La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


KIEL ŜTALO ESTIS HARDITA

Aŭtoro: Nikolaj Ostrovskij

©2026 Geo

La Enhavo

ĈAPITRO 3

La juneco venkis. Tifo ne pereigis Paŭlon. Li la kvaran fojon pasis la limon de morto kaj revenis al vivo. Nur post unu monato, malgrasa kaj pala, li leviĝis sur nestabilajn krurojn kaj sin kroĉante je muroj, provis ekiri tra la ĉambro. Subtenate de la patrino, li ĝisiris fenestron kaj longe rigardis la vojon. Briletis flaketoj de degelanta neĝo. En la korto estis la unua antaŭprintempa varmeto. Rekte antaŭ la fenestro, sur ĉerizarbo bravumadis grizventra pasero, maltrankvile rigardante Paŭlon per okuletoj de ŝtelisto.

“Nu kio, ni ja travivis la vintron!” mallaŭte diris Paŭlo, frapante per fingro en la fenestron. La patrino timigite ekrigardis lin.

“Kun kiu vi parolas tie?”

“Kun pasero… Ĝi forflugis, friponeto,” kaj li ekridetis softe. La printempo estis en plena disfloro. Korĉagin komencis pripensi la revenon al la urbo. Li sufiĉe fortikiĝis por paŝi, sed en lia organismo procedis io misa. Foje, promenante en ĝardeno li estis neatendite ĵetita teren per akuta doloro en la spino. Penege li sin trenis ĝis la ĉambro. La sekvan tagon lin atente esploris kuracisto. Palpinte profundan kavon en la spino, li mirigite eligis la demandan “hm”:

“De kie ĝi estas ĉe vi?”

“Ĝi, doktoro, estas la postsigno de ŝtono el pavimo. Proksime de la urbo Rovno post mia dorso eksplodis tricola obuso kaj splitigis la ŝtonon de pavimo.”

“Kiel do vi iradis? Ĉu ĝi ne dolorigis vin?”

“Ne. Tiam mi kuŝis du horojn kaj denove ekrajdis. Nur ĉi-momente ĝi rememorigis pri si.”

La kuracisto, sulkiginte la brovojn, esploris la kavon.

“Jes, kara mia, estas ege malagrabla afero. La spino ne ŝatas similajn skuojn. Ni esperu, ke estonte ĝi ne plu memorigos pri si. Vestiĝu, kamarado Korĉagin.”

Kaj la kuracisto kompateme kaj kun ne tre kaŝita ĉagreno rigardis sian pacienton.

* * *

Artjom loĝis en la familio de sia edzino, juna sed nebela virino Steŝa. La kampara familio estis malriĉa. Foje Paŭlo vizitis Artjomon. En malgranda korto, plena de koto, kuradis malpura straba bubo. Ekvidinte Paŭlon, li senceremonie gapis lin kaj koncentrite fosante per fingro en sia nazo, demandis:

“Kion vi bezonas? Eble vi venis por ŝteli? Prefere foriru, ĉar mia panjo estas kolera!”

Malfermiĝis eta fenestro de kaduka, malalta domaĉo, kaj Artjom vokis:

“Eniru, Paŭĉjo!”

Ĉe la forno klopodis kun hokstango maljunulino, kies vizaĝo flavis kiel pergameno. Por momento ŝi tuŝis Paŭlon per malafabla rigardo kaj, tralasinte la gaston, ektintis per kaldronoj. Du adoleskaj knabinoj kun mallongaj harligoj, rapide surgrimpis la rusan fornegon kaj kun sovaĝa scivolemo gapis de tie. Ĉe la tablo sidis Artjom iom konfuzita. Lian edziĝon aprobis nek la patrino, nek la frato. La hereda proleto Artjom, ne sciate pro kio, disŝiris sian trijaran amikecon kun belulino Halina, la filino de ŝtonĉizisto, laboristino de kudrejo kaj foriris kiel “akceptito” al senkolora Steŝa en la senviran kvinpersonan familion. Tie, post laboro en la lokomotivejo, li sian tutan forton uzis por plugilo, renovigante la mizeriĝintan mastrumon.

* * *

Artjom sciis, ke Paŭlo ne aprobis lian retiriĝon, laŭ lia esprimo, “en etburĝan medion” , kaj nun li observis kiel la frato perceptas ĉion ĉirkaŭe. Ili iom sidis, interŝanĝante sensignifajn ordinarajn frazojn, kiujn oni kutime parolas ĉe renkontiĝoj kaj Paŭlo intencis foriri. Artjom retenis lin.

“Atendu iom, manĝu kun ni, tuj Steŝa alportos lakton. Do, vi forveturos morgaŭ? Vi estas ankoraŭ malforta, Paŭĉjo.”

En la ĉambron eniris Steŝa, salutis Paŭlon kaj vokis Artjomon al draŝejo por helpi ĉe portado de io. Paŭlo restis sola kun la vortavara maljunulino. Tra la fenestro atingis sonorado de preĝejo. La maljunulino demetis la potprenilon kaj malkontente balbutis:

“Dio Jesuo, pro la diabla laboro eĉ preĝi mankas tempo!”

Formetinte la tukon de sia kolo, ŝi alpaŝis, strabe rigardante la veninton, al la angulo, kie staris kelketaĝe malheliĝintaj pro tempo ikonoj kun tristaj vizaĝoj de sanktuloj. Kunmetinte tri ostecajn fingrojn, ŝi komencis fari krucosignojn.

“Patro nia, en la ĉielo, estu glorata nomo via…” ŝi ekflustris per la sekiĝintaj lipoj. En la korto la knabeto persalte ekrajdis la nigran porkon kun pendantaj oreloj. Forte sproninte per la nudaj piedoj, sin alkroĉinte per la manetoj je la haregoj, li kriadis al la treniĝanta kaj gruntanta animalo:

“Nu-u-u, antaŭen, kuru! Halt! Ne petolu!”

La porko kuregis kun la knabeto tra la korto, penante deĵeti lin, sed la straba petolulo sin tenis forte. La maljunulino interrompis sian preĝadon kaj ŝoviĝis tra la fenestro.

“Mi punos vin pro la rajdo, diabla skuo al via patro! For de sur la porko, ĥoleron vi havu. Kaj pereu vi, tia freneza infano!”

La porko fine sukcesis deĵeti la rajdanton, kaj la kontentigita maljunulino denove sin turnis al la ikonoj. Farinte pian mienon, ŝi daŭrigis la preĝadon:

“Venu regno via…”

En la pordo aperis la ploranta knabeto. Viŝante per maniko sian batitan nazon, singultante pro doloro, li lamentis:

“Pa-a-njo, donu varenikon!”

La maljunulino kolere turniĝis.

“La straba diablo malhelpas preĝi. Mi vin, hundidon tuj nutros…”

Kaj ŝi kaptis de sur la benko vipon. La knabo tuj malaperis. Sur la fornego la knabinoj senbrue ekridis. La maljunulino la trian fojon rekomencis sian preĝon. Paŭlo ekstaris kaj eliris ne ĝisatendinte la fraton. Fermante la kortpordeton, li rimarkis en la fenestreto la maljunulinon. Ŝi spionis lin.

“Kia diabla forto tiris ĉi tien Artjomon? Nun li ĝis sia morto ne povos liberiĝi. Steŝa naskos ĉiujare. Li enfosos sin ĉi tie kiel skarabo en sterko. Probable li eĉ la lokomotivejon forlasos,” meditis afliktita Paŭlo, paŝante tra senhoma strato.

“Kaj mi intencis tiri lin en politikan vivon”.

Li ĝojis, ke morgaŭ li forveturos tien, en la grandan urbon, kie restis liaj amikoj kaj la homoj proksimaj al lia koro. La granda urbo altiris per siaj potenco, vivpleno, tumulto de homaj torentoj, bruego de tramoj kaj signaloj de aŭtoj. Sed ĉefe lin logis grandaj konstruaĵoj, fumigitaj uzinoj, maŝinoj, senbrua susuro de puliaj rimenoj. Li estis logata de impete rotaciantaj gigantaj inerciradoj, kie odoris maŝina lubrikoleo, logis lin tio, kun kio li personiĝis. Sed ĉi tie, en la kvieta urbeto, vagante tra la stratoj, Paŭlo sentis iun premitecon. Ne mirigis lin, ke lia naskiĝurbeto fariĝis al li fremda kaj enuiga. Malagrable eĉ estis promeni dum tago. Preterpasante babilemajn najbarinojn, sidantaj sur domperonoj, Paŭlo aŭdis ilian rapidan interparolon:

“Vidu, virinoj, de kie venis tiu turpulo?”

“Videble ftizulo.”

“Kaj la jaketo sur li estas altvalora, verŝajne, ŝtelita…”

Kaj multo alia, kion li abomenis. Delonge jam li forŝiris siajn radikojn de ĉi tie. Fariĝis pli intimaj kaj parencaj la granda urbo, forta kaj vivoĝoja amikaro kaj laboro. Korĉagin senintence atingis la pinboskon kaj haltis ĉe la vojkruco. Dekstre, barita de la bosko per alta pintigita palisaro, estis sombra malnova prizono, post ĝi estis blankaj konstruaĵoj de hospitalo. Jen tie, sur tiu vasta placo, sufokiĝis en maŝoj Valja kaj ŝiaj kamaradoj. Silente li staris sur la loko, kie estis la galgo, poste li iris al la kruta deklivo. Li descendis kaj eliris al tombejo de la falintoj. Ies zorgemaj manoj ornamis kelkajn tombojn per kronoj el abiaj branĉoj, ĉirkaŭbarinte la malgrandan tombejon per arbustoj. Ĉe la krutaĵo altis graciaj pinoj. Verda silko de juna herbo sternis deklivon de la ravino. Tie estas la rando de la urbeto. Silento kaj tristo. Apenaŭ aŭdeblas leĝera arbara susuro kaj odoras printempa humido de renaskiĝanta tero. Tie kuraĝe estis mortantaj gefratoj por ke la vivo fariĝu belega por tiuj, kiuj naskiĝis en mizero, al kiuj la naskiĝo mem estis komenco de sklaveco. La mano de Paŭlo malrapide fortiris kaskedon de sur la kapo, kaj grandega tristo plenigis lian koron. La plej kara por la homo estas la vivo. Ĝi estas donata al la homo unu fojon kaj oni devas pasigi ĝin tiel, ke ne estu dolora la konscio pri sencele travivitaj jaroj, ke ne bruligu malhonoro pro malnobla kaj bagatela pasinteco, ke mortante oni povu diri: la tuta vivo kaj ĉiuj fortoj estis fordonitaj al la plej bela afero en la mondo – al la batalo por liberigo de la homaro. Kaj oni devas vivi hastante. Ja absurda malsano aŭ iu alia tragika hazardaĵo povas ĉesigi la vivon. Plena de tiuj pensoj, Korĉagin foriris de la tombejo.

* * *

Hejme la malgaja patrino preparis ĉion necesan por la forveturonta filo. Observante ŝin Paŭlo vidis, ke ŝi kaŝas siajn larmojn.

“Eble vi restu, Paŭĉjo? Amare estas al mi en mia maljuneco vivi sola. Tiom da infanoj… Sed apenaŭ ili elkreskas, ili tuj diskuras. Kio tiras vin en la urbon?

Ja oni povas vivi ankaŭ ĉi tie. aŭ eble ankaŭ vi kaŝe elektis al vi pritonditan “koturninon”? Ja al mi, maljunulino, neniu rakontas ion. Artjom edziĝis, kaj eĉ vorton ne diris, kaj vi des pli nenion diros. Mi vidas vin nur tiam, kiam iu akcidento okazas al vi,” mallaŭte parolis la patrino, metante en puran sakon ne riĉan havaĵon de sia filo. Paŭlo brakumis ŝin, altiris al si.

“Ne, panjo, mi havas neniun koturninon! Ĉu vi scias, mia maljunulineto, ke birdoj serĉas amikinojn laŭ sia specio? Do ĉu mi, laŭ via opinio, estas koturno?”

Li igis la patrinon ekrideti.

“Mi, panjo, donis al mi promeson ne karesi junulinojn, ĝis en la tuta mondo restos almenaŭ unu kapitalisto. Kio? Ĉu vi diras, ke necesas tre longe atendi? Ne, panjo, kapitalistoj ne eltenos longan tempon… Unu respubliko estos por la tuta homaro, kaj vin, gemaljunulojn, ni loĝigos en Italujo – apudmara lando. Tie neniam estas vintro, panjo. Vi, maljunaj gelaboruloj, ekloĝos en palacoj de burĝoj, kaj vi varmigos viajn maljunajn ostojn sub la suno italia.”

“Mi ne ĝisvivos, fileto, vian fabelon… Same furioze kuraĝa estis via avo. Kiel maristo li navigis. Vera rabisto li estis, pardonu min la Dio! Dum la Sebastopola milito li bataladis kaj revenis hejmen sen brako kaj sen kruro… Sur lian bruston oni fiksis du krucojn kaj du medalojn reĝajn kun rubandoj, sed la maljunulo mortis en terura mizero. Ribelema li estis: foje li frapis iun ŝtatan personon per bastono, kaj pro tio en prizono li sidis preskaŭ tutan jaron. Oni enigis lin tien, kaj eĉ la krucoj ne helpis lin. Mi rigardas al vi, vi estas ĝusta kopio de la avo.”

“Kial, panjo, ni faras la disiĝon tiel malĝoja? Donu al mi la harmonikon; mi delonge ne tenis ĝin en la manoj.”

Li klinis la kapon super perlamutaj klavovicoj. La patrino miris pri la novaj tonoj en lia muziko. Li ludis ne tiel kiel antaŭe. Forestis senbrida, senpripensa riskema braveco, defiaj kvikoj kaj bravega interfrapado de klavoj, tia ebria bravaspekto, kiu glorigis la junan harmonikiston en la tuta urbo. La muziko sonis melodie, ne perdante la forton, sed ĝi fariĝis pli profunda.

* * *

Al la stacio li venis sola. Li persvadis la patrinon resti hejme, ĉar li ne volis vidi ŝiajn larmojn ĉe la adiaŭo. En la trajno plenŝtopita de pasaĝeroj Paŭlo okupis la plej supran breton kaj de tie observis kriemajn kaj ekscitiĝintajn homojn en la pasejoj de la vagono. Ĉiuj kunportis sakojn kaj puŝis tiujn sub la benkojn.

Kiam la trajno ekveturis, ĉiuj trankviliĝis kaj, kiel kutime, ĉiuj komencis manĝi. Paŭlo baldaŭ ekdormis.

* * *

La unua domo, kiun li volis viziti, troviĝis en la centro de la urbo sur Kreŝĉatik. Li lante ascendis laŭ ŝtuparo. Ĉio ĉirkaŭa estis konata, nenio ŝanĝiĝis. Li iris laŭ la ponto, glitante per la mano glatajn balustradojn. Aliris al la deklivo kaj haltis. Sur la ponto neniu estis. En la senlima alteco la nokto malfermis antaŭ sorĉitaj okuloj majestan spektaklon. Obskuro per nigra veluro ŝirmis la horizonton, milionoj da steloj scintilis kaj ardis per fosforeska lumo. Kaj pli malsupre, kie la tero kuniĝis ĉe nevidebla rando kun la firmamento la urbo disŝutis milionojn da lumeroj… Renkonte al Korĉagin ascendis la ŝtuparon kelkaj homoj. Akraj voĉoj de la homoj, diskutantaj en sinforgeso, rompis silenton de la nokto, kaj Paŭlo, turnante sian rigardon for de la urbaj lumoj, komencis descendi la ŝtuparon. En la oficejo de paspermesiloj de ĈK deĵoranto diris al Korĉagin, ke Ĵuĥraj jam delonge ne estas en la urbo. Li longe esploradis lin per demandoj, kaj nur konvinkiĝinte ke la junulo estas persona konato de Ĵuĥraj, rakontis, ke Fjodor jam antaŭ du monatoj estis sendita por labori en Taŝkento, ĉe la Turkestana fronto. Ĉagreno de Korĉagin estis tiom granda, ke li eĉ ne plu demandis detalojn, sed silente turniĝis kaj eliris sur straton. Premanta laciĝo ekregis lin kaj devigis sidiĝi sur ŝtupon de la elirejo. Preterkuris tramo, plenigante la straton per bruo kaj grinco. Sur trotuaroj fluis senfina homa torento. Viglega urbo: jen feliĉa rido de virinoj, jen fragmentoj de basaj viraj voĉoj, jen tenoro de adoleskulo, jen raŭka gluglado de maljunulo. Homa torento senfina, paŝoj ĉiam hastaj. Hele lumigitaj tramoj, ekbriloj de aŭtaj lumigiloj kaj incendio de elektrolampoj ĉirkaŭ reklamo de apuda kinejo. Kaj ĉie estas homoj plenigantaj la stratojn per sia senĉesa parolado. Tio estas vespero de granda urbo. La bruo kaj tumulto de l’ avenuo mildigis akrecon de amaro, kaŭzita de la sciigo pri la forveturo de Ĵuĥraj. Kien iri? Reveni al Solomenka, kie loĝis liaj amikoj, estis malproksime. Kaj en lia memoro aperis la domo en la proksima strato Rond-Universitata. Certe li tuj iros tien. Ja post Fjodor la unua, kiun li volus vidi nun, estis Rita. Kaj tie ĉe Akim li povus noktumi. Ankoraŭ de malproksime supre, en angula fenestro, li vidis lumon. Penante esti trankvila, li tiris al si la kverkan pordon. Kelkajn sekundojn li staris sur la ŝtuparplaceto. Post la pordo en la ĉambro de Rita aŭdiĝis voĉoj, iu ludis gitaron.

“Ho, sekve eĉ gitaro estas permesita. La reĝimo estas mildigita”, Korĉagin konkludis kaj delikate frapis la pordon. Sentante emocion, li premetis la lipon per la dentoj. La pordon malfermis nekonata junulino kun bukloj ĉe la tempioj. Ŝi demande rigardis al Korĉagin:

“Kiun vi bezonas?”

Ŝi ne fermis la pordon kaj supraĵa ekrigardo al nekonata interno de la ĉambro, jam sufloris la respondon.

“Ĉu mi povas vidi kamaradinon Ustinoviĉ?”

“Ŝi forestas, ankoraŭ en januaro ŝi veturis al Ĥarkovo kaj de tie, mi aŭdis, al Moskvo.”

“Sed ĉu kamarado Akim loĝas ĉi tie, aŭ ankaŭ li forveturis?”

“Ankaŭ kamarado Akim forestas. Li estas nun sekretario de la gubernia komitato de l’ komsomolo de Odeso.”

Al Paŭlo restis nenio alia ol returni sin. Lia ĝojo pro la reveno al la urbo forvelkis. Nun li devis serioze pripensi, kie li tranoktu.

“Tiel serĉante amikojn, mi disbatos miajn piedojn kaj neniun trovos,” sombre grumblis Korĉagin, subpremante amaron. Kaj tamen li decidis ankoraŭfoje elprovi la sorton kaj trovi Pankratovon. La ŝarĝisto loĝis apud la riverkajo. Tiu loko estis pli proksima ol Solomenka. Tute laca li fine atingis la loĝejon de Pankratov kaj frapante sur la pordo, iam kolorigita per okro, li decidis:

“Se ankaŭ tiu forestas, mi ne plu vagos. Mi trovos iun boaton kaj noktumos sub ĝi”.

La pordon malfermis maljunulino en simpla kaptuko, ligita sub la mentono, la patrino de Pankratov.

“Ĉu Ignat estas hejme, patrino?”

“Jes, li ĵus venis. Ĉu vi lin bezonas?”

Ŝi ne rekonis Paŭlon kaj turninte sin malantaŭen, kriis:

“Ignaĉjo, oni demandas pri vi!”

Paŭlo eniris kun ŝi en la ĉambron kaj metis sur plankon sian sakon. Pankratov, finmanĝanta pecon, sin turnis al li de ĉe la tablo.

“Se vi venis al mi, sidiĝu kaj rakontu, sed mi dume formanĝu teleron da barĉo, ĉar de la mateno mi havis en la buŝo nenion krom akvo.”

Kaj Pankratov prenis grandan lignan kuleron. Paŭlo sidiĝis flanke sur trapremitan seĝon. Forpreninte la kaskedon, li laŭkutime viŝis per ĝi la frunton.

“Ĉu mi vere tiel ŝanĝiĝis, ke Ignaĉjo eĉ ne rekonis min?”

Pankratov enbuŝigis ankoraŭ du kulerojn da barĉo kaj, ne ricevinte respondon de la gasto, turnis al li la kapon.

“Nu, kion direndan vi havas?”

La mano kun panpeco haltis duonvoje al la buŝo. Pankratov konfuzite palpebrumis.

“Ho… Atendu… Kia diablaĵo!”

Vidante lian vizaĝon, ruĝan pro la streĉiteco, Korĉagin ne plu eltenis kaj ridegis.

“Paŭĉjo! Ni ja ĉiuj kredis vin mortinta!.. Halt! Kiel vi estas nomata?”

Je la krioj de Pankratov el la apuda ĉambro elkuris la pli aĝa fratino kaj la patrino. Ĉiuj tri fine konvinkiĝis, ke antaŭ ili estas vera Korĉagin. En la loĝejo ĉiuj jam delonge dormis, sed Pankratov ankoraŭ daŭrigis sian rakonton pri eventoj dum la kvar monatoj.

“Ankoraŭ vintre forveturis al Ĥarkovo Ĵarkij kaj Dmiĉjo. Kaj ne ien ajn, diabloj, sed por studentiĝi ĉe la Komunisma universitato. Ili iris al la propedeǔtika kurso. Ni estis ĉirkaŭ dek kvin homoj. Mi entuziasmiĝis kaj ankaŭ skribaĉis mian peton pri studentiĝo. Mi pensis, ke necesas ankaŭ mian cerbon plidensigi, ĉar ĝi estas tro fluida. Sed vi komprenas, ke la komisiono ekzamenis min kaj konstatis, ke miaj revoj estas bazitaj sur sablo.”

Kolere spirinte sible, Pankratov daŭrigis:

“Komence ĉio iris glate. Ĉiuj artikoloj estis konvenaj: partian membrokarton mi havis, en la komsomolo mi estis sufiĉe longan tempon, en mia deveno kaj en miaj okupoj eĉ kulo ne trovus fendeton, sed mi fiaskis, kiam sekvis demandoj politikaj. Mi ekdiskutis kun iu kamarado el la komisiono. Li ĵetis al mi tiun demandon: ‘Diru, kamarado Pankratov, kiujn sciojn vi havas pri filozofio?’ Kaj vi ja komprenas, ke mi havis neniajn sciojn. Sed mi tuj rememoris, ke kun ni iam laboris iu ŝarĝisto-gimnaziano, vagabondo. Li fariĝis portisto nur pro sia fanfaronemo. Do li rakontis al ni iam, ke en Greklando, diablo scias kiam, estis scienculoj, kiuj multe fieris pri si mem kaj kiuj estis nomataj filozofoj. Iu el tiuj, lian nomon mi ne bone memoras, eble Idiogeno, sian tutan vivon loĝis en barelo kaj tiel plu… Kiel la plej bona fakulo inter ili estis agnoskata tiu, kiu kvardekfoje povis pruvi, ke nigro estas blanka, kaj ke blanko estas nigra. Nu, ili estis aĉaj mensoguloj. Do jen, mi rememoris rakontojn de la gimnaziano kaj enpensiĝis: ‘Tiu membro de la komisiono volas flankigi min de la ĝusta vojo”.

Kaj li kun ruza mieno min observis. Nu, mi tuj pafis al li:

“Filozofio estas nura babilado kaj artifikado per ombroj. Mi, kamaradoj, havas neniun deziron okupiĝi pri tiu blufaĵo. Jen pri la historio de la partio mi okupiĝus kun granda ĝojo’. Post tio li komencis min ataki kaj demandis, de kie mi ekhavis tiajn novaĵojn pri filozofio. Tiam mi ankoraŭ aldonis ion el la rakontoj de la gimnaziano, kaj rezulte la tuta komisiono eksplodis pro la ridego. Mi koleriĝis kaj diris: ‘Kial vi faras el mi malsaĝulon ĉi tie?’ Mi tuj prenis mian ĉapon kaj iris hejmen. Poste tiu komisionano renkontis min en la gubernia partia komitato kaj dum preskaŭ tri horoj prelegis al mi. Montriĝis, ke la gimnaziano implikis la aferon kaj sekvis, ke la filozofio estas granda saĝoplena scienco. Sed Dubava kaj Ĵarkij sukcesis en la ekzameno. Nu, Dmiĉjo almenaŭ diligente studis, sed Ĵarkij ne multe min superis. Probable la ordeno lin helpis. Do, mi restis kun longa nazo. Oni enoficigis min ĉi tie ĉe la riverkajo okupiĝi pri mastrumaj aferoj. Mi nun anstataŭas estron de la staplejoj. Iam antaŭe mi ĉiam atakis estrojn pri diversaj aferoj de junularo, sed nun mi mem devas gvidi… Iam okazas, ke maldiligentulon aŭ mallertan gapulon nemoviĝeman mi premas jen kiel estro, jen kiel sekretario. Li do neniam sukcesos min trompi, mi petas pardonon. Pri mi mem mi poste diros. Kiujn novaĵojn mi ne ankoraŭ rakontis al vi? Pri Akim vi scias. El la malnovuloj nur Tufta sidas ĉiam en la sama loko. Tokarev gvidas la distriktan partikomitaton en Solomenka. Via samkomunumano Okunev estas en la distrikta komitato de l’ komsomolo. Pri la politika klerigado okupiĝas Talja. En la fervoja riparejo vian lokon okupas Cvetajev. Mi malbone konas lin. Iam mi renkontas lin en kunsidoj de la gubernia komitato. Li ŝajnas esti ne malsaĝa junulo, sed li estas ambicia. Se vi memoras pri Anna Borhart, ankaŭ tiu estas en Solomenka, estrante la virinan fakon de la distrikta partikomitato. Pri la ceteraj mi jam rakontis al vi. Jes, Paŭĉjo, multajn homojn la partio direktis por studado. En la gubernia soveta-partia lernejo la tuta malnova aktivularo nun diligente studas lernolibrojn. Venontjare oni promesas ankaŭ min sendi por studado.”

Ili ekdormis jam post la noktomezo. Matene, kiam Korĉagin vekiĝis, Ignat jam ne estis hejme, li foriris al la riverhaveno. Lia fratino Dusja, fortika junulino, kun la vizaĝo simila al la frata, regalis la gaston per teo, gaje babilante pri diversaj bagateloj. La patro de Pankratov, ŝipmaŝinisto, estis fornaviginta. Korĉagin estis forironta. Adiaŭinte lin, Dusja memorigis:

“Ne forgesu, ke ni atendas vin por la tagmanĝo.”

* * *

En la gubernia komitato de l’ komsomolo regas kutima vigla vivo. La enira pordo ne scias ripozon. En koridoroj kaj en ĉambroj estas multe da homoj. Obtuza frapado de tajpiloj aŭdiĝas post la pordo de kancelario. Paŭlo kelkan tempon staris en koridoro esperante renkonti iun konaton, kaj trovinte neniun li eniris la ĉambron de la sekretario. Ĉe granda tablo, vestita per blua ĉemizo, sidis la sekretario de la gubernia komitato. Li renkontis Paŭlon per rigardo kaj, ne levante sian kapon, daŭrigis la skribadon. Paŭlo sidiĝis kontraŭe kaj atente pririgardis la posteulon de Akim.

“Pri kio temas?” demandis la sekretario en la ĉemizo, metinte punkton fine de la skribita folio. Paŭlo rakontis al li sian historion.

“Necesas, kamarado, revivigi min en la matrikulo de l’ organizaĵo kaj direkti min al la riparejo. Faru ordon pri tio.”

La sekretario sin apogis kontraŭ la dorso de la seĝo kaj heziteme respondis:

“Ni restarigos vin, pri tio nenia diskuto povas esti. Sed sendi vin en la riparejon ne decus, ĉar tie jam laboras Cvetajev, ano de la gubernia komitato. Ni uzos vin en alia loko.”

La okuloj de Korĉagin mallarĝiĝis:

“Mi iras al la lokomotiva riparejo ne por malhelpi la laboron de Cvetajev. Mi iras tien kiel fakulo, ne kiel sekretario de l’ kolektivo, kaj konsiderante, ke mi ankoraŭ estas malforta fizike, mi petas ne sendi min al alia laboro.”

La sekretario konsentis. Li skribis sur papero kelkajn vortojn.

“Transdonu tion al kamarado Tufta, kaj li ĉion ordigos.”

En la personara fako Tufta riproĉegis sian helpanton registriston. Duonminuton Paŭlo aŭskultis ilian reciprokan kverelon kaj, vidante ke ĝi daŭros longe, li interrompis la ekscititan fakestron:

“Tufta, vi poste finos la kverelon. Jen estas ofica letero, kaj vi akceptu miajn dokumentojn.”

Tufta longe ekzamenis jen la dokumentojn jen Korĉaginon. Fine li komprenis.

“He! Sekve vi ne mortis? Kion fari nun? Vi estas forstrekita el la matrikulo. Mi mem sendis al CK vian karton. Kaj krom tio vi ja ne pasis la tutlandan rematrikuladon. Konforme al la cirkulero de CK de l’ komsomolo, ĉiuj membroj ne registritaj, estas eksigendaj. Tial al vi restas nur denove membriĝi laŭ la ĝenerala regularo,” nekontesteble diris Tufta. Korĉagin faris grimacon de malkontento.

“Vi, kiel kutime, agas laŭ la malnova maniero, ĉu? Vi estas juna homo, sed kondutas pli malbone ol maljuna rato el la gubernia arkivo. Kiam vi fariĝos homo, Tufta?”

Tufta saltis kvazaŭ lin mordus pulo.

“Mi petas ne edifi min, mi respondecas pri mia laboro. Cirkulerojn oni skribas ne por rompi ilin. Kaj por la ofendo per la ‘rato’ oni devigos vin respondeci.”

La lastajn vortojn li diris minace kaj demonstracie altiris al si amason da nelegitaj poŝtaĵoj, montrante per sia aspekto, ke la konversacio estas finita. Paŭlo malrapide sin direktis al la pordo, sed rememorinte ion, li revenis al la tablo kaj reprenis la letereton de la sekretario, kiu kuŝis antaŭ Tufta. La fakestro observis Paŭlon. Kolera kaj skrupulaĉa, tiu juna maljunuleto kun la grandaj atentaj oreloj estis samtempe malagrabla kaj ridinda.

“Bone,” mokeme trankvile diris Korĉagin.

“Oni certe povas akuzi min pri ‘fuŝo de la statistiko’, sed respondu al mi, per kiu ruza maniero vi punas tiujn, kiuj mortis sen anticipe prezenti al vi koncernan petskribon?”

“Ĥa-ĥa-ĥa!” gaje ridegis la helpanto de Tufta, kiu ne eltenis neǔtralecon. Pinto de krajono en la mano de Tufta rompiĝis. Li impete ĵetis ĝin sur la plankon, sed ne sukcesis respondi al la kontraŭulo. En la ĉambron venis kelkaj personoj, laŭte parolante kaj ridante. Inter ili estis Okunev. Ĝojplena miro kaj demandoj estis senfinaj. Post kelkaj minutoj eniris ankoraŭ unu grupo de gejunuloj, inter kiuj ankaŭ Jurenjova. Ŝi longe en konfuzo kaj ĝojo premadis la manon de Korĉagin. Oni devigis Paŭlon rakonti ĉion denove. Sincera ĝojo de kamaradoj, vera amikeco kaj kunsento, fortaj manpremoj, frapoj kontraŭ lian dorson, pezaj kaj amikaj, igis lin forgesi pri Tufta. Finante sian rakonton, Korĉagin interpretis sian dialogon kun Tufta. Aŭdiĝis indignaj krioj. Olga, rekompencinte Tuftan per neniiga rigardo, ekiris en la ĉambron de l’ sekretario.

“Ni iru al Neĵdanov! Li purigos lian cindrujon.”

Dirinte tion Okunev brakumis la ŝultrojn de Paŭlo, kaj ili kun aro da kamaradoj sekvis Olgan.

“Necesas eksigi lin kaj sendi al Pankratov kiel ŝarĝiston por unu jaro. Ja Tufta estas stampita burokrato!” ekscitiĝis Olga. La sekretario, aŭskultante la postulojn de Okunev, Olga kaj de la aliaj, degne ridetis.

“Pri restarigo de Korĉagin povas esti neniu dubo, oni tuj faros lian membrokarton,”

Neĵdanov trankviligis Olgan.

“Ankaŭ mi konsentas, ke Tufta estas formalisto. Tio estas lia ĉefa manko. Sed ja necesas agnoski, ke li aranĝis la registradon tre bone. Kie ajn mi laboris, mi vidis, ke registrado kaj statistiko en komitatoj de junkomunistoj estas netrairebla densejo, kaj pri neniu cifero oni povas esti certa. Sed en nia fako la registrado kaj statistiko estas organizitaj bone. Kaj mi opinias tiel: ni ĉiam povas eksigi lin, sed vi mem scias, ke fojfoje Tufta sidas en sia fako ĝisnokte, kaj anstataŭ li venos iu bonkora knabo kaj maltaŭga registristo, ne plu estos burokratio, sed ankaŭ registrado ne plu estos. Do li laboru. Mi sapumos lin dece. Tio efikos por certa tempo, kaj poste ni vidos.”

“Bone, diablo vin prenu,” konsentis Okunev.

“Ni veturu, Paŭĉjo, al Solomenka. Hodiaŭ en nia klubejo okazos kunveno de aktivularo. Neniu pri vi ankoraŭ scias, kaj subite aŭdiĝos: ‘Parolrajton havas Korĉagin’. Vi estas bravulo, Paŭĉjo, ke vi ne mortis. Kia utilo de vi estus tiam por la proletaro?”

Okunev ŝerceme resumis, prenante Paŭlon subbrake kaj puŝante lin en koridoron.

“Olga, ĉu vi venos?”

“Nepre.”

* * *

La familio de Pankratov vane atendis Paŭlon por la manĝo. Li ne revenis ankaŭ por noktumi. Okunev venigis sian amikon al sia loĝejo. En la domo de l’ soveto Okunev havis apartan ĉambron. Li nutris Paŭlon per ĉio, kion li havis, kaj, metinte antaŭ li stakon da ĵurnaloj kaj du dikajn librojn kun protokoloj de kunsidoj, li konsilis:

“Trarigardu la tutan materialon. Kiam vi perdadis la tempon kuŝante en tifo, ĉi tie multo okazis. Legu, konatiĝu kun ĉio, kio estis kaj estas. Mi venos vespere, kaj tiam ni iros en la klubejon. Se vi laciĝis, kuŝiĝu kaj dormegu.”

Ŝovinte en siajn poŝojn amason da dokumentoj, atestoj, oficpaperoj (Okunev principe ignoris tekon, kiu kuŝis sub la lito), la sekretario de la distrikta komitato de l’ komsomolo faris adiaŭan rondon ĉirkaŭ la ĉambro kaj eliris. Vespere, kiam li revenis, la planko estis superŝutita per malvolvitaj ĵurnaloj, el sub la lito estis eltirita amaso da libroj. Parto de la libroj estis kunmetita en stako sur la tablo. Paŭlo estis sidanta sur la lito legante lastajn cirkulerojn de la Centra Komitato, kiujn li trovis sub la kuseno.

“Kion vi, rabisto, faris el mia loĝejo!” kun afekta indigno kriis Okunev.

“He, atendu, atendu, kamarado! Vi ja legas sekretajn dokumentojn! Jen oni tiujn ne devas allasi en sian hejmon!”

Paŭlo ridetante formetis la leteron flanken.

“Ĝuste ĉi tie estas neniu sekreto, sed anstataŭ kloŝo sur la lampo vi efektive uzis la dokumenton, kiun oni ne rajtas diskonigi. Ĝi eĉ ĉirkaŭbrulis ĉe la randoj. ĉu vi vidas?”

Okunev prenis iom difektitan folion kaj, rigardante la titolon, frapis sian frunton per manplato.

“Sed mi dum tri tagoj serĉis tiun malbenitan paperon! Ĝi malaperis kvazaŭ droninte en akvo. Nun mi rememoras, ke Volincev antaŭ tri tagoj faris lampokloŝon el tiu dokumento, kaj poste li mem serĉis ĝin ŝvitante.”

Okunev delikate kunfaldis la folieton kaj ŝovis ĝin sub la matracon.

“Poste ni ĉion ordigos,” li diris trankvilige.

“Nun ni iomete manĝu, kaj ek al la klubejo. Sidiĝu, Paŭĉjo, pli proksimen!”

Okunev elpoŝigis longan sekigitan fiŝon, volvitan en ĵurnalo, kaj el alia poŝo li eligis du panpecojn. Forŝovinte la paperojn al la tablorando, li sternis ĵurnalon sur la liberigita loko, prenis la fiŝon je la kapo kaj komencis frapi ĝin kontraŭ la tablon. Sidante ĉe la tablo kaj energie laborante per siaj makzeloj, vivĝoja Okunev, miksante ŝercojn kun serioza parolado, sciigis al Paŭlo lastajn novaĵojn.

* * *

Tra la ofica enirejo Okunev kondukis Paŭlon post la kulisojn de la kluba scenejo. En angulo de la granda halo, dekstre de la scenejo, apud piano, en intima rondo de fervojaj komsomolanoj, sidis Talja Lagutina kaj Anna Borhart. Kontraŭ Anna, balanciĝante sur sia seĝo moŝtece sidis Volincev, komsomola sekretario de la lokomotivejo, ruĝvanga kiel aŭgusta pomo, en komplete truita, iam nigra, leda jaketo. Volincev havis tritikkolorajn harojn kaj brovojn. Apud li neglekte sin apoginte per kubuto kontraŭ la piankovrilon, sidis Cvetajev – bela junulo kun kaŝtankoloraj haroj, kun nete konturita linio de la lipoj. La kolumo de lia ĉemizo estis malbutonumita. Veninte al la kompanio, Okunev aŭdis finon de la frazo, kiun diris Anna:

“Iu deziras ĉiel kompliki akcepton de novaj membroj. Tio estas videbla ĉe Cvetajev.”

“La komsomolo ne estas trapasebla korto,” obstine, kun iom krudeta malestimo respondis Cvetajev.

“Vidu, vidu! Nikolaj hodiaŭ brilas kiel polurita samovaro!” kriis Talja, ekvidinte Okunevon. Li estis altirita en la rondon kaj superŝutita per demandoj:

“Kie vi estis?”

“Necesas jam komenci.”

Okunev trankvilige etendis antaŭen sian manon:

“Ne bolu brue, fratetoj. Tuj venos Tokarev, kaj ni malfermos la kunvenon.”

“Jen li venas,” rimarkis Anna. Efektive al ili iris la sekretario de la distrikta partikomitato. Okunev kuris renkonten al li.

“Ni iru, patro, post la kulisojn, mi montros al vi iun konaton. Jen vi estos surprizita.”

“Kio ankoraŭ,” grumblis la maljunulo, ellasante fumon de sia cigaredo, sed Okunev jam tiris lin je la brako.

* * *

Sonorileto en la mano de Okunev tiel laŭte tintis, ke eĉ la plej parolemaj babiluloj rapidis ĉesigi siajn konversaciojn. Post la dorso de Tokarev en pompa kadro el verdaj koniferbranĉoj vidiĝis leona kapo de la genia kreinto de la “Komunista Manifesto”.

Dum Okunev estis malfermanta la kunvenon, Tokarev rigardis Korĉaginon, kiu staris inter la kulisoj.

“Gekamaradoj! Antaŭ ol komenci la diskutadon pri la aktualaj taskoj de l’ organizaĵo, unu kamarado petis parolrajton, kaj mi kun Tokarev opinias, ke ni devas doni al li tiun rajton.”

En la salono aŭdiĝis aprobaj voĉoj, kaj Okunev kvazaŭ elpafus:

“La salutparolon diros Paŭlo Korĉagin.”

El la cento da ĉeestantoj almenaŭ okdek konis Paŭlon, kaj kiam sur la scenejo aperis la konata figuro, kaj la alta pala junulo komencis paroli, la salono renkontis lin per ĝojaj aklamoj kaj ŝtormaj aplaŭdoj.

“Karaj gekamaradoj!”

La voĉo de Korĉagin estis korekta, sed li ne sukcesis kaŝi sian emociiĝon.

“Okazis tiel, geamikoj, ke mi revenis al vi, kaj nun mi reokupas mian lokon en la batalspaliro. Mi estas feliĉa, ke mi revenis. Mi vidas ĉi tie multe da miaj amikoj. Mi sciiĝis, ke nun en Solomenka la nombro de niaj fratetoj pligrandiĝis je unu triono, kaj ke en la lokomotiva riparejo oni ne plu produktos fajrilojn, kaj ke el la lokomotiva ‘tombejo’ oni tiras ‘kadavrojn’ por fundamenta riparo. Tio signifas, ke nia lando renaskiĝas kaj rekolektas siajn fortojn. Do estas senco vivi en tiu ĉi mondo! Nu, ĉu mi rajtis morti en tiu tempo!”

La okuloj de Korĉagin brilis pro feliĉa rideto. Akompanata de salutkrioj, Korĉagin descendis en la salonon, sin direktante al la loko, kie sidis Borhart kaj Talja. Li premis rapide kelkajn manojn. La amikoj iom flankiĝis, liberiginte por li lokon, kaj Korĉagin sidiĝis. Lian manon kovris la mano de Talja kaj fortege premis ĝin. La okuloj de Anna estis larĝe malfermitaj, tremetis ŝiaj okulharoj, kaj en ŝia rigardo estis miro kaj saluto.

* * *

Tagoj glitis. Oni ne povis nomi ilin rutinaj. Ĉiu tago portis ion novan, kaj planante matene sian tempon, Korĉagin notis kun bedaŭro, ke en la tago estas malmulte da tempo, kaj io el la planoj restas neplenumita. Paŭlo ekloĝis ĉe Okunev. Li laboris en la lokomotiva riparejo kiel helpanto de elektromuntisto. Li longe disputadis kun Nikolaj ĝis tiu konsentis pri lia provizora flankiĝo de la gvida laboro.

“Al ni mankas homoj, sed vi deziras kun komforto labori en la riparejo. Vi ne pretekstu vian malsanon, mi mem post tifo tutan monaton iradis kun apogbastono en la distriktan komitaton. Mi vin, Paŭĉjo, bone konas, vi havas alian motivon. Konfesu al mi pri la vera radiko de tiu rifuzo,”

Okunev insistis.

“La radiko ekzistas: mi volas lerni.”

Okunev triumfe kriegis:

“Ha!.. Jen kio ĝi estas! Vi volas, sed mi, laŭ via opinio, ne volas? Tio, frato, estas egoismo. El tio sekvas, ke mi turnu la radon, dum vi lernu? Ne, karulo, morgaŭ jam vi iros al la organiz-instruktora fako.”

Tamen post longa diskutado Okunev cedis.

“Mi ne tuŝos vin dum du monatoj. Sciu mian bonkorecon. Sed vi ne povos bone kunlabori kun Cvetajev. Li estas tro ambicia.”

La revenon de Korĉagin al la riparejo Cvetajev akceptis kun streĉita atento. Li estis certa, ke lia alveno provokos konkuron en la gvidado kaj, malsane memama, li sin preparis por kontraŭstari. Sed jam en la unuaj tagoj li komprenis, ke liaj supozoj estas eraraj. Eksciinte pri la intenco de la buroo de la komsomola ĉelo varbi lin por la gvidlaboro, Korĉagin venis en la ĉambron de l’ sekretario kaj, menciante la interkonsenton kun Okunev, persvadis lin forstreki tiun demandon el la tagordo. Li prenis sur sin nur la rondeton de politika klerigo, kaj neniel pretendis esti ano de la buroo. Kaj malgraŭ la oficiala rifuzo de la gvidado, la influo de Paŭlo estis sentata en la tuta agado de l’ kolektivo. Ne rimarkeble, amikece li multfoje helpis Cvetajevon eliri el embaraso. Foje, veninte al sia laborloko, Cvetajev kun miro observis, ke la komsomolanoj kaj ĉirkaŭ tridek senpartiaj knaboj lavis fenestrojn, purigis maŝinojn, forskrapante de tiuj multjaran koton, eltirante en la korton metalrestaĵojn kaj rubon. Paŭlo furioze frotis per granda ŝvabrilo cementan plankon, priverŝitan per mazuto kaj lubrikaĵo.

“Kial vi beligas?”

Cvetajev nekomprenante demandis Paŭlon.

“Ni ne volas labori en malpura ejo. Ĉi tie jam dudek jarojn neniu lavis. Ni dum unu semajno faros ĝin preskaŭ nova,” koncize respondis Paŭlo. Cvetajev, levinte la ŝultrojn, foriris. Elektristoj ne kontentiĝis pri tio kaj okupiĝis pri la korto. Tiu granda korto delonge estis rubejo. Multo estis tie. Centoj da vagonradoj, montoj da rustiĝintaj feraĵoj, reloj, bufroj, lagroskatoloj – kelkmil tunoj da metalo rustis sub la aperta ĉielo. Tamen la sturmon kontraŭ la rubaĵo haltigis la estraro:

“Estas pli gravaj taskoj, sed ordigado de la korto ne urĝas.”

Tiam elektristoj pavimis per brikoj placeton ĉe la enirejo de sia laborloko, fiksinte sur ĝi dratreton por purigi ŝuojn de koto, kaj per tio haltis. Sed interne, en la laborejo, purigado daŭris ĉiuvespere post la laborfino.

Kiam post unu semajno, ĉi tien venis la ĉefinĝeniero Striĵ, la tuta ejo estis plena da lumo. Grandegaj fenestroj kun metalaj framoj, liberigitaj de multjara polvo, miksita kun mazuto, malfermis la vojon al sunradioj, kiuj, penetrante en la maŝinan salonon, brile speguliĝis de la purigitaj kupraj maŝinpartoj. La pezaj partoj de maŝinoj estis kovritaj per verda farbo, kaj eĉ sur spokoj, iu pentris flavajn sagetojn.

“Ha, hm…” miris Striĵ. En malproksima angulo de la ejo kelkaj homoj estis finantaj tiun laboron. Striĵ direktis sin tien. Renkonte al li, kun skatolo plena da solvita farbo, iris Korĉagin.

“Atendu, mia kara,” haltigis lin la ĉefinĝeniero.

“Tion, kion vi faris, mi aprobas. Sed kiu donis al vi farbon? Mi ja malpermesis uzi ĝin sen mia konsento kiel aparte valoran materialon. Kolorigo de lokomotivpartoj estas pli grava ol tio, kion vi faras.”

“Sed ni akiris la farbon el forĵetitaj farbskatoloj. Du tagojn ni krablis inter tiu ruba fatraso kaj elskrapis ĉirkaŭ dudek kvin funtojn da farbo. Ĉio estis laŭleĝe farita, kamarado teknika gvidanto.”

La inĝeniero refoje elbuŝigis sian “hm”, sed jam konfuzite:

“Tiuokaze vi certe daŭrigu. M-m-m jes… Tamen do estas interese… Kiel oni povas klarigi tion, kiel mi pli bone esprimu ĝin, libervolan strebon al pureco en la laborejo? Vi ja faris ĉion ekster la labortempo?”

Korĉagin rimarkis en la voĉo de la inĝeniero noton de sincera nekompreno.

“Certe jes. Ĉu vi ne tiel opiniis?”

“Jes, sed…”

“Jen estas via ‘sed’, kamarado Striĵ. Kiu diris al vi, ke bolŝevikoj lasos tiun koton resti plu? Atendu, ni svingos tiun aferon pli vaste. Vi ankoraŭ havos eblecon vidi kaj miri.”

Kaj, zorgeme ĉirkaŭirante la inĝenieron, por ne makuli lin per farbo, Korĉagin iris al la pordo. Vespere ĝis profunda nokto Korĉagin restadis en la publika biblioteko. Li proksime konatiĝis tie kun ĉiuj tri bibliotekistinoj kaj, uzante ĉiujn rimedojn de propagando, li akiris deziratan rajton libere elekti librojn. Stariginte eskaleton ĉe grandegaj ŝrankoj, Paŭlo multajn horojn pasigis tie, foliumante libron post libro, serĉante ion interesan kaj necesan. Plejparte la libroj estis malnovaj. La nova literaturo modeste okupis sian lokon en unu negranda ŝranko. Tie estis kolektitaj broŝuroj, kiuj hazarde trafis en la bibliotekon dum la interna milito, “Kapitalo” de Markso, “Fera kalkano” de London kaj ankoraŭ kelkaj libroj. Inter la malnovaj libroj Korĉagin trovis la romanon “Spartako”.

Traleginte la romanon dum du noktoj, Paŭlo metis ĝin en la ŝrankon, metinte apud la libroj de Gorjkij. Simila translokigo de la plej interesaj kaj ŝatataj libroj daŭris la tutan tempon. La bibliotekistinoj ne malhelpis lin fari tion, ĉar ili estis tute indiferentaj pri la afero.

* * *

En la komsomola kolektivo la monotona trankvilo estis bruske rompita per okazo, unuavide bagatela: membro de la buroo de l’ komsomola ĉelo Fidin, kurtnaza kun variolita vizaĝo, flegma junulo, borante feran platon, rompis altvaloran usonan borilon. Li rompis ĝin pro sia indigniga malzorgemo. Eĉ pli malbone – preskaŭ intence. Tio okazis matene. La ĉefmajstro de la meza riparado Ĥodorov proponis al Fidin bori en la plato kelkajn truojn. Fidin komence rifuzis, sed sub premo de la majstro li prenis la platon kaj komencis bori. Ĥodorov ne estis ŝatata pro la skrupula postulemo. Iam li estis menŝeviko. Li ne partoprenis la socian vivon, la komsomolanojn li traktis neaprobe, sed sian fakon li sciis perfekte kaj siajn devojn li plenumis konscience. La majstro rimarkis, ke Fidis boras “seke”, sen lubrikaĵo. La majstro rapide alpaŝis la bormaŝinon kaj haltigis ĝin.

“Ĉu vi blindiĝis, aŭ vi nur hieraŭ venis ĉi tien?!” li kriis al Fidin, sciante, ke ĉe tia uzado la borilo neeviteble rompiĝos.

Sed Fidin insultis la majstron kaj denove enŝaltis la bormaŝinon. Ĥodorov iris por plendi al la fakestro, sed Fidin ne haltiginte la maŝinon, kuris por serĉi lubrikilon por ke antaŭ la veno de administracio ĉio estu en ordo.

Dum li trovis lubrikilon kaj revenis, la borilo jam rompiĝis. La fakestro laŭinstance postulis maldungi Fidinon. Gvidantoj de la komsomola ĉelo enmiksiĝis por defendi Fidinon, argumentante, ke Ĥodorov subpremas aktivan junularon. La administracio insistis, kaj la diskuto venis al la buroo de l’ tuta kolektivo. Pro tio ĉio komenciĝis. El la kvin membroj de la buroo tri pledis por skoldi Fidinon kaj translokigi lin al alia laboro. Cvetajev estis inter tiuj tri. La du ceteraj anoj trovis, ke Fidin tute ne kulpas. La kunsido de l’ buroo okazis en la ĉambro de Cvetajev. Tie staris granda tablo kovrita per ruĝa ŝtofo, kelkaj longaj benkoj kaj taburetoj, kiujn propramane faris junuloj el lignaĵista fako, sur muroj pendis portretoj de partigvidantoj, malantaŭ la tablo tra la tuta muro estis disvolvita la standardo de la kolektivo. Cvetajev estis salajrata partia funkciulo. Simpla forĝisto, li dank’ al siaj kapabloj dum la lastaj kvar monatoj estis promociita por la gvida laboro en la junulara kolektivo. Li estis elektita membro de la buroo de la distrikta komitato de l’ komsomolo kaj membro de la gubernia komitato. Laborinte kiel forĝisto en la mekanika uzino, antaŭ nelonge li transiris al la lokomotiva riparejo. De la unuaj tagoj li forte prenis la stirilon en siajn manojn. Memfida kaj rezoluta, li tuj subpremis personan iniciatemon de junuloj. Li ĉion penis solvi mem kaj, ne povante ekposedi la tutan laboron, li komencis fulmotondre ataki siajn helpantojn pro ne sufiĉa agemo.

Eĉ la ĉambro estis dekorita sub lia persona inspekto. Cvetajev gvidis la kunsidon, droninte en la sola remburita fotelo, kiun oni alportis el la ruĝa anguleto. La kunsido estis fermita.

Kiam la partia sekretario Ĥomutov petis parolrajton, iu frapis sur la pordon, fermitan per hoko. Cvetajev malkontente sulkigis la frunton. La frapo ripetiĝis. Katjuŝa Zelenova leviĝis kaj forlevis la hokon. Ĉe la pordo staris Korĉagin. Katjuŝa enlasis lin. Paŭlo jam estis direktinta sin al libera benko, kiam Cvetajev kriis al li:

“Korĉagin! Ĉi tiu kunsido estas nur por la anoj de l’ buroo.”

La vangoj de Korĉagin ruĝiĝis, kaj li malrapide sin turnis al la tablo.

“Mi scias tion. Min interesas via opinio pri la afero de Fidin. Mi volas starigi novan demandon lige kun tio. Kaj ĉu vi estas kontraŭ mia ĉeesto?”

“Mi ne kontraŭas, sed vi ja scias, ke tiujn kunsidojn ĉeestas nur la anoj de l’ buroo. Kiam estas multe da homoj estas pli malfacile diskutadi. Sed se vi venis, sidiĝu.”

Tian vangofrapon Korĉagin ricevis unuafoje. Inter liaj brovoj aperis sulko.

“Por kio tiuj formalaĵoj?” komencis Ĥomutov, sed Korĉagin geste lin haltigis kaj sidiĝis.

“Jen kion mi volis diri,” ekparolis Ĥomutov.

“Pri Ĥodorov estas ĝuste, ke li estas iom fremda, sed nia disciplino ne estas en ordo. Se ĉiuj komsomolanoj rompos borilojn, ni ne havos ilojn por labori. Kaj tio ne estas imitinda ekzemplo por senpartiaj junuloj. Mi opinias, ke ni devas averti la junulon.”

Cvetajev interrompis lin kaj komencis refuti. aŭskultinte dek minutojn, Korĉagin komprenis la tendencon de l’ buroo. Antaŭ la voĉdono Paŭlo decidis paroli. Cvetajev sin bridinte donis al li parolrajton.

“Gekamaradoj, mi volas esprimi mian opinion pri la afero de Fidin.”

La voĉo de Korĉagin estis pli bruska ol li intencis.

“La afero de Fidin estas certa signalo, sed kerno de la afero ne estas en li. Hieraŭ mi kolektis kelkajn ciferojn.”

Paŭlo elpoŝigis notlibreton.

“Tiujn informojn al mi donis la registristo. Aŭskultu atente: dudek tri procentoj da komsomolanoj ĉiutage malfruas je kvin ĝis dek kvin minutoj. Tio estas jam leĝo. Dek sep procentoj da komsomolanoj sen objektiva kaŭzo ne venas al la laboro unu aŭ du tagojn monate, sed la senpartia junularo havas dek kvar procentojn da mallaboremuloj. La ciferoj estas pli malbonaj ol skurĝo. Mi pretere notis, ke inter la partianoj nur kvar procentoj ne venas al laboro unu fojon monate kaj samtiom malfruas. Inter la senpartiaj plenaĝuloj dek unu procentoj ne venas al sia laboro unu fojon monate kaj dek tri procentoj malfruas. Naŭdek procentoj de difektita ilaro rilatas al junularo, inter kiu sep procentoj estas ĵus dungitaj junuloj. El tio sekvas la konkludo: ni laboras multe malpli bone ol la partianoj kaj plenaĝaj laboristoj. Sed tiu ĉi situacio ne ĉie estas egala. Al la forĝejo oni povas envii, ĉe la elektristoj la stato estas kontentiga, sed ĉio cetera estas pli-malpli egala. Kamarado Ĥomutov, miaopinie, pri la disciplino diris nur kvaronon da vero. Antaŭ ni staras la tasko rektigi la zigzagojn. Mi ne intencas agiti kaj mitingi, sed ni devas kun maltoleremo ataki laborfuŝadon kaj malordon. Malnovaj laboristoj prave diras, ke por la mastro ili laboris pli bone, por la kapitalisto pli diligente, sed nun, kiam ni mem fariĝis mastroj, tiu situacio ne estas pravigebla. Kaj unuavice kulpas ne Fidin aŭ iu alia, sed ni ĉiuj, ĉar ni ne kontraŭbatalas dece tiun malbonon, kaj eĉ sub tiu aŭ alia preteksto ni iufoje defendas la similajn al Fidin. Ĉi tie ĵus parolis Samoĥin kaj Butilak, asertante, ke Fidin estas fidela knabo, kiel oni diras, nia ĝistombe. Li estas aktivulo, plenumanta sociajn taskojn. Nu, li rompis la borilon, ĉu tio estas grava? Al kiu ne okazas tio? Tamen, diras tiuj defendantoj, la knabo estas nia, sed la majstro estas fremdulo… Ĥodorov, tiu skrupululo, laboras dum tridek jaroj. Ni ne parolu pri lia politika pozicio. Nun li estas prava, ĉar li, fremdulo, ŝparas la ŝtatan havaĵon, sed ni difektas valorajn eksterlandajn instrumentojn. Kiel oni nomu tiun turnon en la afero? Mi opinias, ke la unuan baton ni faru nun kaj komencu ofensivon sur tiu ĉi fronto. Mi proponas forigi el la komsomolo Fidinon kiel maldiligentulon, fuŝanton kaj malorganizanton de l’ produktado. Pri lia afero ni skribu en la murgazeto kaj malkaŝe, timante neniujn dirojn, ni publikigu tiujn ciferojn en la ĉefartikolo. Ni havas fortojn, ni havas kamaradojn, sur kiujn ni povas nin apogi. La ĉefa amaso da komsomolanoj estas bonaj produktantoj. El ili sesdek homoj spertis la laboregon en Bojarka, kaj tiu skolo estas la plej efika. Kun ilia helpo kaj partopreno ni rektigos la zigzagon. Nur necesas por ĉiam forlasi tian traktadon de la afero, kia estas nun.”

Ĉiam trankvila kaj silentema, Korĉagin nun parolis arde kaj akre. Cvetajev la unuan fojon vidis la elektriston en lia vera aspekto. Li konsciis la pravecon de Paŭlo, sed konsenti kun li malhelpis la sama sento de alarma streĉiteco. Li komprenis la paroladon de Korĉagin kiel akran kritikon de ĝenerala stato de l’ organizaĵo, kiel subfoson de lia propra aŭtoritato, kaj li decidis frakasi la elektromuntiston. Sian refuton li komencis per rekta kulpigo de Korĉagin pri defendo de la menŝeviko Ĥodorov. Tri horojn daŭris pasia diskutado. Malfrue vespere estis resumita la rezulto. Disbatita per senkompata logiko de faktoj kaj perdinta la plimulton, kiu transiris al la flanko de Korĉagin, Cvetajev faris eraran paŝon: rompinte demokration antaŭ la decida voĉdono li postulis, ke Korĉagin forlasu la ĉambron.

“Bone, mi eliros, kvankam tio ne faras al vi honoron, Cvetajev. Nur mi avertas, ke se vi devigos la buroon aprobi vian opinion, mi morgaŭ parolos en la ĝenerala kunveno, kaj estu certa, ke tie vi ne havos la plimulton. Vi, Cvetajev, ne pravas. Mi opinias, kamarado Ĥomutov, ke vi devas starigi tiun ĉi demandon en la partia kolektivo ankoraŭ antaŭ la ĝenerala kunveno.”

Cvetajev kriis defie:

“Per kio vi timigas min? Mi sen vi konas la vojon al la partia instanco. Tie ankaŭ mi pri vi parolos. Se vi ne laboras mem, ne malhelpu la aliajn.”

Ferminte la pordon, Paŭlo frotis sian varmegan frunton kaj tra malplena kontoro iris al la eliro. Sur la strato li enspiris plenbruste. Ekfuminte cigaredon, li direktis sin al malgranda dometo sur la monteto Batij, kie loĝis Tokarev. Korĉagin trovis la seruriston vespermanĝanta.

“Rakontu, mi aŭskultos, kiujn novaĵojn vi havas. Darja, alportu al li teleron da kaĉo,” diris Tokarev, sidiginte Paŭlon ĉe la tablo. Darja Fominiŝna, la edzino de Tokarev, kontraste al la edzo alta kaj korpulenta, metis antaŭ Paŭlon teleron da milia kaĉo kaj viŝante per blanka antaŭtuko la humidajn lipojn, diris bonanime:

“Manĝu, kolombeto.”

* * *

Antaŭe, kiam Tokarev laboris en la riparejo, Korĉagin tre ofte restadis ĉi tie ĝis profunda nokto, sed nun, post la reveno al la urbo, li vizitis la maljunulon unuafoje. La seruristo atente aŭskultis Paŭlon. Li mem diris nenion, diligente laborante per la kulero kaj de tempo al tempo iom grumblis por si mem. Finmanĝinte, li viŝis la buŝon kaj tusetis.

“Certe vi pravas. Ni jam delonge devis alpaŝi al tiu afero kiel decas. La riparejo estas la baza kolektivo en la distrikto. Do, de ĝi necesas komenci. Kaj vi kverelis kun Cvetajev? Malbone. Li estas ambicia knabo, sed vi ja scipovis labori kun junuloj. Interalie, kion vi faras en la riparejo?”

“Mi laboras en fako, okupante min pri diversaj aferoj. En nia komsomola ĉelo mi gvidas politikan studrondon.”

“Kaj kion vi faras en la buroo?”

Korĉagin iom konfuziĝis.

“Komence, dum mi ankoraŭ ne estas sufiĉe forta kaj intencas iom okupiĝi pri studado, mi ne partoprenas en la gvidado.”

“Jen kia afero!” kun malaprobo krietis Tokarev.

“Vi scias, mia fileto, ke nur unu cirkonstanco savas vin de bona sapumado – via ankoraŭ ne refortiĝinta sano. Kaj nun, ĉu vi iom resaniĝis?”

“Jes.”

“Do komencu labori serioze. Honte estas kribri akvon. Ĉu oni povas fari ion taŭgan, starante flanke? Ja ĉiu povas diri al vi: vi eskapas de respondeco, kaj vi neniel povas pravigi vin. Morgaŭ vi ĉion korektu tie, kaj mi brosos la kapon de Okunev,” kun rimarkebla malkontento en sia voĉo Tokarev finis.

“Ne riproĉu lin, patro,”

Paŭlo defendis Okunevon, “mi ja mem petis ne troŝarĝi min.”

Tokarev fajfis malestime:

“Vi petis, kaj li atentis vian peton? Nu, bone, kion oni povas fari kun vi, kun la junkomunistoj… Do, fileto, laŭ malnova kutimo mia, tralegu la tagĵurnalojn… Miaj okuloj jam lamas.”

* * *

La buroo de la partia kolektivo aprobis la opinion de la plimulto de la junulara buroo. Antaŭ ambaŭ kolektivoj estis starigita grava kaj malfacila tasko: per sia persona laboro montri imitindan ekzemplon de labordisciplino. En la buroo oni fundamente taŭzis Cvetajevon. Li komence kokpozis, sed atakita per nerefutebla parolo de la respondeca sekretario Lopaĥin, mezaĝulo kun flave pala vizaĝo pro la premanta ftizo, Cvetajev cedis kaj duone agnoskis sian eraron. La sekvan tagon en la murgazetoj de la riparejo aperis artikoloj, kiuj atentigis laboristojn. La artikolojn oni laŭte legis kaj pasie diskutis. Vespere en nekutime homplena kunveno de la junularo oni parolis nur pri ili. Fidinon oni eksigis el la komsomolo, kaj en la buroo de la komsomola kolektivo oni postenigis novan gvidanton de la politika klerigo –Korĉagin. En eksterordinara silento, pacience oni aŭskultis Neĵdanovon, kiu parolis pri novaj taskoj, pri la nova etapo en la vivo de la lokomotiva riparejo. Post la kunveno Korĉagin atendis Cvetajevon surstrate.

“Ni iru kune, mi havas ion por priparoli,”

Korĉagin sin turnis al Cvetajev.

“Pri kio temas?” tiu obtuze demandis. Paŭlo prenis lin subbrake kaj irinte kelkajn paŝojn, haltis ĉe benko.

“Ni sidiĝu por minuto.”

Paŭlo diris kaj sidiĝis la unua. La cigaredo de Cvetajev jen estis flamiĝanta, jen estingiĝanta.

“Diru, Cvetajev, kial vi koleras je mi?”

Kelkminuta silento.

“Jen pri kio temas, sed mi pensis, ke pri laboraj aferoj!” la voĉo de Cvetajev estis false mirnuanca. Paŭlo firme metis sian manon sur lian genuon.

“Ne apliku risortojn de ruzo. Nur diplomatoj uzas tiajn artifikaĵojn. Respondu al mi: kial vi malŝatas min?”

Cvetajev senpacience movetis sin.

“Kial vi kroĉiĝis? Kia malŝato estas? Mi ja mem proponis al vi labori. Vi rifuzis kaj nun rezultas, ke mi kvazaŭ forpuŝus vin.”

Paŭlo ne rimarkis sinceron en lia voĉo kaj ne repreninte sian manon de lia genuo emociite ekparolis:

“Se vi ne volas respondi, mi diros. Vi opinias, ke mi baros al vi la vojon, vi pensas, ke mi aspiras la postenon de respondeca sekretario, ĉu? Ja se ne estus tiu kaŭzo, ne okazus inter ni bataleto pro Fidin. Tiaj rilatoj kripligas la tutan laboron. Se tio malhelpus nur min kaj vin, diablo ĝin prenu, ne gravas, pensu, kion vi volas. Sed morgaŭ ja ni laboros kune. Kio do rezultos el tio? Vi nur aŭskultu. Ni ne bezonas ion dividi. Ni ambaŭ estas laboristoj. Se nia komuna afero estas por vi pli kara ol ĉio, vi donos al mi vian manon, kaj morgaŭ ni amikece komencos labori. Kaj se vi ne ĵetos la tutan ŝelon for el via kapo, kaj iros la vojon de intrigoj, pro ĉiu fuŝaĵo en nia laboro, sekvanta pro via konduto, ni severege interbatalos. Jen mia mano, premu ĝin, dum ĝi estas la mano de kamarado.”

Kun granda kontento Korĉagin sentis sur sia manplato la kalozajn fingrojn de Cvetajev.

* * *

Pasis unu semajno. En la distrikta partia komitato la laboro estis finata. La fakoj jam senbruiĝis, sed Tokarev ankoraŭ ne foriris. La maljunulo sidis en fotelo, atente legante freŝajn materialojn. Iu frapis la pordon.

“Eniru!”

Eniris Korĉagin kaj metis antaŭ la sekretarion du responditajn aliĝilojn.

“Kio ĝi estas?”

“Tio, patro, estas likvido de la senrespondeco. Mi opinias, ke jam estas la tempo. Se vi samopinias, mi petas vian subtenon.”

Tokarev rigardis la titolon, poste dum kelkaj momentoj esplore rigardante la junulon, li prenis la plumon. Kaj en la rubriko pri membriĝo en la partio de personoj, kiuj rekomendas kamaradon Korĉagin esti kandidato de la Ruslanda Komunista Partio (bolŝevika), Tokarev firme skribis:

“1903” kaj metis sian simplan subskribon.

“Jen, fileto. Mi kredas, ke vi neniam malhonorigos mian grizan kapon.”

* * *

En la ĉambro estas sufoke, kaj en la kapo estas nur sola obseda penso: plej rapide foriri al kaŝtanaj aleoj de la stacia urboparto Solomenka.

“Finu, Paŭĉjo, jam al mi mankas fortoj,” petegis Cvetajev ŝvitante. Katjuŝa, kaj post ŝi ankaŭ aliaj, subtenis lin. Korĉagin fermis la libron. La rondeto finis sian laboron. Kiam ĉiuj amase leviĝis de siaj lokoj, sur la tablo maltrankvile eksonis malnova telefono “Erikson”.

Penante superkrii parolantojn en la ĉambro, Cvetajev komencis paroli. Pendiginte la parolilon, li sin turnis al Korĉagin.

“Ĉe la fervojstacio estas du vagonoj de diplomatoj el la konsulejo de Pollando. Tie estingiĝis lampoj. La trajno post unu horo devos foriri, necesas ripari la elektroinstalaĵon. Prenu, Paŭlo, la keston kun la materialoj kaj iru tien. La afero estas urĝa. Du brilaj vagonoj de internacia trafiko staris ĉe la unua kajo de la stacio. La salon-vagono kun larĝaj fenestroj estis hele lumigita, sed la dua vagono dronis en mallumo. Paŭlo aliris al la luksa pulmano kaj premis tenilon de l’ eskaleto, intencante eniri internen. De la stacidoma muro rapide deiris viro kaj prenis lin je la ŝultro.

“Kien vi, civitano?”

La voĉo estis konata. Paŭlo sin turnis. Vidiĝis al li leda jako, larĝa viziero, maldika kurbeta nazo kaj malkonfidema streĉita rigardo. Artjuĥin ne tuj rekonis Paŭlon.

Poste lia mano falis de sur la ŝultro, la vizaĝo perdis sian rigidecon, sed la rigardo demande haltis ĉe la instrumenta kesto.

“Kien vi intencas iri?”

Paŭlo koncize klarigis. El post la vagono aperis alia figuro.

“Tuj mi vokos ilian vagoniston.”

En la salon-vagono, kien eniris Paŭlo, sekvante la vagoniston, sidis kelkaj homoj, ĉiuj vestitaj en vojaĝaj kostumoj. Ĉe la tablo, kovrita per silka tuko ornamita per rozoj, dorse al la pordo sidis virino.

Kiam eniris Korĉagin, ŝi estis konversacianta kun alta oficiro, staranta antaŭ ŝi. Apenaŭ eniris la elektristo, la konversacio rompiĝis. Rapide kontrolinte elektrodratojn, kiuj iris de la lasta lampo en la koridoron, kaj trovinte ilin en ordo, Korĉagin eliris el la salon-vagono, daŭrigante serĉadon de la difekto. Lin senretrete sekvis grasa vagonisto kun boksista kolo, vestita en uniformo kun abundaj kaj grandaj kupraj butonoj, surhavantaj unukapan aglon.

“Ni iru al la najbara vagono, ĉi tie ĉio estas en ordo, la akumulatoro funkcias, la difekto, videble, estas tie.”

La vagonisto turnis la ŝlosilon en la pordo, kaj ili eniris malluman koridoron. Lumigante la elektrodratojn per poŝlanterno, Paŭlo baldaŭ trovis la lokon de kurta cirkvito. Post kelkaj minutoj eklumis la unua lampo en la koridoro, verŝinte ĝin per pala opaka lumo.

“Necesas malfermi la kupeon por ŝanĝi lampojn, ĉar ili ne plu estas uzeblaj,”

Korĉagin diris al sia akompananto.

“Por tio necesas inviti la sinjorinon, ĉar ŝi havas la ŝlosilojn.”

La servisto, ne dezirante lasi la elektriston sola, kondukis lin kun si. En la kupeon eniris virino, ŝin sekvis Korĉagin. La servisto haltis ĉe la pordo, ŝtopinte ĝin per sia korpo. Paŭlo tuj ekvidis du elegantajn ledajn valizojn en retoj, silkan palton, neglekte ĵetitan sur sofon, flakonon kun parfumo kaj etan malakitan pudrujon sur tableto ĉe la fenestro. La virino sidiĝis en angulo de la sofo, kaj ordigante siajn linkolorajn harojn, observis laboron de l’ elektristo.

“Mi petas, sinjorino, vian permeson foriri por minuto. Sinjoro majoro volas havi malvarman bieron,” servile diris la vagonisto kaj riverencis, pene fleksante sian bovan kolon. La virino respondis kantvoĉe kaj afekte:

“Vi povas iri.”

La interparolo okazis en la pola lingvo. Lumstrio el la koridoro falis sur ŝultron de la virino. Luksa robo el la plej fajna liona silko, kudrita ĉe la plej bonaj tajlormajstroj de Parizo, lasis ŝiajn ŝultrojn kaj brakojn nudaj. En ŝia oreleto, ekflamante kaj scintilante, balanciĝis gutforma brilianto. Korĉagin vidis nur la brakon kaj la ŝultron de la virino, kvazaŭ ĉizitajn el eburo. Ŝia vizaĝo estis en ombro. Rapide aganta per ŝraŭbturnilo, Paŭlo ŝanĝis ŝtopilingon, kaj post unu minuto en la kupeo aperis lumo. Restis al li nur kontroli la duan lampon super la sofo, kie sidis la virino.

“Mi bezonas kontroli tiun lampon,” diris Korĉagin haltante antaŭ ŝi.

“Aĥ, jes, mi ja malhelpas vin,” en bona rusa lingvo respondis la sinjorino kaj facile leviĝis de la sofo kaj stariĝis apud Korĉagin. Nun ŝi estis tute videbla. La konataj sagoformaj brovoj kaj fiere kunpremitaj lipoj. Neniu dubo povis esti: antaŭ li staris Nelli Leŝĉinskaja. La filino de l’ advokato ne povis ne rimarki lian miroplenan rigardon. Tamen dum Korĉagin rekonis ŝin, Leŝĉinskaja ne rimarkis, ke la elektromuntisto, maturiĝinta dum tiuj kvar jaroj, estas ĝuste ŝia malkvieta najbaro. Malrespekte kuntirinte la brovojn responde al lia miro, ŝi paŝis al la pordo de la kupeo kaj haltis tie, senpacience frapante per pinto de lakita ŝueto. Paŭlo komencis kontroli la duan lampon. Elpreninte ĝin, li rigardis kontraŭ lumo kaj tute surprize por si kaj des pli por Leŝĉinskaja, demandis en la pola lingvo:

“Ĉu ankaŭ Viktor estas ĉi tie?”

Demandante, Korĉagin ne turnis sin. Li ne vidis la vizaĝon de Nelli, tamen longa silento atestis pri ŝia konfuziĝo.

“Ĉu vi konas lin?”

“Mi tre bone konas lin. Ni ja estis najbaroj.”

Paŭlo sin turnis al ŝi.

“Ĉu vi estas Paŭlo, la filo?..”

Nelli balbute stumblis.

“De la kuiristino,” sufloris Korĉagin.

“Kiel vi maturiĝis! Mi memoras vin sovaĝa knabo.”

Nelli senceremonie observadis lin de la kapo ĝis la piedoj.

“Kaj kial vin interesas Viktor? Mi memoras, ke vi malpacis,” diris Nelli per sia melodia soprano, esperante distri sian enuon per neatendita renkonto. La ŝraŭbturnilo rapide estis fiksanta ŝraŭbon al la muro.

“Viktor restis mia ŝuldanto. Kiam vi renkontos lin, transdonu, ke mi ne perdas la esperon kvitiĝi kun li.”

“Diru, kiom Viktor ŝuldas al vi, kaj mi pagos anstataŭ li.”

Ŝi komprenis, pri kiu “ŝuldo” parolis Korĉagin. Ŝi sciis la tutan historion pri la petluranoj, tamen la deziro inciti tiun “servutulon” puŝis ŝin por mokegi Paŭlon. Korĉagin silentis.

“Diru, ĉu estas vere, ke nia domo estas prirabita kaj nun estas detruata? Verŝajne la laŭbo kaj florbedoj estas ruinigitaj, ĉu?” triste demandis Nelli.

“La domo nun estas nia, sed ne via, tial por ni estus sensence ĝin detrui.”

Ŝi sarkasme ekridis.

“Ho, videble ankaŭ vin oni instruis, ĉu? Sed, interalie, tiu ĉi vagono estas de la pola legacio, kaj en tiu ĉi kupeo mi estas sinjorino, sed vi restis tia sklavo, kia vi estis. Kaj vi eĉ nun laboras por ke mi havu lumon, por ke al mi estu oportune legi sur tiu ĉi sofo. Antaŭe via patrino lavis por ni tolaĵon kaj vi portis akvon. Nun ni renkontiĝis en la sama situacio.”

Ŝi parolis kun triumfa malico. Paŭlo, nudigante per poŝtranĉilo finaĵon de drato, rigardis la polinon kun nekaŝita ironio.

“Por vi, civitanino, mi eĉ rustan najlon ne enbatus, sed, se burĝaĉoj elpensis diplomatojn, ni zorgas pri nia marko, kaj ni ne hakas iliajn kapojn, eĉ arogantaĵojn ne diras, kiel faras vi.”

La vangoj de Nelli ruĝiĝis.

“Sed kion vi farus al mi, se vi sukcesus okupi Varsovion? Ĉu ankaŭ dishakus por kotletoj aŭ prenus min kiel konkubinon?”

Ŝi staris ĉe la pordo, gracie sin fleksinte; la voluptemaj naztruoj, konantaj kokainon, tremetadis. Super la sofo ekbrilis lumo. Paŭlo rektiĝis.

“Al kiu vi estas necesa? Vi mortaĉos sen niaj sabroj, pro kokaino. Tian, kia vi estas, mi vin eĉ ne prenus en mian liton!”

La kesto kun ilaro jam estis en liaj manoj, li paŝis al la pordo. Nelli flankeniĝis, kaj en fino de l’ koridoro li aŭdis ŝian obtuzan:

“Malbenita bolŝeviko!”

* * *

La sekvan tagon, vespere, kiam Paŭlo sin direktis al biblioteko, surstrate li renkontis Katjuŝan. Preninte en sian pugneton manikon de lia bluzo, ŝi ŝerceme baris al li la vojon.

“Kien vi kuras, Politiko-kaj-klerigo?”

“En la bibliotekon, panjo, liberigu la vojon,” samtone ŝerce respondis Korĉagin, gardeme prenis ŝin je la ŝultroj kaj facile formovis sur la pavimon. Liberiĝinte de liaj manoj Katjuŝa ekiris apude.

“Aŭskultu, Paŭĉjo! Oni ne ĉiam devas lerni… Ĉu ni ne iru hodiaŭ al amika vespero? Ĉe Zina Gladiŝ hodiaŭ kunvenos gejunuloj. La knabinoj jam delonge petis venigi vin. Vi ja estas absorbata de nura politiko. Ĉu vi vere ne volas iomete amuzi kaj distri vin? Nu, se vi hodiaŭ ne legos, al via kapo estos pli facile,” insiste persvadis lin Katjuŝa.

“Kia estas tiu amika vespero? Kion oni faros tie?”

Katjuŝa moke imitis:

“Kion ni faros! Certe ne preĝos, sed gaje pasigos la tempon kaj nenion plu. Vi ja ludas harmonikon, ĉu? Sed mi neniam aŭdis. Nu, faru al mi plezuron. La onklo de Zina havas harmonikon, sed li malbone ludas. Niaj junulinoj interesiĝas pri vi, kaj vi konsumiĝas super libroj. Kie do estas skribite, ke komsomolanoj ne rajtas iom sin amuzi? Ni iru, dum al mi ne tedis persvadi vin, alie mi malpaciĝos kun vi por la tuta monato.”

La grandokula kolorigistino Katjuŝa estas bona kamaradino kaj ne malbona komsomolanino. Korĉagin ne volis ofendi la knabinon, kaj li konsentis, malgraŭ ke estis nekutime kaj iom strange por li. En la loĝejo de lokomotivestro Gladiŝ estis multaj homoj kaj regis bruo. Plenaĝuloj por ne ĝeni la junularon, foriris en alian ĉambron, kaj en la unua granda ĉambro kaj en la verando kondukanta al ĝardeneto, kunvenis ĉirkaŭ dek kvin gejunuloj.

Kiam Katjuŝa venigis Paŭlon tra la ĝardeno al la verando, tie jam komenciĝis ludo nomata “nutrado de kolomboj”.

Meze de la verando staris du seĝoj dorse unu al la alia. Sur tiujn, laŭ invito de la mastrino gvidanta la ludon, sidiĝis junulo kaj junulino. La mastrino komandis:

“Nutru la kolombojn!”, kaj la du gesidantoj turnis malantaŭen siajn kapojn, iliaj lipoj renkontiĝis, kaj ili publike kisis unu la alian.

Poste sekvis ludoj “ringo” kaj “poŝtisto”, kaj ĉiu el ili estis akompanata per kisoj. Interalie, en la ludo “poŝtisto” por eviti la publikan rigardon, kisantoj iris for de la lumplena verando al najbara ĉambro, kiu portempe estis mallumigata. Por tiuj, kiujn ne kontentigis la ludo en angulo, sur ronda tableto, kuŝis aro de kartoj “Flirto de floroj”.

Najbarino de Paŭlo, nominta sin Mura, ĉirkaŭ dek-ses-jara knabino, koketante per siaj bluaj okuloj, etendis al li la karton kaj diris mallaŭte:

“Violo!”

Antaŭ kelkaj jaroj Paŭlo observis tiajn vesperojn kaj, kvankam li ne partoprenis ilin mem, li konsideris ilin afero normala. Sed nun, kiam li por ĉiam ŝiris sin for de la etburĝa vivo en sia eta naskiĝurbo, tiu vespero montriĝis al li io kripla kaj iom ridinda. Sed malgraŭ tio, la karto de “flirto-ludo” jam estis en lia mano. Sub la bildo de la floro li tralegis:

“Vi tre plaĉas al mi”.

Paŭlo rigardis la junulinon. Ŝi sen konfuzo renkontis lian rigardon.

“Kial?”

La demando montriĝis iom peza. La respondon Mura preparis anticipe.

“Rozo,” ŝi etendis al li la duan karton. La subskribo tekstis:

“Vi estas mia idealo”.

Korĉagin turnis sin al la junulino kaj, penante mildigi la tonon, demandis:

“Kial vi okupiĝas pri tiuj bagateloj?”

Mura konfuziĝis.

“Ĉu mia konfeso estas malagrabla por vi?” ŝiaj lipoj kaprice kuntiriĝis. Korĉagin ne respondis al ŝi. Sed li volis ekscii, kiu parolas kun li. Kaj li proponis al ŝi demandojn, kiujn la junulino volonte respondis. Post kelkaj minutoj li jam sciis, ke ŝi lernas en sepklasa lernejo, ke ŝia patro estas vagonkontrolisto kaj ke ŝi konas lin delonge kaj volis konatiĝi kun li.

“Kiu estas via nomo?” demandis Korĉagin.

“Mura Volinceva.”

“Ĉu via frato estas sekretario de la ĉelo en la lokomotivejo?”

“Jes.”

Nun Korĉagin sciis, kun kiu li konversacias. Evidentiĝis, ke Volincev, unu el la plej aktivaj komsomolanoj de la distrikto, tute ne atentis sian fratinon, kaj ŝi kreskis ordinara filistrino. La lastan jaron ŝi komencis vizitadi amikajn vesperojn ĉe siaj amikinoj, la vesperojn kun kisoj ĝis stultiĝo. Korĉaginon ŝi kelkfoje vidis ĉe sia frato. Nun Mura komprenis, ke ŝia najbaro ne aprobas ŝian konduton, kaj kiam oni vokis ŝin “nutri kolombojn” ŝi, vidinte ironian rideton de Korĉagin, kategorie rifuzis. Ili sidis ankoraŭ kelkajn minutojn. Mura estis rakontanta pri si mem. Al ili proksimiĝis Zelenova.

“Ĉu mi alportu harmonikon por ke vi ludu iom?”

Ruzeme fermetante siajn okulojn, ŝi rigardis al Mura:

“Do ĉu vi konatiĝis?”

Paŭlo sidigis Katjuŝan apude, kaj, uzante la ĉirkaŭajn kriojn kaj ridojn, diris al ŝi:

“Mi ne ludos, mi kaj Mura tuj foriros de ĉi tie.”

“Ho! Sekve al vi ĉi tie ne plaĉis?” signifoplene eldiris Katjuŝa, longigante la vortojn.

“Jes. Al mi ne plaĉis. Diru, ĉu krom ni ĉi tie estas ankoraŭ komsomolanoj? Aŭ ĉu nur ni duope trafis en tiun ĉi kolombejon?”

Katjuŝa pacige sciigis:

“Jam oni ĉesis okupiĝi pri stultaĵoj. Tuj ni dancos.”

Korĉagin ekstaris.

“Bone, vi dancu, maljunulino, sed mi kun Mura tamen foriros.

* * *

Iun vesperon Borhart venis al Okunev. En la ĉambro estis nur Korĉagin.

“Ĉu vi estas tre okupata, Paŭlo? Ĉu vi volas iri kun mi al la plenkunsido de la urba soveto? Duope estus pli gaje iri, kaj reveni en malfrua horo estus pli sekure. Korĉagin baldaŭ estis preta por iri. Super lia lito pendis “Mauser”.

Ĝi estis tro peza. El la tirkesto li prenis “Broŭning” de Okunev kaj enpoŝigis ĝin. Al Okunev li restigis sciigan skribaĵon. La ŝlosilon li kaŝis en difinita loko. En teatro, kie estis okazonta la kunsido, ili renkontiĝis kun Pankratov kaj Olga Jureneva. Ili sidis kune, kaj dum paŭzoj ili promenis en la antaŭteatra placo. La kunsido, kiel antaŭsupozis Anna Borhart, daŭris ĝis malfrua nokto.

“Eble ni iru al mi por noktumi? Estas jam malfrue, kaj ja necesas iri malproksimen,” proponis Olga.

“Ne, mi jam interkonsentis,” rifuzis Anna.

Pankratov kaj Olga sin direktis malsupren laŭlonge de la ĉefstrato, kaj la loĝantoj de Solomenka ekiris ascende al la monteto. La nokto estis sufoka kaj malluma. La urbo estis dormanta. Tra senbruaj stratoj estis disirantaj al diversaj flankoj la partoprenintoj de la kunsido. Iliaj paŝoj kaj voĉoj aŭdiĝis ĉiam pli kaj pli malforte. Paŭlo kaj Anna estis rapide forirantaj de la centraj stratoj. Sur senhoma vendoplaco ilin haltigis patrolo. Kontrolinte iliajn dokumentojn, oni permesis al ili iri pluen. Ili trairis bulvardon kaj eliris sur malluman dezertan straton, kiu etendiĝis tra sendoma tereno.

Poste ili sin turnis maldekstren kaj ekiris laŭ ŝoseo paralele el fervojaj deponejoj. Tiuj estis longaj betonaj konstruaĵoj, obskuraj kaj sombraj. Anna nevole eksentis maltrankvilon. Ŝi streĉe rigardis en mallumon, abrupte kaj maltrafe respondante al Korĉagin.

Kiam la suspektota ombro montriĝis nur telegrafa fosto, ŝi ridis kaj rakontis al Korĉagin pri siaj alarmaj sentoj. Ŝi prenis lin subbrake kaj, preminte sian ŝultron kontraŭ la lian, trankviliĝis.

“Mi havas dudek du jarojn, sed mi havas maljunulinan neŭrastenion. Vi povas opinii, ke mi estas poltrono, tio ne estus vero. Sed hodiaŭ mi estas neordinare streĉita. Nu, ĉi-momente, kiam mi sentas vin apude, maltrankvilo malaperas, kaj mi eĉ hontetas pro tiuj timoj.”

Trankvileco de Paŭlo, ekbriloj de lia cigaredo, pormomente lumigintaj parton de lia vizaĝo, virecan kurbiĝon de liaj brovoj – ĉio ĉi forpelis ŝian timon aperintan pro mallumo de la nokto, sovaĝeco de tiu ĉi dezerta tereno kaj pro rakonto pri la antaŭtaga terura murdo en la urboparto Podol. La deponejo restis malantaŭe. Paŭlo kaj Anna trairis ponteton trans malgranda rojo, kaj ekiris laŭlonge de apudstacia ŝoseo al tunelo sub la relvojoj, kuniganta tiun parton de la urbo kun la fervoja distrikto. La stacidomo restis malproksime ĉe la dekstra flanko. Ili jam proksimiĝis al la lokomotivejo, al siaj konataj lokoj. Sur la reloj scintilis diverskoloraj lumoj de komutiloj kaj semaforoj, kaj apud la lokomotivejo lace spiris ranĝolokomotivo, foriranta por la nokta ripozo. Super la enirejo de la tunelo sur rustiĝinta najlo pendis lanterno. Ĝi apenaŭ rimarkeble balanciĝis pro venteto, kaj ĝia malpura flava makulo de lumo glitis de unu muro de la tunelo al la alia. Je kelkaj paŝoj de la tunelo, ĉe la ŝoseo mem, staris izolita dometo. Antaŭ du jaroj ĝin trafis peza obuso, kiu detruis la internaĵon kaj transformis la fasadon en ruinon, kaj nun ĝi faŭkis kiel grandega truo, kvazaŭ almozule apud la vojo eksponanta sian kompatindan mizeron. Estis vidate, kiel supre, sur la taluso, preterkuris trajno.

“Jen ni estas preskaŭ hejme,” faciliĝe diris Anna. Paŭlo penis nerimarkeble liberigi sian brakon, sed Anna ne ellasis ĝin. Ili preterpasis la detruitan dometon. Subite io bruis malantaŭe. Sekvis hasta piedfrapado, raŭka spirado. Ili estis atingataj. Korĉagin impete tiris sian brakon, sed Anna pro teruro alpremis ĝin al si. Kaj kiam li tamen perforte liberigis ĝin, estis jam malfrue: la kolon de Paŭlo ĉirkaŭkaptis fera premo de ies fingroj. Ektiro flanken –kaj Paŭlo estis turnita vizaĝe al la atakinto. En liajn dentojn estis puŝita paftubo de “Parabellum”, mano rampis al lia gorĝo, kaj, tordinte kolumon de la ĉemizo, tenis lin antaŭ revolvertubo, kiu desegnis arkon. La okuloj de Paŭlo, kvazaŭ sorĉitaj, sekvis tiun ĉi arkon en superhoma streĉiteco. Morto rigardis en liajn okulojn per makulo de la pistoltubo, kaj mankis forto por deflankigi la okulojn eĉ por centono da sekundo. Li atendis pafon, sed ĝi ne sekvis, kaj la larĝe malfermitaj okuloj de Paŭlo ekvidis la vizaĝon de l’ bandito. Granda kranio, potenca makzelo, nigraj haroj de nerazita mentono kaj lipharoj… Liaj okuloj sub larĝa viziero de kaskedo restis en ombro. Okulrande Paŭlo ekvidis la krete palan vizaĝon de Anna, kiun en la sama momento tiris en truegon de la ruino unu el la triopo. Rompante ŝiajn manojn, li faligis ŝin teren. Tien sin ĵetis ankoraŭ unu nigra figuro. Li vidis nur ĝian ombron sur muro de la tunelo. Malantaŭe, en truego de la domo, okazis batalado. Anna furioze rezistis. Ŝian surdigitan krion interrompis kaskedo, kovrinta ŝian buŝon. La grandkapulo, en kies manoj estis Korĉagin, ne volis resti nura atestanto de la perforto. Kiel besto li estis logata al la predo. Evidente li estis ĉefo, kaj tia divido de la roloj al li ne plaĉis. La junulo, kiun li tenis antaŭ si, “lokomotiveja malpurulo” laŭ sia aspekto, estis ankoraŭ tute ne maturiĝinta. Tiu knabaĉo prezentis nenian danĝeron por li.

“Mi puŝu du-tri fojojn en lian frunton, kiel decas, per mia pistolo kaj montru al li la vojon al tiu dezerta loko, kaj li ja kuregos ŝirante siajn plandumojn ĝis la urbo mem”.

Kaj li malstreĉis la fingrojn.

“Kuregu do… Tuj estu for, kaj se vi pepos, kuglo trafos vian gorĝon.”

La grandkapulo puŝis la paftubon kontraŭ la frunton de Korĉagin.

“Nu, ek!” li eligis raŭkan sonon kaj mallevis la pistolon por ne timigi per pafo al la dorso. Korĉagin sin ĵetis for, kaj la unuajn du paŝojn li faris turnante sin tiel, ke la grandkapulo restis en lia vidkampo. La bandito komprenis, ke la junulo ankoraŭ timas la kuglon, kaj sin turnis al la ruino. Korĉagin tuj ŝovis la maldekstran manon en sian poŝon.

“Nur ne malfrui, nur ne malfrui!”

Li impete sin turnis kaj ĵetinte supren sian maldekstran manon, por momento kaptis je la celilo la grandkapulon kaj pafis. La bandito malfrue komprenis sian eraron. La kuglo eniĝis en lian flankon pli frue ol li levis sian manon. La frapego ĵetis lin al muro de la tunelo, kaj, obtuze ĝeminte, apogante sin kontraŭ la muron, li estis malrapide falanta sur la teron. El truego de la ruino forglitis ies ombro. Ĝin tuj sekvis la dua pafo de Korĉagin. La dua kliniĝinta figuro saltante kuris en mallumon de la tunelo. Pafo. La kuglo batiĝis kontraŭ la muron, kaj dispecigita betono superŝutis la fuĝanton, kiu sin ĵetis flanken kaj dronis en tenebro. Tiudirekte la pistolo de Korĉagin trifoje perturbis la nokton. Ĉe la muro, tordiĝante kiel vermo, agoniis la grandkapulo. Konsternita de la terura okazintaĵo, Anna, kiun Korĉagin levis de sur la tero, rigardis la konvulsiantan banditon, ankoraŭ ne kredante je sia savo. Korĉagin fortiris ŝin en mallumon, returnen al la urbo, for de la lumigita rondo. Ili kuris al la stacidomo. Kaj apud la tunelo, supre sur la relvoja taluso, jam briletis lumeroj kaj obtuze ektondris alarma pafo de fusilo.

* * *

Kiam fine ili atingis la loĝejon de Anna, ie malproksime ĉe la monto Batij kokerikis kokoj. Anna kuŝiĝis sur la liton. Korĉagin sidiĝis ĉe la tablon. Li fumis, enpensiĝeme observante kiel forŝvebas supren grizaj ringoj de fumo… Ĵus li mortigis la kvaran homon dum sia vivo.

Ĉu ekzistas ĝenerale kuraĝo, kiu ĉiam rivelus sin en sia ideala formo? Rememorante ĉiujn siajn sensojn kaj travivaĵojn, li konfesis antaŭ si mem, ke dum la unuaj sekundoj la nigra okulo de la pistolo glaciigis lian koron. Kaj ĉu pri tio, ke la du banditoj eskapis senpune kulpas nur blindeco de lia okulo kaj la neceso pafi per la maldekstra mano? Ne. Je la distanco de kelkaj paŝoj li povis pafi pli trafe, sed lia ĉiama streĉiteco kaj hastemo, la senduba atesto pri lia konfuzo, estis la kaŭzo de la mistrafo. La lumo de la surtabla lampo lumigis lian kapon, kaj Anna observis lin, preterlasante neniun ekmovon de muskoloj sur lia vizaĝo. Cetere, liaj okuloj estis trankvilaj, kaj pri la streĉiteco de liaj pensoj atestis nur sulko sur lia frunto.

“Paŭlo, pri kio vi pensas?”

Liaj pensoj, interrompitaj per la demando, forflugis, simile al fumo glitanta post la lumigitan duonrondon, kaj li diris la unuan, kio venis al li en la kapon.

“Mi tuj devas iri al la komandejo. Necesas informi pri ĉio ĉi.”

Kaj kontraŭvole, malgraŭ sia laciĝo, li ekstaris. Ŝi ne tuj ellasis lian manon: ŝi ne volis resti sola. Ŝi akompanis lin ĝis la pordo kaj ĝin fermis, nur kiam Paŭlo, kiu iĝis por ŝi tiel kara kaj proksima, foriris en la nokton. La alveno de Korĉagin en la komandejon klarigis al la fervoja gardistaro misteran mortigon. La kadavro estis tuj rekonita: la mortigito estis bone konata al kriminalistoj Fimka-la-Kranio, bandito kaj murdisto-recidivulo. La okazintaĵo apud la tunelo en la sekva tago estis jam sciata de ĉiuj. Tiu cirkonstanco kaŭzis neatenditan kolizion inter Paŭlo kaj Cvetajev. En la kulmino de labortempo en la fakejon eniris Cvetajev kaj vokis Paŭlon. Cvetajev invitis lin en koridoron kaj, haltinte en fora angulo, emociite kaj sen scii per kio komenci, fine eldiris:

“Rakontu pri la hieraŭa okazo.”

“Vi ja scias.”

Cvetajev maltrankvile movis siajn ŝultrojn. Korĉagin ne sciis, ke la okazintaĵo apud la tunelo tuŝis Cvetajevon pli akre ol aliajn. Li ne sciis, ke tiu forĝisto, spite al sia ekstera flegmo, ne estis indiferenta pri Anna. Ŝi ne nur en li sola vekis la senton de simpatio, sed Cvetajev sentis tion pli komplike. La nokta okazintaĵo, pri kiu li ĵus eksciis, lasis en lia konscio turmentan nesolvitan demandon. Tiun demandon li ne povis starigi rekte, sed scii la respondon li volis. Li iom konsciis la egoisman bagatelemon de sia maltrankvilo, sed en la antagonisma interbatalo de sentoj ĉi-foje venkis en li besteca primitivismo.

“Aŭskultu, Korĉagin,” li komencis obtuze.

“Ĉio dirita restos inter ni. Mi komprenas, ke vi ne rakontas pri tio por ne suferigi Annan, sed al mi vi povas konfidi. Diru, ĉu tiuj du perfortis Annan, dum la bandito tenis vin?”

Fine de la frazo Cvetajev ne eltenis kaj forturnis siajn okulojn. Korĉagin estis komencanta iom kompreni lin.

“Se Cvetajev estus indiferenta pri Anna, li ne ekscitiĝus tiel. Sed se ŝi estas kara por li…”

Paŭlo ofendiĝis pro Anna:

“Por kio vi demandis?”

Cvetajev komencis paroli ion ne tute klaran kaj, sentante, ke li estas komprenita, li koleriĝis:

“Kial vi elturniĝas? Mi ja petas vin respondi, sed vi komencas pridemandi min.”

“Ĉu vi amas Annan?”

Silento. Poste Cvetajev malfacile eldiris:

“Jes.”

Korĉagin apenaŭ detenante sian koleron, sin turnis kaj ekiris tra la koridoro.

* * *

Iun vesperon Okunev konfuzite paŝinte tien-reen apud la lito de sia amiko, sidiĝis sur la randon kaj metis sian manon sur la libron legatan de Paŭlo.

“Ĉu vi scias, Paŭĉjo, mi devas rakonti al vi pri iu historio. De unu flanko ĝi ŝajnas bagatela, sed de la alia – kontraŭe. Inter mi kaj Talja Lagutina okazis miskompreno. Komence, vidu, ŝi plaĉis al mi.”

Okunev, kvazaŭ iom kulpa, gratis sian tempion, sed vidante, ke lia amiko restas serioza, li kuraĝiĝis:

“Kaj poste ankaŭ ŝi simile… Nu, mi ne diros al vi ĉion pri tiu afero, ĝi estas tute klara sen lanterno. Hieraŭ ni decidis elprovi nian fortunon por konstrui nian vivon kune. Mi havas dudek du jarojn, ni ambaŭ havas la balotrajton. Mi volas krei la vivon kun Talja sur la principoj de egaleco. Kion vi opinias pri tio?”

Korĉagin enpensiĝis.

“Kion mi respondu al vi? Vi ambaŭ estas miaj geamikoj, laŭ nia deveno ni apartenas al la sama gento. Ĉio cetera ankaŭ estas komuna, kaj Talja estas tre bona junulino… ĉio en tiu afero estas komprenebla.”

La sekvan tagon Korĉagin portis sian havaĵon en komunloĝejon de la lokomotiva riparejo, kaj post kelkaj tagoj ĉe Anna Borhart okazis kamaradeca vespero sen manĝaĵoj kaj drinkaĵoj – komunista vesperfesto honore al la amika paro de Talja kaj Nikolaj. Ĝi estis vespero de rememoroj, de fragmenta legado el la plej emociaj libroj. Ili multe kaj bone kantis ĥore. Malproksime estis aŭdeblaj batalkantoj. Iom pli poste estis alportita harmoniko, kaj bordunaj densaj sonvariadoj kaj arĝentaj kariljonoj de klavoj plenigis la ĉambron. Tiuvespere Paŭlo ludis eksterordinare bone, kaj kiam por ĉies surprizo la giganta Pankratov ekdancis, Paŭĉjo en sinforgeso ŝirtiris balgojn, kaj la harmoniko, perdante novan stilon, eksplodis fajre:

Hej, vi strato, vasta strat’!
Naŭzas al Denikin stat’,
Ke Kolĉak en Siberi’
falis en fin-averi’!

La harmoniko ludis pri la pasinteco, pri la fajraj jaroj, pri la hodiaŭa amikeco, batalo kaj ĝojo. Sed kiam la harmoniko estis donita al Volincev, kaj tiu elpremegis el la balgo ardan ŝerckanzonon “Pometo”, en la impetan dancon sin ĵetis Paŭĉjo Korĉagin. En tiu freneza vortico de danco kun hajlo de piedfrapetoj li elpaŝis la trian kaj la lastan fojon en sia vivo.


NOTOJ POR LA 3A ĈAPITRO

Vareniko. Eta kuirita kuko kun kazeo, beroj k. s.

Kreŝĉatik. La ĉefa strato en Kievo.

Ruĝa anguleto. Speciala ĉambro en oficejo por soci-politika kaj kultur-kleriga laboro. Denikin, Anton (1872-1947). Generalo, unu el la gvidantoj de la kontraŭbolŝevika interna milito; komandanto de la volontula armeo en la suda Ruslando. Kolĉak, Aleksandr (1874-1920). Admiralo, unu el la gvidantoj de la kontraŭbolŝevika interna milito; en 1918-20 la “supera gvidanto de Ruslanda Regno”. 245


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2026 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.