Por eviti la malŝatatan pensadon, li komencis aŭskulti la flustradon de la najbarinoj. Tute mallaŭte rakontis la junulino, kiel la komandanto altrudis sin, minacis, admonis, sed renkontinte repuŝon, li furioziĝis:

“Mi ĵetos vin,” li diris, “en kelon, de tie vi ne eliros”.

Nigro vualis la angulojn. Baldaŭ venos nokto, sufoka kaj maltrankvila.

Denove aperas la pensoj pri la nekonata morgaŭo. Estas la sepa nokto, sed ŝajnas ke pasis monatoj. Malmola estas la kuŝejo, ne kvietiĝis doloro. Ili restis nur tri en la ĉambro. La maljunulo ronkas sur sia tabullito, kvazaŭ sur la hejma arkforno. Li estas saĝe trankvila kaj bone dormas ĉiunokte. La virinon liberigis la subleǔtenanto por akiri brandon. Ĥristina kaj Paŭlo kuŝas sur la planko tre proksime unu al la alia. Hieraŭ tra la fenestreto li vidis Serĝon. Tiu longe staris sur la strato, sopire rigardante fenestrojn de la domo.

“Evidente li scias, ke mi estas ĉi tie”.

Dum tri tagoj oni transdonis al li pecojn da acida sekala pano. Oni ne diris, kiu ilin donis por li.

Dum du tagoj la komandanto ne maltrankviligis lin per sia enketado. Kion tio povus signifi? Dum la enketado li nenion diris, li ĉion kontestis. Li eĉ mem ne sciis, kial li silentis. Li volis esti kuraĝa, forta, kiel tiuj, pri kiuj li legis en libroj, sed kiam oni arestis lin, kiam oni kondukis lin nokte kaj apud la grandega vapormuelejo unu el la eskortantoj diris:

“Por kio ni konduku lin plu, sinjoro subleǔtenanto? Ni pafu kuglon en lian dorson – kaj finite”, li ektimis. Jes, estas terure morti en sia dek-sepa vivojaro! Ja la morto signifas por ĉiam ne plu vivi. Ankaŭ Ĥristina pensas. Ŝi scias pli multe ol tiu ĉi junulo. Li verŝajne ankoraŭ ne scias… Sed ŝi aŭdis. Li ne dormas, turnas sin de flanko al flanko dum noktoj. Ĥristina kompatas, tre kompatas lin, sed ŝi havas propran malfeliĉon – ŝi ne povas forgesi la terurajn vortojn de la komandanto:

“Morgaŭ mi trovos punon por vi. Se vi ne volas kun mi, vi iros al la kazerno. La kozakoj ne rifuzos vin akcepti. Elektu”.

Ho, kiel estas malfacile, kaj de nenie ŝi povas atendi indulgon! Ĉu ŝi kulpas, ke Gricko foriris al la ruĝuloj? Ho, kiel malfacile estas vivi en tiu ĉi mondo! Obtuza doloro kunpremas ŝian gorĝon. Senhelpa malespero, timo atakis ŝin, kaj Ĥristina mallaŭte ekploris. La juna korpo tremas pro neimagebla angoro kaj veo. En angulo ĉe la muro moviĝas ombro.

“Kio al vi?”

Per varma flustrado Ĥristina konfesis sian angoron al la silentema najbaro. Li aŭskultas, silentas, kaj nur lia mano tuŝis la manojn de Ĥristina.

“Ili torturos min ĝismorte, la malbenitaj,” glutante larmojn kun nekonsciita teruro ŝi flustris.

“Mi pereos, la forto estas ilia.”

Kion li, Paŭlo, povus diri al tiu ĉi junulino? Vortoj mankas. Ne estas kion diri. La vivo premis ringe. Eble ne lasi ŝin morgaŭ, lukti? Oni batos ĝismorte aŭ forhakos la kapon per sabro – kaj fino. Kaj por almenaŭ iomete esprimi sian simpation al la junulino, venenita per malfeliĉo, li tenere karesis ŝian manon. Ŝiaj plorĝemoj kvietiĝis. De tempo al tempo sentinelo ĉe la enirejo laŭte demandis preterpasantojn per la kutima “Kiu iras?”, kaj ree estis silento. Profunde dormis la maljunulo. Malrapide rampis nepercepteblaj minutoj. Li ne komprenis, kiam ŝiaj brakoj forte lin ĉirkaŭprenis kaj altiris.

“Atendu, kolombeto,” flustris la varmaj lipoj, “tute egale mi pereos: se ne oficiro, la aliaj min mortturmentos. Prenu min vi, karulo, por ke ne tiu hundo mian virgecon forrabu..”

“Kion vi diras, Ĥristina?”

Sed ŝiaj fortaj manoj ne forlasis lin. La lipoj ardaj, lipoj sukplenaj… Estas malfacile ilin rezigni. La vortoj de l’ junulino estis simplaj kaj teneraj. Li scias ja, kial ŝi parolas tiel. Kaj jen foriĝis ien flanken la hodiaŭo. Estas forgesitaj seruro sur la pordo, la rufa kozako, la komandanto, brutala batado, sep sufokaj noktoj, kaj nur por momento restis la ardaj lipoj kaj la vizaĝo apenaŭ humida pro larmoj. Subite li rememoris Tonjon.

“Kiel mi povis ŝin forgesi?.. Forgesi ŝiajn belajn okulojn?”

Sufiĉis la forto por sin deŝiri. Kiel ebria li leviĝis kaj metis siajn manojn sur la kradon. La manoj de Ĥristina trovis lin.

“Kial do vi?”

Kiom da sento estis en tiu demando! Li kliniĝis al ŝi kaj forte premante ŝiajn manojn, diris:

“Mi ne povas, Ĥristina. Vi estas bona,” kaj ion li parolis, kion li ne komprenis mem. Li rektiĝis kaj por disŝiri la netolereblan silenton, ekpaŝis al la dormbenko. Eksidinte sur la rando, li ektaŭzis la maljunulon.

“Avĉjo, estu afabla, donu al mi fumi.”

En la angulo, sin volvinte en tukon, ploregis la junulino. Tage venis la komandanto, kaj kozakoj forkondukis Ĥristinan. Ŝi adiaŭis Paŭlon per la okuloj, en kiuj estis riproĉo. Kaj kiam post ŝi frappe fermiĝis la pordo, lia animo fariĝis ankoraŭ pli peza kaj sombra. La maljunulo ĝis vespero eltiris el la junulo neniun vorton. Oni ŝanĝis la gardistaron kaj skribistojn de la komandanto. Vespere oni venigis novan arestiton. Paŭlo rekonis en li Dolinnik, la lignaĵiston de sukerfabriko. Fortika, malalta, vestita per senkoloriĝinta ĉemizo sub trivita jako. Per atentema rigardo li esploris la ĉambron. Paŭlo vidis lin en 1917, en februaro, kiam la revolucio atingis ankaŭ la urbeton.

Dum bruaj manifestacioj li aŭskultis nur unu solan bolŝevikon. Tiu estis Dolinnik. Li oratoris al soldatoj, grimpinte sur barilon apud la vojo. Gravuriĝis en memoro liaj konkludaj vortoj:

“Sekvu la bolŝevikojn, ili ne perfidos!”

De tiam li ne vidis la lignaĵiston. La maljunulo ekĝojis pri la nova najbaro. Evidente, al li estis malfacile sidi silente dum la tuta tago. Dolinnik sidiĝis apud li sur lian tabulliton, fumis kun li kaj demandis lin pri ĉio.

Poste li sidiĝis apud Korĉagin.

“Do, kion bonan vi diros?” li demandis la junulon.

“Kiamaniere vi trafis ĉi tien?”

Aŭdante unusilabajn respondojn, Dolinnik sentis, ke lia kunparolanto estas malkonfidema, kaj pro tio li avaris pri la vortoj. Sed kiam la laboristo eksciis pro kio oni akuzas la junulon, li mirigite fiksis siajn saĝajn okulojn sur Korĉagin kaj pliproksimiĝis.

“Do, vi diras, ke vi liberigis Ĵuĥrajon? Jen kia afero. Mi eĉ ne sciis, ke oni arestis vin.”

Paŭlo pro surprizo iom levis sin per kubuto.

“Kiu estas Ĵuĥraj? Mi nenion scias. Oni povas akuzi min pri ĉio.”

Sed Dolinnik ridetante ekmoviĝis.

“Lasu, amiko mia, antaŭ mi ne kriptu. Mi scias pli multe ol vi.”

Li parolis tute mallaŭte, ke la maljunulo ne aŭdu:

“Mi ja mem akompanis Ĵuĥrajon. Nun li verŝajne estas en la celita loko. Fjodor ĉion rakontis al mi pri tiu okazo.”

Iom silentinte, en medito pri io, li aldonis:

“Vi, kiel evidentiĝas, estas brava knabo. Sed tio, ke vi sidas ĉi tie, kaj ke ili scias pri ĉio, tiu tuta afero por neniu diablo taŭgas, mi povas diri eĉ, ke la afero estas tute aĉa.”

Li demetis sian jakon, sternis ĝin sur la planko, sidiĝis, apoginte sian dorson kontraŭ la muron, kaj denove komencis prepari rulpaperon kun tabako. La lastaj vortoj de Dolinnik diris ĉion al Paŭlo. Estis klare, ke Dolinnik estas fidinda homo. Se li akompanis Ĵuĥrajon, tio signifas… Vespere li jam sciis, ke Dolinnik estas arestita pro agitado inter kozakoj de Petlura. Li estis kaptita ĉe la faro, kiam li estis disdonanta flugfoliojn de la gubernia revolucia komitato kun alvoko kapitulacii kaj transiri al la ruĝuloj. Singardema Dolinnik rakontis al Paŭlo malmulton.

“Kiu scias?” li pensis.

“Se oni komencos bati la knabon per ŝargostangoj… Li estas ankoraŭ juna”.

Malfrue vespere, sin preparante por dormo, li konfesis sian antaŭtimon per ĝenerala konciza frazo:

“Nia stato, Korĉagin, ne estas enviinda. Ni vidu, kio rezultos.”

La sekvantan tagon en la arestejo aperis nova malliberulo, konata en la tuta urbo barbiro Ŝlema Zelcer, kun grandegaj oreloj kaj maldika kolo. Li rakontadis al Dolinnik ekscitiĝe kaj mangestante:

“Nu, do jen: Fuks, Bluvŝtejn, Trahtenberg bonvenigos Petluran. Laŭ la malnova rusa moro ili portos al li salut-panon kun salo. Mi diris: se vi volas porti, portu, sed kiu subskribos tion de la tuta hebrea loĝantaro? Mi petas pardonon – neniu. Ili estas prudentaj. Fuks posedas vendejon, Trahtenberg muelejon, sed kion mi posedas? Kaj kion havas la cetera mizerularo? Tiuj almozuloj havas nenion. Tamen mi havas tro longan langon. Hodiaŭ mi razis suboficiron, tiun el la nove venintaj, kaj mi demandis: ‘Ĉu atamano Petlura scias pri la pogromoj aŭ ne? Ĉu li akceptos tiun delegacion?’ Ho, kiom ofte mi havis malagrablaĵojn pro mia lango? Kaj kion faris tiu suboficiro, laŭ via opinio, post kiam mi lin razis, pudris, ĉion faris altgrade? Li leviĝis kaj anstataŭ pagi, li arestis min pro agitado kontraŭ la registaro.”

Zelcer batis per pugno sian bruston.

“Kia agitado? Kion tian mi diris? Mi ja nur demandis la homon… Kaj pro tio oni arestis min.”

Zelcer ekscitite tordis butonon sur la ĉemizo de Dolinnik, tiris jen unu lian manon, jen la alian. Dolinnik nevole ekridetis, aŭskultante la indignigitan barbiron.

Kiam Ŝlema silentiĝis, Dolinnik diris serioze:

“He, Ŝlema, vi estas saĝa homo, sed vi agis malsaĝe. Ĉu vi trovis taŭgan tempon por babili? Mi ne konsilus al vi trafi ĉi tien.”

Zelcer kompreneme rigardis lin kaj malespere svingis sian manon. La pordo malfermiĝis kaj oni enpuŝis la brandistinon, konatan al Paŭlo. Ŝi kolere insultis la kozakon, kiu ŝin alkondukis:

“Ke fajro vin forbruligu kune kun via komandanto! Mortaĉu li pro mia brando!”

La gardisto frape fermis post ŝi la pordon, kaj estis aŭdeble, kiel li ŝovis la riglilon.

La virino sidiĝis sur tabulliton; la maljunulo ŝerce salutis ŝin.

“Do, vi denove venis al ni, tamburulino? Sidiĝu, estu gastino.”

La brandistino malafable rigardis la maljunulon kaj preninte sian havaĵon, volvitan en ĉifonon, translokiĝis sur la plankon apud Dolinnik. Oni denove ŝin arestis, ricevinte de ŝi kelkajn botelojn de hejmfarita brando. Post la pordo en la gardistejo aŭdiĝis krioj, movoj. Ies strida voĉo kriis ordonojn. ĉiuj arestitoj turnis siajn kapojn al la pordo.

* * *

Sur la placo, apud senpretenda preĝejeto kun antikva sonorilejo, estis okazanta evento, eksterordinara por la urbeto. Ĉirkaŭante la placon de tri flankoj, per regulaj rektangulaj formacioj dislokiĝis trupoj de la divizio de la siĉ-pafistoj en plena batalekipo. Fronte, komencante de la preĝeja perono, per vicoj, atingante la lernejan barilon etendiĝis en ŝakaj kvadratoj tri infanteriaj regimentoj. Kiel griza, polve kovrita amaso, metinte fusilojn al la piedoj, dense ĉirkaŭvolvitaj per kartoĉbendoj, kun strangaj rusaj ferhelmoj, similaj al duone distranĉitaj kukurboj, staris soldatoj de la plej batalkapabla divizio de la Direktorio. Bone vestita el la provizoj de la cara armeo, konsistanta je pli ol duono el kulakoj, konscie batalantaj kontraŭ la sovetoj, la divizio estis kantonmentita en la urbeto por defendi la gravegan strategian fervojnodon. El Ŝepetovka laŭ kvin diversaj direktoj etendiĝis brilantaj relstrioj. Perdi tiun punkton por Petlura signifus perdi ĉion. La Direktorio ja sen tio posedis nur etan teritorion, kies ĉefurbo estiĝis modesta urbeto Vinnica. La ĉefatamano decidis mem kontroli la trupojn. Ĉio estis preta por lia renkonto. En malantaŭaj vicoj, pli malproksime por ne esti videblaj, en angulo de la placo, oni lokigis la regimenton de rekrutoj. Neniu el tiuj vilaĝaj junuloj, kaptitaj de nokta patrolo en iliaj fornoj-litoj aŭ sur stratoj, intencis militi.

“Ni ne estas malsaĝuloj,” ili diris. La plej granda sukceso de la oficiroj de Petlura estis eskorte venigi la mobilizitojn al la urbo, dividi ilin po-rote kaj disdoni armilojn. Sed jam la sekvan tagon triono da rekrutoj malaperis, kaj ĉiutage ili malmultiĝis. Disdoni al ili botojn estus malprudentege, kaj botoj ja ne estis multaj. Oni ordonis veni al la mobiliza oficejo piedvestitaj. Tio donis mirindan rezulton.

Oni ne povis eĉ ekscii, kie la rekrutoj akiris tiun neimageblan, ĉifonitan piedvestaĉon, kiu tenis sin sur piedoj nur per drato aŭ ŝnuro! Por la parado oni venigis ilin nudpiedaj. Post la infanterio etendiĝis la kavaleria regimento de Golub. La kavalerianoj detenis densajn amasojn de scivoluloj. Ĉiuj volis vidi la paradon. La ĉefatamano mem venos! En la urbo tiuj okazoj estis raraĵo. Kaj neniu volis preterlasi la senpagan spektaklon. Sur ŝtuparo de la preĝejo kolektiĝis koloneloj, kapitanoj kaj aliaj oficiroj, ambaŭ popfilinoj, areto da ukrainaj instruistoj, grupeto da “liberaj” kozakoj, ĝibeta prezidanto de la urbestraro – entute la elito, prezentanta la “societon”, kaj meze de ili, vestita per ĉerkesa kamizolo, estis ĉefinspektoro de infanterio. Li komandis la paradon. En la preĝejo popo Bazilo sin vestis per paska ornato. Estis preparata solena renkonto al Petlura. Oni alportis kaj fiksis la standardon kun du koloroj – flava kaj blua. Antaŭ ĝi devis ĵuri la rekrutoj. La diviziestro en trivita aŭto “Ford” kun forfrotita farbo sin direktis al la stacidomo por renkonti Petluran. La inspektoro de infanterio alvokis sveltan, kun dande torditaj lipharetoj, kolonelon Ĉernjak.

“Prenu iun kun vi, kontrolu la komandejon kaj la arieron, zorgu, ke ĉio estu pura kaj orda. Se estas arestitoj, kontrolu kaj la aĉularon forpelu.”

Ĉernjak klakis per kalkanumoj, kunprenis iun apudan kapitanon kaj forrajdis. La inspektoro sin turnis afable al la pli aĝa popfilino:

“Sed kio pri la tagmanĝo, ĉu ĉio estas en ordo?”

“Ho jes, tie la komandanto klopodas,” respondis la popfilino, trapikante la belan inspektoron per la okuloj. Subite ĉio ekmoviĝis: laŭ la ŝoseo haste galopis rajdanto, kliniĝinta al kolo de ĉevalo. Li svingis per la mano kaj kriis:

“Ili venas!”

“Al la lokoj!” kriegis la inspektoro.

La ĉefserĝentoj kuris al la spaliroj. Kiam la aŭto ekternis apud la preĝeja perono, orkestro ekludis la himnon “Ne pereis Ukrainio”.

El la aŭto, sekvante la diviziestron, plumpe elrampis la ĉefatamano mem – Petlura, mezkreska viro, kun firme fiksita anguleca kapo sur purpura kolo, vestita per blukolora ĵupano el bona gvardia drapo, zonita per flama rimeno kun agrafita al ĝi eta pistolo “Broŭning” en ŝama pistolujo. Sur lia kapo estis kakikolora plata kaskedo, nomata kerenko, kun la kokardo – emajla tridento. Nenio militeca estis en la figuro de Simon Petlura. Li aspektis tute ne milita homo. Malkontenta pro io, li aŭskultis koncizan raporton de la inspektoro.

Poste al li sin turnis la prezidanto de la urbestraro kun salutparolo. Petlura distrite aŭskultis, rigardante trans lian kapon al la vicigitaj regimentoj.

“Ni komencu inspektadon,” li kapsignis al la inspektoro. Ascendinte sur etan podion ĉe la standardo Petlura sin turnis al soldatoj kun dekminuta parolado. La parolado ne estis konvinka, Petlura parolis sen inspiro, videble laciĝinte dum la vojaĝo. Li finis en bruo de trejnitaj soldataj krioj:

“Gloro! Gloro!”

Li descendis de la podio kaj viŝis per poŝtuko sian ŝvitan frunton.

Poste kun la inspektoro kaj la diviziestro li inspektis la trupojn. Preterirante vicojn de la rekrutoj, li malestime mallarĝigis siajn okulojn, nervoze mordetante la lipojn. Antaŭ la fino de l’ inspektado, kiam la rekrutaj plotonoj per malregulaj vicoj estis alirantaj al la standardo, apud kiu staris popo Bazilo, kaj kisis evangelion kaj angulon de la standardo, okazis io neatendita. Enigmamaniere sur la placon penetris delegacio, veninta al Petlura. Kun pano kaj salo en la manoj elpaŝis riĉa lignokomercisto Bluvŝtejn, lin sekvis galanteria komercisto Fuks kaj ankoraŭ tri solidaj komercistoj. Bluvŝtejn, lakeece sin klinante, prezentis la pleton al Petlura. Ĝin prenis apuda serĝento.

“Hebrea loĝantaro esprimas al vi, ĉefo de la ŝtato, sian sinceran dankon kaj estimon. Bonvolu akcepti la gratulfolion.”

“Bone,” grumblis Petlura, supraĵe trarigardante la paperon. Sed tuj elpaŝis Fuks.

“Ni plej humile petas vin ebligi remalfermon de niaj entreprenoj kaj defendi nin de pogromo,”

Fuks pene elpremis el si la malfacilan vorton. Petlura kolere sulkigis la brovojn.

“Mia armeo ne okupiĝas pri pogromoj. Vi devas fiksi tion en via memoro.”

Fuks senhelpe disetendis la brakojn. Petlura nerve movis la ŝultrojn. Li koleris kontraŭ la neĝustatempe veninta delegacio. Li sin turnis. Post lia dorso, mordante nigran lipharon, staris Golub.

“Ĉi tie oni plendas pri viaj kozakoj, sinjoro kolonelo. Esploru la aferon kaj uzu necesajn rimedojn,” diris Petlura, kaj turninte sin al la inspektoro ordonis:

“Ni komencu la paradon.”

La missorta delegacio ne atendis renkonton kun Golub kaj ekrapidis forgliti. La tuta atento de la spektantoj estis fiksita al preparo por la ceremonia marŝo. aŭdiĝis abruptaj komandvortoj. Golub ofensive sin movis al Bluvŝtejn kun ekstere trankvila vizaĝo kaj distingeble flustris:

“Tuj estu for de ĉi tie, nebaptitaj animoj, aŭ mi faros kotletojn el vi.”

Tondris orkestro, kaj la unuaj trupoj ekmarŝis tra la placo. Alirante al la loko, kie staris Petlura, soldatoj mekanike bojkriis laŭte “gloro!” kaj sin turnis laŭ la ŝoseo al flankaj stratoj. Fronte de la rotoj, vestitaj per novaj kakikoloraj uniformoj, senĝene marŝis oficiroj, svingante promenbastonojn kvazaŭ dum promenado. La modon marŝi kun bastonetoj, kaj por soldato – kun fusilvergoj, enkondukis la siĉ-anoj unuafoje. Ariere iris la rekrutoj, kiel senorda amaso, perdante marŝtakton, puŝante unu la alian. Susurado de nudaj piedoj ne faris bruon. Ĉefserĝentoj penegis per ĉiuj fortoj ordigi la marŝon, sed tio ne estis ebla.

Kiam almarŝis la dua roto, dekstraflanka junulo en tola ĉemizo gapis la ĉefatamanon, malferminte la buŝon pro la miro, kaj je tuta sia svingo falis sur la pavimon, trafinte en iun kaveton per piedo. Lia fusilo, tintante ekruliĝis sur ŝtonoj. La junulo penis sin levi, sed tuj li estis faligata de la postmarŝantaj soldatoj. Inter la spektantoj aŭdiĝis rido. La plotono miksis sian ordon. La placon ĝi trairis tute fuŝe. La malprospera knabo, kaptinte la fusilon, kuris por atingi siajn kamaradojn. Petlura sin forturnis de tiu malagrabla sceno; ne atendante la finmarŝon de la kolono, li ekiris al la aŭto. La inspektisto, sekvante lin, singardeme demandis:

“Ĉu sinjoro atamano restos por tagmanĝo?”

“Ne,” abrupte respondis Petlura. Malantaŭ alta barilo de la preĝejo, inter amaso da spektantoj, la paradon rigardis Serĝo Bruzĵak, Valja kaj Klimĉjo. Forte ĉirkaŭbrakinte la stangojn de la krado, Serĝo malamege kaj fikse rigardis vizaĝojn de la malsupre starantaj homoj.

“Ni iru, Valja, la spektaklo finiĝas,” li diris provoke laŭte, ke ĉiuj aŭdu, kaj forlasis la barilkradon. Oni konsternite sin turnis al li. Neniun atentante, li ekiris al la pordeto. Lin sekvis la fratino kaj Klimĉjo.

* * *

Algalopinte al la komandejo, kolonelo Ĉernjak kun kapitano forsaltis de la ĉevaloj. Transdoninte tiujn al soldato, ili rapide eniris la gardistejon.

“Kie estas la komandanto?” abrupte demandis Ĉernjak deĵorantan soldaton.

“Mi ne scias,” tiu balbutis, “ien foriris.”

Ĉernjak pririgardis la malpuran, ĥaosan gardistejon, distaŭzitajn litaĵojn, sur kiuj neglekte sin etendis kozakoj de l’ komandanto. Ili eĉ ne pensis stariĝi antaŭ la venintaj oficiroj.

“Kian brutejon vi faris ĉi tie?” ekmuĝis Ĉernjak.

“Kial vi kuŝaĉas kiel akuŝontaj porkinoj?” li atakis la kuŝantojn. Unu el la kozakoj, eksidinte sate ruktis kaj malamike grumblis:

“Kial vi krias? Ni havas niajn proprajn kriilojn.”

“Kio?” alsaltis Ĉernjak.

“Kun kiu vi parolas, bovina muzelego? Mi estas kolonelo Ĉernjak! Ĉu vi aŭdis, hundido? Leviĝu tuj, aliel mi donos al ĉiuj vergobatojn!” kuradis tra la gardistejo la ekscitiĝinta kolonelo.

“Dum unu minuto forbalau la tutan malpuraĵon, ordigu la litojn, rehavigu al viaj muzeloj homan aspekton. Al kiuj vi similas? Ne al kozakoj, sed al bando da rabistoj.”

Lia kolerego estis senlima. Li furioze puŝis per piedo iun ujon kun ruba fluidaĵo, kiu staris survoje. La kapitano ne postrestis, abunde ŝutante insultaĵojn kaj konvinke svingante sian trivostan skurĝon, li pelis la kuŝemulojn for el la litoj.

“La ĉefatamano inspektas la paradon. Li povas veni ĉi tien. Vigle moviĝu!”

Vidante, ke la afero serioziĝas, kaj ke ili efektive povas ricevi la vergojn, –– la nomo de Ĉernjak estis bone konata al ĉiuj,–– la kozakoj komencis kuradi kvazaŭ brogitaj. La laboro ekbolis.

“Necesas rigardi la arestitojn,” proponis la kapitano.

“Kiu scias, kiujn ili tenas ĉi tie? Eble venos la ĉefatamano, kaj povos okazi malagrablaĵo.”

“Kiu havas la ŝlosilon?”

Ĉernjak demandis gardiston.

“Tuj malŝlosu.”

La ĉefgardisto ekhastis kaj malŝlosis la seruron.

“Sed kie estas la komandanto? Ĉu mi longe atendu lin? Trovu lin tuj kaj sendu lin ĉi tien,” komandis Ĉernjak.

“La gardistaron elkonduku en la korton kaj vicigu laŭ ordo… Kial la fusiloj estas sen bajonetoj?”

“Ni nur hieraŭ ŝanĝis la gardistaron,” volis pravigi sin la ĉefgardisto kaj ĵetis sin al la pordo por serĉi la komandanton.

La kapitano piedpuŝis la pordon de la provizejo. De la planko leviĝis kelkaj homoj, la ceteraj restis kuŝantaj.

“Malfermu la pordon,” ordonis Ĉernjak, “ĉi tie ne estas sufiĉe da lumo.”

Li fikse rigardis vizaĝojn de l’ arestitoj.

“Pro kio vi estas arestita?” li abrupte demandis la maljunulon sidantan sur dormbenko. Tiu leviĝis, suprentiris la pantalonon kaj, timigita de l’ subita krio, balbutis:

“Mi ja mem ne scias. Oni arestis min, kaj jen mi sidas ĉi tie. Ĉevalaĉo malaperis de la korto, sed mi ja ne kulpas pro tio.”

“Kies ĉevalaĉo? “interrompis la kapitano.

“La armea. Miaj kantonmentaj loĝantoj fordrinkis ĝin kaj transmetis la kulpon sur min.”

Ĉernjak per rapida rigardo ekzamenis la maljunulon de la kapo ĝis la piedoj, senpacience movinte la ŝultron.

“Forprenu vian fatrason, kaj marŝu for de ĉi tie!” kriis li sin turninte al la brandistino. La maljunulo ne tuj kredis, ke oni liberigis lin, kaj sin turninte al la kapitano, palpebrumis per siaj duonblindaj okuloj.

“Do, ĉu tio signifas, ke oni permesas al mi foriri?”

Tiu kapsignis: foriĝu, foriĝu plej rapide. La maljunulo rapide malligis sian sakon de la dormbenko kaj, flanken-flanken forglitis tra la pordo.

“Kaj vin pro kio oni arestis?”

Ĉernjak demandis la virinon. Tiu, finmanĝante kukon, rapide ekparolis:

“Oni maljuste min arestis, sinjoro estro. Mi estas vidvino. Oni mian brandon trinkis kaj min do pro tio malliberigis.”

“Ĉu vi vendas hejmfaritan brandon?” demandis Ĉernjak.

“Ĉu tio estas vendo?” ofendiĝis la virino.

“Li, la komandanto, prenis de mi kvar botelojn kaj nenion pagis, eĉ neniun groŝon. Kaj ĉiuj ja tiel faras: la brandon trinkas, sed monon ne pagas. Ĉu tio estas komerco?”

“Sufiĉas, tuj foriĝu de tie ĉi al diablo.”

La virino ne atendis ripeton de l’ ordono kaj, kaptinte sian korbon, dankeme sin klinante retiriĝis dorse al la pordo.

“Dio donu al vi bonan sanon, sinjoroj estroj.”

Dolinnik rigardis tiun komedion per larĝe malfermitaj okuloj. Neniu el la arestitoj komprenis la aferon. Estis klara nur tio, ke alvenis iuj estroj, kiuj povas decidi la sorton de la arestitoj.

“Kaj vi pro kio? “Ĉernjak sin turnis al Dolinnik.

“Ekstaru antaŭ sinjoro kolonelo!” kriegis la kapitano. Dolinnik malrapide kaj malfacile levis sin de la planko.

“Pro kio oni arestis vin, mi demandas?” ripetis sian demandon Ĉernjak. Dolinnik dum kelkaj sekundoj rigardis torditajn lipharojn de la kolonelo, lian glate razitan vizaĝon, vizieron de lia nova plata kaskedo “kerenko” kun emajla kokardo, kaj subite ekbrilis ebriiga ideo:

“Kaj se bonŝancos?”

“Oni arestis min pro tio, ke mi iris tra la urbo post la oka vespere,” li diris la unuan pretekston, kiu venis en lian kapon. Li atendis tute en suferiga streĉiĝo.

“Sed kial vi nokte vagadas?”

“Ne nokte ja, sed ĉirkaŭ la dek-unua.”

Li parolis kaj jam ne kredis je l’ absurda fortuno. Liaj genuoj ektremis, kiam li aŭdis la mallongan:

“Formarŝu!”

Dolinnik, forgesinte pri sia jako, ekpaŝis al la pordo, kaj la kapitano jam demandis la sekvantan. Korĉagin estis la lasta. Li sidis sur la planko, tute perpleksita per ĉio vidata, kaj li eĉ ne sukcesis ekkonscii, ke oni liberigis Dolinnikon. Li ne povis kompreni, kio okazas. Ĉiuj estas liberigataj. Sed Dolinnik, Dolinnik… Li diris, ke li estis arestita pro nokta irado… Fine li komprenis. La kolonelo komencis enketadon de la malgrasa Zelcer per la ordinara “Pro kio?”

La pala kaj ekscitita frizisto respondis impete:

“Oni diras al mi, ke mi agitas, sed mi ne komprenas, en kio konsistas mia agitado.”

Ĉernjak streĉis sian atenton.

“Kio? Agitado? Pri kio vi agitadas?”

Zelcer nekompreneme disflankigis la manojn:

“Mi ne scias, sed mi nur diris, ke oni kolektas subskribojn de hebrea loĝantaro por la peto al la ĉefatamano.”

“Por kiu peto?”

Ĉernjak kaj la kapitano proksimiĝis al Zelcer.

“Por la peto pri malpermeso de pogromoj. Vi scias, ke ĉi tie estis terura pogromo. La loĝantaro timas.”

“Kompreneble,”

Ĉernjak interrompis lin.

“Ni preskribos al vi peton, juda muzelo,” kaj, sin turnante al la kapitano, li diris:

“Tiun frukton necesas forkaŝi pli malproksimen. Forkonduku lin en la stabon. Tie mi konversacios kun li persone. Mi ekscios, kiu intencas transdoni la peton.”

Zelcer provis kontesti, sed la kapitano, bruske svinginte la manon, skurĝis lian dorson.

“Silentu, fiulo!”

Kurbiĝinte pro doloro, Zelcer forsvingiĝis en angulon. Liaj lipoj ektremis, li apenaŭ detenis aperantan ploregon.

Dum la lasta sceno Korĉagin ekstaris. En la provizejo nun restis nur li kaj Zelcer. Ĉernjak staris antaŭ la junulo kaj palpis lin per la nigraj okuloj.

“Nu, kaj kial vi estas ĉi tie?”

Je sia demando la kolonelo aŭdis rapidan respondon:

“Mi fortranĉis de selo randan pecon da ledo por plandumoj.”

“De kiu selo?” la kolonelo ne komprenis.

“Ĉe ni loĝas du kozakoj… Do mi de malnova selo fortranĉis pecon por fari plandumojn, kaj la kozakoj pro tio kondukis min ĉi tien.”

Kaptita de freneza espero liberiĝi, li aldonis:

“Se mi scius, ke estas malpermesite…”

La kolonelo ignoreme rigardis Korĉaginon.

“Kaj pri kio do okupiĝis tiu ĉi komandanto, diablo lin scias. Kiajn arestitojn li kolektis!”

Kaj sin turnante al la pordo li ekkriis:

“Vi povas iri hejmen kaj diru al via patro, ke li punu vin kiel decas. Nu, flugu for!”

Ne kredante al si mem, kun la koro preta salti for el la brusto, kaptinte kuŝantan sur la planko jakon de Dolinnik, Korĉagin sin ĵetis al la pordo. Li trakuris la deĵorejon kaj post la dorso de eliranta Ĉernjak traglitis en la korton kaj de tie al la strato. En la provizejo restis sola malfeliĉa Zelcer. Li kun turmenta sopiro ĉirkaŭrigardis, instinkte farinte kelkajn paŝojn al la pordo, sed en la deĵorejon eniris gardisto, fermis la pordon, pendigis la seruron kaj eksidis sur tabureto ĉe la pordo. Sur la perono Ĉernjak kontente sin turnis al la kapitano:

“Estas bone, ke ni venis ĉi tien. Vi vidas, kiom da fiuloj kolektiĝis. Kaj la komandanton mi enkarcerigos por du semajnoj. Nu, ni nun rajdu, ĉu ne?”

En la korto la ĉefgardisto vicigis sian taĉmenton. Ekvidinte la kolonelon li alkuris kaj raportis:

“Ĉio estas en ordo, sinjoro kolonelo.”

Ĉernjak enigis la piedon en ingon, facile saltis sur la selon. La kapitano klopodis ĉe sia obstina ĉevalo. Ordigante la bridon, Ĉernjak diris al la ĉefgardisto:

“Diru al la komandanto, ke mi ellasis la tutan sentaŭgaĵon, kiun li enŝovis en la arestejon. Sciigu lin, ke mi arestos lin por du semajnoj pro tio, kion li faraĉis ĉi tie. Kaj tiun, kiu restas tie, tuj konduku al la stabejo. La gardistaro estu preta por inspektado.”

“Jes, certe, sinjoro kolonelo,” la ĉefgardisto tuŝis la vizieron. Sproninte la ĉevalojn, la kolonelo kaj la kapitano ekgalopis al la placo, kie la parado jam estis finiĝanta.

* * *

Transsaltinte jam la sepan barilon Korĉagin haltis. Li ne plu havis fortojn por kuri. La malsataj tagoj en la sufoka, neaerumata provizejo senfortigis lin. Li ne povis iri hejmen, kaj se oni ekscius, ke li estis ĉe Bruzĵakoj, tiu familio estus neniigita. Kien iri? Li ne sciis, kion li faru, kaj li kuris lasante post si legomĝardenojn kaj kortojn de la bienoj. Li rekonsciiĝis nur puŝinte per la brusto ies barilon. Li rigardis kaj senmoviĝis: post la alta lignotabula barilo estis la ĝardeno de la forstestro. Ĝuste ĉi tien lin alportis liaj tute laciĝintaj kruroj. Ĉu li intencis kuri ĉi tien? Ne. Sed kial li trovis sin ĝuste ĉe la domo de la forstestro? Li ne povis respondi al tio. Necesis iom ripozi ie kaj poste pripensi, kien plu iri; en la ĝardeno estas ligna laŭbo, tie neniu vidos lin. Korĉagin suprensaltis, kaptis randon de tabulo, surgrimpis la barilon kaj falis en la ĝardenon. Rigardinte la domon, apenaŭ videblan el post la arboj, li ekiris al la laŭbo. Ĝi estis malfermita preskaŭ de ĉiuj flankoj. Somere ĝin ĉirkaŭvolvis ampelopsoj, sed nun ĝi estis nuda. Li returnis sin al la barilo, sed estis jam malfrue; post sia dorso li aŭdis furiozan bojadon. De la domo laŭ vojeto, superŝutita de folioj, al li kuregis grandega hundo. Paŭlo sin preparis por defendo. La unuan atakon li rebatis per piedo. Sed la hundo pretiĝis al la dua. Kiu scias, kiel finiĝus tiu duelo, se la sonora voĉo, bone konata al Paŭlo, ne krius:

“Trezor, reen!”

Laŭ la vojeto kuris Tonjo. Fortirinte la hundon je kolrimeno, ŝi turnis sin al Paŭlo, staranta apud la barilo:

“Kiamaniere vi venis ĉi tien? Ja vin povus murdi la hundo. Bone, ke mi…”

Ŝi tuj paŭzis. Ŝiaj okuloj larĝe malfermiĝis. Kiel ege similas al Korĉagin tiu junulo, iel envaginta ĉi tien! La figuro apud la barilo moviĝis kaj mallaŭte diris:

“Vi… ĉu vi ne rekonas min?”

Tonjo ekkriis kaj impete ekpaŝis al Korĉagin.

“Paŭĉjo, ĉu estas vi?”

Trezor perceptis ŝian krion kiel signalon por atako kaj per forta salto sin ĵetis antaŭen.

“For!”

Trezor, ricevinte kelkajn batojn de Tonjo, ofendite subpremis la voston kaj sintrenis al la domo. Tonjo, kunpremante la manojn de Korĉagin, diris:

“Ĉu vi estas libera?”

“Sed ĉu vi scias?”

Tonjo, ne povante reteni sian emocion, impete respondis:

“Mi ĉion scias. Liza rakontis al mi. Sed kiamaniere vi venis ĉi tien? Ĉu oni liberigis vin?”

Korĉagin respondis lace:

“Oni liberigis min erare. Mi fuĝis. Verŝajne oni jam serĉas min. Ĉi tien mi trafis senintence. Mi volis ripozi en tiu laŭbo.”

Kaj, kvazaŭ petante pardonon, li aldonis:

“Mi tre laciĝis.”

Dum kelkaj momentoj ŝi rigardis lin kaj, tute kaptita de profunda kompato, de varma tenero, maltrankvilo kaj ĝojo, premadis liajn manojn:

“Paŭĉjo, karulo mia, amata mia, mia bona Paŭĉjo… Mi amas vin… Ĉu vi aŭdas? Mia obstina knabaĉo, kial vi foriris tiam? Nun vi iros al ni, al mi. Pro nenio mi forlasos vin. Ĉe ni estas trankvile, vi restos kiom necesos.”

Korĉagin kapneis.

“Se oni trovos min ĉe vi, kio tiam okazos? Mi ne devas rifuĝi ĉe vi.”

Ŝiaj manoj ankoraŭ pli forte ekpremis liajn fingrojn, la palpebroj ektremis, la okuloj ekbrilis.

“Se vi ne venos, vi neniam plu vidos min. Artjom ja forestas, oni kondukis lin eskorte al lokomotivo. Oni mobilizis ĉiujn fervojistojn. Do kien vi iros?”

Korĉagin komprenis ŝian maltrankvilon, sed la timo endanĝerigi la karan por li junulinon detenis lin. Ĉio travivita lacigis lin. Li aspiris ripozon, lin turmentis malsato. Li cedis.

Kiam li sidis en la ĉambro de Tonjo, en la kuirejo la filino kaj la patrino interparolis.

“Atentu, panjo. En mia ĉambro nun sidas Korĉagin. Ĉu vi memoras lin? Li estas mia lernanto. Mi nenion kaŝos de vi. Li estis arestita pro liberigo de maristo-bolŝeviko. Li fuĝis, kaj li ne havas rifuĝejon.”

Ŝia voĉo tremis.

“Mi petas vin, panjo, konsenti ke li nun restu ĉe ni.”

La okuloj de la filino petege rigardis la patrinon.

Tiu esploreme rigardis la okulojn de Tonjo.

“Bone, mi ne kontraŭas. Sed kie vi lokigos lin?”

Tonjo ruĝiĝis kaj konfuzite, ekscitiĝante, respondis:

“Li restu en mia ĉambro sur la sofo. Dume ni povas ne sciigi la paĉjon.”

La patrino rigardis rekte en la okulojn de la filino.

“Ĉu tio estis la kaŭzo de viaj larmoj?”

“Jes.”

“Li ja estas ankoraŭ knabo.”

Tonjo nerve taŭzis la manikon de sia bluzo.

“Jes, sed se li ne fuĝus, oni pafekzekutus lin kiel plenaĝulon.”

Jekaterina Miĥajlovna estis maltrankvila pro ĉeesto de Korĉagin en la domo. Ŝin maltrankviligis ankaŭ lia aresto kaj la senduba simpatio de Tonjo al tiu ĉi knabo, kaj tio, ke ŝi tute ne konis lin. Kaj Tonjo estis kaptita de mastruma vervo.

“Li devas sin bani, panjo. Tuj mi tion aranĝos. Li estas malpura kiel vera hejtisto. Dum longa tempo li ne lavis sin.”

Ŝi kuradis, hastis, hejtis banejan fornon, preparis tolaĵon. Kaj impete, evitante averton kaj klarigon, ŝi kaptis Paŭlon je la mano kaj tiris lin en la banĉambron.

“Vi devas demeti vian tutan vestaĵon. Jen estas kostumo. Vian vestaĵon necesas lavi. Vestu jen tion,” ŝi diris, montrante la seĝon, kie estis akurate metitaj blukolora marista bluzo kun blanka stria kolumo kaj pantalono kun kloŝformaj krurumoj. Paŭlo mirigite ĉirkaŭrigardis. Tonjo ridetis.

“Ĝi estas mia maskerada kostumo. Ĝi taŭgos por vi. Nu, mastrumu, mi forlasas vin. Dum vi banos vin, mi preparos manĝaĵon.”

Ŝi fermis la pordon. Alia faro ne eblis, kaj Korĉagin rapide senvestiĝis kaj eniĝis en la bankuvon. Post unu horo ĉiuj tri – la patrino, la filino kaj Korĉagin – tagmanĝis en la kuirejo. Post la malsatado Paŭĉjo nerimarkeble por si malplenigis tri telerojn. Komence li sentis sin ĝenata de Jekaterina Miĥajlovna, sed poste, vidante ŝian amikan rilaton, li kutimiĝis.

Kiam post la tagmanĝo ĉiuj kunvenis en la ĉambro de Tonjo, Paŭlo laŭ peto de Jekaterina Miĥajlovna, rakontis pri siaj aventuroj.

“Kion do vi intencas fari plu?” demandis Jekaterina Miĥajlovna. Paŭlo enpensiĝis.

“Mi volas revidi Artjomon kaj poste fuĝi.”

“Kien?”

“Mi pensas penetri al Umanj aŭ al Kievo. Mi mem ankoraŭ ne scias, sed de ĉi tie nepre necesas malaperi.”

Paŭlo ne kredis, ke ĉio tiel rapide ŝanĝiĝis. Ankoraŭ matene estis arestejo, sed nun apude estas Tonjo, li surhavas puran vestaĵon kaj ĉefe – li estas libera. Jen kiel iufoje turniĝas la vivo: mallumo senespera, aŭ denove ridetas la suno. Se ne estus minaco de nova aresto, li nun estus feliĉa junulo. Sed ĝuste nun, dum li estas ĉi tie, en tiu granda kaj kvieta domo, oni povus lin trovi. Estis necese foriri ien ajn, sed ne resti ĉi tie. Sed foriri de ĉi tie li tute ne volis, diablo prenu! Kiel estis interese legi pri la heroa Garibaldi! Kiel li enviis lin, sed ja la vivo de tiu Garibaldi estis malfacila, oni peladis lin tra la tuta mondo. Jen li, Paŭlo, nur sep tagojn travivis en teruraj turmentoj, sed ŝajnas al li, ke tuta jaro forpasis. Videble li, Paŭlo, fariĝas ne tute bona heroo.

“Pri kio vi pensas?” demandis Tonjo, sin klininte super lin. Ŝiaj okuloj ŝajnis al li senfundaj en sia malhela lazuro.

“Tonjo, ĉu vi volas, ke mi rakontu al vi pri Ĥristina?..”

“Rakontu,” vigle diris Tonjo.

“… kaj ŝi ne plu revenis.”

La lastajn vortojn li diris pene. En la ĉambro estis aŭdeble, kiel ritme tiktakas horloĝo. Tonjo, klininte la kapon, preta ploregi, dolore mordis siajn lipojn. Paŭlo ekrigardis ŝin.

“Mi devas foriri de ĉi tie nepre hodiaŭ,” rezolute diris Paŭlo.

“Ne, ne, hodiaŭ vi iros nenien!”

Ŝiaj maldikaj varmaj fingroj delikate eniĝis en liajn hirtajn harojn kaj karese taŭzis ilin… “Tonjo, vi devas helpi min. Necesas ekscii pri Artjom en la lokomotivejo kaj porti letereton al Serĝo. En kornika nesto estas mia revolvero. Mi ne povas iri, sed Serĝo devas ĝin preni. Ĉu vi povas tion fari?”

Tonjo leviĝis.

“Mi tuj iros al Suĥarko. Kun ŝi – al la lokomotivejo. Skribu vian letereton, mi ĝin portos al Serĝo. Kie li loĝas? Kaj se li volus veni, ĉu mi diru, kie vi estas?”

Iom pensinte, Paŭlo respondis:

“Li mem alportu ĝin vespere en la ĝardenon.”

Tonjo revenis hejmen malfrue. Paŭlo dormis profundan dormon. Pro tuŝo de ŝia mano li vekiĝis. Ŝi estis gaje ridetanta.

“Artjom tuj venos. Li ĵus revenis post vojaĝo. Oni permesis al li unuhoran foreston laŭ la garantio de la patro de Liza. Lia lokomotivo estas en la lokomotivejo. Mi ne povis diri al li, ke vi estas ĉi tie. Mi diris, ke mi bezonas lin por tre grava afero. Sed jen li estas.”

Tonjo kuris al la pordo. Ne kredante al siaj okuloj, Artjom senmove haltis ĉe la pordo. Tonjo enlasis lin kaj fermis la pordon, ke nenion aŭdu en sia kabineto la patro malsana je tifo.

Kiam la brakoj de Artjom kaptis Paŭlon por lin brakumi, la ostoj de Paŭĉjo ekkrakis.

“Fraĉjo! Paŭĉjo!”

* * *

Estis decidite, ke Paŭĉjo veturos morgaŭ. Artjom aranĝos lin sur la lokomotivo de Bruzĵak, kiu iros al Kazatin. Artjom, kutime severema, estis perdinta sian ekvilibron suferanta pro la frato, nenion sciante pri lia sorto. Nun li estis senfine feliĉa.

“Do, matene je la kvina vi venos al la stokejo. Oni ŝarĝos hejtlignon por la lokomotivo kaj tiam vi okupos vian lokon. Mi volus ankoraŭ paroli kun vi, sed jam estas tempo por reveni. Morgaŭ mi akompanos vin. Oni formos el ni fervojistan batalionon. Kiel dum la germana okupacio ni estas eskortataj.”

Artjom adiaŭis kaj foriris. Rapide krepuskiĝis. Serĝo devis veni al barilo de la ĝardeno. Atendante Korĉagin paŝadis tra la malhela ĉambro de angulo al angulo. Tonjo kun la patrino estis ĉe la patro Tumanov. La renkontiĝo kun Serĝo okazis jam en mallumo, kaj la amikoj forte premis la manojn unu de la alia. Ankaŭ Valja venis kun la frato. Ili parolis mallaŭte.

“Mi ne alportis la revolveron. En via korto abundas soldatoj, veturiloj staras. Oni bruligas fajron. Mi neniel povis surgrimpi la arbon. Jen kia fiasko,”

Serĝo pravigis sin.

“Ne gravas,” lin trankviligis Paŭlo.

“Eble tiel estas pli bone. Dumvoje oni povus pripalpi ĝin, kaj tiam oni forŝirus mian kapon. Tamen vi nepre prenu ĝin.”

Valja proksimiĝis al li.

“Kiam vi forveturos?”

“Morgaŭ, Valja, frumatene.”

“Sed kiel vi liberiĝis, rakontu.”

Paŭlo rapide, flustrante, rakontis pri siaj aventuroj. Ili varme adiaŭis reciproke. Serĝo ne ŝercis, kiel kutime, li emociiĝis.

“Feliĉan vojon, Paŭlo, ne forgesu nin,” malfacile eldiris Valja.

Ili foriris kaj tuj degelis en la mallumo. Silento regas en la domo. Nur horloĝo ritme faras siajn senlacajn paŝojn. Al neniu el ili ambaŭ venas la penso pri dormo, ĉar post ses horoj ili disiĝos kaj probable neniam plu revidos unu la alian. Ĉu estas eble dum tiu mallonga tempo rakonti pri milionoj da pensoj kaj vortoj, kiujn portas en si ĉiu el ili? Juneco, senlime belega juneco, kiam pasio ne ankoraŭ estas komprenebla, sed nur malklare sentebla en rapida batado de koroj; kiam la mano timeme ektremas kaj impete flankiĝas, hazarde tuŝinte mamon de la amikino, kaj kiam virga amikeco ne permesas fari la lastan paŝon! Kio povas esti pli intima ol la brakoj de amatino ĉirkaŭpremintaj la kolon, kaj la kiso bruliga kiel elektra sparko.

Dum la tuta daŭro de la amikeco tio estis lia dua kiso. Krom la patrino neniu karesis Paŭĉjon, sed multaj batis lin. Kaj pro tio pli efike estis sentata la kareso. En sia subpremata kaj kruela vivo li ne sciis pri tia ĝojo. Kaj la junulino, kiu nun staris sur lia vivovojo estis lia granda feliĉo. Li sentis odoron de ŝiaj haroj kaj ŝajne vidis ŝiajn okulojn.

“Mi tre amas vin, Tonjo! Mi ne povas rakonti tion al vi, mi ne povas.”

Liaj pensoj interrompiĝis. Kiel obeema estas ŝia elasta korpo!.. Sed ilia virga amikeco superas ĉion.

“Tonjo, kiam finiĝos la tuta tumulto, mi nepre fariĝos elektromuntisto. Se vi ne forlasos min, se vi efektive serioze min amas, sed ne ludas per mi, tiam mi estos por vi bona edzo. Neniam mi batos vin. Estu malbenita mia animo, se mi iam ofendos vin.”

Timante ekdormi en reciproka brakumo, por ke la patrino de ekvidu ilin kaj ne pensu pri ili malbone, ili disiris. Jam mateniĝis, kiam ili ekdormis, firme interkonsentinte ne forgesi unu la alian.

Frumatene Jekaterina Miĥajlovna vekis Paŭlon. Li rapide leviĝis.

Kiam li ŝanĝis la vestojn en la banĉambro, surmetante la botojn kaj la jakon de Dolinnik, la patrino vekis Tonjon. Tra fenestreto de granda lokomotivo, ĉirkaŭita per nuboj de siblanta vaporo, rigardis la patro de Serĝo. Ili rapide adiaŭis unu la alian. Paŭĉjo firme premis ferajn tenilojn de la lokomotiva eskaleto kaj sin levis supren. Li returnis sin. Apud reltransirejo staris du konataj figuroj: la alta de Artjom kaj apud li, svelta kaj eta – de Tonjo. Vento kolere hirtigis kolumon de ŝia bluzo kaj taŭzis buklojn de la kaŝtankoloraj haroj. Ŝi svingis la manon. Artjom, deflanke ekrigardinte Tonjon, kiu apenaŭ detenis sin de plorego, vespiris:

“Aŭ mi estas kompleta stultulo, aŭ al tiuj ambaŭ mankas klapoj en la kapoj. Ho, Paŭĉjo! Jen kia bubo!”

Kiam la trajno malaperis post vojkurbiĝo, Artjom sin turnis al Tonjo:

“Do, ĉu ni estu amikoj?”

Kaj en la manego kaŝiĝis la eta mano de Tonjo. De malproksime atingis ilin bruego de l’ trajno plirapidiganta sian kuron.


NOTOJ POR LA 6A ĈAPITRO

Bohunano. Soldato de la taĉmento “Bohun”, kiun gvidis ruĝa komandanto Ŝĉors.

Siĉ. Stabejo de la sendependema ukraina kozakaro sur la Dnepra insulo Hortica.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2026 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.