La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


KIEL ŜTALO ESTIS HARDITA

Aŭtoro: Nikolaj Ostrovskij

©2026 Geo

La Enhavo

ĈAPITRO 4

Akra, senindulga batalo de la klasoj skuegis Ukrainion. Pli kaj pli multe da homoj prenis armilojn, kaj ĉiu kunpuŝiĝo naskis novajn partoprenantojn. Malproksime en pasinteco restis la tagoj de paco por civitanoj. Tempesto kirlis neĝon, skuadis kadukajn kabanojn kvazaŭ per kanonaj salvoj kaj loĝantoj sin premis al muroj de keloj, kaŝis sin en memfaritaj tranĉeoj. La gubernion inundis lavango de diverskoloraj kaj diversnuancaj bandoj de Petlura: malgrandaj kaj grandaj paĉjoj-atamanoj, diversaj Goluboj, Angeloj, Arĥangeloj, Hordijoj kaj senfina nombro da aliaj banditoj. Eksoficiroj, dekstraj kaj maldekstraj ukrainiaj eseroj – ĉiu kuraĝa aventuristo, kolektinta areton da murdistoj, proklamis sin atamano, iufoje li disvolvis la flav-bluan standardon de Petluranoj kaj laŭ siaj povo kaj forto uzurpis la regpotencon. El tiuj “diversfelaj” bandoj, subtenataj de kulakoj kaj regimentoj de la galicia korpuso de atamano Konovalec, kreis siajn regimentojn kaj diviziojn la ĉefatamano Petlura. Tiun esero-kulakan merdon atakis ruĝaj partizanaj taĉmentoj, kaj tiam tremis la tero sub centoj kaj miloj da ĉevalhufoj, mitralĉaroj kaj artileriaj veturiloj. En tiu aprilo de la ribela jaro 1919 ĝismorte terurigitaj filistroj, nenion komprenantaj kaj stultiĝintaj, frotante matene postdormajn okulojn, malfermante fenestrojn de siaj dometoj, timeme demandis pli frue vekiĝintan najbaron:

“Avtonom Petroviĉ, kiu regas hodiaŭ en la urbo?”

Kaj Avtonom Petroviĉ, subtenante sian pantalonon, timigite ĉirkaŭrigardis.

“Mi ne scias, Afanas Kirilloviĉ. Nokte iuj venis. Ni vidu: se oni komencos rabi hebreojn, do certe venis la anoj de Petlura, kaj se venis la ‘kamaradoj’, tuj ni ekscios laŭ iliaj paroloj. Do mi esploras la situacion – kies portreton mi elpendigu por ne erari, ĉar, vi scias, mia najbaro Gerasim Leontjeviĉ ne priatentis bone kaj pendigis portreton de Lenin. Tuj al li ensaltis triopo el taĉmento de Petlura. Apenaŭ ekvidinte la portreton, ili sin ĵetis al la dommastro! Vi komprenas, ke ili regalis lin per dudek skurĝobatoj. ‘Ni,’ ili diris, ‘de vi, hundido, komunista muzelo, la tutan haŭton forŝiros’. Kaj kiel ajn li penadis pravigi sin, kiel ajn li ploregis – nenio helpis.”

Rimarkinte aretojn da armitoj, irantaj sur ŝoseo, loĝantoj fermis siajn fenestrojn kaj sin kaŝis. Kiu scias… Sed laboristoj kun kaŝita malamego rigardis la flav-bluan standardon de Petluraj apaĉoj. Senfortaj antaŭ tiu inundo de ŝovinismo kaj “sendependismo”, ili estis reviviĝantaj nur kiam en la urbon kojne puŝis preterirantaj ruĝaj trupoj, kiuj heroece sin defendis de la flav-blu-anoj, premantaj de ĉiuj flankoj.

Dum unu aŭ du tagoj flirtis la kara skarlata standardo super la urbodomo, sed la trupo marŝis for, kaj denove malsupreniĝis krepusko. Nun la urbon posedas kolonelo Golub, la “belo kaj fiero” de la Transdnepra divizio. Hieraŭ lia dumilhoma taĉmento de kaphakuloj solene eniris en la urbon. Sinjoro kolonelo rajdis belegan nigran stalonon fronte de la taĉmento kaj, malgraŭ la varma aprila suno, li estis vestita per kaŭkaza burko kaj ŝafofela petlurana ĉapo kun silka triangulo kaj kvasto, per ĉerkesa jako kun kompleta armilaro – ponardo kaj sabro, ornamita per ĉizita arĝento. Bela estas sinjoro kolonelo Golub: nigraj brovoj, pala vizaĝo kun delikata flaveta nuanco pro senfina drinkado. Pipo inter la dentoj. Antaŭ la revolucio sinjoro kolonelo estis agronomo ĉe la plantejoj de sukerfabriko, sed tia vivado estas enuiga kaj ne komparebla kun la vivo de atamano. Tial la agronomo elnaĝis kun kloaka elemento, inundinta la tutan landon, jam kiel sinjoro kolonelo. En la sola urba teatro estis aranĝita pompa balo honore al la venintoj. Ĝin ĉeestis la tuta “elito” de la Petlura intelektularo: ukrainaj instruistoj, du filinoj de la popo – la pli aĝa, belulino Anja kaj la juna Dina, sensignifaj subsinjoroj – eksoficistoj de grafo Potockij, kaj areto da urbanoj, kiuj titolis sin “libera kozakaro”, la ukrainaj eseraj epigonaĉoj. La teatro estis svarme svarma. Vestitaj per naciaj ukrainaj kostumoj, okulfrapaj, broditaj per floroj, ornamitaj per buntaj kolieroj kaj rubandoj, instruistinoj, popidinoj kaj etburĝaj urbaninoj estis ĉirkaŭitaj de la tuta rondo da sprontintantaj suboficiroj, kvazaŭ kopiitaj de malnovaj pentraĵoj pri kozakoj de Zaporoĵio. Tondris la regimenta orkestro. Sur la scenejo oni febre prepares spektaklon “Nazar Stodola”.

Ne estis elektra lumo. Pri tio oni raportis al la sinjoro kolonelo en la stabo. Li, honorinte per ĉeesto de la propra persono la balon, aŭskultinte sian adjutanton, subleŭtenanton – kiu ŝanĝis la rusan familian nomon Polancev por la ukraina Palanicja – diris neglekte, sed ordone:

“Ke lumo estu! Mortu, sed trovu elektromuntiston kaj funkciigu la elektrocentralon.

“Mi obeas, sinjoro kolonelo.”

La subleŭtenanto ne mortis kaj trovis la muntistojn. Post unu horo du soldatoj kondukis Paŭlon al la elektrocentralo. Sammaniere oni venigis elektromuntiston kaj maŝiniston. Palanicja diris mallonge:

“Se ĝis la sepa ne aperos la lumo, mi pendigos vin ĉiujn tri!”

Li montris per la mano feran stangon. Tiuj koncize formulitaj konkludoj faris sian efikon, kaj post difinita tempo la lumo aperis. La balo jam estis en sia kulmino, kiam aperis sinjoro kolonelo kun sia amikino, filino de bufedmastro, en kies domo li loĝis – dikbraka fraŭlino kun sekalkoloraj haroj. La riĉa bufedmastro sukcesis ebligi al ŝi lernadon en gimnazio de l’ gubernia ĉefurbo. Sidiĝinte sur honorajn lokojn, ĉe la scenejo mem, la kolonelo signalis, ke oni komencu, kaj la kurteno tuj leviĝis. Antaŭ la spektantoj vidiĝis por momento la dorso de la reĝisoro, forkuranta de la scenejo.

Dum la spektaklo suboficiroj kun siaj fraŭlinoj glutadis konsiderindan kvanton da hejmfarita brando, liverita por la bufedo de ĉieestanta Palanicja, kaj diversajn manĝaĵojn, akiritajn per rekvizicio. Fine de la spektaklo ĉiuj forte ebriiĝis. Saltinte sur la scenejon, Palanicja faris teatrecan mangeston kaj deklaris ukraine:

“Estimataj gesinjoroj, tuj ni komencos danci.”

En la salono oni vigle aplaŭdis. Ĉiuj eliris en la korton por ke la soldatoj, mobilizitaj kiel gardistoj, povu forporti la seĝojn kaj liberigi la salonon. Post duona horo en la teatro regis saltoj kaj prancoj en fajfodancoj. Senbridiĝintaj suboficiroj bravege dancis hopakon kun urbaj belulinoj, ruĝiĝintaj pro varmego, kaj pro frapado de pezaj piedoj tremis muroj de la kaduka teatro. Samtempe de la mueleja flanko en la urbon estis venanta armita rajdtaĉmento. Ĉe la urborando la Petluraj gardistoj kun mitraloj, rimarkinte la rajdantojn, maltrankviliĝis kaj sin ĵetis al la armiloj. Klakis obturilo. La noktan mallumon tranĉis akuta krio:

“Halt! Kiu venas?”

El mallumo elŝoviĝis du malhelaj figuroj, kaj unu el ili, proksimiĝinte, muĝis per laŭta drinkula baso:

“Mi estas atamano Pavluk kun mia taĉmento, sed ĉu vi estas el la taĉmento de Golub?”

“Jes,” respondis suboficiro, elpaŝinta antaŭen.

“Kie mi povas dislokigi la taĉmenton?” demandis Pavluk.

“Mi tuj telefonos al la stabo,” respondis la suboficiro kaj malaperis en apudvoja dometo. Post minuto li elkuris de tie kaj ordonis:

“Forprenu, knaboj, la mitralon de la vojo, ebligu pluan rajdon al sinjoro atamano.”

Pavluk tiris la bridrimenojn, haltigante la ĉevalon apud la lumigita teatro, ĉirkaŭ kiu oni vigle promenadis.

“Ho, ĉi tie estas gaje!” li diris, sin turnante al apude haltinta kozaka kapitano.

“Ni deĉevaliĝu. Hukmaĉ, bonŝance ankaŭ ni nin distros. Ni elektos konvenajn virinaĉojn, ĉi tie da ili estas la diabla abundo. Hej, Staleĵko,” li kriis, “dislokigu la bubojn laŭ loĝejoj! Ni restas ĉi tie. La eskorto restu kun mi.”

Kaj li peze, de sur la ekŝanceliĝinta ĉevalo, saltis teren. Ĉe la teatra enirejo Pavluk estis haltigita de du armitaj soldatoj.

“La bileton!”

Sed li malestime rigardis ilin, flanken movinte unu soldaton per sia ŝultro. Sammaniere lin sekvis dekduo da liaj taĉmentanoj. Iliaj ĉevaloj staris apude, ligitaj al la barilo. Oni tuj rimarkis la nove venintojn. Precipe Pavluk elstaris per sia grandega figuro, vestita per oficira jako el bona drapo, blukolora gvardia pantalono kaj vila ĉapo. Sur lia ŝultro pendis pistolo “Mauser”, el la poŝo vidiĝis mangrenado.

“Kiu li estas?” demandis flustre starantoj post la rondo de dancantoj, kie nun la helpanto de Golub demonstris iun forkirlan dancon. Kun li pare rondiris la pli aĝa popidino. Simile al ventumilo supren leviĝantaj jupoj malkovris al la ravitaj militistoj silkan trikotaĵon de la tro vigliĝinta fraŭlino. Disiginte per ŝultroj la dancantojn, Pavluk eniris en mezon de la rondo. Li per malhelaj okuloj rigardis la krurojn de la popfilino, prilekis siajn sekiĝintajn lipojn kaj ekiris rekte tra la rondo al la orkestro, ekstaris ĉe la scenejo, svingis sian plektitan skurĝon.

“Hopakon, fajre!”

La muzikmajstro malatentis lin. Tiam Pavluk abrupte svingis la manon kaj skurĝis laŭlonge de lia dorso.

La majstro eksaltis kvazaŭ mordita de serpento. La muziko tuj ĉesis, la halo silentiĝis.

“Tio estas arogaĵo!” flamiĝis la filino de la bufedmastro.

“Vi ne devas tion permesi,” ŝi nerve premis kubuton de apude sidanta Golub.

Golub peze leviĝis, piedpuŝis seĝon staranta antaŭ li, faris tri paŝojn al Pavluk kaj haltis rekte kontraŭ li. Li tuj rekonis Pavlukon. Golub havis ankoraŭ ne kvititan konton kun tiu rivalo pri regado en la distrikto. Antaŭ unu semajno Pavluk fintis sinjoron kolonelon per la plej porkeca maniero. En kulmino de la batalo kontraŭ ruĝa regimento, kiu plurfoje taŭzis la taĉmenton de Golub, Pavluk, anstataŭ persekuti la bolŝevikojn de la malfronto, faris enrompon en urbeton, dispremis malgrandajn gardtaĉmentojn de la ruĝuloj kaj, prizorginte sian defendon, aranĝis neimageblan rabadon. Certe, kiel decis al vera ano de Petlura, li organizis kontraŭhebrean pogromon. La ruĝuloj tiutempe komplete disbatis la dekstran flankon de la Goluba taĉmento kaj foriris. Kaj nun tiu aroga kavaleria kapitano enrompiĝis ĉi tien kaj eĉ kuraĝas en ĉeesto de sinjoro kolonelo bati lian muzikmajstron. Ne, tion li ne povis allasi. Golub komprenis, ke, se li tuj ne subpremos ĉi orgojlan atamanaĉon, li perdos sian prestiĝon en la regimento. Pikante unu la alian per la okuloj, ili dum kelkaj sekundoj staris silente.

Poste premante en la mano tenilon de sabro kaj per la alia palpante pistolon en sia poŝo, Golub kriegis:

“Kial vi aŭdacas bati mian homon, kanajlo?”

La mano de Pavluk malrapide glitis al la pistolujo.

“Pli facile, sinjoro Golub, pli facile, aliel vi povas perdi la danctakton. Ne tretu mian ŝatatan kalon, mi koleriĝos.”

Tio superis la paciencon de Golub.

“Prenu ilin ĉiujn kaj ĵetu for el la teatro kaj skurĝu ĉiun po dudek kvin fojojn!” kriis Golub. Sur pavlukanojn el ĉiuj flankoj, simile al ĉashundoj, sin ĵetis la suboficiroj de Golub. Ekfrapis pafo, kvazaŭ elektrolampo ĵetita surplanken, kaj en la halo ekturniĝis, eksvarmis, kiel du hundaj herdoj, la interbatalantoj. En blinda batalo ili hakis unu la alian per sabroj, kaptadis reciproke je haroj kaj rekte je gorĝo, kaj de ili fuĝis kun porkida jelpado morte teruritaj virinoj. Post kelkaj minutoj senarmitajn pavlukanojn, batante, oni forĵetis sur straton. Pavluk dumbatale perdis sian ĉapon, lia vizaĝo estis sange disbatita, liaj armiloj forprenitaj. Li furiozis. Kun sia taĉmento li galope forrajdis laŭlonge de la strato. La balo estis fuŝita. Neniu plu pensis pri amuziĝo. La virinoj kategorie rifuzis dancadon kaj postulis revenigi ilin hejmen, sed Golub ekbaŭmis.

“Neniu eliru el la salono. Sentineloj postenu,” li ordonis. Palanicja rapideme klopodis plenumi la ordonojn. Je abundaj protestoj Golub estis obstine respondanta:

“Estimataj sinjorinoj kaj sinjoroj, dancado daŭru ĝis la mateno. Mi mem komencas la unuan valson.”

La orkestro ekludis denove, sed oni tamen ne sukcesis gaji. Ne sukcesis la kolonelo kun la popfilino fari la unuan rondon, kiam impete alkurintaj sentineloj ekkriis tra la pordo:

“Pavlukanoj ĉirkaŭas la teatron!”

La fenestro ĉe la scenejo estis krake frakasita de surstrate. Tra la rompita kadro enŝoviĝis stumpa muzelo de mitralo. Ĝi malsaĝe moviĝis, celante kurantajn figurojn, kaj kvazaŭ de diablo oni ekhastis al mezo de la halo. Palanicja pafis helan milkandelan plafonlampon, kaj, tiu krevinte kvazaŭ bombo, priŝutis ĉiujn per pluvo de vitreroj. Estiĝis mallumo. De la strato oni kriis:

“Ĉiuj eliru en la korton!” kaj sekvis terura insultado. Sovaĝaj, histeriaj krioj de virinoj, furiozaj komandkrioj de Golub kuranta tien-reen tra la halo, penante rekonsciigi la suboficirojn, pafoj kaj krioj en la korto – ĉio ĉi kuniĝis, farante neimageblan bruĥaoson. Neniu rimarkis, kiel Palanicja, forglitinte angilsimile tra malantaŭa pordo sur najbaran dezertan straton, kuregis al la stabo de Golub. Post duonhoro en la urbo estiĝis vera milito. Trankvilon de la nokto rompis senĉesa bruego de pafado, mitraloj krakadis kvazaŭ disŝutante plumberojn. Plene torporitaj loĝantoj saltis for el siaj varmaj litoj, sin kroĉinte al fenestroj. Sed jen la pafado iom post iom kvietiĝas, nur ĉe la rando de la urbo, abrupte, simile al hundo, bojas mitralo. La batalo mildiĝas. Apenaŭ mateniĝas…

* * *

Onidiroj pri pogromo cirkulis tra la urbo. Ili enrampis ankaŭ en la dometojn de hebreoj, malaltaj, kun oblikvaj fenestretoj, iamaniere pendantajn ĉe la kota deklivo super rivero. En tiuj skatoloj, nomataj domoj, en nekredebla denseco, loĝis la hebrea malriĉularo. En presejo, kie jam la duan jaron laboris Serĝo Bruzĵak, kompostistoj kaj helplaboristoj estis hebreoj. Serĝo vivis kun ili kiel kun propraj parencoj. Kiel unu amika familio ili ĉiuj sin tenis kontraŭ la mastro, bone nutrita, memkontenta sinjoro Blumŝtejn. Inter la mastro kaj la presejlaboristoj daŭris senĉesa batalo. Blumŝtejn penis ricevi multe, sed pagi malmulte, kaj pro tio ne unufoje la presejo estis fermita dum du aŭ tri semajnoj: la presistoj strikis. Ili estis dek kvar homoj. Serĝo, la plej juna, turnis radon de la presmaŝino po dek du horoj tage. Hodiaŭ Serĝo rimarkis maltrankvilon de laboristoj.

Dum la lastaj maltrankvilaj monatoj la presejo laboris ne regule – de mendo al mendo. Estis presataj alvokoj de la “ĉefa” atamano. Ftiza presisto Mendel vokis Serĝon flanken. Rigardante lin per siaj tristaj okuloj, li diris:

“Ĉu vi scias, ke en la urbo okazos pogromo?”

Serĝo mirigite ekrigardis lin.

“Ne, mi ne scias.”

Mendel metis sian sekiĝintan flavan manon sur la ŝultron de Serĝo kaj patrece konfideme ekparolis:

“Pogromo okazos, tio estas fakto. Hebreoj estos murdataj. Mi demandas vin: ĉu vi volas helpi viajn kamaradojn en tiu plago aŭ ne?”

“Certe mi volus, se mi povus. Parolu, Mendel.”

La presistoj atente aŭskultis tiun interparolon.

“Vi estas bona junulo, Serĝo, ni fidas vin. Ja ankaŭ via patro estas laboristo. Kuru tuj hejmen kaj parolu kun via patro: ĉu li konsentos kaŝi en sia hejmo kelkajn maljunulojn kaj virinojn, kaj ni anticipe interkonsentos, kiujn vi kaŝos. Poste vi petu rekomendon de viaj familianoj, kie ankoraŭ oni povus sin kaŝi. Tiuj banditoj dume ne persekutas rusojn. Do, kuru, Serĝo, ĉar tempo mankas.”

“Bone, Mendel, estu certa, ke mi tuj kuros al Paŭĉjo kaj Klimĉjo – tie oni nepre donos rifuĝejon.”

“Atendu minuton,” maltrankviliĝis Mendel, detenante forirontan Serĝon.

“Kiuj ili estas, tiuj Paŭĉjo kaj Klimĉjo? Ĉu vi bone konas ilin?”

Serĝo certige kapjesis.

“Nu jes, ili ja estas miaj bonaj amikoj. Paŭĉjo Korĉagin estas la frato de tiu seruristo.”

“Ha, Korĉagin,” trankviliĝis Mendel.

“Tiun mi konas. Kun li mi loĝis en la sama domo. Tiun oni povas fidi. Iru, Serĝo, kaj pli rapide revenu kun respondo.”

Serĝo elkuris sur la straton.

* * *

La pogromo komenciĝis la trian tagon post la batalo inter la taĉmentoj de Pavluk kaj Golub. Disbatita kaj forĵetita el la urbo, Pavluk retiriĝis kaj okupis najbaran urbeton, perdinte dum la nokta batalo dudekon da homoj. La saman nombron perdis ankaŭ la taĉmento de Golub. Mortigitojn oni rapide forveturigis al tombejo kaj la saman tagon entombigis ilin sen aparta pompo, ĉar estis nenia kaŭzo por fanfaroni. Du atamanoj mordis unu la alian, kiel vagantaj hundoj, kaj fari iun bruon pro la enterigo ne decus. Palanicja intencis aranĝi luksan funebradon, deklarinte Pavlukon ruĝa bandito, sed kontraŭ tio estis la komitato de eseroj, kies ĉefo estis popo Bazilo. La nokta kunpuŝiĝo elvokis malkontenton en la taĉmento de Golub, precipe en la eskorta cento de Golub, kie estis plej multe da mortigitoj, kaj por estingi tiun malkontenton kaj firmigi la spiriton, Palanicja proponis al Golub “plifaciligi la ekzistadon”, kiel li mokege nomis la pogromon. Li klopodis pruvi la neceson de tio, argumentante per malkontento en la taĉmento. Tiam la kolonelo, kiu komence ne deziris rompi trankvilon de la urbo antaŭ sia edziĝfesto kun la filino de la bufedmastro, pro minacoj de Palanicja konsentis. Vere, sinjoron kolonelon iomete konfuzis tiu operacio lige kun lia aliĝo al la partio de eseroj. Kaj malamikoj povas ja estigi nedeziratajn dirojn ĉirkaŭ lia nomo, ke li, kolonelo Golub, estas pogromisto, kaj nepre ili denuncos pri li al la “ĉefa” atamano. Sed dume Golub malmulte dependis de la “ĉefa” – li provizis sian taĉmenton je propra krimo, risko kaj timo. Krome la “ĉefa” mem bonege sciis, kia frataro servas al li, kaj li mem kelkfoje postulis monon por sia registaro de tiel nomataj rekvizicioj. Kaj koncerne la famon de pogromisto, Golub jam havis sufiĉe da ĝi. La rabomurdoj komenciĝis frumatene. Antaŭmatena griza nebuleto ŝvebis super la urbo. Senhomaj stratoj, similaj al malsekaj strioj de tolo, senorde envolvantaj la bizare planitajn hebreajn kvartalojn, estis senvivaj. La blindaj fenestretoj estis kurtenitaj kaj nepenetreble formitaj per ŝutroj. De ekstere ŝajnis, ke la kvartaloj dormas sian profundan antaŭmatenan dormon, sed en la domoj oni ne dormis. Familioj, vestitaj, sin preparis al la venanta malfeliĉo, ili kolektiĝis en iu ĉambreto, kaj nur malgrandaj infanoj, nenion komprenantaj, dormis trankvile sur brakoj de siaj patrinoj. Salomiga, la eskortestro, nigra, kun cigana vizaĝo, kun blua cikatro pro sabrobato sur la vango, ĉi-matene dum longa tempo estis vekanta Palanicjan, la adjutanton de Golub. Malfacile vekiĝis la adjutanto. Neniel li povis sin forŝiri de idiota sonĝo. Ankoraŭ gratis lian gorĝon per siaj ungegoj grimacanta diablo, kiu persekutis lin dum la tuta nokto. Kaj kiam li fine levis sian kapon, pretan krevi pro doloro, li komprenis, ke ne diablo, sed Salomiga lin vekas.

“Do leviĝu vi, ĥolero,” skuis lian dorson Salomiga.

“Jam estas malfrue, estas la tempo por komenci. Tiom multe vi drinkis!”

Palanicja tute vekiĝis, eksidis kaj, kurbiĝinte pro pirozo, forkraĉis acidan salivon.

“Kion komenci?” li sensence gapis Salomigan.

“Kion? La judojn sentripigi. Ĉu vi ne scias?”

Palanicja rememoris: jes ĝuste li tute forgesis. Hieraŭ li multe drinkis en vilaĝeto, kien kaŝis sin sinjoro kolonelo kun sia fianĉino kaj areto da kompanoj. Resti eksterurbe dum la pogromo estis oportune por Golub.

Poste li povus diri, ke okazis miskompreno dum lia foresto, kaj Palanicja sukcesos ĉion dece priaranĝi. Ho, tiu Palanicja estas granda spertulo pri la “faciligo de ekzistado”! Li verŝis sitelon da akvo sur sian kapon, kaj li reakiris kapablon pensi racie. Li ekkuris tien-reen, disdonante diversajn ordonojn. La eskorta cento jam estis sur ĉevaloj. Antaŭvidema Palanicja, por eviti eventualajn komplikiĝojn, ordonis postenigi patrolon, kiu apartigis la urbon de la fervojo kaj laborista antaŭurbo. En la ĝardeno de Leŝĉinskij estis starigita mitralo, direkte al la ŝoseo. Se laboristoj intencus interveni, ili estus renkontitaj per plumbo.

Kiam ĉiuj preparoj estis finitaj, la adjutanto kaj Salomiga surĉevaliĝis. Ekrajdante, Palanicja rememoris:

“Haltu, mi preskaŭ forgesis. Necesas du ĉaroj: ni prizorgu doton por Golub… Ho-ho-ho… La unua predo, kiel ĉiam, apartenas al la estro, kaj la unua virinaĉo, ĥa-ĥa-ĥa, al mi, la adjutanto. Ĉu vi komprenis, vi, ŝtipo sencerba?”

La lastaj vortoj estis destinitaj al Salomiga. Tiu responde ekbrilis per flaveta okulo.

“Por ĉiu sufiĉos.”

Ĉiu ekrajdis laŭlonge de l’ ŝoseo. Fronte rajdis la adjutanto kaj Salomiga, ilin sekvis senorda aro da eskortistoj. La mateno sereniĝis. Apud duetaĝa domo kun rustiĝinta ŝildo “Galanteria vendejo de Fuks”

Palanicja ektiris la bridon. Lia maldikkrura grizkolora ĉevalino maltrankvile ekfrapis ŝtonon per hufo.

“Do kun dia helpo ni komencu de tie ĉi,” diris Palanicja, saltante de sur la ĉevalino.

“Hej, knaboj, for de la ĉevaloj!” li sin turnis al la eskortistoj.

“La spektaklo komenciĝas. Nenies kranion frakasu, por tio ankoraŭ batos la horo; ankaŭ virinojn ne tuŝu, se ne estas tre granda deziro, paciencu ĝis la vespero.”

Unu el la gardistoj, vidigante fortikajn dentojn, protestis:

“Kial do, sinjoro subleǔtenanto, kaj se laŭ bonvola konsento?”

Ĉirkaŭe oni ekridegis. Palanicja ekrigardis la demandinton kun rava aprobo.

“Nu, certe, se laŭ la bonvola konsento, agu, neniu rajtas tion malpermesi.”

Alpaŝinte al la fermita pordo de la vendejo, Palanicja forte ĝin piedbatis, sed firma kverka pordo eĉ ne tremetis. Ili devus komenci ne ĉi tie. La adjutanto ĉirkaŭiris la domon, direktis sin al la pordo, kondukanta en la loĝejon de Fuks, subtenante permane sian sabron. Lin sekvis Salomiga. En la domo oni tuj aŭdis la frapon de hufoj sur la pavimo, kaj kiam ĉe la vendejo ĉesis la frapado kaj tra la muro aŭdiĝis voĉoj, la koroj kvazaŭ forŝiriĝus, kaj la korpoj ŝajnis rigidiĝi. En la domo estis tri homoj. Riĉa Fuks ankoraŭ hieraŭ fuĝis el la urbo kun siaj filinoj kaj la edzino, kaj en la domo li lasis por gardi sian havaĵon servistinon Riva, subpremitan dek-naŭ-jaran junulinon. Por ke ŝi ne timu en la malplena loĝejo, li proponis venigi ŝiajn maljunajn gepatrojn kaj kune loĝi ĝis lia reveno. La ruza komercisto trankviligis la apenaŭ protestantan knabinon, dirante, ke pogromo probable ne okazos, ĉar kion oni rabu de la malriĉuloj? Kaj li, post sia reveno, nepre donacos al ŝi, Riva, ŝtofon por robo. Ĉiuj tri en doloriga espero aŭskultis: eble la rabistoj preterrajdos, povas esti ili eraris, haltis ne apud tiu ĉi domo, povas esti tio estas nura ŝajno. Sed kvazaŭ refutante tiujn esperojn, oni abrupte frapis ĉe la pordo de la vendejo. Maljuna Pejsaĥ, kun arĝenta kapo, kun infane timigitaj bluaj okuloj, starinta ĉe la pordo, kondukanta al la vendejo, ekflustris preĝon. Li preĝis al ĉiopova Jehovo kun tuta pasio de konvinkita fanatikulo. Li petis la dion forturni plagon de tiu ĉi domo, kaj la maljunulino apude staranta pro lia flustrado ne tuj povis ekaŭdi la bruon de alproksimiĝantaj paŝoj. Riva sin kaŝis en la plej malproksima ĉambro, ŝoviĝinte post grandan bufedŝrankon.

Abrupta, kruda frapego ĉe la pordo resonis per konvulsia tremo en korpoj de la gemaljunuloj.

“Malfermu!”

Sekvis frapo pli forta ol la unua kaj insultado de furioziĝintaj homoj. Sed mankas forto por movi la manon kaj levi la hokon. De ekstere oni kelkfoje rapide frapis per kolboj. La pordo eksaltetis je rigliloj kaj, cedante, ekknaris. La domon plenigis armitoj, serĉeme pririgardantaj ĉiujn angulojn. La pordo de la vendejo estis forigita per kolbobato. Tien oni eniris kaj malfermis riglilojn de la ekstera pordo. Komenciĝis rabado.

Kiam la ĉaroj estis ĝissupre ŝarĝitaj per ŝtofoj, ŝuoj kaj alia akiraĵo, Salomiga direktis sin kun ili al la loĝejo de Golub kaj, jam revenante en la domon, li aŭdis sovaĝan krion. Palanicja, lasinte siajn kunulojn rabi la vendejon, eniris ĉambron. Ĉirkaŭrigardinte ĉiujn tri per siaj verdaj okuloj de linko, li diris al la gemaljunuloj:

“For!”

Nek la patro, nek la patrino moviĝis. Palanicja ekpaŝis kaj malrapide tiris la sabron el sabringo.

“Panjo!” korŝire kriis la filino. Ĝuste tiun krion aŭdis Salomiga. Palanicja sin turnis al la trafe venintaj kamaradoj kaj ordonis abrupte:

“Forĵetu ilin!”

Li montris la gemaljunulojn, kaj kiam oni perforte forpuŝis ilin post la pordon, Palanicja diris al la reveninta Salomiga:

“Postenu tie post la pordo, kaj mi parolos kun la knabino pri io.”

Kiam la maljuna Pejsaĥ je la krio sin ĵetis al la pordo, peza bato en la bruston forpuŝis lin al muro. La maljunulo anhelis pro doloro, sed tiam Salomigan kroĉe kaptis kiel lupino ĉiam kvieta maljuna Tojba.

“Ho, lasu min, kion vi faras?”

Ŝi penis atingi la pordon, kaj Salomiga ne povis deŝiri ŝiajn maljunajn fingrojn, konvulsie kroĉiĝintaj je lia ĵupano. Rekonsciiĝinta Pejsaĥ sin ĵetis por helpi ŝin.

“Lasu, lasu!.. Ho, filino mia!”

Ili duope forpuŝis Salomigan de la pordo. Li furioze ŝiris el sub la zono revolveron kaj per forĝita kolbo batis la grizan kapon de la maljunulo. Pejsaĥ falis silente. Kaj el la ĉambro aŭdiĝis krioj de Riva.

Kiam oni fortrenis sur la straton freneziĝintan Tojban, aŭdiĝis teruraj kriegoj kaj helpokrioj. Krioj en la domo ĉesis. Elirinte el la ĉambro Palanicja, ne rigardante al Salomiga, kiu jam tenis anson de la pordo, haltigis lin:

“Ne eniru, ŝi sufokiĝis: mi iom tro kovris ŝin per kuseno.”

Transpaŝinte la kadavron de Pejsaĥ, li trafis per piedo en malhelan, densan likvaĵon.

“Iel malsukcese ĉio komenciĝis,” li diris, elirante sur la straton. Ilin silente sekvis la ceteraj, kaj de iliaj piedoj sur planko de la ĉambro kaj sur la ŝtupoj restis sangaj spuroj.

Kaj en la urbo jam disvolviĝis pogromo. Eksplodetis mallongaj lupaj kunpuŝiĝoj inter la rabistoj ne dividintaj predon, kelkloke svingis eltirintaj sabroj. Preskaŭ ĉie ili batis unu la alian per pugnoj.

El bierejo oni rulis sur pavimon deksitelajn barelojn.

Poste oni rampis al loĝejoj. Neniu rezistis. Oni serĉadis en ĉambraĉoj, haste ekzamenis kaŝangulojn, kaj superŝarĝitaj ili iris for, restiginte post si amason da ĉifonoj kaj lanugon el ŝiritaj kusenoj kaj matracoj. En la unua tago estis nur du viktimoj: Riva kaj ŝia patro, sed venanta nokto estis portonta kun si neeviteblan pereon por multaj. Vesperiĝe la tuta diverskonsista herdo de ŝakaloj jam estis ebria ĝisblue. Brutiĝintaj en haladzo de alkoholo petluranoj atendis la nokton. Mallumo malligis la manojn. En la nokta nigro estas pli facile dispremi homon: eĉ ŝakalo ŝatas nokton, sed ĝi ja ankaŭ atakas nur kondamnitojn. Multaj homoj neniam forgesos tiujn terurajn du noktojn kaj tri tagojn. Kiom da kripligitaj, disŝiritaj vivoj, kiom da junaj kapoj, griziĝantaj dum tiuj sangaj horoj, kiom da larmoj verŝitaj, kaj kiu scias, ĉu estis pli feliĉaj tiuj, kiuj restis vivi kun vakitaj animoj, kun superhoma turmento pro ne forviŝebla malhonoro kaj mokego, kun angoro, kiun oni ne povas esprimi, kun sopiro pri senrevene pereintaj proksimuloj! Indiferentaj pri ĉio, sur mallarĝaj stratetoj, konvulsie etendinte la brakojn, kuŝis korpoj de junaj knabinoj – murditaj, elturmentitaj, kurbigitaj. Kaj nur apud la rivero mem, en la dometo de forĝisto Naum, la ŝakaloj, sin ĵetintaj al lia juna edzino Sara, trovis frakasan repuŝon. La forĝisto-atleto, plena de sia dudek-kvar-jara forto, kun ŝtalaj muskoloj de martelisto, ne cedis sian vivkunulinon. En terura mallonga kunpuŝiĝo en la dometo estis frakasitaj du kapoj de petluranoj, kvazaŭ putraj akvomelonoj. Terure en sola kolerego de pereonto, la forĝisto furioze defendis la du vivojn, kaj dum longa tempo krakis sekaj pafoj apud la rivero, kien kuris la militistoj de Golub, sentinte iun danĝeron. Eluzinte ĉiujn kartoĉojn, Naum sendis la lastan kuglon al Sara, kaj mem ĵetis sin renkonte al la morto kun bajoneto en la manoj. Li falis, falĉita de plumba hajlo sur la unua ŝtupo, preminte la teron per sia peza korpo. En ĉaroj, tirataj de grasaj ĉevaloj, aperis en la urbo fortikaj vilaĝanoj de proksimaj ĉirkaŭaĵoj. Ili ŝarĝis siajn ĉarojn per tio, kio plaĉis al ili, kaj, akompanataj de siaj filoj kaj parencoj el la taĉmento de Golub, rapidis forveturigi la akiraĵojn al siaj vilaĝoj por reveni ankoraŭ du aŭ tri fojojn. Serĝo Bruzĵak, kiu kun sia patro kaŝis en kelo kaj subtegmento duonon da siaj kamaradoj-presistoj, estis revenanta hejmen tra legomĝardeno.Subite li ekvidis kuranton sur la ŝoseo. Svingante la manojn, en longa flikita surtuto, sen ĉapo, kun la vizaĝo livida pro teruro, kuris maljuna hebreo. Lin sekvis petlurano sur griza ĉevalo, rapide atingante, preta por sabrobato. Aŭdante frapadon de ĉevalaj hufoj post sia dorso, la maljunulo levis la manojn, kvazaŭ defendante sin. Serĝo impete ĵetis sin sur la vojon, alkuris al la ĉevalo, ŝirminte la maljunulon per si mem.

“Ne tuŝu lin, bandito, hundo!”

Ne dezirante deteni baton de la sabro, la rajdanto per ĝia plata flanko frapis la junan blondan kapon.


NOTOJ POR LA 4A ĈAPITRO

Petlura, Simon Vasiljeviĉ (1879-1926). Ekde 14 nov. 1918 membro de la ĉefa Direktorio (= registaro) de Ukraina Popola Respubliko (UPR) kaj ĉefa atamano de la armeo de UPR; ekde 10 feb. 1919 prezidanto de la Direktorio. Petlura estis mortigita en Parizo de Ŝvarcbard pro kontraŭhebreaj pogromoj en Ukrainio.

atamano. Estro de kozaka taĉmento.

esero. Membro de la partio de socialistaj revoluciuloj.

Galicio. Nomo por parto de la okcident-ukrainia teritorio (regionoj de Lviv, Ivano-Frankivsk kaj Ternopil). En novembro de 1918 tie estis fondita Okcident-Ukraina Popola Respubliko, poste aneksita de Pollando. La galicia korpuso de OUPR subtenis la armeon de Petlura en la batalo kontraŭ la Ruĝa Armeo.

Nazar Stodola”. Dramo de ukraina verkisto Taras Ŝevĉenko (1814”1861).

hopako. Ukraina popoldanco kaj dancmuziko.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2026 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.