|
La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
![]() KIEL ŜTALO ESTIS HARDITAAŭtoro: Nikolaj Ostrovskij |
©2026 Geo
|
| La Enhavo |
|
La Edukada Servo |
Noktomezo. Jam delonge pretertrenis sian frakasitan korpon la lasta tramo. La luno superverŝis per sia senviva lumo la fenestrobreton. Per blueta vualo lunradioj kovris la liton, fordonante la ceteran ĉambroparton al duonmallumo. En angulo sur tablo estas rondeto el sub kloŝo de la lampo. Rita malalte kliniĝis super dika kajero – sia taglibro.
“La 24an de majo”, strekis akra pinto de ŝia krajono.
“Mi denove penas priskribi miajn impresojn. Denove restas malplena loko. Pasis jam unu monato kaj duono, sed estas skribita neniu vorto. Indas konsenti kun tiu peceto de la taglibro. Kiam mi povos trovi tempon por skribi? Jen estas nokto, sed mi skribas. Dormo forkuras. Kamarado Segal forveturas por labori en CK. Tiu sciigo nin ĉiujn ĉagrenis. Admirinda homo estas nia Lazaro Aleksandroviĉ. Nur nun mi komprenas, kia riĉaĵo estis por ni ĉiuj la amikeco kun li. Certe, post forveturo de Segal disfalos la rondeto, kie ni studis dialektikan materiismon. Hieraŭ ĝis malfrua nokto ni estis ĉe li kontrolante atingojn de niaj ‘patronatoj’. Venis la sekretario de la gubernia komsomolkomitato Akim kaj malsimpatia matrikulisto Tufta. Mi ne toleras tiun ĉionsciulon. Segal triumfis. Lia lernanto Korĉagin brile pruvis al Tufta, ke tiu ne scias historion de la partio. Jes, tiuj du monatoj pasis ne vane. Oni ne bedaŭros pri la malŝparitaj fortoj, se ili donas tiajn rezultojn. Onidire Ĵuĥraj transiras por laboro en Specialan fakon de l’ armea distrikto. Mi ne scias la kialon. Lazaro Aleksandroviĉ transdonis al mi sian lernanton. ‘Finu tion, kio estas komencita,’ li diris, ‘ne haltu duonvoje. Kaj vi, Rita, kaj ankaŭ li havos kion lerni unu de la alia. La junulo ankoraŭ tute ne forlasis sian emon al spontaneco. Sentoj regas en lia animo kaj ribelas, kaj ciklonoj de tiuj sentoj forpuŝas lin flanken. Kiomgrade mi konas vin, Rita, vi estos por li la plej taŭga gvidanto. Mi deziras al vi sukceson. Ne forgesu skribi al mi en Moskvon,’ diris al mi Segal adiaŭante. Hodiaŭ el CK oni direktis ĉi tien novan sekretarion por la komitato de la Solomenka urboparto. Lia nomo estas Ĵarkij. Mi konas lin pro renkontoj en la armeo. Morgaŭ Dubava venigos Korĉaginon. Mi priskribu Dubavan. Mezalta. Forta, muskoloza. En la komsomolo li membras ekde 1918, kaj en la partio ekde 1920. Li estas unu el la tri eksigitaj membroj de la gubernia komsomolkomitato pro aparteno al la laborista opozicio. Estis malfacile instrui lin. Li ĉiutage estis rompanta la studplanon, superŝutante min per demandoj, flankigante nin de la studata temo. Inter Oljga Jurenjova, mia dua lernantino, kaj Dubava okazis oftaj kvereloj. Jam en la unua vespero, pririgardinte ŝin de l’ kapo ĝis la piedoj, li rimarkigis: ‘Via uniformo ne estas kompleta, maljunulino. Necesas havi pantalonon kun ledo, spronojn, kavalerian ĉapon kaj sabron. Alie estos nek fiŝo, nek viando. Oljga ne restis ŝuldanta, kaj mi devis ĉesigi la disputon. Dubava ŝajnas esti amiko de Korĉagin… Sufiĉas por hodiaŭ. Mi dormu’.”
* * *
Varmego sopirigis la teron. Fera balustrado de la transstacidoma ponto ne estis tuŝebla pro ardiĝo. Sur ĝin ascendis malviglaj homoj, senfortaj pro la varmego. Ili ne estis pasaĝeroj. Sur la ponto iris homoj precipe el apudfervoja regiono en la urbon. De la supra ŝtupo Paŭlo ekvidis Ritan. Ŝi venis al trajno pli frue ol li kaj observis descendantajn homojn. Je kelkaj paŝoj de Rita Paŭlo haltis. Ŝi ne rimarkis lin. Paŭlo esplore rigardis ŝin kun iu stranga scivolemo. Rita estis vestita en stria bluzo kun blukolora nelonga jupo el simpla ŝtofo. Ŝia jako el supla ĥromita ledo estis metita trans la ŝultron. Neobeemaj haroj borderis ŝian sunbrunan vizaĝon. Ŝi staris iom levinte la kapon kaj duonfermante la okulojn pro abunda lumo. La unuan fojon Korĉagin rigardis sian amikinon kaj instruistinon per tiaj okuloj, kaj la unuan fojon lin trafis la ideo, ke Rita estas ne nur membro de la buroo de la gubernia komitato, sed… Kaj, kaptinte sin ĉe tiuj “pekaj” pensoj, ĉagrenita, li vokis ŝin:
“Mi jam dum tuta horo rigardas vin, sed vi min ne rimarkas. Estas tempo por iri, la trajno jam venis.”
Ili eliris sur la kajon. Hieraŭ la gubernia komitato elektis Ritan sia reprezentanto por unu el la regionaj konferencoj. Kiel helpanto estis elektita Korĉagin. Hodiaŭ ili nepre devis trafi en la trajnon, kio estis ege malfacile efektivigebla. La stacidomo antaŭ foriro de maloftaj trajnoj troviĝis en la manoj de ĉiopova “envagoniga kvinopo”.
Sen paspermeso de l’ envagoniga komitato neniu rajtis eliri sur la kajon. Ĉiujn enirejojn kaj elirejojn okupis speciala taĉmento de la komitato.
Trajno plenplene remburita de homoj, povis veturigi nur dekonon da pasaĝeroj, kiuj volis forveturi. Neniu deziris resti, atendi dum multaj tagoj iun hazardan trajnon. Miloj da homoj sturmis trairejojn, penante trakubuti vojon al nealireblaj verdaj vagonoj. La stacidomo dum tiuj tagoj estis sieĝata, kaj la streĉiĝo iufoje finiĝis per pugnobatado. Konante ĉiujn trairejojn Paŭlo elkondukis sian kunulinon tra pakaĵejo. Kun granda peno ili trapuŝis sin al la kvara vagono. Ĉe la vagonpordo, detenante densan popolamason, staris ŝvitkovrita pro varmego deĵoranto de ĈK, ripetante eble la centan fojon:
“Mi ja diris al vi, ke la vagono estas superplena, kaj sur bufrojn aŭ tegmenton laŭ ordono ni neniun enlasos.”
Lin surpremadis koleriĝintaj homoj, ŝovante antaŭ lian nazon siajn biletojn de la envagoniga komitato por la kvara vagono. Furioza insultado, krioj, interpuŝiĝo regis antaŭ ĉiu vagono. Paŭlo vidis, ke per ordinara maniero ili ne sukcesos envagoniĝi, sed ili nepre devis veturi, ĉar sen ili la konferenco ne povus okazi. Vokinte Ritan flanken, li klarigis al ŝi sian planon: li trabatos vojon en la vagonon, malfermos fenestron kaj entiros ŝin internen. Alie ili fiaskos.
“Donu al mi vian jakon, ĝi estas pli bona ol iu ajn mandato.”
Paŭlo surmetis ŝian jakon, transmetis en la poŝon sian pistolon, demonstracie eksteriginte la kolbon kun ŝnureto. Lasinte la saketon kun nutraĵo ĉe la piedoj de Rita, li direktis sin al la vagono. Senceremonie dispuŝinte pasaĝerojn, li prenis tenilojn de la vagonŝtuparo.
“Hej, kamarado, kien vi?”
Paŭlo ekrigardis la masivstaturan deĵoranton.
“Mi estas el la Speciala fako de l’ armea distrikto. Tuj mi kontrolos ĉu ĉiuj pasaĝeroj havas biletojn de l’ envagoniga komitato,”
Paŭlo diris per tono allasanta neniun dubon pri liaj rajtoj. La deĵoranto rigardis lian poŝon, viŝis per maniko ŝviton de sia frunto kaj diris indiferente:
“Nu, kontrolu, se vi sukcesos eniĝi.”
Uzante siajn ŝultrojn, brakojn kaj pugnojn, grimpante sur ies ŝultrojn, suprentirante sin per la manoj je supraj bretoj, priŝutata per hajlo de insultoj, Paŭlo tamen trafis mezon de la vagono.
“Kien diablo vin portas, estu vi trioble malbenita!” kriis al li grasa virino, kiam li malsupreniĝante surtretis per sia piedo ŝian genuon. La virino enpremiĝis per sia pezega maso sur la randon de malsupra benko, tenante inter siaj kruroj ladkruĉon kun butero. Similaj kruĉoj, kestoj kaj korboj staris sur ĉiuj bretoj. En la vagono estis neeble spiri. Je la insultado de la virino Paŭlo respondis per demando:
“Ĉu vi havas bileton, civitanino?”
“Kion?” indignigite rediris tiu al la neatendita kontrolisto. De la plej supra breto kliniĝis ies krimula kapaĉo kaj ekmuĝis kontrabase:
“Vasja, kio estas tiu ĉi frukto aperinta ĉi tie? Donu al li la forvojaĝilon.”
Rekte super la kapo de Korĉagin aperis tiu, kiu evidente estis Vasja. Grandega juna viro kun harplena brusto fikse ekrigardis Paŭlon per okuloj de bovo.
“Kial vi kroĉiĝis al la virino? Kiun bileton vi bezonas?”
De la flanka breto pendis kvar paroj de piedoj. La posedantoj de ĉi piedoj sidis ĉirkaŭpreninte unu la alian, energie krakante per la dentoj heliantajn semojn kaj kraĉante for la ŝelojn. Ĉi tie videble veturis bone agordita kompanio de akaparistoj, tre spertaj krimuloj. Mankis tempo por diskutadi kun ili. Estis necese envagonigi Ritan.
“Kies estas tiu ĉi kesto?” li demandis mezaĝan fervojiston, montrante la lignan keston apud la fenestro.
“De tiu junulino,” la fervojisto montris la dikajn krurojn en brunaj ŝtrumpoj. Estis necese malfermi la fenestron, sed la kesto malhelpis. Ne estis loko, kien oni povus ĝin transmeti. Preninte la keston en siajn manojn, Paŭlo donis ĝin al la mastrino, sidanta sur la supra dormbreto.
“Tenu ĝin por momento, civitanino, dum mi malfermos la fenestron.”
“Kial vi tuŝas ne vian havaĵon?” jelpe kriis la platnaza knabinaĉo, kiam Paŭlo metis la keston sur ŝiajn genuojn.
“Moĉjo, iu civitano ĉi tie faras bruon,” ŝi turnis sin al la najbaro. Tiu, ne malsupreniĝante de la breto, puŝis la dorson de Paŭlo per la piedo vestita en sandalo.
“Hej vi, malseka kalvaĵo! Foriĝu de ĉi tie antaŭ ol mi stampos vin.”
Paŭlo silente toleris la piedpuŝon. Mordpreminte siajn lipojn, li daŭrigis malfermi la fenestron.
“Kamarado, demovu vin iomete,” li petis la fervojiston. Liberigante la lokon, li forŝovis ies ladkruĉon kaj ekstaris tute apud la fenestro. Rita estis ĉe la vagono. Ŝi rapide donis al li la sakon. Ĵetinte ĝin sur la genuojn de la virino kun la ladkruĉo, Paŭlo kliniĝis el la fenestro, kaj kaptinte la brakojn de Rita, suprentiris ŝin al si. Apenaŭ la ruĝarmeano el la kontraŭakaparista taĉmento rimarkis tiun malobeon de reguloj, Rita jam estis en la vagono. La mallerta ruĝarmeano povis fari nenion krom insulti kaj foriri de la fenestro. La aperon de Rita la tuta kompanio de akaparistoj renkontis kun kriego, kiu konfuzis kaj maltrankviligis ŝin. Ŝi ne havis lokon por stari, kaj ŝi restis sur rando de la benko, tenante sin per ansoj de la supra breto. De ĉiuj flankoj aŭdiĝis insultado. Desupre la kontrabaso muĝis:
“Tiu fiulo mem eniĝis kaj ankoraŭ knabinaĉon entiris!”
Kaj iu nevidato kvikis desupre:
“Moĉjo, lumigu al li lanternon inter la okulojn.”
La knabinaĉo penadis meti la lignan keston sur la kapon de Korĉagin. Ĉirkaŭe estis fremdaj, vulgaraj vizaĝoj. Paŭlo bedaŭris, ke Rita estas ĉi tie, sed ili devis iamaniere sin prizorgi.
“Civitano, forprenu viajn sakojn de la trairejo, ĉi tie staros la kamaradino,” li sin turnis al tiu, kiun oni nomis Moĉjo, sed responde li ricevis tian obscenan frazon, ke li ekbolis pro kolero. Super lia brovo io dolore pike ekpulsis.
“Atendu, malnoblulo, vi ankoraŭ respondos al mi pro tio,”
Paŭlo diris al la huligano, apenaŭ detenante sin. Sed tuj desupre li ricevis piedfrapon kontraŭ la kapon.
“Vasja, regalu lin ankoraŭ per unu!” oni ululis de ĉiuj flankoj. Ĉio, kion Paŭlo longe subpremis, elŝprucis eksteren kaj, kiel kutime dum tiaj momentoj, liaj movoj fariĝis impetaj kaj frakasaj.
“Ĉu vi, kanajlaro akaparista, intencas mokegi?”
Leviĝinte supren per la manoj, kiel per risortoj, Paŭlo atingis la duan breton kaj forte pugnis impertinentan vizaĝaĉon de Moĉjo. Li frapis kun tia forto, ke la akaparisto falis en trairejon sur ies kapojn.
“Rampu for de sur la dormbreto, vi, fiuloj, aliel mi mortpafos vin ĉiujn kiel hundojn!”
Korĉagin furioze kriis, svingante la pistolon antaŭ la nazoj de la kvaropo. La afero turniĝis tute alia. Rita atente observis ĉion, preta pafi ĉiun, kiu atencus kapti Paŭlon. La supra breto estis rapide liberigita. La kanajla kompanio rapide fuĝis en najbaran parton de la vagono. Sidiginte Ritan, li flustris al ŝi:
“Sidu ĉi tie, kaj mi kvitiĝos kun tiuj.”
Rita haltigis lin:
“Ĉu vi ankoraŭ interbatiĝos?”
“Ne, mi tuj revenos,” li trankviligis ŝin. La fenestro denove estis malfermita, kaj Paŭlo tra ĝi elvagoniĝis sur la kajon. Post kelkaj minutoj li jam estis ĉe la tablo de reprezentanto de la Fervoja ĈK Burmeister, lia eksestro. La latvo, aŭskultinte lin, ordonis malplenigi la tutan vagonon por kontroli ĉies dokumentojn.
“Mi ja plendis, ke trajnoj aliras al la kajo por akcepti pasaĝerojn jam plenaj de akaparistoj,” grumblis Burmeister. Speciala taĉmento estis puriganta la vagonon. Paŭlo laŭ sia malnova kutimo helpis kontroli la vagonaron. Forlasinte ĈK li ne ŝiris ligon kun siaj amikoj, kaj kiel sekretario de gejunula kolektivo li sendis multe da plej bonaj komsomolanoj por laboro en ĈK. Fininte la kontrolon, Paŭlo revenis al Rita. La vagonon plenigis novaj pasaĝeroj: oficvojaĝantoj kaj ruĝarmeanoj. Sur la supra breto en angulo de la vagono restis nur loko por Rita, kaj cetera spaco estis tute ŝtopita per pakaĵoj kun gazetoj.
“Ne gravas, iel ni lokigos nin,” diris Rita. La trajno ekmoviĝis. Post la fenestro traflosis la virinaĉo sidinta sur amaso da sakoj.
“Manjo, kie estas mia ladkruĉo?” aŭdiĝis ŝia krio. Sidante en mallarĝa spaco, forbaritaj de siaj najbaroj per pakaĵoj, Rita kaj Paŭlo kun apetito manĝis panon kaj pomojn, gaje rememorante la ĵusan negajan epizodon. Malrapide sin trenis la trajno. Troŝarĝitaj, eluzitaj vagonoj knarante kaj kraketante per siaj sekaj korpoj tremadis sur reljuntoj. Vespero ekrigardis en la vagonon per sia densa bluo. Ĝin sekvis la nokto, kiu ŝirmis malfermitajn fenestrojn per nigra kurteno. Tenebro regas en la vagono. Laca Rita ekdormis, metinte la kapon sur sian saketon. Paŭlo sidis rande de la breto kun la pendantaj kruroj kaj fumis. Ankaŭ li laciĝis, sed mankis libera loko por kuŝi. El la fenestro blovetis freŝa nokta aero. Pro eta skuiĝo de la vagono Rita vekiĝis. Ŝi rimarkis la cigaredfajreton de Paŭlo.
“Li povas sidi tiel ĝis la mateno. Estas klare, ke li ne volas min ĝeni”, pensis Rita.
“Kamarado Korĉagin! Forlasu burĝajn antaŭjuĝojn, kuŝiĝu por ripozi,” ŝerce ŝi diris. Paŭlo kuŝiĝis apud ŝi kaj ĝue rektigis siajn edemiĝintajn gambojn.
“Morgaŭ ni havos amason da laboro. Dormu batalemulo.”
Ŝia brako konfideme ĉirkaŭis la amikon, kaj ĉe sia vango li sentis tuŝon de ŝiaj haroj. Rita estis netuŝebla por li. Ŝi estis lia amikino kaj samideanino, lia politika gvidanto, kaj tamen ja ŝi estis virino. Li tion eksentis unuafoje ĉe la ponto, kaj tial lin emociis ŝia brakumo. Paŭlo sentis ŝian proksiman ritman spiradon, ŝiaj lipoj estis ie tute apude. Pro tiu proksimeco aperis nerezistebla deziro trovi tiujn lipojn. Streĉinte sian volforton, li subpremis tiun deziron. Rita, diveninta liajn pensojn, ridetis en mallumo. Ŝi jam estis travivinta kaj ĝojon de pasio, kaj teruron de perdo. Al du bolŝevikoj ŝi donacis sian amon. Kaj ilin ambaŭ forprenis kugloj de blankarmeanoj. Unu estis grandega viro, brigadestro, la alia – junulo kun klaraj okuloj. Baldaŭ frapado de la radoj lule endormigis Paŭlon. Nur matene lin vekis sirena ekmuĝo de lokomotivo.
* * *
Nun Rita kutimis reveni en sian ĉambron malfrue. En ŝia malofte malfermata kajero aperis ankoraŭ kelkaj mallongaj notoj.
“La 11an de aŭgusto
Finiĝis la gubernia konferenco. Akim, Miĥajlo kaj aliaj forveturis al Ĥarkovo por la tutukrainia konferenco. Mi devis plenumi la tutan teknikan laboron. Dubava kaj Paŭlo ricevis mandatojn de la gubernia komitato. De la tempo, kiam Dubava estis sendita kiel sekretario al la Peĉera distrikta komsomolkomitato, li ne plu venis vespere por lernado. Oni superŝarĝis lin per laboro. Paŭlo ankoraŭ penas studi, sed jen mi ne havas liberan tempon, jen oni forsendas lin ien. Lige kun streĉita situacio ĉe la fervojo, ili estas en stato de konstanta mobilizo. Ĵarkij vespere vizitis min. Li estas malkontenta, ke ni forprenis gejunulojn de li. Li diris, ke ili estas absolute necesaj por li mem, ĝis seneliro.Finiĝis la gubernia konferenco. Akim, Miĥajlo kaj aliaj forveturis al Ĥarkovo por la tutukrainia konferenco. Mi devis plenumi la tutan teknikan laboron. Dubava kaj Paŭlo ricevis mandatojn de la gubernia komitato. De la tempo, kiam Dubava estis sendita kiel sekretario al la Peĉera distrikta komsomolkomitato, li ne plu venis vespere por lernado. Oni superŝarĝis lin per laboro. Paŭlo ankoraŭ penas studi, sed jen mi ne havas liberan tempon, jen oni forsendas lin ien. Lige kun streĉita situacio ĉe la fervojo, ili estas en stato de konstanta mobilizo. Ĵarkij vespere vizitis min. Li estas malkontenta, ke ni forprenis gejunulojn de li. Li diris, ke ili estas absolute necesaj por li mem, ĝis seneliro.
La 23an de aŭgusto
Hodiaŭ, irante tra koridoro, mi vidis ĉe la pordo de la administracia fako Pankratovon, Korĉaginon kaj iun nekonaton. Mi aliris kaj aŭdis Paŭlon rakonti: ‘Tie sidas tiaj uloj, ke mi ne ŝparus kuglon por ili. Unu el tiuj diris, ke ni ne rajtas enmiksiĝi en iliajn instrukciojn. Ĉi tie la mastro estas la fervoja komitato pri arbaraj aferoj, sed ne iu komsomolo. Kaj lia muzelo, fratetoj miaj… Jen kie embuskas parazitoj.’
Kaj mi aŭdis elitan sakradon. Pankratov, rimarkinte min, puŝetis Paŭlon. Tiu sin turnis kaj, ekvidinte min, paliĝis. Ne rigardante al miaj okuloj, li tuj foriris. Nun mi ne revidos lin dum longa tempo. Li ja scias, ke mi al neniu pardonas sakradon.
La 27an de aŭgusto
Okazis fermita kunsido de nia buroo. La situacio komplikiĝas. Dume mi ne rajtas ĉion enskribi. Akim revenis el la distrikto malserena. Hieraŭ apud la rivero Teterev oni denove elreligis sur taluson nutraĵprovizan vagonaron. Ŝajnas, ke mi ĉesos skribi. Miaj notoj iel fragmentiĝis. Mi atendas Paŭlon. Mi renkontis lin iutage. Li kun Ĵarkij organizas komunumon el kvin anoj.”
* * *
Tage Paŭlo en la riparejo estis vokita al telefono. Rita sciigis lin pri libera vespero kaj pri nefinita studado de la temo: la kaŭzoj de la fiasko de la Pariza komunumo. Vespere, alirante la pordon de la domo en la strato Rond-Universitata, Paŭlo rigardis supren. La fenestro de Rita estis lumigita. Li kurante ascendis la ŝtuparon kiel ĉiam, frapis per pugno la pordon kaj, ne atendante respondon, eniris. Sur la lito, sur kiun neniu el la junuloj rajtis sidiĝi, kuŝis viro en militista uniformo. Revolvero, kampa paperteko kaj kaskedo kun kokarda stelo kuŝis sur tablo. Apud li, forte lin brakumante, sidis Rita. Ili vigle konversaciis pri io… Rita turnis al Paŭlo sian ĝojplenan vizaĝon. Liberiginte sin de la brakumo la armeano leviĝis.
“Konatiĝu,” diris Rita, salutante Paŭlon, “tiu estas…”
“David Ustinoviĉ,” en simpla maniero anstataŭ ŝi diris la militisto, forte premante la manon de Korĉagin.
“Veninta neatendite kvazaŭ falinte de la ĉielo,” ridetante diris Rita. Malvarma estis la responda manpremo de Korĉagin. En liaj okuloj briletis fulmero de nedirebla ofendo. Li sukcesis rimarki sur la maniko de David kvar kvadratojn. Rita estis parolonta, sed Korĉagin interrompis ŝin:
“Mi alkuris al vi por diri, ke hodiaŭ mi malŝarĝas hejtlignon sur la riverkajo. Ke vi ne atendu min… Kaj vi bonokaze havas la gaston. Do, mi iras, la knaboj min atendas malsupre.”
Paŭlo malaperis post la pordo same subite kiel li aperis. Hastaj paŝoj frape trapasis la ŝtuparon. Obtuze ekbatis malsupre la pordo. Ĉio silentiĝis.
“Li estas iom stranga,” necerte respondis Rita la nekomprenan rigardon de David. … Malsupre sub la ponto, profunde enspiris lokomotivo, elĵetinte el sia potenca brusto flugantan aron da oraj lampiretoj. Bizara rondodanco de ili soris kaj estingiĝis en fumo.
Sin apoginte al balustrado, Paŭlo rigardis scintiladon de diverskoloraj signallanternoj ĉe relkomutiloj. Li duonfermis la okulojn.
“Tamen ne estas kompreneble, kamarado Korĉagin, kial vin dolorigas, ke Rita havas edzon? Ĉu ŝi iam diris al vi, ke tiu ne ekzistas? Kaj eĉ se ŝi dirus, kio do sekvus? Kial tio subite vin pikis? Kaj vi ja opinias, kara kamarado, ke krom la idea amikeco nenio ekzistas… Kiel do vi preterrigardis tion? Ha?” li ironie enketis sin mem.
“Sed eble tiu ne estas edzo? David Ustinoviĉ ja povas esti frato aŭ onklo… Tiukaze vi, strangulo, senkaŭze koleriĝis kontraŭ la homo. Videble vi estas sama kanajlo kiel ĉiu viraĉo. Koncerne la fraton mi povas sciiĝi. Mi supozu, ke tiu estas frato aŭ onklo, sed kion do vi diros al ŝi pri ĉio ĉi? Ne, vi ne plu iros al ŝi!”
Liajn pensojn interrompis muĝo de ripareja sireno.
“Estas malfrue, necesas iri hejmen, sufiĉas okupiĝi pri bagatelaĵoj.”
* * *
En Solomenka (tiel nomiĝis la urboparto de fervojaj laboristoj) la kvinopo kreis malgrandan komunumon: Ĵarkij, Paŭlo, gaja blonda ĉeĥo Klaviĉek, Nikolaj Okunev, sekretario de la lokomotiveja komsomolo, kaj Steĉjo Artjuĥin, funkciulo de la fervoja fako de ĈK, antaŭ ne longe laborinta kiel kaldronisto en la lokomotiva riparejo. Estis trovita ĉambro.
Dum tri tagoj post sia laboro ili stukis, blankigis, lavis. Ili tiel tumultis kun siteloj, ke iliaj najbaroj supozis incendion. Ili mem majstris siajn litojn, faris matracojn el sakoj remburitaj per acerfolioj, kaj post kvar tagoj la ĉambro, ornamita per portreto de Petrovskij kaj per grandega mapo, jam brilis pro sia virga neteco. Inter la fenestroj estis malgranda breto kun monteto da libroj. Du kestoj plakitaj per kartono, servis kiel seĝoj. La pli granda kesto estis ŝranko. En la mezo de la ĉambro staris granda bilardotablo sen drapo, liverita ĉi tien el la urba mastruma administrejo sur ŝultroj de la komunumanoj.
Dum tago ĝi estis ordinara tablo, nokte – la lito por Klaviĉek. Ĉiuj alportis tien sian havaĵon. Mastrumema Klaviĉek enlistigis la tutan havaĵon kaj estis fiksonta la liston sur la muron, sed post konkorda protesto li rezignis tion. En la ĉambro ĉio fariĝis komuna. Salajroj, portagaj manĝaĵoj kaj okazaj sendaĵoj – ĉio estis dividata egale. Kiel persona propraĵo restis nur armiloj. La komunumanoj unuanime decidis, ke ano de la komunumo, kiu rompos la leĝon pri nuligo de la privata proprieto, estos eksigita. Okunev kaj Klaviĉek insistis pri suplemento: kaj elĉambrigita. Por inaŭguro de la komunumo kunvenis la tuta aktivularo de la distrikta komsomolo. El la najbara domo estis prunteprenita giganta samovaro kaj post teo oni eluzis la tutan provizon da sakarino, kaj post tetrinkado eksonegis ĥorkanto:
La mond’ per larmoj inundita
laboro peza – nia viv’!
Sed venos tago senevita…
Tala, laboristino de la tabakfabriko, gvidis la ĥoron. Ŝia ruĝkolora kaptuketo iom glitis flanken, la okuloj rigardis kun buba petolemo. Ankoraŭ neniu sukcesis alrigardi ŝiajn okulojn proksime. Ridante, Tala ridigas aliajn. Tiu kartonistino vidas la mondon tra sia floranta dekokjara juneco. Supren flugas ŝia mano, kaj voĉo de solkantanto eksonas kiel trumpetsignalo:
Flugu foren la kant’ en elan’!…
Super la mondo nia flago
kaj ruĝas kaj blindige flagras
ĝi estas nia fajra sang’…
Ĉiuj disiris malfrue, vekinte per siaj voĉoj silentajn stratojn.
* * *
Ĵarkij levis telefonan aŭskultilon.
“Pli softe, knaboj, nenio estas aŭdebla!” li kriis al laŭtvoĉaj komsomolanoj, kiuj plenigis la ĉambron de la respondeca sekretario. La voĉoj plikvietiĝis je du tonoj.
“Mi aŭskultas. Ha, ĉu estas vi? Jes, jes, tuj. Ĉu avizo? La sama – liverado de hejtligno de la riverkajo. Kio? Ne, li estas nenien sendita. Ĉi tie, ĉu voki? Bone.”
Ĵarkij fingrogeste vokis Korĉaginon.
“Vin petas kamaradino Ustinoviĉ.”
Li transdonis al Paŭlo la aŭskultilon.
“Mi supozis, ke vi forestas. Hazarde mi havas liberan vesperon. Venu. La frato preterveturante vizitis min, dum du jaroj ni ne vidis unu la alian.”
“Frato!”
Paŭlo ne aŭskultis ŝiajn vortojn. Li rememoris kaj tiun vesperon kaj tion, pri kio li decidis tiam nokte sur la ponto. Jes, necesas veni al ŝi hodiaŭ kaj bruligi post si la pontojn. Amo alportas multe da maltrankvilo kaj doloro. Ĉu nun estas tempo por paroli pri ĝi? La voĉo en la aŭskultilo demandis:
“Kio do, ĉu vi ne aŭdas min?”
“Ja ne, mi aŭskultas. Bone. Jes, post la kunsido de l’ buroo.”
Li metis la aŭskultilon.
* * *
Li rekte rigardis en ŝiajn okulojn kaj, premante randon de la tablo, diris:
“Evidente mi ne plu povos veni al vi.”
Li diris kaj rimarkis kiel svinge leviĝis ŝiaj densaj okulharoj. Ŝia krajono ĉesigis sian kuradon sur paperfolio kaj restis senmova sur malfermita kajero.
“Kial?”
“Iĝas pli kaj pli malfacile eltrovi liberajn horojn. Vi mem scias, ke komenciĝis streĉitaj tagoj ĉe ni. Bedaŭrinde, mi devas prokrasti…”
Li ekzamenis la diritajn vortojn kaj eksentis ties malfirmecon.
“Por kio vi artifikas? Sekve vi ne trovas en vi kuraĝon por diri la veron!”
Paŭlo insiste daŭrigis:
“Krome, mi delonge volis diri al vi, ke mi malbone vin komprenas. Jen kiam Segal min instruis, ĉio konserviĝis en mia kapo, sed kun vi mi neniel progresas. Post vi mi ĉiam iris al Tokarev por klarigoj. Mia kaldrono ne kuiras bone. Vi devas instrui iun pli kapablan lernanton.”
Kaj li forturnis sin de ŝia atenta rigardo. Poste li obstine finis:
“Kaj jen sekvas, ke ni ambaŭ ne rajtas senutile uzi nian tempon.”
Li ekstaris, akurate formovis la seĝon kaj ekrigardis de supre la kliniĝintan kapon, la vizaĝon, paliĝintan en lumo de la lampo. Surmetis sian kaskedon.
“Do, adiaŭ, kamaradino Rita! Estas domaĝe, ke mi dum tiom da tagoj miskomprenigis vin. Mi devis diri tuj. Tio estas mia kulpo.”
Rita mekanike etendis al li sian manon kaj, konsternita de lia neatendita malvarmeco, povis nur diri:
“Mi ne kulpigas vin, Paŭlo. Se mi ne kapablis trovi ĝustan aliron kaj esti komprenata, mi meritas vian hodiaŭan konfeson.”
Peze moviĝis liaj kruroj. Sen frapo li fermis la pordon. Ĉe la ekstera elirejo li haltis momente. Li ankoraŭ povus reveni, ĉion rakonti… Por kio? Por ricevi frapon en la vizaĝon per malestima vorto kaj retrafi ĉi tien, ĉe la elirejo? Ne.”
* * *
Ĉe la parkad-trakoj kreskis tombejoj de riparendaj vagonoj kaj malvarmaj lokomotivoj. Vento kirlis etajn segaĵojn sur malplenaj lignodeponejoj. Kaj ĉirkaŭ la urbo, laŭ arbaraj vojetoj, en profundaj ravinoj simile al raba linko trotis bando de Orlik.
Dum tagoj la bando sin kaŝis en ĉirkaŭaj vilaĝetoj, en riĉaj arbaraj abelejoj, sed nokte rampis al fervojo, ŝiris ĝin per siaj ungegoj kaj, plenuminte sian teruran laboron, rampis for al sia kaŝejo. Kaj ofte la ŝtalaj ĉevaloj falegis de sur fervoja taluso. Diskrevis je splitoj vagonoj-kestegoj, dormantaj homoj estis flane dispremataj, kaj valorega greno miksiĝadis kun sango kaj tero. Rabe atakis la bando pacajn provincajn vilaĝojn. Timigitaj kokinoj klukante kuris for de la strato. Frapis sencela pafo. Krakis kvazaŭ seka branĉaro sub piedoj nelongedaŭra interpafado apud blanka dometo de vilaĝa soveto. Banditoj disrajdis al diversaj flankoj tra vilaĝo sur siaj sataj ĉevaloj kaj hakis per sabroj kaptitajn homojn. Ili svingis siajn sabrojn kun fajfa ekspiro, same kiel oni hakas hejtlignon. Ili malofte pafis, ŝparante kartoĉojn. Ili malaperis same rapide, kiel aperadis. La bando ĉie havis siajn okulojn, siajn orelojn. Tiuj okuloj boris la blankan dometon de la soveto, gvatis ĝin el korto de loka popo aŭ el riĉa kulaka domo. Kaj tien, al arbaraj densejoj etendiĝis nevideblaj fadenoj. Tien fluis municio, pecegoj de freŝa porkviando, boteloj da grize viola hejma brando kaj ankoraŭ tio, kio estis transdonata senbrue, flustre al subaj bandestroj kaj poste per plej komplika reto – al Orlik mem. La bando havis entute du-tri centojn da kaphakistoj, sed ili estis nekapteblaj. Sin dividinte je kelkaj partoj, la bando manovris en du-tri distriktoj samtempe. Eltrovi ĉiujn ne estis eble. Bandito estis dum nokto, sed tage li montriĝis paca vilaĝano: li okupiĝis pri io en sia korto, donante furaĝon al ĉevalo, kaj rikane suĉis sian pipon apud la pordego, akompanante per malklara rigardo ruĝajn kavaleriajn patrolojn. Aleksandro Puzirevskij nelacigebla en siaj persekutmarŝoj perdinte trankvilon kaj dormon, impete sin ĵetadis kun sia regimento tra kelkaj distriktoj. Iufoje li sukcesis atingi nur voston de la bando. Tamen post unu monato Orlik retiris siajn bandojn el du distriktoj, ĵetante sin de flanko al flanko en malvasta ringo.
* * *
La vivo en la urbo trenis sin en sia rutina ritmo. Sur kvin bazarplacoj svarmis en tumulto homaj amasoj. Ĉi tie regis du aspiroj: ricevi laŭeble plej multe, doni laŭeble malplej multe. Tie en senlima vasto de siaj fortoj kaj kapablo, agadis diverskalibra friponaro. Kvazaŭ puloj navetis tien-reen centoj da viglaj homaĉoj kun la okuloj, en kiuj oni povis tralegi ĉion krom konscienco. Tie, kie en sterkamaso kolektiĝis la tuta urba kanajlaro en sia sola aspiro “prilabori” iun nespertan novan naivulon. Maloftaj trajnoj elsputis el sia interno amasojn da homoj ŝarĝitaj per sakoj. La tuta tiu popolaĉo sin direktadis al bazaroj. Vespere la bazaroj malpleniĝadis, kaj komercaj stratetoj, nigraj vicoj de vendotabloj kaj butikoj ŝajnis esti sovaĝe dezertaj. Ne ĉiu kuraĝulo riskus enprofundiĝi en tiun senvivan kvartalon, kie de post ĉiu budo atendis muta minaco. Kaj ne malofte dum nokto frapis, kvazaŭ martelo kontraŭ ferladon, revolvera pafo aŭ gluglis per sango ies gorĝo. Kaj antaŭ ol areto da policanoj (unuope ili neniam iris) de proksimaj postenoj atingis la lokon, ili jam neniun trovis krom konvulsie kuntiriĝinta kadavro. La kanajlaro jam estis malproksime de la krima loko, kaj la ekinta bruo, simile al vento, forblovis ĉiujn noktajn azilulojn de la bazara kvartalo. Tie, ĝuste antaŭ la bazaro, estis kinejo “Oriono”.
La strato kaj trotuaro estis elektre lumigitaj. Homoj tumultis. Kaj en la kinejo kraketis projekciilo. Sur la ekrano misfortunaj geamantoj murdis unu la alian, kaj spektantoj per sovaĝa ululado protestis ĉiun ŝiriĝon de filmo en la aparato. En la centro de la urbo kaj en ties periferio la vivo ŝajne ne eliris el sia ordinara fluejo, kaj eĉ en la gubernia komitato, en la cerbo de la revolucia administrado, ĉio iris laŭ sia kutima vojo. Sed tio estis nur ekstera kvieto. En la urbo maturiĝis ŝtormo. Pri ĝia proksimiĝo sciis multaj el tiuj, kiuj estis enirantaj en la urbon de ĉiuj flankoj, ne zorgante bone kaŝi fusilojn sub vilaĝana ukraina kamizolo. Sciis ankaŭ tiuj, kiuj maskante sin kiel ŝakristoj, alveturis sur tegmentoj de trajnovagonoj kaj sin direktis ne al bazarplacoj, sed portis siajn sakojn al stratoj kaj domoj, gravuritaj en sia memoro.
Dum tiuj sciis, loĝantoj de laboristaj kvartaloj, eĉ bolŝevikoj ne supozis pri alproksimiĝo de la ŝtormo. En la urbo estis nur kvin bolŝevikoj, kiuj sciis pri ĉiuj ĉi preparoj.
Restaĵoj de la armeo de Petlura, forpelitaj de la Ruĝa Armeo al burĝa Pollando, en intima kunlaborado kun eksterlandaj legacioj en Varsovio, preparis sin partopreni en la iniciatita ribelo. El restaĵoj de Petluraj regimentoj estis sekrete formita rajdtrupo. Ankaŭ en Ŝepetovka la centra komitato de ribelontoj havis sian organizaĵon. Ĝin konsistigis kvardek sep anoj, el kiuj la plejmulto estis en la pasinteco aktivaj kontraŭrevoluciuloj restintaj liberaj pro troa konfidemo al la loka filio de ĈK. La organizaĵon gvidis popo Bazilo, subleǔtenanto Vinnik, oficiro de la Petlura armeo Kuzmenko. Kaj la popfilinoj, frato kaj patro de Vinnik, kaj Samotija, penetrinta en la urban soveton sub masko de oficisto, estis komisiitaj pri spionado. La komplotantoj decidis nokte superŝuti per grenadoj la Specialan fakon por gardo de l’ ŝtatlimo, liberigi arestitojn kaj laŭeble okupi la stacion. Kaj en la granda urbo – centro de la preparata ribelo – en la plej profunda sekreto estis efektivigata koncentriĝo de oficiraj fortoj. En apudurbajn arbarojn estis kuntrenataj banditaj grupoj. De tie estis dissendataj fidindaj “spertuloj” en Rumanion kaj al Petlura mem.
* * *
La militmaristo en la Speciala fako ne dormis eĉ unu minuton jam la sesan nokton. Li estis unu el tiuj bolŝevikoj, kiuj sciis ĉion. Fjodor Ĵuĥraj havis senton de homo persekutanta rabobeston jam pretan por saltego. Ne estis eble ekkrii aŭ alarmi. La sangavida kreitaĵo devas esti mortigita. Nur tiam eblos trankvila laboro sen atendi atakon de post ĉiu arbusto. Oni ne devas fortimigi la bestegon. En tiu mortbatalo la venkon donas nur memregado de batalanto kaj firmeco de ties mano. La fiksita tempo venis. Ie en la urbo, en labirintoj de sekretaj renkontejoj kaj de konspirado, oni decidis: ekagi morgaŭ nokte. Sed la kvin bolŝevikoj, kiuj sciis, ekagis pli frue. Ne, hodiaŭ nokte. Vespere el la lokomotivejo senbrue, sen sirensignaloj eliris kirastrajno, kaj same silente fermiĝis post ĝi la giganta pordego. Telegrafaj fadenoj de rekta interligo rapidis transdoni ĉifritajn telegramojn, kaj ĉie, kien ili atingis, gardantoj de la respubliko, forgesante pri sia dormo, likvidis malamikajn embuskejojn. Akim telefonis al Ĵarkij.
“Ĉu kunvenoj de la partiĉeloj estas certigitaj? Jes? Bone. Kaj vi mem tuj venu kun la sekretario de la distrikta partia komitato por reciproka konsultiĝo. La problemo pri hejtligno estas pli malbona ol ni supozis. Kiam vi venos, ni priparolos tion,”
Ĵarkij aŭskultis firman kaj rapidan paroladon de Akim.
“Nu, baldaŭ ni ĉiuj freneziĝos pro tiu hejtligno,” li grumblis, metante la aŭskultilon. Ambaŭ sekretarioj eliris el aŭto, per kiu ilin eksprese venigis Litke. Ascendinte la duan etaĝon, ili tuj komprenis, ke temas ne pri hejtligno. Sur la tablo de oficisto staris mitralo, apud kiu klopodis anoj de speciala trupo. En koridoroj estis silentemaj sentineloj el la urba aktivularo de la partio kaj komsomolo. En la kabineto de la sekretario de la gubernia partia komitato estis finiĝanta eksterordinara kunsido de la komitata buroo. Tra fenestra ventolgiĉeto etendiĝis fadenoj por du kamptelefonoj. La interparolo estis sordinita. Ĵarkij trovis en la ĉambro Akimon, Ritan kaj Miĥajlon. Li ne tuj rekonis Ŝkolenkon en kavaleria palto, zono, portepeo kaj revolverujo. Rita, kiel iama politika gvidanto de roto, surhavis ruĝarmean helmon, kakikoloran jupon kaj pezan “Mauser” sur la leda ĵaketo.
“Kiel oni devas kompreni ĉion ĉi?” mirigite demandis ŝin Ĵarkij.
“Estas prova alarmo, kamarado Ĵarkij. Tuj ni veturos al via distrikto. La alarma kunveno okazos en la kvina infanteria lernejo. Tuj post la partiĉelaj kunvenoj la partoprenintoj marŝu tien. La ĉefa tasko estas fari ĉion nerimarkeble,”
Rita parolis al Ĵarkij. Silenta estas la “kadeta” bosko. Silente staras altaj kverkoj, la centjaraj gigantoj. Dormas lageto inter lapaj folioj kaj akvaj urtikoj. Etendiĝis larĝaj senprizorgaj aleoj… Meze de la bosko post alta blanka muro estas etaĝoj de la kadeta lernejo. Nun ĉi tie lokiĝas la kvina infanteria lernejo de ruĝaj komandantoj. Estas malfrua vespero. La supra etaĝo ne estas lumigita. Laŭ ekstera aspekto tie ĉio estas trankvila. Ĉiu preteriranto pensus, ke tie oni dormas. Sed por kio estas malfermita la gisfera pordego kaj kio staras ĉe la pordego simile al du gigantaj ranoj? Sed la homoj, venantaj tien el diversaj flankoj de la fervoja distrikto, sciis, ke en la lernejo oni ne povas dormi dum nokta alarmo. Tien oni iris tuj post la partiĉelaj kunvenoj, post konciza anonco, oni iris silente, unuope kaj duope, sed ne pli ol triope, nepre kun libreto enpoŝe titolita “Komunista partio de bolŝevikoj” aŭ “Junkomunista unio de Ukrainio”.
Tra la gisfera pordego oni povis eniri nur montrinte tiujn libretojn. En aŭlo jam estas multe da homoj. Tie estas lumo. La fenestroj estas kurtenitaj per tendoj el kruda ŝtofo. Kunvenintaj bolŝevikoj, ŝercante pri paradoksoj de alarmo, trankvile fumas memrulitajn cigaredojn-kaprokrurojn. Neniu sentas iun alarmon. Simple, oni kunvenigas homojn prevente por ke estu sentata la disciplino de la specialaj trupoj. Sed spertaj militintoj, enirante la korton de la lernejo, sentis ion tute ne similan al kontrola aŭ konvencia alarmo. Ja tro senbrue ĉio estis farata. Silente viciĝis laŭ flustra komando plotonoj de kursanoj. Mitralojn oni portis enmane, kaj de ekstere neniu lumeto estis videbla en ĉiuj ejoj.
“Ĉu io serioza estas atendata, Dmiĉjo?” mallaŭte demandis Korĉagin alirante al Dubava. Dmiĉjo sidis sur fenestrobreto apud nekonata junulino. Korĉagin por momento vidis ŝin antaŭ tri tagoj ĉe Ĵarkij. Dubava ŝerceme frapis ŝultron de Paŭlo.
“Do, vi volas diri, ke via animo sin kaŝas en la kalkanoj? Ne gravas, ni instruos vin pri militarto. Ĉu vi estas konata kun ŝi?” li indikis la junulinon per kapmovo.
“Ŝia nomo estas Anna. La familian nomon mi ne scias, kaj laŭ sia rango ŝi estas estrino de l’ agitejo.”
La junulino, aŭskultante la ŝercan prezentadon fare de Dubava, esplore rigardis Paŭlon. Ŝi ordigis la buklon, eliĝintan el sub siringokolora kaptuko. Iliaj rigardoj renkontiĝis, kaj dum kelkaj sekundoj daŭris muta konkuro. Ŝiaj okuloj, blue nigraj, defie scintilis tra densaj okulharoj. Paŭlo deturnis sian rigardon al Dubava, kaj, sentinte ruĝiĝon de siaj vangoj, li malkontente kuntiris la brovojn.
“Kiu el vi iun agitas?” penante rideti Paŭlo demandis. En la aŭlo aŭdiĝis bruo. Miĥajlo Ŝkolenko, ekstarinte sur seĝo, komandis:
“Komunistoj de la unua roto, spalire viciĝu en tiu ĉi salono! Pli rapide, pli rapide, kamaradoj!”
En la aŭlon eniris Ĵuĥraj, la prezidanto de la gubernia plenumkomitato kaj Akim. Ili ĵus venis. La aŭlo estis plena de enviciĝintaj homoj. La sekretario de la gubernia plenumkomitato ekstaris sur la postamenton de lernmitralo kaj, levinte la manon, diris:
“Kamaradoj, ni kunvenigis vin ĉi tie por serioza kaj respondeca afero. Nun oni povas diri tion, kion oni ne povis diri ankoraŭ hieraŭ, ĉar tio estis grava milita sekreto. Morgaŭ nokte en la urbo, same kiel en aliaj urboj de Ukrainio, estas komenciĝonta kontraŭrevolucia ribelo. Nia urbo estas plenplena da oficiroj. Ĉirkaŭ la urbo koncentriĝas bandoj. Certa parto de konspirantoj penetris en la kirasdivizion sub masko de ŝoforoj. Sed ĈK malkovris la komploton, kaj ni nun armas la tutan organizaĵon de la partio kaj la komsomolon. Kune kun la fidelaj trupoj da kursanoj kaj taĉmentoj de ĈK agos la unua kaj la dua komunistaj batalionoj. La kursanoj jam ekmarŝis, nun estas via vico, kamaradoj. Vi havas dek kvin minutojn por ricevi armilojn kaj enviciĝi. La operacion gvidos kamarado Ĵuĥraj. Komandantoj ricevis de li precizajn instrukciojn. Mi trovas superflua atentigi komunistojn pri seriozeco de la nuna momento. La morgaŭan ribelon ni devas preventi hodiaŭ.”
Post kvaronhoro armita bataliono viciĝis en korto de la lernejo. Ĵuĥraj pririgardis senmovajn vicojn de la bataliono. Je tri paŝoj antaŭ la vicaro staris du homoj kun balteoj: la batalionestro Meniajlo, vera atleto, fandisto el Uralo, kaj komisaro Akim. Maldekstre staris plotonoj de l’ unua roto. Je du paŝoj antaŭe staris duopo: rotestro Ŝkolenko kaj politika gvidanto Ustinoviĉ. Post ties dorsoj estis silentaj vicoj de l’ komunista bataliono. Tricent personoj. Ĵuĥraj signalis.
“Estas tempo por ekmarŝi.”
* * *
Tricent homoj iris tra senvivaj stratoj. La urbo estis dormanta. Sur la strato Lvova, kontraŭ la strato Dikaja, la bataliono abrupte haltis. Tie devis komenciĝi ĝia batalo. Senbrue la batalionoj ĉirkaŭis kvartalojn. La stabo lokiĝis sur ŝtuparo de vendejo. Desupre, laŭlonge de la strato Lvova, el la urbocentro, lumigante la ŝoseon, descendis aŭto. Ĉe la stabo ĝi haltis. Litke ĉi-foje alveturigis sian patron. La milita urbestro saltis sur la pavimon kaj ĵetis kelkajn abruptajn latvajn frazojn al sia filo. La aŭto impetis antaŭen kaj dum unu momento malaperis post stratangulon. Hugo Litke streĉege rigardis. Liaj manoj kunfandiĝis kun la direktilo – dekstren, maldekstren. Ha, jen kiam montriĝis necesa lia riskoplena veturarto! Al neniu venos en la kapon bizara ideo puni lin pro tiuj frenezaj manovroj. Kaj Hugo flugis tra la stratoj kiel meteoro.
Ĵuĥraj, kiun la juna Litke fulmrapide transportis de unu urboparto al la alia, ne povis reteni sian aprobon:
“Se vi, Hugo, tiel veturante, neniun entombigos, morgaŭ vi estos premiita per ora horloĝo.”
Hugo estis triumfanta.
“Sed mi opiniis, ke dek tagojn kaj dek noktojn da aresto mi gajnos pro tiuj ĉi piruetoj…”
La unuaj batoj estis direktitaj kontraŭ la stabejon de ribeluloj. En la Specialan fakon estis liveritaj la unuaj arestitoj kaj forprenitaj dokumentoj. En la strato DikajaN5 kaj ties branĉo kun la sama stranga nomo, en la 11a domo loĝis iu Cjurbert. Laŭ informoj de ĈK li ludis gravan rolon en la komploto. Li havis listojn de oficirgrupoj, kiuj devis operacii en la urboparto Podol. Litke mem alveturis al Dikaja por aresti Cjurberton. En la loĝejo, kies fenestroj frontis la ĝardenon, apartigitan de la iama monaĥinejo per muro, oni ne trovis Cjurberton. Laŭ atesto de najbaroj tiutage li ne estis reveninta hejmen. Estis farita traserĉo. Kune kun kesto plena da mangrenadoj oni trovis la liston kun adresoj. Ordoninte aranĝi embuskon, Litke-patro iom retenis sin ĉe la tablo, trarigardante la trovitajn materialojn. Kiel sentinelo en la ĝardeno estis juna kursano. Li vidis la lumigitan fenestron. Estis malagrable stari ĉi tie sola en kaŝita angulo. Li iom timis. Oni ordonis al li gvati la muron. Sed trankviliga lumo de la fenestro estas malproksima de ĉi tie. Kaj jen ankoraŭ la diabla luno malofte montras sin el la nuboj. En la mallumo arbustoj ŝajnas esti vivaj. La sentinelo ŝovis la bajoneton ĉirkaŭen. Estis neniu.
“Por kio oni postenigis min ĉi tie? Tute egale ja neniu povas surgrimpi la muron, ĉar ĝi estas alta. Eble mi aliru al la fenestro por rigardi?” pensis la sentinelo. Ankoraŭfoje pririgardinte la murkreston, li eliris el la ŝimodora angulo. Por momento li haltis ĉe la fenestro. Litke rapide kolektis paperojn kaj jam estis forironta el la ĉambro. Tiumomente sur la muro aperis ombro. Homo sur la muro vidis la sentinelon ĉe la fenestro kaj ankaŭ la homon en la ĉambro. Kun kata lerteco la ombro transgrimpis sur arbon kaj poste descendis sur la teron. Kate ĝi ŝtele alproksimiĝis al sia viktimo, levis la manon, kaj la kursano falis senviva. Ĝis la tenilo estis enigita en lian kolon klingo de marista ponardo. La pafo en la ĝardeno simile al kurento frapis la homojn, kiuj postenis ĉirkaŭ la kvartalo. Bruante per siaj botoj al la domo kuris ses homoj.
Kun sanganta kapo, falinta sur la tablon, senviva Litke sidis en fotelo. La fenestra vitro estis trabatita. Malamiko tamen ne sukcesis akiri la dokumentojn. Apud la monaĥineja muro eksonis pafoj. Estis la murdinto, kiu saltis de sur la muro sur pavimon kaj hastis al sendoma tereno Lukjanov, pafe sin defendante. Tamen li ne eskapis: ies kuglo lin atingis.
Dum la tuta nokto daŭris traserĉoj. Cento da homoj, ne registritaj en domlibroj, kun suspektindaj dokumentoj kaj armiloj, estis venigitaj al ĈK. Tie laboris komisiono por esplori la arestitojn. En kelkaj lokoj komplotintoj organizis armreziston. En la strato Ĵilanskaja dum traserĉo estis mortpafita Antoŝa Lebedev. La bataliono de Solomenka dum tiu nokto perdis kvin homojn, en ĈK pereis Jan Litke, veterana bolŝeviko, fidela gardanto de la respubliko. La ribelo estis preventita. En la sama nokto en Ŝepetovka oni arestis popon Bazilon kun ties filinoj kaj ceterajn komplicojn. La situacio malstreĉiĝis. Sed nova malamiko minacis al la urbo – paralizo de la fervoja trafiko kaj ĝin sekvantaj malsato kaj malvarmo. Pano kaj hejtaĵo estis decidaj faktoroj pri ĉio.
NOTOJ POR LA 1A ĈAPITRO
Laborista opozicio. En 1920-22 anarki-sindikalista frakcio en la Ruslanda Komunista Partio (bolŝevika) sub la gvido de A. Ŝljapnikov, S. Medvedev, A. Kollontaj. La 11a kongreso de RKP(b) draste kritikis la frakcion kiu post la kongreso ĉesis funkcii.
Gubernia… regiona. La administra divido tiutempe kelkfoje ŝanĝiĝis, sed esence la pli grandaj respublikoj estis dividitaj je gubernioj, kiuj konsistis el regionoj, subdividitaj je distriktoj.
Kvar kvadratoj. En la Ruĝa Armeo kvar kvadratojn havis subkolonelo.
Petrovskij, Grigorij (1878-1958). Sovetia partia kaj ŝtata funkciulo; 1917-19 popola komisaro (ministro) pri internaj aferoj de Ruslando; 1919 prezidanto de la Ukrainia revolucia komitato; 1919-1938 prezidanto de la Supera ukrainia centra plenumkomitato.
Dikaja. Sovaĝa (ruse).
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2026 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.