La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


KIEL ŜTALO ESTIS HARDITA

Aŭtoro: Nikolaj Ostrovskij

©2026 Geo

La Enhavo

ĈAPITRO 7

Dum la tuta semajno la urbeto, ĉirkaŭita per tranĉeoj kaj ĉirkaŭvolvita per araneaĵo de pikdrataj baroj vekiĝis kaj endormiĝis sub la bruego de kanonoj kaj klakado de fusila interpafado. Nur dum profunda nokto ĉio kvietiĝis, iufoje ŝiris la silenton timigitaj salvoj: gvatpostenoj palpis unu la alian. Kaj ĉe mateniĝo proksime de la fervojstacio estis ekmoviĝantaj la homoj apud artileriaj baterioj. La nigra faŭko de kanono kolere kaj terure tusegis. La homoj hastis satigi ĝin per nova porcio da plumbo. Bombardisto tiris ŝnuron, la tero tremis. Je triversta distanco de la urbeto, super la vilaĝo okupita de ruĝuloj, obusoj flugis kun hurlo kaj fajfo, surdigante ĉion, kaj, falante ili ĵetis supren disŝiritajn terpecojn. En la korto de antikva pola monaĥejo estis lokita la baterio de ruĝuloj. La monaĥejo situis sur alta monteto meze de la vilaĝo. La milita komisaro de l’ baterio kamarado Zamostin salte leviĝis. Li dormis metinte la kapon sur trunkon de la kanono. Kuntirante pli streĉe la rimenzonon kun peza maŭzer-pistolo, li aŭskultis flugon de obuso, atendante eksplodon. Tra la korto aŭdiĝis lia sonora voĉo:

“Ni findormos morgaŭ, kamaradoj. Le-vi-ĝu!”

La artileriistoj dormis ĉe la kanonoj. Ili salte leviĝis tiel rapide, kiel la militkomisaro. Nur Sidorĉuk malhastis, li nevolonte levis sian dormeman kapon.

“Nu kiaj aĉuloj, apenaŭ mateniĝis, sed ili jam bojas. Kia malnobla popolo.”

Zamostin ekridegis.

“Senkonsciaj elementoj, Sidorĉuk. Ili ne konsideras, ke vi volas dormi.”

La bateriano leviĝis, malkontente grumblante. Post kelkaj minutoj en la monaĥeja korto bruegis kanonoj, kaj en la urbo eksplodis obusoj. Sur la altega fumtubo de la sukerfabriko, sur kunmetitaj tabuloj trovis oportunan lokon petlurana oficiro kaj telefonisto. Ili ascendis per feraj ŝtupoj interne de la tubego. La tuta urbo estis antaŭ ili kvazaŭ sur manplato. De tie ili korektis la kanonadon. Al ili estis videbla ĉiu movo de ruĝarmeanoj, sieĝantaj la urbon. Hodiaŭ ĉe bolŝevikoj estis granda vigliĝo. Per binoklo estis videbla la movado de iliaj trupoj. Al la Podolska stacidomo malrapide ruliĝis kirastrajno, ne ĉesigante la kanonadon. Malantaŭ ĝi vidiĝis ĉenoj de infanterianoj. Kelkfoje la ruĝarmeanoj atakis, penante ekposedi la urbon, sed la siĉ-anoj fortikigis sin en tranĉeoj antaŭ la urbo. De tie uragane fajris pafado. Ĉio ĉirkaŭe pleniĝis per furioza krakado de pafoj. Ĝi kreskis ĝis senĉesa muĝego, atingante la plejan streĉiĝon dum atakoj. Kaj, priverŝataj per plumba pluvego, ne eltenante la superhoman streĉiĝon, la ĉenoj de bolŝevikoj sin retiradis, lasante sur la kampo senmovajn korpojn. Hodiaŭ atakoj kontraŭ la urbon fariĝis pli insistaj, pli oftaj. La aero maltrankvile impetis diversflanken pro kanonado. De la fabrika fumtubo estis videble kiel, rampante sur la tero, stumblante, nereteneble antaŭeniras la vicoj de bolŝevikoj. Ili preskaŭ kaptis la stacidomon. La siĉ-anoj uzis por la batalo ĉiujn siajn rezervojn, sed ili ne povis ŝtopi la breĉon ĉe la stacidomo. Plenaj de aŭdaca decidemo, la ĉenoj de bolŝevikoj trarompiĝis en la apudstaciajn stratojn. Elbatitaj per mallonga terura atako el sia lasta pozicio “la apudurbaj ĝardenoj” la siĉ-anoj de la tria regimento, defendintaj la stacidomon, senorde, per disigitaj aretoj, sin ĵetis en la urbon. Ne lasante la eblecon rekonsciiĝi kaj halti, neniigante per bajonetatako la barpostenojn, la ruĝarmeanoj plenigis la stratojn. Nenia forto povis deteni Serĝon en kelo, kie kaŝiĝis lia familio kaj la plej proksimaj najbaroj. Li aspiris eliri supren. Malgraŭ protestoj de la patrino li eliris el la malvarmeta kelo. Preter la domo, grincante, pafante ĉiuflanken, rapidege traveturis kirasaŭto “Sagajdaĉnij”.

Tuj post ĝi dise kuris militistoj de Petlura, kaptitaj de paniko. En la korton de Serĝo enkuris unu el la siĉ-anoj. Kun febra hasto li forĵetis la kartoĉujon, helmon kaj fusilon, transsaltis la barilon kaj malaperis en legomĝardenoj. Serĝo decidis rigardi la straton. Sur la vojo al la Sud-okcidenta stacidomo kuris soldatoj de Petlura. Ilian retiriĝon ŝirmis kirasaŭto. La ŝoseo, kondukanta al la urbo, estis dezerta. Subite sur la vojon elsaltis ruĝarmeano. Li kuŝiĝis kaj ekpafis laŭlonge de la ŝoseo. Lin sekvis la dua, la tria… Serĝo vidis ilin: ili kliniĝis kaj pafis kurante. Ne kaŝante sin kuris sunbrunigita ĉino kun brulumitaj okuloj, en subĉemizo zonita per kartoĉrubandoj, kun grenadoj en ambaŭ manoj. Antaŭ ĉiuj, elstariginte manmitralon, kuregis tute juna ruĝarmeano. Tio estis la unua ĉeno de la ruĝarmeanoj, kiuj enrompiĝis en la urbon. La sento de ĝojo ekregis Serĝon. Li sin ĵetis sur la ŝoseon kriegante:

“Vivu la kamaradoj!”

Pro neatenditeco la ĉino preskaŭ faligis lin. Jam li volis kolerege forpuŝi Serĝon, sed ekzaltita aspekto de la junulo haltigis lin.

“Kien Petluro fuĝis?” anhele kriis la ĉino. Sed Serĝo ne plu aŭdis lin. Li rapide enkuris la korton, kaptis la kartoĉujon kaj fusilon, forlasitajn de la siĉ-ano kaj hastis por atingi la ruĝarmeanojn. Li estis rimarkita, kiam la Sud-okcidenta stacidomo estis jam konkerita. Kaptinte kelkajn trajnojn kun municio, forĵetinte la malamikojn en arbaron, la ruĝaj trupoj haltis por ripozi kaj reformiĝi. Juna mitralisto aliris al Serĝo kaj mirigite lin demandis:

“De kie vi venis, kamarado?”

“Mi estas ĉi-tiea, el ĉi urbeto, kaj mi nur atendis, kiam vi venos.”

Serĝon ĉirkaŭis ruĝarmeanoj.

“Mia lin konas,” ĝoje ridetis la ĉino.

“Lia kliis ‘Vivu kamaladoj!’. Lia esatas boliseviko nia, juna, bona,” li aldonis, entuziasme frapante la ŝultron de Serĝo. Kaj la koro de Serĝo ĝoje batadis. Oni tuj akceptis lin kiel sian batalkamaradon. Li ja kun ili estis konkeranta la stacidomon en la bajonetsturmo. La urbeto reviviĝis. Elturmentitaj urbanoj eliris el siaj keloj kaj kaŝejoj kaj hastis al kortpordegoj por rigardi la ruĝajn trupojn, kiuj eniris en la urbon. Antonina Vasiljevna kaj Valja rimarkis Serĝon marŝanta en la vicoj de ruĝarmeanoj. Li iris sen ĉapo, zonita per kartoĉrubando, kun fusilo sur la ŝultro. Antonina Vasiljevna indigne svingis la manojn. Ŝia filo Serĝo enmiksiĝis en la batalon. Ho, tio ne finiĝos por li senpune! Necesas ja nur imagi: li marŝas kun fusilo antaŭ la tuta urbo. Sed poste kio sekvos? Kaptita de tiuj pensoj, Antonina Vasiljevna ne plu detenante sin ekkriis:

“Serĝo, marŝ’ hejmen tuj! Mi montros al vi, kanajlo! Vi konatiĝos hejme kun la milito!”

Ŝi direktis sin al la filo intencante haltigi lin. Sed Serĝo, ŝia Serĝo, kiun ŝi pli ol unu fojon severe punadis, rigore rigardis al la patrino kaj, ruĝiĝante pro honto kaj ofendo, replikis:

“Ne kriu! Mi nenien iros de ĉi tie.”

Kaj li preterpasis ne haltinte. Antonina Vasiljevna ekflamis:

“Aĥ, jen kiel vi parolas kun via patrino! Do ne intencu reveni hejmen post tio.”

“Kaj mi ne revenos!” ne returniĝante Serĝo kriis responde. Antonina Vasiljevna konsternite restis stari sur la vojo. Preter ŝi moviĝis vicoj de sunumitaj, polvokovritaj batalantoj.

“Ne ploru, patrinjo! Vian fileton ni elektos komisaro,” aŭdiĝis ies forta mokema voĉo. Gaja rido trakuris en la plotono. Frunte de la roto fortaj voĉoj agorde ekkantis:

Paŝu kuraĝe ni fratoj
hardu nin lukta fervor’.
Al la libero trabatu
bruste ni vojon kun glor’.

Potence aliĝis la vicoj al la kantado, kaj en la komuna ĥoro estis ankaŭ la sonora voĉo de Serĝo. Li trovis la novan familion. Kaj en ĝi unu bajoneto estis lia.

* * *

Sur la pordego de la bieno de Leŝĉinskij estas blanka kartono. Sur tiu oni povas legi la mallongan vorton ‘Revkomo”.

Apude estas fajra plakato. Rekte al la brusto de la leganto estas direktitaj la fingro kaj okuloj de ruĝarmeano. Kaj subskribo:

“Ĉu vi aliĝis al la Ruĝa Armeo?”

Nokte kunlaborantoj de la divizia politika fako algluis en diversaj lokoj tiujn mutajn agitantojn. Samloke estis la unua alvoko de la revkomo al ĉiuj laboruloj de la urbo Ŝepetovka:

Kamaradoj! Proletaj trupoj okupis la urbon. Estas restarigita la Soveta potenco. Ni alvokas la urbanojn esti trankvilaj. La sangaj pogromistoj estas forĵetitaj, sed por ke ili neniam plu revenu, por definitive ekstermi ilin, aliĝu al la Ruĝa Armeo. Per ĉiuj fortoj subtenu la potencon de laboruloj. La armea administra potenco en la urbo apartenas al la garnizonestro, la civila potenco – al la revolucia komitato. Revkomprezidanto Dolinnik

* * *

En la bieno de Leŝĉinskij aperis novaj homoj. La vorto “kamarado”, pro kiu oni ankoraŭ hieraŭ riskis sian vivon, nun sonis ĉie. Ne estas esprimebla la emocia vorto “kamarado”.

Dolinnik forgesis pri sonĝo kaj ripozo. La lignaĵisto klopodis funkciigi revolucian administradon. Sur la pordo de malgranda ĉambro de somerdomo estis fiksita paperpeco, sur kiu per krajono estis skribita “Partia komitato”.

Tie sides kamaradino Ignatjeva, trankvila kaj sintenema. La politika fako de la divizio komisiis al ŝi kaj al Dolinnik organizadon de la organoj de la soveta administracio. Pasis nur unu tago, kaj jam ĉe la tabloj sidis oficistoj, kraketis tajpilo, estis organizita komisariato pri nutraĵprovizado. Komisaro Tiĵicki estas moviĝema kaj nervoza. Tiĵicki laboris en la sukerfabriko kiel helpanto de mekanikisto. En la unuaj tagoj de la fortikigo de la soveta reĝimo li kun persisto de polo komencis frakasi la aristokratan eliton de la fabrika administrantaro, kiu embuskis, kaŝinte sian malamon al bolŝevikoj.

Dum la fabrika kunveno, kolereme frapante per la pugno la randon de la tribuno, li ĵetadis al ĉirkaŭstarantaj laboristoj asprajn senindulgajn vortojn en la pola lingvo.

“Certe,” li parolis, “kio estis, tio ne plu estos. Sufiĉe niaj patroj kaj ni mem dum la tuta vivo laboregis por Potocki. Ni konstruis por ili palacojn, kaj rekompence lia grafa moŝto pagis al ni nur tiom, ke ni ne mortaĉu dum la laboro.

Dum multaj jaroj grafoj Potocki kaj princoj Sanguŝka rajdas sur niaj dorsoj! Ĉu inter ni estas malmultaj polaj laboristoj, kiujn Potocki tenis sub la jugo, same kiel rusojn kaj ukrainojn? Do inter tiuj laboristoj cirkulas onidiroj, kiujn disvastigas lakeoj de la grafo, ke la soveta potenco ilin ĉiujn dispremos per siaj feraj manoj. Tio estas malnobla kalumnio, gekamaradoj. Neniam ankoraŭ laboristoj de diversaj nacioj posedis tiajn rajtojn, kiel nun. Ĉiuj proletoj estas fratoj, sed sinjorojn ni subpremos, estu certaj.”

Lia mano desegnis arkon kaj denove falis sur la randon de la tribuno.

“Kiu dividis nin je popoloj, kiu devigis verŝi sangon de fratoj? Reĝoj kaj nobeloj ekde pratempo sendis polajn kamparanojn kontraŭ turkojn, kaj ĉiam unu popolo atakis kaj ruinigis alian. Tiom da homoj estas ekstermitaj, tiaj malfeliĉoj okazis! Kaj kiu bezonis tion, ĉu ni? Sed baldaŭ ĉio ĉi finiĝos. Venis fino por tiuj fiuloj. Bolŝevikoj ĵetis al la tuta mondo la vortojn terurajn por la burĝaro: ‘Proletoj de ĉiuj landoj, unuiĝu!’ Nia savo kaj nia espero pri la feliĉa vivo estas en tio, ke laboristo al laboristo estu frato. Aliĝu, kamaradoj, al la Komunista partio. Estos ankaŭ Pola respubliko, sed soveta, sen Potocki-oj, kiujn ni ekstermos ĝis la lasta radiko, kaj en Soveta Pollando ni mem fariĝos la mastroj. Kiu el vi ne konas Bronislavon Ptaŝinski? La revkomo postenigis lin kiel komisaron de nia fabriko. ‘Ne nulo, ĉio estu ni’. Ni ankaŭ havos nian feston, kamaradoj, nur malatentu tiujn kaŝiĝintajn serpentojn! Kaj se nia laborista konfido helpos, ni organizos fratecon de ĉiuj popoloj en la tuta mondo!”

La oratoro diris tiujn novajn vortojn el la profundo de sia simpla laborista koro.

Kiam li forlasis la tribunon, junularo akompanis lin per konsentaj aklamoj. Nur la pli aĝaj timis esprimi sian opinion. Kiu scias? Eble la bolŝevikoj morgaŭ retiriĝos, kaj tiam oni devos pagi ĉiun sian vorton. Se vi ne trafos pendumilon, el la fabriko oni certe forpelos vin. Komisaro pri klerigo estas malgrasa svelta instruisto Ĉernopisski.

Dume li la sola inter la loka instruistaro estas fidela al bolŝevikoj. En la kontraŭa domo de la revkomo lokiĝis roto por speciala destino. Ĝiaj anoj deĵoras en la revkomo. Vespere en la ĝardeno, antaŭ la enirejo, streĉe preta staras mitralo kun serpenta kartoĉrubando, rampanta en la akceptilon. Apude staras du postenantoj kun fusiloj. Al la revkomo sin direktis kamaradino Ignatjeva. Ŝi rimarkis junan ruĝarmeanon kaj demandis lin:

“Kiomjara vi estas, kamarado?”

“La dek-sepa jaro komenciĝis.”

“Ĉu vi estas ĉi-tiea?”

La ruĝarmeano ridetas.

“Jes, nur antaŭhieraŭ dum la batalo mi aliĝis al la armeo.”

Ignatjeva fikse rigardis lin.

“Kie laboras via patro?”

“Li estas helpanto de lokomotivestro.”

Tra la heĝopordo eniris Dolinnik kun iu militisto. Ignatjeva sin turnante al li, diris:

“Jen mi trovis gvidanton por la distrikta komitato de la komsomolo. Li estas ĉi-tiea.”

Dolinnik rapide rigardis al Serĝo.

“Via nomo? Ha, la filo de Zaĥar Bruzĵak! Nu, bone, do agu, instigadu gejunulojn.”

Serĝo mirigite rigardis ilin.

“Sed kio pri la roto?”

Jam ascendante la peronon, Dolinnik respondis:

“Tion ni aranĝos.”

Vespere, la duan tagon, estis fondita la loka komitato de la Junkomunista unio de Ukrainio. La nova vivo enŝiriĝis neatendite kaj impete. Ĝi tute plenigis lin. Ĝi enkirlis lin en sian vorticon. Serĝo forgesis sian familion, kvankam tiu estis tre proksime. Li, Serĝo Bruzĵak, estas bolŝeviko. Multfoje li tiris el sia poŝo pecon da blanka papero, kie sur la folio de la komitato de la KP(b)U estis skribite, ke li estas komsomolano kaj sekretario de la komitato. Sed se iu kuraĝus dubi pri tio, tiu vidus sur lia uniforma ĉemizo la revolveron “Mannlicher” en hejmfarita pistolujo sur la rimeno – donaco de kara Paŭĉjo. Ĝi estas la plej konvinka mandato. He, bedaŭrinde forestas Paŭĉjo! Serĝo dum tutaj tagoj kuradis komisiite de la revkomo. Jen ankaŭ nun Ignatjeva atendas lin. Ili devas veturi al la fervojstacio, al la politika fako de l’ divizio por tie ricevi literaturon kaj gazetojn por la revkomo. Li rapide elkuris sur la straton. Kunlaboranto de la politika fako en aŭtomobilo atendis ilin. Estas malproksime ĝis la stacidomo. Tie, en vagonoj, estis la stabo kaj la politika fako de la unua soveta ukraina divizio. Ignatjeva uzis la veturadon por pli detale pridemandi Serĝon.

“Kion vi faris en via fako? Ĉu vi kreis organizaĵon? Vi devas agiti viajn amikojn, infanojn de laboristoj. En la plej proksima tempo necesas krei grupon de komunista junularo. Morgaŭ mi kompilos kaj presos alvokon de la komsomolo. Poste ni kunvenigos la junularon en la teatro por mitingo. En la politika fako mi konatigos vin kun Ustinoviĉ. Al mi ŝajnas, ke ŝi laboras inter viaj samaĝuloj. Evidentiĝis, ke Ustinoviĉ estas dek-ok-jara junulino kun malhelaj tonditaj haroj, en nova kakikolora ĉemizo zonita per mallarĝa rimeno.”

Serĝo eksciis de ŝi multe da novaĵoj, kaj ŝi promesis helpi lin en lia laboro. Adiaŭante ŝi ŝarĝis lin per pakaĵego da literaturo kaj speciale ŝi aldonis libreton – la programon kaj statuton de la komsomolo.

Malfrue vespere ili revenis al la revkomo.

En la ĝardeno lin atendis Valja. Ŝi riproĉe atakis la fraton.

“Ĉu vi ne hontas? Ĉu vi tute forlasis vian hejmon? La patrino pro vi ploras ĉiutage, la patro koleras. Okazos skandalo.”

“Okazos nenio, Valja. Por iri hejmen mi ne havas tempon. Mi ĵuras al vi, ke mankas tempo. Ankaŭ hodiaŭ mi ne venos. Sed mi ja devas iom paroli kun vi. Venu nun al mi.”

Valja ne povis rekoni la fraton. Li tute ŝanĝiĝis. Kvazaŭ iu ŝargus lin per elektro. Sidiginte la fratinon sur seĝon, Serĝo komencis tuj, sen ĉirkaŭfrazoj:

“Jen estas la afero. Aliĝu al la komsomolo. Ĉu ne estas kompreneble? Ĝi estas Komunista unio de junularo. Por tiu afero mi estas elektita prezidanto. Ĉu vi ne kredas? Tralegu!”

Valja tralegis kaj konfuzite rigardis la fraton.

“Kion mi faros en la komsomolo?”

Serĝo disetendis la brakojn.

“Kion? Ĉu mankas aferoj por fari? Mia kara! Sed mi ja dum tutaj noktoj ne dormas. Necesas disblovi agitadon. Ignatjeva diras, ke ni kunvenigu ĉiujn en la teatro kaj rakontu pri la soveta potenco. Kaj mi, ŝi diras, devos prelegi. Mi opinias, ke mi ne kapablas, ĉar mi ja ne scias prelegi. Tial mi fiaskos, kiel oni diras. Nu, sed vi tamen diru rekte: kio pri la komsomolo?”

“Mi ne scias. La patrino tute koleriĝos.”

“Ne atentu la patrinon, Valja,” rediris Serĝo.

“Ŝi ne estas kompetenta pri tio. Ŝi nur zorgas, ke ŝiaj infanoj estu apud ŝi. Pri la soveta sociordo ŝi havas nenion kontraŭan. Male, ŝi simpatias. Tamen ŝi volas, ke ĉe la fronto batalu ne ŝiaj filoj. Sed ĉu tio estas justa? Ĉu vi memoras, kion Ĵuĥraj rakontadis al ni? Paŭĉjo ne atentis sian patrinon. Kaj nun ni akiris la rajton vivi kiel decas. Do, Valinjo, ĉu vi efektive rifuzas? Sed kiel estus bone! Vi okupiĝus inter junulinoj kaj mi inter junuloj. La rufan Klimĉjon mi jam hodiaŭ prilaboros. Nu, Valinjo, ĉu vi aliĝos al ni aŭ ne? Jen mi havas libreton pri tiu afero.”

Li elpoŝigis ĝin kaj donis al ŝi. Valja, flankigante siajn okulojn de la frato, mallaŭte demandis:

“Kaj kio okazos, se revenos la petluranoj?”

Serĝo unuafoje ekpensis pri tiu demando.

“Mi ja certe foriros kun ĉiuj. Sed kio pri vi? La patrino certe estos malfeliĉa.”

Li eksilentis.

“Vi enskribu min, Serĝo, tiel ke la patrino ne sciu kaj neniu sciu, nur mi kaj vi. Mi helpos vin ĉiamaniere. Tiel estus pli bone.”

“Ĝuste, Valja.”

En la ĉambron eniris Ignatjeva.

“Jen estas mia fratineto, kamaradino Ignatjeva, ŝia nomo estas Valja. Mi parolis kun ŝi pri la ideo. Ŝi tute konvenas, sed vi komprenas, ke mia patrino estas serioza… Ĉu oni povus akcepti ŝin tiel, ke neniu sciu pri tio? Se ni devos retiriĝi, mi ja certe prenos mian fusilon kaj ekiros, sed ŝi kompatas la patrinon.”

Ignatjeva sidis sur rando de la tablo kaj atente lin aŭskultis:

“Bone. Tiel estos pli bone.”

* * *

La teatro estas plenplena de parolema junularo, venigita ĉi tien per anoncoj tra la tuta urbo pri okazonta mitingo. Ludas blovorkestro de laboristoj de la sukerfabriko. Plej multaj en la salono estas lernantoj: gimnazianoj kaj lernantoj de la duagrada elementa lernejo. Ilin allogis ĉi tien ne tiom la mitingo, kiom la spektaklo. Fine leviĝis la kurteno kaj sur la podio aperis ĵus veninta sekretario de la regiona partia komitato kamarado Razin. Malgranda, magra kun la pinta nazeto li altiris ĉies atenton. Lian paroladon oni aŭskultis kun granda intereso. Li parolis pri la batalo, kiu disvastiĝis tra la tuta lando, kaj li alvokis la junularon unuiĝi ĉirkaŭ la Komunista partio. Li parolis kiel vera oratoro. En lia parolado estis multe da vortoj kiaj “ortodoksaj marksistoj”, “social-ŝovinistoj” k. t. p., kiujn la ĉeestantoj certe ne komprenis.

Kiam li finis, oni rekompencis lin per laŭtaj aplaŭdoj. Li transdonis la parolrajton al Serĝo kaj forveturis. Okazis tio, kion Serĝo timis. Li ne havis sukceson en sia parolado.

“Kion mi diru, pri kio?” – li penegis trovi necesajn vortojn kaj li ne povis ilin trovi. Ignatjeva sidanta ĉe la tablo helpis lin, flustrinte:

“Parolu pri organizado de la ĉelo.”

Serĝo tuj transiris al praktikaj entreprenoj.

“Vi jam aŭdis, gekamaradoj, nun ni devas krei la ĉelon de la komsomolo. Kiu el vi subtenas tion? Intervenis Ustinoviĉ por helpi. Ŝi komencis rakonti pri organizado de junularo en Moskvo. Konfuzita Serĝo staris flanke. La rilato de la ĉeestantaro ekscitis lin, kaj li malamike rigardis en la salonon. Ustinoviĉ estis malatente aŭskultata. Zalivanov ion flustris al Liza Suĥarko, malestime rigardante al Ustinoviĉ. En la antaŭa vico interbabilis gimnazianinoj de superaj klasoj kun la pudritaj nazetoj kaj la ruzeme pafantaj ĉiuflanken okuloj. En angulo, ĉe enirejo al la podio, sidis grupo de junaj ruĝarmeanoj. Inter ili Serĝo ekvidis konatan junan mitraliston. Li sidis ĉe rando de la sceneja lamparo, nerve moviĝis, malame rigardante al la dande vestitaj Liza Suĥarko kaj Anna Adamovska, kiuj senĝene babiladis kun siaj amindumantoj. Rimarkinte, ke oni ne aŭskultas ŝin, Ustinoviĉ rapide finis sian paroladon kaj cedis sian lokon al Ignatjeva. Ŝia trankvila parolado kvietigis la aŭskultantojn.

“Gekamaradoj, gejunuloj,” ŝi parolis, “ĉiu el vi povas pripensi ĉion, kion vi aŭdis ĉi tie, kaj mi estas certa, ke inter vi troviĝos tiuj, kiuj eniros la revolucion kiel aktivaj partoprenantoj, sed ne spektantoj. La pordo por vi estas malfermita, ĉio dependas nur de vi mem. Ni volas, ke vi mem esprimu vian opinion. Dezirantoj estas invitataj tion fari.”

En la salono denove ekregis silento. Sed jen de la malantaŭaj vicoj eksonis voĉo:

“Mi volas diri!”

Al la scenejo sin traŝovis iom strabanta Miĉjo Levĉukov, simila al urseto.

“Se tiel statas la afero, oni devas helpi bolŝevikojn, mi ne rifuzas tion. Serĝo konas min. Mi aliĝas al la komsomolo. Serĝo gaje ridetis.

“Vi vidas, gekamaradoj!” li tuj impetis al la mezo de la scenejo.

“Mi ja diris al vi, ke Miĉjo estas nia knabo, ĉar lia patro estis fervoj-komutisto. Li estis mortpremita de vagono. Pro tio Miĉjo restis malklera. Sed en nia afero li tuj orientiĝis, kvankam li ne studis en la gimnazio.”

En la salono aŭdiĝis bruo kaj krioj. Parolrajton petis gimnaziano Okuŝev, filo de apotekisto, junulo kun zorge frizita hartufo. Reordiginte sian uniforman ĉemizon, li komencis:

“Mi petas pardonon, gekamaradoj. Mi ne komprenis, kion oni volas de ni. Ĉu tion, ke ni okupiĝu pri politiko? Sed kiam ni lernos? Ni devas fini nian studadon en la gimnazio. Alia afero, se estus organizita iu sporta societo aŭ klubo, kie ni povus kunveni, legi… Sed se ni okupiĝos pri politiko, poste oni pendumos nin pro tio. Pardonu min. Mi opinias, ke neniu konsentos pri tio.”

En la salono eksonis rido. Okuŝev saltis for de la scenejo kaj sidiĝis. Lian lokon okupis la juna mitralisto. Furioze ŝovinte la ĉapon sur la frunton, ĵetinte koleran rigardon al la sidantoj, li forte ekkriis:

“Ĉu vi ridas, rampobestoj?”

Liaj okuloj similis du braĝajn karberojn. Profunde enspirinte, tremante pro kolerego, li ekparolis:

“Mia nomo estas Ivan Ĵarkij. Mi konas nek mian patron, nek la patrinon, mi estis senprizorga. Kiel almozulo mi kuŝaĉis apud bariloj. Mi malsatadis kaj havis neniun rifuĝejon. Mia vivo similis la hundan, ne la vian, dorlotitan de viaj patrinoj. Kaj jen venis la Soveta potenco, kaj ruĝarmeanoj trovis min kaj adoptis min per la tuta plotono, vestis min, instruis pri lego kaj skribo kaj ĉefe ili havigis al mi la komprenkapablon de homo. Pro ili mi fariĝis bolŝeviko kaj restos tiu dum mia tuta vivo. Mi bone scias, por kio oni batalas: por nia bono, por la malriĉularo, por la potenco de laboristoj. Kaj jen vi henas kiel ĉevalviroj, sed tion vi ne scias, ke apud la urbo ducent kamaradoj falis mortaj, por ĉiam pereis…”

La voĉo de Ĵarkij eksonis kiel streĉita kordo.

“Ili senhezite oferis siajn vivojn por nia feliĉo, por nia afero… En la tuta lando ili pereas, ĉe ĉiuj frontoj, kaj vi dum tiu tempo ĉi tie amuzas vin per karuseloj. Jen vi nomas ilin kamaradoj,” li subite turnis sin al la prezidantaro, “jen tiujn,” li montris per fingro al la salono, “sed ĉu ili komprenos? Ne! Homo sata ne estas kamarado por la malsata. Ĉi tie nur unu troviĝis, ĉar li estas malriĉulo, orfo. Ni faros nian aferon sen vi,” li furioze atakis la kunvenon, “mi ne petos vin, por kiu diablo necesas tiuj! Tiuj indas nur por esti neniigitaj per mitraloj!” fine li kriis anhelante kaj, forlasinte la scenejon, neniun rigardante, li sin direktis al la elirejo. Neniu el la prezidantaro restis por la spektaklo. Irante al la revkomo, Serĝo diris ĉagrene:

“Kia fuŝaĵo okazis. Ĵarkij pravas. Ni nenion atingos kun tiaj gimnazianoj. Nun min kolero obsedas.”

“Vi ne devas miri,”

Ignatjeva interrompis lin, “proleta junularo preskaŭ ne estas ĉi tie. Plimulto apartenas aŭ al etburĝaro, aŭ al urba intelektularo, al filistroj. Necesas agi inter laboristoj. Apogu vin al la segejo kaj sukerfabriko. Tamen la mitingo estis utila. Inter gelernantoj estas bonaj kamaradoj.”

Ustinoviĉ konsentis kun Ignatjeva:

“Nia tasko estas enigi en la konscion de ĉiu homo niajn ideojn, niajn sloganojn. Pri ĉiu nova evento la partio atentigos ĉiujn laborulojn. Ni aranĝos tutan vicon da mitingoj, kunsidoj, kongresoj. La politika fako de la divizio malfermos someran teatron ĉe la fervoja stacio. Post kelkaj tagoj venos speciala agit-trajno, kaj ni disvolvos nian agadon grandskale. Ni memoru, ke Lenin diris, ke ni ne venkos, se ni ne aligos al la batalo multmilionajn amasojn da laboruloj.”

Malfrue vespere Serĝo akompanis Ustinoviĉ al la stacidomo. Adiaŭante li forte premis ŝian manon, por unu sekundo li retenis ĝin en la sia. Ustinoviĉ apenaŭ rimarkeble ekridetis. Revenante en la urbon, Serĝo vizitis la gepatrojn. Silente, ne kontraŭdirante, li toleris atakojn de sia patrino. Sed kiam elpaŝis la patro, Serĝo mem komencis aktive defendi sin kaj tuj embarasis lin.

“Atentu, paĉjo, kiam vi en la germana okupado strikis kaj mortigis en via lokomotivo sentinelon, ĉu vi pensis pri la familio? Vi pensis. Kaj tamen vi faris tion, ĉar via konscienco de laboristo vin devigis. Ja ankaŭ mi pensis pri la familio. Mi certe komprenas, ke se ni retiriĝos, oni komencos persekuti vin pro mi. Sed kompense, se ni venkos, ni havos avantaĝon ĉi tie. Sed mi ne povas sidi hejme. Vi, paĉjo, mem tion komprenas bone. Pro kio ni kverelu? Mi komencis bonan aferon, vi mem devas subteni min, helpi min, sed vi skandalas. Ni repaciĝu, paĉjo, kaj tiam ankaŭ la panjo ĉesos insulti min.”

Li rigardis la patron per siaj klaraj bluaj okuloj, tenere ridetante, certa pri sia praveco. Zaĥar Vasiljeviĉ maltrankvile moviĝis sur la benko kaj tra siaj densegaj lipharoj kaj nerazita barbeto vidigis en rideto la flaviĝintajn dentojn.

“Sur mian konscion vi premas, kanajleto? Vi opinias, ke se vi alkroĉis revolveron, mi ne kuraĝos regali vin foje per mia leda zono?”

Sed en lia voĉo ne estis minaco. Konfuzite hezitante li aldonis, decidoplene etendinte al la filo sian malglatan manon:

“Agu, Serĝo, se vi jam ascendis vian vojon, mi ne bremsos, nur ne puŝu nin for, vizitu nin.”

* * *

Nokto. Lumstrio el duone malfermita pordo kuŝas sur ŝtupoj. En granda ĉambro, meblita per remburitaj sofoj pluŝe kovritaj, ĉe larĝa tablo de l’ advokato, kunsidas kvinopo. Nun okazas kunsido de la revkomo. Ties membroj estas: Dolinnik, Ignatjeva, prezidanto de ĈK Timoŝenko simila al kirgizo en sia ronda ĉapo de nord-kaŭkaza kozako, giganta fervojisto Ŝudik kaj lokomotiveja laboristo platnaza Ostapĉuk. Dolinnik, kliniĝinte super la tablo kaj fiksinte sian obstinan rigardon sur Ignatjeva, per raŭkiĝinta voĉo kvazaŭ ĉizus vorton post vorto:

“La fronto bezonas nutraĵon. Ankaŭ laboristoj devas manĝi. Apenaŭ ni venis, komercistaĉoj kaj akaparistoj tuj plialtigis la prezojn. La soveta mono ne estas akceptata. Oni vendas kontraŭ la malnova cara mono aŭ kontraŭ la mono de Kerenskij. Hodiaŭ ni fiksu stabilajn prezojn. Ni bone komprenas, ke neniu akaparisto vendos laŭ la stabila prezo. Ili ĉion kaŝos. Tiam ni faros traserĉon kaj rekvizicios ĉiujn varojn de la sabotantoj. En ĉi kazo ni ne devas ceremonii. Ni ne povas permesi, ke laboristoj daŭre malsatadu. Kamaradino Ignatjeva avertas, ke ni ne troigu la premon. Tio, mi diras, estas ŝia inteligentulina mildeco. Ne ofendiĝu, Zoja, mi diras tute reale. Krom tio ne temas pri etaj marĉandistoj. Mi icevis informon, ke en la domo de drinkejmastro Boris Zon estas kripta kelo. En tiun kelon ankoraŭ antaŭ la alveno de Petlura, grandaj komercistoj staplis abundajn provizojn de varoj.”

Li signifoplene, kun pika sarkasmo, ekrigardis al Timoŝenko.

“De kiu vi eksciis?” tiu demandis konfuzite. Li bedaŭris, ke Dolinnik informiĝis pri tio pli frue ol li, kiu devus scii la unua.

“Ha-ha-ha!” ridis Dolinnik.

“Mi, frato mia, ĉion vidas. Mi scias ne nur pri la kelo,” li daŭrigis, “mi ja scias ankaŭ pri tio, ke vi hieraŭ eltrinkis duonbotelon da hejmfarita brando kun la ŝoforo de la diviziestro.”

Timoŝenko ekmoviĝis sur la seĝo. Sur liaj flavetaj vangoj aperis ruĝo.

“Jen kia ruzulo vi estas!” li diris ravite. Sed, ekvidinte, ke Ignatjeva sulkigis sian frunton, li silentiĝis.

“Kia diablo! Li havas sian propran ĈK”, pensis Timoŝenko, rigardante la prezidanton de l’ revkomo.

“Mi eksciis de Serĝo Bruzĵak,” daŭrigis Dolinnik.

“Li havas amikon, kiu ŝajne laboris en bufedejo. Do li sciiĝis de la kuiristoj, ke antaŭe Zon provizis ilin per ĉiaj necesaĵoj en nelimigita kvanto. Kaj hieraŭ Serĝo akiris precizajn informojn, ke kelo ekzistas, necesas nur trovi ĝin. Do vi, Timoŝenko, invitu Serĝon kaj aliajn knabojn. Kaj ĉio estu trovita hodiaŭ! Se vi sukcesos, ni provizos laboristojn kaj la nutraĵfakon de la divizio.”

Post duonhoro ok armitoj eniris la domon de la drinkejmastro, dum du restis ĉe la enirejo. La mastro, stumpstatura, ronda kiel deksitela barelo, kun rufaj haregoj sur sia vizaĝo, frapante per ligna piedo, komencis komplezumi antaŭ la enirintoj kaj per raŭka elgorĝa baso demandis:

“Pri kio estas la afero, kamaradoj? Kial en tia malfrua horo?”

Post la dorso de Zon, surmetinte negliĝojn, duonfermante la okulojn pro lumo de la elektrolanterno de Timoŝenko, staris la filinoj. Kaj en la najbara ĉambro, veante, sin vestis korpulenta edzino. Timoŝenko klarigis per du vortoj:

“Ni traserĉos.”

Estis esplorita ĉiu kvadrata metro de la planko. La granda provizejo kun brulligno, staploj, kuirejo kaj granda kelo estis skrupule kontrolitaj. Tamen neniu signo de la kripta kelo estis trovita. En ĉambreto apud la kuirejo profunde dormis la servistino de la drinkejmastro. Ŝi dormis tiel profunde, ke ŝi eĉ ne aŭdis, kiel oni eniris. Serĝo delikate vekis ŝin.

“Ĉu vi servas ĉi tie?” li demandis la dormeman junulinon. Tirante litkovrilon al siaj ŝultroj, ŝirmante per mano la okulojn kontraŭ lumo, nenion komprenante, ŝi mirigite respondis:

“Mi servas. Sed kiuj vi estas?”

Serĝo klarigis kaj foriris, petinte, ke ŝi sin vestu. En la granda manĝoĉambro Timoŝenko pridemandis la mastron. Li spiregis, parolis ekscitite, ŝprucante salivon.

“Kion vi volas? Alian kelon mi ne havas. Vi vane perdas la tempon. Mi certigas vin, ke tio estas senutila. Mi havis drinkejon, sed nun mi estas malriĉulo. La petluranoj prirabis min kaj preskaŭ mortbatis. Mi tre ĝojas pri la soveta reĝimo, sed mi havas nur tion, kion vi vidas,” li disetendis siajn mallongajn, dikajn brakojn. Kaj liaj okuloj kun sangaj fibroj kuris de la vizaĝo de Timoŝenko al Serĝo, de Serĝo ien al angulo kaj plafono.

Timoŝenko nerveme mordetis la lipojn.

“Do, vi daŭrigas kaŝi? La lastan fojon mi proponas montri, kie troviĝas la kelo.”

“Aĥ, kion vi diras, kamarado militisto,” enmiksiĝis la edzino de la drinkejmastro, “ni mem ja vere malsatas! Oni ĉion konfiskis de ni.”

Ŝi jam intencis ekplori, sed ne sukcesis.

“Vi malsatas, sed vi havas servistinon,” aldonis Serĝo.

“Ĉu servistinon? Ŝi ja estas simple malriĉa junulino ĉe ni loĝanta. Ŝi ne havas alian lokon por loĝi. Ĥristinjo mem diru al vi pri tio.”

“Bone,” kriis Timoŝenko, perdante la paciencon, “ni komencu la traserĉon!”

Jam estis tago, sed en la domo de la drinkejmastro ankoraŭ daŭris persista serĉado. Kolera pro malsukceso de la dek-tri-hora serĉado, Timoŝenko jam estis preta ĉesigi la klopodojn, sed en la ĉambreto de la servistino, forironta Serĝo, subite aŭdis mallaŭtan flustron de la junulino:

“Verŝajne en la kuirejo, en la fornego.”

Post dek minutoj sub la detruita rusa fornego videbliĝis fera kovrilo de luko. Kaj post unu horo kamiono, ŝarĝita per bareloj kaj sakoj, forveturis de la drinkejo ĉirkaŭita de amaso da gapantoj.

* * *

Iun varmegan tagon kun pakaĵeto enmane venis de la stacidono Maria Jakovlevna. Ŝi amare ploris, aŭskultinte la rakonton de Artjom pri Paŭĉjo. Sombraj tagoj ektrenis sin por ŝi. Estis neniaj vivrimedoj, kaj ŝi dungiĝis lavi tolaĵon de ruĝarmeanoj, kiuj pro tio elklopodis al ŝi militistan nutraĵporcion. Iufoje vespere Artjom pli rapide ol kutime preteriris la fenestron de sia domo. Puŝante antaŭ si la pordon, li anoncis de la sojlo:

“Venis informo de Paŭĉjo.”

“Kara fraĉjo, mi sciigas vin, amata frato, ke mi estas viva, kvankam ne tute sana. Kuglo trafis mian femuron, tamen mi estas resaniĝanta. Doktoro diris, ke la osto ne estas difektita. Ne maltrankviliĝu pro mi, ĉio estos en ordo. Eble mi ricevos forpermeson, tiam mi venos hejmen post lazareto. Al la patrino mi ne povis veni, kaj okazis tiel, ke nun mi estas ruĝarmeano de kavaleria brigado je la nomo de kamarado Kotovskij, kiu estas sendube konata al vi pro sia heroeco. Similajn homojn mi ankoraŭ ne vidis, kaj mi ege estimas la brigadestron. Ĉu venis nia panjo? Se ŝi estas hejme, tiam transdonu al ŝi varmegan saluton de ŝia pli juna filo. Kaj mi petas pardonon pro maltrankviligo.

Via fratoArtjom, vizitu la forstestron kaj rakontu pri la letero.”

Multajn larmojn verŝis Maria Jakovlevna. Sed la filo malprudenta eĉ ne skribis sian adreson.

* * *

Serĝo tre ofte vizitis verdan vagonon ĉe la stacio kun surskribo:

“Agit-propaganta fako de l’ divizia politika fako”.

Ĉi tie en eta kupeo estis laborantaj Ustinoviĉ kaj Medvedeva. La lasta kun konstanta cigaredo inter la dentoj, ruze ridetas buŝangule. La sekretario de la distrikta komsomola komitato nerimarkeble por si mem amikiĝis kun Ustinoviĉ kaj, krom pakaĵoj de literaturo kaj revuoj, portis kun si de la stacidomo neklaran senton de ĝojo pro mallonga renkonto. Subĉiela teatro de la divizia politika fako ĉiutage estis plenplena de laboristoj kaj ruĝarmeanoj. Sur reloj staris agit-trajno de la 12a armeo ornamita per okulfrapaj plakatoj. La trajno tage kaj nokte vivis viglegan vivon. Laboris presejo, estis eldonataj periodaĵoj, flugfolioj, proklamoj. La fronto estis proksima. Serĝo hazarde venis vespere en la teatron. Inter la ruĝarmeanoj li trovis Ustinoviĉ. Malfrue nokte, akompanante ŝin al la stacio, kie loĝis laborantoj de la agit-trajno, Serĝo demandis ŝin neatendite por si mem:

“Kamaradino Rita, kial mi ĉiam volas vin vidi? Kun vi estas tiel bone! Post la renkonto mi sentas pli da energio kaj labori mi pretas senfine.”

Ustinoviĉ haltis.

“Jen kio, kamarado Bruzĵak, ni interkonsentu por estonto, ke vi ne plu disfluu en liriko. Mi ne ŝatas tion.”

Serĝo ruĝiĝis kiel mallaŭdita lernanto.

“Mi diris al vi, kiel al mia amikino,” li respondis, “sed vi min… ĉu mi diris ion kontraŭrevolucian? Certe mi neniam plu parolos pri tio, kamaradino Ustinoviĉ! Kaj rapide etendinte al ŝi la manon, li preskaŭ kurante ekhastis al la urbo.

Dum kelkaj tagoj Serĝo ne estis aperanta ĉe la fervojstacio.

Kiam Ignatjeva lin vokis, li pretekstis okupatecon. Kaj li efektive estis tre okupita.

* * *

Iun nokton oni pafis al Ŝudik, revenanta hejmen laŭ la strato, kie plejparte loĝis superaj oficistoj de la sukerfabriko kaj poloj. Pro tio estis entreprenitaj traserĉoj. Estis trovitaj armiloj kaj dokumentoj de la unio de Pilsudski “Pafisto”.

Por la kunsido en la revkomo venis Ustinoviĉ. Kondukinte Serĝon iom flanken, ŝi trankvile demandis:

“Ĉu vi submetiĝis al etburĝa ambicio? Personan konversacion vi ligas kun laboro? Tio, kamarado, taŭgas por nenio. Kaj denove, ĉe favora okazo Serĝo komencis viziti la verdan vagonon. Li partoprenis la regionan konferencon.

Dum du tagoj li pasie debatis. La trian tagon, li, kun la tuta konferencanaro, armiĝis kaj persekutis en apudriveraj arbaroj la bandon de Zarudnij – ne ankoraŭ ekstermita subestro de Petlura. Reveninte li renkontis ĉe Ignatjeva Ustinoviĉ, akompanis ŝin al la fervojstacio kaj adiaŭante li forte premis ŝian manon. Ustinoviĉ kolere detiris la manon. Kaj denove li dum longa tempo ne vizitis la agitvagonon. Li intence evitis Ritan, eĉ se li bezonis ŝin. Kaj je ŝia insista postulo klarigi sian konduton, li abrupte rediris:

“Pri kio mi parolu kun vi? Vi denove akuzos min pri iu etburĝeco aŭ perfido antaŭ laborista klaso.

* * *

Al la fervoja stacio venis milit-trajnoj de la Kaŭkaza ruĝstandarda divizio. Al la revkomo venis tri brunhaŭtaj oficiroj. La alta, maldika, kun talio streĉe ĉirkaŭita per ĉize ornamita zono, atakis Dolinnikon:

“Vi nenion diru al mi. Liveru cent ĉarojn da fojno. La ĉevaloj falas pro malsato. Serĝo estis sendita kun du ruĝarmeanoj por akiri fojnon. En iu vilaĝo ili neatendite kunpuŝiĝis kun kulaka bando. La ruĝarmeanojn oni senarmigis kaj preskaŭ ĝismorte bategis. Serĝo suferis malpli ol la aliaj, oni kompatis lin pro juneco. La anoj de l’ komitato de malriĉularo venigis ilin en la urbon. En la vilaĝon estis sendita taĉmento. Post unu tago la fojno estis akirita. Serĝo estis kuŝe resaniĝanta en la ĉambro de Ignatjeva, ne dezirante maltrankviligi sian familion. Ustinoviĉ vizitis lin. La unuan fojon ĉi-vespere li eksentis ŝian manpremon, samtempe teneran kaj fortan, kian li mem neniam kuraĝus fari.

* * *

Iun varmegan tagmezon, enirinte la vagonon, Serĝo legis al Rita leteron de Korĉagin, rakontante pri sia kamarado. Forirante li mallonge diris:

“Mi iros al la arbaro por min bani en la lago.”

Ustinoviĉ, interrompante sian laboron, haltigis lin:

“Atendu. Ni iru kune.”

Ĉe la kvieta spegula lago ili haltis. Freŝeco de diafana tepida akvo estis loga.

“Iru direkte al la vojo kaj atendu. Mi min banos,” komandis Ustinoviĉ.

Serĝo sidiĝis sur ŝtono ĉe la ponteto kaj turnis sian vizaĝon al la suno. Post lia dorso plaŭdis akvo. Inter arboj sur la vojo li ekvidis Tonjon Tumanova kaj komisaron de la agit-trajno Ĉuĵanin. Bela, en sia eleganta militista jako, kun portepeo havanta multajn rimenojn, en knarantaj botoj el kromita ledo, li iris kun Tonjo subbrake, ion rakontante al ŝi. Serĝo rekonis Tonjon. Ŝi ja venis tiam kun la letero de Paŭĉjo. Ankaŭ ŝi fikse rigardis lin, verŝajne rekonante.

Kiam ili proksimiĝis al Serĝo, li elpoŝigis leteron kaj haltigis Tonjon.

“Unu minuton, kamaradino. Mi havas leteron, kiu parte rilatas ankaŭ al vi.”

Li etendis al ŝi dense skribitan folion. Liberiginte sian manon, Tonjo legis la leteron. La folio apenaŭ rimarkeble tremis en ŝia mano. Redonante ĝin al Serĝo, Tonjo demandis:

“Ĉu vi nenion plian scias pri li?”

“Ne,” respondis Serĝo. Malantaŭe sub la piedoj de Ustinoviĉ ekknaretis gruzoj. Ĉuĵanin rimarkis Ritan kaj sin turninte al Tonjo flustris:

“Ni iru.”

La voĉo de Ustinoviĉ, mokema kaj malestima, haltigis lin:

“Kamarado Ĉuĵanin! Oni serĉas vin tie en la trajno dum la tuta tago.”

Ĉuĵanin malamike kaj strabe rigardis al ŝi.

“Ne gravas. Ili provu agi sen mi dum iom da tempo.”

Rigardante la dorsojn de Tonjo kaj de la komisaro, Ustinoviĉ diris:

“Kiam do ni forpelos tiun aventuristaĉon!”

La arbaro susuris, klinante majestajn ĉapojn de kverkoj. La lago logis per sia freŝeco. Serĝo volis sin bani. Post la banado li trovis Ustinoviĉ proksime de trankvila arbaraleo sur faligita kverkotrunko. Ili ekiris konversaciante en profundon de la arbaro. Sur negranda senarbejo kun altkreska freŝa herbo ili decidis iom ripozi. Estis silente en la arbaro. Nur pri io interflustris kverkoj. Ustinoviĉ kuŝiĝis sur molan herbon, metinte sub la kapon fleksitan brakon. Ŝiaj sveltaj kruroj kun piedoj vestitaj per malnovaj flikitaj ŝuetoj kaŝis sin en alta herbo. Serĝo ĵetis hazarde rigardon al ŝiaj piedoj kaj ekvidis sur la ŝuetoj akuratajn flikaĵojn, ekrigardis sian propran boton kun impona truo, el kiu vidiĝis fingro, kaj ridis.

“Pri kio vi?”

Serĝo montris sian boton:

“Kiel ni batalos en tiaj botoj?”

Rita nenion respondis. Mordante herbotigon, ŝi pensis pri io alia.

“Ĉuĵanin estas malbona komunisto,” diris ŝi fine.

“Ĉiuj niaj politikfunkciuloj estas ĉifone vestitaj, sed li zorgas nur pri si mem. Li estas hazarda homo en nia partio… Kaj ĉe la fronto estas efektive serioza situacio. Nia lando devos rebati severegajn atakojn dum longa tempo.”

Kaj post iom da silento ŝi aldonis:

“Ni, Serĝo, devos agi per parolo kaj fusilo. Ĉu vi scias pri la decido de la Centra Komitato mobilizi kvaronon de ĉiuj komsomolanoj al fronto? Mi opinias, Serĝo, ke ni ne povos nin teni ĉi tie dum longa tempo.”

Serĝo aŭskultis ŝin, kun miro kaptante en ŝia voĉo iujn nekutimajn nuancojn. Ŝiaj nigraj okuloj, humide glimantaj, estis fiksitaj sur li. Preskaŭ forgesinte sin, li estis dironta al ŝi, ke ŝiaj okuloj similas spegulon, kaj en ili ĉio estas videbla, sed li ĝustatempe bridis sin. Rita iom sin levis per kubuto.

“Kie estas via revolvero?”

Serĝo ĉagrene palpis sian zonon.

“En la vilaĝo kulaka bando ĝin forprenis.”

Rita ŝovis la manon en poŝon kaj eligis brilantan “Broŭning”.

“Ĉu vi vidas tiun kverkon, Serĝo?” ŝi montris per revolvertubo la trunkon striitan per profundaj sulkoj, je la distanco de dudek kvin metroj. Suprenĵetinte la manon je la nivelo de siaj okuloj, ŝi pafis preskaŭ ne celante. Ŝutiĝis forbatita ŝelo.

“Cu vi vidas?” ŝi diris kontente kaj denove pafis. Kaj denove susuris la ŝelo falinta sur la herbon.

“Prenu,” transdoninte al li la revolveron, Rita diris mokeme, “ni vidu, kiel vi pafas.”

El tri pafoj Serĝo maltrafis unu. Rita estis ridetanta.

“Mi opiniis, ke vi pafos pli malbone.”

Ŝi metis la revolveron sur la teron kaj kuŝiĝis. Tra la teksaĵo de ŝia bluzo reliefiĝis ŝiaj elastaj mamoj.

“Serĝo, venu ĉi tien,” ŝi diris mallaŭte. Li proksimiĝis.

“Ĉu vi vidas la ĉielon? Ĝi estas blua. Ankaŭ viaj okuloj estas bluaj. Tio estas malbona. Viaj okuloj devus esti grizaj, ŝtalkoloraj. La blua koloro estas tro milda.”

Subite brakuminte lian blondan kapon, ŝi imperative kisis lian buŝon.

* * *

Pasis du monatoj. Estis proksimiĝanta aŭtuno.

La nokto alŝteliĝis kaŝe, tute nerimarkite, envolvinte arbojn per nigra vualo. Telegrafisto de la divizia stabo, kliniĝinte super la aparato, disŝutante morsan triladon, kaptadis la rubandon, kiu serpente rampis el sub liaj fingroj. Li rapide kunmetadis sur folio la frazojn, kiujn li formis el punktoj kaj streketoj:

Al la stabestro de la Unua divizio, kopie al la prezidanto de la revkomo de la urbo Ŝepetovka. Mi ordonas evakui ĉiujn oficejojn de la urbo dek horojn post la ricevo de tiu ĉi telegramo. En la urbo restigu batalionon je la dispono de la N-a regimentestro, komandanta la lokan batalfronton. Divizia stabo kaj politika fako de la divizio, ĉiuj militoficejoj retiriĝu al la fervojstacio Baranĉev. Pri plenumo raportu al la diviziestro.

Subskribo.

Post dek minutoj tra silentaj stratoj de la urbeto, brilante per okulo de acetilena lanterno, hastis motorciklo. Ĝi kraketante haltis ĉe la pordo de l’ revkomo. La motorciklisto transdonis la depeŝon al la prezidanto Dolinnik. Kaj homoj ekhastis. Enviciĝis speciala roto. Post unu horo tra la urbo frapadis veturiloj ŝarĝitaj per havaĵo de la revkomo. Ĉio estis ŝarĝita en vagonojn ĉe la fervojstacio. Serĝo, aŭskultinte la depeŝon, postkuris la motorcikliston.

“Kamarado, ĉu mi povas veturi kun vi ĝis la fervojstacio?”

“Sidiĝu post mi, nur tenu vin fortege.”

Kelkajn paŝojn de la vagono, jam kuplita al trajno, Serĝo ĉirkaŭprenis la ŝultrojn de Rita kaj, sentante, ke li perdas ion karan, netakseblan, ekflustris:

“Adiaŭ, Rita, mia karega kamaradino! Ni ankoraŭ rerenkontiĝos, nur ne forgesu min.”

En teruro li eksentis, ke li tuj ploregos. Li devis foriri. Ne havante plu fortojn por paroli, li nur dolorige premadis ŝiajn manojn.

* * *

La mateno trovis la urbon kaj la fervojstacion dezertaj, orfiĝintaj. Kvazaŭ adiaŭante fajfis lokomotivo de la lasta trajno, kaj malantaŭ la stacio laŭ ambaŭ flankoj de la fervojo ekkuŝis defenda ĉeno de la bataliono, speciale restigita en la urbo. Falis flavaj folioj, nudigante la arbojn. Vento kaptadis ilin kaj softe rulis ilin laŭ la vojo. Serĝo vestita per ruĝarmea uniforma palto, zonita per tolaj kartoĉsakoj, kun deko da ruĝarmeanoj okupis vojkrucon ĉe la sukerfabriko. Oni atendis polojn. Avtonom Petroviĉ frapis sur la pordon de sia najbaro Gerasim Leontjeviĉ. La lasta ne ankoraŭ vestita, ekrigardis tra la malfermita pordo:

“Kio okazis?”

Montrante irantajn ruĝarmeanojn kun fusiloj en la manoj, Avtonom Petroviĉ okulsignis al sia konato:

“Ili foriras.”

Gerasim Leontjeviĉ zorgoplene ekrigardis lin:

“Ĉu vi scias, kiujn blazonojn havas poloj?”

“Ŝajnas, ke aglo unukapa.”

“Kie eblas akiri ilin?”

Avtonom Petroviĉ kolere gratis sian nukon.

“Por ili ne gravas,” li diris post ioma meditado:

“ili decidis kaj tuj foriris. Sed ni ĉi tie devas rompi la kapojn, kiel akomodiĝi al la novaj aŭtoritatoj.”

Rompante silenton, krakegis mitralo. Ĉe la stacidomo neatendite fajfis lokomotivo, kaj de tie peze tondris kanono. Hurlante kaj ĝemante alte en la ĉielo peza obuso boris la ĉielon. Ĝi falis post la fabriko sur la vojo, volvinte per blua fumo apudajn arbustojn. Sur la strato, ĉiuminute rigardante malantaŭen estis silente retiriĝantaj sombraj ruĝarmeanaj ĉenoj. Sur la vango de Serĝo malvarmete forglitis larmo. Li haste forviŝis ĝian spuron, ĉirkaŭrigardante siajn kamaradojn. Ne, neniu rimarkis tion. Apud Serĝo marŝis alta, malgrasa Antek Klopotovski el la segejo. Liaj okuloj renkontiĝis kun la rigardo de Serĝo, kaj Antek malkaŝis siajn sekretajn pensojn:

“Oni persekutos niajn familianojn, precipe la miajn. ‘Li estas polo,’ ili diros, ‘sed elpaŝis kontraŭ polaj legioj’. Oni forpelos la maljunulon el la segejo kaj vipos lin. Mi admonis lin, ke li iru kun mi, sed mankis al la patro forto por forlasi la familion. He, malbenitoj, almenaŭ ni kunpuŝiĝu pli baldaŭ kun ili!”

Antek nerve korektis la ruĝarmean kaskon, kiu glitis sur liajn okulojn. …Adiaŭ, kara urbaĉo, nebela, malpura, kun malbelaj dometoj, kun malglata ŝoseo! Adiaŭ parencoj, adiaŭ Valja, adiaŭ kamaradoj, restintaj por labori konspire! Proksimiĝas fremdaj, kruelaj, senindulgaj kontraŭrevoluciaj polaj legioj. Per trista rigardo akompanis la ruĝarmeanojn staciaj laboristoj en siaj bluzoj, trafumitaj kaj malpuraj de mazuto.

“Ni ankoraŭ revenos, kamaradoj!” emocie ekkriis Serĝo.


NOTOJ POR LA 7A ĈAPITRO

Revkomo. Mll de la revolucia komitato.

KP(b)U. Komunista partio (bolŝevika) de Ukrainio.

ĈK. Mll de la ruslingva nomo de la Ruslanda Eksterordinara Komisiono, sovetia organo por subpremi kontraŭrevolucian kaj sabotan agadon. ĈK estis fondita 7 (20) dec. 1917 kun la gvidanto Feliks Dzerĵinskij.

Kerenskij, Aleksandr (1881-1970). Ruslanda politika aganto, membro de la socialista-revolucia (esera) partio, prezidanto de la provizora registaro funkciinta en Ruslando ekde la faligo de la carismo ĝis la Oktobra revolucio.

Piłsudski, Józef (1867-1935). Pola politika aganto. En 1918-1922 la ŝtatestro de Pollando.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2026 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.