|
La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
![]() KIEL ŜTALO ESTIS HARDITAAŭtoro: Nikolaj Ostrovskij |
©2026 Geo
|
| La Enhavo |
|
La Edukada Servo |
“Kiu el vi antaŭ la festo venis al mi reciti lecionon, ekstaru!”
Ŝvelgrasa homo en sutano, kun peza kruco sur la kolo minace ekrigardis la gelernantojn. Malgrandaj koleraj okuloj kvazaŭ trapikus kvar knabojn kaj du knabinojn, stariĝintaj de sur siaj benkoj. La geknaboj timeme rigardis la homon en la sutano.
“Sidiĝu,” li flanken svingis al la knabinoj.
Tiuj rapide sidiĝis, facile ekspirinte. La okuletoj de la patro Bazilo koncentriĝis je la kvar figuretoj.
“Nu, venu ĉi tien, kolombetoj miaj!”
La patro Bazilo ekstaris, forŝovis la seĝon kaj aliris ĝuste al la knaboj, kunpremiĝintaj arete.
“Kiu el vi, fiuloj, fumas?”
Ĉiuj kvar mallaŭte respondis:
“Ni ne fumas, patro.”
La vizaĝo de la popo purpuriĝis.
“Vi ne fumas, kanajloj, sed kiu el vi enŝutis tigtabakon en la paston? Vi ne fumas, jen do ni nun vidos! Elturnu viajn poŝojn! Nu, vigle! Kion mi al vi diras? Elturnu!”
La tri knaboj komencis elpoŝigi sian havaĵon kaj metis ĝin sur la tablon. La popo atenteme kontrolis la flankajn kudrliniojn, serĉante postsignojn de tabako, sed nenion trovinte, li okupiĝis pri la kvara nigrokula knabo en grizeta ĉemizo kaj blua pantalono kun flikaĵoj sur la genuoj.
“Kaj vi? Kial vi staras kvazaŭ idolo?”
La nigrokululo, rigardante kun kaŝita malamego, obtuze respondis:
“Mi ne havas poŝojn,” kaj li mantuŝis flankajn kudroliniojn.
“Ha-a-a, vi ne havas poŝojn! Do vi opinias, ke mi ne scias, kiu faris tian malnoblaĵon – difekti la paston! Vi opinias, ke ankaŭ nun vi restos en la lernejo? Ne, kolombeto mia, nun vi ne evitos la punon. Pasintan fojon nur dank’ al insista peto de via patrino mi lasis vin en la lernejo, sed nun mia pacienco estas elĉerpita. Marŝ’ el la klasĉambro!”
Li dolorige kaptis orelon de la knabo kaj forpelis lin en koridoron, ferminte post li la pordon.
La gelernantoj tute silentiĝis, kuntiriĝis. Neniu estis komprenanta, pro kio Paŭĉjo Korĉagin estis forpelita el la lernejo. Nur Serĝo Bruzĵak, lia kamarado kaj amiko, vidis kiel Paŭĉjo enŝutis en la paskan paston de la popo plenmanon da tabako, tie, en la kuirejo, kie la ses malprogresintaj lernantoj atendadis la popon. Ili devis reciti siajn lecionojn jam en la popa loĝejo.
Forpelita Paŭĉjo sidiĝis sur la lastan ŝtupon de la perono. Li pensis pri tio, kiel li revenos hejmen kaj kion li diros al sia patrino, tiel zorgema, laboranta ĝis malfrua nokto kiel kuiristino ĉe akciza inspektoro.
Larmoj sufokis Paŭĉjon.
“Nu kion mi nun faru? Kaj ĉio okazis ja pro tiu malbenita popo. Kaj por kiu diablo mi ŝutis tabakon en lian paston? Serĝo min instigis: ‘Enŝutu,’ li diris, ‘al tiu viperaĉo abomeninda’. Kaj mi do ŝutis. Al Serĝo nenio minacas, sed min oni verŝajne forpelos”.
Jam delonge komenciĝis tiu malpaco inter li kaj la patro Bazilo. Iam Paŭĉjo interbatiĝis kun Miĉjo Levĉukov, kaj pro tio li estis punita per restado en la klasĉambro post lecionoj. Por ke Paŭĉjo ne petolu en la malplena klaso, instruisto venigis la batemulon al la pli aĝaj lernantoj de la dua klaso. Paŭĉjo eksidis sur malantaŭa benko. La instruisto, malgrasega, en nigra jako, rakontis pri la terglobo, pri la astroj. Paŭĉjo aŭskultis, malferminte la buŝon pro miro, ke la terglobo ekzistas jam dum multaj milionoj da jaroj, ke la steloj estas similaj al la tero. Li estis tiom surprizita, ke li eĉ intencis sin levi por diri al la instruisto:
“En la sankta libro estas ne tiel skribite”, sed li ne kuraĝis tion fari por ne esti punita.
Pro bona kono de la religia instruo la popo ĉiam notis al Paŭĉjo la kvinon. Ĉiujn preĝojn, la novan kaj la malnovan testamentojn li sciis tute perfekte; tute firme li sciis, kion kreis Dio en tiu aŭ alia tago. Paŭĉjo decidis do peti la patron Bazilon respondi kelkajn demandojn. Jam en la sekvanta leciono, apenaŭ la popo sidiĝis sur sian seĝon, Paŭĉjo levis la manon kaj, ricevinte la permeson paroli, ekstaris.
“Patro, sed kial la instruisto de la dua klaso diras, ke la tero ekzistas milionojn da jaroj, sed ne kvin milojn, kiel en la sankta…” kaj li tuj falis sur sian lokon pro akuta ekkrio de la patro Bazilo.
“Kion vi diris, aĉulo? Jen kiel vi lernas dian vorton!”
Paŭĉjo ne sukcesis eligi eĉ sonon, kiam la popo kaptis lin je ambaŭ oreloj kaj komencis bati lian kapon kontraŭ la muron. Post minuto pribatita kaj timigita, li estis elĵetita en koridoron.
Forte estis punita Paŭĉjo ankaŭ de sia patrino.
La sekvantan tagon ŝi iris en la lernejon kaj per insistaj petoj atingis, ke la patro Bazilo reakceptis la filon en la lernejon. De tiam Paŭĉjo ekmalamis la popon per sia tuta estaĵo. Li malamis kaj timis. Al neniu li pardonis siajn etajn ofendojn; ne forgesis ankaŭ nemerititan vipadon de popo, li krueliĝis, fariĝis kaŝiĝema.
Multajn etajn ofendojn ankoraŭ toleris la knabo flanke de la popo; la patro Bazilo peladis lin for el la klaso, tutajn semajnojn starigis lin en angulon pro bagateloj kaj eĉ neniun fojon demandis de li lecionojn, kaj antaŭ la pasko, pro tio li devis kun aliaj neprogresintoj veni al la popo hejmen por reciti la lecionojn. Tie, en la kuirejo, Paŭĉjo enŝutis tabakon en la paston.
Neniu vidis tion, tamen la popo tuj divenis, kies laboro ĝi estis.
…Leciono finiĝis, infanaro amase elkuris en la korton kaj ĉirkaŭis Paŭĉjon. Li malserene silentis. Serĝo Bruzĵak ne eliris el la klaso. Li sentis, ke li estas kulpa, sed neniel povis helpi sian amikon.
Tra malfermita fenestro de instruistejo elŝoviĝis kapo de la lernejestro Jefrem Vasiljeviĉ, kaj lia intensa baso igis Paŭĉjon ektremeti.
“Sendu tuj al mi Korĉagin!” li ekkriis.
Kaj Paŭĉjo kun la tremanta koro eniris la instruistejon.
* * *
La mastro de stacidoma bufedejo, ne juna, pala, kun senkoloraj okuloj, pretere rigardis flanke starantan Paŭĉjon.
“Kiomaĝa li estas?”
“Dek-du-jara,” respondis la patrino.
“Nu, do li restu. La kondiĉo estas jena: ok rubloj monate kaj nutraĵo dum labortagoj, tagnokton li devas labori, tagnokton ripozi – kaj neniu ŝtelado.”
“Nu, kiel povas esti tio, kiel povas esti? Li ne ŝtelos, mi garantias,” timigite diris la patrino.
“Do, li hodiaŭ komencu labori,” ordonis la mastro kaj, turninte sin al la vendistino, staranta apud li ĉe la vendobreto, petis:
“Zina, konduku la knabon al la vazlavejo, diru al Frosja, ke ŝi donu al li laboron anstataŭ Griĉjo.”
La vendistino formetis la tranĉilon, per kiu ŝi tranĉis ŝinkon kaj kapsigninte, ekiris tra salono, sin direktante al flanka pordo, kondukanta en la lavejon. Paŭĉjo sekvis ŝin. La patrino rapideme kuniris, flustrante al li haste:
“Vi do penu, Paŭĉjo, ne hontigi vin.”
Kaj akompaninte la filon per trista rigardo, ŝi ekiris al la elirejo.
En la lavejo regis streĉa laboro: monto da teleroj, forkoj, tranĉiloj altiĝis sur la tablo, kaj kelkaj virinoj viŝis ĉion per viŝtukoj, metitaj trans la ŝultrojn. Rufa knabo kun hirtaj haroj, iomete pli aĝa ol Paŭĉjo, klopodis apud du grandegaj samovaroj. La lavejo estis plena de vaporo pro la granda tino kun bolanta akvo, kie estis lavataj manĝiloj, kaj Paŭĉjo komence ne povis distingi vizaĝojn de laborantaj virinoj.
Li staris, ne sciante kion fari kaj kien sin loki. La vendistino Zina venis al unu el la virinoj, lavantaj la manĝilojn, kaj prenante ŝin je la ŝultro, diris:
“Jen, Frosja, al vi oni sendis tiun ĉi novan knabon anstataŭ Griĉjo. Komprenigu al li, kion li devas fari.”
Alparolinte Paŭĉjon kaj montrinte la virinon, kiun ŝi ĵus nomis Frosja, Zina klarigis:
“Ŝi estas ĉi tie ĉeflaboristino. Kion ŝi diros al vi, tion vi faru.”
Ŝi sin turnis kaj foriris al la bufedejo.
“Bone,” mallaŭte respondis Paŭĉjo kaj demande ekrigardis Frosjan, kiu staris antaŭ li. Tiu, forviŝinte ŝviton de sur la frunto, rigardis lin desupre, kvazaŭ taksante liajn kvalitojn kaj kuspante la manikon, diris per mirinde dolĉa brusta voĉo:
“Via afero, karuleto, estas malgranda: jen tiun akvujon varmigu matene kaj zorgu, ke en ĝi ĉiam estu bolanta akvo. Brullignon vi, kompreneble, splitigu. Poste jen tiuj samovaroj ankaŭ devas esti prizorgataj de vi. Kiam necesos, purigu tranĉilojn kaj forkojn. Ankaŭ postlavaĵon vi forportu. Laboro ne mankos, karulo, vi sufiĉe ŝvitos,” ŝi parolis laŭ la maniero de provinco de Kostroma, akcentante je “a”, kaj pro tiu parolmaniero kaj pro ŝia stumpnaza vizaĝo Paŭĉjo iom vigliĝis.
Tiu onklino, videble, estas sufiĉe bona, li decidis kaj pli kuraĝe turnis sin al Frosja:
“Do, onklino, kion mi devas fari nun?”
Li diris kaj konfuziĝis. Laŭta ridego de la virinoj surdigis liajn lastajn vortojn.
“Ha-ha-ha!.. Frosja jam sukcesis akiri novan nevon…”
“Ha-ha!..”
Frosja ridis pli forte ol ĉiuj.
Paŭĉjo pro la vaporo ne rimarkis ŝian vizaĝon, tamen Frosja havis nur dek ok jarojn.
Jam tute konfuzita, li turnis sin al la knabo kaj demandis:
“Kion mi devas nun fari?”
Sed la knabo je la demando nur ekridis:
“Demandu la onklinon, ŝi al vi ĉion stampos, sed mi ĉi tie estas nur provizore,” kaj turniĝinte, li elkuris tra la pordo, kondukanta al la kuirejo.
“Venu ĉi tien, helpu viŝi forkojn,” ekaŭdis Paŭĉjo la voĉon de jam nejuna lavistino.
“Kial vi henas? Kion ridindan diris la knabeto? Jen prenu do,” ŝi donis al Paŭĉjo la viŝtukon, “prenu unu randon inter la dentojn, kaj alian randon tiru forte. Jen forketon tiel purigu, ĝiajn dentojn tien kaj reen, nur atentu, ke neniu rubero restu. Ĉe ni pro tio oni severe punas. Sinjoroj forkojn trarigardas kaj, se ili rimarkas malpuraĵon, okazas malagrablaĵo: la mastrino tuj forpelas.”
“Ĉu la mastrino?” ne komprenis Paŭĉjo.
“Ĉe vi ja estas la mastro, kiu dungis min.”
La lavistino ekridis:
“Nia mastro estas simila al meblo, la dikventrulo. La vera ĉefo ĉi tie estas la mastrino. Ŝi hodiaŭ forestas. Jen vi laboros, tiam vi vidos.”
La pordo de la lavejo malfermiĝis kaj eniris tri kelneroj, portante amason da malpuraj manĝiloj.
Unu el ili, ŝultrolarĝa, strabokula, kun granda kvarangula vizaĝo, diris:
“Moviĝu pli vigle. Tuj venos la tagmeza trajno, sed vi malhastas.”
Rigardante Paŭĉjon, li demandis:
“Kaj kiu estas tiu?”
“Nova helpanto,” respondis Frosja.
“Aha, la nova,” li prononcis.
“Do jen kia afero,” kaj la peza brako malleviĝis sur la ŝultron de Paŭĉjo kaj puŝis lin al la samovaroj, “tiuj devas esti ĉiam tute pretaj, tamen, kiel vi vidas: unu estingiĝis kaj la alia apenaŭ spiras. Hodiaŭ vi ne estos punita, sed morgaŭ, se tio ripetiĝos, vi ricevos en vian muzelon. ĉu vi komprenis?”
Paŭĉjo, ne dirinte eĉ unu vorton, sin okupis pri la samovaroj.
Tiamaniere komenciĝis lia laborvivo. Neniam antaŭe li tiel penadis, kiel en sia unua labortago. Li komprenis: ĉi tie ne estas hejmo, kie oni povas malobei la patrinon. La strabulo klare diris: se vi ne obeos, vi ricevos baton en la muzelon.
Disflugadis fajreroj el la dikventraj kvarsitelaj samovaroj, kiam Paŭĉjo balgumis iliajn tubojn per sia boto. Preninte sitelojn kun postlavaĵo, li flugis al kloako, jen li almetis brullignon sub la akvujon, jen li sekigis sur la bolantaj samovaroj humidajn viŝtukojn; li faris ĉion, kio estis al li ordonata. Malfruvespere laciĝinta Paŭĉjo iris malsupren en la kuirejon. La maljuna lavistino Anisja, rigardante la pordon, tra kiu foriris Paŭĉjo, diris:
“Vidu, la knabeto estas ia nenormala: li flugas tien-reen kvazaŭ freneza. Evidente, ne pro bona vivo oni sendis lin labori.”
“Jes, la knabo estas laborema,” diris Frosja, “tian ne necesas instigi.”
“Li baldaŭ senfortiĝos,” rediris Luŝa, “ĉiuj dekomence fervoras…
Je la sepa matene, elturmentita pro la sendorma nokto kaj senfina kurado, Paŭĉjo transdonis la bolantajn samovarojn al sia alternanto – dikvizaĝa knabaĉo kun arogantaj okuloj.
Konvinkiĝinte, ke ĉio estas en ordo, kaj ke la akvo en la samovaroj bolas, la knabaĉo, ŝovinte la manojn en poŝojn, kraĉis tra la kunpremitaj dentoj, kaj, kun mieno de malrespekta supereco, ekrigardinte Paŭĉjon per la blanketaj okuloj, diris per tono ne permesanta kontraŭdiron:
“He vi, gapulo! Morgaŭ venu je la sesa matene por min anstataŭi.”
“Kial je la sesa?” demandis Paŭĉjo.
“Oni ja alternas je la sepa.”
“Kiu devas alterni, tiu alternu, sed vi venu je la sesa. Se tamen vi multe bojos, mi tuje makulos vian foton. Kia figuro! Apenaŭ oni dungis lin, kaj jam li suprenlevas sian nazon.
* * *
Lavistinoj, transdonintaj sian deĵoron al la nove venintaj, kun intereso aŭskultis paroladon de la knaboj. La aroganta tono kaj provoka konduto de la knabaĉo kolerigis Paŭĉjon. Li proksimiĝis je unu paŝo al sia laborkolego, sin preparante por regali la arogantulon per forta pugnobato, sed la timo esti forpelita post sia unua labortago, haltigis lin. Malgraŭ forta kolero, Paŭĉjo diris:
“Estu pli kvieta, ne atakaĉu, aliel vi brogos vin. Morgaŭ mi venos je la sepa, kaj pugni mi povas ne malpli bone ol vi; se vi volas provi – bonvolu.”
La kontraŭulo retiriĝis je unu paŝo kaj kun miro rigardis la hirtiĝintan Paŭĉjon. Tian kategorian kontraŭagon li ne atendis kaj iomete konfuziĝis.
“Do bone, ni vidos,” li balbutis.
La unua labortago finiĝis bone, kaj Paŭĉjo marŝis hejmen kun sento de homo, honeste meritinta sian ripozon. Nun ankaŭ li akiras panon, kaj neniu povas diri al li, ke li estas parazito.
La matena suno estis malrapide leviĝanta el post blokego de la segejo.
Baldaŭ ankaŭ la dometo de Paŭĉjo vidiĝos. Jen tuj post la bieno de Leŝĉinskij.
“La patrino verŝajne ne dormas, kaj mi revenas post laboro,” pensis Paŭĉjo kaj ekiris pli rapide, fajfante.
“Montriĝis ja ne tiel malbone, ke oni forpuŝis min el la lernejo. Tute egale la malbenita popo persekutus min, sed nun mi kraĉas sur lin,” meditis Paŭĉjo, alirante la domon kaj, malfermante la kortpordon, li rememoris: “sed al tiu blondharulo mi nepre batos la muzelon, nepre.”
La patrino klopodis en la korto pri samovaro. Ekvidinte la filon, ŝi demandis maltrankvile:
“Nu, kiel?”
“Bone,” respondis Paŭĉjo.
La patrino volis averti lin pri io. Li komprenis – tra la malfermita fenestro estis videbla larĝa dorso de Artjom.
“Ĉu Artjom revenis? “li demandis konfuziĝinte.
“Li venis hieraŭ kaj restos ĉi tie. Li laboros en la lokomotivejo.”
Paŭĉjo heziteme malfermis la ĉambropordon.
La granda figuro, sidanta ĉe la tablo dorse al li, sin turnis, kaj Paŭĉjon alrigardis el sub la densaj nigraj brovoj severaj okuloj de lia frato.
“Ha, vi venis, tabakulo? Nu, saluton!”
Nenion agrablan promesis al Paŭĉjo konversacio kun la veninta frato.
“Artjom jam ĉion scias,” decidis Paŭĉjo.
“Artjom povas insulti kaj povas ankaŭ bati.”
Paŭĉjo timetis la fraton.
Sed Artjom, evidente, ne intencis bati la junan fraton; li sidis sur tabureto, sin apoginte kontraŭ la tablon, kaj senĉese rigardis Paŭĉjon, mokeme aŭ malestime.
“Do, vi diras, ke vi jam finis viajn universitatajn studojn, ĉiujn sciencojn vi jam ekposedis kaj nun okupiĝas pri postlavaĵoj? “diris Artjom.
Paŭĉjo fiksis sian rigardon al fendiĝinta tabulo de la planko, atente esplorante eliĝintan najlokapon. Sed Artjom leviĝis kaj foriris al la kuirejo.
“Videble insultadon aŭ batadon mi evitos”, facile ekspiris Paŭĉjo.
Dum tetrinkado Artjom trankvile pridemandis Paŭĉjon pri la okazintaĵo en la lernejo.
Paŭĉjo rakontis ĉion.
“Kaj kio okazos al vi estonte, se vi kreskas tia huligano?” malgaje diris la patrino.
“Kion do ni faru pri li? Kies karakteron li heredis? Dio mia, kiom da suferoj mi eltenis pro tiu bubaĉo,” ŝi plendis.
Artjom, flankiginte la malplenan tason, diris, sin turninte al Paŭĉjo:
“Do jen kion mi diros al vi, frateto. Se okazis tiel, kondutu nun tre singarde, dum laboro neniujn artifikaĵojn faru, kaj plenumu ĉion, kion oni postulas; se ankaŭ de tie oni forĵetos vin, mi ornamos vin dece. Memoru tion. Sufiĉas ĉagreni la patrinon. Kien ajn vi trafas, nepre, je diablo, vi ion artifikas. Sed nun jam estu fino. Vi laboros unu jaron, kaj poste mi klopodos dungigi vin kiel lernanton ĉe la lokomotivejo, ĉar pro tiuj postlavaĵoj vi ne estiĝos homo. Necesas lerni metion. Nun vi ankoraŭ estas juna, sed post unu jaro, mi kredas, oni vin dungos. Mi transloĝiĝis ĉi tien, kaj ĉi tie mi laboros. La panjo ne plu servu. Sufiĉas por ŝi klini la dorson antaŭ ĉiu kanajlo! Kaj vi, Paŭĉjo, zorgu por esti homo”.
Li leviĝis je sia tuta altega staturo, surmetis la jakon kaj diris al la patrino:
“Mi iros por prizorgi miajn aferojn.”
Kaj sin klininte ĉe la pordo, li eliris. Jam en la korto, preterirante la fenestron, li aldonis:
“Tie estas botoj kaj tranĉilo por vi, la panjo donos.
“
* * *
La stacidoma bufedo funkciis senĉese, dum tago kaj nokto.
La fervoja nodo kunigis kvin vojliniojn. La stacidomo estis dense ŝtopita de homoj, kaj nur nokte, por du-tri horoj, dum paŭzo inter du trajnoj, ĝi kvietiĝis. Ĉi tie, ĉe la stacio, kunvenis kaj disiris diversflanken centoj da milit-trajnoj: de fronto, al fronto. De tie – kun kripligitaj kaj dispecigitaj homoj, kaj tien – torento da novaj homoj en grizaj unutonaj militistaj uniformaj paltoj.
Du jarojn turbis Paŭĉjo en tiu laboro. La kuirejo kaj la vazlavejo – jen estis ĉio, kion li vidis dum tiuj du jaroj. En la grandega teretaĝa kuirejo estis febra laboro. Tie laboris pli ol dudek homoj. Dek kelneroj kur-rekuris inter la bufedo kaj la kuirejo.
Paŭĉjo havis jam ne ok, sed dek rublojn monate. Li sufiĉe elkreskis kaj fortikiĝis dum du jaroj. Multajn turmentojn li eltenis dum tiu tempo.
Duonan jaron li fulgiĝis kiel helpkuiristo, estis ĵetita denove en la lavejon de la ĉiopova ĉefo – al tiu ne plaĉis la nekonsentema knabeto: jen-jen atendu ke li pikos per tranĉilo responde al iu vangofrapo. Pro tio delonge oni forpelus lin, tamen lin savis lia nekonsumebla laborkapablo. Li povis labori plej multe ol ĉiuj aliaj, tute ne laciĝante.
Dum urĝaj horoj por la bufedejo, li kuradis kiel freneza kun pletoj, saltante trans kelkajn ŝtupojn malsupren al la kuirejo kaj reen.
Dum noktoj, kiam ĉesis tumulto en ambaŭ salonoj de la bufedejo, malsupre, en provizejoj, estis kunvenantaj kelneroj. Komenciĝis riska, hazarda kartludo je “dudek unu” aŭ je la “naŭo”.
Paŭĉjo vidis ne unu fojon monbiletojn, metatajn sur tablojn. Li ne miris, ke ĉiu el ili, dum tagnoktoj de sia deĵorado, ricevadis trinkmonon po tridek-kvardek rubloj. Po rublo, po duonrublo ili kolektadis. Kaj poste ili drinkis kaj furioze kartludis. Paŭĉjo koleris je ili.
“Aĉularo malbenita!” li pensis.
“Artjom estas unuaranga seruristo, sed li ricevas nur kvardek ok rublojn, kaj mi – dek; ili rastas la monon, sed pro kiuj meritoj? Kion faras kelneroj? Ili alportas kaj forportas. Ili fordrinkas kaj kartlude prodigas la monon.”
Paŭĉjo traktis ilin same kiel la mastrojn: ili estis por li fremdaj kaj malamikaj.
“Ili, malnobluloj, ĉi tie estas lakeoj, sed iliaj edzinoj kaj iliaj karaj filoj vivas en urboj kiel riĉuloj”.
Ili gaste venigis ĉi tien siajn karajn filojn en gimnaziaj uniformoj, ankaŭ siajn edzinojn, porke dikajn pro la bonstato.
“Kaj ili havas verŝajne pli multe da mono, ol sinjoroj, kiujn ili servas”, – pensis Paŭĉjo. Li ne miris ankaŭ pri tio, kio estis okazanta dum noktoj en anguletoj de la kuirejo kaj en la bufedprovizejoj; Paŭĉjo bone sciis, ke neniu lavistino kaj vendistino longe laborus en la bufedejo, se ŝi ne vendus sin pro kelkaj rubloj al ĉiu, kiu havas ĉi tie potencon kaj forton.
Paŭĉjo enrigardis en la profundecon de la vivo, en ĝian fundon, en puton, kaj fetoro de mucida ŝimo, de marĉa humido, ekblovis sur lin, avidan pri ĉio nova, neprovita.
Artjom ne sukcesis dungigi la fraton kiel lernanton ĉe la lokomotivejo: oni ne dungis pli junan ol dekkvinjaran. Paŭĉjo atendis la tagon, kiam li foriros de ĉi tie, lin logis la grandega masonita trafumita konstruaĵo.
Li ofte vizitis tie Artjomon, iris kun li por pririgardi vagonojn kaj penis helpi lin per io.
Precipe enuige fariĝis, kiam Frosja eksiĝis de sia laborloko.
Mankis ridanta gaja junulino kaj Paŭĉjo pli akre eksentis, kiel forte li amikiĝis kun ŝi. Venante matene en la lavejon, aŭskultante kverelan kriadon de la militrifuĝintinoj, li sentis ian malplenecon kaj solecon.
* * *
Dum nokta paŭzo, ĵetante lignon en hejtujon de bolanta kaldrono, Paŭĉjo kaŭre sidiĝis antaŭ la malfermita pordeto; duonferminte la okulojn, li observadis fajron – estis agrable senti varmon de la forno. En la lavejo neniu estis.
Li ne rimarkis, kiel pensoj revenis al tio, kio antaŭ nelonge okazis al Frosja, kaj klare prezentiĝis al li la bildo.
Sabate, dum nokta paŭzo, Paŭĉjo malsupreniris la ŝtuparon en la kuirejon. Pro scivolemo li surgrimpis stakon de brulligno por rigardi la provizejeton, kie kutime ariĝis kartludantoj.
Kaj la kartludo estis tie en sia kulmino. Zalivanov, bruniĝinta pro ekscitiĝo, bankieris.
Sur la ŝtuparo aŭdiĝis paŝoj. Paŭĉjo turniĝis: de supre iris Proĥoŝka. Paŭĉjo ekgrimpis sub la ŝtuparon, atendante, kiam tiu foriros en la kuirejon. Sub la ŝtuparo estis mallume, kaj Proĥoŝka ne povis lin vidi.
Proĥoŝka sin direktis malsupren, kaj al Paŭĉjo estis videbla lia larĝa dorso kaj granda kapo. Desupre la ŝtuparon kuris per rapidaj malpezaj paŝoj ankoraŭ iu, kaj Paŭĉjo ekaŭdis la konatan voĉon:
“Proĥoŝka, atendu.”
Proĥoŝka haltis kaj sin turninte, ekrigardis supren.
“Kion vi bezonas?” li murmuris.
La paŝoj sur la ŝtuparo frapetis malsupren kaj Paŭĉjo rekonis Frosjan.
Ŝi prenis la kelneron je maniko kaj per intermita kaj obtuza voĉo diris:
“Proĥoŝka, kie do estas la mono, kiun donis al vi la leŭtenanto?”
Proĥoŝka abrupte forŝiris la manon.
“Kio? La mono? Sed ĉu mi ne donis al vi? “parolis li kolere kaj akre.
“Sed li ja donis al vi tricent rublojn,” kaj en la voĉo de Frosja estis aŭdebla sordinita plorĝemo.
“Tricent rublojn, vi diras?” malice ripetis Proĥoŝka.
“Do, vi volas ricevi tiun monon? Ĉu ne estos multekoste, sinjorineto, por lavistino? Mi opinias, ke sufiĉos tiuj kvindek rubloj, kiujn mi donis. Imagu nur, kia feliĉo! Eĉ plej noblaj, kleraj sinjorinoj ne postulas tian grandan sumon. Vi devas danki ja por la donita mono – pasigi nokton kaj almanigi kvindek rublojn. Serĉu malsaĝulojn. Dekon aŭ dudekon mi ankoraŭ aldonos, kaj finite, kaj, se vi ne estos malsaĝa, vi perlaboros ankoraŭ, mi helpos vin.”
Kaj ĵetinte la lastajn vortojn, Proĥoŝka turniĝis kaj foriris.
“Fiulo, kanajlo!”
Frosja kriis al li, sin apoginte al amaso de hejtligno, kaj obtuze ekploregis.
Ne estas eble esprimi la sentojn, kiuj atakis Paŭĉjon, kiam li aŭdis tiun interparolon kaj, starante en mallumo sub la ŝtuparo, vidis Frosjan, tremantan kaj batantan sian kapon kontraŭ lignoŝtipojn. Paŭĉjo ne malkaŝis sin, li silentis, konvulsie sin kroĉinte al feraj apogiloj de la ŝtuparo, kaj en lia kapo fulmis reliefe, klare:
“Ankaŭ ŝin oni forvendis, malbenitoj! Ho, Frosja, Frosja!..”
Ankoraŭ pli profunde kaj pli forte li kaŝis sian malamegon al Proĥoŝka, kaj ĉio ĉirkaŭa tedegis lin kaj fariĝis netolerebla.
“Ho, se mi posedus forton, mi bategus tiun malnoblulon ĝismorte! Kial mi ne estas granda kaj forta kiel Artjom?”
Fajretoj en la forno flagris kaj estingiĝis, tremadis iliaj ruĝaj fajrolangoj, kunplektiĝante en longan bluetan volvaĵon; al Paŭĉjo ŝajnis, ke iu mokegante montras al li langon.
Silento regis en la ĉambro, nur krakadis ŝtipoj en la fajrujo kaj aŭdiĝis monotona frapado de gutoj, falantaj el krano.
Klimĉjo, metinte sur breton la lastan, hele purigitan kaserolon, viŝis la manojn. Neniu estis en la kuirejo. Deĵoranta kuiristo kaj kuirejaj servistinoj dormis en vestejo.
Dum tri noktaj horoj la kuirejo estis kvieta, kaj tiujn horojn Klimĉjo ĉiam pasigis supre kun Paŭĉjo. Intime amikiĝis la helpkuiristo kun la nigrokula hejtisto, kies tasko estis zorgi pri boligo de akvo. Leviĝinte supren, Klimĉjo ekvidis Paŭĉjon sidanta kaŭre antaŭ la malfermita hejtujo. Paŭĉjo rimarkis sur muro ombron de la konata hirta figuro kaj diris, ne returniĝante:
“Sidiĝu, Klimĉjo.”
La helpkuiristo suprengrimpis la stakon de ŝtipoj, kuŝiĝis tie, ekrigardis silente sidantan Paŭĉjon kaj diris, ridetante:
“Kion vi faras? ĉu vi sorĉas per fajro?”
Paŭĉjo pene deturnis sin for de la fajrolangoj. Du grandaj brilantaj okuloj rigardis Klimĉjon. Tiu ekvidis en ili kaŝatan angoron. La unuan fojon li vidis tiun angoron en la okuloj de sia kamarado.
“Stranga vi estas hodiaŭ, Paŭĉjo…”
Kaj post mallonga silento, li demandis:
“Eble io okazis al vi?”
Paŭĉjo sin levis kaj sidiĝis apud Klimĉjo.
“Nenio okazis,” li respondis obtuze.
“Malfacile estas al mi ĉi tie.”
Kaj liaj manoj, kuŝintaj sur la genuoj, pugniĝis.
“Kio okazis al vi hodiaŭ?” daŭrigis Klimĉjo, leviĝinte iom per la kubutoj.
“Hodiaŭ mi estas stranga, vi diras? Ne nur hodiaŭ, sed ĉiam ekde mia dungiĝo ĉi tie. Vidu, kio okazas ĉi tie! Ni laboregas kiel kameloj, sed rekompence nin batas ĉiu, kiu volas, kaj neniu defendas nin. Ni ambaŭ estas dungitaj de la gemastroj por servi ilin, sed bati ĉiu rajtas, kiu havas forton. Vi povas krevi, sed vi tamen ne sukcesas servi ĉiujn samtempe, kaj kiu ne estas kontenta, tiu vin batas. Ni ja penegas por plenumi ĉion, kiel decas, ke neniu povu riproĉi nin, ni hastas ĉiuflanken, sed tute egale: se al iu kliento ne estas io alportita ĝustatempe, – jen vi ricevu pugnobaton…”
Klimĉjo timigite interrompis lin:
“Ne kriu tiel laŭte, ĉar iu venante ekaŭdos.”
Paŭĉjo saltleviĝis.
“Oni aŭdu, tute egale mi foriros de ĉi tie. Purigi relojn de neĝo estas ja pli bone, sed ĉi tie… estas tombo, fripono friponon superregas. Kaj kiom multe da mono ili ĉiuj havas! Sed nin oni konsideras brutoj, kun junulinoj ili faras ĉion, kion ili volas, kaj kiu estas bonkonduta kaj ne fordonas sin, tiun ili tuj forpelas. Kien tiuj iru? Oni dungas militrifuĝintinojn, senhejmajn, malsatajn. Tiuj nur pro pano restas, ĉi tie ili povas almenaŭ manĝi, kaj pro malsato estas pretaj plenumi ajnajn postulojn.”
Li parolis tiel kolerege, ke Klimĉjo, timante, ke iu aŭdos la parolon, eksaltis kaj fermis la pordon, sed Paŭĉjo daŭrigis paroli pri siaj afliktoj.
“Jen, Klimĉjo, vi silentas, kiam oni batas vin. Kial vi silentas?”
Paŭĉjo sidiĝis sur la tabureton ĉe la tablo kaj lace klinis la kapon sur la manplaton. Klimĉjo ĵetis lignon en la fajron kaj ankaŭ altabliĝis.
“Ĉu hodiaŭ ni ne legos?” li demandis Paŭĉjon.
“Mankas libro,” respondis Paŭĉjo, “la kiosko estas fermita. – Ĉu la vendisto ne vendas hodiaŭ?” miris Klimĉjo.
“Ĝendarmoj arestis la vendiston. Oni trovis ĉe li ion,” respondis Paŭĉjo.
“Pro kio?”
“Oni diras, ke pro politiko.”
Klimĉjo embarasite rigardis Paŭĉjon.
“Kaj kion signifas tiu politiko?”
Paŭĉjo levis la ŝultrojn.
“Diablo ĝin scias! Oni diras, ke se iu luktas kontraŭ la caro, estas nomata politiko.”
Klimĉjo timigite ektremetis.
“Sed ĉu ekzistas tiuj?”
“Mi ne scias,” respondis Paŭĉjo.
La pordo malfermiĝis kaj eniris dormema Glaŝa.
“Kial do vi ne dormas, knaboj? Unu horon oni povas dormeti dum la trajno ne venis. Iru, Paŭĉjo, mi priservos la kaldronon.”
* * *
La servado de Paŭĉjo finiĝis pli frue ol li atendis, kaj ĝi finiĝis tute aliel ol li antaŭvidis.
Iun frostan tagon de januaro Paŭĉjo finis sian laboron kaj estis ironta hejmen, sed la knabo, lin anstataŭonta, ne ankoraŭ venis. Paŭĉjo iris al la mastrino kaj deklaris, ke li foriras hejmen, sed ŝi ne permesis. Laciĝinta, li devis deĵori la duan tagnokton, kaj antaŭ la nokto li tute senfortiĝis.
Dum interrompo li devis plenigi la kaldronojn kaj provizi per varma akvo la trajnon, kiu venos je la tria horo.
Paŭĉjo malfermis la kranon, sed akvo ne fluis. La pumpilo evidente ne funkciis. Li lasis la kranon malfermita, kuŝiĝis sur brulligno kaj ekdormis, laciĝo venkis lin.
Post kelkaj minutoj ekgluglis, ekmurmuris la krano, kaj akvo ekfluis en la kaldronon, plenigis ĝin kaj disverŝiĝis sur kaheloj de planko de la vazlavejo, en kiu tiutempe neniu restis. La akvo pli kaj pli altigis sian nivelon. Ĝi kovris la plankon kaj penetris sub pordon de la salono.
Akvostrietoj ŝtele atingis pakaĵojn kaj valizojn de dormantaj pasaĝeroj. Neniu estis rimarkinta tion, ĝis la akvo malsekigis pasaĝeron, kuŝantan sur la planko; tiu, salte leviĝinte, ekkriis, kaj tiam ĉiuj sin ĵetis al siaj havaĵoj, estiĝis tumulto.
Sed la akvo ĉiam pli kaj pli altiĝis.
Proĥoŝka, kiu estis kolektanta manĝilojn sur tabloj en la dua salono, ekhastis, sin direktinte laŭ krioj de la pasaĝeroj kaj, saltante trans flakoj, alkuris al la pordo, forte ĝin malferminte. La akvo, retenata per la pordo, ekfluegis en la salonon.
La krioj laŭtiĝis. En la lavejon enkuris deĵorantaj kelneroj. Proĥoŝka tuj sin ĵetis al la dormanta Paŭĉjo.
Batoj unu post alia ŝutiĝis sur la kapon de la knabo, kiu perdis kapablon ion kompreni pro la doloro.
En liaj okuloj scintilis helaj fulmoj, kaj akra doloro boris la tutan korpon.
Bategita, li apenaŭ altrenis sin hejmen.
Matene sombra Artjom, kun la sulkiĝinta frunto, pridemandis Paŭĉjon pri ĉio okazinta.
Paŭĉjo rakontis ĉion.
“Kiu vin batis? “mallaŭte demandis Artjom.
“Proĥoŝka.”
“Bone, kuŝu.”
Artjom surmetis peltaĵon, kaj, ne dirinte eĉ unu vorton, eliris.
* * *
“Ĉu mi povas vidi kelneron Proĥor?” nekonata laboristo demandis al Glaŝa.
“Tuj li venos, atendu,” ŝi respondis.
Grandega figuro sin apogis al la pordo.
“Bone, mi atendos.”
Proĥor, kiu estis portanta grandan amason da manĝiloj, puŝis per piedo la pordon kaj eniris la lavejon.
“Jen li estas,” diris Glaŝa indikante al Proĥor.
Artjom faris unu paŝon antaŭen kaj, peze metinte sian brakon sur la ŝultron de la kelnero, demandis, rigardante lin fikse:
“Pro kio vi batis Paŭĉjon, mian fraton?”
Proĥor volis liberigi la ŝultron, sed terura pugnobato faligis lin sur la plankon; li penis leviĝi, sed la dua pugnobato ankoraŭ pli forta ol la unua, fiksis lin al la planko.
Timigitaj laboristinoj sin ĵetis flanken.
Artjom sin returnis kaj ekiris al la pordo.
Proĥoŝka kun la sange disbatita vizaĝo turne moviĝis sur la planko.
Vespere Artjom ne revenis el la lokomotivejo.
La patrino eksciis, ke Artjom estas arestita kaj troviĝas en la ĝendarmejo.
Post ses tagoj Artjom revenis vespere, kiam la patrino dormis. Li aliris al Paŭĉjo, sidanta sur la lito, kaj demandis milde:
“Nu, ĉu vi resaniĝis, frateto?”
Li eksidis apude.
“Iam okazas eĉ pli malbone.”
Iom silentinte li aldonis:
“Ne gravas, vi iros al la elektrocentralo, mi jam parolis pri vi. Tie vi akiros profesion.”
Paŭĉjo forte kunpremis per ambaŭ manoj la manegon de Artjom. 16
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2026 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.