La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


KIEL ŜTALO ESTIS HARDITA

Aŭtoro: Nikolaj Ostrovskij

©2026 Geo

La Enhavo

ĈAPITRO 3

Tonjo staris ĉe malfermita fenestro. Ŝi enue rigardis la konatan kaj karan por ŝi ĝardenon, ĉirkaŭantajn sveltajn poplojn, apenaŭ tremetantajn pro facila venteto. Kaj ne estis kredeble, ke la tutan jaron ŝi ne vidis la gepatran bienon. Ŝajnis, ke ŝi nur hieraŭ forlasis ĉi tiujn lokojn, konatajn de la infanaĝo, kaj revenis hodiaŭ per matena trajno. Nenio ŝanĝiĝis ĉi tie: la samaj akurate tonditaj vicoj de frambaj arbustoj, la samaj geometrie desegnitaj vojetoj, plantitaj per la floroj ŝatataj de la patrino – la trikoloraj violoj. Ĉio en la ĝardeno aspektas ordigita. Ĉie estas videbla pedanta mano de instruita forstisto. Kaj tiuj puraj, desegnitaj vojetoj enuigis Tonjon. Ŝi prenis nefinlegitan romanon, malfermis pordon al verando, malsupreniris laŭ ŝtuparo en la ĝardenon, puŝis malgrandan kolorigitan heĝpordon kaj malrapide ekiris al lageto apud la fervojstacia akvoturo. Trairinte la ponteton, ŝi eliris sur ŝoseon similan al aleo. Ĉe la dekstra flanko estis lageto, ĉirkaŭita per densa salika arbetaro. Maldekstre komenciĝis arbaro. Komence ŝi direktis sin al lagetoj kaj al malnova ŝtonminejo, sed haltis, rimarkinte malsupre ĉe la lageto svingitan fiŝkaptistan kanon. Klininte sin super kurbiĝinta saliko, ŝi disigis la branĉojn kaj ekvidis sunbrunan junulon, nudpiedan, kun pantalono kuspita ĝis super la genuoj. Flanke troviĝis rustiĝinta lada skatoleto kun vermoj. La junulo estis forlogita de fiŝkaptado kaj ne rimarkis ŝian fiksitan alrigardon.

“Ĉu oni povas kapti fiŝojn ĉi tie?”

Paŭĉjo kolere sin turnis. Sin tenante je la saliko, kliniĝinte proksime al la akvo, staris nekonata fraŭlino. Ŝi estis vestita en blanka marista bluzeto kun blua striita kolumo kaj en hele griza mallonga jupo. Borderitaj ŝtrumpetoj firme ĉirkaŭis ŝiajn sveltajn sunbrunajn krurojn kun piedoj en brunkoloraj ŝuetoj. Ŝiaj kaŝtankoloraj haroj formis pezan torditan plektaĵon. La mano kun fiŝkaptilo ektremetis, la flosileto ekbalanciĝis, kaj de ĝi ekkuris rondoj de ondiĝanta akvo. Sed la voĉeto de malantaŭe aŭdiĝis ekscitite:

“Jen atentu! Fiŝo ektuŝis. Ĉu vi vidas?!”

Paŭĉjo tute konfuzita ŝirtiris la kanon. Kune kun la gutoj elakviĝis la vermeto, turniĝanta sur la hoko.

“Nu, jen, diable. Provu nun kapti fiŝojn. Alportis la ogro tiun”, kolere pensis Paŭĉjo kaj, por ŝirmi sian konfuzon, svinge ĵetis la kanon pli malproksimen en akvon inter du lapoj, ĝuste tien, kien li ne devis ĵeti, ĉar la hoko povus alkroĉiĝi je subakva branĉego. Li konjektis kaj, ne returniĝante, eksiblis flanken al la supre sidanta fraŭlino:

“Kial vi krias? Pro tio ĉiuj fiŝoj diskuros.”

Kaj li aŭdis de supre sarkasman kaj mokan replikon:

“La fiŝoj jam delonge diskuris sole nur pro via aspekto. Ĉu oni kaptas fiŝojn dum tago? He, vi, ve-fiŝisto!”

Tio jam estis tro por Paŭĉjo, kiu penis esti ĝentila. Li ekstaris kaj, metinte kaskedon sur la frunton, kio ĉiam atestis pri lia kolero, li eldiris elektante plej delikatajn vortojn:

“Eble vi, fraŭlino, malaperu ien, ĉu ne?”

La okuloj de Tonjo iomete mallarĝiĝis, scintilis pro momenta rideto.

“Ĉu mi malhelpas vin?”

En ŝia voĉo jam ne estis moko, en ĝi estis io amika, repaciĝanta, kaj Paŭĉjo, kiu estis jam respondonta per arogaĵo al tiu fraŭlino aperinta ne sciate de kie, estis senarmita.

“Nu kial do? Rigardu, se vi volas. Libera spaco sufiĉas por ĉiu,” li konsentis kaj, rekaŭrinte, denove komencis observi la flosileton. Tiu proksimiĝis al la lapfolio kaj estis evidente, ke la hoko kroĉiĝis al radiko. Tiri ĝin Paŭĉjo ne kuraĝis.

“Se la hoko alkroĉiĝis, ne eblos ĝin liberigi. Sed almenaŭ ŝi foriru”, li rezonis. Sed Tonjo, sidiĝinte pli oportune sur la apenaŭ balanciĝanta saliko, metis la libron sur siajn genuojn kaj komencis observi la sunbrunan nigrokulan malĝentilulon, kiu tiel neafable renkontis ŝin, kaj nun intence ŝin neglektis. Paŭĉjo bone vidis en la spegula akvo la sidantan fraŭlinon. Ŝi legis, kaj li gardeme tiris la ŝnuron. La flosileto subakviĝis, la ŝnuro streĉiĝis.

“Alkroĉiĝis, damnita!” aperis la penso, kaj per straba rigardo li vidis en akvo la ridantan vizaĝeton. La ponteton al la akvopumpejo trairis du junuloj – gimnazianoj de la sepa klaso. Unu, filo de la lokomotivejestro inĝeniero Suĥarko, blonda lentuga deksepjara stultulo kaj sentaŭgulo, kiun oni nomis en la lernejo Ŝurka la Variolita, kun bona kankaptilo, kun bravece dentpremita cigaredo. Apude estis Viktor Leŝĉinskij, svelta, dorlotita junulo.

Suĥarko, okulsignante, sin klinis al Viktor kaj parolis:

“La knabino estas frandaĵo, alian similan vi ne trovos ĉi tie. Mi certigas vin: ro-man-ti-ku-li-no. Ŝi lernas en Kievo, en la sesa klaso. Ŝi venis al sia patro por la somerferioj. Ŝia patro estas ĉi tie forstestro. Ŝi estas konata kun mia fratino Liza. Mi iam sendis al ŝi letereton, imagu, kun tia altspirita enhavo: kvazaŭ mi estus freneze enamiĝinta, kaj nun kun kortremo mi atendus vian respondon. Kaj eĉ el Nadson mi elskrapis konvenan versaĵeton.

“Kio do sekvis?” scivoleme demandis Viktor. Suĥarko, iom konfuzita, respondis:

“Ja ŝi prudas, vi scias, fieraĉas. Ne difektu vian paperon, ŝi diris. Sed komence ja ĉiam okazas tiel. Mi estas sperta en tiuj aferoj. Vi scias, ne volas okupiĝi pri tio: necesas longa tempo por amindumi kaj ĉirkaŭiri apud ŝi. Multe pli bone estas: mi venas vespere al la barakoj, kie loĝas laboristinoj de fervojo, kaj por tri rubloj mi tian belulinon elektas… Kaj sen ia ajn afektado. Mi kune kun Valjka Tiĥomirov vizitadis – ĉu vi konas la fervojmastron?”

Viktor grimacis kun malestimo.

“Ĉu vi okupiĝas pri tia fiaĵo?”

Ŝurka maĉis la cigaredon, kraĉis kaj diris mokeme:

“Ho, kia pudora vi estas. Mi ja scias, pri kio vi okupiĝas.”

Viktor interrompis lin:

“Do, vi konatigos min kun tiu ĉi?”

“Certe, ni iru pli rapide, dum ŝi ne foriris. Hieraŭ matene ŝi mem kaptis fiŝojn.”

La amikoj jam alproksimiĝis al Tonjo. Eliginte cigaredon el la buŝo, Suĥarko dande kliniĝis:

“Saluton, mademoiselle Tonjo. ĉu vi kaptas fiŝojn?”

“Ne, mi observas, kiel oni kaptas,” respondis Tonjo.

“Ĉu vi ne estas konataj?” ekurĝis Suĥarko, prenante Viktoron je la brako.

“Mia amiko, Viktor Leŝĉinskij.”

Viktor konfuzite etendis la manon al Tonjo.

“Sed kial hodiaŭ vi ne kaptas fiŝojn?”

Suĥarko penis startigi konversacion.

“Mi ne kunprenis la kaptilon,” respondis Tonjo.

“Tuj mi alportos ankoraŭ unu,” ekrapidis Suĥarko.

“Dume vi kaptu per la mia, kaj mi tuj alportos.”

Tiel li estis plenumanta sian promeson konatigi Viktoron kun Tonjo kaj klopodis lasi ilin solaj.

“Ne, ni malhelpos. Ĉi tie oni jam kaptas,” respondis Tonjo.

“Kiun ni malhelpos?” demandis Suĥarko.

“Aĥ tiun?”

Li nur nun rimarkis Paŭĉjon sidanta ĉe arbusto.

“Nu, tiun mi tuj forpelos, momente, oni ne sukcesos kalkuli ‘unu-du’!”

Tonjo ne sukcesis lin deteni. Li malsupreniĝis al Paŭĉjo.

“Kunvolvu vian hokfadenon senprokraste. Foriĝu tuj de ĉi tie,” sin turnis Suĥarko al Paŭĉjo.

“Nu, rapide, rapide,” li parolis, vidante, ke Paŭĉjo trankvile daŭrigas kapti. Paŭĉjo levis la kapon, ekrigardis Suĥarkon per la okuloj promesantaj nenion bonan.

“Sed vi, pli modere. Retenu vian langon.”

“Kio-o-o?” ekbolis Suĥarko.

“Vi eĉ rezonas, ĉifonulo mizera! For de ĉi tie!” li forte frapis per ŝupinto la skatolon kun vermoj. Ĝi turniĝis en aero kaj klake falis en la akvon. La gutoj de disŝprucata akvo trafis sur la vizaĝon de Tonjo.

“Suĥarko, ĉu vi ne hontas? “ŝi kriis. Paŭĉjo saltis. Li sciis, ke Suĥarko estas filo de la estro de la lokomotivejo, kie laboris Artjom, kaj se li tuj batus tiun rufan muzelon, la gimnaziano plendus al la patro, kaj la afero nepre atingus Artjomon. Ĝi estis la nura kaŭzo, kiu retenis lin de la tuja venĝopuno. Suĥarko, sentante ke Paŭĉjo tuj lin batos, sin ĵetis antaŭen kaj per ambaŭ manoj puŝis la bruston de Paŭĉjo staranta ĉe la akvo. Tiu svingis la brakojn, kliniĝis, sed konservis la ekvilibron kaj ne falis en la akvon. Suĥarko estis du jarojn pli aĝa ol Paŭĉjo kaj famiĝis kiel la unua pugnobatisto kaj skandalulo. Paŭĉjo ricevinte tian frapon tute perdis la sintenon.

“Ha, tiel! Nun ricevu!” kaj per mallonga svingo de la brako li redonis al Suĥarko tranĉigan frapon en la vizaĝon. Tiam, ne lasante al li la tempon por rekonsciiĝi, Paŭĉjo kroĉe kaptis la uniforman gimnazian jakon, tiris al si kaj trenis lin en la akvon. Starante ĝis genuoj en la akvo, malsekiginte siajn brilantajn ŝuojn kaj pantalonon, Suĥarko per ĉiuj fortoj penadis sin elŝiri en la kroĉaj manoj de Paŭĉjo. Puŝinte la gimnazianon en la akvon, Paŭĉjo elsaltis sur la bordon. Furioziĝinta Suĥarko impetis al Paŭĉjo, preta disŝiri lin je pecoj. Elsaltinte sur la bordon kaj rapide turninte sin al la atakanta Suĥarko, Paŭĉjo rememoris:

“Apogo sur la maldekstran kruron, la dekstra estas streĉita kaj iomete fleksita. La frapo sekvu ne nur per la mano, sed per la tuta korpo, de malsupre sub la mentonon”.

Fffrap! Ekgrincis la dentoj. Akute krieginte pro terura doloro en la mentono kaj en la mordpremita lango, Suĥarko ridinde svingis la manojn, kaj peze, per la tuta korpo, plonĝis en la akvon. Kaj sur la bordo, ne povante sin regi, ridegis Tonjo.

“Brave, brave!” ŝi kriis, aplaŭdante.

“Tio estas admirinda!”

Kaptinte sian kanon, Paŭĉjo ektiris ĝin kaj forŝirinte la ŝnuron, elsaltis sur la vojon. Forirante li aŭdis Viktoron diri al Tonjo:

“Tiu estas la plej bruta huligano, Paŭlo Korĉagin.”

* * *

Ĉe la stacio estiĝis maltrankvilo. De la foraj stacioj venis onidiroj, ke fervojistoj komencas striki. Ĉe la najbara granda stacio laboristoj de lokomotivejo aranĝis ion seriozan. Germanoj arestis du lokomotivestrojn, suspektitajn pri veturigo de agitfolioj. Inter laboristoj, ligitaj kun kamparo, komenciĝis seriozaj ribeloj pro rekvizicioj kaj pro revenado de la grandaj terposedantoj al siaj bienoj. Skurĝoj de hetmanaj policistoj striigis dorsojn de vilaĝanoj. En la gubernio vastiĝis partizana movado. Jam oni kalkulis ĉirkaŭ deko da partizantaĉmentoj, kiujn organizis bolŝevikoj. Fjodor Ĵuĥraj dum tiuj tagoj ne havis trankvilon. Li dum la tempo, kiun li pasigis en la urbo, plenumis grandan laboron. Li konatiĝis kun pluraj fervojistoj, vizitadis vesperfestenojn, kie kunvenis junularo kaj kreis fortan grupon el mekanikistoj kaj lignosegistoj de la lokomotivejo. Li provis esplori Artjomon. Al la demando, kiel li rilatas al la bolŝevika movado, la fortega mekanikisto respondis al Ĵuĥraj:

“Vi scias, Fjodor, ke rilate al tiuj partioj mi estas malmulte kompetenta. Sed mi ĉiam pretas helpi, se necesas. Vi povas kalkuli je mi.”

Fjodor estis kontenta pri tiu respondo – li sciis, ke Artjom estas ano de la laborista medio, kaj se li ion diris, li tion faros. Sed pri la partio li videble ankoraŭ nenion scias.

“Tio ja ne gravas, la tempo nun estas tia, ke li baldaŭ akiros tiun konon”, pensis la maristo. Fjodor transiris labori el la elektrocentralo al la lokomotivejo. Tie estis pli oportune labori: laborante en la elektrocentralo, li estus disa de la fervojo. La trafiko estis intensa. La germanoj veturigis al Germanio per miloj da vagonoj ĉion, kion ili rabis en Ukrainio: sekalon, tritikon, brutojn…

Neatendite la hetmana gardistaro arestis en la stacio telegrafiston Ponomarenko. Oni kruele batis lin kaj, evidente, li rakontis pri la agitado de la lokomotiveja kamarado Roman Sidorenko, kiu amikiĝis kun Artjom. Por aresti Romanon, dum laboro venis du germanoj kaj hetmanano –helpanto de la stacia komandanto. Veninte al la stablo, kie laboris Roman, la oficiro nenion dirante, skurĝis lian vizaĝon.

“Kanajlo, iru kun ni! Tie ni priparolos ion,” li diris kaj timige rikanante tiris la mekanikiston je la maniko.

“Tie vi agitos!”

Artjom, laborinta ĉe la najbara ŝraŭbtenilo, formetis fajlilon kaj minace proksimiĝis per sia tuta grando al la hetmanano kaj, detenante la estiĝantan koleregon, diris raŭke:

“Ĉu vi rajtas bati, vi, aĉulo?”

La hetmanano retiriĝis, eligante pistolon. Malalta, etkrura germano formetis de ŝultro pezan fusilon kun larĝa bajoneto kaj movis la obturilon.

“Halt!” li blekegis, preta pafi ĉe la unua ekmovo. La giganta mekanikisto senhelpe staris antaŭ tiu fiaspekta soldato, senforta por ion fari. Oni arestis ilin ambaŭ. Post unu horo oni liberigis Artjomon, sed Romanon oni ŝlosis en la pakaĵkelo. Post dek minutoj en la lokomotivejo neniu laboris. ĉiuj laboristoj kunvenis en la apudstacia ĝardeno. Al ili aliĝis komutistoj kaj aliaj laboristoj de la materiala deponejo. Ĉiuj estis terure indignaj. Iu skribis alvokon kun postulo liberigi Romanon kaj Ponomarenkon. Indigno pli intensiĝis, kiam hetmanano, alkurinta al la ĝardeno kun aro da militgardistoj, svingante revolveron kriis:

“Se vi ne revenos, ni tuj surloke arestos ĉiujn! Kaj iun ni mortpafos.”

Sed la krioj de la koleraj laboristoj igis lin retiriĝi al la stacidomo. El la urbo jam hastis kamionoj, plenaj de germanaj soldatoj, kiujn alvokis la stacia komandanto. Laboristoj komencis fuĝi al siaj domoj. Ĉiuj rompis la laboron, eĉ la stacia deĵoranto. Tiel montriĝis la agado de Ĵuĥraj. Ĝi estis la unua amasa elpaŝo ĉe la fervoja stacio. Germanoj starigis sur la stacia kajo pezan mitralon. Ĝi staris kiel saltpreta ĉashundo. Metinte la manon sur la tenilon, kaŭre sidis apude germana kaporalo. La stacio senhomiĝis.

Nokte komenciĝis arestoj. Oni arestis ankaŭ Artjomon. Ĵuĥraj ne noktumis hejme, oni ne trovis lin. Oni kolektis ĉiujn laboristojn en grandega vardeponejo kaj deklaris ultimate: revenu al laboro aŭ iru al la milita tribunalo. Preskaŭ ĉiuj laboristoj de la fervojo strikis.

Dum la tuta tagnokto neniu trajno pasis, kaj je la distanco de cent dudek kilometroj okazis batalo kun la multnombra partizana taĉmento, kiu detruis fervojon kaj eksplodigis pontojn. Nokte al la stacio venis vagonaro kun germanaj trupoj, sed lokomotivestro, lia helpanto kaj hejtisto eskapis el la lokomotivo. Krom la milita trajno en la stacio atendis sian vicon ankoraŭ du trajnoj. Malferminte la pezan pordegon, en la deponejon eniris germana stacikomandanto, ties helpanto kaj grupo da germanaj soldatoj. La helpanto vokis:

“Korĉagin, Politovskij, Bruzĵak. Vi tuj veturos kiel trajna brigado. Okaze de rifuzo sekvos surloka mortpafo. Ĉu vi veturos?”

La tri laboristoj malgaje kapjesis. Oni eskortis ilin al la lokomotivo, sed la vickomandanto jam elkriis la nomojn de novaj brigadanoj por la nova trajno.

* * *

La lokomotivo kuris antaŭen, kolere spirblovante kaj erupciante arojn da scintilaj fajreroj, profunde spiradis kaj rompante mallumon, hastis laŭ la reloj en profundon de la nokto. Artjom plenigis la fajrujon per karbo, frape fermis per piedpuŝo la pordeton, suĉis iom da akvo el apude staranta kurtnaza tekruĉo kaj sin turnis al la maljuna lokomotivestro Politovskij:

“Do, ni veturigas, paĉjo?”

Tiu kolere okulsignis el sub la pendantaj brovoj:

“Jes, ni veturigas, ĉar bajoneto puŝas nian dorson…”

“Ni forlasu ĉion kaj fuĝu de la lokomotivo,” proponis Bruzĵak, strabe rigardante la germanan soldaton, sidantan en la tendro.

“Mi opinias same,” grumblis Artjom, “sed ja tiu ulo estas post niaj dorsoj.”

“Jes…” nedifineble eldiris Bruzĵak, rigardante tra la fenestro. Proksimiĝinte al Artjom, Politovskij flustris:

“Ni ne devas konduki la trajnon, ĉu vi komprenas? Tie oni batalas, la ribelintoj eksplodigis relvojojn, kaj ni venigos tiujn hundojn, kiuj neniigos ilin dum unu momento. Vi scias, filo mia, ke mi dum la cara tempo ne faris la similan, kiam laboristoj strikis. Kaj ankaŭ nun mi ne faros tion. Estus malhonoro al ni por ĉiam, se ni venigus la ekzekutistojn al niaj kamaradoj. Ja la unua brigado fuĝis. Sian vivon la bravuloj riskis, sed ili fuĝis. Ne eblas al ni konduki la trajnon. Kiel vi opinias?”

“Mi konsentas, paĉjo, sed kion ni faru pri tiu?” li perokule indikis la soldaton.

La lokomotivestro sulkigis la vizaĝon, viŝis per stupo ŝviton de sia frunto kaj per la brulumitaj okuloj rigardis la manometron, kvazaŭ esperante trovi tie respondon al la turmenta demando.

Poste li kolere, kun nuanco de malespero, sakris. Artjom suĉis akvon el la tekruĉo. Ambaŭ pensis pri la samo, sed neniu kuraĝis eldiri siajn konsiderojn. Artjom rememoris la eldiron de Ĵuĥraj:

“Kiel vi, frateto, tenas vin rilate al la bolŝevika partio kaj la komunisma ideo?”

Kaj la respondo de Artjom estis:

“Mi ĉiam pretas helpi, vi povas esti certa pri mi… Bona helpo! Ni veturigas la ekzekutistojn…” li aldonis al si mem. Politovskij, kliniĝinte super la kesto kun ilaro, duonfronte al Artjom, eldiris kun peno:

“Kaj tiun ni devas likvidi, ĉu vi komprenas?”

Artjom tremetis. Politovskij ekgrincis per la dentoj kaj aldonis:

“Alia eliro ne estas. Ni frapos lin kaj la regulilon ni ĵetu en la fornon, levilstangojn – en la fornon, la lokomotivon ni malrapidigu kaj forlasu ĝin.”

Kvazaŭ forĵetante la pezan sakon de sur siaj ŝultroj, Artjom diris:

“Bone.”

Artjom, kliniĝinte al Bruzĵak, rakontis al li pri la akceptita decido. Bruzĵak ne tuj respondis. ĉiu el ili ege riskis. Ĉiu lasis hejme familion. Grandan familion havis Politovskij: li lasis hejme naŭ gefamilianojn. Sed ĉiu konsciis, ke ne estas eble daŭrigi la veturadon.

“Nu, mi konsentas,” diris Bruzĵak, “sed kiu do lin…”

Li ne finis la frazon kompreneblan por Artjom. Artjom sin turnis al la maljunulo, klopodanta ĉe la regulatoro, kaj kapjesis, kvazaŭ dirante, ke ankaŭ Bruzĵak konsentas kun lia opinio, sed tuj turmentata de nesolvebla demando, li proksimiĝis al Politovskij.

“Sed kiel ni faros tion?”

Tiu ekrigardis al Artjom.

“Vi komencu. Vi estas la plej forta. Per la rompstango ni frapos lin unu fojon, kaj punkto.”

La maljunulo tre ekscitiĝis. Artjom kuntiris la brovojn.

“Mi tion ne kapablas fari. La manoj ne obeas min. Se oni konsideras, ke la soldato ne kulpas. Oni ankaŭ lin pelis per bajoneto.”

La okuloj de Politovskij ekbrilis:

“Vi asertas, ke li ne kulpas, ĉu? Sed ankaŭ ni ja ne kulpas, ke oni nin ĉi tien enpuŝis. Ni ja ekzekutistojn veturigas. Tiuj ĉi ‘senkulpaj’ mortpafos la partizanojn, sed ĉu la partizanoj estas kulpaj? He, vi kompatinda! Vi estas forta kiel urso, sed vi ne kapablas fari ion…”

“Bone,” raŭke diris Artjom, prenante la stangon, sed Politovskij flustris:

“Mi prenos, mi tion pli bone faros… Prenu fosilon kaj iru en la tendron por ĵeti karbon de tie. Se necesos, frapu la germanon per la fosilo. Kaj mi venos kvazaŭ por ŝoveli karbopecojn.”

Bruzĵak kapjesis:

“Vi ĝuste proponas, maljunulo.”

Kaj li ekstaris ĉe la regulilo. La germano en drapa senviziera kaskedo kun ruĝa ringstrio sidis ĉe rando de la tendro, metinte la fusilon inter la piedoj, kaj fumis cigaron, iufoje observante la klopodantajn laboristojn.

Kiam Artjom grimpis supren por rasti karbon, la sentinelo ne multe atentis tion. Kaj poste, kiam Politovskij, kvazaŭ dezirante forrasti pli multe da karbo de rando de la tendro pergeste petis tiun iom flankiĝi, la germano obeeme translokiĝis malsupren al la pordeto, kondukanta en la maŝinejon de la lokomotivo. Obtuza, abrupta frapo per la rompstango, trarompinta la kranion de la germano, konsternis Artjomon kaj Bruzĵakon kvazaŭ bruligo. La korpo de la soldato simile al sako falis apude. La griza drapa senviziera kaskedo rapide ruĝiĝis per sango. Ekgrincis la fusilo, frapinta la feran randon de la tendro.

“Finite,” flustris Politovskij, forĵetante flanken la stangon kaj konvulsie sulkiginte la vizaĝon.

“Nun por ni reveno ne eblas.”

Lia voĉo ektremis, sed tuj, rompante la preman silenton, kiu opresis ĉiujn, transiris en krion.

“Elŝraŭbu la regulilon, pli vigle!” li kriis. Post dek minutoj ĉio estis farita. La lokomotivo, ne plu gvidata, malrapidigis sian kuradon. Per pezaj svingoj aperis antaŭ la lumrondo de la lokomotivo malhelaj siluetoj de apudvojaj arboj, kiuj tuj denove kuris en la blindan obskuron. Reflektiloj de la lokomotivo, penante frakasi la mallumegon, kunpuŝiĝis kun ĝia densa kurteno kaj konkeradis de la nokto nur dekon da metroj. La lokomotivo, kvazaŭ konsuminte siajn lastajn fortojn, spiradis pli kaj pli malofte.

“Saltu, filo mia!”

Artjom aŭdis post si la voĉon de Politovskij kaj liaj manoj forlasis la tenilon. La atleta korpo inercie flugis antaŭen kaj la piedoj solide puŝiĝis kontraŭ la teron, kiu glitis el sub ili. Kurinte antaŭen du paŝojn, Artjom falis peze renversiĝinte je la kapo. De sur ambaŭ piedŝtupetoj eksaltis ankoraŭ du ombroj.

* * *

En la domo de Bruzĵak ne estis gaje. Antonina Vasiljevna, la patrino de Serĝo, dum la lastaj kvar tagoj tute perdis la trankvilon. De la edzo estis neniuj sciigoj. Ŝi sciis, ke lin, kune kun Korĉagin kaj Politovskij prenis la germanoj por priservi lokomotivon. Hieraŭ venis tri hetmanaj policistoj kaj malĝentile, kun insultado, demandesploris ŝin. El tiu ĉi demandado ŝi malklare konjektis, ke okazis io malbona, kaj, kiam la policistoj foriris, la virino, turmentata de la premiga necerteco, surmetis kaptukon, decidinte iri al Maria Jakovlevna, esperante ion ekscii de ŝi pri la edzo. La pli aĝa filino, ordiganta la kuirejon, ekvidinte la forirantan patrinon, demandis:

“Kien vi iras, panjo?”

Antonina Vasiljevna, rigardinte la filinon per la larmoplenaj okuloj, respondis:

“Mi iros al la familio de Korĉagin. Eble mi ion ekscios pri la patro. Se Serĝo venos, diru al li, ke li iru al la stacio kaj vizitu la familion de Politovskij.”

Valja tenere ĉirkaŭpremis la ŝultrojn de la patrino, trankviligante ŝin kaj akompanante ĝis la pordo:

“Ne maltrankviliĝu, panjo.”

* * *

Maria Jakovlevna renkontis la patrinon Bruzĵak kiel ĉiam gastame. Ambaŭ virinoj atendis ekaŭdi unu de la alia ion novan, sed post la unuaj vortoj la espero malaperis. Ankaŭ ĉe Korĉagin nokte okazis polica traserĉo. Oni serĉis Artjomon. Forirante oni ordonis al Maria Jakovlevna tuj post la reveno de la filo informi pri tio la komandejon. La patrino estis terure timigita pro la nokta vizito de patrolo. Ŝi estis sola. Paŭlo, kiel kutime, nokte laboris en la elektrocentralo. Paŭlo venis frumatene. Aŭskultinte rakonton de la patrino pri la nokta traserĉo kaj serĉado de Artjom, li sentis, ke lian tutan korpon plenigas premanta angoro pri la frato. Malgraŭ la diferenco de karakteroj kaj ŝajna malafableco de Artjom, la fratoj forte amis unu la alian. Ĝi estis rigora amo sen reciprokaj konfesoj, kaj Paŭlo klare konsciis, ke ne ekzistas ofero, kian li ne farus senhezite, se ĝi montriĝus necesa por la frato. Li ne ripozinte kuris al la stacio kaj lokomotivejo por serĉi Ĵuĥrajon, sed ne trovis lin kaj de konataj laboristoj li nenion povis ekscii pri iu el la forveturintoj. Nenion sciis ankaŭ la familio de Politovskij. Paŭlo renkontis en la korto Borison, la plej junan filon de Politovskij kaj eksciis, ke nokte okazis polica traserĉo ankaŭ ĉe Politovskij. Oni serĉis la patron. Atinginte nenion, Paŭlo revenis al la patrino, laca falis en la liton kaj tuj dronis en maltrankvila dorma hulo.

* * *

Valja turnis la kapon je la frapo de la pordo.

“Kiu estas tie?” ŝi demandis kaj levis la pordohokon. Tra la malfermita pordo aperis rufa, hirta kapo de Klimĉjo. Li, videble, rapide kuris, anhelis kaj ruĝiĝis pro la kurado.

“Ĉu la patrino estas hejme?” li demandis ŝin.

“Ne, ŝi foriris.”

“Kien ŝi foriris?”

“Ŝajnas, ke al Korĉaginoj.”

Valja detenis, je la maniko la forkurontan Klimĉjon. Tiu heziteme rigardis la fraŭlinon.

“Jes, simple mi bezonas ŝin vidi.”

“Por kio?”

Valja taŭzis la junulon.

“Nu, diru pli rapide, rufa urso, parolu, ne dolorigu mian animon,” per ordona tono komandis la junulino. Klimĉjo forgesis ĉiujn avertojn, la kategorian ordonon de Ĵuĥraj transdoni la letereton nur al Antonina Vasiljevna persone, elpoŝigis sebe makulitan papereton kaj donis ĝin al Valja. Li ne povis rifuzi al la blonda fratino de Serĝo, ĉar rufa Klimĉjo en siaj rilatoj al tiu bonega knabino ne estis indiferenta. Vere, la modesta kuiristeto neniam konfesus eĉ al si mem, ke Valja plaĉas al li. Li fordonis al ŝi la letereron, kiun ŝi rapide tralegis.

“Kara Tonjo! Ne maltrankviliĝu. Ĉio estas en bona ordo. Ni estas vivaj kaj sanaj. Baldaŭ vi ekscios ankoraŭ ion. Transdonu al la ceteraj, ke ĉio statas bone, ke ili ne maltrankviliĝu. La letereton neniigu. Zaĥar.”

Traleginte la letereton, Valja sin ĵetis al Klimĉjo:

“Rufa urseto, karulo mia, kie vi prenis ĝin? Diru, kie vi ricevis ĝin, stumblanta urso?”

Ŝi per la tuta forto taŭzis la konfuzitan Klimĉjon, kaj li, sen pensi plu, faris alian eraron.

“Ĝin donis Ĵuĥraj.”

Rememorinte, ke li ne rajtis paroli pri tio, li aldonis:

“Sed li diris, ke mi al neniu ĝin donu.”

“Nu, bone, bone!” ridis Valja.

“Mi diros al neniu. Kuru, mia rufulo, al Paŭĉjo, tie vi trovos ankaŭ mian patrinon.”

Ŝi facile puŝetis la kuiristeton kontraŭ la dorson. Post unu sekundo la rufa kapo de Klimĉjo svingiĝis post la korta pordo. Neniu el la triopo revenis hejmen. Vespere Ĵuĥraj venis al Korĉaginoj kaj rakontis al Maria Jakovlevna pri ĉio okazinta en la lokomotivejo. Li trankviligis, kiel li povis, la timigitan virinon, ke ĉiuj tri loĝas en fora vilaĝo ĉe onklo de Bruzĵak, kie ili estas sekuraj. Certe nun ilia reveno ne estas ebla, sed germanoj estas ege embarasataj kaj baldaŭ oni povas atendi ŝanĝojn. Ĉio okazinta ankoraŭ pli intime amikigis la familiojn de la forveturintoj. Kun granda ĝojo estis legataj maloftaj leteretoj, sendataj al la familioj, sed en ties domoj fariĝis pli dezerte kaj silente. Vizitine foje, kvazaŭ senintence, la maljunulinon Politovskij, Ĵuĥraj transdonis al ŝi monon.

“Jen, patrino, estas por vi subtenaĵo de via edzo. Nur atentu bone, ke neniu sciu pri tio.”

La maljunulino danke premis lian manon:

“Ho, mi dankas, aliel estus malfeliĉo: la infanoj malsatas.”

La mono estis el la sumo, restigita de Bulgakov.

“Nu, ni vidu, kio sekvos. Kvankam la striko fiaskis pro minaco de mortpafo, kvankam laboristoj laboras, sed la fajro brulas, oni ne povas ĝin estingi, kaj tiuj tri estas bravuloj, veraj proletoj,” pensis la maristo entuziasme, marŝante de la domo de Politovskij al la lokomotivejo.

* * *

En malnova forĝejo, kies fulgita muro rigardis al la vojo apud la vilaĝo Vorobjova Balka, ĉe la fajra faŭko de forno, duonfermante la okulojn pro la helega lumo, Politovskij per longa tenajlo turnis jam arde ruĝan ferpecon. Artjom premadis pendigitan ĉe solivo levilon, blovigante la balgon. La lokomotivestro, bonhumore ridetante en sian barbon, parolis:

“Majstro en vilaĝo nun ne pereos, laboro ĉiam troviĝos, kiom oni volas. Jen mi perlaboros iom dum unu aŭ du semajnoj kaj verŝajne mi povos sendi al la familio lardon kaj farunon. En vilaĝo, filo mia, forĝisto ĉiam estas honorata. Ni sate manĝos ĉi tie, kiel burĝoj, he-he. Sed Zaĥar ja estas specifa subjekto, li estas pli forte ligita kun la kamparaj laboroj, li enfosis sin kun sia onklo en la teron. Nu, tio estas fakte komprenebla. Ni, Artjom, havas nek korton, nek orton, nur sanon kaj manon. ĉiamaj proletoj ni estas, he-he, sed Zaĥar dividiĝis je du duonoj: unu piedo estas en lokomotivo, la alia en kamparo.”

Li tuŝis per la tenajlo la ardantan ferpecon kaj aldonis jam serioze, penseme:

“Kaj nia afero, filo mia, estas fumsimila. Se baldaŭ oni ne forpelos la germanojn, ni devos nin fortreni al Jekaterinoslavlj aŭ al Rostov, aliel oni pendigos nin inter tero kaj ĉielo, tio estas klara.”

“Jes,” grumblis Artjom.

“Kiel niaj familianoj fartas tie, ĉu ne alkroĉiĝis al ili hajdamakoj?”

“Jes, patro, ni kuiris la kaĉon… Nun ni devas abdiki niajn hejmojn.”

Politovskij rapide kaptis el la forno inkandeskan pecon kaj tuj metis ĝin sur la amboson.

“Do, filo mia, frapu!”

Artjom prenis pezan martelon, forte svingis ĝin super sia kapo kaj frapis. Fasko da brilaj fajreroj kun facila susura krakado ŝprucis tra la forĝejo, lumiginte por momento ĝiajn malhelajn angulojn. Politovskij turnadis la ardigitan pecon sub la potencajn frapegojn, kaj la feraĵo obeeme platiĝis kiel moliĝinta vakso. Tra malfermita pordego de la forĝejo malluma nokto spiris per varma vento.

* * *

Lago malsupre estas malhela, grandega. La pinoj, kiuj ĉirkaŭas ĝin de ĉiuj flankoj, klinas siajn majestajn kapojn.

“Kiel vivaj”, pensas Tonjo. Ŝi kuŝis en valeto sur granita bordo, kovrita per herbo. Alte, supre, post la valeto, estas pinaro, kaj malsupre, ĉe la piedo de la krutaĵo, troviĝas la lago. Ombro de la ĉirkaŭaj rokoj faras randojn de la lago ankoraŭ pli malhelaj. Ĝi estas la plej ŝatata anguleto de Tonjo. Ĉi tie, je unu versto de la stacio, en la malnovaj ŝtonminejoj, en profundaj kavegoj, ekrojis fontoj, kaj nun estiĝis tri trafluaj lagoj. Malsupre, apud la dekliva vojo al la lago mem, aŭdiĝas plaŭdado. Tonjo levis la kapon kaj disiginte branĉojn per la mano, rigardis malsupren: de la bordo al mezo de la lago per fortaj svingoj naĝas sunumita, elaste moviĝanta korpo. Tonjo vidas la brunan dorson kaj nigran kapon de la naĝanto. Li blove spiras kiel rosmaro, tranĉante la akvon per mallongaj braksvingoj sin renversas, ruliĝas, plonĝas kaj, finfine laciĝinte, kuŝiĝas dorse sur akvon, ferminte la okulojn pro sunlumego, senmova, disetendinte la brakojn kaj iom fleksinte sin. Tonjo mallevis la branĉon.

“Tio ja ne decas”, “ŝi mokeme pensis kaj okupiĝis pri legado. Forlogita de la libro, kiun donis al ŝi Leŝĉinskij, Tonjo ne rimarkis, kiel iu transgrimpis la granitan elstaraĵon, apartigantan ŝian placeton de la pinaro, kaj nur kiam sur la libron falis ŝtonero el sub piedo de la grimpinto, ŝi ektremis pro surprizo, levis la kapon kaj ekvidis Paŭĉjon Korĉagin. Li staris mirigita de subita renkonto, kaj, ankaŭ konfuzita, intencis foriri.

“Estas li, kiu ĵus sin banis,” konjektis Tonjo, vidante la malsekajn harojn de Paŭĉjo.

“Ĉu mi timigis vin? Mi ne sciis, ke vi estas ĉi tie, do mi senintence…” dirinte tion, li metis sian manon sur la elstaraĵojn de la roko. Ankaŭ li rekonis Tonjon.

“Vi ne malhelpis min. Se vi volas, ni eĉ povas konversacii pri io.”

Paŭĉjo mirigite rigardis Tonjon.

“Pri kio ni konversaciu?”

Tonjo ekridetis.

“Nu kial vi staras? Vi povas sidiĝi jen ĉi tien,” ŝi montris la ŝtonon.

“Diru, kiel vi estas nomata.”

“Mi estas Paŭĉjo Korĉagin.”

“Kaj mia nomo estas Tonjo. Do ni konatiĝis.”

Paŭĉjo konfuzite ĉifis sian kaskedon.

“Do, via nomo estas Paŭĉjo?” interrompis la silenton Tonjo.

“Tio ne bele sonas. Paŭlo estus pli bona. Tiel mi vin nomos. Ĉu vi ofte venas ĉi tien…” ŝi volis diri: sin bani, sed ne dezirante montri, ke ŝi ĵus vidis lin sin bani, ŝi aldonis:

“por promeni?”

“Ne, ne ofte, nur kiam mi havas liberan tempon,”

Paŭlo respondis.

“Ĉu vi laboras ie?” trude demandis Tonjo.

“Mi laboras kiel kaldronhejtisto en la elektrocentralo.”

“Diru, kie vi lernis tian majstran bokson?” neatendite demandis Tonjo.

“Sed kial vi scivolas pri mia bokso?” malkontente grumblis Paŭlo.

“Ne koleru, Korĉagin,” ŝi diris, sentante, ke Paŭlo estas malkontenta pro ŝia demando.

“Min tio tre interesas. Jen estis la pugnofrapo! Oni ne devas bati tiel senkompate,” ŝi ekridetis.

“Sed ĉu vi kompatas?” demandis Paŭlo.

“Ne, mi tute ne kompatas, male, mi trovas, ke Suĥarko ricevis laŭ sia merito. Kaj al mi tiu sceneto liveris grandan plezuron. Oni diras, ke vi ofte boksumas.”

“Kiu diras?” sin streĉis Paŭlo.

“Ekzemple Viktor Leŝĉinskij diras, ke vi estas kvazaŭ profesia atakulo.”

Paŭlo malsereniĝis.

“Viktor estas kanajlo, dorlotita farnientulo. Li danku min, ke li ne ricevis la saman frapon. Mi aŭdis, kion li diris pri mi, sed mi ne volis malpurigi miajn manojn.

“Kial vi tiel insultas, Paŭlo? Tio estas malbona,”

Tonjo interrompis lin. Paŭlo koleriĝis.

“Pro kiu diablo mi paroladas kun tiu ĉi strangulino? Jen ŝi komandas: mia nomo ne plaĉas al ŝi, aŭ mi ne devas insulti”, li pensis.

“Kial vi koleras je Leŝĉinskij?” demandis Tonjo.

“Fraŭlino en pantalono, sinjorido, diablo prenu lian animon! Miaj manoj jukas por bati tiujn ulojn: li ĉiam emas ies fingrojn surtreti, ĉar li estas riĉa, kaj tial al li ĉio estas permesata, sed mi kraĉas sur liajn riĉaĵojn. Se li iam tuŝos min iel, li tuj ricevos mian plenan repagon. Tiujn oni nur pugne povas instrui,” li parolis ekscitite. Tonjo bedaŭris, ke ŝi menciis la nomon de Leŝĉinskij. Tiu junulo, videble, havis malnovajn kontojn kun la dorlotita gimnaziano, kaj ŝi ŝanĝis la parolon por pli trankvila temo: ŝi komencis demandi Paŭlon pri liaj familio kaj laboro. Nerimarkeble por si mem, Paŭlo komencis detale respondi demandojn de la fraŭlino, forgesinte pri sia deziro foriri.

“Diru, kial vi ĉesis lerni?” demandis Tonjo.

“Oni forĵetis min el la lernejo.”

“Pro kio?”

Paŭĉjo ruĝiĝis.

“Mi al la popo en paston enŝutis tabakon; pro tio oni faris al mi malvenon. La popo estis kolerega, la vivo fariĝis neeltenebla pro li. – Kaj Paŭĉjo rakontis al ŝi pri ĉio. Tonjo scivoleme aŭskultis. Li forgesis sian konfuziĝon, rakontadis al ŝi, kiel al malnova konatino, ankaŭ pri tio, ke lia frato ne revenis hejmen. Neniu el ili rimarkis, ke konversaciante amike kaj vigle ili pasigis kelkajn horojn. Fine Paŭlo rekonsciiĝis kaj ekstaris.

“Jam estas tempo por iri al la laboro. Mi tro babilis, sed ja necesas ekhejti la kaldronojn. Nun Danilo komencos grumbli.”

Li maltrankvile aldonis:

“Do, adiaŭ, fraŭlino, nun mi devas kuregi al la urbo.”

Tonjo rapide leviĝis, surmetante sian jakon.

“Ankaŭ mi devas iri, ni iru kune.”

“Ho ne, mi ja kuros, tiel ne taŭgas al vi.”

“Kial ne? Ni vetkuru, kaj ni vidos, kiu estas pli rapida.”

Paŭĉjo neglekte rigardis ŝin.

“Vetkuri? Vi ja ne povus kun mi!”

“Nu, ni vidos. Antaŭ ĉio ni elrampu el ĉi tie.”

Paŭlo transsaltis la ŝtonon, etendis sian manon al Tonjo, kaj ili venis al larĝa trahakita arbaleo, kondukanta al la fervoja stacio. Tonjo haltis meze de la aleo.

“Do, ni tuj kuru: unu, du, tri. Kaptu min!”

Kaj ŝi impetis antaŭen. Rapide-rapide svingiĝis la plandoj de ŝiaj ŝuetoj, la blua jaketo flirtis pro vento. Paŭlo ekkuris post ŝin.

“Tuj mi ŝin atingos”, li pensis, flugante post la svingiĝanta jaketo, sed li atingis ŝin nur fine de la aleo, proksime al la stacio. Pro inercio li iom puŝis ŝin kaj forte kaptis ŝiajn ŝultrojn.

“Jen kaptiĝis la birdeto!” li gaje kriis, anhelante.

“Lasu min, vi dolorigas min,” sin defendis Tonjo. Ili ambaŭ staris anhelante, kun la batantaj koroj, kaj Tonjo, senforta pro la freneza vetkuro, iom, kvazaŭ hazarde, alpremis sin al Paŭlo kaj pro tio fariĝis pli intima al li. Tio daŭris unu momenton, sed ĝi gravuriĝis en la memoro.

“Neniu iam povis min atingi,” ŝi diris, sin liberiginte de liaj manoj. Ili tuj disiĝis.

Svinginte adiaŭe per la kaskedo, Paŭlo ekkuris al la urbo.

Kiam Paŭlo malfermis pordon de la hejtejo, hejtisto Danilo, jam klopodanta ĉe la fajrujo, kolere sin turnis.

“Ĉu vi ne ŝatus veni eĉ pli malfrue? Ĉu mi devas bruligi la fajron anstataŭ vi?”

Sed Paŭĉjo gaje frapis ŝultron de la hejtisto kaj repaciĝe diris:

“Post unu momento, maljunulo, la fajrujo estos preta.”

Kaj li ekklopodis apud la kunmetita hejtligno. Noktomeze, kiam Danilo, kuŝanta sur la hejtligno, ronkis kiel ĉevalo, Paŭlo, lubrikinte la tutan vapormaŝinon, viŝis la manojn kaj, preninte el kesto la sesdek-duan libron el la serio pri Giuseppe Garibaldi, enprofundiĝis en legadon de forloga romano pri senfinaj aventuroj de la legende fama gvidanto de la italaj “ruĝĉemizuloj”.

“Ŝi ekrigardis la dukon per siaj belegaj bluaj okuloj…”

“Ankaŭ tiu havas bluajn okulojn,” rememoris Paŭlo.

“Ŝi estas ia neordinara, ne simila al tiuj riĉulinetoj,” li pensis, “kaj ŝi kuras kiel diablo”.

Profundiĝinte en rememorojn pri la dumtaga renkonto, Paŭlo ne aŭdis kreskantan bruon de la maŝino: ĝi tremis pro streĉiĝo, grandega inercirado furioze rotaciis, kaj la betona fundamento, sur kiu ĝi staris, nerve tremadis.

Paŭlo rimarkis la manometron: la montriloj je kelkaj dividlinioj leviĝis supren kaj troviĝis jam super la ruĝa signal-linio.

“Ha vi, diablo!”

Paŭlo salte leviĝis de la kesto kaj impetis al la vaporregulilo, turnis ĝin dufoje, kaj post la muro de la hejtejo eksiblis vaporo, ellasata per tubo en riveron. Paŭlo transigis la rimenon sur la radon de pumpilo. Li ekrigardis Danilon. Tiu dormis trankvilege, larĝe malferminte sian buŝon kaj eligante per la nazo terurajn sonojn. Post duona minuto la montriloj de la manometro revenis al ĝusta loko.

* * *

Disiĝinte de Paŭlo, Tonjo sin direktis hejmen. Ŝi pensis pri la ĵus okazinta renkonto kun tiu nigrokula junulo kaj, ne konsciante tion mem, ĝojis pri ĝi.

“Kiom da fajro kaj persisto estas en li! Kaj li tute ne estas tia malĝentilulo, kia ŝajnis al mi. Ĉiuokaze, li tute ne similas ĉiujn ĉi salivumajn gimnazianojn…”

Li apartenis al alia gento, al alia medio, kiun ĝis nun Tonjo ne kontaktis.

“Mi povas malsovaĝigi lin,” ŝi pensis, “kaj tio estos interesa amikeco”.

Alirante al sia domo, Tonjo ekvidis gastojn sidantaj en la ĝardeno, ili estis Liza Suĥarko kaj la gefratoj Nelli kaj Viktor Leŝĉinskij. Viktor estis leganta. Evidente ili atendis ŝin. Ŝi salutis ĉiujn kaj sidiĝis sur benkon.

Dum sensignifa malserioza konversacio Viktor Leŝĉinskij, sidiĝinte apud Tonjo, mallaŭte demandis:

“Ĉu vi tralegis la romanon?”

“Aĥ, jes, la romanon!” subite rememoris Tonjo.

“Sed mi ĝin…”

Ŝi preskaŭ diris, ke la libro estis forgesita apud la lago.

“Do kiel ĝi plaĉis al vi?”

Viktor atente ekrigardis ŝin. Tonjo iom pensis kaj, malrapide desegnante per ŝupinto iun strangan figuron sur sablo de la vojeto, levis la kapon kaj rigardis lin.

“Ne, mi komencis alian romanon, pli interesan ol tiu, kiun vi donis al mi.”

“Ho, tiel,” ofendite diris Viktor, distrenante la vortojn.

“Sed kiu estas la aŭtoro?” li demandis. Tonjo ekrigardis lin per scintilaj, mokemaj okuloj.

“Neniu…”

“Tonjo, invitu viajn gastojn en la ĉambron, vin atendas teo!” vokis de la balkono ŝia patrino. Preninte subbrake la du knabinojn, Tonjo sin direktis al la domo. Kaj Viktor, irante poste, rompis sian kapon pri la vortoj diritaj de Tonjo, ne komprenante ilian sencon.

* * *

La unua sento, ankoraŭ ne konsciita, sed nerimarkeble enirinta en la vivon de la juna hejtisto, estis tiel nova, tiel nekompreneble emocia. Ĝi alarmis la riske petoleman, malkvietan, ribeleman junulon. Tonjo estis filino de la ĉefa forstestro, kaj tiu estro estis por li egala al advokato Leŝĉinskij. Kreskinta en mizero kaj malsato, Paŭlo malamike rilatis al tiuj, kiuj laŭ lia difino estis riĉuloj. Li singardeme aprezis kaj timeme renkontis sian senton, li ne vidis en Tonjo junulinon de sia medio, similan al Halina, la filino de ŝtonĉizisto, simpla kaj komprenebla, kaj rilatis al Tonjo malkonfide, preta forte rebati ĉian miksiĝon kaj neglekton al si, hejtisto, fare de tiu bela kaj klera fraŭlino.

Dum la tuta semajno Paŭlo ne vidis la filinon de la forstestro, kaj hodiaŭ li decidis iri al la lago. Li intence iris preter ŝia domo, esperante ŝin renkonti. Malrapide irante preter barilo de la bieno, fine li rimarkis la konatan ŝipistan ĉemizeton. Li levis pinstrobilon apud la barilo kaj ĵetis ĝin, celante la ĉemizeton. Tonjo rapide sin turnis. Ekvidinte Paŭlon, ŝi elkuris al la barilo. Ŝi gaje ridetis, etendante al li manon.

“Fine vi venis,” ŝi ĝoje diris.

“Kie vi kaŝis vin dum la tuta tempo? Mi estis ĉe la lago, kaj tie mi forgesis libron. Mi esperis, ke vi venos. Venu ĉi tien, en nian ĝardenon.”

Paŭlo nee movis la kapon.

“Mi ne venos.”

“Kial?” ŝiaj brovoj leviĝis pro miro.

“Ja via patro verŝajne insultos min. Kaj vi estus punita pro mi. Por kio, li diros, vi venigis tiun ĉifonulon?”

“Vi diras absurdaĵon, Paŭlo,”

Tonjo koleriĝis.

“Tuj venu ĉi tien. Mia patro neniam ion dirus. Vi mem tion vidos. Venu.”

Ŝi ekkuris, malfermis la pordeton, kaj Paŭlo, ne tute certa, sekvis ŝin.

“Ĉu vi ŝatas legi librojn?” ŝi demandis, kiam ili sidiĝis ĉe ronda tablo, enfosita en la grundon.

“Mi tre ŝatas,” vigliĝis Paŭlo.

“Kiun el la legitaj libroj vi trovas la plej plaĉa?”

Iom pensinte, Paŭlo respondis:

“Ĝuzeppa Garibaldi.”

“Giuseppe,”

Tonjo korektis.

“Ĉu tiu libro tre plaĉas al vi?”

“Jes, mi tralegis sesdek ok librojn el la serio pri li. Post ĉiu salajro mi aĉetas po kvin librojn. Kia homo estis tiu Garibaldi!” entuziasme diris Paŭlo.

“La heroo! Tion mi komprenas! Kiom da fojoj li devis batali kontraŭ malamikoj, kaj ĉiam li superis. En ĉiuj maroj li navigis, en ĉiuj landoj li estis! Ho, se li nun vivus, mi aliĝus al li. Laboristoj estis liaj kunuloj, kaj ĉiam li batalis por la bono de malriĉuloj.”

“Ĉu vi volas, ke mi montru al vi nian bibliotekon?” diris Tonjo kaj prenis lian manon.

“Ne, mi ne iros en la domon,” kategorie rezignis Paŭlo.

“Kial vi obstinas? Ĉu vi timas?”

Paŭlo ekrigardis siajn nudajn piedojn, ne tute purajn, kaj gratis sian nukon.

“Sed ĉu viaj patrino aŭ patro ne puŝos min for de tie?”

“Ĉesigu fine tiujn parolojn, aŭ mi definitive koleriĝos.”

“Nu, Leŝĉinskij ja ne permesas eniri lian domon, li konversacias kun la homoj de nia speco en la kuirejo. Mi vizitis ilin por unu afero, kaj Nelli eĉ ne enlasis min en la ĉambron – verŝajne ŝi pensis, ke mi malpurigos iliajn tapiŝojn, diablo ŝin scias,” ridetis Paŭlo.

“Venu, venu.”

Ŝi prenis lin je ŝultroj kaj amikece puŝis lin sur la balkonon. Kondukinte lin tra la manĝoĉambro en la ejon kun grandaj ŝrankoj el kverko, Tonjo malfermis la pordetojn. Paŭlo ekvidis kelkajn centojn da libroj, vicigitaj laŭ dimensio, kaj li konsterniĝis pro la neniam vidita riĉeco.

“Tuj mi trovos por vi interesan libron, kaj vi promesu ĉiam veni al ni por preni ilin. ĉu bone?”

Paŭĉjo ĝoje kapjesis.

“Mi ŝatas librojn.”

Ili pasigis kelkajn horojn tre bone kaj gaje. Ŝi konatigis lin kun sia patrino. Tio montriĝis ne tiel terura, kaj la patrino de Tonjo plaĉis al li. Tonjo venigis Paŭlon en sian ĉambron, montris al li siajn librojn kaj lernolibrojn. Apud tualeta tableto staris negranda spegulo. Veniginte al ĝi Paŭlon, Tonjo ridante diris:

“Kial vi portas tiajn sovaĝajn harojn? Ĉu vi neniam tondas kaj kombas ilin?”

“Mi tute fortondas ilin, kiam ili elkreskas: kion do ankoraŭ fari pri ili?” ĝenate sin pravigis Paŭlo. Tonjo ridante prenis de la tableto kombilon kaj per rapidaj movoj kombis liajn hirtajn buklojn.

“Jen nun estas tute alia afero,” ŝi diris pririgardante Paŭlon.

“Harojn necesas bele tondi, aliel vi aspektas sovaĝe.”

Tonjo kritike pririgardis lian senkoloriĝintan ĉemizon kaj ĉifonitan pantalonon, sed nenion diris. Paŭlo rimarkis tiun rigardon, kaj li ĉagreniĝis pro sia vestaĵo. Adiaŭante lin, Tonjo invitis vizitadi la domon. Kaj ŝi prenis lian promeson veni post du tagoj por kune kapti fiŝojn. En la ĝardenon Paŭlo trafis dum unu momento tra la fenestro, ĉar li ne volis denove iri tra la ĉambroj kaj renkontiĝi kun la patrino.

* * *

La foresto de Artjom kaŭzis al la familio de Korĉagin malfacilaĵojn. La salajro de Paŭlo ne sufiĉis. Maria Jakovlevna decidis priparoli la situacion kun la filo: ĉu ŝi ne devus denove labori. Interalie, Leŝĉinskij denove bezonis kuiristinon. Sed Paŭlo protestis:

“Ne, panjo, mi trovos por mi iun kromlaboron. En la segejo oni bezonas tabuldismetistojn. Duontagon mi laboros tie, tiam sufiĉos por ni, sed vi ne laboru, ĉar Artjom koleros je mi: ĉu vi ne povis, li diros, solvi la aferon sen laborigi la patrinon.”

La patrino insistis pri neceso de sia laboro, sed Paŭlo obstinis kaj ŝi konsentis. Sekvatage Paŭlo jam laboris en la segejo, dismetante por sekigo ĵus segitajn tabulojn. Tie li renkontis konatajn knabojn: sian lernejan kamaradon Miĉjon Levĉukov kaj Ivaĉjon Kuleŝov. Li interkonsentis kun Miĉjo labori duope pokvante. La mongajno montriĝis sufiĉe bona. Tagon Paŭlo pasigis en la segejo, kaj vespere li kuris al la elektrocentralo. Post dektaga laboro Paŭlo alportis al la patrino sian salajron. Donante la monon, li konfuzite iom piedumis surloke kaj, fine, petis:

“Vi scias, panjo, aĉetu por mi satenetan ĉemizon, bluan, kian mi havis en la pasinta jaro. Por tio necesas duono da mono, sed mi ankoraŭ perlaboros, ne timu, ĉar tiu ĉi ĉemizo jam malnoviĝis,” pravigis sin Paŭlo, kvazaŭ petante pardonon pro sia peto.

“Certe, certe, Paŭĉjo, jam hodiaŭ mi aĉetos, kaj morgaŭ vi havos ĝin. Estas vero, ke vi ne havas novan ĉemizon.”Ŝi tenere rigardis sian ilon.

* * *

Paŭlo haltis apud barbirejo kaj, palpinte rublon en la poŝo, malfermis a pordon. La barbiro, viglega fraŭlo, rimarkinte la veninton, per kapmovo montris al la fotelo en sia kutima maniero.

“Sidiĝu.”

Sidiĝinte en profunda, komforta fotelo, Paŭlo ekvidis en la spegulo konfuzitan, honteman fizionomion.

“Ĉu tute forigi, per maŝineto?” demandis la barbiro.

“Jes. Tamen ne, ĝenerale tondu miajn harojn. Nu, kiel estas nomata tiu frizaĵo ĉe vi?” kaj li faris senesperan geston per sia mano.

“Mi komprenas,” ridetis la barbiro. Post kvarona horo Paŭlo eliris ŝvitanta, elturmentita, sed akurate tondita kaj frizita. La barbiro longe kaj persiste laboregis super la malobeemaj hirtaĵoj, sed akvo kaj kombilo venkis, kaj la haroj kuŝis belege. Surstrate Paŭlo libere ekspiris kaj surtiris pli profunde la kepon.

“Kion diros la patrino, kiam ŝi ekvidos?”

* * *

Paŭlo ne venis por kapti fiŝojn, kaj tio ofendis Tonjon.

“Ne tre atentema estas tiu knabaĉo-hejtisto”, ŝi pensis ofendite. Sed kiam Paŭlo ne venis ankaŭ la sekvajn tagojn, ŝi ekenuis. Ŝi jam estis ironta por promeni, kiam ŝia patrino, duone malferminte la pordon, diris:

“Al vi venis gasto, Tonjo. Ĉu vi permesas?”

Ĉe la pordo staris Paŭlo, kaj Tonjo en la unua momento eĉ ne rekonis lin. Sur li estis nova sateneta blua ĉemizo kaj nigra pantalono. Ciritaj botoj brilis, kaj Tonjo tuj rimarkis, ke liaj haroj estas tonditaj, ne plu hirtaj, kiel antaŭe, kaj la fulga hejtisto prezentiĝis en tute alia aspekto. Tonjo volis esprimi sian miron, sed ne dezirante konfuzi la knabon, kiu jam sentis sin ĝenata, ŝajnigis, ke ŝi ne rimarkis la mirigan ŝanĝon. Ŝi komencis lin riproĉi:

“Ĉu vi ne hontas? Kial vi ne venis kapti fiŝojn? Ĉu tiel vi plenumas vian promeson?”

“Mi laboris en la segejo dum tiuj tagoj kaj ne povis veni.”

Li ja ne povis diri, ke por aĉeti ĉemizon kaj pantalonon li devis labori tiujn lastajn tagojn ĝis elĉerpiĝo. Sed Tonjo mem divenis tion, kaj la tuta ofendo kontraŭ Paŭlo malaperis sen postsigno.

“Ni iru promeni al la lageto,” ŝi proponis, kaj ili ekiris en la ĝardenon, kaj de tie al la ŝoseo. Kaj jam, kiel al sia amiko, Paŭlo konfesis al Tonjo la grandan sekreton pri revolvero ŝtelita de la leŭtenanto kaj promesis al ŝi iun proksiman tagon profundiĝi en la arbaron por tie pafi.

“Tamen ne denuncu min,” li diris neatendite familiare.

“Mi neniam vin perfidos,” solene promesis Tonjo.


NOTOJ POR LA 3A ĈAPITRO

Nadson, Semjon Jakovleviĉ (1862–1887). Rusa poeto, aŭtoro de popularaj lirikaj poemoj kaj romancotekstoj.

hajdamako. Ano de la liberiga movado en Ukrainio, je la dekstra bordo de Dnepro. Dum la interna milito 1918–1920 la adeptoj de sendependiĝo de Ukrainio nomis sin hajdamakoj.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2026 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.