La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


KIEL ŜTALO ESTIS HARDITA

Aŭtoro: Nikolaj Ostrovskij

©2026 Geo

La Enhavo

ĈAPITRO 8

Svage briletas rivero en matenkrepuska vualo; ĝi lirlas sur apudbordaj ŝtonetoj. De la bordoj ĝis la mezo la rivero estas kvieta, ĝia spegula surfaco ŝajnas esti senmova kaj la koloro estas griza, iom briletanta. En la mezo ĝi estas malhela, maltrankvila, estas videble, ke ĝi moviĝas, rapidas malsupren. La rivero estas majesta, bela. Estas ĝi, pri kiu Gogolj skribis sian nesupereblan “Mirakla estas Dnepro…”

Per kruta abrupto malsupreniĝas al la akvo la alta dekstra bordo. Monte ĝi ekstaris super Dnepro, kvazaŭ haltinte antaŭ vasto de la rivero. La tuta maldekstra bordo malsupre estas kovrita per sablaj makuloj similaj al kalvoj. Ilin postlasas Dnepro dum printempa inundo, revenante en sian fluejon. Ĉe la rivero, enfosiĝinte en la teron per malvasta tranĉeo, troviĝas kvinopo. Amike kuŝas ili ĉe stumpnaza mitralo. Tio estas gvatnesto de la 7a fusilista divizio. Ĉe la mitralo, vizaĝe al la rivero, kuŝis sur sia flanko Serĝo Bruzĵak.

Hieraŭ, senfortigitaj en senĉesaj bataloj, disbatataj per uragana artileria fajro de poloj, niaj trupoj forlasis Kievon. Ili transiris sur la maldekstran bordon. Ĉi tie ili sin fortikigis. Sed la retiriĝo, grandaj perdoj kaj fine perdo de Kievo peze deprimis la batalantojn. La 7a divizio heroe batalis penante trarompiĝi tra la ĉirkaŭaj malamikaj baroj, iris tra arbaroj kaj, elirinte al fervojo ĉe la stacio Malin, per furioza frapego disĵetis polajn trupojn, forpelis ilin en arbaron, liberiginte la vojon al Kievo. Nun, kiam la belega urbo estis forlasita, ruĝarmeanoj malsereniĝis.

Poloj okupis negrandan terenon por prepari pluan ofensivon sur la maldekstra bordo ĉe fervoja ponto, forpuŝinte la ruĝajn trupojn al Darnica. Sed malgraŭ ĉiuj streboj ili ne povis avanci antaŭen, renkontate per severaj kontraŭatakoj. Serĝo rigardis kiel fluas la rivero, kaj ne povis ne pensi pri la pasinta tago. Hieraŭ tagmeze, forlogita de komuna kolerego, li estis renkontanta la polojn per kontraŭatako; kaj hieraŭ la unuan fojon li kunpuŝiĝis brust-al-bruste kun senliphara legiano. Tiu kuregis al li, elmetinte antaŭen sian fusilon kun longa franca bajoneto, simila al sabro. La legiano kuris per leporaj saltoj, kriante ion senordan.

Dum sekundero Serĝo vidis liajn okulojn, larĝaj pro furiozo. Ankoraŭ post unu momento Serĝo per sia bajonetpinto frapis la bajoneton de la polo. Kaj la brilanta franca klingo estis forĵetita flanken. La polo falis… La manoj de Serĝo ne ektremis. Li sciis, ke li mortigados ankaŭ poste, li, Serĝo, kiu scipovas ami tiel tenere, tiel forte gardi la amikecon. Li ne estas rankora junulo, ne kruela, sed li scias, ke en la besteca malamo ekmarŝis kontraŭ lian karan respublikon tiuj trompitaj kaj furioze incititaj soldatoj, senditaj de tutmondaj parazitoj. Kaj li, Serĝo, mortigas por proksimigi la tagon, kiam sur la tero oni ne plu mortigos unu la alian. Paramonov tuŝis lian ŝultron:

“Ni retretu, Serĝo, baldaŭ oni rimarkos nin.”

* * *

Jam pli ol unu jaron Paŭlo Korĉagin impetis sur radoj tra la patrolando en mitralĉaro, sur kanonfusto, rajdis ĉevaleton kun forhakita orelo. Li maturiĝis, fortikiĝis. Li kreskis en mankoj kaj suferoj. Jam sukcesis cikatriĝi lia haŭto, frotita ĝis sango per pezaj kartoĉaj sakoj, kaj jam ne plu forlasis lin malmolaj kaloj pro fusila rimeno. Paŭlo vidis multon teruran dum tiu jaro. Kun miloj da aliaj soldatoj, samkiel li ĉifonitaj kaj malbone vestitaj sed entuziasmaj pro neestingebla flamo de batalo por la regpotenco de sia klaso, li piediris tien kaj reen tra sia patrujo kaj nur dufoje li estis for de la uragano. La unuan fojon lia femuro estis vundita, la duan fojon li deliris en varmega tifo la frostegan februaron 1920. La pedika tifo falĉis la vicojn de la regimentoj kaj divizioj de la 12a armeo pli terure ol polaj mitraloj. La armeo dislokiĝis sur grandega tereno, preskaŭ tra la tuta norda Ukrainio, barante la pluan marŝadon de poloj. Apenaŭ resaniĝinte, Paŭlo revenis al sia batalunuo. Nun la regimento okupis pozicion apud la fervojstacio Frontovka ĉe la fervoja linio kuniganta Kazatin kaj Umanj. La stacio situis en arbaro. Apud negranda stacidomo grupiĝis dometoj, detruitaj kaj forlasitaj de loĝantoj. Loĝado en ĉi-tieaj lokoj fariĝis neebla. La trian jaron jen mildiĝis, jen denove brulis batalegoj. Kiun nur ne vidis Frontovka dum tiu tempo?! Denove maturiĝis grandaj eventoj.

Dum la 12a armeo terure malgrandiĝinta, parte malorganizita, estis retiriĝanta sub premego de polaj armeoj al Kievo, la proleta respubliko estis preparanta frakasan frapegon al la kontraŭrevoluciaj polaj militistoj, ebriaj de sia venka marŝo. De la malproksima Norda Kaŭkazo per transiro, senprecedenca por la milita historio, estis venigataj al Ukrainio harditaj en bataloj divizioj de la 1a Kavaleria armeo de Budjonnij; la 4a, la 6a, la 11a kaj la 14a kavaleriaj divizioj estis venantaj unu post la alia al Umanj, grupiĝante en ariero de nia fronto kaj sur la vojo al decidaj bataloj neniigante la bandojn de Maĥno. Dek ses mil kvincent sabroj, dek ses mil kvincent batalantoj, brunigitaj de la stepa varmego. La tuta atento de la ĉefestraro de la Ruĝa Armeo kaj de la komandantoj de la sud-okcidenta fronto estis direktita al tio, ke tiu preparata frapego ne estu anticipita de la poloj. La stabo de la respubliko kaj de la frontoj zorgeme gardis la grupegon de tiu rajdanta armeo. En la regiono de Umanj estis ĉesigitaj aktivaj batalagoj. Seninterrompe frapadis morsaparatoj tra rektaj telegrafaj linioj de Moskvo al la frontstabo en Ĥarjkovo kaj de tie al la staboj de 14a kaj 12a armeoj. Sur mallarĝajn paperstriojn la aparatoj frapadis ĉifritajn ordonojn:

“Malebligu atentiĝon de poloj pri la Kavaleria armeo”.

Aktivaj bataloj estis entreprenataj nur en lokoj, kie antaŭeniĝo de poloj minacis bataligi la kavaleriajn diviziojn. Flagras flave-ruĝaj flamvilaĵoj de lignofajro. Brunaj ringoj de fumo boras helice supren. Ne ŝatas fumon moskitaro, ĝi ŝvebas rapide kiel svarmo, impetante de loko al loko. Je ioma distanco de la fajro ventumile dislokiĝis batalantoj. La fajro kolorigas iliajn vizaĝojn per kupra koloro. Apude en blueta cindro varmiĝas gameloj. En ili bobelas akvo. Langeto de flamo ŝtele eliĝis el sub brulanta ŝtipo kaj iomete lekis supren de ies harriĉa kapo. La kapo forsvingiĝis, malkontente grumblante:

“Fu, diablo!”

Ĉirkaŭe oni ekridis. Nejuna ruĝarmeano en drapa bluzo, kun tonditaj lipharoj, rigardinte la fajron tra fusiltubo, diris per basa voĉo:

“Jen la knabo dronis en scienco kaj eĉ fajron ne sentas.”

“Rakontu al ni, Korĉagin, kion vi trovis en via libro.”

La juna ruĝarmeano, palpante la flokon de bruligitaj haroj, ridetis.

“Efektive, la libro estas leginda, kamarado Androŝĉuk. Trovinte ĝin mi neniel povas forlogiĝi de ĝi. La najbaro de Korĉagin, stumpnaza junulo, fervore laborante super rimeneto de kartoĉujo, tranĉante per dentoj krudan fadenon, scivoleme demandis:

“Kaj pri kio oni skribas tie?”

Kaj, volvante restaĵon de la fadeno ĉirkaŭ la kudrilo, enigita en la kaskedon, li aldonis:

“Mi tre interesiĝas, se temas pri amo.”

Ĉirkaŭe oni ekridegis. Matvejĉuk levis sian erinace tonditan kapon kaj malice duonfermante okulon, sin turnis al la junulo:

“Amo estas bona afero, Sereda. Vi estas bela junulo, kvazaŭ pentraĵo! Pro vi, kiam ajn vi venas, junulinoj perdas la prudenton. Nur malgrandan difekton vi havas – via nazo similas rondan moneron. Tamen tio estas korektebla. Pendigu je via nazo dekfuntan grenadon. Dum unu nokto ĝi plilongigos la nazon.”

Pro la ridego time ekronkis ĉevaloj, ligitaj al mitralĉaroj. Sereda ne rapidante sin turnis.

“Ne en beleco estas la esenco, sed en la subĉapa gamelo,” li esprimplene frapis sian frunton.

“Jes, via lango estas kvazaŭ urtiko, sed vi mem estas kompleta tripo de kripo, eĉ oreloj malvarmaj.”

La kamaradojn, jam pretaj taŭzi unu la alian, disigis grupestro Tatarinov.

“Nu, knaboj, por kio necesas mordi unu la alian? Prefere Korĉagin iom legu, se la libro indas.”

“Agu, Paŭĉjo, agu!” aŭdiĝis de ĉiuj flankoj. Korĉagin proksimigis sian selon al la fajro, eksidis sur ĝin kaj malfermis sur la genuoj negrandan dikan libron.

“Tiu libro, kamaradoj, estas ‘La Ojstro’. Mi akiris ĝin de la bataliona komisaro. Tre impresas min tiu libro. Se vi sidos kviete, mi legos.”

“Komencu! Kial ne? Neniu malhelpos.”

Kiam la regimentestro kamarado Puzirevskij kun la komisaro nerimarkite alrajdis al la fajro, li ekvidis dek unu parojn da okuloj, senmove fiksitaj al la leganto. Puzirevskij turnis la kapon al la komisaro kaj per la mano montris la grupon:

“Jen estas duono da skoltoj de la regimento. Mi havas tie tute junajn komsomolanojn, sed ĉiu el tiuj kvar valoras pli ol bona batalanto. Jen tiu, kiu estas leganta, kaj jen la alia, ĉu vi vidas? kun la lupidaj okuloj, ili estas Korĉagin kaj Ĵarkij. Ili estas amikoj. Tamen inter ili ne estingiĝas kaŝita ĵaluzo. Antaŭe la unua skolto estis Korĉagin. Nun li havas seriozan rivalon. Vidu, nun ili estas agitantaj nerimarkante, sed kun granda efiko. Por ili estas trovita trafa alnomo: la juna gvardio.”

“Ĉu la leganto estas la politika gvidanto de l’ skoltoj?” demandis la komisaro.

“Ne. La politika gvidanto estas Kramer.”

Puzirevskij direktis la ĉevalon antaŭen.

“Saluton, kamaradoj!” li laŭte ekkriis. Ĉiuj sin turnis. Facile saltinte de sur la selo, la regimentestro aliris al la sidantoj.

“Ĉu vi varmigas vin, amikoj?” li demandis, larĝe ridetante, kaj lia vireca vizaĝo kun iomete mongolaj, mallarĝaj okuloj perdis sian severecon. La estro estis renkontita per sinceraj salutoj, amike, kiel bona kamarado. La komisaro restis sur la ĉevalo, rajdonte plu. Puzirevskij, formetinte malantaŭen sian pistolon, sidiĝis apud Korĉagin kaj proponis:

“Ni fumu, ĉu? Mi akiris decan tabakon.”

Ekfuminte li sin turnis al la komisaro.

“Rajdu, Doronin, mi restos ĉi tie. Se oni bezonos min en la stabo, sciigu min.”

Kiam Doronin estis forrajdinta, Puzirevskij, sin turnante al Korĉagin, proponis:

“Daŭrigu la legadon, ankaŭ mi aŭskultos.”

Finleginte la lastajn paĝojn, Paŭlo metis la libron sur siajn genuojn kaj enpensiĝeme rigardis la flamon.

Dum kelkaj minutoj neniu diris eĉ unu vorton. Ĉiuj estis impresitaj de la pereo de la Ojstro. Puzirevskij, fumante sian cigaredon, atendis interŝanĝon de opinioj.

“Tragedia historio,” interrompis la silenton Sereda.

“Do ekzistas tiaj homoj en la mondo. La homo ne povus tiel elteni, sed kiam li komencis batali por la ideo, tiam li ĉion povas atingi.”

Li parolis rimarkeble emociite. La libro forte impresis lin. Andreĉjo Fomiĉov, helpanto de ŝuisto, indigne ekkriis:

“Se mi kaptus la pastron, kiu ŝovis sian krucon en la buŝon de la malfeliĉa Ojstro, mi tuj lin mortigus, la malbenitan!”

Androŝĉuk movinte per bastoneto la gamelon pli proksimen al la fajro konvinkite replikis:

“Morti, se vi scias pro kio, estas tute aparta afero. Tiuokaze homo ankaŭ forton ekhavas. Morti necesas eĉ nepre kun pacienco, se vi sentas vian pravecon. El tio do la heroeco venas. Mi konis knabon, kiu estis nomata Porajka. Kiam blankuloj kaptis lin en Odeso, li trafis rekte en la manojn de tuta plotono. Oni eĉ ne sukcesis atingi lin per bajoneto, kiam li ĵetis grenadon sub siajn piedojn. Li mem estis dispecigita kaj ĉirkaŭ si li faligis amason da blankuloj. Sed se vi rigardus lian eksteraĵon, vi vidus, ke li estas tute ne rimarkinda. Pri li neniu verkos libron, sed valorus tion fari. Inter niaj kamaradoj estas multe da elstaraj homoj.”

Li kirlis per kulero en la gamelo, etendinte la lipojn gustumis teon el la kulero kaj daŭrigis:

“Sed la morto povas esti hundeca, senhonora. Ni batalis apud Izjaslavlj, antikva urbeto konstruita dum la tempo de la princoj ĉe la rivero Horin, kun pola preĝejo kiel nealirebla citadelo. Nu ni ensaltis tien en ĉena ordo, iris paŝon post paŝo tra iuj stratetoj. Nian dekstran flankon defendis latvoj. Ni elkuris sur ŝoseon kaj vidis, ke tri selitaj ĉevaloj staras apud ĝardeno ligitaj al barilo.”

Nu, ni nature atendis, ke ni tuj batos la polajn militistaĉojn. Ĉirkaŭ dekope ni enmarŝis en la korton. Antaŭe iris latva rotestro kun granda pistolo “Mauser”.

Ni atingis la domon. La pordo estis malfermita. Ni eniris. Certe ni opiniis, ke tie estas poloj, sed montriĝis io alia. Nia rajdpatrolo tie agis. Ili trafis tien pli frue ol ni. Ni vidis, ke tie okazas tute ne gaja afero: oni mistraktas virinon. Tie loĝis iu pola oficiraĉo. Nu, ili kompreneble lian edzinon kuŝigis teren.

Kiam la latvo ekvidis ĉion ĉi, tuj li ekkriis ion en sia lingvo. Li kaptis tiujn tri kaj fortiris ilin en la korton de ni helpate. Ni rusoj estis nur du, sed ĉiuj ceteraj – latvoj. La rotestro estis nomata Bredis. Kvankam mi ne komprenas ilian lingvon, mi vidis, ke la afero estas klara, kaj ke ili volas ekzekuti la patrolintojn. Firma popolo estas tiuj latvoj, firma kiel siliko. Do, ili altiris la krimulojn al ŝtona ĉevalejo. Venis ilia fino, mi pensis. Kaj unu el ili, fortegulo kun turpa muzelo, rezistis baraktante, blasfemis, menciante kelkajn generaciojn. Pro iu virinaĉo, li diris, ili volas min ekzekuti! Ankaŭ aliaj petis indulgon.”

Pro ĉio ĉi mi eksentis kvazaŭ frostotremon. Mi alkuris al Bredis kaj diris:

“Kamarado rotestro, ilin juĝu tribunalo. Por kio vi malpurigu viajn manojn en ilia sango? En la urbo ne ankoraŭ finiĝis la batalo, sed ni ĉi tie kun tiuj kvitiĝas”.

Li rigardis min tiel, ke mi bedaŭris pri miaj vortoj. Liaj okuloj similis tiujn de tigro. Li ŝovis la pistolon al mia vizaĝo

 Dum sep jaroj mi militas, sed nun io malbona okazis: mi ektimis. Mi vidis, ke li pretas mortpafi min sen longa pripensado. Li kriis al mi ruse, apenaŭ kompreneble: Per sango estas kolorigita nia standardo, kaj tiuj malhonorigas la tutan Ruĝan Armeon. Bandito pagas per sia morto. Mi ne povis elteni kaj forkuris de la korto, kaj tie aŭdiĝis pafoj. Finite, mi pensis.

Kiam mi eniris en la batalĉenojn, la urbo jam estis nia. Jen kio okazis, kamaradoj. Kiel hundoj pereis la homoj. Kaj tiuj ĉi rajdpatrolantoj aliĝis al ni apud Melitopolj, antaŭe ili agadis en la bandoj de Maĥno, kanajlaj homoj.”

Metinte la gamelon ĉe siajn piedojn, Androŝĉuk komencis malfermi sian sakon kun pano.

“Iam ŝoviĝas inter nin tia aĉularo. Ne eblas ja ĉiujn kontroli. Ŝajnas, ke ankaŭ tiuj klopodas por la revolucio. Pro iliaj fiagoj koto falas sur ĉiujn. Sed vidi tion estas malfacile. Ĝis nun mi ne povas forgesi,” li finis, komencante tetrinkadon. Nur malfrue nokte endormiĝis la taĉmento de rajdskoltoj. Estis eliganta trilojn per la nazo la dormanta Sereda. Metinte sian kapon sur la selon, dormis Puzirevskij, kaj ion skribis en sian notlibron la politika gvidanto Kramer. La sekvan tagon, reveninte post skoltado, Paŭlo ligis sian ĉevalon al arbo kaj vokis al si Krameron, kiu ĵus finis trinki teon:

“Atentu, politika gvidanto, kion vi opinias pri jena afero: mi intencas transiri al la Unua Kavaleria Armeo. Tie estas atendataj varmaj aferoj. Ja ne por karnavalo ĝi sin preparis en tioma kvanto. Kaj ni devas tumulti ĉi tie sur unu loko.”

Kramer ekrigardis lin kun miro.

“Kio estas transiri? Ĉu la Ruĝa Armeo estas por vi kinejo? Kio ĝi estas? Se ni ĉiuj komencos kuradi de unu trupo al la alia, ni havos gajajn aferojn!”

“Ĉu ne estas egale, kie militi, ĉi tie aŭ tie?” interrompis Paŭlo.

“Mi ja ne dizertas de la fronto.”

Kramer kategorie protestis:

“Sed kio laŭ vi estas disciplino? Vi, Paŭlo, havas ĉion en ĝusta ordo, sed via anarkiemo videble elstaras: vi volas kaj vi faras. Sed la partio kaj komsomolo estas bazitaj sur fera disciplino. La partio estas super ĉio. Kaj ĉiu devas esti ne tie, kie li volas esti, sed kie li estas bezonata. Puzirevskij rifuzis vian transiĝon. Do, estas finita la afero.”

Alta, maldika Kramer, kun la flaveta vizaĝo, ektusis pro ekscitiĝo. Firme ensorbiĝis preseja polvo en liajn pulmojn, ofte sur liaj vangoj ardis malsaneca ruĝo.

Kiam Kramer trankviliĝis, Paŭlo diris mallaŭte, sed firme:

“Ĉio ĉi estas vera, sed mi tamen transiros al la armeo de Budjonnij. Tio estas fakto!”

La sekvan vesperon Paŭlo ne plu estis apud la fajro.

* * *

En najbara vilaĝeto, sur monteto apud lernejo, en larĝa rondo kolektiĝis kavalerianoj. Sur la malantaŭa parto de mitralĉaro, ŝovinte sian kaskedon sur la nukon, grandega kavaleriano taŭzis harmonikon. Iufoje ĝi estis ekmuĝanta, perdanta la takton, kaj tiam en la rondo brava kavaleriano kun larĝega rajdpantalono stumblis mise en viglega danco. Sur la mitralĉaron kaj sur apudajn plektitajn barilojn grimpis scivolemaj vilaĝaj junulinoj kaj junuloj por spekti bravajn dancantojn de kavaleria brigado, ĵus veninta al ilia vilaĝo.

“Pli da ardo, Toptalo! Tretu la teron. Hej, pli vigle! Harmonikisto, fajron!”

Sed grandegaj fingroj de l’ harmonikisto, kiuj povus fleksi hufoferon, ne kapablis moviĝi vigle sur la klavaro.

“Maĥno forhakis la kapon de Kuljabko,” bedaŭris sunbrunigita kavaleriano,” li estis unuaranga harmonikisto. En skadro li ĉiam rajdis ĉe la dekstra flanko. Mi bedaŭras pri la knabo. Li estis bona batalanto kaj la plej bona harmonikisto. Ĉi tie staris Paŭlo. Aŭdinte la lastajn vortojn, li kubutis vojon al la mitralĉaro kaj metis sian manon sur balgon de la harmoniko. Tiu silentiĝis.

“Kion vi bezonas?” la harmonikisto strabigis siajn okulojn. Toptalo ĉesis danci. Ĉirkaŭe aŭdiĝis malkontentaj voĉoj:

“Kio okazis tie? Kiu ŝtopas?”

Paŭlo etendis sian manon al la harmoniko:

“Donu, mi provos iomete.”

La ludinto nekonfide rigardis al la nekonata ruĝarmeano, heziteme formetante la rimenon de sur sia ŝultro. Paŭlo per kutima gesto metis la harmonikon sur sian genuon. Li ventumile arkigis la ondsimilan balgon kaj ekŝiris ĝin, vigle fingrumante la klavaron je la tuta spirego de l’ harmoniko:

Hej, pometo,
kien vi ruliĝas?
Se al ĈoKo trafos vi,
certe ne saviĝos.

Toptalo tuj kaptis la konatan melodion, kaj svinginte la manojn, kvazaŭ birdo ekflugis laŭ la rondo, montrante neimageblajn figurojn, bravege frapante per la manoj siajn botojn, la genuojn, la nukon kaj la frunton, klake frapegante la botplandon kaj fine eĉ la malfermitan buŝon.

Kaj la harmoniko instigis, kvazaŭ pelante antaŭen en freneza, fola ritmo, kaj Toptalo ekturniĝis kvazaŭ turbo en la rondo, antaŭen ĵetante siajn piedojn, anhelante:

“Iĥ-aĥ, iĥ-aĥ!”

* * *

La kvinan de junio 1920 post kelkaj mallongaj kruelaj interbataloj, la 1a Kavaleria armeo de Budjonnij disŝiris la polan fronton ĉe la interspaco de la 3a kaj 4a polaj armeoj, frakasinte kavalerian brigadon de generalo Savicki, kaj direktis sin al Ruĵin. Por likvidi la trarompon, la pola komandantaro en febra rapideco kreis sturman grupon. Kvin raŭptankoj, ĵus malŝarĝitaj el vagonaj platformoj de la stacio Pogrebiŝĉe, hastis al la batalkampo. Sed la Kavaleria armeo ĉirkaŭiris la urbeton Zarudnici, de kie estis preparata la atako kaj aperis en ariero de polaj armeoj. Ĉasante kavalerianojn de la 1a armeo ekhastis kavaleria divizio de generalo Kornicki. Al li estis ordonite ataki arieron de la 1a Kavaleria armeo, kiu laŭ opinio de la pola komandantaro, intencis ataki la plej gravan strategian punkton en ariero de poloj – Kazatin. Sed tio ne faciligis la situacion de poloj. Kvankam la sekvantan tagon ili ŝtopis la breĉon kaj post la Kavaleria armeo fermiĝis la fronto, en la ariero de poloj estiĝis potenca kavaleria kolektivo, kiu neniigante la arierajn bazojn, pretis ataki la polan milittrupon ĉe Kievo. Sur la vojo de sia antaŭeniro kavaleriaj divizioj neniigis malgrandajn fervojajn pontojn kaj detruis fervojojn mem por malebligi retiriĝon de la poloj. Informiĝinte pere de kaptitoj, ke en Ĵitomir troviĝas stabo de la armeo – efektive, tie estis eĉ stabo de la fronto – la komandanto de l’ Kavaleria armeo decidis okupi gravajn fervojnodojn kaj administraciajn centrojn Ĵitomir kaj Berdiĉev. La sepan de junio ĉe mateniĝo al Ĵitomir jam hastis la kvara kavaleria divizio. En unu el skadroj anstataŭ pereinta Kuljabko ĉe la dekstra flanko galopis Korĉagin. Li estis akceptita en la skadron laŭ kolektiva peto de kavalerianoj, ne dezirintaj forlasi tian eminentan harmonikiston. Ili disvolviĝis ventumile apud Ĵitomir, ne haltigante varmegajn ĉevalojn, arĝente ekbrilis iliaj sabroj sub la suno. Ekĝemis la tero, ekspiregis ĉevaloj, la rajdantoj duonleviĝis en siaj piedingoj.

La tero rapidege kuris sub la piedoj. Kaj la granda urbo kun siaj ĝardenoj hastis renkonten al la divizio. Ili preterrajdis la unuajn ĝardenojn, enrompiĝis en la centron kaj la terura kiel morto la batalkrio “hurra!” tremigis la aeron. Konsternitaj poloj preskaŭ ne rezistis. La loka garnizono estis dispremita. Sin klinante al kolo de sia ĉevalo, flugis Korĉagin. Apude sur nigra ĉevalo rajdis Toptalo. Antaŭ la okuloj de Paŭlo brava rajdanto per senkompata ekbato dishakis legianon, kiu ne sukcesis levi sian fusilon al la ŝultro. Grincante frapadis hufoferoj kontraŭ ŝtonoj de pavimo. Kaj subite ĉe stratkurbiĝo, rekte en mezo de la vojo, renkontiĝis mitralo, al kiu kliniĝis tri soldatoj vestitaj per bluaj uniformoj kun kvarangulaj kaskedoj. La kvara, kun ora serpentosimila galono sur sia kolumo, ekvidinte la galopantojn, elĵetis antaŭen la manon kun maŭzerpistolo. Nek Toptalo, nek Paŭlo povis deteni siajn ĉevalojn, kaj rekte, kvazaŭ en ungegojn de la morto, sin ĵetis al la mitralo. La oficiro pafis al Korĉagin. Li ne trafis… Kvazaŭ pasero ekĉirpis la kuglo apud la vango, kaj la oficiro, puŝegita per brusto de la ĉevalo, falis sur dorson, batinte sian kapon kontraŭ la ŝtonojn. En la sama sekundo ridegis sovaĝe la mitralo en febra rapideco. Kaj falis Toptalo kune kun sia nigra ĉevalo, trapikita per deko da “burdoj”.

La ĉevalo de Paŭlo baŭmis, ronkante pro timo, salte transportis la rajdanton super la falintojn rekte al la mitralistoj, kaj lia sabro, strekinte fajran arkon, eniĝis en bluan kvadraton de la kaskedo. Denove la sabro leviĝis en aero, preta dishaki la alian kapon. Sed la viglega ĉevalo saltis flanken. La skadro kvazaŭ furioza monta rivero sin ĵetis al stratkruciĝo kaj dekoj da sabroj strie ekbrilis en la aero. Krioj plenigis longajn mallarĝajn koridorojn de la malliberejo. En ĉeloj, plenŝtopitaj de homoj kun elturmentitaj, magriĝintaj vizaĝoj, regas ekscitiĝo. En la urbo bruis batalo, sed ĉu oni povas kredi, ke tio estas libero, ke la samideanoj surprize sturmis kaj ekposedis la urbon? Pafado aŭdiĝis jam en la korto. Homoj kuras tra koridoroj. Kaj subite oni ekaŭdis la karan, neesprimeble intiman:

“Kamaradoj, eliru!”

Paŭlo alkuris al fermita pordo kun malgranda giĉeto, el kiu rigardis dekoj da okuloj. Furioze li ekbatis per kolbo la seruron. Ankoraŭ kaj ankoraŭ.

“Atendu, mi ĝin per grenado…”

Mironov haltigis Paŭlon kaj elpoŝigis grenadon. Plotonestro Cigarĉenko elŝiris la grenadon.

“Stop! Frenezulo! Tuj oni alportos ŝlosilojn. Kie oni ne povas rompi, ni malfermos per ŝlosiloj. Tra koridoro oni jam kondukis la gardistojn, puŝante ilin per revolveroj. La koridoro pleniĝis de homoj ĉifonitaj, nelavitaj, kaptitaj de freneza ĝojo. Malferminte larĝan pordon, Paŭlo enkuris la ĉelon.

“Kamaradoj, vi estas liberaj. Ni estas anoj de la armeo de Budjonnij, nia divizio okupis la urbon.”

Iu virino kun larmoplenaj okuloj sin ĵetis al Paŭlo kaj, ĉirkaŭpreninte lin kvazaŭ familianon, laŭte ekploris. Pli kara ol ĉiuj trofeoj, pli kara ol la venko estis por la batalantoj de la divizio liberigo de kvin mil sepdek unu bolŝevikoj, fermitaj de la polaj militistoj en ŝtonaj skatoloj kaj de du mil politikaj funkciuloj de la Ruĝa Armeo, kiujn atendis pafekzekuto aŭ pendumilo. Por sep mil revoluciuloj la malluma nokto tuj transformiĝis en la sunplenan junian tagon. Unu el la malliberuloj, kun citrone flava vizaĝo, ĝoje sin ĵetis al Paŭlo. Li estis Samuil Leĥer, kompostisto de la presejo en Ŝepetovka.

* * *

Paŭlo estis aŭskultanta rakonton de Samuil, kies vizaĝo griziĝis. Samuil estis rakontanta pri la sanga tragedio en ilia urbeto, kaj liaj vortoj falis en la koron kiel gutoj de fandita metalo.

“Oni kaptis nin ĉiujn nokte pro denunco de iu fia provokisto. Ni trafis en la manegojn de ĝendarmoj. Oni batis nin terure. Mi suferis malpli ol la aliaj, ĉar jam post la unuaj batoj mi svenis, falinte sur plankon, dum la ceteraj estis pli fortikaj. Ni nenion povis kaŝi. Ĝendarmoj sciis ĉion pli bone ol ni. Ili sciis pri ĉiu nia paŝo. Kial ja ne scii, dum inter ni estis perfidulo! Mi ne povas rakonti pri tiuj tagoj. Vi, Paŭlo, konas multajn. Ili estas Valja Bruzĵak, Roza Gricman, bona deksep-jara junulino el la regiona ĉefurbo kun konfidemaj okuloj, Saŝa Bunŝaft, vi konas lin, ankaŭ li estis nia kompostisto, tia gaja knabo; li ĉiam desegnis karikaturojn pri la presejmastro. Kaj ankoraŭ du gimnazianoj: Novoselov kaj Tuĵic. Nu, tiujn vi konas. Kaj la ceteraj estas el la regiona ĉefurbo kaj el la urbeto. Entute estis arestitaj dudek naŭ homoj, inter ili ses virinoj. Ili ĉiuj estis brutale torturitaj. Valja kaj Roza estis perfortitaj jam en la unua tago. Mokegis la bestaĉoj, kiel ili volis. Oni trenis ilin en la prizonĉelojn duonmortaj. Post tio Roza komencis deliri kaj post kelkaj tagoj tute freneziĝis.”

Oni ne kredis je ŝia freneziĝo, opiniante, ke ŝi tion ŝajnigas kaj batis ŝin dum ĉiu esplordemando.

Kiam ŝi estis pafata, terure estis ŝin vidi. Ŝia vizaĝo estis nigra pro batoj, la okuloj estis sovaĝaj kaj frenezaj. Ŝi similis maljunulinon.”

Valja Bruzĵak ĝis la lasta minuto sin tenis bone. Ili mortis kiel veraj batalantoj. Mi ne scias, kie ili ĉerpis fortojn… Sed ĉu estas eble rakonti pri ilia morto? Ne estas eble. Ilia morto estas pli terura ol vortoj. Valja estis okupata pri la plej danĝera afero: ŝi efektivigis kontakton kun radiotelegrafistoj de la pola stabo, kaj oni sendis ŝin en la distrikton por komunikaj celoj, kaj en la traserĉo oni trovis ĉe ŝi du grenadojn kaj pistolon. La grenadojn al ŝi donis la sama provokisto. Ĉio estis aranĝita por akuzi ŝin pri atenco eksplodigi la stabon. He, Paŭlo, mi ne povas paroli pri la lastaj tagoj, sed mi parolos, ĉar vi postulas. Milita tribunalo verdiktis: Valjan kaj du aliajn pendumi, kaj la ceterajn – pafekzekuti. Polajn soldatojn, kiujn ni agitadis, oni juĝis je du tagoj pli frue ol nin. La junan kaporalon, radiotelegrafiston Snegurko, kiu antaŭ la milito laboris kiel elektromuntisto en Lodzo, oni akuzis pri perfido de la patrujo kaj pri propagando inter soldatoj, kaj li estis kondamnita al pafekzekuto. Li ne apelaciis por indulgo kaj estis mortpafita dudek kvar horojn post la juĝo. Valja estis pridemandita, kiel atestantino pri lia afero. Ŝi rakontis al ni, ke Snegurko agnoskis la komunisman propagandon, sed kategorie refutis la akuzon pri perfido de la patrujo. ‘Mia patrujo,’ li diris, ‘estas Pola Soveta Socialisma Respubliko. Jes, mi estas membro de la Pola Komunista Partio, oni perforte soldatigis min. Kaj mi malfermadis la okulojn al la soldatoj, samaj kiel mi mem, kiujn vi pelis al la fronto. Vi povas pendumi min pro tio, sed mi ne perfidis mian patrujon kaj ne perfidos ĝin. Tamen niaj patrujoj estas malsamaj. Via estas la nobela, sed la mia estas laborist-kamparana. Kaj en tiu mia patrujo, kiu estiĝos, mi estas certa pri tio, neniu nomos min perfidulo’. Post la juĝo oni tenis nin ĉiujn kune, kaj antaŭ la ekzekuto oni translokigis nin en malliberejon.

Dum nokto oni preparis pendumilon antaŭ la malliberejo, proksime al la hospitalo; kaj apud la arbaro, iom flanke de la vojo, kie estas ravino, oni elektis lokon por pafekzekuto. Tie estis ankaŭ elfosita la komuna kavego por ni ĉiuj. En la urbo la verdikto estis elpendigita, al ĉiuj sciigita, kaj la poloj decidis ekzekuti nin publike kaj tage, ke ĉiuj vidu kaj timu. Ekde la mateno oni komencis kunpeli homojn al la pendumilo. Iuj iris pro scivolemo, iris malgraŭ la timo. La amaso antaŭ la pendumilo estis grandega. Ĉie vidiĝis la kapoj de homoj, kien povis atingi la okuloj. La malliberejo, vi scias, estas barita per traboj. La pendumiloj ja estis starigitaj apud la malliberejo, kaj ni aŭdis rumoron de homaj voĉoj. Sur la strato estis instalitaj mitraloj, de la tuta provinco oni venigis rajdantajn kaj marŝantajn ĝendarmojn. Tuta bataliono ĉirkaŭis la ĝardenojn kaj stratojn. Por la pendumotoj oni elfosis apartan kavon apud la pendumilo. Ni atendis la finon silente, nur iam interŝanĝante kelkajn vortojn. ĉion ni jam priparolis antaŭtage, tiam ankaŭ ni adiaŭis unu la alian. Nur Roza flustris ion nekompreneblan en angulo de la ĉelo, parolante al si mem. Valja, elturmentita de perforto kaj batado, ne povis iri kaj plejparte kuŝadis. Kaj du antaŭurbaj komunistinoj-fratinoj ĉirkaŭpreninte unu la alian kaj reciproke adiaŭante sin ne eltenis kaj laŭte ekploris. Stepanov el la distrikta centro, juna, forta kiel luktisto, kiu vundis du ĝendarmojn dum la aresto, insiste postulis de la fratinoj: ‘Vi ne devas plori, kamaradinoj, vi ne devas montri tion. Ni ne ĝojigu la sangajn hundojn. Tute egale oni ne indulgos nin, tute egale ni pereos, do ni mortu dece. Neniu el ni rampu per genuoj. Memoru, kamaradinoj, ke ni devas morti digne’. Kaj oni venis por konduki nin. Antaŭe iris Ŝvarkovski, la estro de kontraŭspiona servo – sadisto, rabia hundo. Se li ne perfortis mem, li cedis tion al siaj ĝendarmoj kaj admire spektis. De la malliberejo ĝis la pendumilo oni aranĝis koridoron el ĝendarmoj. Kaj staris tiuj ‘kanarioj’, kiel oni moke nomis ilin pro iliaj flavaj transŝultraj ŝnuroj kaj elingigitaj sabroj. Oni elpelis nin per kolboj en la korton, envicigis po kvar kaj kondukis nin en la straton. Oni starigis nin antaŭ la pendumilo por ke ni vidu pereon de niaj gekamaradoj kaj poste venos nia vico. La pendumilo estis alta, muntita el dikaj traboj. Sur ĝi estis tri maŝoj el dika tordita ŝnuro, la podio kun eskalo apogiĝis sur faligeblan fosteton. La homa maro ondiĝis, apenaŭ aŭdigante obtuzan rumoron. Ĉ ies okuloj estis fiksitaj al ni. Ni rekonis niajn konatojn. Sur perono, iom flanke, kunvenis pola nobelaro kun binokloj, inter ili oficiroj. Ili venis por vidi, kiel oni pendigos bolŝevikojn. Sub la piedoj estis mola neĝo, la arbaro estis griza pro ĝi, la arbojn kvazaŭ kovrus vato, neĝeroj turniĝis, ili falis malrapide, degelante sur niaj varmaj vizaĝoj, ili kovris ankaŭ la eskalon. Ni ĉiuj estis apenaŭ vestitaj, sed neniu sentis malvarmon, kaj Stepanov eĉ ne rimarkis, ke li staras en nuraj ŝtrumpetoj. Apud la pendumilo estis militprokuroro kaj altranguloj. Fine oni elkondukis Valjan kaj tiujn du kamaradojn, kiuj estis kondamnitaj je pendumo. Ili prenis unu la alian subbrake. Valja estis en la mezo. Ŝi ne havis forton por iri, la kamaradoj subtenis ŝin, kaj ŝi penis iri rekte, memorante la vortojn de Stepanov: ‘Necesas morti digne’. Ŝi estis vestita per trikita bluzo sen palto. Al Ŝvarkovski verŝajne ne plaĉis, ke ili iris subbrake, kaj li puŝis la irantojn. Valja diris ion, kaj pro tiu diro rajdanta ĝendarmo tutforte skurĝis ŝian vizaĝon. Terure kriis iu virino en la homamaso. Ŝi konvulsiis, puŝis sin tra la ĝendarma ĉeno, penante atingi la irantojn, sed oni kaptis ŝin kaj forigis ien. Kredeble, ŝi estis la patrino de Valja.

Kiam la kondamnitoj estis proksime de la pendumilo, Valja ekkantis. Neniam antaŭe mi aŭdis tian voĉon. Kun tia pasio povas kanti nur mortonta kondamnito. Ŝi ekkantis la revolucian kanton ‘Varŝavjanka’ kaj ŝiaj kamaradoj ankaŭ aliĝis. Skurĝoj de rajdĝendarmoj vipis ilin kun stulta furiozo, sed ili kvazaŭ ne sentus tion. Oni faligis ilin kaj trenis al la pendumilo kiel sakojn. Rapide oni tralegis la verdikton kaj komencis ŝovi ilin en la maŝojn. Tiam ni ekkantis:

Leviĝu en mizer’ dronanta…

Oni sin ĵetis al ni de ĉiuj flankoj; mi nur sukcesis vidi, kiel soldato per kolbo elbatis la fosteton kaj ĉiuj tri ekkonvulsiis en la maŝoj. Al dek personoj ĉe la pafmuro mem oni tralegis la verdikton, en kiu la mortekzekuton oni pro la karitato de la generalo anstataŭigis per dudek-jara punlaboro. La ceterajn dek ses oni pafekzekutis.”

Samuil ŝiris la kolumon de sia bluzo, kvazaŭ ĝi sufokus lin.

“Dum tri tagoj oni ne deprenis la pendumitojn. Ĉe la pendumilo tage kaj nokte deĵoris patrolo. Poste oni venigis al la malliberejo novajn arestitojn. Ili rakontis, ke la kvaran tagon deŝiriĝis de la maŝo kamarado Toboldin, la plej peza, kaj tiam oni deprenis la ceterajn kaj enterigis samloke. Sed la pendumilo daŭre staris. Kiam oni forkondukis min de tie, mi vidis ĝin. Kaj tiel ĝi staras kun maŝoj, atendante novajn viktimojn.”

Samuil eksilentis, direktinte senmovan rigardon ien malproksimen. Paŭlo ne rimarkis, ke la rakonto estis finita. Antaŭ liaj okuloj klare hantis tri homaj korpoj, silente balanciĝantaj kun terure deflankiĝintaj kapoj. Ekstere akute sonis kunvoka signalo. Tiu sono devigis Paŭlon rekonsciiĝi. Li mallaŭte, apenaŭ aŭdeble, diris:

“Ni iru for de ĉi tie, Samuil!”

Sur strato, ĉirkaŭigitaj de kavalerianoj, iris kaptitaj polaj soldatoj. Apud la pordego de la malliberejo staris la komisaro de l’ regimento, enskribanta lastajn liniojn de ordono en sian notlibron.

“Prenu, kamarado Antipov,” li transdonis skribaĵon al stumpstatura skadrestro.

“Formu rajdpatrolon kaj direktu ĉiujn militkaptitojn al Novograd-Volinskij. La vunditojn oni pansu, kuŝigu en veturilojn kaj ekspedu laŭ la sama direkto. Forveturigu ilin je ĉirkaŭ dudek verstoj for de la urbo kaj lasu ilin iri plu. Ni ne havas tempon okupiĝi pri ili. Konsideru, ke nenia malbona trakto okazu al la militkaptitoj.”

Enseliĝinte Paŭlo sin turnis al Samuil:

“Ĉu vi aŭdis? Ili pendumas niajn homojn, sed ni devas ĝentile akompani ilin al iliaj hejmoj! De kie ni prenu fortojn?”

La regimentestro sin turnis al li, fikse lin ekrigardis. Paŭlo aŭdis firmajn sekajn vortojn, kiujn la estro diris kvazaŭ por si mem:

“Pro kruela rilato al senarmilaj militkaptitoj ni mortpafos. Ni ne estas kontraŭrevoluciuloj.”

Rajdante for de la pordego, Paŭlo rememoris la lastajn vortojn de la dekreto de la Revolucia Milita Konsilantaro, legitaj antaŭ la tuta regimento:

“La lando de laboristoj kaj kamparanoj amas sian Ruĝan Armeon, fieras pri ĝi kaj postulas, ke sur ĝia standardo estu neniu makulo”.

“Neniu makulo,” flustras la lipoj de Paŭlo.

* * *

Dum la 4a kavaleria divizio okupis Ĵitomir, la 20a brigado de la 7a fusilista divizio kiel parto de la sturmgrupo gvidata de kamarado Golikov, transiris la riveron Dnepro apud la vilaĝo Okuninovo. Al la grupo, konsistanta el la 25a fusilista divizio kaj Baŝkira kavaleria brigado, estis ordonite transiri Dnepron kaj bari la fervojon Kievo-Korostenj ĉe la stacio Irŝa. Per tiu manovro estis neniigita la sola vojo por retira marŝo de la poloj. Ĉi tie dum la transiro de Dnepro pereis membro de la komsomola organizaĵo en Ŝepetovka Miĉjo Levĉukov.

Kiam oni kuris sur ŝanceliĝanta flosponto el post monteto, kolere siblante, traflugis obuso kaj je pecoj disŝiris akvon. Sammomente Miĉjo malaperis sub la flosponto. Akvo forglutis lin kaj ne redonis, nur blonda ruĝarmeano Jakimenko, en kaskedo kun forŝirita viziero, mirigite kriis:

“Ĉu vi vidas? Miĉjo mergiĝis en la akvon, la knabo pereis, kvazaŭ bovino forlekus lin per sia lango!”

Li haltis, timigite gapante la malhelan akvon, sed de malantaŭe oni puŝis lin:

“Kial vi malfermis vian buŝon, malsaĝulo? Marŝ’ antaŭen!”

Tempo mankis por mediti pri la kamarado. La brigado jam postrestis de la aliaj, kiuj okupis la dekstran bordon. Serĝo eksciis pri la pereo de Miĉjo nur post kvar tagoj, kiam la brigado konkeris la fervojstacion Buĉa kaj sin turnante fronte al Kievo, kontraŭstaris severajn atakojn de la poloj, kiuj penis trapuŝi sin al Korostenj. En la ĉeno de fusilistoj apud Serĝo kuŝiĝis Jakimenko. Li ĉesigis furiozan pafadon, pene malfermis obturilon de sia tro varmiĝinta pafilo kaj klininte la kapon al la tero, sin turnis al Serĝo:

“La fusilo postulas paŭzon, ĝi estas kiel fajro.”

Serĝo apenaŭ aŭdis lin pro la bruega kanonado.

Kiam ĝi iomete kvietiĝis, Jakimenko diris, kvazaŭ interalie:

“Kaj via kamarado dronis en Dnepro. Mi eĉ ne rimarkis, kiel li subakviĝis,” li finis sian parolon kaj palpinte la obturilon, prenis novan kartoĉŝargon kaj seriozmiene komencis enigi ĝin en magazenon de la fusilo.

* * *

La 11a divizio direktita por konkeri Berdiĉev, renkontis en la urbo severegan reziston de la poloj. Surstrate komenciĝis sanga batalo. Barante la vojon antaŭ la kavalerio, krakadis mitraloj. Sed la urbo estis okupita, kaj restaĵo de la disbatita pola militistaro fuĝis. Ĉe la fervojstacio estis prenitaj kelkaj trajnoj de la malamiko. Sed la plej terura frapo por la poloj estis eksplodigo de miliono da kanon-obusoj, kiuj estis municia bazo de la pola fronto. En la urbo ŝutiĝis vitrosplitoj de fenestroj kaj domoj, kvazaŭ kartonaj, vibris pro eksplodegoj. La atako kontraŭ Ĵitomir kaj Berdiĉev estis por la poloj frapego de la ariero, kaj ili per du torentoj urĝe forfluis de Kievo, penege trabatante por si la vojon el la fera ringo. Paŭlo perdis la senton de sia aparta personeco. Ĉiuj ĉi tagoj estis saturitaj per varmegaj atakoj. Li, Korĉagin, degelis en la amaso kaj, kiel ĉiu el la batalantoj, kvazaŭ forgesus la vorton “mi”, restis nur “ni”: nia regimento, nia skadro, nia brigado. Kaj eventoj kuregis kun uragana rapideco. Ĉiu tago alportis ion novan. Lavange rajdanta armeo de Budjonnij senĉese atakis, kripligante kaj disrompante la tutan polan arieron. Kavaleriaj divizioj ebriigitaj de siaj venkoj, kun pasia kolerego ĵetadis sin kontraŭ Novograd-Volinskij – la koro de la pola ariero. Ruliĝante malantaŭen kiel ondo for de kruta bordo, la rajdistoj sin retiradis kaj ree sin ĵetadis antaŭen kun timigaj huraoj. Nenio helpis al la poloj, nek retoj de dratbaraĵo, nek furioza rezisto de la garnizono, defendanta la urbon. Matene la 27an de junio, vidinte en ĉevala vicaro la riveron Sluĉ, la kavalerianoj de Budjonnij enrompiĝis en Novograd-Volinskij, persekutante la polojn direkte al la urbeto Korec. Samtempe la 45a divizio transiris la rivereton Sluĉ ĉe Novij Miropol kaj la kavaleria brigado de Kotovskij atakis la urbeton Lubar. Radiostacio de la 1a Kavaleria armeo ricevis ordonon de la frontkomandanto direkti la tutan rajdistaron al Rovno por okupi ĝin. Nerezistebla ofensivo de ruĝaj divizioj pelis la polojn kiel disigitajn, demoralizitajn grupojn, kiuj serĉis savon. Foje Paŭlo, sendita de la brigadestro al fervojstacio, kie estis kirastrajno, renkontis homon, kiun li tute ne esperis renkonti. Lia ĉevalo per impeta salto sin levis sur taluson de la relvojo. Paŭlo streĉis bridrimenojn apud la antaŭa grizkolora vagono. Severe aspektanta pro sia neatakebleco, kun nigraj kanonfaŭkoj, rigardantaj el turoj, staris la kirastrajno. Apud ĝi kelkaj homoj makulitaj per lubrikaĵo klopodis, levante pezan ŝtalkurtenon ĉe la radoj.

“Kie mi povas trovi la trajnestron?”

Paŭlo demandis ruĝarmeanon en leda vestaĵo kun sitelo da akvo.

“Jen tie,” li mansvingis direkte al la lokomotivo. Haltinte ĉe la lokomotivo, Korĉagin demandis:

“Kiu estas la trajnestro?”

Homo, de la kapo ĝis la piedoj vestita per ledo kun variolkaveto sur la vizaĝo, sin turnis al li.

“Mi.”

Paŭlo elpoŝigis koverton.

“Jen estas ordono de la brigadestro. Faru vian subskribon sur la koverto.”

La trajnestro, metinte la koverton sur sian genuon, skribis sian nomon. Ĉe meza rado de la lokomotivo iu homo manipulis lubrikilon. Paŭlo vidis nur lian larĝan dorson. El poŝo de lia leda pantalono vidiĝis kolbo de revolvero.

“Jen estas mia subskribo,” la trajnestro etendis la koverton al Paŭlo. Paŭlo ektiris la bridorimenojn preta forrajdi. La homo kun lubrikilo rektiĝis kaj returnis sin. Tiumonente Paŭlo saltis for de la ĉevalo kvazaŭ forblovita per vento.

“Artjom, fraĉjo!”

La lokomotivestro tute makulita per mazuto rapide formetis la lubrikilon kaj per ursa brakumo kaptis la junan kavalerianon.

“Paŭĉjo! Sentaŭgulo! Ja estas vi!” li kriis, ne kredante al siaj okuloj. La trajnestro kun miro rigardis tiun scenon. Ruĝarmeanoj-artileriistoj ekridis:

“Jen oni vidu, la fratoj renkontiĝis.”

* * *

La dek-naŭan de aŭgusto apud Lvovo dum batalo Paŭlo perdis sian kaskedon. Li haltigis la ĉevalon, sed la antaŭaj skadroj jam ekatakis polajn ĉenojn. Inter avelarbustoj galopis Demidov. Li preterhastis malsupren al rivero, kriante:

“Oni mortigis la diviziestron!”

Paŭlo ektremis. Pereis Letunov, lia heroa komandanto, la homo de senrezerva kuraĝo. Sovaĝa kolerego ekregis Paŭlon. Instiginte per malakra sabroeĝo sian ĉevalon kun sangumita buŝfero, li ekgalopis al tumulto mem de la batalo.

“Haku la fiulojn! Haku ilin! Batu la polan nobelaron! Ili mortigis Letunov!”

Kaj ne vidante la viktimon, li batis per sabro figuron en verda uniformo. Kaptitaj de freneza kolero pro morto de la komandanto, skadranoj komplete forhakis la tutan plotonon da legianoj. Ili haste atingis kamparon, persekutante la fuĝantojn, sed ilin jam bombardis artileria baterio; ŝrapnelo ŝiradis aeron, disŝprucante morton. Antaŭ la okuloj de Paŭlo ekardis verda flamo kvazaŭ magnezio, io tondre frapis la orelojn kaj brulvundis la kapon per ardanta fero. Terure, nekompreneble ekturniĝis la tero kaj komencis rotacii, falante flanken. Kiel pajlero Paŭlo estis puŝita for de la selo. Li flugis trans la kapon de sia ĉevalo kaj peze batiĝis kontraŭ la teron. Tuj estiĝis nokto.


NOTOJ POR LA 8A ĈAPITRO

Maĥno, Nestor (1889-1934). Anarkiista aganto en Ukrainio. En aprilo 1918 fondis armitan taĉmenton, kiu batalis kontraŭ la germanaj okupintoj kaj hetmana reĝimo; en 1919-20 batalis kontraŭ blanka gvardio kaj petlurantoj. Trifoje Maĥno alianciĝis kun la bolŝevikoj, kaj trifoje rompis la aliancon.

La Ojstro” Romano de la brita verkistino Ethel Voynich (1864-1960), aperinta en 1897, la rusa traduko aperis en 1898.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2026 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.